Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №3


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Premiita foto


ENHAVO

REDAKCIE

  • Aleksander Korĵenkov. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Dek demandoj al Jouko Lindstedt: Intervjuo
  • TRA ESPERANTUJO

  • UEA kandidato por premio de Nobel
  • Renkonte al Zagrebo
  • Du novaj komisionoj de UEA
  • Kandidatoj por la Akademio
  • Dafydd ap Fergus. Diskriminaciaj dunganoncoj
  • Josefo Cardozo. Ĉu alia mondo eblas?
  • Henri Masson. Mi malpermesus la anglan
  • Stanisław Mandrak, Nova Estraro en Pollando
  • Jennifer Bishop. AEA kun nova prezidantino
  • Bård Hekland. Ni festivalu!
  • Pozitiva jaro ĉe la Domparo
  • Konstantin Demjanenko. Bona informado pri la marta LF
  • Rekorda aliĝo de dumvivaj membroj
  • Eric Walker. Jarkunveno de EAB
  • Patrik Austin. La roka reviviĝo de la finna junularo
  • Michele Gazzola. Prelegantoj urĝe serĉataj
  • Werner Bormann en la Malferma Tago
  • Witold Stepniewski. Alvoko el Lublino
  • Don Harlow. Intense studi en Kalifornio
  • Kurte
  • ESPERANTO EN RUSLANDO

  • Georgij Kokolija. Bonvenu al Peterburgo
  • TRIBUNO

  • Giorgio Silfer. Finvenkismo kaj centralismo, aŭ raŭmismo kaj federismo
  • Aleksander Zdechlik. UEA devas ŝanĝi pensmanieron!
  • Osmo Buller. Trompaj proponoj el Niĝerio
  • Yenovk Lazian. Pri la historio
  • William H. Simcock. Sendanka tasko
  • BELETRO

  • Teuvo Pakkala. Mensogulinoj (Tradukis Anja Karkiainen)
  • Helena Melnikova. Eks-promte
  • LINGVO

  • Sergio Pokrovskij. Religiaj notoj de aziano
  • BIBLIOTEKO

  • Nikolao Gudskov. Politike korekta evangelio
  • Valentin Melnikov. Lumo fine de la tunelo
  • Novaj libroj
  • Carlo Minnaja. Festlibro pri Ivo Lapenna
  • Grass en la serio Oriento-Okcidento
  • Aleksander Korĵenkov. Malvivaj animoj en Esperanto
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • La lasta pasint-jarmila tasko
  • Tatjana Kulakova. Krucvortenigmo Alfabeto
  • Grigori Arosev. Kiom estas sep plus sep
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (E)
  • DIVERSAĴOJ

  • Tutmonda fabelkonkurso por infanoj
  • Literatura konkurso EKRA-2001
  • Donacoj
  • Internacia Fotokonkurso
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Masha Bajenova


    Redakcie
    Ordigante la materialon, ricevitan por ĉi tiu kajero, mi ja povis konstati, ke ni, esperantistoj, ne ĉiam estas ekster la socia vivo dank' al persistemo de kelkaj entuziasmuloj. Vere, ni ne estis invititaj al la Davosa forumo, tamen ja sukcesis esti en la kontraŭdavosa forumo en Brazilo. La eŭrop-uniaj pintuloj ne bonvenigis nin al sia Nica pint-kunveno, tamen ni manifestaciis kontraŭ ili tie. Eĉ kontraŭ la Praga forumo de la monsakuloj kelkaj el ni sukcesis kontraŭforumi.

    Sed la esperantista kontraŭforumemo ankoraŭ ne estas atinginta la zeniton. Efektive, la Konferenco pri la problemoj de la tutmonda veter-varmiĝo pasis sen nia rezistado. Kvankam estas malfrue, mi ne hezitas protesti — ja ĉi tiu vintro estis tre malvarma en Nord-Okcidenta Azio, kie estas nia redakciejo. Se la mond-konferencanoj estus pretigantaj la februaran Ondon en nia redakciejo (jes, ĝi estas unu el la ĉambroj de nia loĝejo) tremante pro la frosto, se ili estus devigitaj dormi ne senvestiĝante, se iliaj infanoj ne lernus pro la fermo de la lernejoj, iliaj konkludoj eble estus aliaj…

    Jes, estas halanĝo, mi konsentas… Sed ĉu kelkaj argumentoj de niaj varm-kapaj samlingvanoj ne estas same galimatiaj? Finfine, printempo neeviteble venos ankaŭ al Uralo, kaj la neĝo ekdegelos sendepende de ĉiuj (kontraŭ)konferencoj.

    Cetere, nia unua printempa tasko estas jam plenumita — la marta kajero. (Ĝin ni prespretigas la 18an de februaro, por ke vi povu legi ĝin meze de marto.) Ĝi enhavas, interalie, resumon de nia pasint-jara abonstatistiko, montranta modestan sed konstantan kreskon de nia legantaro. Kaj la ricevataj abonlistoj esperigas nin, ke tiu agrabla tendenco ne estos rompita ankaŭ en la unua jaro de la nova Jarmilo.

    Jam multaj skribis, ke ili ŝatas en La Ondo ties superpartiecon. Nu, ĉi-kajere oni povas legi, ekzemple, opiniojn de Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer, proponon de Aleksander Zdechlik, komentariojn de Dafydd ap Fergus kaj Josefo Kardozo, informojn de GK UEA kaj HeKo. Tia “plurpoluseco” restos nia principo ankaŭ en la venontaj kajeroj…

    Sed ĉi tiu kajero estas marta, kaj en marto en la lando, kie La Ondo estas presata, oni ja havas Virinfeston. Apenaŭ troviĝas gazeto en Ruslando, kiu tute ignoros ĝin pro neinternacieco aŭ politika origino. La unuan printempan feston ŝatas ĉiuj. Tiusence ne hazarde ni publikigas ĉi-kajere la printempan rakonton pri knabinaj fantaziaĵoj, kiun tradukis Anja Karkiainen, kaj la poemon de Helena Melnikova.

    Gratulon al ili! Gratulon al niaj konstantaj kunlaborantinoj kaj unuafojaj aŭtorinoj (precipe al Jennifer Bishop — la unua virina prezidanto de la Aŭstralia asocio)! Gratulon al ĉiuj niaj legantinoj, ankaŭ al tiuj kiuj tute ne scias pri ĉi tiu festo!
    Virinfesta vinjeto de Maria Bajenova
    Printempo venas al ni!

    Aleksander Korĵenkov

    La kovril-paĝa foto de Luz Vázguez Sonto (Hispanio), ricevinta la 2an premion en nia fotokonkurso, estas plia omaĝo al la Virinfesto.


    Jouko LindstedtDek demandoj al Jouko Lindstedt

    Jouko Lindstedt, 45-jara profesoro pri slava filologio en Universitato de Helsinko, estis kunproklamita kiel la Esperantisto de la jaro 2000 pro la prizorgo de Bja-listo, okazigo de seminario dediĉita al la 20-jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma vortaro, redaktita de li, kiu estis disvendita dum naŭ monatoj kaj represita post la Tel-Aviva UK.

    Demando: Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

    Respondo: Mirigis. Mi ja konas la meritojn de la du kunelektitoj, sed mi mem ĉefe nur helpis realigi kelkajn iniciatojn proponitajn de aliuloj.

    Demando: La internacia elektantaro atribuis al vi la laŭrojn pro tri “meritoj”. La unua estas Bja-listo. Per kio ĝi distingiĝas de la aliaj listoj?

    Respondo: Ekzistas nuntempe tiom da diversaj retdiskutejoj Esperantaj, ke mi ne kapablas kompari ĉiujn nek diri, ĉu Bja-listo estas iel speciala. Sed kiam ĝi estis lanĉata, mi jam havis spertojn pri la administrado de la listo DENASK-L, kiu estas diskutejo pri “Esperanto kiel hejma kaj denaska lingvo”, kaj tiu listo plu estas mia plej kara “infano” en la reto. Almenaŭ mi lernis eviti kelkajn danĝerojn de novaj diskutejoj.

    Demando: Cetere, en Bja-listo ne mankas diversaj opinioj, sed mankas klaĉuloj kaj insultantoj, kiuj kotas preskaŭ ĉiujn listojn en Esperantujo, inkluzive de la Akademia listo. Kiel tio estas atingita?

    Respondo: Mi rigardas min mem kiel la prezidanton de kunveno, kiu devas observi la tagordon kaj kelkajn regulojn de interhoma konduto. Tial mi kelkfoje devas ĉesigi tro longan aŭ eksterteman diskuton pri iu temo aŭ, en vere ekstrema kazo, eksigi listanon, kiu ne subiĝas al tia prezidado.

    Demando: La dua emfazo koncernas la okazigon de seminario pri la Manifesto de Rauma. Kiel vi taksas la signifon de la dokumento, kiun vi kuniniciatis?

    Respondo: Ĝia pozitiva signifo estis, ke ĝi kuraĝigis Esperant-lingvanojn mem pripensi sian personan rilaton al la lingvo. La Manifesto deklaris (fakte, ne tre originale), ke en Esperanto estas ankaŭ multaj aliaj valoroj, ekzemple kulturaj, ol la nura socia movado proponi ĝin por la praktika uzo en la tuta mondo. Enestis tamen ankaŭ eraroj, ekzemple ĝi subtaksis la forton de la anglalingva komerca kulturo.

    Demando: Sed en Esperantujo estas grupo, kiu provis kvazaŭ monopoligi la ideojn de Rauma per la fondo de “raŭmismo”. Kio estas la diferenco inter la Manifesto kaj “raŭmismo”.

    Respondo: La Manifesto estis konkreta historia dokumento, verkita en konkreta historia situacio. La nuntempa “raŭmismo” reinterpretas ĝin por siaj propraj celoj, kiujn mi malfacile povas ligi al tio, pri kio ni parolis en Rauma en 1980. La Manifesto estas uzata de la “raŭmistoj” kiel fetiĉo, kiun nur ili posedas.

    Demando: Hejma vortaro fariĝis furoraĵo, kaj la unua eldono tre rapide elĉerpiĝis. Ĉu surprizis vin tia debito de la “vortareto de hejmaĵoj”, kiun vi redaktis?

    Respondo: Mi sciis, ke la bezono estis granda — nur tio konvinkis min lasi aperi vortaron, kiun mi neniel povas nomi preta. Mi esperas, ke mi iam havos tempon redakti pli bonan duan eldonon.

    Demando: Ĉu la tiel granda esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi iel sukcesas utiligi profesie Esperanton?

    Respondo: … aŭ ĉu ĝi malhelpas en mia familia vivo? Fakte mia plej grava Esperanta tasko estas paroli la lingvon kun miaj tri infanoj, kiuj estas denaskaj Esperant-lingvanoj, kaj pri tiu prioritato mi devas de tempo al tempo rememorigi min. Rilate mian profesian laboron — jes, certe mi povus produkti pli da sciencaj esploroj, se mi ne okupiĝus pri Esperanto. Mi havus tempon lerni paroli pli bone pli multajn slavajn lingvojn. Sed aliflanke, Esperanto direktis miajn esplorojn al novaj temoj, ekzemple lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la mondo.

    Demando: Kion vi pensas pri la idea evoluo de la Esperanto-movado komence de la nova jarcento?

    Respondo: Principe ĉio estas en ordo, se la esperantistoj ankaŭ mem konos ekzemple la Manifeston de Prago. Sed mi timas, ke en kelkaj aferoj nia movado perdis sian kapablon renoviĝi. Ekzemple, ni parolas pri tutmondeco, sed preskaŭ ne havas rilatojn kun iuj grandaj kultursferoj, precipe la islama, kie Esperanto ĝis nun malmulte disvastiĝis. Ni ofte ne konas la minoritatajn lingvojn de niaj propraj landoj, nek la rajtojn de iliaj parolantoj aŭ la mankon de tiuj rajtoj. Kaj la gvidado de la movado plu estas en la manoj de viroj tiom, ke tio jam aspektas anakronismo en la nuna mondo.

    Demando: Fine, du tradiciaj demandoj. Kiu(j), laŭ via opinio, meritas esti nomita(j) la Esperantisto(j) de la jaroj 1990aj?

    Respondo: Multaj meritus… sed mi deziras speciale mencii Floréal Martorell, kiu per siaj disko-eldonoj kaj subteno al bandoj disvastigis nian kulturon al tute nova dimensio.

    Demando: … kaj kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

    Respondo: Nova Esperanta Krestomatio de William Auld; Tien de Johán Valano; kaj La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Ĉiu el ili meritas relegon pli ol unufojan.


    UEA kandidato por premio de Nobel

    Universala Esperanto-Asocio estas kandidato por ĉi-jara Pacpremio de Nobel. Laŭ provizoraj informoj, UEA estis kandidatigita de membroj de registaroj aŭ parlamentoj almenaŭ el Francio, Korea Respubliko, Kroatio kaj Litovio, kaj de proponrajtaj universitataj profesoroj almenaŭ el Ĉeĥio, Hispanio, Koreio, Kroatio kaj Usono.

    Pliaj informoj sekvos.

    GK UEA


    Renkonte al Zagrebo

    1070 kongresanoj el 50 landoj aliĝis al la 86a Universala Kongreso de Esperanto ĝis 5 feb 2001.

    Francio, Germanio kaj la gastiganta lando Kroatio pintas en la statistiko, kun respektive 129, 122 kaj 115 registritaj aliĝintoj. Pli ol 20 kongresanoj aliĝis ankaŭ el Japanio (68), Italio (49), Pollando (45), Nederlando (41), Belgio (35), Britio (32), Hungario (32), Svislando (29), Svedio (26), Brazilo (25), Ĉeĥio (24) kaj Usono (22).

    La granda atento de kroataj amaskomunikiloj al la kongreso montriĝis en la ĉeesto de ok amaskomunikiloj en la gazetara konferenco pri la UK, okazinta 15 jan en hotelo Esplanade. La ĵurnalistoj ricevis freŝajn informojn pri la kongrespreparoj de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA Nikola Rašić, la estro de la Gazetara Servo de LKK Judita Rey Hudecek kaj la sekretario de LKK Spomenka Štimec.

    13 jan televida elsendo Bonan matenon! invitis Judita Rey Hudecek kaj Ankica Jagnjić kun la Esperanto-parolantaj infanoj David Rey Hudecek kaj Tina Tišljar partopreni en rekta elsendo. La esperantistoj gastis en la elsendo lige kun la temo Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001. 17 jan la Kroata Radio invitis Ankica Jagnjić al speciala programo pri la Jaro de Lingvoj. La gazeto Fokus petis aldonan intervjuon en la kongresa oficejo por konatiĝi kun la Libroservo.

    8 jan reprezentantoj de LKK rendevuis ĉe la vicprezidanto de la Parlamento Żeljka Antunović kaj en la Ministerio pri klerigo por enkadriĝi al la Eŭropa Jaro de Lingvoj. Ministrino pri turismo sendis salutmesaĝon por la kongresanoj aperontan en la Dua Bulteno de la UK.

    GK UEA


    Du novaj komisionoj de UEA

    Por pli efike kunordigi la agadon de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en la landoj de Meza Eŭropo, la Estraro de UEA nomumis trimembran regionan komisionon.

    Ĝia kunordiganto estas Oszkár Princz, sekretario de Hungaria Esperanto-Asocio. La aliaj membroj estas Stanisław Mandrak, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, kaj Ján Vajs, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio.

    La Estraro de UEA elektis ankaŭ regionan komisionon de UEA por Balkano. Ĝia kunordiganto estas Radojica Petrović (Jugoslavio). Krome membras Aurora Bute (Rumanio), Mićo Vrhovac (Bosnio kaj Hercegovino), Bardhyl Selimi Mezini (Albanio), Aleksandar Ŝivarov (Bulgario, junularo), Milĉo Beloreŝki (Bulgario), Murat Ozdizdar (Turkio) kaj Zoran Ćirić (Jugoslavio, junularo).

    La estraro celas kompletigi la komisionon per membroj el Esperanto-organizaĵoj de balkanaj landoj ankoraŭ ne reprezentataj.

