Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

ESPERANTO POST LA JARO 2000

Aleksander Korĵenkov. Esperanto post la jaro 2000. — Rotterdam: UEA, 1998. — 20 paĝoj. — (Diskutkajeroj; №1).

La suba raporto estis prezentita en la konferenco “Esperanto post la jaro 2000” kadre de la internacia esperantista renkonto Eŭropo-Azio'97 (9-17 aŭg. 1997: Jekaterinburg, Ruslando). La gazeta koncizigita formo de la raporto aperis felietone en Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo de Esperanto en 1997. Kvankam post la premiera prezento aperis kelkaj interesaj materialojNoto 1 , la aŭtoro ne faris gravajn modifojn en la teksto. Post la eldono ĉe UEA en la teksto estas korektitaj nur kelkaj miskompostaĵoj.

Aleksander Korzhenkov, 1998


JE LA ANTAŬA JUBILEO

Estus malfacile fronti la temon “Esperanto post la jaro 2000” sen rememori la tezojn de Zamenhof, prezentitaj de li je la alia jubilea jaro 1900 en la programa eseo “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”:

1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;

2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;

3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi;

4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;

5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos poste faritaj iuj ŝanĝoj.

La aliro de Zamenhof kaj lia argumentado evidentigas, ke la naiva doktoro kredis je racio regonta en la XXa jarcento. Sed la finiĝanta jarcento preterracie alportis al la mondo du mondmilitojn, genocidon, Stalinon, Hitleron kaj Pol-Poton, triumfon kaj fiaskon de la komunismaj ideoj, totalan seniluziiĝon pri la “hela estonteco” por la plimulto de la teranoj.


LA MONDO ŜANĜIĜIS

Sep potencoj — Britio, Francio, Germanio, Ruslando, Aŭstrio-Hungario, Usono kaj Japanio — en la tempo de Zamenhof estis samnivelaj rivaloj kaj partneroj, kaj la lingvoproblemo tiam efektive apenaŭ povus esti solvita per unu el la potencaj lingvoj. Cetere la rusa kaj japana lingvoj tiutempe estis internacie multe malpli signifaj ol la angla, franca kaj germana, kies alproprigo (plus la lingvo latina) estis necesa postulo por la 19-jarcenta klerulo.

Sed la ekdomino de Usono ŝanĝis la mondan ordon, kaj konsternante la ortodoksajn esperantistojn la angla lingvo impetege ekrealigis la tri unuajn tezojn de Zamenhof kaj malbezonatigis la kvaran kaj kvinan tezojn. Iom post iom la angla (ofte nomata kiel “usonangla”) fariĝas la reale funkcianta internacia helplingvo en diplomatio, komunikado, scienco, komerco, sporto, junulara kulturo k.s. La modernaj teknologioj, precipe komputado, disvastiĝas tramonde ĉefe per la angla.

Plej multaj homoj, uzante la anglan ĉe la komputilo, en alilanda hotelo kaj flughaveno, aŭ aŭskultante modan kanzonon, ne sentas sin premataj de la angla lingvo, kaj ili koncedas al ĝi la rolon de la internacia lingvo, konceptante la ekinternaciiĝon de nur unu lingvo praktika avantaĝo kompare kun la forpasanta neceso lerni kelkajn lingvojn. Speciale alloga kaj prestiĝa estas la angla por la junularo, kaj mistakso de la angla lingvo neniel promocios esperanton en la junulara medio. La lerneja lingvoinstruado ne evitas konformiĝi al la reala tutmonda uzateco de la angla, kaj la zamenhofeca argumentado pri neŭtraleco ne funkcias, same kiel ne funkcias la argumentado pri la facila lernebleco de esperanto kompare kun la angla — kutime oni lernas lingvojn ne pro grado de lernebleco.

Aliflanke, pri la ekzisto de la t. n. “lingvoproblemo” nur malmultaj konscias, precipe en la grandaj landoj de Eŭropo. Laŭ Thomas Bormann:

“…milionoj da turistoj el Germanio ĉiusomere vojaĝas al Mediteraneo por ferii dum tri semajnoj. Tiuj turistoj plejparte ne serĉas kontakton kun fremdaj kulturoj kaj popoloj… La turisma industrio ofertas al siaj klientoj abundajn servojn, por ke eĉ en fremda lando oni sentu sin hejme: kelneroj parolu germane, oni provizu germanajn manĝojn, kaj en la hotelo estu aĉeteblaj germanaj gazetoj. Verŝajne tiuj turistoj eĉ ne konscias, ke ili troviĝas en la kataluna parto de Hispanio. Ili volas simple ripozi, ĝui la sunon kaj maron. Eble ili ankaŭ ŝatus konatiĝi kun aliaj homoj, sed prefere tiuj estu aliaj turistoj el Germanio” (Esperanto. 1987. №7-8).
Malgraŭ tio UN kaj la eŭropaj aŭtoritatoj celas konservi la formalan plurlingvecon, ne instituciigante en siaj instancoj la ekskluzivan pozicion de la angla kiel la reala laborlingvo. Sed la esperantista ideologio fine de la 20a jarcento frontis alternativon:

— plu bazi sin sur la pasint-jarcenta koncepto pri plurlingveco kiel la ĉefa trajto de la monda lingvoproblemo, kaj pri esperanto kiel la helplingvo por la malsamlingvaj teranoj;

— reale konsideri la internacian lingvokomunikadon kaj rezervi por esperanto pli adekvatan rolon.

Kompreneble, la solvo devos esti kompromisa, tamen gravas ĝuste nun elekti la prioritatan el la du konceptoj, kaj adapti al ĝi niajn informilojn, lernolibrojn, sloganojn, kampanjon kaj strategion de la eksteraj rilatoj.


