[Titolo]

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 1999. No 3 (53)


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Kovrila foto


ENHAVO

REDAKCIE

  • Aleksander Kor¼enkov. [Al la legantoj]
  • JUBILEO

  • Halina Gorecka, Aleksander Kor¼enkov. Frunte kun kamarado L.I.Bre¼nev
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • UEA transiris al eýro
  • Zamenhofa lernejo en danøero
  • Boguslaw Sobol. Meso en Varsovio
  • Reinhardt Fössmeier. AIS: nova senatano
  • Pri "Kontakto" en nordia revuo
  • Ilona Koutny. Interlingvistika sesio en Poznan
  • Vladislav Hasala. Æe¶a poþto kaj Esperanto
  • Ljubomir Trifonæovski. Bonvenu al Razgrad
  • Æebalta Esperantista Printempo
  • Bruno Masala. Mono kaj civilizo
  • Pavel Sittauer. SET-99 en Æe¶io
  • Jean Bisset. Bonvenu al Skotlando
  • Detlev Blanke. Lingvistika habilitiøo per disertacio pri Esperanto
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Tatjana Kulakova. Konferenco de UES
  • Aleksas Masiukas. Nova¼oj el Murmansk
  • Oæjo Dadajev. Melnikov æampionas
  • Donacoj
  • TRIBUNO

  • Valentin Melnikov. Kiel propagandi Esperanton
  • Petro Chrdle. Esperanto kiel pontolingvo
  • Grigorij Berezin. Juda kaj satana aý sankta afero?
  • Sergej Pa¶omov. Frenezuloj estas multaj
  • Leterkesto (Ludoviko De Doncker, Tamara Durnickaja, Ivan Vereþæagin, Svetlana Hasjuk, Kjell Randehed)
  • CIVILIZO

  • Sergio Pokrovskij. Slavonaj skriboj (4)
  • BELETRO

  • Hermann Hesse. Tri tilioj (Wolfgang Kirschstein)
  • Wolfgang Hildesheimer. Iom granda aæeto (Wolfgang Kirschstein)
  • TIEL NI VIVAS

  • Bard Hekland. Kompreni æi-landon? Neniam!
  • BIBLIOTEKO

  • Wolfgang Kirschstein. "Oni neniam tediøas pri la erikejo"
  • Libroj de William Auld je favora prezo
  • Denove Liro
  • Gazetoj (Géza Kurucz, Stefan MacGill)
  • Ricevitaj libroj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Mozaiko (Tatjana Kulakova, Marian Zdankowski)
  • DIVERSA¬OJ

  • Frazoj
  • Anoncetoj
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Marta Bildo de Masha Bajhenova
    Unu semajnon malpli frue ol laýplane -- la 1an de marto anstataý la 22an de februaro -- tiu æi kajero venas al la presejo. La rompeton de la eldonritmo kaýzis la restado de l' redaktanto de La Ondo en Britio, laý afabla invito de Bill Auld. Dankon, Bill!

    La vojaøo estis planita por aprilo, sed la plursemajnan vicumadon por la brita vizo en Moskvo mirakle anstataýis nur unuhora atendado en la konsulejo de la Unuiøinta Regno, antaý nelonge inaýgurita en Jekaterinburg. Dankon, konsulo de þia Reøina Moþto!

    Mi dankas FAME-Fonda¼on (prezidanto Stefan Maul) kaj la Centran Oficejon de UEA (Osmo Buller kaj Marvin Stanley), kiuj ebligis la vojaøon finance. Mi diras dankon al la Brita kaj Skotlanda Asocioj kaj al la Londona Klubo, kies responsuloj sukcesis nur dum kelkaj tagoj prepari bonegan programon.

    Kun aparta plezuro mi dankas æiujn, kiuj gastigis min dum la vojaøo, kaj kiuj diversmaniere senproblemigis mian restadon: Marteno McClelland, Arturo Prent, Antony Rawlinson & Bela Lumo, Rosalind Walter, Petro Danning (en Anglio); Jean & David Bisset, Jack & Mia Casey, Charlie Dornan, Christopher Gledhill, Phyllis Goodheir, David Hannan, Norman Richardson, Donald Robertson, Duncan Thomson (en Skotlando), kaj multajn aliajn, kiuj venis por renkontiøi kun mi.

    Mi dankas la kunlaborantojn de La Ondo, kiuj -- dum mi øuis la Londonajn monumentojn kaj Skotlandan naturon -- klopodis, verkante materialojn por tiu æi kajero.

    Dankvortojn kaj salutojn mi sendas al æiuj legantoj, manifestintaj la fidon al La Ondo per (re)abono. Esceptokaze æi tiun kajeron ni sendas ankaý al tiuj el la pasintjaraj abonintoj, kiuj ankoraý ne renovigis la abonon. Nuntempe multaj el la abonantoj Ruslandaj, pro la ekonomia krizo, ne plu povas trovi en la familia buøeto rimedojn por daýre ricevadi La Ondon, kiu estis por ili la lasta ligilo kun Esperantujo. Tial apartan dankon ni þuldas al la kontribuintoj kaj kontribuontoj al niaj fondusoj Amiko kaj Abonhelpo.

    Kaj fine: dankon, printempo, venanta al la norda hemisfero! Jam en februaro mi vidis verdajn herbojn en Britio, kaj baldaý en Uralo la printempon heroldos frugilegoj -- jen la bona ideo meti kovrilpaøen la bildon de Aleksej Savrasov "Alflugo de frugilegoj".

    Dankon!

    Aleksander Kor¼enkov
     


    "FRUNTE KUN KAMARADO L.I.BRE¬NEV"

    Antaý 20 jaroj fondiøis Asocio de Sovetiaj Esperantistoj

    En USSR, kie regis piramida administra sistemo sub la totala kontrolo de la partio, ne povis esti serioza agado ekster tiu sistemo. Tial sovetuniaj esperantistoj strebis instituciigi Esperanton kadre de la regstrukturo, æar la E-Komisiono, fondita en 1962 æe la Unio de sovetaj societoj de amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando (SSOD) celis poreksterlandan propagandon per Esperanto.

    Kvankam surloke la esperantistoj agis sub kontrolo de patronaj organizoj (komsomolo, sindikatoj, amikec-societoj), funkciuloj en Moskvo, responsaj pri amatoraj movadoj, malkontentis pri esperantistoj, kiuj kunlaboris landskale je malalta ideologia nivelo kaj ekster la oficiala gvido. (La esperantistojn kaj ties korespondadon ja kontrolis KGB, sed KGB ne havis taskon gvidi la esperantistojn.) Krome oni supozis, ke la "ideologian vakuon" eble plenigus influoj burøa (UEA, ICNEM), reviziisma kaj trockiisma (SAT), aý maýisma. Maltrankviligis la funkciulojn vasta propaganda uzado de Esperanto fare de Æinio per libroj, radio, revuo kaj aktivado en kongresoj.

    Tial 28 mar. 1978 la Sekretariato de CK KPSU traktis la proponojn de la internacia, propaganda kaj scienca fakoj de CK KPSU kaj komisiis al SSOD, kun asisto de VLKSM (komsomolo) kaj VCSPS (sindikatoj), prepari fondon de la tutlanda E-Asocio. 27 dec. 1978 Buroo de Prezidio de SSOD, Sekretariaro de VCSPS kaj Sekretariaro de CK VLKSM akceptis decidon pri organizo de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE).
    ASE
    Øuste antaý 20 jaroj, 14 mar. 1979 en Moskvo okazis fonda konferenco de ASE kun 101 delegitoj. Moskva lingvisto Magomet Isajev estis elektita kiel prezidanto; A.Berjoza, sekretario de la E-Komisiono æe SSOD, ekoficis kiel la respondeca sekretario de ASE. Kiel estraranoj kaj prezidianoj de ASE estis elektitaj pluraj konataj aktivuloj: V.Aroloviæ, V.Bespalov, D.Cibulevskij, An.Gonæarov, B.Kolker, G.Korotkeviæ, S.Kuznecov, A.Melnikov, D.Perevalov, S.Podkaminer, V.Samodaj, B.Tokarev, I.Valina, L.Vulfoviæ k.a.

    La konferencanoj unuanime akceptis la decidon, kiun finis la frazo:

    "La Konferenco certigas, ke la sovetiaj esperantistoj, kiel unu el taæmentoj de sovetia sociaktivularo, kune kun la sovetia popolo subtenados kaj realigados la internan kaj eksteran politikon de Soveta Þtato, KPSU, Politburoo de CK de nia partio frunte kun kamarado L.I.Bre¼nev".
    Pri la fondo de ASE vaste informis amaskomunikiloj. La fonda konferenco planis eldonadon de revuo, lerniloj, soci-politika kaj beletra literaturo. Kvankam, tipe por Sovetunio, la belajn planojn ne kronis realigo, ASE per la fakto de sia ekzisto spronis la esperantistan agadon en USSR. Oni pli facile fondis klubojn kaj kursojn, organizis renkontojn kaj ricevis klubejojn. Dum la jardeko de ASE la kvanto de la E-kluboj preskaý triobliøis, kaj fine de la jaroj 1980aj en USSR funkciis æ. 250 E-kluboj. Aperis 73 kajeroj de la Informa Bulteno de ASE. Laý iniciato de ASE eldonejo Novosti eldonis politikajn broþurojn en Esperanto.

    ASE regule sendis delegaciojn kaj turismajn grupojn eksterlanden, precipe al UKoj. Sed por la partopreno gravis ne la lingvokono aý fakaj kapabloj, sed ideologia konformeco al la partia linio, ja la rekomendojn por eksterlandaj vojaøoj donis la partia (komsomola), administra kaj sindikata estroj de la organizo kie laboris (studis) la kandidato por vojaøo.

    Malkiel stalinisma SEU, ASE ne sukcesis monopoligi la tutan E-aktivadon en USSR, kaj multa landskala laboro estis farata de apartaj aktivuloj. Æar ASE apenaý zorgis pri la enlanda agado (instruado, informado, renkontoj, eldonado k.a.) kaj la komsomola kaj sindikata patronoj distanciøis de ASE, multaj esperantistoj malkontentis pri øi.

    Tamen kelkaj esperantistaj gvidantoj en socialismaj landoj imagis ASE pli potenca ol øi reale estis:

    "La Asocio de Sovetiaj Esperantistoj direktas la agadon de tiom da aktivuloj, kiom estas la aktivaj esperantistoj en la tuta cetera mondo". (Canko Murgin en Paco. 1982: 6, P.13)
    Aktivula konferenco en OkSEJT-23 (jul. 1981, apud Moskvo) fondis alternativan Laborgrupon por Interkluba Spertþanøo (LKS). LKS planis daýrigi la laboron de SEJM. Øi relanæis Aktuale, surprenis organizadon de someraj tendaroj, rekomencis la interkluban konkuradon ktp. Sed la agado de LKS renkontis reziston de tiuj E-aktivuloj, kiuj kontentis pri siaj postenoj en ASE kaj de tiuj, kiuj vidis en LKS konspiron kontraý la þtat-ordo. Esperantistoj sendis al partiaj, komsomolaj kaj sekurecaj organoj dekojn da denuncoj pri LKS, kaj baldaý ties komitatanoj estis enketitaj kaj æiel malhelpataj.

    La dua konferenco de ASE (Moskvo, mar. 1982) akre kritikis LKS, al kiu kotize aliøis 60 kluboj kaj pluraj aktivuloj, sed øi ne malpermesis la grupon, æar tiu ne estis kreita de ASE; tamen LKS estis dissolvinta sin en la jarkunveno en OrSEJT-24 (Tjumeno, aýg. 1982). Post tio pluraj aktivuloj aktivadis ekster ASE en siaj regionoj kaj fakoj. En la tri baltaj respublikoj aktiviøis asociaj filioj, kiuj funkciis sen strikta kontrolo de ASE. Jam en OrSEJT-24 estis fondita Urala E-Komitato (UEK), baldaý poste en Siberio fondiøis OSER-Komitato. Sendepende de ASE oni eldonis dudekon da samizdataj gazetoj, organizis diversnivelajn renkontojn, prizorgis peradon de alilandaj libroj kaj gazetoj, kunlaboris en E-gazetoj eksterlande.

    En la periodo de la glasnosto kaj perestrojko, esperantistoj, samkiel aliaj sociaj movadoj, ekagis laý sia bontrovo, preskaý sendepende de la þtato. Kvankam ASE restis la sola tutlanda organizo (en 1987 en øi membris 192 kluboj), øia influo malkreskis precipe fine de la jaroj 1980aj, kiam øia kontrola kaj distribua rolo iøis sensenca. Pluraj kluboj, aktivuloj kaj firmaoj okupis sin -- plejparte fuþe -- pri koresponda instruado, eldonado de gazetoj, perado de rilatoj kun eksterlando. La esperantistaj aranøoj en la 12a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj (1985) restis preskaý nerimarkitaj en kaj ekster Esperantujo.

    Fine de 1988 refondiøis la E-Asocioj en Estonio, Litovio kaj Latvio, sufokitaj en 1940. Ili tuj deklaris sin sendependaj de ASE. Ilin sekvis en 1989 Belorusio kaj Ukrainio -- la lasta eæ kun du tutrespublikaj asocioj.

    23--25 jan. 1989 en Moskvo okazis la 3a Konferenco de ASE (212 pers.), kiu surbaze de ASE restarigis SEU. Iom pli frue refondiøis SEJM, kaj en majo 1989 estis fondita Tutsovetia Unuiøo de E-kluboj (TUEK). Sed tio estas alia paøo en nia historio.

    Halina Gorecka
    Aleksander Kor¼enkov
     


    UEA TRANSIRIS AL EÝRO

    Eýro, la komuna mono de 11 landoj de Eýropa Unio (AT, BE, DE, ES, FI, FR, IE, IT, LU, NL, PT) estis enkondukita 1 jan. 1999. Dum la unuaj tri jaroj øi estos nur kontovaluto kaj funkcios apud la koncernaj naciaj valutoj. Fizikan formon eýro ricevos 1 jan. 2002, kiam ekcirkulos eýraj monbiletoj kaj moneroj.

    Unu eýro (EUR) egalas al 2,20371 NLG. Respektive 1 NLG estas 0,45378 EUR.