    GK UEA


    Kandidatoj por la Akademio

    41 voĉrajtaj membroj de Akademio de Esperanto estas renovigantaj la trionon kiu plenumos sian mandaton en 2001–2010. Estas entute 30 kandidatoj por 18 postenoj (en 1998 28 por 17): 15 por 9 jaroj, 3 por nur 3 jaroj (anstataŭ la forpasintaj Eichholz, Ĝuĝev kaj Oljanov, kies mandato estus ĉesinta en 2004).

    Jen la kandidataro, laŭ etnolingvaj grupoj [plus kiom da samlingvanoj eventuale jam enestas]. Prof. d-ro Carlo Minnaja, registrita kiel itallingvano, estas la sola kandidato denaske E-lingva.

    Afriklingva: Gbeglo Koffi; anglalingvaj [plus 4]: Donald Broadribb, Bernard Golden, Anna Löwenstein, Trevor Steele, Humphrey Tonkin; bengallingva: Probal Daŝgupto; bulgarlingva: Ljubomir Trifonĉovski; ĉinlingva [plus 1]: Li Shijun; franclingvaj [plus 3]: André Cherpillod, Daniel Moirand; germanlingva [plus 3]: Erich-Dieter Krause; greklingva: Angelos Tsirimokos; hebrelingva: Amri Wandel; hindilingva: Aŝvinikumar; hispanlingvaj: Jorge Camacho, Miguel Fernández Martín, Miguel Gutiérrez Aduriz (ps. Liven Dek); hungarlingva [plus 1]: Vilmos Benczik; itallingvaj [plus 2]: Carlo Minnaja, Daniele Vitali; japanlingvaj [plus 2]: Sibayama Zyun'iti, Yamasaki Seikô perslingva: M. Saheb-Zamani; portugallingvaj [plus 1]: Gersi A. Bays, Gilbert Ledon; ruslingvaj [plus 2]: Boris Kolker, Alexander Shlafer; svedlingvaj [plus 1]: Sabira Ståhlberg, Bertil Wennergren.

    La akademianoj estas (re)elektataj per absoluta plimulto de la voĉdonantoj (en 1998 voĉdonis 35 el 42, do la kvorumo estis 18).

    Se nesufiĉe da kandidatoj atingas la kvorumon, rebaloto devas okazi, dum kiu la relativa plimulto decidas. En tiu rebaloto, okaze de nombroegaleco de la voĉoj la prezidanto de AdE havas decidan voĉon.

    La limdato por la nuna voĉdonado estas 31 mar 2001.

    HeKo


    Diskriminaciaj dunganoncoj

    Instigite de flandraj esperantistoj, Eŭropa parlamentano Bart Staes forte kritikis la Konsilion de Eŭropaj Komunumoj kaj Regionoj (KEKR) pro lingva diskriminacio.

    En novembro 2000 KEKR serĉis denaskan parolanton de la angla kiel gazetaran oficiston. Per tio, laŭ Dan Van Herpe, gazetara oficisto de la Flandra E-Ligo (FEL), KEKR praktikis lingvan diskriminacion. En decembro 2000, Van Herpe dissendis gazetaran komunikon al ĉiuj belgaj ĵurnaloj kaj politikistoj kritikante KEKRon pro lingva diskriminacio.

    Post unu semajno, EPano Bart Staes dissendis similan komunikon, kvankam li ne menciis la Esperantan fonton. Fine de januaro Staes, kiu ne kredas je Esperanto kiel solvo, dissendis novan komunikon pri lingva diskriminacio. Ĉi-foje li menciis, ke FEL avertis lin pri la kazo de lingva diskriminacio. “Multaj el la 2000 internaciaj neregistaraj organizoj en Bruselo nun praktikas lingvan diskriminacion. Aliaj dunganoncoj, bedaŭrinde, montras ke ne estas unika kazo”, — skribis Staes.

    Laŭ Elisabeth Gateau, ĝenerala sekretario de KEKR, la dunganonco ne estas diskriminacia: “La celo estis dungado de kunredaktoro scipovanta denaske (aŭ simile) la anglan. Ne temas pri diskriminacio, ĉar estas absolute nepre, ke la homo perfekte regu la anglan”.

    Multaj el la nova eŭropa elito, kiuj aspiras bonajn postenojn ĉe internaciaj organizoj en Bruselo, jam studis en Britio por perfektigi sian anglan. Pro tio, ekzemple, triono el la 110 kandidatoj por la posteno de gazetara oficisto ĉe KEKR ne estis denaskaj parolantoj de la angla. “La posteno finfine estis proponata al civitano germana kiu tamen intertempe estis akceptinta alian postenon”, — klarigas Gateau. Estontece KEKR uzos la vortojn denaske aŭ samnivele scipovante la anglan: “Tio evitigas ĉiujn malkomprenojn”.

    Germain Pirlot, konata belga esperantisto, ne estas kontenta pri tiu respondo: “Kial ne rekoni la faktojn kaj ne ĉesi paroli demagogie kaj malhoneste pri la plurlingveco, multkultureco kaj egaleco de ŝancoj?”

    En letero al eŭropa parlamentano Staes, belga ministrino por egalaj ŝancoj, Laurette Onkelinx, konfirmis ke eŭropaj neregistaraj organizoj, serĉante denaskajn parolantojn de la angla, praktikas lingvan diskriminacion. Kaj kvankam la ministrino pretus agadi, multaj Bruselaj esperantistoj malesperas: “Neregistaraj organizoj nun serĉos perfektajn, kaj ne denaskajn parolantojn de la angla”, — diras unu el ili. Aliaj bruselaj esperantistoj esperas je baldaŭa esperantista oficejo por profesie lobii ĉe la internaciaj politikistoj, ĵurnalistoj kaj organizoj en Bruselo.

    Dafydd ap Fergus


    Ĉu alia mondo eblas?

    Kun la devizo “Alia mondo eblas”, okazis en Porto Alegre (Brazilo) la unua Socia Forumo opozicie al la Ekonomia Forumo de Davos. 25–30 jan 2001 tri mil delegitoj de sindikataj, religiaj, ekologiaj kaj homrajtaj organizoj diskutis kiel forigi la malriĉecon, militojn kaj socian maljuston, kiujn novliberalisma politiko trudas al triamondaj landoj. Krom la delegitoj partoprenis ĉ. dek mil aliaj aktivuloj el pli ol 120 landoj.

    La forumon komencis “marŝo kontraŭ novliberalismo kaj por la vivo”. Dudek mil partoprenantoj protestis marŝante du kilometrojn de la urbocentro ĝis la amfiteatro kie okazis muzika spektaklo. Fine de la marŝo oni bruligis usonan kaj hispanan flagojn.

    Dum la tuta forumo matene okazis debatoj. Posttagmeze okazis pli ol 500 laborsesioj pri diversaj temoj kaj projektoj realigataj de NROj aŭ de urbaj/ provincaj registaroj. Vespere okazadis senpagaj koncertoj de kantistoj apogantoj de la Forumo. Paralele okazis la Parlamenta Forumo kaj la Forumo de Lokaj Altranguloj kun 240 urbestroj el Latina Ameriko, Afriko kaj Eŭropo. La junularo organizis tendumadon en la centra parko de la urbo. Ankaŭ indianoj estigis tendumadon en tiu parko.

    Bedaŭrinde, ŝajnas ke nek UEA, nek SAT, nek la Civito estis tie. Verŝajne la francoj Gérard Paing kaj Henrika Olek estis la nuraj delegitoj. Ili aliĝis kiel anoj de la Verda Movado (Verda Partio). Ili kune kun lokaj esperantistoj distribuis reklamilojn de Esperanto.
    Esperantisto apud la emblemo de la forumo
    La forumo povus estis bona okazo por montri la utilecon de Esperanto. La kompleta neŭtraleco de Esperanto alportas problemojn al ĝia disvastigado. Ĝi restas nekonata kaj izolita de la mondo. Pluraj personoj ĉi tie pensis ke Esperanto estas mortinta lingvo. Sed en la junulara kampadejo ni trovis kelkajn anarko-punkojn kiuj sciis ion pri Esperanto kaj ili utiligis la nomon de nia lingvo kiel la nomon de sia lando (ĉar la anarkiistoj ne agnoskas la landojn).

    Josefo Cardozo


    Mi malpermesus la anglan…

    Laŭ informo de AFP, 23 jan en Parizo la ministro de Nacia Edukado de Francio, Jack Lang, petis la inspektorojn de la nacia edukado helpi lin disvastigi la lingvan diversecon en la unuagrada lernejo.

    Esprimante sin antaŭ ĉ. 150 inspektoroj de la nacia edukado de la eduk-distriktoj de Lille, Amiens kaj Rouen, kunvenintaj en Parizo, la ministro substrekis ke li batalis por ke “ĉiu junulo povu plene regi du vivantajn fremdajn lingvojn, la unuan instruatan de la plej juna aĝo, kaj la duan en la sesa klaso” (t.e. la unua klaso de la duagrada instruado).

    Li aldonis: “Se mi estus diktatoro, mi malpermesus la anglan en la unuagrada lernejo”, alvokante la inspektorojn, kiuj sekvas sur la kampo de praktiko la profesorojn de la lernejoj kaj instruistoj, al disvolvado de la instruado de aliaj lingvoj.

    Jack Lang lanĉis antaŭ kelkaj semajnoj vastan kvinjaran planon de instruado de la vivantaj lingvoj en unuagrada instruado. Tiun ĉi jaron, la instruado estas ĝeneraligata en ĉiuj klasoj de CM2, la venontan jaron en CM1 (respektive, la dua kaj unua lernojaro de la mezgrada instruado), kaj tiel plu ĝis la infanlernejo.

    Henri Masson


    Nova Estraro en Pollando

    En Lodzo 3–4 feb 2001 okazis la landa kunveno de delegitoj de Pola E-Asocio (PEA). La delegitoj krom la pritakso de la pasinta 3-jara funkciado de PEA kaj ĝia estraro proponis novajn taskojn kiujn la nova Ĉefa Estraro devos solvi en sia laboro.

    Interalie oni devus komenci la konstantajn kontaktojn kun la pollandaj E-asocioj ne aliĝintaj al PEA, plifortigi la kontaktojn kun la refondita pasintjare Pola E-Junularo, pli ofte informi amaskomunikilojn pri nia agado, pripensi la pli bonan, efikan kaj rapidan informadon de esperantistoj pri E-agado en la filioj kaj kluboj.

    Tre grava problemo estas instruado de nia lingvo kaj bonaj lernomaterialoj. Tion polaj esperantistoj spertas de kelkaj jaroj. Kun ĝojo oni konstatis ke eldonejo Kleks el Bielsko-Biała proponas por poloj bonan instru-materialon surbaze de la konata Zagreba metodo. Same interesa estos certe novaĵo Esperanto — propedeŭtiko en la lernado de fremdaj lingvoj.

    Oni elektis la novan Ĉefan Estraron de PEA: Stanisław Mandrak (Gliwice, prezidanto), Lech Piotrowski (Warszawa, vicprezidanto), Czesław Baranowski (Koszalin, vicprezidanto), Aleksander Zdechlik (Zabrze, ĝenerala sekretario), Jan Książek (Piotrków Trybunalski, kasisto), Zofia Śmistek (Lodzo, estrarano), Danuta Zelinska (Gliwice, estrarano), Antoni Beyga (Siedlec, “Wydarzenia”), Jerzy Walaszek (Sosnowiec, estrarano).

    Estis elektita ankaŭ tripersona Revizia Komisiono.

    Ĉar oni ofte rimarkas ke eĉ sciencistoj en diversaj elparoloj ne substrekas la valorojn de la pola lingvo, konsiderante ke “ĉiuj devas koni la eŭropan lingvon”, forgesante verŝajne sur kiu kontinento funkcias la pola lingvo, delegitoj akceptis la suban rezolucion:

    Pola Esperanto-Asocio dum sia Landa Delegita Kunveno en Lodzo, 3-4 feb 2001, lige kun la perspektivo de la eniro de Pollando al Eŭropa Unio kaj antaŭvidante tiun ĉi eniron per tutlanda referendumo:

    1. Apelacias al la plej altaj aŭtoritatoj de Pola Respubliko fari ĉion eblan por garantii egalrajtan pozicion de la pola lingvo kun aliaj lingvoj de venonta strukturo de Eŭropa Unio.

    2. Proponas konsideri eblecon enkonduki alternativan neŭtralan lingvon, kiel rimedon por solvi la problemojn aperantajn ĉe interlingvaj tradukoj en ĉiuj instancoj de Unuiĝinta Eŭropo.

    3. Tiu ĉi neŭtrala lingvo povus esti Esperanto, la plej konata en la mondo lingvo internacia.

    Prezentita solvo, konforma al la XXI-a jarcento, donus egalan kaj realan ŝancon por ĉiuj lingvoj kaj kulturoj de asociigitaj landoj, kaj permesus venonte ŝpari signifan parton de Eŭrop-Unia buĝeto, ĝis nun destinita por tradukkostoj, kaj kiu povus esti destinita por aliaj pli noblaj celoj.

    La supra rezolucio koincidas kun la rezolucio de la pasintjara renkontiĝo de la E-organizaĵoj de Meza Eŭropo en Zagrebo.

    Stanisław Mandrak
    Foto de A.Sochacki

    Sur la foto: prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak kaj estrarano de PEJ Agnieszka Kużnik. (Fotis Andrzej Sochacki)


    AEA kun nova prezidantino

    La 17a Aŭstralia E-Somerkursaro okazis 13–21 jan. Bela somera vetero salutis la 82 partoprenantojn el 9 landoj ĉe Internacia Domo, kolegio de Universitato de Melburno. Ampleksa kursprogramo je kvar niveloj allogis la studemulojn, aparte pro skipo de profesiaj instruistoj.

    Por gvidi Cseh-kurson por komencantoj tri horojn tage venis el vintra Beogrado sperta instruistino Tereza Kapista. Ŝi instruis ankaŭ en la dua nivelo kune kun Shirley Gradussov el Okcidenta Aŭstralio. En la tria kaj kvara niveloj instruis Marcel Leereveld, gramatikisto de Melburno, kaj Trevor Steele, aŭstralia verkisto nuntempe loĝanta en Litovio.

    E-Federacio de Viktorio kaj Melburna E-Asocio aparte fieras pro kunlaboro kun la nova UEA-Komisiono pri Oceanio per partoprenigo de la unuaj reprezentantoj el Papua Novgvineo (Sarah Sepoe kaj Stanley Snam Iko) kaj Samoo (Joyce Tamasese). Menciindas, ke Sarah Sepoe kaj Stanley Snam Iko partoprenis en Nederlando kurson de la projekto Indiĝenaj Dialogoj.

    Post la kursoj, praktikado de la lingvo en amika etoso ege gravas por pliprofundigi la sciojn. Posttagmeze tra la tuta semajno elekteblis tre diversaj okupiĝoj:

    1. Cseh-seminario “A”, unua paŝo al diplomo de Cseh-instruisto (Jennifer Bishop);

    2. Komunikado per kantado (Suzanne Holten);

    3. Kreema verkado (Ronald Gates);

    4. Plua studado por progresintoj (Bernie Heinze, Hazel Green, Bob Felby kaj Debra McCarney);

    5. Preparado por baza kaj meza ekzamenoj de AEA (Marcel Leereveld).

    La vesperan programon preparis Bernie Heinze. Ĝi inkluzivis interesajn prelegojn de Ralph Harry, emerita ambasadoro de Aŭstralio, Kep Enderby, Prezidanto de UEA, Peter Ellyard el universitato de Suda Kvinslando, profesia antaŭvidanto de la estonteco Rainer Kurz, prezidanto de Germana E-Asocio kaj Dimitar Haĝiev, emerita diplomato el Bulgario.

    Unu vesperon estis permesite deklami kion ajn pri kiu ajn temo kontraŭ risko de kontraŭa opinio kaj ridego. Alia tradicio, planti arbon por paco markitan per ŝildo okazis por la dua fojo en la bela ĝardeno de la kolegio.