NE KONTRAŬSTARIGI

Jam en 1980 oni konkludis en Raŭmo, ke
“la oficialigo de esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj — oni havu alternativajn celojn; la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo…”
Zamenhof destinis esperanton por rekta internacia uzado, ke eĉ homoj nekonantaj la lingvon povu interkomunikiĝi per ĝi helpe de elementaj “ŝlosiloj” (tiun manieron Zamenhof priskribas en la Unua Libro, kaj ĝin nun aplikas milionoj da vojaĝantoj kun anglaj-alilingvaj frazlibretoj tra la mondo). Esperanto prezentata kaj reklamata kiel la estonta internacia helplingvo, la solvo de la lingvoproblemo, la dua lingvo por ĉiuj kaj simile, ja rivalas al la angla kaj neeviteble malgajnas en la rivalo kun la angla en la helplingva funkciado.

Fiaskas provoj uzi precipe esperanton en internaciaj kontaktoj de ordinara eksport-importa firmao kaj klopodoj de individuoj interkompreniĝi per esperanto eksterlande (en vendejo, hotelo, bazaro, stacidomo, polico, muzeo k.s.) — oni devas rezigni kaj ekuzi la nacian lingvon de la koncerna lando, la anglan aŭ la regione gravan lingvon (la germana en la Orienta Eŭropo, la hispana en la Centra kaj Suda Ameriko, la araba en la Norda Afriko kaj Proksima Oriento, la rusa en la eksa Sovetunio). Oni ne povas serioze kontraŭstarigi esperanton al la angla en ties helplingva rolo. Kaj tio ne estas necesa, ĉar la sociaj roloj de la angla kaj esperanto estas malsamaj.


KIO NI ESTAS?

Ni vidis, ke la zamenhofa ideo pri esperanto kiel la internacia helplingvo ne sukcesis. La ensociiĝo de esperanto okazis aliel, per neplanita formiĝo de la esperantista komunumo: konvencia nomo por la tuto de la homoj, kiuj interkomunikiĝas esperante. Kaj ekde la komenco esperanto funkcias ne kiel la dua lingvo por la tuta mondo, sed kiel la unua lingvo de la diaspora komunumo, kiun ni kutime nomas esperantistaro aŭ Esperantujo. (Tial nepre okazas la menciitaj fiaskoj uzi esperanton kiel helplingvon por kontakti alilingvanojn ekster Esperantujo, kaj tial ofte sukcesas la provoj uzi tiucele la anglan ekster Anglalingvujo.)

La esperantista komunumo kaj la esperanto-movado estas proksimaj sed ne samaj fenomenoj. La esperanto-movado estas konscia agado por esperantigo de la internaciaj lingvorilatoj. Kiel socia movado ĝi havas certan celaron, kvankam oni ne ĉiam klare formulas ĝin. La movado formas por siaj bezonoj organizaĵojn, al kiuj aliĝas (aŭ ne aliĝas) komunumanoj kaj simpatiantoj kun la movadaj celoj.

Esperanto prezentata kiel “la dua lingvo por ĉiu” rivalas al la angla, kaj tial ĝi vekas suspektojn kaj reziston, kiuj eble estus malpli multaj, se oni konscius, ke esperanto funkcias en sia natura niĉo — la esperantista komunumo. Laŭ tiu ĉi vidpunkto, esperanto — kiel la lingvo kaj komunumo — ne rolas rivale al la aliaj lingvoj, kiuj siavice apenaŭ havas ŝancon forpuŝi esperanton el ties rolo en Esperantujo.

Mi jam menciis (Ruslanda Esperantisto. 1995. №7), ke la kazo de esperanto estas ne unika por la diasporaj komunumoj. Tamen la armenoj, judoj, ciganoj k. a. konsentas al siaj respektivaj lingvoj la statuson de la propraj, internaj lingvoj, ne pretendante nomi ilin internaciaj nur pro la kvanto de la landoj, kie loĝas la diasporanoj. Kompreneble, tiu komparo estas tro skema, ĉar la karakteroj de la esperanta kaj, ekzemple, armena komunumoj estas malsamaj, sed tiu komparo permesas koncepti nin mem iom pli adekvate ol ni kutime faras tion.

Ĝuste la rilato inter la lingvo kaj ties uzantaro estas malsama en la kazoj de la angla kaj esperanto.

La nedenaskaj uzantoj de la angla ne formas iun identigeblan komunumon, ili nur uzas la nuntempe plej popularan internacian helplingvon ĉebezone, samkiel ili uzas aŭtomobilon aŭ elektron. Ekster la bezono, en sia hejmlingva medio nur nemultaj neanglalingvaj ekstravaganculoj interkomunikiĝas angle inter si, ili preferas “krokodile” paroli sian nacian lingvon.

Ankaŭ la esperantistoj, samkiel aliaj homoj, uzas la anglan lingvon — ne esperanton — scienc-kongrese, bazare kaj flughavene. Sed multaj el ni parolas esperanton en sia urbo inter la samnacianoj, kiam la uzado de esperanto laŭ la “helplingva ideologio” estas sensenca. Sed ja temas pri “nia kara lingvo”, kies scio estas la sola komuna trajto por ĉiu membro de la esperantista komunumo…

Tiu fenomeno, se nesufiĉe studita, premisas paroli pri la esperantistoj kiel pri sekto aŭ konspiro. Sed samkiel nov-jorkaj armenoj aŭ jekaterinburgaj baŝkiroj, ni esperantistoj povas reale uzi nian lingvon nur en nia negranda komunumo, ekster la normala profesia kaj lerneja vivo, en kiu ni apenaŭ kontaktas niajn samkomunumanojn. Malkiel sekto kaj konspiro esperantistaro ne havas rigoran disciplinon kaj komunan celon.

Same mistrafe estas trakti esperantistojn adeptoj de difinita politika ideo. Inter ni (same kiel inter francoj, baŝkiroj, kozakoj, skoltoj, ŝakludantoj, bierŝatantoj kaj aliaj nepolitike formiĝintaj homgrupoj) estas simpatiantoj kun diversaj, foje kuriozaj, politikaj tendencoj. Sed la averaĝa esperantisto estas malpolitikema, kaj inter la politike engaĝitaj esperantistoj la proporcio de la maldekstruloj estas pli granda ol en la “granda mondo”. (Tion pruvis la opinisondoj, resumitaj de Nikola Raŝiĉ en La rondo familia.) La ĝisnunaj provoj fondi reprezentan politikan partion aŭ movadon de esperantistoj malsukcesis ĝuste pro la malpolitikeco de la parolantoj de esperanto. Kaj tial draste malpli multaj esperantistoj subtenas la agadon de ERA ol de UEA. Cetere, maleblus tegmenti en unu partio eĉ la malmultajn politike aktivajn esperantistojn, tiel malsame engaĝitaj, kiel etnistoj en IKEL kaj sennaciuloj en SAT.