    Ekde 1 jan. la librotenado de UEA estas farata en eýroj. Oni tamen povas daýre fari pagojn al UEA en guldenoj kaj aliaj konverteblaj valutoj, sed æe la librotenado ili estas konvertataj en eýrojn. Sekve ankaý la konteltiroj de la UEA-kontoj estos eýraj.

    Estas rekomendinde ke ekde nun la uzantoj de la kontoservo de UEA indiku siajn pagojn en eýroj. Tio ne estas deviga, sed tio þparas laboron al la CO kaj plirapidigas la traktadon de la pagoj. Æar eýro estas la librotena mono de UEA, ankaý aliaj Esperanto-organiza¼oj, eldonistoj de libroj kaj gazetoj, organizantoj de Esperanto-aranøoj ktp. -- ankaý en ne-eýraj landoj -- estas petataj ekde nun fiksi siajn prezojn kaj kotizojn en eýroj anstataý guldenoj.

    Ankaý la prezoj de la libroservo de UEA estas þanøitaj al eýroj. La rubriko "Laste aperis" de la revuo Esperanto indikas eýroprezojn unuafoje en la februara numero. En la kotiztabelo de UEA por 1999 la kotizoj por la eýrolandoj restas ankoraý en la nacia valuto, æar la tabelo estis fiksita pasintjare. Tial ankaý la æi-jaraj kotizoj por aparte menciitaj landoj kun nestabila aý nekonvertebla mono estas guldenaj. (Temas pri AR, BR, BG, IS, IL, KR, PL, RU kaj ZA.) Por aliaj landoj, por kiuj validas malalta tarifo, la Centra Oficejo jam difinis eýrajn kotizojn. (Ili aperos en la februara numero de Esperanto kaj oni povas peti informojn pri ili ankaý de la CO.)

    En la Dua Bulteno de la Berlina UK la prezoj de loøado, ekskursoj k.a. servoj estas eýraj. La kongresaj aliøkotizoj estos fiksitaj en eýroj unuafoje por la Tel-Aviva UK.

    La Centra Oficejo de UEA antaývidas, ke iom da konfuzo kaj prokrastoj ne estos eviteblaj dum la 3-jara transiro, precipe en la unua jaro, kiam kaj la membroj kaj la stabo de la CO devos alkutimiøi al la nova valuto. Ni estu komprenemaj kaj atentemaj, kaj klopodu lerni rapide!

    Rekomendinda libreto por interesitoj, kiuj deziras ekscii pli pri eýro, estas "Eýro: ecoj kaj sekvoj por æiuj" de Marc Vanden Bempt, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 1997; prezo: 3,55 EUR.

    Gazetara Komuniko de UEA
     


    ZAMENHOFA LERNEJO EN DANØERO

    Ni, geinstruistoj de la Elementa Lernejo 23 "Ludoviko Zamenhof" en lia naskiøurbo, Bjalistoko, ekzistanta de la 1959a jaro, kiam okazis øia solena inaýguro, en kiu partoprenis multaj geesperantistoj -- partoprenantoj de la Jubilea UK el la tuta mondo, petas vin helpi savi nian lernejon.

    Æi-jare ni festos la 140an naskiødatrevenon de Doktoro Esperanto kaj ni deziras ankaý festi la 40an datrevenon de nia lernejo. Bedaýrinde, nia direkcio kaj estraro de Bjalistoka Komunumo decidis likvidi nian publikan lernejon kaj transdoni nian sidejon al privata, romkatolika lernejo.

    Ni opinias, ke en la naskiøurbo de la kreinto de Esperanto ne povas malaperi la sola lernejo portanta nomon de tiu fama bjalistokano. Ne konvinkas nin la oficiala kialo, pro kiu øuste nia lernejo devas esti likvidita: reformado de pola kleriga sistemo. Laý nia opinio tiu decido estas intenca politika agado de lerneja direkcio kaj la Urbestraro de Bjalistoko.

    Ni akcentas, ke danke al niaj geinstruistoj kaj al nia lerneja junularo disvastiøis rondo de homoj interesitaj pri popularigado de la internacia lingvo. En la urbo, en kiu naskiøis la kreinto de Esperanto, almenaý en unu lernejo devas esti instruado de la lingvo.

    Øis nun en nia lernejo estis sistema informado pri la vivo kaj la agado de la kreinto de Esperanto kaj ankaý pri la lingvo, kaj pri la ideo de la esperantismo.

    Æiuj infanoj, kiuj deziris, havis eblecon eklerni senpage la lingvon. Multaj artikoloj en loka gazetaro povas dokumenti tion. Kune kun likvido de nia lernejo finiøos la populariga agado pri la lingvo kaj esperantismo inter bjalistokaj infanoj kaj junularo.

    Ni petas æiujn geesperantistojn pri helpo kaj perado æe æiuj bjalistokaj þtataj, lokaj urbaj kaj vojevodiaj aýtoritatoj por ke la lernejo je la nomo L. Zamenhof ne malaperu el bjalistoka lerneja mapo.

    Ni anticipe ege dankas pro via helpo kaj subteno.

    Se vi deziras helpi, bonvolu sendi retleterojn al la Urbestraro de Bjalistoko / urbestro de Bjalistoko s-ro Ryszard Tur: city@cksr.ac.bialystok.pl.

    Kaj por ke ni sciu pri viaj leteroj al: spnr23@polbox.com,

    aý perpoþte al s-ino Nina Pietuchowska, str Piastovska 13/7, PL-15-207 Bialystok, Pollando.

    46 geinstruistoj el la lernejo
     


    MESO EN VARSOVIO

    17 jan. en la preøejo de Sankta Aleksandro en Varsovio okazis esperantlingva Sankta Meso kaj oblata renkontiøo. La meson celebris pastro Marek Makowski. Predikis en Esperanto Lia Ekscelenco episkopo Wladyslaw Miziolek. Dum la diservo kantis la fama koruso Muzilo.

    Post la Sankta meso gesamideanoj renkontiøis en la paro¶ejo por Oblato. Oni kantis Kristnaskajn kantojn kaj rompinte la blankan panon, laý la pola kutimo, bondeziris unu al la aliaj. La aranøon partoprenis ankaý la episkopo, kiu parolis Esperante kaj pole pri la taskoj de la nuntempa Eklezio en Pollando kaj en la mondo.

    Boguslaw Sobol


    AIS: NOVA SENATANO

    Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino funebras pro sia eks-senatano OProf. Tyburcjusz Tyblewski, kiu mortis fine de 1998. Lian lokon en la senato de AIS transprenas la øisnuna vic-senatano OProf. Christer Oscar Kiselman, profesoro æe la matematika instituto de la universitato de Uppsala (Svedio), kies multjara direktoro li estis. Kiselman estas konata ankaý kiel esperantologo kaj redaktoro. Krom en AIS li membras en la Reøa Akademio de Sciencoj Uppsala, en la Reøa Societo de Sciencoj Uppsala, en la Reøa Sveda Akademio de Sciencoj kaj en la Internacia Scienca Akademio COMENIUS.

    AIS æi-jare denove aranøos plurajn universitatecajn konferencojn, interalie dum la Internacia Junulara Festivalo de IEJ, kiu okazos paske proksime de la itala urbo Rimini. Tie la partoprenantaj junuloj povos sperti kursojn pri historio de la Esperanta literaturo, denaska lingvoakirado kaj komputila sekureco. Kelkajn semajnojn poste okazos AIS-konferenco en la pola urbo Bydgoszcz, kie polaj kaj aliaj studentoj finekzameniøos por akiri akademian gradon de AIS. Somere okazos plia konferenco en kaj proksime de San-Marino, kie AIS elektos sian gvidantaron por la sekvaj kvar jaroj, la kvara periodo de sia ekzisto.

    Æiu interesato estas bonvena partopreni la kursprogramon de AIS. Informoj pri AIS estas troveblaj rete æe http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/ aý de ADoc. Mag. Joanna Lewoc Senata Sekretario de AIS Karl-Schwarzschild-Weg 6/317 DE-37077 Göttingen, Germanio.

    Reinhard Fössmeier
    informoficejo de AIS
     


    PRI "KONTAKTO" EN NORDIA REVUO

    En la sesa numero de 1998 de Astra Nova, populara soci-kultura revuo en Finnlando kaj Svedio, aperis artikolo de la redaktoro de Kontakto, d-rino Sabira Stahlberg. En la artikolo -- taglibra¼o -- þi priskribas sian laboron por Kontakto kaj ankaý sian Esperantan traduklaboron por aperonta antologio de la fama finnland-sveda modernisma poetino Edith Södergran (1892-1923). En akompana foto la aýtorino aperas kun Stina Katchadourian, la plej grava tradukisto de Södergran en la anglan, kaj mencio, ke ambaý tradukas Södergran en siajn respektivajn lingvojn.

    La menciita antologio de Edith Södergran aperos en 1999, subtenate de la Asocio por la Finnlanda Literaturo.

    Gazetara Komuniko de UEA
     


    INTERLINGVISTIKA SESIO EN POZNAN

    La dua sesio de Interlingvistikaj Studoj okazis 8-13 feb. en la Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz (Poznan, Pollando). La gestudentoj el diversaj landoj post la ekzameniøo el la unua semestro povis aýskulti prelegojn de kaj diskuti kun: La sciencan programon kompletigis teatra vespero de Jerzy Fornal, organizita kune kun la loka grupo de PEA.

    En la sekva studjaro (unua sesio 19-24 sep. 1999), UAM denove atendas novajn aliøontojn (aliødato: 15 aýg.). Interesiøantoj turnu sin al d-rino Ilona Koutny æe la Lingvistika Instituto, UAM Miedzychodzka 5. PL-60-371 Poznan, Pollando.

    ikoutny@amu.edu.pl

    Ilona Koutny
     


    ÆE¦A POÞTO KAJ ESPERANTO

    Æe¶a poþto denove propagandas Esperanton rekte æe la poþtoficejo de Stráznice (distrikto Hodonin) per afrankmaþina stampilo en Esperanto dum la tagoj 1 feb. -- 31 jul. 1999. Je la koncerna kliþeto estas subbilda teksto pri la 72a Kongreso de SAT, kiu okazos fine de julio 1999 en Karlovy Vary.
    Stampo
    La bildon tradicie aýtoris konata Praga duopo: laý projekto de inø. ark. Karel Kuæa øin gravuris s-ro Karel Pavlíæek.

    Vladislav Hasala
     


    LINGVISTIKA HABILITIØO PER DISERTACIO PRI ESPERANTO

    Jam pli kaj pli ofte okazas, ke oni verkas doktorigajn disertaciojn pri interlingvistikaj aý esperanto-rilataj temoj (vidu la bibliografion de Symoens). Por akiri la plej altan universitatan instrurajton ("facultas docendi" aý "venia legendi"), almenaý en Germanio kaj kelkaj aliaj eýropaj þtatoj, oni devas verki duan disertacion (kun gravaj novaj ekkonoj) kaj plenumi diversajn kondiæojn. Tio estas la t.n. "habilitiøo" (kun la titolo Dr. habil., aý siatempe en GDR kaj kelkaj aliaj orienteýropaj þtatoj: Dr.sc.). Habilitiøinta doktoro principe povas esti nomumita docento aý universitata profesoro, rajtas ekspertizi doktorigajn kaj habilitigajn disertaciojn k.s.

    La anglistino en la Universitato de Leipzig kaj esperantologino, d-rino Sabine Fiedler, 29 jan. 1999 sukcese habilitiøis per 400-paøa bonega (germanlingva) disertacio pri la temo Planlingvo kaj frazeologio: Empiriaj esploroj pri reproduktita lingvo-materialo en Esperanto. Per la sukcesa fino de la habilitiøa procedo þi akiros la "venia legendi" por "øenerala lingvistiko/interlingvistiko". Inter la kvin oficialaj ekspertizantoj ankaý troviøis Detlev Blanke. La disertacio de Sabine Fiedler aperos æi-jare kiel libro. La adreso de Dr.phil.habil. Sabine Fiedler: Am Zollamt 5, DE-04838 Gordemitz, Germanio.

    Detlev Blanke
     


    BONVENU AL RAZGRAD

    Esperantista domo de kulturo en Razgrad (Bulgario) anoncas literaturan konkurson pri poezio kaj humura¼oj originale verkitaj en esperanto EKRA-99 je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj.

    Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseýdonimo, oni sendu en 3 ekz-oj al la organizantoj (la adreson vidu æi-sube). La nomo kaj la adreso de la aýtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseýdonimo. La ¼urio kunsidos 31 maj. 1999. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en Literatura Foiro. La premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo Abritus-99 en Razgrad, koincidanta kun la 5a Danuba E-Rendevuo.

    Programo de la 5-a Danuba E-Rendevuo samtempa kaj samloka kun la tradicia Esperantista Krea Renkontiøo "Abritus-99" en la urbo Razgrad (Bulgario), 4-6 jun. 1999:

    4 jun. 1999 (ven.): Akcepto æe la Urbestro de Razgrad / inaýguro de Zamenhof-bareliefo / Promocio de libro kun poemoj de razgradaj poetoj tradukitaj en esperanton / renkontiøo de membroj de la Esperanta PEN-Centro kun lokaj verkistoj / koktelo.

    5 jun. 1999 (sab.): malfermo de ekspozicio de esperantaj libroj / prelegoj de Giorgio Silfer, Perla Martinelli kaj Aleksander Kor¼enkov / renkontiøo de la redaktoroj de esperantaj gazetoj / konatiøo kun la vidinda¼oj de Razgrad / premiero de videofilmo en esperanto / premiado de la gajnintoj en la konkurso EKRA-99 / koncerto æe la Esperantista kulturdomo / koktelo.

    6 jun. 1999 (dim.): Ekskurso al la etnografia komplekso Topæij.

    Organizas Esperantista domo de kulturo: str. Sv. Kliment EK-3, 7200 Razgrad (Bulgario). Tel: (084) 3-26-94

    Ljubomir Trifonæovski
     


    ÆEBALTA ESPERANTISTA PRINTEMPO Mielno

    Filio de Pola E-Asocio en Koszalin organizas 6-12 jun. 1999 la 21an Internacian feriadon de esperantistoj kaj naturamantoj Æebalta Esperantista Printempo. La aranøo okazos en tre æarma ripozloko Mielno, situanta inter la Balta Maro kaj lago Jamno, 12 km nord-okcidente de la distrikta urbo Koszalin.