    Merkrede okazis ekskurso al la interesa Muzeo de Enmigrado de Viktorio kaj al la nova Akvario. MEA kaptis okazon honorigi per festomanĝo sian grandaniman kaj malavaran membron, Errol Chick. La tuta afero finiĝis per festomanĝo kaj disdonado de atestoj kun interkonsento renkontiĝi venontjare en Perto.

    La jarkunveno de AEA elektis novan estraron. Unuafoje la asocio havas inan prezidanton (Jennifer Bishop). Ankaŭ la du vicprezidantoj estas inaj: Hazel Green (enlandaj rilatoj) kaj Franciska Toubale (eksterlandaj rilatoj). La sekretario estas Ĝono Gallagher.

    Komisiitoj pri la nacia E-biblioteko en Kanbero kaj pri la Libroservo estas serĉataj.

    Elkoran pardonpeton al tiuj eksterlandaj esperantistoj kiuj ne povis veni pro nericevo de la vizoj.

    Jennifer Bishop


    David Kelso (Foto de B.Hekland)Ni festivalu!

    19–21 jan 2001 la okan fojon okazis la tradicia vintra aranĝo Ni festivalu! de E-Asocio de Britio (EAB) en Wedgwood Memora Kolegio en Barlastono (Stoke-on-Trent, Britio) kun partoprenantoj el Anglio, Kimrio, Skotlando kaj Norvegio. La ĉefa vintra aranĝo en Britio ne havas komunan fiksitan programon, sed ebligas al kluboj, federacioj, fakgrupoj kaj hobiuloj fari propran aranĝon en komuna kadro. Kiel tradicie, plej granda estis la laborgrupo pri teatrumado, sed okazis ankaŭ seminario pri instruado kaj duopa laborgrupeto pri pentrado.

    Kompreneble ne eblas dum semajnfino enscenigi grandan spektaklon. La kritikemaj teatrumantoj tralegis kvar teatraĵojn, el kiuj nur unuaktaĵo de la gvidanto Paŭlo Gubbins mem ricevis favoran akcepton. Pro manko de entuziasmo estis vespere prezentata nur La Muro de Julian Modest adaptita de William Simcock. Post tiom da legado kaj diskutado, ĉiuj bonvenigis la dimanĉajn praktikajn ekzercojn. Kiel montri humoron per la korpa lingvo, kiel regi la spiron kaj ĝuste prononci sursceneje? Pri tio ni nun almenaŭ iom scias.

    La seminario sub gvido de Hilary Chapman pritraktis diversajn metodojn pliefikigi lingvoinstruadon. Mi mem estis uzata kiel kobajo dum sesio pri kiel utiligi viziton de eksterlandano dum leciono aŭ en klubo kie la membroj ne bone regas la lingvon.

    La nomo Barlastono jam estas konata pro la ĉiujaraj someraj esperantolernejoj. Se ne okazos io neatendita, ĝi iĝos eĉ pli fama estontece: Post la forvendo de la EAB-oficejo en Londono, oni nun preparas oficejan translokiĝon al Barlastono. Memstara konstruaĵo de la kolegio iĝos esperanto-oficejo kaj vizitantoj povas utiligi la tranokteblojn kaj bongustajn pladegojn en la kolegio relative malaltkoste. La vilaĝo estas agrabla, estas bela ĉirkaŭaĵo por promenoj kaj (ne malgrave) bona trinkejo. Barlastono troviĝas apud Stoke, sufiĉe centre en Britio, tamen semajnfine ne facile atingebla per publika transporto.

    La plej grava sciigo dum la semajnfino, estis la enpostenigo de David Kelso kiel “evoluigisto” por la britia movado. Kelso, ĝis nun ĉefinspektoro pri post-lerneja edukado en Skotlando, estas dungita por (dume) du jaroj en 70%-a posteno por diversrimede antaŭenigi Esperanton en Britio. Li restos loĝanta en Glasgow, sed ĉeestos la oficejon kelktage semajne. En la oficejo li ricevos akompanon de ankoraŭ ne dungita oficisto, kiu prizorgu la ĉiutagan organizan funkciigon. Espereble tiu ĉi moninvesto sufiĉos por doni novan inspiron al la maljuniĝanta brita movado, kies membronombro delonge malkreskas.

    Bård Hekland

    Sur la foto estas David Kelso


    Pozitiva jaro ĉe la Domparo

    Pli ol 20 mil svisaj frankoj estas la sumo de la donacoj ricevitaj de Kultura Centro Esperantista en 2000. Entute kontribuis 3 societoj, 5 geedzaj paroj kaj 69 individuoj. El tiuj 82 kontribuintoj 12 loĝas ekster Svislando. 36 donacis almenaŭ 180 frankojn kaj unu societo (LF-koop) 720 frankojn. Tial KCE havas 37 Apogantojn.

    La donacoj estas la plej grava fonto de enspezo, kiun sekvas la lupagoj (16 mil 500 frankoj). Per la lupagoj KCE kompensas la hipotekan interezon kaj la redonon de ŝuldo al la banko. Per la donacoj KCE funkciigas la servojn kaj kovras la kostojn de la domflegado (ekzemple la riparon de la tegmento).

    Kiel konate, neniu lernejo povas vivi sen subvencioj kaj donacoj. KCE ricevas nenian subtenon de publikaj instancoj, kio garantias ĝian sendependecon. KCE pagas mem ĉion, kaj sukcesas elteni nur ĉar ekzistas eĉ ne unu salajrato: ĉiuj kunlaborantoj estas volontuloj. Restante en via komforto, per eta mondonaco vi kontribuos al la vivo de la kulturcentro. Pck: 23-2921-8, Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds.

    HeKo


    Bona informado pri la marta LF

    Lingva festivalo en Berdjansk (Ukrainio) okazos 17–18 mar 2001. La ĉefa informa sponsoro de LF estas televida kompanio TV-Berdjansk, aliaj informaj sponsoroj estas du FM-radiostacioj, du gazetoj kaj kieva ĉiusemajna revuo “Zagranica”. Jam pri la Festivalo scias multaj homoj.

    Apartaj organizoj (institutoj, kulturdomoj, simple iniciatemaj grupoj) laboras pri siaj partoj de la festivala programo, kaj OK ne influas aktive ilian agadon, ĉar plejparte pri gravaj programeroj okupiĝas profesiuloj. OK nur helpas la homojn ligiĝi, sciigas pri ĉefaj principoj de LF, okupiĝas pri reklamado, artikoloj, teĥnikaĵoj.

    Konstantin Demjanenko
     


    Rekorda aliĝo de dumvivaj membroj

    Granda ondo de dumvivaj membriĝoj en UEA fine de decembro rezultigis, ke en la jaro 2000 UEA ricevis pli da novaj dumvivaj membroj ol en iu ajn jaro de post 1976, kiam la kotizo de dumviva membreco estis fiksita je 25-oblo de la kotizo de Membro-Abonanto. En 2000 UEA ricevis 34 novajn dumvivajn membrojn. La antaŭa rekordo (29) estis de la jaro 1979.

    Plej multe da novaj dumvivaj membroj venis el Francio kaj Germanio (po 5). Japanio kaj Usono liveris po 4, Brazilo kaj Britio po 3. El Nederlando venis 2 dumvivaj aliĝoj, kaj po 1 el Aŭstralio, Bulgario, Ĉinio, Hispanio, Korea Resp., Luksemburgio, Pollando kaj Vjetnamio.

    23 aliĝintoj estas viroj, 11 estas virinoj. La plej juna naskiĝis en 1984, la plej aĝa en 1921. Ok novaj dumvivaj membroj antaŭe ne membris en UEA sed rekte aliĝis en la dumviva kategorio.

    Fine de 2000 UEA nombris entute 899 dumvivajn membrojn.

    GK UEA


    Jarkunveno de EAB

    La jarkunveno de EAB okazos 31 mar (sabate) en Londono. Kvankam la jarkunveno estos en la angla, la aliaj eroj uzos esperanton. La vendredan vesperon estos agrabla programo en la Londona E-Klubo. La programo estos kutima: protokolo de la lasta jarkunveno, raportoj de la sekretario kaj kasisto, diskuto pri la raportoj, voĉdonado pri la raportoj, diskuto pri la venonteco, elekto de la komitato k.a.

    Eric Walker
    Honora Sekretario de EAB


    Nova finnlanda E-junularoLa roka reviviĝo de la finna junularo

    Dumlonge malbrua Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO) oficiale reaktiviĝis ĉi-januare.

    La novaj aktivuloj de la asocio — fondita en 1976 — organizis semajnfinan festivaleton en la bela marborda urbeto Porvoo. Dum la FEJO-semajnfino oni ĝuis modernan rokmuzikon, nokt-kluban vivon, kartludis esperante kaj faris gvidatan promenon al la ligna parto de la urbeto.

    La ideo pri aktivigi FEJO-n naskiĝis dum la “biero-kaj-babilado”-aj vesperoj de la Helsinka klubo. En la lastaj jaroj la movado frontis defion de la nuntempa vivo: organiza agado ne plu interesas homojn kiel antaŭe. Sed por Esperanto, la nova, pli juneca kaj pli malstreĉa maniero alportis frukton. En la pasintsomera festivalo KEF troviĝis novaj membroj por realigi la planojn cerbumitajn dum la trinkejaj vesperoj.

    Post aŭtunaj halhokea maĉo kaj krozado al la rondo Ranetoj (Stokholmo) oni pretis por asocia jarkunsido — sed ne nur por tio!

    12 jan, vendredon, ni venis en Porvoo kaj iris al rok-banda trejnejo por sperti koncerton de la komputilroka Dolĉamar kun lokaj gejunuloj. Ni gaje festis ĝis la mateno, same kiel en la nokt-kluba sabato.

    Dimanĉe Jukka Vaijarvi ludigis sian amatan, kvankam provizore nepublikigitan, Sufiksludon, kaj okazis ankaŭ la kunsido en kiu FEJO havigis novajn, junajn estraron kaj prezidanton (la subskribinto).

    Kvankam eta, FEJO estas jam tre aktiva, precipe eksperimentema kaj eltrovema, dank'al la energiulino Riitta Hämäläinen, kiu efike aktivigas la junajn membrojn. Dum la prezidanto studas en Svedio, FEJO jam organizis ekskurson al psikoscienca ekspozicio, poste sekvos lingvokurso pri tabuaj vortoj, ĉiuprintempa futbalmaĉo kaj multe da kunagado kun la Helsinka klubo. FEJO venis por esti kaj resti!

    Patrik Austin


    Prelegantoj urĝe serĉataj

    La temo de la 25a Internacia Junulara Festivalo (IJF) kiu okazos 11–17 apr 2001 en Bolsena (Italio), 100 km norde de Romo, estas “2001, lingva Odiseo”, klare inspirita el la “2001, Jaro de lingvoj” proklamita de Eŭropa Unio. Pro tio ni ŝatus organizi ciklon de mallongaj prelegoj kiuj donos al la junaj partoprenantoj la eblecon havi pli klarajn ideojn pri sekvaj temoj:

    1. La lingvopolitikoj kaj la politikoj de protekto de minoritatoj proponitaj de Eŭropa Unio: nuna leĝa stato kaj prenitaj intervenoj.

    2. Kiu estas la pozicio de la ĉefaj esperantistaj organizoj kaj de la diskutrondoj kaj kiaj aktivadoj estas komencitaj.

    3. Kiuj strategioj kaj projektoj por la nuna kaj estonta tempo por kreskigi la movadon kaj la junan esperantistaron, kaj kia ebla reala rolo de Esperanto en Eŭropa Unio.

    Ni invitas prelegi ĉiujn, kiuj okupiĝas pri ĉi tiuj temoj. La celo estas krei ene de la Festivalo laboratorion pri studoj kaj diskutoj kiuj generu ion konstruan kaj klerigan por la junaj partoprenantoj.

    Kiu ŝatus kunlabori povas sin adresi al respondeculino pri tema programo Chiara Baro c_baro@yahoo.com aŭ al Michele Gazzola michele.gazzola@esperanto.it prezentante etan resumon pri la temo de la prelego.

    Michele Gazzola


    Werner Bormann en la Malferma Tago

    La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo invitas al sia 14a Malferma Tago sabaton, la 21an de aprilo.

    Ankaŭ ĉi-foje la vizitantoj povos aŭskulti kaj diskuti kun eminenta movadano, d-ro Werner Bormann, prezidinto de la Akademio de Esperanto kaj longtempa estrarano de UEA. El inter multaj kampoj, pri kiuj li jam longe okupiĝas, d-ro Bormann elektis kiel temon de sia kontribuo en la Malferma Tago la evoluon kaj defiojn de la faka lingvo de Esperanto.

    Specialaĵo de la tago estos, ke al unu el la oficistoj de la CO, Rob Moerbeek, ĝi estos la lasta Malferma Tago antaŭ lia emeritiĝo. Tial li havos propran programeron por rememori sian 32-jaran servadon en la sidejo de la Asocio.

    Kiel kutime, krom specialaj ofertoj, la libroservo rabatos la prezojn de ĉiuj siaj varoj je 10%. Funkcios bazaro de esperantaĵoj kaj la tutan tagon oni povos spekti Esperanto-filmojn. Ĉiu vizitanto povos partopreni en senpaga loterio kaj babili kun aliaj ĉe la senpagaj kafo kaj teo. La programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horo.

    GK UEA


    Alvoko el Lublino

    (HeKo) En Lublina Politekniko Esperanto estas oficiale instruata kiel dua elektebla lingvo por studentoj pri mediprotektado. Ĉiujare (ekde 1995) kvarono aŭ triono de studentoj elektas Esperanton kiel duan lingvon. La unua fremdlingvo estas la angla kaj la dua estas unu el la sekvaj: germana, franca, rusa kaj Esperanto.

    La studado daŭras du semestrojn kaj enhavas 60 horojn (po 30 en la semestro, 15 semajnoj x 2 horoj). Kutime la studadon de mediprotektado komencas ĉirkaŭ 130 personoj, el kiuj 30–40 elektas Esperanton. Ĉi-jare nian lingvon studas 35 personoj.

    Nia problemo estas, kie oni povus fari eksterlande profesian praktikon. Mi serĉas tiuspecajn kontaktojn. Mi povas akcepti personon, kiu volas doktoriĝi en la kampo de media inĝenierio, por fakiĝi pri tersurfaca protekto (grundoprotekto, konstruado de rubdeponejoj, rekultivado de rubdeponejoj, rekultivado de grundo, redoksiaj transformiĝoj en anoksiaj kondiĉoj en grundo).

    Witold Stepniewski
    Vic-dekano de la Fakultato de
    Konstrua kaj Sanitara Inĝenierio


    Intense studi en Kalifornio

    Esperanto-Ligo por Norda Ameriko kaj Esperantic Studies Foundation aŭspicias la 32an ĉiujaran Esperanto-Kursaron.

    Ĉi-jare la Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro okazos 2–13 jul en nova, suna loko, centre de la urbo, ĉe la Universitato de San Francisco. Studentoj loĝos en unu el la novaj dormejoj, Halo Gillson. Situanta tute apud la fama Orpordega Parko, kaj per mallonga aŭtobusveturo apud la urbocentro, Fiŝista Doko, Strato Castro kaj Haight-Ashbury, la loko estas bonega por studi Esperanton kaj la lokan kulturon. Loĝkosto, kun tri manĝoj ĉiutage, estos 800 USD por dividi ĉambron, aŭ 917 USD por unupersona ĉambro. Ĉambrorezervojn oni devas ricevi antaŭ 15 apr 2001, por garantii loĝadon.