Krome, la parolantoj de la angla kaj de esperanto diferenciĝas per la hereda faktoro. La parolantaro de esperanto kreskas ĉefe per kursoj kaj aŭtodidaktoj, dum ĉiujare en Usono, Britio kaj aliaj anglalingvaj landoj naskiĝas milionoj da infanoj lernontaj la anglan familie, sed la kvanto de la denaskaj esperantistoj estas tute malgranda (eĉ kompare kun la lingvoj kiujn parolas etaj popoloj kun malpli ol miliono da parolantoj). Pro tio la aĝa kaj seksa strukturoj de la esperantista komunumo estas malsimila al la ekzistantaj etnalingvaj komunumoj, sed ĝi similas laŭ Raŝiĉ al la seksa kaj aĝa strukturo de adeptoj de aliaj movadoj kaj hobioj: viroj pli multas ol virinoj, granda parto de la inaj membroj estas senedzaj, multas studentoj kaj emeritoj dum malmultas personoj en la aktiva aĝogrupo 30-50 jaroj.


PRI LA MOTIVOJ KAJ VALOROJ

La nekonsidero de la duobla socia karaktero de esperanto (movado kaj komunumo) povas kaŭzi misojn en la esperantista aktivado. Ĉe la planado oni devas klare vidi: kiuj lingvaj, kulturaj, sociaj, ideaj kaj aliaj motivoj decidas pri eklerno de esperanto; pro kiuj valoroj (realaj kaj iluziaj) oni restas en Esperantujo, kaj kial oni forlasas ĝin.

Alivorte, la interesoj de la esperantista komunumo devas esti la bazo por la movadaj planoj. Ja oni povas anonci grandajn projektojn, sed se tiuj ne konsideros la realan staton en la komunumo, ilin plenumos ĉefe nur la iniciatintoj, dum la plejmultaj komunumanoj restos indiferentaj al tiuj iniciatoj, eĉ se ili estas tute raciaj kaj nerefuteblaj.

Pro manko de fidinda opini-sonda esplorado internaci-skala, oni ne povas kvante esprimi la aliĝmotivojn. Tamen la kvalita observo diras, ke oni eklernas esperanton plejparte por larĝigi la scihorizonton, por akiri konatojn kaj kontaktojn alilande, por variigi sian tempopasigon aŭ pro ĝenerala intereso pri lingvoj. Nur malmultaj lernas plian lingvon por “levi la prestiĝon de la internacia lingvo”, “influi la internacian vivon” (du el la tri ĉefaj celoj de “Kampanjo 2000 por nova internacia lingva ordo”, lanĉata nun de UEANoto2) aŭ por realigo de la “novtipa internacia kulturo” (laŭ la Manifesto de Raŭmo), kvankam probable certa kvanto da homoj lernas la lingvon pro ideologiaj konsideroj.

Kompreneble, aliĝmotivoj povas malgraviĝi dum lernado, kaj freŝbakita esperantisto povas ricevi alian motivon por pluresti en la komunumo, sed estus naive esperi, ke oni povas logi personojn per belaj promesoj kaj poste reteni ilin, ke ili realigu celojn kaj planojn de la asocio aŭ loka klubo.

La lerninto, vidinte sin trompita (oni promesis ĉe la kurso nemultekostajn vojaĝojn tra la mondo, sed post la kurso proponis kotizi al la metropola asocio, aboni al mizera loka informilo kaj prelegi pri la ĵus lernita lingvo en apudaj lernejoj), kaj memorante, ke lerninte la anglan li neniam ricevis taskon propagandi aŭ aliel “labori por la movado”, neeviteble foriras.

Eĉ pli malfacile estas ekscii kialojn de eksesperantistiĝo. Probable la plej signifan esploradon entreprenis en 1980-81 ĈEA, kiu ricevis 242 reagojn de la eksmembroj de la asocio, kaj la ĉefa kaŭzo estis, ke “esperanto perdigis multon de mia tempo” (Sociologia esploro de sintenoj al Esperanto. Praha, 1981).

Sed forirante el la landa asocio oni ne nepre forlasas la komunumon; ja aboni, vojaĝi, renkontiĝi kaj ĝui la etoson oni povas eksterasocie.


KONSEKVENCOJ POR NIA INFORMADO

Niaj informantoj kaj instruantoj devas konscii, ke por preventi frustracion, oni evitu blagon kaj demonstru la realajn valorojn kaj aplikeblojn de esperanto. Rezulte aliĝos malpli multaj personoj, sed pli granda parto de la aliĝintoj restos en la komunumo, ĉar ili sciis, al kio ili aliĝas. Finfine la loka grupo havos nur je kelkaj kurskotizoj malpli, sed ĝi probable ricevos pli fidelajn membrojn kaj simpatiantojn.

La realaj valoroj, kiujn donas aparteno al la esperantista komunumo, estas diversmaniere vortumeblaj, sed verŝajne la bazaj el ili estas jenaj:

Kompreneble, ĉe la informado oni ne forgesu pri la lingvaj specifaĵoj de esperanto (reguleco, internacieco), tamen ne forgesu, ke
“la homoj pretas lerni la plej malfacilajn lingvojn, se ili opinias, ke tio utilas por ili. Sed se ili opinias, ke la lernado ne alportos utilon, tiam la plej rimarkinda lingvistika supereco, la plej granda facileco de la gramatiko ktp ne igos ilin lerni” (Helmut Welger // Esperanto. 1982. №12).
Esperanto efektive estas pli facila ol la “grandaj lingvoj”, kvankam ne dekoble pli facila, sed la homoj elektas lerni la malpli facilajn lingvojn, ĉar la “harda” parto de la varo lingvo (vortaro, gramatiko, lernebleco) estas malpli grava ol la parto “softa” (utiligeblo kaj valoroj). Tial malgraŭ la forta “harda” parto de esperanto, pli emfazenda estas la “softa” parto. Tiu parto laŭ Marco Picasso
“ne konkeras amasojn, sed samtempe ĝi povas konkeri pli interesajn homojn, igi ilin pli celkonsciaj kaj reteni ilin en la lingvouzo” (SES Informas. 1996. Marto).