    La naturaj valoroj de Mielno estas: sabloriæa strando kun aliøantaj dunoj, verda strio de pinarbaro, granda lago kaj mikroklimato kun aero saturita de jodo.

    Antaýtagmeze (krom 2 ekskursotagoj): aktiva ripozado, promenado, bankuracado, velado, modera sunbruniøado (ankaý en la proksima naturista strando), saýnado, amika kafoklaæo ktp.

    Posttagmeze kaj vespere: lingvoperfektigado por komencantoj, interesaj prelegoj, E-videofilmoj, konkursoj kun valoraj premioj, kantado kaj dancado, bivakfajro kun kolbaset-rostado ktp.

    Esperantistoj el diversaj landoj havos okazon prezenti propran programon kadre de naciaj vesperoj. ÆEP impresos vin forte pro neripetebla esperantista etoso kaj donos okazon ne nur profundigi vian lingvokonon, sed ankaý ligi novajn amikajn kontaktojn.

    Kontaktadreso: PEA, pk 30, PL-75-016 Koszalin-1, Pollando.
     


    MONO KAJ CIVILIZO

    Internacia Esperanto-Konferenco 1999 okazos en Metz, Francio. La loka organizanto estas la Esperanto-Klubo de Metz, jam konata kiel eldonanto de kultura revuo La Gazeto.

    La temo de IEK-1999 estas "Mono kaj Civilizo". Certe vi emus debati pri tia demando, en epoko kiam mono okupas tiom da mensoj kaj laborkapabloj. Æu mono helpis/as aý malhelpas la civiliziøon de la homaro? Kiel øi rolas socie kaj kulture?

    17-23 jul. 1999 ni konferencos en bela historia domo de la centra urbo. Okazos ekskursoj en lokoj gravaj por Eýropo: Luksemburgo, Scy-Chazellles (hejmo de Robert Schuman), Strasburgo ktp. Por tiuj kiuj deziros poste iri al Berlina UK, ni jam antaývidas programon kun malmultekosta loøado de 24 øis 30 jul.

    Adreso: 1 rue Louis-Antoine de Bougainville, FR-78180, Montigny le Bretonneý, Francio.

    Eblas aliøi æe-la-linee: http://osiek.org/iek/metz99.html

    Bruno Masala
     


    SET-99 EN ÆE¦IO

    Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj en Trebíæ (Æe¶io) aranøas Someran E-Tendaron, kiu okazos en la tradicia loko æe la digolago de Vranov apud Lanæov en suda Moravio.

    La tendaro havos 3 etapojn. 1a etapo: 4-17 jul. 1999; 2a etapo: 18-31 jul. 1999; 3a etapo: 1-14 aýg. 1999.

    La instruado de Esperanto okazos æiutage, krom dimanæo, de la 8a øis la 12a horo en 3 kursoj: A por komencantoj; B por progresantoj; C konversacia. La scioj por c-kurso devas havi la nivelon de Paþoj al plena posedo (Auld), La tuta Esperanto (Seppik) k.s.

    En la tendaro okazos ankaý kursoj de la angla, franca, germana kaj rusa lingvoj. La loøado estos en kelklitaj kabanoj. La manøon oni ricevos ekde la tago de la alveno (dimanæo) øis la tago de la forveturo (sabato).

    Posttagmeze okazos sinbanado, sportado, ekskursoj, vespere tendarfajroj kun kantado kaj aliaj programeroj. La ekskursoj (tuttaga en Vieno kaj du duontagaj) estas pagendaj aparte (æ. 15 DEM).

    La kotizo de 3000 kronoj aý 170 DEM inkluzivas kvin manøojn tage, loøadon kaj instruadon.

    Dum pli ol 46 jaroj en SET partoprenis geamikoj el preskaý æiuj eýropaj kaj 5 transmaraj landoj. Por æiu etapo ni akceptos nur la unuajn 120 aliøintojn. Tial aliøu kiel eble frue.

    Petu pliajn informojn æe la organizantoj: Esperanto, CZ-674 01, Trebíæ, Æe¶a Respubliko.

    Pavel Sittauer
    Klubestro kaj organizanto de SET
     


    BONVENU AL SKOTLANDO

    Pasintjare la 93a Skota E-Kongreso en Dumfries ratifis la fondon de la E-Asocio de Skotlando (EAS) fondita surbaze de la Skota E-Federacio. EAS agos sendepende de la E-Asocio de Britio (EAB). Ne estas la intenco, ke skotaj membroj de EAB æesu esti tiaj, kaj EAS kuraøigos siajn membrojn ankaý aliøi al EAB.

    En 1999 EAS okazigos tri aranøojn, inkluzive de la kongreso en la norda insularo Orkadoj.

    28 maj.-1 jun. Kirkwall (Orkadoj). 94a Skota E-Kongreso. Inf. s-ino Mia Casey: 9 Flora Gardens, Bishopbriggs, Glasgow, G64 IDS.

    3-5 sep. Skota Studrondo. Dunblane. Inf. s-ino Jean Bisset: 47 Airbles Cres, Motherwell, ML1 3AP.

    4 dec. Zamenhof-Tago. Boatklubo Aberdour Skotlando. Inf. s-ro David Hannah: Belgrano, 3 The Glebe, Aberdour, Fife, KY3 0UN.

    Pli detalajn informojn petu rete æe: david@bisset100.freeserve.co.uk

    Jean Bisset


    KURTE

    Prezidanto de Hispanio José María Aznar akceptis honoran prezidantecon de la 58a Hispana Kongreso de E-to k 9a Eýropa E-Forumo, kiuj okazos en Castellón (Hispanio) 17-21 jul. 1999. (Augusto Casquero)

    Prezidento de Hungario Árpád Gönz estos la alta protektanto de la 55a Internacia Junulara Kongreso en Zanko, apud Balatono, 9-16 aýg. 1999. (Heroldo de Esperanto)

    29-30 jan. 1999 en Marly-le-Roi (Francio) okazis kolokvo "Cent jaroj de E-to serve al popol-klerigado" kun subvencio de la Ministerio pri Junularo k Sporto, æe kiu estas agnoskita Unuiøo Franca por E-to. (Franca Esperantisto)

    13 jan. 1999 la nacia radio France-Inter okazigis elsendon pri E-to kun la demando "Kiu lingvo por la Eýropa Komunumo?" (Heroldo de Esperanto)

    1 198 personoj subskribis la kampanjon subtene al la Deklaracio de la Homaj Rajtoj, kiun iniciatis Japana E-Instituto. 20 dec. komisiito de UEA Andy Künzli transdonis la subskribojn al s-ino Mary Robinson -- Alta Komisaro de UN por la Homaj Rajtoj. (La Revuo Orienta)

    En Sentmenat (Katalunio) zorge de Kultura Asocio E-ista 15 nov. 1998 estis inaýgurita strato Esperanto en æeesto de la urbestro J.Vilaró Capella. (Heroldo de Esperanto)

    Londona E-Klubo ricevis testamenta¼on de 40 mil pundoj (pli ol $60 mil) de William Vincent. (Bulteno de Londona EK)

    La Evolukomisiono de la Pakto por la E-ta Civito decidis kunvoki la duan Forumon 27-29 jul. 1999 en Karlovy Vary (Æe¶io) koincide kun la kongreso de SAT. (Heroldo de Esperanto)

    Koresponda Servo Mondskala de UEA ricevis 419 korespondpetojn en 1998. La petoj venis el 53 landoj (59 en 1997). Plej multaj petoj venis el Francio (70), Brazilo (59), Ruslando (38), Irano (22), Kubo (21), Madagaskaro (19), Pollando (13), Hungario (11) k Germanio (10). La adreso de KSM estas: Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio. (GK UEA)

    Sibayama Zyun'iti, inøeniero de giganta elektrokompanio Mitsubishi k esperantologo, estas elektita kiel la nova prezidanto de la Estraro de la Japana E-Instituto. (La Revuo Orienta)

    La nova redakcia adreso de TEJO Tutmonde (1500 ekz.) estas Rick Newsum, 8 Mead Way, Sea Mills, Bristol, Britio, BS9 2EZ. (TEJO Tutmonde)
     


    KONFERENCO DE UES

    Æi-jare la Konferenco de UES (Urala Esperantista Societo) okazos en Jekaterinburg la 18an de aprilo (dimanæe) kun jena tagordo: En la konferenco rajtas partopreni æiu deziranto, sed la rajton voædoni kaj esti elektita havos nur la membroj de UES, kotizintaj por 1999. Nekotizintoj bonvolu pagi la kotizon (30 rubloj) al Halina Gorecka.

    Tatjana Kulakova
    Sekretario de UES
     


    NOVA¬OJ EL MURMANSK

    Bard Hekland demandis fine de sia artikolo Øemeliøo en la nordo: "Æu ni rajtas esperi pri onta junulara klubo en la fora nordo?" (LOdE. 1999: 1)

    La klubo jam ekzistas en Murmansk. La fonda kunveno okazis 7 nov. 1998. La finintoj de la æe-metoda kurso en Svanvik intencas daýrigi la studadon, kaj al ili aliøis kelkaj novuloj. La novan klubon prezidas Julia Bazavluckaja, oficistino de la regiona komitato de Rossomol (Ruslanda Unuiøo de Junularo). Þi finis elementan kurson antaý du jaroj, sed ne havis eblon perfektiøi, kaj þi ne estas rimarkinde pli sperta lingve ol la novuloj. La lecionoj okazas en la Rossomola sidejo laý la Zagreba lernolibro. La kurson gvidas mi kun la helpo de Andreo Kazancev.

    Intertempe startis E-kurso en la scienca biblioteko de Murmansk. Inter la 40 venintoj al la unua leciono estas preskaý dudeko da gejunuloj. Kelkaj el ili decidis aliøi al la junulara grupo, sed plimultaj restis æe nia kurso. Do, eble ni havos fortan junularan klubon, sed por tio necesas subteno de aliurbaj esperantistoj, ankaý de Bard Hekland. Estus bone, se la junuloj ricevus reagojn kaj gratulojn al la adreso de Rossomol: RU-183012 Murmansk, ul. Volodarskogo, 4, Obkom RSM, Ruslando.

    Aleksas Masiukas


    MELNIKOV ÆAMPIONAS

    ¬us okazis la TV-filmado de la vica ciklo de la populara intelekta ludo Brain-ring.

    Tre sukcese ludis la teamo Sonet, en kiu la 2a numero estas nia E-poeto kaj intelektulo Valentin Melnikov (en TV oni povis vidi liajn sukcesojn ankaý en la programo Propra ludo).

    Dekomence, en malfacilega streæa ludo ili venkis la 10-fojan æampionon de BR, la teamon Stirol, kaj trafis en la Superan Ligon (SL).

    En la maja ciklo ili cedis al la teamo Jaffa, kaj provizore sinkis el SL al la 1 ligo. La teamo Jaffa duone estas E-parolanta: pluraj el ni konas viglan odesaninon Tatjana Lugovskaja; eæ pli estas konata, sed malpli persone, Boris Burda, kiu ankaý partoprenis E-movadon, sed nun pro propraj kialoj ial ne aprobas kelkajn øiajn trajtojn; Anatolij Vasserman flue parolas en la lingvo, sed, laý liaj vortoj, ne havas tempon pri øi aktive okupiøi...

    En la sekva ciklo Sonet bonþancis denove trafi al SL, superinte la teamojn de Aþhabado kaj Kievo. Poste ili venkis laývice æiujn teamojn de SL kaj fariøis æampionoj de junio 1999.

    Post kelkaj pluaj ludoj ili sukcesis resti en la SL, kvankam fine ne kiel absolutaj æampionoj.

    Entute dum la sezono la teamo estis 10-foje vokita al la tabloj (plej multe el æiuj ludintaj teamoj) kaj el tiuj 5-foje venkis (12 el 21 bataloj).

    Æion æi vi povos spekti ek de la komenco de marto. En Moskvio BR-on montras la kanalo TV-centr kaj krome øin retranslacias pluraj regionaj TV-kompanioj. (Precizajn daton kaj tempon kontrolu en TV-programo.)

    Oæjo Dadajev
     


    KIEL PROPAGANDI ESPERANTON?

    Oni propagandas Esperanton kaj tre ofte miras kaj plendas: kial la rezulto evidentiøas tre modesta. Ni provu rezoni laý nuntempaj principoj...

    Propagando estas nenio alia ol reklamo, kaj oni jam komprenis, ke la reklamo devas esti adresita. Sen-utilas reklami luksajn aýtojn en gazeto por senlaboruloj... El tiu vidpunkto plejparto de nia propagando de Esperanto absolute vanas.

    Iuj fieras pri sia bru-aktivado dum "Ago-tagoj" -- tamen kiel tio aspektas deflanke? Jen severmiena junulo kun nigra barbo kuradas tien-reen, svingante per verda flago (li volis nur varmiøi, sed kiu tion sciis?), sed la preterirantoj supozas lin esti æeæena ekstremisto. Jen aøa dommastrino vidas homgrupon kun plakatoj kaj scivole demandas: kion ili volas? Oni pacience klarigas al þi pri lingva egalrajteco, pri libera komunikado, pri nia bela lingvo. Þi æion aýskultas kaj konkludas: "Ha, do tio estas kontraý la ortodoksa religio!" (Mi priskribis realajn okazojn en Moskvo).

    La samon pruvas la negativa sperto de Sergej Pa¶omov (LOdE, 1998: 11) -- proponi Esperanton al "piaj" kredantoj senutilas, æar ili ne kapablas percepti tion, kio estas ekster ilia doktrino kaj ne servas rekte al øi. Oni propagandu/reklamu/informu pri Esperanto al tiuj, kiuj povas pri øi reale interesiøi, unuavice -- al saøaj homoj, havantaj aý havontaj gravan pozicion en la socio... (Tamen, en la Þtata Dumao plejparto de la deputitoj pensas nur pri propra bonstato kaj memreklamo -- do apenaý estas senco dissendi priesperantajn alvokojn al ili æiuj inkluzive de la malkaþaj naciistoj.)

    Mi klopodas agi tiudirekte.