    Nia dusemajna programo de intensa studado proponas unikajn eblecojn por plezure plibonigi vian Esperanton. Ni proponas la jenajn du kurs-nivelojn:

    Plia memfido pri Esperanto

    Tiu kurso, por la postkomencantaj kaj progresantaj lernantoj, celas helpi al studentoj gajni memfidon pri efika kaj krea uzado de la lingvo. Diversajn legaĵojn kaj la vidbendan kurson Pasporto al la tuta mondo oni uzos por lanĉi vin al esplorado de multaj flankoj de la konversacia kaj skriba Esperanto. Studentoj havos okazojn por roli en ordinaraj konversaciaj fonoj, plibonigi siajn legajn kaj skribajn kapablojn, kaj konatiĝi kun la aktuala Esperanta kulturo. Kosto: 295 USD.

    Aŭdaj-vidaj metodoj por instrui kaj lerni Esperanton

    Ĉi-jara supera kurso estos laŭforme intensa grupdiskutado pri aŭdaj-vidaj materialoj kaj metodoj de Esperanto-instruado. Studentoj esploros aktualajn konceptojn pri la teorio de dualingva akirado kaj kiel tiuj rilatas kun modernaj instrumetodoj, pristudos vastan gamon da materialoj nuntempe haveblaj por Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj laboros en malgrandaj grupoj por pluadaptigi kaj evoluigi ilin. La kurso valoros por ĉiu interesita pri tio, kiel Esperanto estas instruebla kaj lernebla, ĉu klas-ĉambre, klube, aŭ rete. Necesos aktive partopreni. Kosto: 295 USD.

    Stipendioj de ELNA/ESF

    Studentoj kaj instruistoj povas ricevi partan financan subtenon por kotizo kaj loĝkostoj. Ni invitas klubojn kaj unuopulojn rekomendi studentojn por supera studado. Interesitoj, studentaj kaj instruistaj, skribu en Esperanto, priskribante siajn Esperanto-historiojn (studado, instruado, kluba aktivado) al Ellen Eddy, adreso malsupre.

    Kromaj aktivaĵoj

    Ni provizas multajn eblecojn por ĝui uzadi Esperanton ekster la klasĉambro. Ekskursoj, grupa kantado, popoldancado, diapozitivaj prezentoj, ekzercado pri publika prezentado, kaj specialaj prezentoj pri diversaj temoj pri Esperantaj lingvo kaj kulturo disponeblas dum vesperoj kaj semajnfinoj. Se vi volas fari prezenton pri via speciala intereso, kontaktu Ellen Eddy (adreso malsupre). Por ekzemploj de la pasintjaraj aktivecoj, vizitu la hejmpaĝon de la kursbulteno por 2000, La NASKa Fasko, ĉe http://www.medialabinc.net/nask/nask.htm.

    Por informoj pri kursoj, stipendioj, loĝado kaj aliĝformuloj, kontaktu la organizantojn: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512 Rete: eddyellen@aol.com

    Don Harlow


    Kurte

    D-ro Hans Michael Maitzen estis reelektita por dujara periodo kiel sekretario de la Packomitato de Ne-Registaraj Organizaĵoj reprezentataj ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno. En la Packomitato membras 22 NRO-j. (GK UEA)

    Prezidento de Slovenio, Milan Kučan, esperas, ke la slovena traduko de la E-libro de Zlatko Tišljar Eŭropa ideologio “atingos pli vastan legantaron, aparte inter la junaj homoj”. (Esperanto)

    La estraro de Verniolle (Francio) honoris la memoron de E-aktivulo Raymond Pons nominte Salle Raymond Pons – Espéranto la salonon, disponigitan por E-kursoj. (SAT-Amikaro)

    7 dec 2000 grupeto da e-istoj el kelkaj nord-italaj urboj kun E-standardo partoprenis en Nico manifestacion okaze de Eŭrop-Unia Interregistara Konferenco. (l'<|>esperanto)

    SAT-Amikaro sub la titolo Radio espéranto ĉiuvendrede disaŭdigas sin en pariza liberecana radiostacio Radio libertaire. (SAT-Amikaro)

    Pro ekonomiaj kialoj la estraro de la Estona Radio planas ĉesigi multajn programojn, inter ili ankaŭ la ĉiusemajnan E-programon. (Heroldo de Esperanto)

    Budapeŝta radiostacio Klub elsendis tuthoran — muzike interrompitan — interparoladan programon pri E-to. En la studio ĉeestis Oszkár Princz. (Interredaktore)

    Ministerio pri scienco financis projekton de Kroata E-Ligo en kiu pri komputiloj edukiĝis 14 membroj k kunlaborantoj de KEL en la tria aĝo. (Tempo)

    Koresponda Servo Mondskala de UEA en 2000 ricevis entute 378 korespondpetojn el 53 landoj (en 1999 estis 428 petoj). Plej multe da petoj venis el Francio (80), sekvas Ruslando kun 76 petoj k Brazilo kun 54 petoj. (GK UEA)

    Internacia magazino Monato pasint-jare havis plej multajn abonantojn en Germanio (219), Francio (155) k Japanio (131), entute en 73 landoj. (Monato)

    Je la asembleo de Venezuela E-Asocio (4 nov 2000) estis inaŭgurita nova propra sidejo de VEA; tie jam funkcias E-kurso. (Venezuela Stelo)

    D-ro Chris Gledhill, la tradukinto de La hobito de Tolkien, akceptis la postenon de vicprezidanto de Skota E-Asocio. (Scottish Esperanto Bulletin)

    La komitato de Unuiĝo Franca por E-to decidis eldoni provekzempleron de nova dumonata revuo, planata anstataŭ ĉiumonata Franca Esperantisto; ĝi konsistos el du partoj: franca k E-ta; ĝin preparos Christian Lavarenne por la aprila komitat-kunsido. (Franca Esperantisto)


    Bonvenu al Peterburgo

    La landa E-kongreso kaj festivalo EoLA okazos 4–11 mar 2001 en Sankt-Peterburgo.

    Konciza programo:

    4 mar. Alveno, registriĝo kaj enloĝigo; interkona vespero kaj salut-koncerto.

    5 mar. Inaŭguro de REK-20; REU-konferenco; KEK-kunveno.

    6 mar. REU-konferenco; PREM-kunveno; koncerto de Georgo Handzlik.

    7 mar. REU-konferenco; koncerto de peterburgaj artistoj.

    8 mar. Solena fermo de REK; malfermo de EoLA; koncertoj de JoMo kaj Povorin.

    9 mar. Koncerto de KNAB.

    10 mar. Koncertoj de Obrezkov, Koĉetkova, Kablukov.

    11 mar. Porurba komuna koncerto. Ekskurso.

    Ankoraŭ kelkaj eroj de la programo: LONo (Lingva Olimpiko por Novuloj) kaj BeLego (konkurso de bela legado), REJM-konferenco, prelegoj, diskutrondoj pri movadaj kaj kulturaj aferoj, intelektaj ludoj, komuna kantado, karaokeo. Abundos nokta programo: barda kafejo, poezia salono, tea ceremonio, diskoteko, nokta videohalo (+lumbildoj), diskoteko, “popolaj” E-ludoj…

    Georgij Kokolija
     


    Mensogulinoj

    Printempa novelo de Teuvo Pakkala

    Hanna kaj Lidia estis tre emociitaj.

    Tiel estis ĉar hieraŭ ilia kuzino Olga vizitis ilin por montri sian novan palton kaj rakontis, ke kiam ŝi iris pro komisio de sia panjo en la urbon, ĉiuj rigardis ŝin. Precipe la altranguloj. Ja ŝi havis printempan palton, kiun havas nur infanoj de altranguloj kaj de kelkaj riĉuloj! Olga opiniis sin kvazaŭ ido de altranguloj kaj tiel ŝajnis ankaŭ al ŝiaj kuzinoj.

    Ili estis ravitaj de Olga. Ili iris ĝis la pordo por postrigardi ŝin. La juprandoj de Olga svingiĝis tre gracie!

    Ho, se ankaŭ ili havus printempajn paltojn! Sed ne, ili havis nur longajn mantelojn, sub kiuj la juprandoj tute ne videblis kaj ne povis svingiĝi.

    — Se Dio lasus nin trovi sur strato sepdek kvin peniojn, ankaŭ ni aĉetus novajn printempajn paltojn! — diris Lidia.

    Sed Hanna klarigis, ke tio ne sufiĉus, ĉar oni bezonas multe pli ol markon.

    — Se Dio lasus nin trovi cent kvindek markojn! — tuj esperis Lidia. Kaj enirante hejmen ŝi kurbiĝis kaj rigardis tre atente, kvazaŭ serĉante kudrilon.

    Vespere ŝi preĝis en la lito, ke Dio faligu la monon antaŭ ilian ŝtuparon, kie ŝi ĝin trovu matene. Vekiĝinte ŝi tuj iris kontroli, malkompaktigis la humon, eĉ fosis truetojn kaj koleriĝis, ĉar ŝi nenion trovis. Ja okazis ankaŭ antaŭe, ke malgraŭ preĝado ŝi ne ricevis ion, sed nenion ŝi tiel deziris kiel printempan palton. Ŝi preskaŭ ploris.

    Sed tage, kiam panjo foriris plenumi siajn komisiojn ie kaj ili restis solaj hejme, Hanna prenis la ruĝan bluzon, kiun panjo portadis dum la laboro, kaj surmetis ĝin por vidi, ĉu ĝi taŭgus kiel printempa palto. Ŝi promenis en la ĉambro, balancante sian korpon tiel, ke la juprandoj svingiĝis.

    Lidia raviĝis senlime, sed ŝi tuj ekbedaŭris, ke ne estis bluzo ankaŭ por ŝi.

    Hanna iris al la subtegmentejo kaj prenis tie la nigran dimanĉan bluzon de panjo kaj donis la ruĝan al Lidia. Kaj ambaŭ kune provis promeni. Ankaŭ Lidia sukcesis bone svingi la jupon, post kiam Hanna iom instruis ŝin. Ambaŭ amuziĝis, sed precipe Lidia.

    — Ĉiuj kredos ilin veraj printempaj paltoj, ĉu ne? — demandis Hanna.

    Lidia jesis. Kaj laŭ ŝi ili ja estis tute veraj. Eĉ la manikoj — tiom longaj ke ili falis ĝis la genuoj kiam la brakoj estis rektaj kaj kies mezo pendaĉis kvazaŭ malplenaj saketoj kiam ili estis kurbitaj — laŭ Lidia estis nur pompaj, ĝuste kiel ĉe veraj printempaj paltoj. Ili havis pli bonajn kaj pli belajn printempajn paltojn ol Olga!

    Pro tio ili nun estis ekscititaj! Kaj ili eliris por promeni en la urbo.

    Ili rigardis ĉiujn homojn por vidi, ĉu tiuj rimarkas ilin. Kaj kiam iu ilin rigardis, ili plezuriĝis kaj svingis siajn jupojn ankoraŭ pli forte. Kiam renkonte al ili iris altrangula sinjorino aŭ fraŭlino, ili rigardis ŝin ridetante. Kaj preterpasinte pensis, ke tiuj supozis ilin riĉaj. Tamen kamparanojn ili preterpaŝis digne, en firma fido je sia altranguleco.
    Bildo de Maria Bajenova
    En iu strato ili ekvidis antaŭ si sian onklinon. Ili iris per alia strato por renkonti ŝin. Lidia pensis, ĉu ŝi rekonos ilin… Kaj renkontante la onklinon Hanna ridetis, sed Lidia aspektis serioze kaj digne.

    — De kie vi venas? — demandis la onklino kun mirigita mieno.

    — De komisio de panjo! — respondis Lidia rapide, konvinkita, ke tio estas konvena, ĉar ankaŭ Olga estis plenumanta komision de sia panjo.

    — Kiujn ĉifonaĵojn vi surhavas!

    — Ili estas niaj novaj printempaj paltoj! — respondis Lidia firme kaj iom kolere, ĉar la onklino parolis pri ĉifonaĵoj. Kaj ŝi komencis rakonti:

    — Ni ricevis ilin ĝuste hodiaŭ. Panjo aĉetis ilin en Sunila vendejo, kaj ili estas faritaj de Josefina Juustinen. Kaj Josefina devis tre hasti, ĉar devas esti faritaj novaj printempaj paltoj por la infanoj de ĉiuj altranguloj. Por ni Josefina faris pli frue ol por la infanoj de la armea komisaro, ĉar Josefina estas nia baptopatrino.

    La onklino aŭskultis mirigite, ne sciante kion pensi. Oni povus ĉion kredi vera, se oni estus tute blinda kaj ne vidus, ke ili surhavas bluzojn de sia panjo! Kaj tiel serioze kaj eĉ sen ajna hezito Lidia mensogis al ŝi. Laŭ ŝi, Josefina eĉ preferis ilin, ĉar ŝi estas ilia baptopatrino!

    — Sed Josefina ne estas via baptopatrino.

    — Ŝi ja estas la baptopatrino de Olga!

    — Sed ne de vi!

    — Nu jes, sed Josefina ŝatas nin kvazaŭ ŝi estus nia baptopatrino, — senkonfuze klarigis Lidia.

    — Sed ili ne estas printempaj paltoj, vi ja havas bluzojn de via panjo!

    — Ne, ne, — asertis Lidia. — Ili havas longajn manikojn, nur ĉar tio estas nova modo. Ĉiuj gealtranguloj rigardis ilin, kaj unu sinjorino demandis, kiom ili kostis. Ili kostis cent kvindek markojn.

    La onklino ekridus, se al ŝi ne ŝajnus tiom terure, ke tia etulino provis mensogi eĉ pri aferoj, pri kiuj ŝi nenion sciis. Ŝi strikte ordonis al la knabinoj, ke ili iru hejmen, kaj intencis mem veni kaj sciigi panjon pri ilia malbela petolado.

    Hanna diris al Lidia, ke estas stranga tiu onklino, ĉar ŝi ne kredis. Sed ili spite al la onklino kaj ŝia ordono iris al Olga por montri siajn paltojn.

    Survoje tien Hanna elpensis, ke Olga — kiu estis pli aĝa ol ili — estu kvazaŭ ilia panjo kaj ili estu kvazaŭ ŝiaj filinoj kaj ke ili kune iru ien.

    Olga tuj konsentis pri ilia propono. Ŝi prenis la pajlan ĉapelon de sia frato, kaj al ĝi ili alkudris buntajn ŝtofpecojn kaj rubandojn, paperajn florojn kaj aliajn haveblajn ornamaĵojn, kiuj laŭ ili estis konvenaj. Por Hanna kaj Lidia ili vindis ĉapelojn el kaptukoj. Kaj tiel ili reiris en la urbon.

    Ĉiuj homoj rigardis kaj ridetis al ili, kio tre plaĉis al ili. Ili konjektadis, ke ĉiuj homoj pensas kaj supozas: “Kiuj do estas ili? Kiu estas tiu sinjorino? Ili ja estas belaj! Kiu faris al ili tiujn novmodajn paltojn?..”

    Tre kontentaj kaj ekscititaj ili revenis! Olga ankoraŭ ne emis iri hejmen, sed venis unue al siaj kuzinoj por plu paroli pri si mem, ĉar ŝi opiniis sin la plej elstara el ili, ĉar ŝi havis la veran printempan palton kaj do estis ververa damo!

    La onklino de Hanna kaj Lidia jam pli frue venis en ilian hejmon, kaj tie klarigis al panjo kaj ankaŭ al paĉjo, kiu venis hejmen por tagmanĝi, kiel ŝi renkontis la knabinojn surstrate kaj kiel Lidia mensogis. Tio ŝajnis al panjo tute nekredebla. Kaj ankaŭ la onklino asertis, ke se ŝi ne aŭdus propraorele, kiel Lidia rakontis pri la printempaj paltoj, ŝi ne kredus tion. La onklino konkludis, ke ĝi okazis eble nur pro tio ke Hanna plantis tiujn mensogojn en la kapon de Lidia. Ĉiukaze tio estis terura, kaj la patrino decidis puni ilin severe.

    Kiam la knabinoj revenis, panjo malfacile povis konservi la severecon de la menso kaj mieno. Ĉio estis fandiĝonta en ridon. Ion pli komikan ŝi neniam vidis!