FANTAZIA IDEO

Laŭ kelkaj fantaziuloj la esperanto-movado devas enkonduki esperanton kiel laborlingvon en UN, Unesko aŭ EU. Kaj tiu enkonduko estos preskaŭ la fina venko.

La kuraĝaj partizanoj de tiu ideo forgesas, ke por la averaĝa civitano ne gravas, kiulingve rajtas diskuti (alvorte, rajto uzi la lingvon kaj praktika uzado ne estas identaj aferoj) altranguloj en Nov-Jorko, Parizo aŭ Bruselo. Por li pli gravas, kiujn lingvojn oni instruas en lernejoj, kaj en kiuj lingvoj estas verkitaj universitataj lernolibroj, ĉar li aŭ liaj infanoj probable studas (studos) tie. La statuso de la lingvo ne multe gravas.

Nuntempe la germana lingvo havas en UN malpli altan statuson ol la lingvoj hispana kaj araba. Sed, ekzemple, en Ruslando oni (preskaŭ) ĉiulerneje instruas la germanan (eble kvarono da lernejanoj studas ĝin), sed nur en malmultaj lernejoj oni instruas la hispanan kaj araban. En Jekaterinburg kun pli ol unu miliono da loĝantoj oni tute ne instruas lerneje la hispanan kaj araban, tiujn gravajn lingvojn de UN.

Promocio de esperanto en UN (unue en iu el ties organizoj, ekzemple en EKOSOK) ĝis la rango de la hispana kaj araba apenaŭ efikos al la prestiĝo de esperanto ekster Esperantujo. La ĉefa pozitiva rezulto de tiu promocio estos psikologia kompenso por la averaĝaj movadanoj, precipe por la prezidantoj, vicprezidantoj, sekretarioj kaj estraranoj de miloj da esperantistaj kluboj kaj societoj dise tra la mondo kaj por “sukcespropagando” en amaskomunikiloj, kie tiu promocio ja montreblos grava kaj preskaŭ “fina” venko.


MANIFESTO DE PRAGO

La estrara teamo de UEA, animata de profesoro Lee kaj de Mark Fettes, inter Tampereo kaj Prago klopodis eltiri la plej grandan esperantistan organizon el la intelekta kaj membra krizo ronĝanta ĝin depost la centenariaj celebraĵoj. Tuj vidiĝis, ke la “diplomatia ofensivo” celas ne nur promocii esperanton en la internacian vivon, sed ankaŭ disponigi al la averaĝa movada aktivulo pli da certeco kaj memfido fronte al la (ŝajna) malprogreso de la “kara afero”. Tial oni devas legi la Manifeston de Prago ne kiel ekskluzive eksteran dokumenton direktatan “al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj kaj homoj de la bona volo”, sed atentante ankaŭ la introrsan dimension de la principaro preparita de Fettes.

La kompleta analizo de la teksto de la manifesto estas ekster mia celo. Ni vidu nur kelkajn momentojn.

Unuarigarde, la dokumento estas taŭga por la menciita aktivula tavolo pro la koncizaj vortumoj, facile prezenteblaj kaj ekstrakteblaj laŭbezone. Sed ĝi malhavas klaran kelkfrazan skizon pri la ŝanĝiĝanta monda lingvosituacio karakterizata de ekspansianta uzado de la angla. La alvokoj al racieco de nia solvo kaj malracieco de la nuna situacio ne trafas: la teoriaj formuloj cedas al la deziro de multaj teranoj identiĝi kun la universala vivstila modelo, kiun portas la angla.

La manifesto ja listigas la principojn, sur kiuj baziĝas la ideologio de la porlingva movado, motorata de UEA. Sed ĝi ne mencias pri la pozitivaj valoroj, pro kiuj oni fariĝas kaj restas esperantisto. Tiukampe la pragaj tezoj esence malsuperas al la raŭmaj kaj segedaj, donintaj al miloj da komunumanoj pravigon kaj bazon por la esperantisteco. (Tamen tia motivigo ne estis la celo de la manifesto.)

La manifesto tendencas al troĝeneraligo kaj glatigo. Leginte ĝin oni imagas la esperantistaron perfekte ideala, kaj … prave kredas tion neebla. Ĉu efektive “lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj…”? (La lerneja instruado de esperanto estis disvastigita precipe en la “soclanda bloko”, kie ĉiuj lernolibroj devige portis ideologian ŝarĝon.) Ĉu la laŭmanifesta pedagogia efikeco estas reale praktikebla? Ĉu jam mankas inter ni personoj altrudantaj siajn politikajn ideojn? Ĉu ankaŭ por la sennaciuloj “la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco”?

La iniciatintoj de la dokumento prudente klaŭzis la statuson per “ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto”, sed ne “ni, la esperantistoj”, nek “ni, membroj de UEA”.

La praga teksto donis plian savbastonon al la “aktivuloj”, trovinte sufiĉe vastan rekonon ene de la movadoNoto 3. Tial paradokse la fakto ke ĝi ne ricevis seriozan reagon de “ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo” (al kiuj ĝi estis formale adresita) ne multe ĉagrenis la subskribintojn.


AL NOVA ORDO

La Manifesto de Prago estis la unua paŝo de la nova teamo. “Por respondi al la defioj, kiujn la nuna mondo prezentas al la Esperanto-movado” estis plie lanĉita Kampanjo 2000 por nova internacia lingva ordo, kies teksto aperis en Esperanto. 1997. №4.