    Dum pluraj jaroj mi aktivas en intelektaj ludoj, inkluzive de la televidaj. Kiam mi aperas sur TV-ekrano kaj havas okazon ion diri pri mi -- mi mencias Esperanton. Gravas ankaý: kiel mencii. En 1994 en Propra ludo nelonge antaý mi ludis du esperantistoj. La redaktoro decidis, ke pri Esperanto jam estis dirite sufiæe kaj avertis, ke mi rakontu pri io alia. Do kiam en etero oni demandis min pri miaj hobioj, mi rakontis pri la plej ekzotika -- kolektado de trambiletoj -- kaj aldonis: "mi havas ankaý aliajn hobiojn, sed ili estas tute neoriginalaj -- ekzemple, la lingvo Esperanto..." Iom poste mi persvadis la redaktoron uzi en Propra ludo apartan temon "Esperanto", verkis por øi simplajn demandojn. Ludantoj respondis korekte -- kaj en ilia subkonscio fiksiøis pozitivaj emocioj ligitaj kun nia lingvo; la spektantoj eksciis kelkajn novajn faktojn... Kiam venas mia vico verki demandojn por turniro de "Kio? Kie? Kiam?", mi nepre enmetas interesan (kaj respondeblan por "flanka" homo) demandon pri Esperanto.

    Mi celas, ke oni sentu, ke Esperanto estas ne ia rara ekzotika¼o, sed plenvalora kaj reale uzata lingvo. Pri tio konvinkiøis ankaý la partoprenintoj de Interret-turniro (LOdE, 1998: 8-9). La vigla diskuto pri fidindeco de la fontoj fine ne lasis dubojn, ke Esperanto reale vivas. Tion jam scias kelkcent uzantoj de Interreto -- kaj ili pli gravas, pli rimarkeblas en la mondo, ol kelkcent dommastrinoj, interesiøantaj nur pri Sankta-Barbara.

    Pluraj intelektludantoj estas ligitaj kun universitatoj, eldonejoj ktp., kaj dank'al amikaj rilatoj eblas ricevi tie "tribunon". La tasko pri Esperanto unuafoje dum multaj jaroj eniris la lingvistikan olimpikon (LOdE, 1998: 1). Poste la samaj lingvistoj, vidante mian entuziasmon, proponis al mi verki artikolon pri Esperanto por la Porinfana enciklopedio de la eldonejo Avanta+. Do nun ni havas 100 mil ekzemplerojn de la volumo kun ampleksa, informriæa kaj favora artikolo pri Esperanto. Æar la enciklopedio havas altan prezon, øi estos gardata dum jardekoj kaj trafos unuavice al idoj de "elituloj", havantaj pli grandajn þancojn iam okupi influhavajn poziciojn en la lando. Ankaý pluraj intelektludantoj, famaj antaýe, nun havas altajn postenojn -- øis registaraj konsilistoj. Mi tre esperas, ke dank'al tio post 10-20 jaroj Esperanto en nia lando estos pli favorata.

    Necesas provi diversajn manierojn de propagando -- tamen tre gravas, ke oni ne perceptu nin kiel fanatikulojn. Oni lernu paroli kun homoj pacience, sen trudo, konsiderante iliajn interesojn. Ja religiaj misiistoj tiel agas, kaj (al mi tio tre malplaæas, sed endas agnoski la objektivan rezulton!) ili sukcesas pli multe ol niaj propagandistoj.

    Tre interesa kaj utila estas la kolportista sperto de Vladimir Æernov (LOdE, 1998: 11). Lia Esperanto-kurseto estas sprita kaj alloga, tamen øi plibonigeblas. En similaj situacioj oni nepre konsideru la konatan psikologian fenomenon: æion ricevitan senpage oni povas tuj for¼eti, sed al a¼oj aæetitaj oni rilatas pli atente. En trajnoj kaj diversaj atendejoj oni kutime enuas, havante amasegon da libera tempo -- do ni kaptu la okazon!

    Kion plian oni povas fari surloke? Iri al "elitaj" lernejoj, gimnazioj, liceoj k.s. (nur ne religiaj), tie la instruistoj kaj direktoroj estas pli liberpensemaj, ofte ili strebas havi ion nekutiman por emfazi la elitecon de sia lernejo, kaj Esperanton oni povas akcepti ne malpli favore ol retorikon, stenografion aý æinan gimnastikon. Indas provi, kaj tia propaganda agado devas esti pli efika ol øis nun.

    Valentin Melnikov
     


    ESPERANTO KIEL PONTOLINGVO

    Pripensinte efektiviøon de la informado mi venis al la konkludo, ke mankas al mi unu de la gravaj argumentoj (almenaý en Æe¶io, kie oni parolas per "malgranda" æe¶a lingvo, kies parolkomunumo estas nur iom pli ol 10 milionoj), nome kiel Esperanto helpas disvastigi kulturojn de niaj malgrandaj nacioj.

    Oni multe argumentas pri tio, sed mankas precizaj indikoj.

    Mi ekzemple scias, ke laý la indikoj en literaturo unu de bazaj æe¶aj literaturaj verkoj, nome "Avinjo" de Bo¼ena Nemcova estis tradukita en la æinan el la Esperanta versio (sed por pruvi almenaý tion al nekredantoj - aý almenaý al mi mem - mankas argumentoj, bibliografiaj indikoj).

    Æar la uzon de Esperanto kiel pontolingvo mi konsideras faka agado, mi volus helpi krei liston de tradukoj de (precipe) malgrandaj lingvoj al lingvoj aliaj pere de Esperanto: sed ne nur "onidire", sed serioze, kun minimume jenaj bibliografiaj indikoj:

    1. origina titolo kaj aýtoro de la origina verko
    2. la lingvo en kiu estis verkita la originalo
    3. tradukanto al Esperanto, eldonejo de E-versio kaj jaro de la E-eldono
    4. tradukanto de E-versio en la cellingvon
    5. eldonejo, jaro de la eldono, lando kaj lingvo de la eldona¼o.
    Mi volonte aýdos pri æiuspecaj verkoj tiamaniere tra Esperanto celantaj alilingvanojn, æu beletraj, poeziaj, fakaj aý sciencaj verkoj, aý nur fakaj artikoloj en seriozaj (ne bulvardaj) ¼urnaloj.

    Se tiuspeca trarigardo jam estas preta kaj mi nun ne konscias pri øi, mi petas pri la atentigo, kie mi povu ekhavi øin.

    Antaýdankon al æiuj, kiuj iuspece reagos.

    Anglická 878, CZ-252 29, Dobrichovice, Æe¶io.

    Petro Chrdle
    Estrarano de UEA pri faka kaj scienca agadoj kaj pri edukado
     


    JUDA KAJ SATANA AÝ SANKTA AFERO?

    Sergej Pa¶omov rakontis en LOdE (1998: 11), ke lia kunparolinto konsideras Esperanton afero juda kaj satana, kaj ke tiu afero estas kontraýa al la pravoslava (rusortodoksa) ruso.

    Æu vere por la rusoj, kiuj plejparte estas ortodoksaj, nia afero estas fremda?

    El la Biblio, kiu estas la fonto de la kristanismo (ankaý por la religio ortodoksa), ni scias, ke Kristo instruis la homojn vivi ne por si, sed por la aliaj; instruis ami unu la alian, sed homoj kondamnis lin al la morto. Sed eæ per sia krucum-morto Kristo instruis la homojn esti pretaj oferi sian vivon por la aliaj homoj. La edifoj de Kristo estas instruo de la amo al la homoj.

    Iufoje oni diras, ke Jesuo mem estas amo. Ruslingva poeto diris:

    Nian belegan lingvon donis al ni Zamenhof. Li kredis, ke la internacia lingvo povas helpi la homojn fariøi gefratoj. La Dio diris per la vortoj de Kristo, ke la homoj devas ami unu la aliajn. Sed æu povas la amo realiøi, se la homoj ne komprenas sin reciproke? Zamenhof kreis la lingvon, æar li amis æiujn. La geesperantistoj, kiuj havas la noblajn celojn de Zamenhof kaj disvastigas la lingvon, meritas nomiøi adeptoj de Zamenhof. Kaj mi opinias, ke ili praktike plenumas la Diajn instruojn. La esencon de la esperantista animo mi esprimas per la vortoj: Esperanto kaj la Esperantismo kun ties interna ideo estas Dia donaco por la homaro. La celojn de la Esperantismo mi povas montri libere interpretante la versojn de la rusa poeto Fjodor Tjutæev el la poemo Du unuecoj: Mi opinias, ke la ideojn de Zamenhof devas agnoski reprezentantoj de ajna religio. Japanaj budhanoj opinias, ke per sia homaranismo Zamenhof "elmontris la spiriton de budhisma favoro kaj kompato" kaj ke li meritas "plej altgradan sanktecon" (Esperanto. 1998: 11, P.202).

    Por mi Zamenhof estas samtempe sanktulo, instruisto kaj la plej bona amiko.

    Mi dubas, ke la kunparolinto de Sergej Pa¶omov, konsiderinta Esperanton afero juda kaj satana, estas bona reprezentanto de la ortodoksa eklezio. Æu li scias, ke Kristo, samkiel Zamenhof estis hebreo? Æu nacieco karakterizas la mondkoncepton, animkvalitojn de la homo, ties aferon kaj strebon al la altaj celoj? Certe ne.

    Æu necesas longe diskuti kun la homo kaj proponi al li lerni Esperanton, kiel faris Sergej Pa¶omov, se la homo montras dubojn kaj ne kapablas percepti la altajn ideojn? Eble estus utile konsideri konsilon el la Biblio (Mt 7: 6): "Ne donu sankta¼on al la hundoj, nek ¼etu viajn perlojn antaý la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disþiru vin".

    Grigorij Berezin
    (Krasnoarmejsk, Ukrainio)
     


    FRENEZULOJ ESTAS MULTAJ

    Mi tre þatas La Ondon. La redaktoraj artikoloj kaj verkoj de Sergio Pokrovskij estas informriæaj, klerigaj kaj -- por tiel diri -- fundamentaj. En Beletro mi þatas legi nekonatajn aýtorojn, ekzemple, novelojn de Zofia Mirska. Kvankam mi legis ruse preskaý æiujn verkojn de Maupassant, estis tre interese rememori ilin per via publikigo en Esperanto.

    Tre interese skribis pri (eks)USSR Trevor Steele kaj Wolfgang Kirschstein.

    Leginte en la februara kajero, ke vi petis aliøon al la Pako por la Esperanta Civito, mi tuj relegis æion pri la Forumo en La Chaux-de-Fonds, pri la Pakto, kaj mi aprobas vian aliøon. Tiu interesa ideo devas evolui.

    "Kial doni atenton al frenezulo?" -- reagis en la februara LOdE nederlanda leganto Frans Cobben al mia artikolo Afero juda kaj satana (ne mi donis al la materialo titolon, kaj mi opinias la titolon maltrafa, ja legantoj povas pensi, ke mi tiel titolis øin).

    Bedaýrinde, frenezuloj estas multaj eæ inter niaj parlamentanoj -- oni bone konas kontraýjudajn eldirojn de generalo Makaþov kaj la moskvan marþon de la misfama RNE. Æu ni ne donu atenton ankaý al tio? Eýropanoj iam ne donis atenton al Hitlero, øis kiam tiu demokratie prenis la potencon en Germanio, kaj nun eýropanoj deziras resti neýtralaj en la neýtrala UEA, kaj ili neýtrale rilatas al usonaj kaj britaj aviaj atakoj, al la invado de NATO en Jugoslavio...

    Mi æiam skribas al miaj leteramikoj, ke ili abonu La Ondon.

    Sergej Pa¶omov (Kirov, Ruslando)
     


    LETERKESTO

    Alloga kaj prizorgita

    Mi estas nova abonanto de LOdE kaj pro tio ankoraý ne povas eldiri fundan opinion pri via revuo. Øi tamen aspektas alloga kaj prizorgita. Pro cirkonstancoj mi ne havas kontaktojn (krom per skriba¼oj) kun E-grupoj aý individuoj, kaj tial plejparto de nova¼oj pri la loka agado malmulte interesas min. Aliaj lega¼oj min ja interesas, kaj mi atendas sekvantajn numerojn por formi la opinion.

    Ludoviko De Doncker (Belgio)
     

    Mi devas malaboni

    Dankon pro la suplemento al LOdE -- broþuro pri Nikolai Lozgaæev. Li pravas: la nuna tempo ne estas por muzoj, kaj mi aldonas: ankaý ne por Esperanto!

    En Rybinsk estis du E-rondetoj, sed nun mi povas trovi neniun esperantiston. En nia urbo inter la laborkapablaj personoj estas 11% da senlaboruloj, kaj la averaøa monata enspezo por unu familiano estas nur 240 rubloj.

    Mi ne estas escepto, tial kun grandega bedaýro mi devas malaboni La Ondon. Por ni, sovetia inteligencio, Esperanto estis rimedo por interkonatiøo kun la tuta mondo, kun homoj el æiuj landoj. Sed nun ni eæ ne plu korespondas. Kiel eblas resti indiferenta kaj fieraæi pri la neýtraleco de la revuo?

    Tamara Durnickaja
    (Rybinsk, Ruslando)
     

    Doni parolon al diversaj vidpunktoj

    Multajn dankojn pri via sendo de la numero 11/1998 de via revuo La Ondo de Esperanto. Vi certe vidis, ke jam antaý tiu sendo mi reabonis por la jaro 1999. Jes, mi foje ricevis Ruslandan Esperantiston kaj malabonis, æar tro da revuoj stakiøis en mia hejmo, sed jam de kelka tempo mi intencis ricevi LOdE, kiu fariøis vere altkvalita revuo, kapabla doni parolon al diversaj vidpunktoj de nia Esperantio. Gratulon!

    Nicole Margot (Svislando)
     

    Atentindaj kaj legindaj materialoj

    Dum kelkaj jaroj mi abonis la ¼urnalon Ruslanda Esperantisto, kaj unuafoje mi konatiøis kun La Ondo de Esperanto (1998:11). En la revuo trovis lokon materialoj atentindaj kaj legindaj, almenaý por mi, ekzemple: Sensacio: post 16 jaroj Kohl de Sikosek, Maksimoj de sinjorino de Sablé kaj anagramoj.