    Olga komencis tuj tre serioze rakonti, kvazaŭ pri io bonega, ke ili trairis la tutan urbon kaj ke ĉiuj supozis, ke ŝi estas sinjorino kaj Hanna kaj Lidia estas ŝiaj filinoj.

    — Jes, vere kaj fakte oni supozis! — diris la onklino. — Pri tiaj birdtimigiloj ĉiuj ridis!

    Sed neniu ridis. Ĉiuj nur tre amikece ridetis. Kaj Lidia klarigis:

    — Iuj gesinjoroj venis renkonte al ni, kaj ili demandis unu la alian pri ni: “Kiu estas tiu bela sinjorino, kiu havas tiel belajn filinojn?”

    Olga iom ekdubis pri siaj kunulinoj, kaj komencis defendi sin dirante, ke ŝi ja havas veran printempan palton, faritan de Josefina Juustinen, kiu faras por ĉiuj infanoj de altranguloj…

    — Nu, kio estas tiuj? — demandis panjo al Hanna kaj Lidia pri la bluzoj.

    Kaj kiel la plej puran veron, Lidia respondis firme:

    — Novaj printempaj paltoj. Ili estas el simila ŝtofo kiel la bluzoj de panjo, kaj tial ankaŭ la onklino kredis, ke ili estas bluzoj de panjo, sed ili ne estas. Panjo tamen rajtas pruntepreni ilin ĉiam, kiam ŝi bezonos…

    Panjo ne sciis kion fari. Sed paĉjo diris al ŝi kaj al la onklino, ke la infanoj havis ne mensogon sed firman kredon.

    (1895)

    Tradukis el la finna
    Anja Karkiainen


    Teuvo Pakkala (1862–1925). Finna ĵurnalisto kaj instruisto. Li verkis novelojn, romanojn kaj teatraĵojn kaj redaktis porinfanajn kajerojn. Li rakontis realisme pri la vivo de nepotenculoj en la ĉemara urbo Oulu kaj de trunkflosistoj. Plej ŝatataj iĝis liaj rakontoj pri infanoj kaj la ankoraŭ tre populara teatraĵo Ĉe la flosad-rivero.

    Helena MelnikovaLiro-2000

    Helena Melnikova

    19-jara fraŭlino Helena Melnikova, kies poemojn laŭde menciis la juĝkomisiono de Liro-2000 portas, laŭ ŝiaj propraj vortoj, “pezan ŝarĝon”: du muzikaj lernejoj, kantado en kelkaj ĥoroj, membreco en bardaj kluboj, partopreno en festivaloj de amatoraj kantoj, duono da vojo al la supera klero (filologia fakultato) kaj multaj impresoj pri esperantistaj aranĝoj.
     

    Eks-promte

    1

    Vi ankoraŭ esperon havas?
    Vi ĝis nun homajn vortojn kredas?
    Ho infano, vi estas sankta!
    Ve al vi, stultulaĉ' mizera!

    2

    Mi ne celas atendi helpon,
    Nek atendi pohoran velkon.
    Mi elektos tagon aŭ nokton,
    mi elektos tempon kaj lokon —
    mi forlasos la Teron memstare.
    Ne balbutu, ke pekas mi — vane:
    mi ne kredas inferon, tamen…
    Tie estus almenaŭ varme!

    3

    Mia flago senforte pendas,
    mia flamo ne plu varmigas,
    miaj vitroj koloraj fendas,
    mia vento flugadi pigras.
    Ili diras: ĉu io gravas
    aŭ vin ne embuskas fino?
    Jes, sinjoro Kajam, vi pravas…
    Mi foriras aĉeti vinon.
     


    Finvenkismo kaj centralismo, aŭ raŭmismo kaj federismo?

    Intervjuo al Giorgio Silfer

    LOdE: La redakcia artikolo en LOdE. 2000: 12, pri eventuala reformo de la povostrukturo en UEA (precipe de la Komitato), vekis interesajn komentariojn. Unu el ili estas mallonga eseo de Giorgio Silfer “Federalismo aŭ krizo: Kolonjo 1933 pezas ĝis nun”. (Heroldo de Esperanto. 2001: №1). Ĉu d-ro Silfer bonvolas resumi siajn tezojn?

    GS: Estas oportune premisi, ke mia interesiĝo pri UEA estas esence historiografia. La asocio fondita de Hodler en Ĝenevo (1908) konsistis nur el individuaj membroj. En 1933 Ĝenevo interkonsentis kun Parizo (centralo de la landaj societoj) pri kunfandiĝo. Laŭ tiu interkonsento UEA havu kaj individuajn kaj asociajn (nuntempe oni diras: aligitajn) membrojn. La ĉefa instanco estu elektata de la reprezentantoj de la landaj societoj (A-komitatanoj), plus malgranda kvoto elektita de la delegita reto (B-komitatanoj). Ĉi tiu strukturo daŭras jam preskaŭ 70 jarojn, kun unusola modifo: ekde la 1980aj la menciitan kvoton elektas ne la delegita reto, sed la tuta individua membraro. En mia mallonga eseo mi esprimis miron, ĉar la svisaj gvidantoj de UEA en 1933 ne klopodis enkonduki pli federan strukturon, sed akceptis plenan centralismon. Kio interalie kondukis, en Stokholmo 1934, al la elimino de tiuj svisoj, unuavice Edmond Privat, eliranta prezidanto. Mi klarigis tion per la fakto ke la organiza modelo de “armeo konkeronta la mondon” pli kongruas kun la ideo de “fina venko”, dum la federismo pli kongruas kun raŭmismo.

    LOdE: Bonvolu klarigi la diferencon inter la du organizaj konceptoj.

    GS: En federa organizo mankas la “tegmentismo”: la centro estas konsiderata ne kiel gvida, sed kiel subsidua por siaj federitoj. Tio ĝenerale influas la labormetodon: ne plu laŭ vertikala akso, sed prefere laŭ horizontala. Kaj tio influas la reprezentosistemon: la Komitato havus du branĉojn — en unu (pariteta) la landaj asocioj estus ĉiuj reprezentataj po unu aŭ du komitatanoj; en alia (proporcia) la individua membraro rekte elektus siajn komitatanojn, proporcie al la kvanto da IM en la unuopaj landoj. Tiu ĉi estas precize la sistemo antaŭvidita por la naskiĝonta Esperanta Civito: ĝi plej garantias kaj kolektivojn kaj individuojn.

    LOdE: Vi aludis al la Civito, kies konstitucio estas promulgota en Sabloneto (Italio), 2 jun 2001. Kiel funkcios ĝia reprezenta mekanismo?

    GS: Ni vidu la apudan skemon. La Parlamento havas du branĉojn: Forumo kaj Senato. La paktintaj establoj nomumas unuope la proprajn delegitojn en la Forumo, kie ili havas po unu voĉo. La individuaj civitanoj elektas, ĉiun kvinan jaron, per ĝenerala kaj sekreta baloto la membrojn de la Senato (entute 19): la ĉefkandidato de la gajninta listo fariĝos la Konsulo (la dua kandidato de la listo fariĝos vickonsulo). La Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento, sed ankaŭ plenumas la ekzekutivan povon, aplikante la parlamentajn decidojn pere de “registaro” nomata Kapitulo. La decidoj de la Forumo devontigas la establojn, sed ne la individuojn (krom se la establoj konformigas siajn statutojn), dum la decidoj de la Senato devontigas la individuojn.

    LOdE: La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, deklaris ke la Esperanta Civito povos peti aliĝon al UEA kiel faka asocio…

    GS: La Civito ne estos faka asocio, sed konsorcio de multaj establoj celanta esti subjekto de internacia juro. Eventuale ĝi petos aliĝon tie, kie kunsidas aliaj subjektoj de internacia juro. Aliflanke, ĉiuj E-establoj (supernaciaj, landskalaj, lokaj, fakaj ktp) principe rajtas aliĝi al la Pakto, kaj sekve iliaj membroj (aŭ abonantoj) rajtas peti la civitanecon.

    LOdE: Ĉu la aliĝo al la Pakto estas multekosta?

    GS: La aliĝo estas finance senkosta. Ĝi tamen implicas moralan elekton: la memkonscio pri sia Esperanta identeco, do senti sin apartenanta al senŝtata diaspora lingva grupo, konforme al la art. 1, par. 5, de la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj (Barcelono, 1996).

    LOdE: Ĉu la Esperanta Civito ne riskas esti (strukture federisma) duoblaĵo de UEA?

    GS: Tute ne. UEA estas internacia neregistara organizo kiu strebas disvastigi lingvon kaj defendi lingvajn rajtojn (kvankam ĝi ne defendas la cititan Deklaracion de Barcelono: tion faras nur la Pakto, ĉar Esperanta PEN-Centro aliĝis al la Pakto kaj mem iniciatis la Deklaracion, kune kun la tuta PEN-Klubo Internacia kaj amaso da aliaj lingvoinstitucioj, sen UEA). La Civito estos subjekto de internacia juro strebanta defendi la rajtojn de siaj civitanoj. Laŭ la projekto de Karolovaro, la Civito ne strebos havi internacian libroservon aŭ universalan kongreson: ĝi strebos starigi alispecajn kulturajn, socialajn kaj administrajn servojn por siaj civitanoj. Somerumejo por E-infanoj aŭ ripozdomo por maljunaj E-lingvanoj, ekzemple, estus servoj pli kongruaj al la celoj de la Civito ol al tiuj de UEA. Kaj ambaŭ realaĵoj povos kunekzisti. Same povos kunekzisti la Civito kaj SAT: verdire ili estas inter si pli similaj, ĉar ambaŭ estas/os PERlingvaj pli ol PORlingvaj realaĵoj — simple la laborista E-movado praktikas la klasbatalon (almenaŭ teorie), dum la Civito ne naskiĝos sur klasbatala fundamento.

    LOdE: Ĉu vi ne antaŭvidas ke ankaŭ UEA iam povos havi federisman strukturon?

    GS: Teorie tio eblas, sed ekzistas tro multaj obstakloj. Unuavice, la tempoj: reformi (kaj eĉ radikale!) la statuton okupus plurajn jarojn. Due, la internaj ekvilibroj estas tro malstabilaj: UEA ne havas estraron kun tre fortaj personecoj (la lasta estis Humphrey Tonkin, estrarano ĝis 1989); en la 1990aj jaroj iom post iom la fakaj asocioj levis la kapon, kompare kun la landaj asocioj — ekde 1994 kun estrarano pri faka agado, ekde 1998 kun la t.n. strategia forumo… nun ili ŝajnas ree sinki, laŭ la ĝenerala membrokrizo. La landaj asocioj mem estas kelkdeko, sed nur kelkaj el ili (ĉiuj en Eŭropo, escepte de Japanio kaj Brazilo) sume kovras pli ol du trionojn de la aligita membraro: ĉu ili konsentus egali (eĉ pli ol nun) al nombre sensignifaj partneroj? Trie, ĉiu reformo kuntrenus pli-malpli drastajn ŝanĝojn ĉe la personaro: ĉu sen rezistoj? Kiel ajn, ekzistas limdato, eĉ morta linio, kiel dirus la angloj: kiam la individua membraro konsistos plejparte el okcidenteŭropaj emeritoj, UEA ne estos plu memreformebla. Detalan statistikon mi ne konas, sed mi perceptas ke la tempo laboras kontraŭ ia sukcesa perestrojko de tiu asocio.

    LOdE: Kio okazas tiam? Ĉu tiaj asocioj mortas?

    GS: Ne nepre, kaj ne tuj. Simple ili ne havas plu internan forton por naĝi en la makrosocio, sed nur por flosi. Eventualaj ŝanĝoj dependos nur de eksteraj makrosociaj novaĵoj, ne de internaj mikrosociaj premoj. Por Esperantio ĝenerale la enkonduko de interreto povus esti unu el tiuj eksteraj makrosociaj novaĵoj. Interalie la Esperanta Civito estis teorie pensebla, sed praktike nerealigebla antaŭ la disvastiĝo de interreto.


    UEA devas ŝanĝi pensmanieron!

    Dum konsultiĝo de mezeŭropaj E-organizaĵoj en Zagrebo (15–17 sep 2000) V. Morankić (Kroatio) prezentis interesan ideon. Li rimarkis, ke laŭ jara bilanco, UEA posedas kapitalon investatan per diversaj akcioj, obligacioj. Poste li starigis demandon: Ĉu eblus almenaŭ 10 aŭ 20 procentojn de la kapitalo investi en la Esperanto-movado, anstataŭ “pliriĉigi Nederlandon”?

    Bedaŭrinde, pri la ideo aliaj partoprenantoj ne strebis diskuti. Ankaŭ estrarano de UEA Petr Chrdle el Ĉeĥio ne estis preta respondi la demandon, verŝajne pro tio, ke li en UEA ne okupiĝas pri financaj aferoj. Por ke la ideo de V. Morankić ne estu forgesita, mi volas pridiskuti ĝin.

    Kion signifas investi kapitalon en E-movado? La problemon mi klarigos laŭ unu ekzemplo.

    Legantoj povas imagi, ke en iu lando estas iu funkciulo de la landa E-movado. Li bezonas aŭton, ĉar antaŭan veturilon li devis ferrubigi. Havante la aŭton li povus esti pli utila al la movado kaj samtempe al sia familio.

    Kial li ne povas normale aĉeti la aŭton ricevante simplan bankokrediton? Aĉetante aŭton li devis antaŭvidi en siaj elspezoj ne nur partopagojn sed ankaŭ kostojn de aŭta ekspluato. Pro tio ĉiumonataj partopagoj proponataj per bankoj estas por li tro grandaj. Legantoj devas scii, ke en vico de liaj elspezoj la ĉefaj estas kunligitaj kun edukado de liaj gefiloj-studentoj.

    Do, kion li atendus flanke de UEA? Li volus ricevi pli taŭgan krediton de UEA, kiu ebligus al li pagi kontraŭ la aŭto. Kompreneble, ke UEA ricevus de li redonon de la kapitalo kaj pli grandan procenton ol tiu kiun la asocio ricevus de bankoj investante per ĝisnunaj metodoj.

    Kiajn aliajn profitojn ricevus E-movado? Mi supozas, ke liaj familianoj vidante la helpon de la asocio, estus varbitaj al la movado. Ankaŭ konatoj de la familianoj interesiĝus pri la helpema E-movado.

    Do, tiaj estas profitoj, sed nun oni devas serioze pridiskuti riskon kiu ĉiam akompanas investprocezon. Li laboras kiel instruisto kun almenaŭ kelkjara dunga perspektivo. Lia edzino ricevas renton. Oni vidas, ke la risko estas malgranda des pli, ke la gefiloj post siaj studoj malpligrandigos elspezojn de la familio. Nur malsanego aŭ alia malfeliĉo povus kaŭzi, ke la familio estos nepagipova.

    Sed ekzistas nesimpla kontraŭa flanko de la problemo. Oni devas mencii pri diversaj leĝoj, impostsistemoj en Nederlando kaj en aliaj landoj, kiuj kaŭzus ke investado ne estus ebla en ĉiuj landoj. Resto, mi pensas, estas nur teknikaj problemoj. Sed en tiuj landoj en kiuj la ideo estus realigebla oni devas ĝin provi. Por tio estas bezonata nur ŝanĝo de pensmaniero de funkciuloj de UEA.

    Mi donis nur unu ekzemplon de investeblecoj, sed laŭ mia scio en Kroatio estas jam preparitaj du projektoj: aĉeto de domo por Kroata E-Ligo en Zagrebo kaj renovigo de junulara restadejo Vila Amfora en Kostrena, propraĵo de E-Societo Rijeka, por ebligi akcepti en la restadejo 50 personojn je pli bona komforto.

    Do, ekzistas diversaj eblecoj, nur estas bezonata bona volo de responsaj organoj de UEA.

    Aleksander Zdechlik (Pollando)


    Trompaj proponoj el Niĝerio

    En la pasintaj jaroj UEA ofte avertis pri trompaj almozpetoj kaj komercaj proponoj, kiujn precipe delegitoj de UEA ricevis. Lastatempe tiu misuzo de la Delegita Reto ĝenerale mildiĝis, sed insiste daŭras veni komercaj proponoj el Niĝerio.