La tri ĝeneralaj celoj de Kampanjo 2000 estas:

La unua celo, aspekte memoriganta pri la sloganoj de la komunisma landaro, enhavas du celojn. Pri la organiza nivelo la kampanjo klarigas, ke “ĉiu Esperanto-organizaĵo devas zorgi pri akiro de rimedoj homaj kaj financaj… por havi pli da aktivuloj, pli da influhavaj kaj laborpretaj intelektuloj, kio siavice ebligos al la organizaĵoj iĝi pli stabilaj kaj malpli dependaj de individuoj”. La levo de la idea nivelo estas komprenata kiel intensigo de klerigo por ke la “membroj… posedu almenaŭ la bazajn sciojn pri la movado kaj pri ties celoj”.

“Levi la prestiĝon de la internacia lingvo” signifas laŭ Kampanjo 2000 informadon. Tiu celo estas formulita pli klare; laŭ ĝi, ekzemple, UEA dissendu la plej bonajn ekzistantajn informilojn al siaj landaj kaj fakaj asocioj por traduko kaj disvastigo. La teksto mencias pri “stimulado kaj kunordigado de esploroj, eldonaĵoj, klerigaj kaj trejnaj aranĝoj”, kio ja estas vere necesa.

Pri la eksteraj rilatoj — la tria celo de l' kampanjo — la nova estraro okupiĝas pli efike ol la antaŭaj, kaj la rezultoj de tio efikas simile al la Manifesto de Prago: la membrojn apogas scii pri progresoj de UEA, eĉ se tiuj progresoj estas nur kelkaj formalaj renkontiĝoj kun responsuloj de UN kaj Unesko jare.


UEA ESTAS NI?

La projektita dokumento stereotipe klarigas, kiuj efektivigos la celon, sed estas neniu certeco pri la rezulto. Finfine, financo, varbado, informado kaj eksteraj rilatoj — pri kiuj atentigas la teksto — estas kutimaj elementoj en laboro de ĉiu movada organizaĵo; tiusence Kampanjo 2000 diras nenion esence novan, kaj la estraranoj de UEA ja prizorgas tiujn terenojn.

Sed la ĉefa laboro de UEA, escepte de la eksteraj rilatoj, efektiviĝas en la Centra Oficejo. Tie oni preparas la gazetojn, Jarlibron kaj aliajn eldonaĵojn, librotenas, administras la kongresan organizadon kaj la libroservon, koordinas la delegitan reton kaj faras multajn aliajn servojn por la esperantista komunumo. Neniu grava projekto de UEA havas ŝancon sukcesi sen engaĝo de la roterdama “aparato”. Kampanjo 2000 ne mencias pri evoluigo de CO, kvankam de la efikeco de la laboro en Roterdamo — pli ol de la favoraj rezolucioj kaj salutmesaĝoj de pintuloj — dependos la bildo de UEA post la jaro 2000. Ne esperigas pri baldaŭa progreso nemencio pri modifo de la nuna vertikala, aŭ “piramida” strukturo de UEA, kiu ebligas veni al UEA nur al la aliĝintaj landaj asocioj, fermante la pordon antaŭ la nealiĝintaj tutlandaj kaj multegaj regionaj organizoj.

Kvankam Kampanjo 2000 estas interna plano de UEA, vastigota al ties landaj kaj fakaj asocioj, la dokumento povus pli klare montri la intencon de UEA partnere kunlabori kun aliaj esperantistaj instancoj, kaj nur kunlaboro kun ILEI estas eksplicite inkluzivita. Efektive, UEA estas la plej granda kaj grava el la esperantistaj organizoj. Sed ĝia rolo devas ne esti ekskluziva, kaj eĉ unu el la plej gravaj gvidantoj de UEA prof. Tonkin konfesas, ke:

“komunikaj kaj organizaj strukturoj en la mondo profunde kaj signife ŝanĝiĝis. Tiuj ŝanĝoj igis nenecesaj multajn vertikalajn strukturojn de antaŭaj epokoj… amaso da aktivuloj apenaŭ rilatas entute al UEA aŭ SAT aŭ aliaj formalaj internaciaj Esperanto-asocioj, sed agadas ekster ties kadroj” (Esperanto. 1997. №1).
Ideale oni devas pripensi forumonNoto 4 por ebligi liberan interŝanĝon de ideoj kaj plani kunlaboron inter personoj de la Akademio de Esperanto, AIS, EEU, ERA, Esperanta PEN, FAME, IEI, IKEL, OSIEK, SAT, UEA (laŭ la aboca ordo por ofendi neniun), reale funkciantaj fakaj asocioj, sendependaj gazetoj, ĵurnalistoj, eldonantoj, aŭtoroj, turismaj organizantoj, kulturcentroj, esperantistaj entreprenistoj, lingvistoj kaj aliaj, inkluzive de neesperantistaj fakuloj pri lingvaj kaj sociaj demandoj.

Tiu forumo taŭgus por diskuti planojn kun konsidero de la interesoj de la tuta esperantista komunumo kaj formi laborgrupojn el adeptoj de diversaj organizoj por kune fronti aparte gravajn taskojn (informkampanjoj, sociologiaj esploroj kaj “censo”, nova enciklopedio, internaciaj konferencoj).

Sed tiu forumo estos efika, se pri ĝia okazigo zorgos ne UEA (organiza centro) nek LF-koop/Esperanta PEN (intelekta centro), kiuj eble faros ĝin sia aranĝo kun partopreno de gastoj. La organizantoj devas konsideri la sperton de la Internacia simpozio pri la strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo (Varsovio, 1984), en kiu apud referaĵoj de la tradici-movadaj aktivuloj (Jackson, Maertens, Ragnarsson) kaj “raŭmistoj” (Leyk, Silfer, Zelazny), prezentiĝis raportoj de lingvistoj kaj eĉ de “ruĝuloj” (Aleksiev). Probable la preparojn povus iniciati la Akademio de Esperanto kunlabore kun iu el esperantistaj centroj.

Starigi tian forumon nun ŝajnas afero apenaŭ reala pro la rivaleco kaj ambicioj, sed kiu kredus en 1987, ke nur 10 jarojn poste Ĉeĥio, Hungario kaj Pollando estos invititaj al NATO?