    Bedaýrinde, pro la manko de mono mi jam du jarojn povas aboni neniun revuon en Esperanto, nek mendi librojn. Mi tamen ne senesperiøas kaj perfektigas mian lingvokonon korespondante kun italino.

    Ivan Vereþæagin
    (Belozersk, Ruslando)
     

    LOdE: Fenestro en la Esperanto-mondon

    Mi dankas mian unusolan þatatan gazeton La Ondo kie mi povas æerpi informojn pri Esperantujo... Mi ne scias, kion mi farus sen tiu fenestro en la Esperanto-mondon.

    Svetlana Hasjuk (Surgut, Ruslando)
     

    Heroa eldonlaboro

    Via laboro eldoni la gazeton estas heroa, bonvolu daýrigi! Viaj produktoj estas altkvalitaj, legeblaj kaj gravaj.

    Kjell Randehed (Svedio)
     


    SLAVONAJ SKRIBOJ (4a parto)

    Eseo de Sergio Pokrovskij, daýrigo. La 1an, 2an kaj 3an partojn legu en la pli fruaj kajeroj de La Ondo
    Pri Slavono

    Laý PIV, Slavono estas "religia lingvo, devenanta el la malnova bulgara, kaj uzata de la rusortodoksaj eklezioj".

    Tio estas proksimume tiom (mal)øusta kiel diri ke "Latino estas religia lingvo, devenanta el Latio, kaj uzata de la romkatolikaj eklezioj" (hm, la PIV-a difino efektive estas proksimume tia!).

    Dum almenaý sep jarcentoj Slavono estis la literatura lingvo de la ortodoksiaj slavoj kaj rumanoj. Pro la reganta moro de la epoko øi estis precipe uzata por la tekstoj religiaj; sed ankaý por verkoj historiaj, beletraj, enciklopediaj. Æiuj tradukoj estis farataj en Slavonon. Øi rolis ankaý kiel lingvo diplomatia.

    Ekzemple dum kelka tempo post la falo de Konstantinopolo, kiam pri la alilandaj aferoj en la turka registaro responsis bulgaroj, la trakta¼oj inter Venecio kaj Istambulo estis skribataj en Slavono.

    Estas vera ke Slavono havas multajn trajtojn de la malnovaj bulgara-makedonaj dialektoj. Ekzemple la etimologia [dj] sekvas en Slavono øuste ilian modelon, kiel videblas el la vorto me¼du (inter) parenca al la Esperanta mezo (greke mésoc) kaj medio (Latine medius):

    Ankaý la verbotempa sistemo de Slavono proksimas tiun de la klasikaj kaj sudslavaj lingvoj (kun aoristo, perfekto kaj imperfekto). En la lingvoj de la Orientaj kaj Okcidentaj slavoj restis nur unu paseo, nuancita per aspektoj.

    Tamen serboj kaj bulgaroj opinias ke Slavono estas ege "rusigita". La rusaj skribistoj ankoraý sentis diferencojn perditajn de la bulgara (ekz-e inter signoj  kaj la strukturo de la novrusa estas pli influita de Slavono ol ekzemple la moderna bulgara aý ia ajn alia lingvo slava.

    La lasta trajto estas frapa kontraýekzemplo por la Stalina tezo pri nevariema "baza leksiko":

    En la leksiko æefas la baza leksiko kun la radikaj vortoj kiel la kerno. Øi estas malpli vasta ol la leksiko kaj vivas tre longe, dum jarcentoj, kaj prezentas per si la fundamenton por derivado de novas vortoj. (Stalin I. Marksismo kaj lingvoscienco. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. - P.20).

    Æar en la rusa slavoniøis prepozicioj (kiel la supre menciita me¼du), personaj pronomoj (tebe, t.e. "al ci", anstataýis la orientslavan tobe), sufiksoj (Slavona visjaþæij, pendanta anstataý prarusa visjaæij, kiu lasta ricevis la sencon penda) ktp.

    Do, Slavono estis lingvo internacia kaj tamen sufiæe proksima al æiuj tiamaj lingvoj slavaj. La skriba¼oj trovitaj en Novgorodo la Granda pruvas ke skribi povis urbanoj el æiaj sociaj tavoloj. Kaj efektan kontraston prezentas franca dokumento (1063) kun subskribo de Anna Jaroslavidino signoj  (t.e. Anna reøino), kiun æirkaýas kruca¼oj de senkleraj francaj nobeloj.

    Signaturoj
    Restas tamen la demando, kial tiu øenerala klero ne alportis siajn fruktojn, kompareblajn (ekzemple) al tiuj de la araba kulturo. Æu pro la mongola invado? Æu pro troa kristanigo?
     


    Hermann Hesse Hesse

    Hermann Hesse (1877-1962) estas mondfama verkisto (li ricevis en 1946 la Nobelpremion por literaturo) kaj ne bezonas apartan enkondukon. Liaj verkoj fontas en la romantiko (ekzemple, ideoj pri libera vagado), poste li aldonis inspiron de la psikoanalizo kaj el la hinda mitologio.

    Tri tilioj aperis en la Fabulema Libro (1923), en kiu li rerakontas diversajn fabelojn kaj legendojn.
     

    TRI TILIOJ

    Antaý pli ol cent jaroj staris sur la verda tombejo de la hospitalo de la Sankta Spirito tri malnovaj tilioj, kiuj estis tiom grandaj, ke ili, kvazaý enorma tegmento, kovris la tutan tombejon per siaj interplekte kreskintaj branæegoj kaj branæetoj de la gigantaj kronoj. Pri la origino de tiuj belaj tilioj, okazinta antaý pluraj jarcentoj, oni rakontas la suban historion.

    Iam loøis en Berlino tri fratoj, kiuj havis inter si tian intiman amikecon kaj fidon, kia malofte estis videbla. Foje okazis, ke la plej juna el ili iun vesperon eliris sole kaj nenion diris pri tio al siaj fratoj, æar li volis en malproksima strateto renkonti knabinon por promeni kun þi. Antaý ol li atingis la lokon li aýdis en angulo inter du domoj, kie estis mallume kaj solece, mallaýtan plendon kaj stertoron, al kiu li tuj iris, æar li pensis, ke tie kuþis besto aý infano, al kiu okazis misfortuno kaj kiu atendis helpon. Kiam li eniris la mallumon de la kaþa loko, li vidis je sia hororo homon, kuþantan en sia propra sango. Li kliniøis super li kaj demandis kompate, kio estis okazinta, sed li ricevis neniun respondon, æar la vundito havis tranæilan lezon en la koro kaj forpasis post kelkaj momentoj en la brakoj de sia helpanto.

    La junulo ne sciis, kion fari kaj, æar la murdito ne plu donis vivosignon, li revenis perplekse kaj senkonsile per hezitemaj paþoj al la strateto. Sed tie li renkontis du civitangardistojn kaj, dum li ankoraý pripensis æu voki ilian helpon aý foriri sen veki atenton, la gardistoj vidis lian teruritecon, alpaþis, tuj ekvidis sangon sur liaj þuoj kaj manikoj kaj perforte arestis lin, ne atentante, kion li nun plore ekrakontis. Ili trovis la jam malvarmiøantan mortinton apude, kaj ili senprokraste kondukis la supozatan murdinton al la karcero, kie li estis katenita kaj severe gvatita.

    La sekvan matenon la juøisto pridemandis lin. La kadavro estis alportita kaj nun dum taglumo la junulo rekonis lin kiel forøistan submajstron, kiu antaý iom da tempo estis lia kamarado, kvankam antaýe li diris, ke li ne konis la murditon kaj sciis tute nenion pri li. Tio tre plifortigis la supozon, ke li pikmortigis lin kaj tiutage troviøis atestantoj, kiuj konis la mortinton kaj krome ili rakontis, ke la junulo havis iam amikecon kun la forøisto, sed disiøis de tiu kaýze de kverelo pro knabino. Estis nur malmulte da vero en tio, sed tamen eta kerno, kion la senkulpulo sentime agnoskis, konfirmante sian senkulpecon, petante ne favoron, sed justecon.

    La juøisto ne dubis pri lia kulpo kaj li kredis trovi baldaý sufiæe da pruvoj por juøi lin kaj transdoni lin al la ekzekutisto. Ju pli la kaptito malkonfesis kaj asertis, ke li ne sciis ion pri tio æi, des pli oni rigardis lin kulpa.

    Dume la mezaøa frato -- la plej aøa estis pro komerco transkampe -- vane atendis la plej junan, kaj li iris por seræi lin. Kiam li aýdis, ke lia frato estis enkarcerigita kaj akuzita pro batmortigo, kiun li obstine malkonfesis, li iris senprokraste al la juøisto.

    -- Sinjoro juøisto, -- li diris, -- vi enkarcerigis senkulpulon, liberigu lin, mi estas la murdinto kaj mi ne volas, ke senkulpulo suferu pro mi. Mi malamikiøis kun la forøisto kaj persekutis lin. Kaj hieraý vespere mi renkontis lin, kiam li pro sekreta bezono eniris tiun angulon, tiam mi sekvis lin kaj pikis lian koron per tranæilo.

    Mire la juøisto aýskultis tiun konfeson, kaj li igis kateni la fraton kaj gardi lin en sekura loko, øis kiam la afero klariøos. Tiel ambaý fratoj estis katenitaj en la sama domo, sed la juna frato ne sciis, kion la pli aøa faris por li kaj li plu insistis pri sia senkulpeco.

    Pasis du tagoj, dum kiuj la juøisto malkovris nenion novan kaj li jam emis kredi la þajnan murdinton, kiu kulpigis sin mem. Tiam la plej aøa frato revenis al Berlino post sia komercado aliloke, trovis neniun en la domo kaj ricevis de la najbaroj sciigon pri la plej juna frato kaj pri tio, ke la dua prezentis sin por tiu æe la juøisto. Tiam li iris jam en la sama nokto, igis veki la juøiston kaj surgenuiøis antaý li kun jenaj vortoj:

    -- Nobla sinjoro juøisto! Vi katenis du senkulpulojn, kiuj suferis pro mia kulpo. La forøistan submajstron murdis nek mia plej juna, nek la alia frato, sed estas mi, kiu faris tiun murdon. Mi ne plu longe povas elteni, ke aliaj estas en la karcero pro mi, kaj mi tre petas liberigi tiujn, kiuj estas tute senkulpaj kaj preni min; mi pretas penti per mia propra vivo.

    Nun la juøisto estis treege surprizita kaj sciis neniun alian rimedon ol enprizonigi ankaý la trian fraton.

    Dum la frua mateno, kiam la gardisto donis trans la pordo al la plej juna frato la prizonistan panon, li diris al li: "Nun mi vere þatus scii, kiu el vi estas la malbonfaranto". Kiom ajn li petis kaj demandis -- la gardisto ne volis rakonti pli, sed þlosante la pordon li finis per la vortoj, ke liaj fratoj estis venintaj por doni sian vivon pro li. Tiam li laýte ekploris kaj deziregis impete, ke oni konduku lin al la juøisto kaj kiam li en katenoj staris antaý la juøisto, li ploris denove kaj diris:

    -- Ho, sinjoro, pardonu, ke mi tiom longe atendigis vin, sed mi pensis, ke neniu vidis mian agon, sekve neniu kapablus pruvi mian kulpon. Sed nun mi vidas, ke æio devas iri laý la justeco, mi ne plu povas kontraýstari kaj mi volas konfesi, ke ja estas mi, kiu murdis la forøiston kaj estas mi, kiu devas penti pro tio per sia mizera vivo."

    Tiam la juøisto larøe malfermis siajn okulojn -- li kredis, ke li sonøas, lia miro estis nepriskribebla kaj pro tiu stranga afero lia koro teruriøis. Li igis denove enþlosi la kaptiton kiel ties fratojn, kaj li longe kaj profunde pensis, æar li vidis certe, ke nur unu el la fratoj povis esti murdinto, kaj ke la du aliaj pro nobleco kaj fratamo prezentis sin al la ekzekutisto.

    Lia pensado ne venis al konkludo, kaj li komprenis, ke per ordinaraj hompensoj ne eblis trovi celon. Pro tio li lasis sekvatage la kaptitojn en bona prizorgo kaj iris al la princo, al kiu li raportis detale tiun strangan okazinta¼on.

    La princo aýskultis treege mirante kaj diris je la fino:

    -- Tio estas mirinda kaj malofta afero. En mia koro mi kredas, ke mortigis neniu el ili, ankaý ne tiu, kiun viaj gardistoj arestis, kaj ke æio vere okazis tiel, kiel li diris en la komenco. Sed æar temas pri krimo kontraý sano kaj vivo, ni ne povas simple liberigi ilin. Tial mi alvokas Dion mem kiel juøiston pri tiuj tri fratoj kaj submetas ilin al Lia juøo.

    Tiel oni faris. Estis printempa tempo, kaj dum hela varma tago oni kondukis la tri fratojn al verda loko, kaj æiu el ili ricevis junan fortan tilion por planti øin. Sed ili devis meti en la teron ne la radikojn, sed la junajn verdajn kronojn, tiel ke la radikoj staru alæiele -- kaj tiun, kies arbeto unue velkos kaj sekiøos oni konsideros murdinto kaj ekzekutos lin.

    Tiel faris la fratoj, æiu enfosis diligente la branæojn de sia arbo en la teron. Sed post nur mallonga tempo, æiuj arboj ekverdiøis kaj ekkreskis novaj kronoj por signali, ke æiuj fratoj estis senkulpaj, kaj la tilioj plukreskis kaj fariøis grandaj kaj staris dum multaj jarcentoj sur la tombejo de la hospitalo de la Sankta Spirito en Berlino.

    Tradukis el la germana
    Wolfgang Kirschstein
     


    Wolfgang Hildesheimer

    Wolfgang Hildesheimer (1916-1991) fuøis kun siaj gepatroj el Germanio kaj lernis en Palestino la metion de ligna¼isto. Kun la brita armeo li revenis al Germanio. Li interpretis dum la proceso pri la militkrimoj en Nürnberg. Poste li vivis kiel pentristo kaj verkisto, en Germanio kaj Svislando.