    La leteroj el Niĝerio proponas partoprenon en transpago de enormaj monsumoj kun promeso pri granda gajno. Tiuj proponoj estas tute falsaj kaj temas pri sisteme organizita krima agado. Antaŭe delegitoj de UEA ricevis ilin en anglalingvaj leteroj, sed lastatempe ili komencis veni ankaŭ rete, telefakse kaj eĉ telefone, kaj ankaŭ al aliaj esperantistoj ol delegitoj. Ankaŭ la uzata lingvo ĉiam pli ofte estas Esperanto.

    Mi denove avertas, ke temas pri pura trompo. Oni ne respondu al la proponoj. Telefaksojn kaj leterojn, kune kun la koverto, oni povas plusendi al la Centra Oficejo de UEA sed oni ankaŭ povas transdoni ilin al la loka polico. En multaj landoj polico jam okupiĝas pri la afero.

    Osmo Buller, Ĝenerala direktoro de UEA


    Pri la historio

    Mi loĝas en Francujo kaj estas via nova leganto. Estis plezuro ricevi la unuan postnovjaran numeron. Via datrevenaro estas ege interesa kaj tiurilate mi havas demandon: Ĉu ankaŭ antaŭ la regantarfalego en 1917 la E-movado estis subpremita en Ruslando?.. Min interesas la okazintaĵoj de 1911: la fermo de la Ligo, arestoj, ktp. Ĉu ne pro tio Kabe forlasis la movadon, ĵus post la apero de lia vortaro? Ĉu la Ligo Ruslanda estis neŭtrala aŭ subtenis la ribelulojn de 1905?

    Yenovk Lazian (Francio)

    Ni rekomendas legi la 40-paĝan monografion Esperanto en Ruslando, kiu estis eldonita pasint-jare (por ricevi ĝin sendu 6 IRK al nia adreso). Kelkaj artikoloj pri ĉi tiu temo (interalie, tri artikoloj pri la kazo Postnikov) estas konsulteblaj en nia retpaĝaro. (LOdE)


    Sendanka tasko

    La fondintoj de la Tutmonda Hilelista Asocio intencas, laŭ Mato Spekuljak (LOdE. 2001: 1), fariĝi ponto inter diversaj religioj. Bedaŭrinde la ilustraĵo, kiun vi uzis apud la letero, ne karigas la organizaĵon al islamanoj, judoj ktp. Vidu la bildon el La Humanisto, novaĵletero de la E-Asocio de Humanistoj.
    Bildo el La Humanisto
    La asocio ja entreprenas sendankan taskon pro tio, ke estas problemo kunvenigi ne nur malsamajn religiojn, sed ankaŭ multajn dividojn de tiuj religioj.

    William H. Simcock (Britio)
     


    Religiaj notoj de aziano

    Oni ofte plendis ke PV kaj PIV estas tro okcidentismaj; nun, kunlaborante en la kadro de ReVo (“Reta Vortaro”, vd http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/) mi provas kompensi tiun malekvilibron. Hodiaŭ mi prezentas kelkajn pecojn religiajn.

    Alaho

    Alah/oz La ununura Dio en islamo.
    Rim.: La eŭropanoj kutime rigardas tiun vorton kiel nomon propran; tamen laŭ miaj spertoj, la islamanoj mem emas traduki ĝin per la simpla “Dio”. Efektive, la plej evidenta kaj probabla etimo de tiu vorto estas la araba AL-ILAH, t.e. “la dio”. Ĝi estas egale uzata por la malnovtestamenta Eternulo, ankaŭ de la arabaj kristanoj.

    Tradukoj:

    Angle ~o: Allah.
    Ruse ~o: Аллах


    Budao

    buda/o. 1 En budaismo: homo atinginta la plej altan nivelon de spirita perfekteco. 2 En budaismo: homforma figuro prezentanta la idealon de spirita perfekteco. 3 Speciale: budao Sidarto Gaŭtamo (aŭ “Gotamo”), la fondinto de budaismo (6–5 jc a.K.).
    Rim.: Tiusence “Budao” estas titolo, aŭ rango, iom simile al “Kristo”, kiu en la vulgara uzo aperas kvazaŭ nomo propra. Tamen malsimile ol en kristanismo, budao en budaismo ne estas unika. Tial, simile al “la Profeto” en islamo, oni devus diri “la Budao”.
    budaismo. Filozofio (aŭ, laŭ la kutima opinio, religio) fondita de budao Sidarto Gaŭtamo kaj disvastiĝinta el Hindio en la Orientan Azion (Ĉinio, Koreio, Japanio, Vjetnamio, Siberio ktp).

    budaisto, budaano. Homo akceptanta la instruon de budaismo.

    Rim.: Laŭ la kutimoj de Esperanto la asimilita formo por la sanskrita vorto buddha devus esti “budo”; sed tiun formon jam okupis fundamenta vorto, kaj la homonimio estus ĝena en iuj okazoj (imagu ŝercojn pri “telefonbudo” ktp).

    Probable Zamenhof rigardis tiun vorton propra nomo, kaj donis al ĝi formon similan al unusilabaj propraj nomoj, kiel “Anna” kaj “Emma”: Buddo (cetere, kiel en la rusa, pola, itala). Proprajn nomojn li rigardis esceptaj periferiaĵoj, kiuj povas esti nur duone asimilitaj, ne tute apartenante al la lingvo.

    Tamen la duobla konsonanto ja ĝenis la esperantistojn, kaj la Zamenhofa formo restis la malplej uzata. Anstataŭe, jam sufiĉe frue aperis alia natura formo asimilita: budao, kiu simple konservas la finaĵon a. Tiun formon preferis la esperantistoj de la tradicie budaismaj landoj [1, 2, 3], kaj tiun formon uzas PV.

    Tamen la eŭropanoj preferis misanalizi la Latinan transskribon:

    bud(dh)a → bu(dd)ha → budha,
    kaj en la sama epoko aperas en Eŭropo “budhismo” [4]. Waringhien, verkante PIV-on, misklasas la vorton inter “la nomoj propraj” kaj preferas la formon okcidentan [PIV, p.xviii]:
    Por la hindaj nomoj mi helpis min precipe per la tre bona “Leksikologia Komentario”, kiun J. Régulo Pérez aldonis fine de “Nepalo malfermas la pordon”. Tamen unu punkton mi ne povis akcepti, t.e. la konservadon de h post konsonanto, kio ŝajnas al mi kontraŭa al la kutimoj de nia lingvo … Sola escepto estas la Budho, kiun, post longa hezito, mi preferis al la Zamenhofa Buddo, ĉar en tiuj religiaj alnomoj plej grave estas konservi la internacian aspekton, ĉe kiu la h estas pli frapa ol la duobla d; cetere Zamenhof mem skribis Kristo (kaj ne Ĥristo), Mesio (kaj ne Maŝiaĥ).
    Ĉi tie enestas pluraj mallogikaĵoj:

    Unue, en la ĵusaj ekzemploj ĝuste la internacia formo preferita de Zamenhof ankaŭ pli konformas al la kutimoj de la internacia lingvo ol la etimologia; dum la formo Budho, tute male, aspektas plej barbare el ĉiuj.

    Due, tiu barbaraĵo fakte estas malpli fidela al la originalo. En la originala Sanskrita vorto ne estas kombino el [d] kaj [h], sed unuopa sono, tre malsama ol la prononco postulata de la skribo budho, kiu fakte estas nur latinalfabeta surogato, kiel maŝino kompare kun maŝino.

    Trie, estas iom naiva imperiismo paroli pri grafika rekoneblo de okcidenta skribmaniero (cetere, esceptante la italan, polan, hispanan…) kiam temas pri vorto apartenanta al kultura rondo kiu tian skribon ne uzas.
    Budao
    Kaj super ĉio, la formo Budho estas misgvida: ĝi impresas kiel ekzakta transskribo de vorto sanskrita (pro la nekutima kombino dh, kiu normale iĝas simpla d en la vortoj asimilitaj: darmo, bodisatvo ktp); tial oni devus supozi ke temas pri Budha, hinduisma dio personiganta Merkuron! — vidu la bildon).

    Bedaŭrinde pro la aŭtoritato de PIV kaj la praktiko de la esperantlingvaj redaktoroj ĉion PIV-igi, nun la plej malbona formo Budho estas ankaŭ la plej uzata en Esperantujo.

    [Helpe de materialoj de Rubeno Fernandez Asensio kaj Haszpra Ottó]

    Tradukoj:

    Angle ~o: Buddha; ~ismo: Buddhism; ~isto, ~ano: buddhist.
    Bulgare ~o: Буда.
    Itale ~ismo: buddismo.
    Pole ~o: Budda.
    Ruse ~o: будда, Будда; ~ismo: буддизм; ~isto, ~ano: буддист.
    Turke ~ismo: budizm, budistlik; ~isto, ~ano: budist.

    Fontoj

    1. La Lumo Orienta: organo de la Japana Budaana Ligo Esperantista, 1933.

    2. Narasu. Budao / Trad. el la japana Takeuĉi Tookiĉi, 1933.

    3. Takeuĉi Tookiĉi. Budaisma fakvortaro, 1934.

    4. La Budhismo, eldonis Budhana Ligo Esperantista, 1933.


    Epifanio

    2Epifani/o. Evangelia epizodo kaj kristana festo al ĝi dediĉita, festata je la 6a de januaro, kiu por plimulto de la kristanaj eklezioj estas la 12a tago post la Kristnasko.
    a) En la okcidenta kristanismo temas pri la veno de “saĝuloj el la oriento” [Mt 2], aŭ, laŭ apokrifa tradicio, Tri Reĝoj, kiuj salutis Jesuon kiel Kriston.

    b) En la orienta kristanismo temas pri Dia apero en la tri personoj dum la bapto de la Sinjoro [Mt 3:16-17], kiu epizodo malfermas la publikan agadon de Jesuo.

    Rim.: En la orienta kristana mondo, de Etiopio ĝis Rusio, oni kutimas veni al rivero (Jordano), beni tie la akvon kaj sin bani. Afero simpla en Etiopio, sed kiu necesigas elhakadon de glacitruo en Rusio.

    Tradukoj:

    angle Epiphany.

    greke θεοφάνεια; ~o: επιφάνεια.

    latine festum magorum, festum regum.

    ruse ~o a: поклонение волхвов; ~o b: Крещение Господне; ~o: Богоявление

    Sergio Pokrovskij


    Politike korekta evangelio

    Cool, Gerard. Sava la savontino. — Pazarĝik: Belloprint, 2000. — 250 pĝ.

    Kvankam estas kompreneble, ke la ŝanĝo de la jarmiloj estas plene konvencia dato (finfine, eĉ la reala dato de naskiĝo de Jesuo Kristo diferencas de la oficiale akceptita je kelkaj jaroj), la magia cifero elvokis speciale grandajn festojn kaj dediĉitan al ĝi literaturon. Aperis novaj verkoj — kaj estas reeldonataj la malnovaj, kiuj temas pri gravaj ŝanĝoj de la mondo okaze de la nova jarmilo. Kaj, nature, pluraj el tiaj verkoj sekvas modelojn de Evangelioj.

    Ĝenerale, nove verkitaj “evangelioj” dividiĝas je du subĝenroj: novaj beletraj versioj de la vivo de Jesuo (ekzemple, La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov) kaj rakontoj pri novaj kristsimilaj savantoj de la mondo (ekzemple, Fremdulo en fremda lando de Robert Heinlein). Ambaŭ specoj, nove verkitaj kaj reeldonitaj, aperis en diversaj lingvoj okaze de la jarmilŝanĝo, kaj la recenzata libro apartenas al tiu vico de la dua speco — en Esperanto.

    La verko, verdire, estas beletra nur laŭforme. Ĝi estas pli rakonto pri la ideoj de la aŭtoro, kiel savi la mondon de la plej gravaj danĝeroj kun iom da beletra (fikcia) garnaĵo, por ke oni pli volonte legu la libron. La unua, malgranda, parto de la libro eĉ estas simpla listigo de tiuj plej gravaj monddanĝeroj. Poste sekvas la granda “fikcia” dua parto pri la vivo de la nova kristsimila persono, kie grandan spacon okupas tamen ne la vivhistorio sed rerakonto de ties Mond-Sav-Plano de “verdaj paculoj”.

    La fikcia historio de la protagonisto estas, tamen, iom bizara: nova “Kristo” estas virino Sava, filino de negro kaj ĉinino, kaj havas liberajn seksajn morojn egale amante virojn kaj virinojn. Certe, tiuj trajtoj estas tre fidela sekvo de la “politika korekteco” nepra nuntempe en Okcidenta Eŭropo kaj Usono — sed en tioma kvanto ĝi ŝajnas iom troa. Cetere, kial do moderna “evangelio” ne estu politike korekta?

    Ŝi naskiĝas mirakle, precize noktomeze dum la jarmilŝanĝo, post 24-taga gravedperiodo de sia patrino. Kaj ankaŭ poste ŝi kreskis kaj lernis kun rapideco 12-obla kompare al normala infano — (lun)monato al ŝi estas egala al jaro. (Nu, por esperantistoj tio ne estas miraklo, ĉar ja eĉ ĉiu novico scias ke nian lingvon oni lernas dum tiom da monatoj, kiom da jaroj estas bezonataj por lerni fremdan nacian lingvon!) Certe, tri saĝuloj el tri universitatoj trovis ŝin per astrologiaj donitaĵoj; inter la okazaĵoj de ŝia vivo estis kaj pikniko, kie ŝi trinkigis el kelkaj vinboteloj kvinmilhoman amason; okazis ankaŭ fasto en dezerto. Verd-Verdan Movadon por la mondsavo, kies kreo estas ŝia ĉefa tasko, ekgvidis, krom ŝi, 12 personoj… Tamen, diference de aliaj modernaj “evangelioj”, neniu krucumo aŭ alicpeca pereo okazis en la fino de ŝia vivo: la finalo restas malfermita, kaj, ŝajne, la aŭtoro nenion tian antaŭvidas.

    Cetere, por fakuloj pri astrologio, la plej fantasta elemento de la libro estas ne mirakla naskiĝo kaj kresko de Sava, ne ŝiaj rememoroj pri antaŭaj teraj vivoj, sed la astra dispozicio sur la ĉielo: 31 dec 2000 ne estis plenluno (ĝi, eĉ kun luneklipso, okazis 9 jan 2001), kaj planedoj Marso, Jupitero kaj Saturno estis en tiu momento nek unu apud la alia, nek apud Luno. Kontroli tion oni povas en ajna kalendaro.

    La verko havas idean fonon, pruntitan el diversaj literaturaj verkoj, filozofioj kaj sociaj movadoj. Kiam oni legas ĝin, senteblas tre grava influo de Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári (modernaj homoj estas ofte nomataj “behinoj”), supre menciita libro de Heinlein, teorio pri reenkarniĝo, instruo de Martinus (modernaj homoj estas nomataj, krom “behinoj”, ankaŭ “krizhomoj”, kiuj nur evoluas direkte al “veraj homoj”), modernaj programoj de verduloj. La bazo de la Mond-Sav-Plano estas Esperanto, vegetaranismo, ŝanĝo de la karaktero de moderna kapitalismo kaj kelkaj aliaj similaj konceptoj. En la libro ĝenerale senteblas forta kontraŭstaro al kapitalismo, globalismo, tutmonda disvastigado de la angla lingvo, nuntempa kristanismo (speciale Rom-Katolika eklezio). Ĝenerale, senteblas ke la aŭtoro estas esperantisto, proksima al verduloj, kun certaj mistikaj inklinoj.

    Speciala trajto de la verko estas la lingvaĵo. La aŭtoro speciale klarigas siajn ideojn pri modera “atismo”, propra sistemo de landonomoj, ktp. Tamen, ŝajne, la komuna lingvouzo influas lin pli ol propraj teorioj, kaj li mem foje hezitas inter “biologio” kaj “biologiko”, ktp. Do, la nekutimaj lingvoformoj ne tro ĝenas la leganton.