EKOLOGIA DIMENSIO

Du gravaj dimensioj restas ekster la atento de la strategia kampanjo de UEA: ekologia kaj politika.

La koncepto de la ekologia sinteno dume estas traktata en nia komunumo neofte, probable ĉar ni ne pretas diskuti pri loko de planlingvo kaj ties adeptoj en la skalo tutplaneda aŭ “noosfera”.

Kutime la esperantistoj nur diras, ke se oni enkondukus esperanton en la internaciajn rilatojn kiel la solan interkomunikilon, tiu ideala esperanto post la Fina Venko ŝparus la kostojn (por tradukado kaj interpretado) kaj materiajn rimedojn (precipe paperon, ĉar oni ne bezonus produkti librojn kaj dokumentojn multlingve) kaj evoluigus la spiritan kreskon.

Sed la reala esperanto, funkcianta ne anstataŭ sed apud la aliaj lingvoj, ne estas tiel perfekta, ĉar esperanto nun kaŭzas ekstrajn elspezojn materiajn kaj intelektajn. Ekzemple, oni povas malice konstati ke nia eldonado neniigas pliajn arbojn, ke la centoj da internaciaj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj kaj armeoj da vojaĝantaj esperantistoj poluas la medion (ankaŭ pro trouzo de fuelo), kaj ke plia lernobjekto tro streĉas la cerbon de lernejanoj…

Argumentante, ke la vojaĝemuloj ja vojaĝus ĉu kun aŭ sen esperanto, kaj ke la aĉetadon de libroj stimulas ne la lingvokvanto, sed la legemo, reklamo kaj profesia bezono, ni povas mildigi, sed ne refuti la akuzojn. Pli certe oni povas konsenti kun letera rimarkigo de la sekretario de AVE Manfred Westermayer, traleginta la projekton de tiu ĉi teksto, ke

“kompare kun militoj, kiuj finfine foruzas ĉiajn resursojn, la pacema uzado de Esperanto estas ekologie je sufiĉe bona rango”.
Ligi la imagon pri esperanto kun alternativa viv-modelo de materiala ŝparemo, neperforto kaj toleremo estas malfacila tasko, sed la malfacileco ne signifas, ke UEA kaj ties aliĝintaj asocioj ne frontu ĝin, probable kun asisto de ekstermovadaj fakuloj.


NEGATIVA STEREOTIPO

La dimensio politika estas sufiĉe ofte traktata en nia komunumo, kaj tiu problemo estas pli facile skizebla, ĉar inter la esperantistoj troviĝas simpatiantoj kun komunismaj, kontraŭkomunismaj, faŝismaj, radikalaj, cionismaj, naciismaj, anarkiismaj kaj ali-ismaj doktrinoj. (La sekva teksto laŭas mian artikolon en Ruslanda Esperantisto. 1995. №7)

Ekzemple, en Ruslando ĉiam pli laŭte aŭdiĝas personoj, kiuj, malgraŭ politika apatieco de la plejmultaj esperantistoj, malŝerce proponas al ni politikiĝi, fondi esperantistan partion, “verdajn zonojn”, partopreni en balotoj k.s. Kelkaj el ili jam ekagis praktike.

Movado por Unuiĝo havas adeptojn plejparte en Karelio (kie kelkaj ĝiaj aktivuloj estas elektitaj al diversnivelaj ŝtatorganoj) kaj Peterburgo. La kosmopolitismo de la Movado sukcesas kunvivi kun ideoj kontraŭcionismaj (tre proksimaj al antisemitismo) kaj imperiaj. La unuiĝon de la homaro la Movado akceptas ne okcidenteske kiel “komuna domo sub la saĝa juda-usona direktado”, sed laŭ la ideoj de Aleksandr Barkaŝov, ke en tiu komuna domo “ni devas esti mastroj kaj ni devas aranĝi en tiu ĉi domo Ordon” (Graĵdane Mira = Mondcivitanoj. 1990. №1).

Subtenante esperanton kiel la lingvon de la estonta unuigita homaro, la ideologoj de la Movado konsilas disvastigi la internacian lingvon aparte de la esperantistoj — “homoj timemaj, lojalaj, banalaj, avidaj, genuantaj antaŭ fremdlandanoj… Inter ili multas cionistoj, degeneruloj…” (samloke).

Frataro de Kandidatoj en Verhomoj ellaboris Teorion de l' feliĉo. Lernado de esperanto por krei la Tutmondan Frataron de la Homoj estas konstitua elemento de la Teorio de l' feliĉo. La plej vera el ĉiuj “verhomoj” Jurij Davydov kaj liaj disĉiploj partoprenis en 1993 en la septembraj-oktobraj bataloj en Moskvo, subtene al la ribela parlamento blokiĝinte kun komunistoj, faŝistoj kaj “patriotoj”.

Kelkaj aliaj organizoj kosmopolitaj, pacifistaj k. a. iel aplikas esperanton, kaj ofte ilia agado estas identigata de la socio kiel “la esperanto-movado”: la amaskomunikiloj prezentis la “verhomojn”, kiuj defendis la parlamentejon, kiel esperantistojn (Vd. La Ondo de Esperanto. 1993. №3-4).

Iuj proponas identiĝi kun ekzistantaj politikaj fortoj, ekz-e kun komunistoj aŭ kun itala Radikala Partio, laŭdire nerekte subtenanta la narkomafion, interalie, per la “antiprohibiciisma” kampanjo. Kiel logilo por la esperantistoj servas respektive komunismaj ideoj pri la internaciismo (realiĝintaj ĝis nun en neniu el la praktikaj komunismaj sistemoj) kaj radikalaj iniciatoj pri enkonduko de esperanto en lernejojn.

Kompreneble, oni ne povas malrekomendi (feliĉe en Esperantujo mankas institucio aŭ aŭtoritato, kiu povus malrekomendi tion) al iu esperantisto partopreni en iu ajn politika doktrino. Sed, kiel montrite ĉi-supre, la politika agado de relative malmultaj politikemaj esperantistoj formas en la kolektiva konscio negativan stereotipon pri esperanto kaj esperantistoj. Kaj kion pozitivan povas respondi al tiuj entuziasmuloj la pli multaj “normalaj” esperantistoj kaj la neŭtralaj esperantistaj asocioj?