    Hildesheimer verkis prozon kaj dramojn. Ofte li reuzis unu temon en pluraj kuntekstoj. Li famiøis unue pro "absurdaj teatra¼oj" en la maniero de Beckett kaj Ionesco. Per satiro kaj groteska fantazio li senmaskigas lingvajn kliþojn, ekzemple en Senamaj Legendoj, kie aperis la æi tie prezentita teksto. Li ironias pri la enhavo de klasika edukado, ekzemple per realismaj biografioj de fikciaj personoj.

    En 1984 li anoncis sian adiaýon de literatura verkado, æar ne plu eblis elpensi novajn konstelaciojn. Anstataýe li pentris "foje konkrete, foje senkonkrete kaj foje tiel senkonkrete, ke nenio videblas, kio elvekas en mi senton de profunda kontenteco" (cita¼o el: Komunikoj al Maks pri la stato de la aferoj).
     

    IOM GRANDA AÆETO

    Iun vesperon mi sidis en la vilaøa drinkejo antaý (pli precize, malantaý) glaso da biero, kiam viro kun normala aspekto sidiøis apud min kaj demandis min per dampite konfidenca voæo: æu mi deziras aæeti lokomotivon. Estas ja facile vendi al mi æion ajn, æar por mi estas malfacile diri "ne", sed por tiel granda aæeto evidente necesis iom da prudento. Spite al mia malampleksa scio pri lokomotivoj, mi demandis pri la tipo, konstrujaro kaj piþtovasteco por doni al la viro la impreson, ke li intertraktas kun spertulo, kiu ne pretas aæeti "la katon en la sako". Mi ne scias, æu mi sukcesis transdoni al li tiun impreson, tamen li donis libervole æiujn informojn, montris al mi vidojn de la objekto de antaýe, malantaýe kaj de la flankoj. Øi aspektis bone, tiu lokomotivo, kaj mi mendis øin, kiam ni interkonsentis pri la prezo. Øi ja estis uzita kaj spite al tio, ke lokomotivoj eluziøas tre malrapide, mi ne pretis pagi la plenan katalogprezon.

    Jam en la sama nokto oni alportis øin. Eble tiu tuja liverado, devintus komprenigi min, ke io en la transakcio estis nehonesta, sed pro mia nesuspektemo, tio ne venis en mian kapon. Kompreneble mi ne povis havi øin en la domo -- la pordoj ne permesus tion, kaj cetere la domo verþajne estus frakasinta pro øia pezo -- tial øi devis esti en la garaøo, ajnakaze la plej oportuna ejo por transportiloj. Kompreneble la longo konformis nur duone, kompense la alto sufiæis, æar en tiu garaøo mi iam lokigis mian aerostaton, sed tiu eksplodis.

    Nelonge post la aæeto mia kuzo vizitis min. Li estas homo, kiu malþatas æiujn spekulaciojn kaj sentesprimojn, kaj kiu akceptas nur nudajn faktojn. Nenio surprizas lin, æion li jam scias antaý ol vi rakontas, eæ pli ekzakte, æion li kapablas klarigi. Mallonge: netolerebla viro. Ni salutis unu la alian kaj por plenigi la sekvintan embarasan paýzon mi komencis:

    -- Tiuj delikataj aýtunaj odoroj...

    -- Velkanta terpomherbo, -- li reis kaj esence li ja pravis.

    Momente mi rezignis, verþis iom da konjako, kiun li alportis. Øi gustis je sapo kaj mi esprimis tiun impreson. Li respondis, ke tiu konjako, kiel videblas sur la etikedo, estis gajninta konsiderindajn premiojn dum la mondekspozicio en Lieøo kaj Barcelono, en Sankta Luizo eæ la oran medalon, sekve øi estis bona.

    Kiam ni estis trinkintaj pli da konjako, li decidis tranokti æe mi kaj li eliris por parki sian veturilon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj diris per mallaýta, iom tremanta voæo, ke en mia garaøo troviøis granda rapidtrajna lokomotivo. "Mi scias", -- mi diris trankvile kaj gustumetis konjakon. -- "Mi aæetis øin antaý nelonge". Responde al la demando, æu mi ofte uzas øin, mi respondis negative: ne ofte, nur antaý nelonge mi veturigis najbaran kamparaninon, kiu atendis feliæan patriniøon. Jam en la sama nokto þi enmondigis dunaskitojn, sed tio apenaý rilatis al la nokta lokomotivveturado. Cetere, æio estis elpensita, sed dum tiaj okazoj mi ne povas rezisti al la tento ornami la realon. Mi ne scias, æu li kredis min, silente li registris æion kaj evidente li ne plu fartis bone. Li fariøis malbabilema, trinkis plian glaseton da konjako kaj adiaýis.

    Mi neniam plu revidis lin.

    Kiam post nelonge ¼urnaloj informis, ke la francaj þtataj fervojoj perdis lokomotivon (øi malaperis de la tersurfaco aý pli precize de la ranøstacio), mi komprenis, ke mi fariøis viktimo de neetika transakcio. Tial mi montris rezervemon por la vendisto, kiam mi revidis lin en la vilaøa drinkejo. Tiam li volis vendi al mi takelon, sed mi ne plu pretis komerci kun li -- kaj cetere: por kio mi bezonas takelon?

    Tradukis el la germana
    Wolfgang Kirschstein
     


    KOMPRENI ÆI-LANDON? NENIAM!

    Impresoj de Bard Hekland pri Ruslando

    Bard Hekland, 23-jara norvega studento, ekde septembro 1998 loøas en Petrozavodsk -- la æefurbo de Karelio -- ruslanda respubliko, proksime al la okcidenta landlimo.

    "Kial vi venis al Ruslando?" -- estas la plej ofta demando, kiun oni starigas al mi. Eæ miaj norvegaj konatoj malfacile komprenas la emon iri al lando tiom mizera. La respondo jenas: mia norvega kunulino Kristine akceptis postenon de instruistino pri la norvega æe la æi-tiea universitato, kaj mi kuniris, parte por sperti ion novan, parte por lerni la rusan lingvon kaj utiligi tiujn sciojn poste en mia universitata studado. Espereble tiuj scioj ankaý helpos akiri laboron, almenaý se la æi-landa evoluo iom pozitiviøos.

    Mi ne venis sen antaýscioj, æar antaý du jaroj mi vizitis Peterburgon, poste iris al Minsko kaj la baltaj þtatoj. Mi sciis, kio atendis, kaj ne estis timigita. Sed la fruaýtunaj eventoj povus æiun nervozigi, kaj sidante en buso de la norvega Kirkenes al Murmansko mi miris: æu frenezas translokiøi al Ruslando.

    Tamen øenerale ne tre malfacilas vivi en Ruslando, se vi havas monon (kion la plejmulto ne havas) kaj ne provas memstare enspezi ion (tiam lavango da reguloj, leøoj kaj korupto vin malhelpas). Mi iras per trolebuso, aæetas miajn manøojn kaj æeestas miajn lecionojn. Ankaý æi tie la vivo fariøas rutino.Tamen pluraj malgrava¼oj daýre surprizas. Ekzemple la necesejoj. En busstacio, lernejo aý plej luksa restoracio la necesejoj aæas, ne funkcias, eventualaj pordoj ne fermeblas kaj tutcerte mankas papero.

    Strangas ankaý la vendejoj. Mi povas kompreni, ke dum la socialisma tempo oni kreis kiom eble plej malefikan vendsistemon, sed kial eæ novaj tuttagnoktaj vendejoj aplikas la samon nun? Unue stari vice por vidi kion vi volas aæeti, poste memori nomojn, kvantojn kaj prezojn de æiuj aæeta¼oj, poste pagi en pag-giæeto (memorante la øusta(j)n sekcio(j)n) kaj enviciøi por kolekti viajn varojn. Tutcerte la de¼orantinoj per poþkalkuliloj kontrolas la sumon kaj trovas ke vi miskalkulis kelkajn kopekojn, do estas tempo denove enviciøi! Post nelonge mi rezignis kaj ekfrekventis la malmultajn memplukvendejojn.

    "Æio" troviøas en la vendejoj. Estas manøa¼oj, mankas pageblo. Sed iuj havas monon kaj ilin vi renkontas aæetante. La senmonulojn vi ne renkontas, kaj malfacilas diri, kiom da ili estas. De kie la mono venas, mi apenaý komprenas, ja æiuj konatoj tro malfrue kaj nur parte ricevas siajn salajrojn. Mirigas la þajna ordo kaj normaleco supra¼a. Sed kio estas sub tiu supra¼o multaj æiutage spertas.

    Al la þajna normaleco kontribuas la rusaj modoj kaj moroj. Oni ne montru sian eventualan mizeron. La inoj ege beligas sin, vestiøas per mallongaj jupoj kaj duonbotoj. Þajnas ke ili kontinue survojas al iu balo, kaj ne povas preteriri spegulon sen øustigi la hararon aý þmira¼on. Brila¼oj abundas, tamen la koloroj æiam enhavas iun grizon, neniam fortaj, helaj koloroj vidiøas. Miaimprese, ankaý la celo de ina vestiøo iom malsimilas al la okcidento. Simpligite, tie ili signalas sian personecon, æi tie la virinecon. Kiel la belaj, junaj sveltulinoj poste fariøas elefantecaj avinjoj estas daýre nesolvita demando.

    En la labormerkato þajnas esti bonaj eblecoj por virinoj, kvankam æefe viroj okupas la altajn postenojn. Sed vizitante hejmojn mi vidis, ke æiam la patrino servas kaj kuiras, neniam la hejma mastro. Kompense, vera rusa junulo malsatas tri tagojn por aæeti rozojn al sia fianæino...

    La renkonto kun la universitata vivo konfuzis min. Dum la tuta somero þajne neniu planis ion ajn. Rezulte la unuajn semajnojn de septembro æio estis ¶aosa, kaj nur iom post iom la lektoroj trovis siajn grupojn, faris horarojn kaj ekinstruis. Laýdire estas sama problemo æiujare!

    La ruslanda universitato multe diferenciøas de tiuj, kiujn mi konas. La studentoj estas junaj kaj havas malmultajn elekteblecojn survoje en la studado. Elektinte la æeffakon, vi devige studas multajn kromfakojn, kiuj vin eble tute ne interesas. Ekzemple, la studantoj de la finna devas studi la danan, kiun ili øenerale neglektas. En naturaj sciencoj, kaj parte en la lingvaj fakoj estas alta nivelo malgraý iom malmoderna pedagogio, la socisciencajn fakojn negative influis la unudirektiøo dum la komunismaj jaroj.

    Kontraste al Norvegio, nur la plej lertaj rajtas studi en la universitato, kaj oni øenerale elektas pli "utilajn" fakojn ol hejme. Kvankam ankaý multaj junaj norvegoj timetas la estontecon, profunde en ilia spino kuþas la konvinko, ke "la þtato zorgos pri mi". Vi povas malsukcesi, sed iel vi travivos. Tiun certecon ne sentas junaj rusoj. Ili mem devas certigi sian futuron.

    Petrozavodsk: urbocentro
    En la nuna Ruslando ekzistas pluraj kulturoj. Laý la malnova, proceduro-orientita, oni klopodas fari kiom eble plej malmulte kaj malhelpi æiujn iniciatojn per severaj reguloj flank'-al flanke kun la nova, laý kiu oni tuttempe laboras kaj zorgas pri si mem kaj pri la siaj en la "stabile" malfaciliøanta socio.

    Kadre de la laborposteno de Kristine ni ricevis apartamenton pagatan de la universitato. Æar mankis mono, ni mem devis komence pagi, sed tamen la kondiæoj estas luksaj kompare al tiuj de aliaj dungitoj. Estas bonkvalita apartamento, sed mirigas detaloj. Kial oni tiel fuþe konstruas? La domo havas nur kelkajn jarojn, sed øi aspektas 20-jara laý norvegaj mezuroj. En la kuirejo oni þtopis abismon inter la du partoj de la plankkovra¼o per gazetpapero! Kaj æiuj detaloj estas malzorge faritaj! Bonþance ni havas kaj varmon en la radiatoroj, kaj varman akvon en la duþo kaj kuirejo (kvankam varias la premo). Mankas la hejma kusenego (kial tiaj ne ekzistas ekster Nordio?), sed la sofo plene taýgas kiel lito. Surmure pendas unukanala radio, kiu donas malagrablan senton de unudirektiøo: "Vi ne aýskultu aliajn informilojn, ni donos la veron". Du pordoj kun tri seruroj þirmas nin de la koridoro. Eæ estas eksterpordo, kiun oni þlosas, tiel ke tute ne eblas kontakti nin hejme!

    La ruslandanoj tute frenezas rilate al hejma sekureco. Tiom da pordoj kaj seruroj! Al norvega "interþanølernantino" plendis þia rusa "familio", æar þi unufoje þlosis nur du serurojn. Eble tiun sekurecmanion (æar estas manio, ne klarigebla per la vera þtelrompfrekvenco) kaýzas la øenerala socia nesekureco. Hejma sekurigo estas natura psika reago en la necertaj cirkonstancoj.

    Neniu popolo de mi renkontita same multe kiel la rusoj interesiøas pri sia propra identeco. "Kia estas la rusa animo", þajnas esti eterna demando. Multaj havas la impreson, ke æiuj popoloj havas iun trajton, kiu disigas ilin de æiuj aliaj. Mi tute ne kuraøas priskribi la rusan animon aý konstati: æu øi vere ekzistas. Øin mi ne sufiæe esploris. Kial la rusojn tiom interesas tiu temo? Æu pro tio ke oni ne havas øojigan historion, nek malnovan nek lastatempan, kaj seræas ion alian, kunigan? Aý æu la lando tiom grandas, ke oni devas seræi kunigajn animtrajtojn por senti sin kiel tuton?

    Ke la rusa kulturo iel superas la okcidentan, estas ofta opinio (same kiel esperantistoj preskaý unuanime kondamnas la "uson-anglan fikulturon"). Povas esti, ke jes -- oni havas tute alian konscion pri verkistoj, poetoj kaj aliaj klasikuloj, kaj æiu laiko povas citi la æefajn verkojn. Kaj la baletoj kaj teatroj mondfamas. Sed æu tio rajtigas onin malsuprenrigardi al socioj, kiuj multe pli bone zorgas pri siaj loøantoj kaj sukcesis krei socian sekurecon, kio tute mankas en la altkultura Ruslando? Kaj æu oni same aprezas la unuopulon, la valoron, kiun æiu homo laý la okcidenta pensmaniero havas sendepende de lia stato? Sidante en kafejo mi spektis de¼orantinon, kiu forigis ebriulon (tiu eæ havis monon por pagi) per forta bato, tiel ke la mizerulo falis surteren kaj nur post longe sukcesis ekstari. La æeestantoj apenaý reagis. La samon oni neniam vidus en Norvegio, kaj se tio okazus, la æeestantoj laýte protestus, eble eæ la puþinto estus denuncata...