    Ĉu rekomendi legi aŭ ne — estas la ĉefa demando, kiun devas respondi la recenzanto. Sed mi hezitas. De unu flanko, estas interese konatiĝi kun kelkaj ideoj de la aŭtoro, kaj tio povas esti eĉ utila por pli facile kompreni kelkajn ideojn, per kiuj vivas la moderna socio. De alia flanko, la stilo de la libro estas tro peza, diversaj pensoj ripetiĝas sen iu disvolviĝo plurfoje; kaj pro tio, sen speciala kunsento al la aŭtoraj ideoj, legi la libron estas tro enue. Eble, la peza stilo de la aŭtoro malhelpis lin ĝis nun trovi eldonantojn de siaj verkoj (laŭ kovrilpaĝa indiko, tio estas lia unua libro, kvankam verkis li kelkajn). Do, se vin entuziasmigas nova speco de verda filozofio — legu, aliokaze — ŝparu la tempon.

    Nikolao Gudskov


    Lumo fine de la tunelo

    Picasso, Marco. La tunelo: Romano originale verkita en Esperanto. La Chaux-de-Fonds: LF-koop, 1998. — 176 pĝ.
    “Koridoroj finiĝas per muro,
    sed tuneloj eliras al lum'!”

    (Vladimir Vysockij)

    La tunelo, originala romano de Marco Picasso, rakontas pri eventoj okazantaj ĉe Alpa montaro, en du nenomitaj landoj (konjekteble Italio kaj Francio aŭ Svislando). Jes, la tuŝitaj problemoj universalas, ĉio ĉi povus okazi ie ajn en la moderna mondo — do la romano estas interesa por leganto en ajna lando. (Ĉu ne tion, ideale, devas celi ĉiu originala verko en Esperanto?)

    Oni planas konstrui aŭtoŝoseon, kiu rekte kunigos la landojn per tunelo. Tamen tio perturbos la vivon en montaraj vilaĝoj, kaj pli grave — la grundo interne malfirmas, la konstruado estas tre danĝera. Tamen tro grandaj potenculoj ĝin bezonas, tro granda mono turniĝas ĉirkaŭ la projekto. Neniu volas aŭdi la honestan fakulon. La direktoro de la entrepreno, por eviti disputojn, “ekzilas” lin oficvojaĝi en Sud-Amerikon.

    Li trovas subtenon translime kaj inter lokaj “verduloj” — sed ne ĉio tiom simplas, ankaŭ pri manieroj protekti la naturon ekzistas tute diversaj opinioj… Kaj interplektite kun ĉio ĉi preskaŭ nerimarkeble naskiĝas kaj kreskas la amo. Sed ankaŭ lige kun ĝi la heroo spertas doloran frustradon.

    Ĉu oni povas amori nur por amuziĝi? Ĉu facilas distingi inter porokaza seksumado kaj profunda amo? Ĉu la homo ŝatinta flirtajn rilatojn — eble pro neniam spertita vera amo — povas plene ŝanĝi sian karakteron?

    Pluraj demandoj aperas, kaj la leganto devas mem ilin respondi. Same pri rilatoj inter homo kaj naturo, inter devo kaj konscienco, inter libero kaj respondeco.

    La romano respegulas la vivon, kiu estas ĉiam komplika. La aŭtoro ne donas pretajn respondojn; ankaŭ pri pluevoluo de la eventoj oni povas fantazii: la priskribo abrupte finiĝas en la plej streĉita momento.

    La lingvaĵo estas libera kaj bela. Vere ĝuindas freŝaj (foje preskaŭ Lorjakecaj) esprimoj: “jarfina vetero”; “larmoj, kiujn dabe kisetante li forprenis”; “baldaŭ, eble hodiaŭ mem”; “li miris ke asocio… povus sideji en loko tia”. Eraroj ne pli multas ol kutime — plejparte estas nur miskompostaĵoj, kvankam kelkloke aperas kontraŭlogika pluralo ĉe “pantalonoj” ks., kaj misuzo de “sia” anstataŭ lia/ŝia.

    Tre ofte, kaj precipe en originala Esperanto-literaturo, mi kun granda bedaŭro konstatis palan artefaritecon, neversimilecon de ĉio priskribata. La tunelo estas feliĉa escepto el tiu tendenco, kaj mi sincere rekomendas ĝin al legantoj.

    Valentin Melnikov


    Novaj libroj

    Vinjeto de Maria Bajenova
    Antologio de la serba poezio: (1200-2000) / Komp. Srdj Aranđelović. Tradukis Margarethe-Greta Stoll, Zlatoje Martinov, Marko Petrović k.a. — Beograd: SEL, 1998. — 500 pĝ.

    Jen plia antologio. Ĝi venas el la lando multe suferinta dum la senfinaj militoj. Sed ne nur militistojn ĝi donis. La tuta klera mondo konas kaj relegas la Ĥazaran vortaron de Milorad Pavić, por doni almenaŭ unu ekzemplon.

    Cetere, du poemoj de Pavić estas en la volumo, tamen per pli multaj poemoj estas reprezentitaj Jovan Dučić, Milan Rakić, Aleksa Šantić, Miloš Crnjanski.

    Tiu lasta skribis interalie:

    Nun ni sentas nin mildaj kaj reĝaj
    Ekpensas ni: ho, kiel estas neĝaj
    pintoj uralaj!
    Ĉu ne estas mirinde ricevi tian saluton el montoj balkanaj?


    Gian Carlo Fighiera. La strategio de Esperanto en la nova jarmilo. – Rotterdam: UEA, 2000. – 24 pĝ. – (Diskutkajeroj; Vol. 4).

    Laŭ la dorspaĝa klarigo,

    En ĉi tiu kajero Gian Carlo Fighiera skizas la celojn de la agado per kaj por Esperanto, la problemaron komunumo/movado, la rolon de UEA kaj kritikojn pri ĝi, kaj faras konkretajn proponojn pri la evoluigo de la Esperanto- strategio por la proksima estonteco.
    Ho, jes, bone. Diskutindaĵoj ne mankas. Ekzemple, tute neatendite la aŭtoro mencias pri “provo kapti kaj uzi Heroldo por personaj celoj” kaj proponas al ĉiuj “fotokopion de la nerespektita transdona protokolo al la aŭtoro de la nuna skribaĵo” (faksnumero kaj ret-adreso estas aldonitaj, kompreneble). Ial tio memorigas pri la protagonisto de Jules Verne, kiu eldonis belegan mapon de Ameriko, en kiun li ial kaj iel enmetis Japanion.


    Epitomo de la Alianco Universala – Kalamata: La Alianco Universala, 1998. – 34 pĝ.

    Returninte la paĝon vi povas legi pri Mond-Sav-Plano. Sed se ial la ideoj de Sava la savontino de imponas vin, konatiĝu kun La Alianco Universala. Ĝi modeste prezentas sin jam sur la kovril-paĝo:

    La Alianco Universala estas Spirituala, Socia Kai Tutmonda Movado de nia Humaneco por Tutkosma feliĉo Kai Senlima Vivo per Eterna Saĝo, Nova Kosmokreiva Povo, Universala Ora Erao Kai Tutkosma Unuiĝo, rimedoj por la Kvina Nova Humaneca Regno en la Naturo: La Euhumaneca Nova Kosmo.
    Ankaŭ la Epitomo havas modestan celon. Laŭ la prologo, ĝi
    … estas iĝi la “LIBRO DE LA TRIA JARMILO” (baza libro, sed tamen ne “sakrala”). Ĝi temas pri ĉiuj fakoj de la diversaj homaj agadoj, laŭ nuntempaj aŭ estontaj cirkonstancaroj.
    Ktp. Legu kaj aliĝu. Sed antaŭ iĝi Tutmonda Kunordiganto vi evidente devas esti servanto, kiu “memvolontas senpage plenumi respondecojn kaj apartajn agojn”.


    Festlibro pri Ivo Lapenna

    (HeKo) La esearo honore al Ivo Lapenna aperos en Danlando fare de Torben Kehlet, kiu prizorgos la presadon kaj surprenos ankaŭ la financan respondecon. Krome la tuto eldoniĝos ankaŭ kiel kompakta disko: teksto kaj fotoj aperos sur la ekrano de la komputilposedantoj. La enhavo estas jam delonge preskaŭ fermita, kaj tamen ankoraŭ detaloj devas esti aranĝitaj, ekzemple la lokado de la fotoj. Sed la certeco ke la libro aperos donas novan elanon ankaŭ al la redaktoro.

    La antaŭaj klopodoj trovi eldonanton malsukcesis. UEA, akirinte la kompletan manuskripton, rifuzis eldoni la verkon pro taksita tro alta kosto kaj pro pluraj supozataj mankoj, kiujn ĝi trovis. La ideo de UEA, kiel tegmenta instanco de la movado, aperigi mem volumon pri Lapenna ŝajne ekzistas, sed la koncepto estas tute alia ol tiu nia, kiu ne celas sekan bio-bibliografian akademiaĵon, sed konsideras ankaŭ la emocian aliron de la E-mondanoj al la personeco de Ivo Lapenna. Do ne strange, ke la du ideoj ne koincidas, kaj estas espero, ke plia verko pri la personeco de tiom unika homo pli aŭ malpli frue aldoniĝos…

    Ankaŭ Flandra E-Ligo ricevis la tutan manuskripton, sed dum monatoj ne respondis al la propono pri publikigo. La strukturo pri decidoj en FEL ampleksas plurajn personojn, kaj do respondoj ne venas rapide. Tial la solvo proponita de Torben Kehlet superpasis ankaŭ la heziton de FEL.

    Carlo Minnaja
    Prezidanto de la Internacia Scienca Instituto “Ivo Lapenna”
     


    Grass en la serio “Oriento-Okcidento”


    (GK UEA) Mejloŝtona verko en la postmilita germana literaturo, La lada tambureto de la Nobel-premiito Günter Grass, estas nun legebla en Esperanto. Tradukis ĝin Tomasz Chmielik kaj eldonis KLEKS, firmao de Georgo Handzlik, kiu apud pollingvaj verkoj lastatempe aperigis plurajn librojn en grafike altkvalita vesto ankaŭ en Esperanto. La tradukinto kaj la eldoninto lanĉis la libron en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 25an de novembro, kien ili portis ĝin rekte el la presejo, pretiginta la unuan kvanton en la tago antaŭ la Malferma Tago.

    La apero de La lada tambureto (Die Blechtrommel) en 1959 skuis ne nur la literaturan mondon sed ankaŭ pli vaste la germanan socion. Dum jaroj ĝi estis objekto de kritikaj atakoj, sed samtempe oni tradukis ĝin en dekojn da lingvoj. Hodiaŭ ĝi estas rekonita kiel la plej grava verko de la germana literaturo post la dua mondmilito. Poeto H.M. Enzensberger karakterizis ĝin: “Ĝi estas sagao de la Libera Urbo Gdansko, poezia provo savi antaŭ forgeso tiun malgrandan mondon, en kiu vivis kune poloj kaj germanoj, judoj kaj kaŝuboj.” La aŭtoro mem naskiĝis en Gdansko en 1927 kaj pasigis tie siajn infanaĝon kaj fruan junecon.

    Per La lada tambureto la eldonejo KLEKS partoprenas en la Serio Oriento-Okcidento, en kiu ekde 1961 aperas reprezentaj verkoj de naciaj literaturoj el diversaj partoj de la mondo. La Serio estas aŭspiciata de UEA, kies estraro decidas pri la akcepto de novaj verkoj en ĝi. Per la Serio UEA kontribuas al la programo de Unesko por reciproka aprezado de kulturoj de Oriento kaj Okcidento.


    Nikolaj Gogol“Malvivaj animoj” en Esperanto

    Libroserio Oriento-Okcidento estas la plej konata kaj longedaŭra eldonprojekto en Esperantujo. En ĝi aperas aparte gravaj kaj reprezentaj verkoj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento. Verkoj de Dante, Shakespeare, Kafka kaj Márquez najbaras kun tiuj de Mori Oogai, Chun-Chan Yeh kaj Tagore. La serio prezentas ankaŭ la spiritajn riĉaĵojn de verkoj religiaj, mitaj kaj folkloraj, entenataj en La Nobla Korano, Kalevala, mondpoezia antologio Tutmonda sonoro

    La malcentra funkciado de la serio ebligis partoprenon de diversaj eldonejoj kaj eminentaj tradukistoj. La talento de William Auld, Fernando de Diego, Kálmán Kalocsay, Konisi Gaku, Miyamoto Masao, Sergio Pokrovskij kaj de aliaj majstroj, multiplikita je la valoro de la verkoj, konsiderinde kontribuis al evoluo de nia literatura lingvo.

    Ĝis 1991 la rusan literaturon reprezentis nur Elektitaj fabloj de Ivan Krilov (1979). Sed en la 1990aj jaroj Sezonoj riĉigis la serion per La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov (tradukis Sergio Pokrovskij) kaj Krimo kaj puno de Fjodor Dostojevskij (tradukis Andrej Parfentjev). Nun la rusa literaturo definitive ricevas dignan lokon en Oriento-Okcidento per Malvivaj animoj de Nikolaj Gogol.

    Puŝkin en 1835 donacis al Gogol la ideon pri la intrigo, el kiu Puŝkin intencis fari poemon. Kaj Gogol difinis la ĝenron de sia ĉefplenumo poemo; supozeble li estis inspirita de Puŝkin: Eŭgeno Onegin estas neproza romano, kaj Malvivaj animoj — neversa poemo.

    Gogol planis verki tri volumojn. La unuan parton li konsideris malpli grava ol la du verkotaj: “Kompare al ili ĝi ŝajnas al mi simila al perono, haste farita de provinca arĥitekto al palaco, kiu estas intencita kiel kolosa konstruaĵo”.

    La laboro pri la dua volumo daŭris, kun paŭzoj, dum dek jaroj, sed la manuskripton de la redaktita teksto Gogol forbruligis, kaj post naŭ tagoj lia vivo finiĝis. Estis trovitaj nur kelkaj malnete verkitaj kajeroj, hazarde falintaj post librojn en la ŝranko. La tria volumo eĉ ne estis komencita. Laŭ kelkaj indikoj, ĝia intrigo devus disvolviĝi en Siberio…

    Sed jam la unua volumo fariĝis klasikaĵo, unu el la plej fierindaj verkoj de la rusa literaturo. Jam dum la vivo de la aŭtoro la kritika literaturo pri Malvivaj animoj multoble superis la amplekson de la teksto mem. La figuroj de la protagonistoj metaforiĝis. Aperis pluraj teatraj kaj kinofilmaj versioj de la poemo en Ruslando kaj eksterlande, televida filmo kaj eĉ opero de Rodion Ŝcxedrin (1976).

    La poemo estas tradukita al pluraj lingvoj, nun ankaŭ al Esperanto. La eldonejo Sezonoj kaj la tradukinto, Vladimir Vyĉegĵanin, opinios sian celon plenumita, se en Esperantujo oni parolos pri iu avara kiel Pluŝkin, mensogema kiel Nozdrjov, malsprita kiel Koroboĉka aŭ pri Ĉiĉikoveskaj projektoj.

    La libro estas fortike bindita kun jako (kromkovrilo) de Maria Baĵenova (simile al Resurekto). Ĝi estos mendebla ĉe UEA, FEL, ELNA kaj aliaj gravaj libroservoj kontraŭ 18 eŭroj. La abonantoj de La Ondo povas mendi la romanon rekte ĉe la redakcio sendinte 30 respondkuponojn. La ruslanda prezo estas 69 rubloj (plus sendokosto).

    Aleksander Korĵenkov


    Gazetoj

    “Ruslanda Esperantisto”. 2001: 1

    Ruslanda Esperantisto estas dumonata ruslingva ĵurnaleto pri Esperanto.