ASOCIOJ KAJ NEŬTRALECO

La mencio pri (ne)rekomendo de politika engaĝiĝo koncernas apartajn esperantistojn. La esperantistaj asocioj kutime estas neŭtralaj politike. La asocioj erarus aliĝinte eĉ parte al iu partio aŭ doktrino kaj des pli — memstare ekaginte sur la politika areno. La sortoj de la stalinisma SEU, naziisma GEA kaj makartisma EANA jam demonstris la danĝerecon de tiu vojo.

Tamen UEA kaj la landaj asocioj devas ne resti socie neŭtralaj kaj sterilaj ĝis absurdo. Precipe atentemaj devus esti la esperantistaj asocioj en la eksa “soclanda” bloko. Ni iom haltu ĉi tie.

Post la disfalo de l' totalismo kaj efemera triumfo de la etnombra liberala intelektularo, la ideologian vakuon (feliĉe ne ĉie) ekokupis naciismoj. La komencajn belajn frazojn pri la “nacia renaskiĝo” plurloke sekvis leĝoj pri la nacia lingvo, alinacianoj kaj praktiko de lingvonacia diskriminacio (speciale je la loka nivelo), eĉ rektaj persekutoj de minoritatoj naciaj, lingvaj, religiaj, seksaj k. s.

La esperantistaj asocioj denove montras sin nuraj observantoj de la malrespekto de la homaj rajtoj, pravigante sian pozicion per la “neŭtralismo” aŭ “bulonja deklaracio”.

Tiu silento probable estas pravigebla el la vidpunkto de la esperantista komunumo, se ne rekte atakata, sed pridubinda por la movado, statutaj celoj de kies internaciaj kaj naciaj organizoj estas ne nur la neŭtraleco, sed ankaŭ “plifortigo de paco, demokratio, internaciismo, respekto de komunhomaraj valoroj kaj homaj rajtoj…” (laŭ la statuto de REU).

Ke povas esti pli aktiva socia pozicio, montris la rezolucio de Germana Esperanto-Asocio reage al la atencoj kontraŭ eksterlandanoj en Germanio. Ĝi pruvis, ke ankoraŭ ne mortis la porpacaj kaj kontraŭksenofobiaj idealoj, plurfoje esprimitaj de Zamenhof, Hodler kaj Privat. La publika demarŝo de ruslandaj membroj de TEĴA kontraŭ murdoj de ĵurnalistoj kaj ilia pledo por libera komunikado montras, ke ne ĉiuj ruslandaj esperantistoj indiferentas al la histerioj kaj frenezo de l' nuntempo.

Se honeste protesti kontraŭ milito, genocido, murdoj, rasismo kaj ksenofobio signifas perfidi la neŭtralecon — ĉu ni bezonas tian neŭtralecon?

La aktualecon de tiu demando montras la diskutoj en la organo de UEA — citadelo de l' neŭtraleco — kies estrarano Mark Fettes amare konstatis en la artikolo “Ni revenu sur la socian batalkampon!” (Esperanto. 1993. №1):

“Dume, ni estas forgesitaj de tiuj homoj kaj movadoj kiuj rigardas malpli proksimen ol al la nuna politika stato. Ĉu Amnestio Internacia, aŭ Greenpeace, aŭ la lastaj kvardek Nobel-premiitoj pri paco konsideras esperanton valora defendilo de la homaj rajtoj aŭ de la natura kaj kultura medioj, aŭ rimedo por interproksimigi la homojn? Ne. Kion finfine la esperantistoj faras, krom renkontiĝi en siaj kluboj? — ili rajtas demandi.”


***

Esperanto post la jaro 2000 povos havi lokon: Se tio ne okazos, la XXa jarcento fariĝos, laŭ sprita formulo de Ziko Sikosek, la jarcento de esperanto,
“ĉar en la venonta jarcento ne plu ekzistos multaj esperanto-lingvanoj” (Esperanto. 1996. №11).

 
NOTOJ

1. Inter la materialoj, aperintaj post la prezento de la referaĵo, oni devas atenti, almenaŭ pri sep kontribuoj traktantaj la temon pri la rolo de esperanto en la baldaŭ komenciĝonta 21a jarcento.

1.1. Chiti-Batelli A. Por politiko de Esperanto. — Rotterdam: UEA, 1997. — Defetisma takso de la lingva situacio pro la dominado de la angla lingvo, kiu post kelkaj jardekoj estos neinversigebla. Laŭ la aŭtoro oni devas kontraŭbatali la kreskantan lingvovoradon de la angla, kaj esperanto povus roli kiel alternativo je la servo de la Eŭropa Federacio.

1.2. Silfer G. L' aminda lingvoproblemo // Heroldo de Esperanto. 1997. №12. — La ĉefa protagonisto de la raŭmismo provas vidi la lingvoproblemon en alia perspektivo.

“La moderna lingvoproblemo ne estas plu tiu de la hungaro, kiu devas lerni aliajn lingvojn (eĉ esperanton) por komuniki kun mondo kiu alimaniere ne komunikus kun li. La moderna lingvoproblemo estas tiu de la nordo kiu devas adopti la ĉefajn lingvojn de la sudo, se ĝi volas efektive komuniki kun la sudo”.
Krome, en la nova Heroldo aperis tra la jaro multaj valoraj konstatoj laŭ la raŭmisma vidpunkto.

1.3. La Kvintezo [de LF-Koop] // Literatura Foiro. 1997. № 170. — La proponita kvintezo celas esti la komuna starpunkto de la Forumo por la Esperanta Civito, evoluigante la ideojn de Raŭmo kaj Segedo:

“1. La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aŭ pro libera konfirmo je plena ağo kaze de denaskaj esperantistoj.

2. La flua lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de ĉi tiu komunumo. Ĉiu alia karakterizo (rasa, religia, etna, klasa, seksa…) ne gravas por difini la apartenon al la komunumo.

3. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokrate esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion.

4. Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj normojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino.

5. Ĉi tiun komunan destinon forĝis la jam 110-jara historio de la lingvanaro. Ĝin atestas la originala esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Ĝin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub ĉiu formo, de la kurso ĝis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj esperanto-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision.”

1.4. Gudskov N. Malneŭtrale pri la neŭtrala. — Beauville; Moskvo: SAT-Broŝurservo, 1997. — La moskva anarkiisto kaj sennaciulo agreseme akceptas la nunajn lingvonaciajn evolutendencojn, destinante por esperanto la funkcion de la sola lingvo de la estonta mondo. Nur kelkaj citaĵoj:
“Esperanto-movado neniam atingos eĉ relativajn sukcesojn se ĝi ne klare difinos sian veran finan celon — anstataŭigi la mondan lingvan ĥaoson je unueca tutmonda lingvo. Ĉiuj ceteraj celoj (“dua lingvo por ĉiu” k.s.) estas nur paliativoj, eble gravaj taktike, sed tute ne efektivigeblaj memstare… Vasta apliko de Esperanto… neeviteble kondukos al reduktiĝo de uzado kaj poioma formortado de naciaj kaj etnaj lingvoj … Malapero de lingvoj estas konstanta afero, kaj ne estas granda perdo … Por la estonto de la mondo multe pli gravas, se nian lingvon aplikos anarkiistoj, pacistoj kaj verduloj, ol la plej sukcesaj ĝiaj aplikoj por komercaj celoj.”
1.5. Fettes M. Moderno kaj postmoderno en nia kulturo // Esperanto. 1997. №11. — La iniciatoro de la Manifesto de Prago analizas la ŝanĝojn de la mondo, de la zamenhof-tempa moderna al la nuna postmoderna viv-modelo kaj provas lokigi esperanton en ili, kaj nove vidi la nunan situacion en Esperantujo, ekzemple:
“Malgraŭ sia daŭre tre grava kaj influa pozicio en la movado (aŭ komunumo), nia monda asocio devas vole-nevole rekoni la plurecon de la Esperanto-komunumo — la fakton ke esperantistoj povas tute bone vivi sen UEA, aŭ elekti nur tiujn el ĝiaj servoj kaj agadoj kiuj plaĉas al ili kaj ignori la ceteron … La politika ekonomio kaj kultura ekologio de Esperanto fariĝu esplortemoj de niaj intelektuloj kaj bazaj konceptoj en nia planado”.
1.6. Fössmeier R. La merkato de lingvoj // Monato. — 1997. №11. — La germana sciencisto atentigas, ke en la libermerkata mondo la pli fortaj lingvoj proponas avantaĝojn al siaj uzantoj. Nun dominas tendenco al lingva unuecigo, ĉar la komuna lingvo plibonigas la internacian komunikadon, malplikostigas produktadon de libroj kaj filmoj, kaj probable la angla lingvo baldaŭ universaliĝos. Tamen la libera merkato konas la fenomenon de merkataj niĉoj.
“Tia niĉo sendube estas la komunumo de Esperanto-parolantoj, kiuj pagas por libroj kaj revuoj multe pli, ol kostas anglalingvaj produktoj, kaj devas kontentiĝi per multe malpli granda vararo” … “Se akcepti, ke la merkato decidas pri lingvoj, tiam necesas ne kondamni iujn supozatajn malamikojn de nia niĉo, sed esplori pri la merkataj faktoroj, kiuj logas homojn niĉen”.
1.7. Lee Chong-Yeong. Esperanto en la 21-a jarcento: Oportunoj kaj defioj // La Ondo de Esperanto. 1998. №2 (probable ankaŭ aliloke). — La prezidanto de UEA prezentas sobran analizon pri la kreskanta rolo de la angla lingvo, sed lia konkludo pri la ŝanco de esperanto ŝajnas tro optimisma.
“Nuntempa monda lingva problemo estas, aldone al la malsameco de naciaj lingvoj, en unuiĝanta tendenco de la diversaj lingvoj al unu etna lingvo, t. e. angla lingvo, aŭ pli precize, usona lingvo. Fakte, la angla lingvo fariĝis neoficiala sed efektive internacia komuna lingvo, ne nur inter unuopuloj kaj por komercado sed ankaŭ en interŝtataj organizaĵoj … Por efika internacia diskutado, efika komerca negoco, seriozaj sciencaj disertacioj, priteknologia diskuto kaj turisma ĉiĉeronado por miksitaj nacioj, oni plejofte uzas la anglan lingvon. Ofte eĉ enlande inter samnacianoj oni devas uzi la anglan lingvon por precizaj sciencaj kaj teknologiaj esprimoj”.
2. Intertempe la teksto de Kampanjo 2000 estis akceptita sen gravaj ŝanĝoj.

3. Fine de novembro 1997 la suma nombro de la subskriboj sub la Manifesto de Prago estis 10 mil 391. Tiu nombro per triono superas la nombron de la individuaj membroj de UEA, kaj probable oni havas tiom da aktivuloj de la movado.

4. Kompilante la tekston mi ne sciis, ke la laborplano de UEA, akceptita post la 82a UK, projektas okazigi, unue kadre de la 83a UK en Montpeliero, Strategian forumon de la Esperanto komunumo kun la celoj:

  1. Diskuti kaj identigi kontribuon de diversaj organizaĵoj en la Esperanto-komunumo;
  2. Diskuti kiamaniere la diversaj organizaĵoj povos kune fortigi nian movadon interne kaj ekstere de la komunumo;
  3. Identigi komunan strategion kaj konkretajn laborprogramojn ĝis la jaro 2000.
Tamen temas pri “interkonsultiĝado inter la prezidantoj de fakaj kaj landaj asocioj kaj aliaj Esperanto-instancoj pri subteneblaj agadoj”, ne pri la forumo, proponita ĉi-esee. Kaj la preskaŭ samtempa Forumo por la Esperanta Civito en La Chaux-de-Fonds probable realiĝos kiel raŭmisma tribuno. Do, la propono pri la vera forumo daŭre aktualas.


Al la indekso pri la historio