    Þokas min la reakcia sinteno al handikapitoj. Dum la socialisma tempo tiaj "ne ekzistis", kaj daýre la kondiæoj en la institucioj teruras. Buþtradukante por norvega grupo da flegistinoj, Kristine konstatis, ke oni ankoraý ne distingas inter homoj mense kaj fizike handikapitaj, do multaj infanoj nur iom korpe difektitaj diagnoziøas kiel "idiotoj". La infanoj dudekjaraj estis, pro manko de stimulado, kiel iom grandaj beboj. Libervolaj helpantoj diris, ke ili neniam imagis ke ekzistas tiaj neglektataj instituciaæoj, antaý ili mem tion spertis.

    Krom pluraj vojaøoj al Murmansko, mi vizitis Peterburgon kaj Moskvon. Peterburgon mi trovas eýropeca, ne ruslanda, kun palacoj, kanaloj kaj katedraloj. Ankaý novan influon de la okcidento oni rimarkas, la centron parte konkeris internaciaj kompanioj, sed eæ pli forte ol en Petrozavodsk rimarkiøis la premo de la malfacila tempo. La urbo estas nepre spertinda, unu el la plej imponaj, kiujn mi vizitis, sed mi preferas loøi pli trankvile. En la urbegoj, æiuj (neriæuloj) loøas en antaýurboj kaj æiutage iras longan distancon buse aý metroe. Æi tie temas pri mallonga busado aý agrabla promenado.

    Moskvo estas urbego, tamen øi ne donas tian impreson. Unu tagon mi pasigis tie kiel tipa turisto, vidis interalie la Ruøan Placon kaj la Leninan kadavron. La konata centra vendejaro GUM ravis per sia bela arkitekturo kaj la metroo ankaý æi-foje imponis min. Se la vivo surtera funkcius same glate kiel la subtera, ne estus problemoj! La freþaj rozoj sur la memortabulo de Stalin kaj la vico al la lenina maýzoleo pensigis min pri la rilato de ruslandanoj al sia estinteco. Æu la nunaj malfacila¼oj sufiæas por heroigi unu el la plej grandaj amasbuæistoj de la historio? Mi rimarkis sinten-þanøon de septembro al decembro, nun multaj vidas neniun esperon kaj memoras pasintajn tagojn, kiam oni almenaý havis manøa¼ojn kaj senpagan edukadon. Paliøas la terura¼oj, pli bone memoriøas la pozitivaj flankoj de tio kio ekzistis. Malmultaj volas reveni, sed kiel trovi esperon en la nuna situacio?

    Kio interesas la rusojn? Mi nemulte spektas televidon, sed konstatas, ke popularas distra¼oj (ofte parolprogramoj kun granda publiko, kie virino maldecete parolas pri viroj) kaj ludprogramoj. Troviøas kelkaj þajne bonaj nova¼programoj Vremja kaj Novosti, sed ili koncentriøas pri enlandaj aferoj kaj malpli raportas pri eksterlando.

    Ni havas diversajn kablajn kanalojn, sed mi konstatas ke CNN tute ne taýgas por esti informita. Oni devus spekti øin la tutan tagon por kompreni same multe kiel dum unuhora spektado de norvega nova¼elsendo, kaj plejparton de la aýtuno ili plenigis per la parodia Klintona umado. Malgraý interreto (kie eblas, tre malrapide, legi norvegajn nova¼ojn) mi tute ne scias kio okazas en la mondo. Petrozavodsk fariøas mia mondo. Sed tiel þajnas ankaý por multaj junaj rusoj, kun kiuj mi renkontiøis. La mondo, ja eæ Ruslando fariøas tiom granda, tiom malfacile alirebla, ke oni koncentriøas pri la proksimaj øojoj kaj defioj.

    En Norvegio oni diskutas la veteron. Tie æi la æef-temo estas la monkurzo. Mankas aý rubloj, aý dolaroj aý ambaý. La kurzo saltas supren kaj malsupren, kaj la nigrþanøantoj havas facilan tempon. Flegme ili foliumas monbiletojn, kaþe, kun nigraj kepoj, nigraj ledjakoj, hararo mallonge tondita kaj ofte sunokulvitroj eæ en la vintro! Kial ili æiuj samas? Estas iu aparta raso tiuj nigrjakuloj!

    Mi ne vidas multajn almozulojn. Estas kelkaj, kompreneble, pli multaj ol fruaýtune, kvankam nun pro la frosto ne eblas peti ekstere. Mi ofte donas, sentas tion devo. Ili æiam memorigas min pri malsimileco: se la æi-tiea vivo tro malfaciliøos, mi facile eskapos. Tio pikas la konsciencon, sed mi provas konvinki min, ke ne estas malpli morale uzi miajn modestajn monrimedojn æi tie ol en Norvegio, eble eæ inverse.

    Estas minus 30 gradoj ekstere. Hieraý mi vidis stratajn glacia¼vendistojn. Dum apenaý eblas forigi la gantojn sen ekhavi frostdifektitajn fingrojn, ili restas surstrate. Kaj homoj aæetas glacia¼ojn. Kompreni æi-landon? Neniam!
     


    "ONI NENIAM TEDIØAS PRI LA ERIKEJO"1

    Conan Doyle, Arthur. La æashundo de la Baskerviloj / Trad. el la angla, antaýpar. William Auld. -- Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. -- 176 paøoj. -- (Serio Mondliteraturo; Vol. 6).

    Sherlock Holmes2 estas la plej konata kreita¼o de Arthur Conan Doyle. Fakte æiuj aliaj verkoj de Doyle falis en la puton de forgeso, nur Holmes postvivas. Sekve oni scias øenerale malmulte pri la ceteraj verkoj de Doyle, romanoj, poemoj (mia leksikono informas iom malice "inter ili estas kelkaj bonaj"), historiaj verkoj kaj studoj pri spiritismo. Sherlock Holmes superombras æion. Pro la sukceso de Holmes, Doyle fakte eæ provis "murdi" lin, sed la apetito de la publiko estis nesatigebla -- la legantoj postulis pli da aventuroj. Sherlock Holmes æiam denove resurektis.

    Sherlock Holmes estis iom danda karaktero, spertulo en abunde da fakoj, droguzanto (nuntempe absolute ne politike korekta), fervora traktanto de la violono, kaj amiko de Doktoro Watson. Kune kun la iom pli ordinara doktoro li solvas misterojn kaj enigmojn. Doktoro Watson rakontas la traviva¼ojn al la publiko.

    Doyle estis unu el la inspirantoj de la moderna detektivromano. La konvencioj, la nemalhaveblaj ingrediencoj de tiu øenro estis siatempe ankoraý ne tiom rigidaj kiel hodiaý. Oni povas ekzemple legi "La æashundo de Baskerviloj" ne nur kiel unu el la plej fruaj detektivromanoj, sed ankaý kiel nepon de gotika romano pri fantomoj: finfine æiu supernatura fenomeno havas tute racian klarigon.

    En tiu romano temas pri fantoma æashundo, kiu hantas dumnokte la anojn de la familio Baskerville tra la erikejo. Kompreneble Sherlock Holmes ne povas akcepti, ke tia supernatura besto ekzistas. Sekve li eltrovas, kunmetante æiujn fakterojn, la misteron de tiu fenomeno. Holmes fidas precipe sian racion, ja tiel rapide iras la æeno de liaj pensoj, ke la fidela amiko Doktoro Watson æiam denove miras pri la kvazaý miraklaj rezultoj. Doktoro Watson reprezentas la legantojn, kiuj eble ne æiam atingas la nivelon de brileco de Sherlock Holmes. La tasko de la brava doktoro estas: agi kiel katalizilo por Sherlock Holmes kaj adori la intelekton de sia brila amiko.

    La intrigon vi eble trovas iom banala. Se vi ne þatas krimromanojn, tiam legu tiun romanon pro la beleco de la lingva¼o3. La traduko estas elstare bona (mi legis kelkajn fragmentojn de la romano ankaý en la angla). Iu hazarda frazo donas pli klaran bildon ol mia laýdo:

    "Mirinda loko estas la erikejo, -- li diris æirkaýrigardante al la ondanta montetaro, longaj verdaj huloj kun krestoj el zigzaga granito suprenþaýmantaj je fantaziaj sputoj."

    Notoj
    1. La æashundo de la Baskerviloj. P. 73

    2. Auld esperantigis prudente æiujn nomojn. Mi respektas tiun decidon, sed tamen mi ne sekvas øin en tiu priparolo.

    3. Eblan demandosignon mi sendas æi tien al piednoto: Mi ne komprenas, kial Auld tradukis noktomanøi (angle supper) kiel lastmanøi (P. 142).

    Wolfgang Kirschstein

    En la muzeo de Holmso
    Dum Wolfgang Kirschstein estis verkanta la recenzon por LOdE pri la plej fama el la krim-libroj de Conan Doyle, la æefredaktoro de tiu æi revuo (dekstre sur la foto) mergiøis æe XIX-jarcenta kameno en la etoson de la muzeo de Þerloko Holmso en Bakerstrato de Londono kun Antony Rawlinson. (Foto de Belalumo)
     


    LIBROJ DE WILLIAM AULD JE FAVORA PREZO

    Niaj abonantoj povas akiri rekte æe la redakcio La æashundon de la Baskerviloj kaj aliajn tradukojn de William Auld, kiujn ni eldonis en Jekaterinburg, escepte de Spartako de James Leslie Mitchell.

    Arthur Conan Doyle.
    La æashundo de la Baskerviloj 9 IRK

    Harry Harrison.
    La stratoj de Aþkelono 2 IRK

    J.R.R. Tolkien.
    La Kunularo de l'Ringo 24 IRK

    J.R.R. Tolkien.
    La du Turegoj 20 IRK

    J.R.R. Tolkien.
    La Reveno de la Reøo 20 IRK

    Elektu la librojn kaj sendu al la redakcia adreso (RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando) la pagon per la internaciaj respond-kuponoj. La sendokosto estas enkalkulita.

    La favor-preza oferto validos dum la tuta Jubilea Jaro de la plej konata el la esperantistaj verkistoj, kiu en novembro fariøos 75-jara.

    Bonan legadon!
     


    DENOVE LIRO

    Post la sukcesaj internaciaj konkursoj Liro-97 kaj Liro-98, Urala Esperantista Societo (UES) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas æiujn dezirantojn partopreni æi-jare en Liro-99.

    Kadre de Liro-99 okazos kvin konkursoj.

    La kvanto de la konkursa¼oj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj.

    Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aý tre klare skribitajn ekz-ojn de la originalo (por la 4a branæo ankaý de la traduko) øis la 1a de oktobro 1999 laý la adreso RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. La karikaturoj devas esti senditaj unuekzemplere kaj uzi nur nigran koloron sur blanka papero.

    Subskribu vian konkursa¼on per pseýdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseýdonimo, aýtenta nomo kaj poþta adreso.

    Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aý premiitaj en aliaj konkursoj.

    La laýreatoj de Liro-99 ricevos valorajn libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton øis la 31a de decembro 2001 publikigi la ricevitajn konkursa¼ojn en La Ondo de Esperanto aý en aparta eldona¼o, kondiæe ke ili avertos pri tio la aýtoron øis 1 feb. 2000.

    Sukcesojn!
     


    UNUAFOJA¬OJ POR JUNA AMIKO

    La 25a jaro de Juna Amiko entenis kelkajn atingojn: unuafoje numero aperis kun plenkolora kovrilo, unuafoje kun øi dissendiøis senpaga demonstra kompakt-disko kun Esperanta ludo, unuafoje øi atingis aranøon kun landa asocio liveri la revuon unuope al æiu øia membro. La pli ol 650 membroj de Brazila E-Ligo ricevis øin. Kaj la kvar numeroj de la jaro aperis akurate (ja ne unufoje!).

    La nova jaro promesas esti rimarkinda. La unua numero estos duoble dika, kaj prezentos antologion de la plej bonaj eroj el la 25-jara aperado de la revuo, pretigota kune de øiaj tri redaktoroj. Regule la numeroj havos plenkolorajn kovrilojn kaj aldonajn paøojn. BEL renovigis sian aranøon. Neabonantoj rajtas peti specimenon de la kolor-kovrila prov-numero de Juna Amiko (p.f. 193, HU-1368 Budapest, Hungario).

    Por indiki, kiajn interesajn lega¼ojn oni povas trovi en la revuo, ni prezentas unu parton el kvar-parta rakonto Birdo-rezista fenestro? Ni sendas æi tiun komunikon al 32 gazetoj; æiun parton al ok el ili. Do, kiuj abonas aý legas plurajn gazetojn, havas þancojn trovi kaj kunmeti la tutan rakonton.

    Géza Kurucz (redaktoro)
    Stefan MacGill (administranto)
     

    BIRDO-REZISTA FENESTRO?

    Parto 3

    Kelkajn jarojn poste, inøenieroj el Britio, konstruantaj alt-rapidan trajnon, legis pri tiu pafilo. "Hmmm!", ili pensis; "En Britio estas multaj birdoj. Eble ni pruntu tiun pafilon kaj testu la antaýajn fenestrojn de nia provtrajno." NASA konsentis, kaj sendis al ili la pafilon. La britaj inøenieroj metis la pafilon antaý la lokomotivo, enmetis plurajn mortintajn kokinojn kaj pafis... terure! La vitro frakasiøis en mil pecetojn.
     


    Ricevitaj libroj

    1770. Raposo J. Homo, homaro, kreanta naturo. La Tri Fundamentoj. -- Valencia: J.Raposo Montero, 1997. -- 16 p. -- (Donaco de H.Gorecka).

    1771. Kor¼enkov A. Esperanto post la jaro 2000. -- Rotterdam: UEA, 1998. -- 20 p. -- (Diskutkajero; Vol. 1). -- (Donaco de A.Kor¼enkov).