    La ĉefa materialo de la 91a numero estas la ruslingva adapto de Esperanto en 2000 de Aleksander Korĵenkov. Kiel kutime, enestas E-novaĵoj, rezultoj de niaj konkursoj kaj bibliografio Esperanto en Ruslanda gazetaro. Artur Artejev rakontas pri sia E-kurso, kiun aperigas Komia gazeto Raduga.

    Ruslandaj abonantoj de La Ondo por ricevi RE simple sendu al la redakcia adreso 15 rublojn per poŝtmarkoj.

    HaGo
     


    “La Ondo” ĉiam pli internacia

    La lasta jaro de l' jarmilo rekonfirmis la tendencon al pliinternaciiĝo. Ĉiam kreskas la nombro de la abonantoj kaj abonlandoj. En 2000 La Ondo ricevis 360 rektajn abonkotizojn el 36 landoj.
     
    1998
    1999
    2000
    Ruslando
    147
    133
    122
    Aliaj landoj
    136
    170
    238
    Sume, rektaj abonoj
    283
    303
    360
    Kolektivaj abonoj
      0
      0
    500
    Abonoj, entute
    283
    303
    860
    Landoj kun rektaj abonintoj
    29
    35
    36

    Reale oni legas La Ondon en pli multaj landoj. En nia dissendolisto estas pliaj 76 personoj (perantoj, kunlaborantoj, redakcioj, laŭreatoj de konkursoj), kiuj ricevas la revuon senpage, interalie en landoj sen abonantoj. Krome, inter la membroj de EAB, kiuj ricevas la revuon per speciala kontrakto, estas esperantistoj el Bharato, Irlando, Libano, Luksemburgio kaj Samoa Insularo. Entute en 2000 ni sendadis la revuon al 936 adresoj en 46 landoj. La restintaj ekzempleroj estis uzataj reklam-cele, interalie en la Kongreso de SAT (Moskvo) kaj dum la Pollanda vojaĝo de la ĉefredaktoro.

    Cetere, dank' al ĉi tiu vojaĝo Pollando sukcesis superi Usonon, kie la nombro de la abonintoj ne ŝanĝiĝis. La unua landodeko (sen Britio, kie estas pli ol duono de nia legantaro) estas jena:

    Ruslando (122), Pollando (28), Usono (22), Svedio (18), Francio (17), Brazilo (15), Italio (14), Japanio (14), Finnlando (13), Germanio (12).

    Ni supozas, ke post du-tri jaroj ni havos 100 rektajn abonantojn en Ruslando kaj 300 en aliaj landoj. Pri kolektivaj abonantoj ne estas eble prognozi, sed ni volonte kontraktos kun landaj kaj regionaj asocioj, kiuj havas problemojn pri la propra organo.

    Inter la urboj Londono suferas pro altajdo de Ondoj plej multe, ĉar ni sendas tien 32 ekzemplerojn ĉiumonate. Tamen la rekte pagintaj abonantoj plej abundas en nigramara ruslanda urbo Soĉi (11) — dankon al Vladimir Bespalov! Sekvas Moskvo (9), Krakovo (6), Varsovio kaj Tokio (po 5).

    AlKo


    Ricevitaj gazetoj

    Antaŭen. 2000/25;
    ELNA Update. 2000/4;
    Esperanto. 2001/1;
    Esperanto USA. 2000/6;
    Eventoj. 2000/177-200;
    Franca Esperantisto. 2000/524;
    Heroldo de Esperanto. 2000/16;
    Komencanto. 2001/1;
    Konkordo. 2001/1;
    La Gazeto. 2000/91;
    La Ondo de Esperanto. 2001/2;
    La Revuo Orienta. 2001/1;
    l' esperanto. 2001/1;
    Monato. 2001/1;
    REGo. 2001/1;
    Ruslanda Esperantisto. 2001/1;
    SAT-Amikaro. 2000/556, 2001/557;
    Scottish Esperanto Bulletin. 2001/1;
    Sennaciulo. 2001/1;
    Spiritisma Esperanto-Informilo. 2000/112;
    SES Informas. 2001/1;
    Tempo. 2000/4;
    Venezuela Stelo. 2000/68.


    Mozaiko

    La lasta pasint-jarmila tasko

    Ni ricevis 12 respondojn por la novjara konkurso. Preskaŭ ĉiuj venintaj respondoj estas ĝustaj; kelkaj havis eraretojn, kiujn ni pardonas al la solvintoj. Iliaj nomoj estas: Sergei Pahomov, Vadim Oparin, Miĥail Maĥnaĉ, Valentin Melnikov, Georgij Kokolija (ĉiuj el Ruslando), Alwyn Kind, Polly Brown, Angus Wilkinson (ĉiuj el Britio), Svetlana Pohorila (Ukrainio).

    La libropremiojn lote gajnis tri ruslandanoj: Svetlana Konjaŝova (Sanboli), Viktor Alikin (Permo) kaj Vladimir Vyĉegĵanin (Niĵnij Tagil). Niaj gratuloj!

    La ĝustaj solvoj estas: ĉevalo, fiŝo, serpento, musoj.

    La frazo estas: Feliĉan novan jarmilon!


    Krucvortenigmo “Alfabeto”

    En la kvadratoj de la krucvortenigmo estas la unuaj literoj de ĉiuj vortoj-respondoj, sube estas la demandoj. Via tasko estas nur difini horizontalecon kaj vertikalecon de la respondoj kaj nigrigi malplenajn kvadratojn.
    Krucvortenigmo Alfabeto
    A. Besto.

    D. Vegetaĵo kun diversformaj floroj (R). Konjunkcio.

    E. Aparato por suprenlevi grenon (R). Ĝardeno, kie Dio lokis Adamon kaj Evan (R).

    F. Granda muzikinstrumento (R).

    I. Eŭropano (R). Figuro de diaĵo, honorata per kulto. Sankta birdo de la antikvaj Egiptoj (R).

    K. Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu. Kapo sen haroj. Plidensigi (R). Kesto por vojaĝoj. Demanda pronomo. Eligi laŭtajn akrajn voĉsonojn (R). Ŝtopilo por enlasi aŭ ellasi fluaĵon aŭ gason.

    L. Alojo el kupro kaj zinko (R).

    M. Celita agado (R). Vasta etendaĵo da sala akvo.

    N. Amaso da densaj akvovaporoj, pendanta en la ĉielo (R). Akva feo (R). Adverbo.

    O. Manko de lumo en loko, kiun korpo apartigas de la lumo. Narkota substanco (R). Fortika substanco, el kiu konsistas la skeleto de la homo (R). La … de Esperanto. Organo de aŭdkapablo (R).

    P. Pingla arbo. Eŭropano (R). Speco de saketo, alkudrita al vestaĵo (R).

    R. Ĉiu parto de teatra verko, ludata de ĉiu aparta aktoro (R).

    S. Longa tabulo, per kiu oni glitas sur neĝo.

    T. Bulbofloro (R).

    U. Unuiĝo.

    Kompilis Tatjana Kulakova

    La respondoj atingu nin antaŭ 10 maj. 2001 poŝte (la redakcia adreso) aŭ rete (kulakova@akb.mplik.ru). Inter la respondintoj ni lotumos libropremion.

    En la dua numero enŝteliĝis eraro. En la horizontala linio 11 estis forgesita indiko (R), do devas esti: 11. Birdo, noktohirundo (R).

    Ni atendas enigmojn de niaj legantoj.


    Kiom estas sep plus sep?

    Virino estas ĉe viandejo. Ŝi mendas iom da bovaĵo kaj iom da ŝafaĵo. La kosto estas 7 dolaroj por ĉiu kvanto.

    — Tio estas entute 14 dolaroj, sinjorino, — diras la buĉisto.

    — Ne, vi eraras. Estas nur 11 dolaroj, — ŝi respondas.

    — Pardonu min, sinjorino, sed 7 plus 7 estas 14, — insistas la buĉisto.

    — Ne, vi denove eraras, sinjoro. Vere, 7 plus 7 estas 11. Mi pruvos ĝin al vi: Kiam mi edziniĝis, mi jam havis 4 infanojn, kaj ankaŭ mia edzo simile jam havis 4 infanojn. Poste ni kune faris 3 infanojn. Do, li tiam havas 7 infanojn kaj mi havas 7 infanojn. Kiam mi nombras la infanojn mi atingas 11. Do, sinjoro, klare 7 plus 7 estas 11.

    Sendis Grigori Arosev


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)

    E

    Eĉ korekta uzo de participoj ne garantias, ke oni vin komprenos.

    Eĉ plej granda monsumo utilas al nenio, se ĝi nur kuŝas en tirkesto.

    Edziĝringo ne malebligas enamiĝon, donas nur pli da spico.

    Ekzistas aferoj pri kiuj eĉ ne sonĝis filozofoj, ekzemple: la aldonvalora imposto.

    Ekzistas esperantistoj, samideanoj kaj homoj kiuj parolas Esperanton.

    Ekzistas fenomenoj senlimaj kaj internaciaj, kiuj funkcias glate sen lingvo internacia, ekzemple, muziko aŭ stulteco.

    En ĉiu lingvo oni ne komprenas ĝuste tion, kion postulas la aŭskultantoj.

    En la Esperanta literaturo unu libron pri ekonomio akompanas cent poemaroj.

    En kelkaj libroj la plej interesa paĝo estas la kolofona.

    En la komenco estis la vorto, ĉu ĝi estis neologismo?
     


    Tutmonda fabelkonkurso por infanoj

    Paatalo-instituto, edukejo por amatoraj verkistoj en Taivalkoski, komunumo en Norda Finnlando, organizas fabelkonkurson por finnaj infanoj ĉiujare ekde 1994. Tiu konkurso fariĝis tre konata kaj populara en la lando.

    En Metsakyla, vilaĝo en Taivalkoski, de kelkaj jaroj aktivas E-grupo gvidata de s-ino Aini Vaaraniemi. Laŭ ĝia iniciato, la vilaĝa asocio de Metsakyla proponis aldonon de Esperanta branĉo al la konkurso de la jaro 2000. Malgraŭ mallonga tempo alvenis 25 verkoj el 8 landoj. La publikigo de la rezultoj kaj la ĉeesto de unu el la ne-finnaj premiitoj, Stefani Strunjek el Kroatio kun sia instruistino Judita Rey-Hudechek, altiris multe da atento de ĵurnalistoj.

    Pro la sukceso de la unua provo, ankaŭ la konkurso en 2001 havas Esperantan branĉon. La Estraro de UEA asignis al ĝi la aŭspiciojn de UEA por rekoni la gravecon de tiu unika iniciato kaj por kontribui al ĝia diskonigo.

    La konkurso bonvenigas fabelojn de infanoj, kiuj jam scipovas aŭ nur studas Esperanton. Estas tri aĝkategorioj: A. infanoj ĝis 9-jaraj; B. 9–11-jaraj; C. 12–14-jaraj. La konkursaĵoj povas ampleksi maksimume tri tajpitajn paĝojn. Minimuma limo ne estas. La konkursaĵoj devas alveni plej laste 31 jul 2001 ĉe la adreso: Paatalo-Instituto, PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando.

    Oni skribu sur la koverto la vorton “Fabelkonkurso”. Ĉiu konkursaĵo estu signita per pseŭdonimo. En akompana koverto estu la vera nomo, naskiĝdato, adreso kaj, se eble, telefonnumero aŭ retadreso.

    La rezultojn oni publikigos en la Tago de Fabelo (18 okt) samtempe kun la rezultoj de la finnlingva konkurso. La publikigo estos programero de infana kultursemajno, tradicie okazanta en Taivalkoski oktobre.

    Pli da informoj pri la konkurso haveblas ĉe Aini Vaaraniemi (Vaarajarventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando Rete: aini.vaaraniemi@pp.inet.fi).

    Paatalo-instituto, fondita en 1990, portas la nomon de Kalle Paatalo, la plej populara finna verkisto de la lastaj kvardek jaroj. Li naskiĝis en Taivalkoski en 1919 kaj mortis en Tampereo en 2000. Lia hejmregiono estas konata al esperantistoj per la filmo Reveno al Finnlando de Roman Dobrzynski pri la vivo de pola sklavlaboristo dum la dua mondmilito.


    Literatura konkurso EKRA-2001

    Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario), anoncas literaturan konkurson pri poezio kaj humuraĵoj, originale verkitaj en esperanto EKRA-2001, je libera temo.

    La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj. Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizantoj (Esperantista domo de kulturo D-ro Ivan Kirĉev str. Sv. Kliment, EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario). La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama pseŭdonimo. La ĵurio kunsidos 7 jun 2001.

    La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en revuo Literatura Foiro kaj Esperantista tribuno (Razgrad). La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo Abritus-2001 en Razgrad (8-9 jun 2001) organizota kunlabore kun LF-koop.


    Vinjeto DonacojDonacoj

    Fonduso “Amiko”

    La donacoj al la fonduso Amiko estas uzataj por evoluigo de La Ondo de Esperanto.

    Tapio Sormunen (Finnlando) 24.00 EUR

    Sabin Orueta (Hispanio) 50.00 EUR

    Kerstin Kristoferson (Svedio) 77.00 DEM

    Entute en 2000 117.50 EUR


    Abonhelpa Fonduso

    La abonhelpa fonduso financas sendadon de nia revuo al la personoj, kiuj ne povas mem pagi sian abonon.

    Anonima (Moskvo, Ruslando) 270.00 RUR

    Tatjana Kulakova (Ruslando) 135.00 RUR

    Bård Hekland (Ruslando/Norvegio) 150.00 RUR

    Carme Llapart Costa (Hispanio) 98.20 EUR

    Entute en 2000 119.50 EUR


    Fonduso “Informado”

    La fonduso financas informadon pri Esperanto per disvastigo de flugfolioj pri esperanto, ekspedo de Ruslanda Esperantisto al amaskomunikiloj kaj aŭtoritatoj, aperigo de reklamoj k.<|>s.

    Entute en 2000 0.00 EUR


    Fonduso “Trans la krado”

    La fonduso estas uzata por ekspedo de lernomaterialo, gazetoj kaj libroj en Esperanto responde al informpetoj, kiujn ni ricevas el prizonoj.

    Entute en 2000 0.00 EUR


    “Rusa Antologio”

    La donacintoj de la subtena kotizo (50 eŭroj aŭ 500 rubloj) ricevos la volumon tuj post la eldono. La listo de la subtenintoj estos presita librofine.

    Bård Hekland (Ruslando/Norvegio) 500.00 RUR

    Walter Żelazny (Francio) 50.00 EUR

    Gerrit Berveling (Nederlando) 50.00 EUR

    Eĉ la plej etaj sumoj estas bonvenaj.

    La rublajn donacojn sendu perpoŝte al Галина Романовна Горецкая (620077, Екатеринбург-77, аб. ящик 67) Moskvanoj povas pagi al nia moskva reprezentanto Оксана Юрьевна Костоусова (7587212).

    Donacoj de alilandaj amikoj estas bonvenaj ĉe UEA-konto avko-u.

    Koran dankon pro la subteno!


    Internacia Fotokonkurso

    En nia tria fotokonkurso partoprenis rekorda kvanto da fotaĵoj: 62 fotoverkojn sendis 18 aŭtoroj el 10 landoj (Britio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irano, Litovio, Pollando, Ruslando kaj Urugvajo).

    Multaj fotaĵoj estis faritaj en Israelo, nia pasintjara kongreslando, ekzemple, Malnova Jerusalemo de Robert Kamiński (Pollando) kaj Trafikiloj de Andrea Ottrok (Hungario).

    Malnova Jerusalemo (R.Kaminski)


    Trafikiloj (A.Ottrok)


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: fel@mail.agoranet.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970

    BRITIO: Peul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11215, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
                          Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Str. 9, DE-55129 Mainz
                          Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
                        Luis Serrano Pérez, Font Nova 32, ES-08202
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
                  Višnja Branković, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Reto: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая RU-620077 Екатеринбург-77, аб. ящик. 67
    Rete: sezonoj@mail.ru

    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2001. № 3 (77)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Baĵenova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 281711
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 281711
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2001:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 145 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 999 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1000 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (600 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (350 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (200 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 5 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2001.
    Subtitolo