    1772. d'Arnaud J. La besto de Vakareso: Romano / Trad. el la okcitana, postpar. J.-L.Tortel. -- Dobrichovice: KAVA-PECH, 1998. -- 96 p. -- (Donaco de P.Chrdle).

    1773. Esperanto-russkij slovarj = Esperanta-rusa vortaro / Komp., pref. A.Kor¼enkov. -- 2a eldono. -- Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, l998. -- 32 p. -- (Donaco de Ruslanda Esperantisto).

    1774. Suonuuti H. Terminologia gvidilo / Trad. el la angla S.Fiedler. -- Rotterdam: UEA, 1998. -- 38 p. + 4 p., il. -- (Donaco de UEA).

    1775. Vivo kaj morto de Wiederboren: Originala novelaro / Komp., pref., notoj A.Kor¼enkov. -- Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. -- 80 p. -- (Serio "Legu kaj lernu". Vol. 1). -- (Donaco de Sezonoj).

    1776. Andrejeva T., Brovina L. Anglijskij jazyk: Teksty i zadanija po filosofii. -- Jekaterinburg: Uraljskij gos. unive., 1997. -- 40 p. -- (Donaco de D.Jerjomenko).

    P. 18-22. International Auxiliary Tongue. Natural and Artificial Languages.


    Ricevitaj gazetoj

    Antaýen. 1999/21;
    Brazila Esperantisto. 1998/305;
    Bulteno [de Londona EK]. 1998/sep-okt;
    El Popola Æinio. 1999/2;
    Esperanto aktuell. 1998/8;
    Esperanto Dialogo. 1998/2;
    Esperanto en Azio. 1998/3;
    Esperanto en Skotlando. 1998/174,175,176;
    Eventoj. 1998/140-158;
    Franca Esperantisto. 1999/504;
    Helianto. 1998/9,10;
    Heroldo de Esperanto. 1998/15-16, 1999/1;
    Koktelo. 1998/3,4,5,6;
    Komencanto. 1999/1;
    Kontakto. 1999/1;
    Kulturaj kajeroj. 1998/3-4;
    La Brita Esperantisto. 1999/946;
    La Ondo de Esperanto. 1999/2;
    La Ponto. 1998/6,7;
    La Revuo Orienta. 1999/1,2;
    L'esperanto. 1999/1;
    Le Travailleur Espérantiste. 1998/240;
    Litova Stelo. 1998/6;
    Monato. 1999/1;
    Norvega Esperantisto. 1998/6;
    Ruslanda Esperantisto. 1999/1;
    Scienco kaj Kulturo. 1998/6;
    Sennaciulo. 1999/1;
    TEJO Tutmonde. 1999/1;
    Ze Swiata Nadziei. 1998/7,8,9.


    M O Z A I K O

    10 korektaj respondoj!

    Ni ricevis 11 respondojn al la Novjara konkurso "55+3" (LOdE. 1998: 12), el ili nur unu estis ne tute korekta, ceteraj estis veraj. Ni lotumis tri libropremiojn, kaj ilin gajnis: Svetlana Konjaþova (Sanboli), Oleg Vasiljev (Uljanovsk); Jens Dietterle (Germanio).

    Ni gratulas la solvintojn!

    La korektaj respondoj: 1. Muziko; 2. Du; 3. Melodio; 4. Mi; 5. Orelo; 6. Ekspert'; 7. Ac; 8. Tigro; 9. Optik'; 10. En; 11. Najtingalo; 12. Fenestro; 13. Pacifiko; 14. At; 15. Feo; 16. Opal'; 17. La; 18. Dekaproj; 19. Ekvatoro; 20. Prioro; 21. Pavo; 22. Kafo; 23. Tar'; 24. G; 25. Da; 26. Kolegi'; 27. Tago; 28. Gel'; 29. Il; 30. Kol'; 31. Fi; 32. Obl; 33. Kart'; 34. Oro; 35. Kle'; 36. Nord'; 37. Tre; 38. Ulul'; 39. Barko; 40. At; 41. Okcident'; 42. Ujo; 43. Ejo; 44. Rara; 45. Ibis'; 46. Ba; 47. Or'; 48. Po; 49. Se; 50. Er; 51. Impreso; 52. A; 53. Aktor'; 54. Testud'; 55. Erar'. Abio; kato; lepor'.

    Tatjana Kulakova
     


    FREÞO'99 senpage

    Marian Zdankowski, la motoro de la populara internacia renkonto FREÞO, faris esceptan proponon -- la plej bona solvinto de æiu el la konkurstaskoj, kiujn li sendis al nia redakcio, rajtos je senpaga partopreno (loøado, manøado kaj æiuj programeroj) en FREÞO'99, kiu okazos en la pollanda Olþtino 30 jun.-4 jul. 1999. Cetere, en FREÞO mem oni havos þancon gajni unu el la monpremioj por solvado de taskoj, similaj al la suba.

    Bonvolu enmeti la literojn, kiuj kompletigas la unuan vorton kaj komencas la duan. La respondoj devas atingi la redakcion antaý 20 apr.

    Evidente la æarmaj moskvaj fratinoj, Daþa kaj Ulja, trovis ion interesan en la februara kajero de La Ondo.
    Fratinoj kaj La Ondo


    DONACOJ

    FONDUSO "AMIKO"

    La donacoj al la fonduso Amiko estas uzataj por evoluigo de La Ondo de Esperanto

    Nikolaj Batyrev (Ruslando) 23.00 RUR
    Solomon Cins (Israelo) 25.00 NLG
    Solomon Cins (Israelo) 10.00 USD
    Svetlana Gasjuk (Ruslando) 55.00 RUR
    Walter Kobelt (Svislando) 10.00 CHF
    Jos. R. Koch (Svislando) 9.00 CHF
    Tapio Sormunen (Finnlando) 48.00 NLG
    Bruna Spagnolo (Italio) 10 000.00 ITL
    Cristoph Scheidegger (Svislando) 11.00 CHF
    Eric Walker (Britio) 67.50 NLG

    Entute en 1998 101.93 EUR
     

    ABONHELPA FONDUSO

    La abonhelpa fonduso financas sendadon de nia revuo al la personoj, kiuj ne povas mem pagi sian abonon.

    Tatjana Kulakova (Ruslando) 115.00 RUR
    Vladimir Reþetnikov (Ruslando) 60.00 RUR

    Entute en 1998 6.98 EUR
     

    FONDUSO "INFORMADO"

    La fonduso financas informadon pri Esperanto per disvastigo de flugfolioj pri Esperanto, ekspedo de Ruslanda Esperantisto al amaskomunikiloj kaj aýtoritatoj, aperigo de reklamoj k. s.

    Natalia Rjumina (Ruslando) 10.00 RUR

    Entute en 1998 0.39 EUR

    Eæ la plej etaj sumoj estas bonvenaj. La rublajn donacojn sendu poþte al la redakcia adreso. La moskvanoj povas pagi al nia moskva reprezentanto Oksana Kostousova (Tel: 4987212). Donacoj de alilandaj amikoj estas bonvenaj æe UEA-konto ueso-z.

    Dankon pro la subteno!
     


    FRAZOJ

    Sed la libro de la jaro 1998 laý ni povus esti ... la kajero Esperanto post la jaro 2000 de Aleksander Kor¼enkov... Kial? Unue æar UEA mem eldonis raýmisman broþuron: absoluta nova¼o, diversmaniere interpretebla (interalie kiel bezono esprimi propran "oficialan" raýmismon, fronte al la disvastiøo de la fenomeno: Kor¼enkov estas eæ UEA-komitatano). Due, æar la kajero preludis al la forumoj, montpeliera kaj æaudefona, kie Humphrey Tonkin respektive Giorgio Silfer produktis altnivelajn strategiajn intervenojn.

    Perla Martinelli
    Heroldo de Esperanto. 1998: 15-16


    Werner Schad meditas kiel "ni disvastigu Esperanton pli trafe":

    Malpacienca elreviøo de E-varbantoj eviteblas per la supozo: El Cent personoj, al kiuj ni parolas pri E., eble unu interesiøas. El cent, kiuj interesiøas, eble unu komencas lerni la lingvon. El cent, kiuj lernas, eble unu enviciøas aktive en la movado. Kvankam tiaj taksitaj proporcioj ne estas ekzaktaj, ili helpos almenaý eviti tro grandajn esperojn...

    Aýdinte kaj leginte ion tre ofte, homoj øin akceptas pli facile. La reklamado de grandaj firmoj pruvas tion. Do per koncizaj sloganoj ofte publikigataj ni povas helpi la disvastigon de Esperanto. Jen kelkaj ekzemploj de tiaj sloganoj:

    Brazila Esperantisto. 1998: 304


    Preskaý æiu homo plenigas sian personan agendon øiskreve, kaj pro tio la propono "Lernu esperanton!" signifas korolarie, eæ se oni ne diras øin rekte: "reduktu viajn aliajn aktivecojn. Ili ne tiel gravas kiel esperanto". Tiel konduti estas laý mi aroge. Vera kandidato por lerni la lingvon demandas mem pri la eblecoj.
    Gary Mickle
    Esperanto aktuell. 1998: 8


    La prezidanto de la E-Asocio de Finnlando, Jukka Laaksonen, atentigis pri la nuntempa uzado de la latino.

    Latina lingvo vivas -- almenaý en Finnlando -- novan renesancon kaj latinlingvaj nova¼elsendoj de la Finna radio estas farataj eæ internacie. Antaýe la lingvo latina estis øenerale konsiderata nur kiel lingvo de medicino kaj teologio. Sed nuntempe øi fariøis pli populara almenaý en universitataj rondoj... Æar la pledantoj de la latina uzas plurajn samajn argumentojn kiel ni esperantistoj, fariøas facile imagi, ke Esperanto kaj latino estas konkurantoj. Tiel ja estas, kiam ekz. ambaý lingvoj estas proponataj kiel pontolingvo de internaciaj organiza¼oj...

    ... Ankoraý ne venis tempo, ke Esperanto ricevu vastan publikan agnoskon. Sed esperante, ke tio iam okazos, ni ne timu la latinan kiel konkuranton aý konsideru øin (kiel ankaý ne la anglan) nia malamiko.

    Esperantolehti. 1998: 5


    Estas amaso da flugfolioj... Regule Esperantistoj lasas ilin en bibliotekoj kaj esperas, ke homoj forprenos kaj legos ilin. Oni povas facile imagi ke, post iom da tempo, la bibliotekisto for¼etas ilin, kaj ke nur la bibliotekistoj eæ legas la titolon. Antaý du jaroj du el niaj anoj metis la unuan lecionon kaj flugfolion en la leterkeston de mil domoj en Bury St Edmunds por vidi æu la respondo estus pli bona. Ni ricevis nenian respondon...

    Roy Simmons, Angela Tellier
    La Brita Esperantisto. 1999: 946
     


    A N O N C E T O J

    Æiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko je la redakcia adreso.


    Stacio de junaj turistoj en Siberio uzas Esperanton.

    Adreso: RU-652870 Me¼dureæensk-11 Kemerovskoj obl., pr. Stroitelej, 30, Ruslando.


    Bonvolu helpi komencantan esperantiston, kiu nun ne havas eblon pagi, per alsendo de lernolibroj, vortaroj, gazetoj kaj aliaj lega¼oj en Esperanto. Mi øoje korespondos kun esperantistoj.

    Adreso: RU-184291 Murmanskaja obl., Novozerskij rajon, p. Revda, OJu 241/23, 10 otrjad, Seryh Igorj Viktoroviæ, Ruslando.


    Kiuj volas perlabori monon somere -- turnu al mi. Mi dislokigos en Gelenøiko kaj Soæi en privataj domoj ripozantojn laý modera prezo. En tiu prezo estas via 5-procenta maklero. Ni laboros kun vi kiel unu brigado. Sed rapidu, æar vi devas komenci labori printempe.

    Adreso: Vladimir Kosolapov, RU-353470 Gelenøik, ul. Lomonosova, 5a, Ruslando.


    Peterburga E-Teatro, en sia 15-jaraøo, konsistas el 12 aktoroj-profesiuloj, kiuj nun volus prezenti al Esperantujo 1,5-horan teatra¼on Fabelo de mia vivo laý kelkaj fabeloj de Hans Christian Andersen.

    Adreso: RU-194156 Sankt-Peterburgo, ab. ja. 5, Go¶þtejn V.R., Ruslando.


    Kroataj esperantistoj kune kun Monda Turismo organizas somerumadon æe la Adriatiko en privataj domoj (dulitaj æambroj kun ebleco uzi kuirejon) inter vidindegaj urboj Split kaj Þibenik je kroata parto de marbordo. Por æiuj pluraj informoj bonvolu turni al Zelimir Pehar.

    zpehar@hotmail.com
     


    Via partnero "Galant"

    Akcia societo "Ti¶vina uzino Galant", dum pli ol 60 jaroj produktanta varojn el diversaj specoj de plastoj, dankas siajn esperantistajn partnerojn kaj invitas la novajn por:
    Por pli detalaj informoj bonvolu kontakti la direktoron de la uzino "Galant" Moissej C. Bronþtejn
    Adreso: ul. Borovaja 1, Ti¶vin, Leningradskaja obl., RU-187500, Ruslando
    Telefono: (81267) 11359
    Fakso: (81267) 15143


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W. 2036
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF
    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    DANLANDO: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn
    FINNLANDO: Oy Mendoservo Ak., Kivistöntie, FI-05510 Hyvinkää
    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
            Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, Pécs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 Aþhod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
            Višnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    UKRAINIO: Dmitrij Cibulevskij, ab. skr. 9307, UA-310003, ¦arkiv
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    1999. N-ro 3 (53)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 220481
    Telefakso: (3432) 518647 Esperanto 224501
    Elektronika adreso: hrgo@sbank.e-burg.su
    Hejmpaøo: http:/www.geocities.com/Athens/Acropolis/3438/
    Abontarifo por 1998:
        -- Internacia tarifo: 28 usonaj dolaroj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 115 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 200 NLG (800 rub.)
        -- Duona paøo: 120 NLG (480 rub.)
        -- Kvarona paøo: 70 NLG (280 rub.)
        -- Okona paøo: 40 NLG (160 rub.)
        -- Malpligrandaj: 1 NLG aý 4 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 1999.
    [Subtitolo]