Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. №3


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Kovrilbildo: Foto de Robert Kaminski


ENHAVO

REDAKCIE

  • Alen Kris. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Anna Margareta Ritamäki. La lingvojaro — ĉu sukceso?
  • TRA ESPERANTUJO

  • Post Fortalezo kaj Gotenburgo UK iros al Pekino kaj Vilno
  • Komunikada centro en Bruselo
  • Ŝanĝoj en la Centra Oficejo
  • Cesar Dorneles Soares. Pri Esperanto kvarlingve
  • Jenny Bishop. En la plej izolita urbo de la mondo
  • Ilona Koutny. Interlingvistikaj Studoj: la sesa sesio
  • Mara Timermane. Esperanto aŭ la kataluna?
  • Mine Yositaka. Esperanto en Japanio: jaro 2001
  • Edvige Ackermann. En la urbo de Romeo kaj Jilieta
  • Eduardo Kozyra. Oblata renkontiĝo
  • Elektoj por la Civita Senato
  • Aleksej Kuznecov. Ruslanda Kongreso en Kostroma
  • Augusto Casquero. Zamenhofa Tago en Madrido
  • Inaŭgurita la Biblioteko de Interlingvistiko en Milano
  • Boris Kondratjev. La plej bona gimnazio en Ruslando: ĉu dank' al Esperanto?
  • Valentin Melnikov. Nia redakciano en televido
  • KCE invitas
  • Mato Špekuljak. Hilelista Domo Červar-Porat
  • Kurte (13 informoj)
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Komuna mono, komunla lingvo
  • Helmar G. Frank. Ĉu kapti sukcesŝancon, ĉu pluludi?
  • Yenovk Lazian. Maljubilee (1932-2002)
  • BELETRO

  • Julian Modest. La glita kaj danĝera vojo
  • BIBLIOTEKO

  • Sergio Pokrovskij. La libro de Marko Polo kaj ĝiaj tradukoj
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Mozaiko
  • Nora Caragea. Proverboj
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (N)
  • Vladimir Vyĉegĵanin. Ridu kun ni
  • Gajnu senpagan abonon
  • DIVERSAĴOJ

  • La unua Balta Esperanto-Forumo
  • Donacoj
  • Lerni interkulture
  • Anoncetoj
  • Nekrologo
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Larisa Jakovleva


    Redakcie

    Marto en Ruslando promesas skandalon. La eksa oligarĥo Boris Berezovskij informis la publikon pri sia intenco malkovri la sekreton de la eksplodoj en aŭtuno 1999. Tiam, antaŭ pli ol du jaroj, serio de eksplodoj en Moskvo kaj aliaj rusaj urboj ŝokis la socion kaj samtempe unuigis ĝin ĉirkaŭ la estonta prezidento Putin, kiu prezentis sin arda malamiko de la terorismo.

    La eksmagnato malkovros nenion precipe novan. Apenaŭ iu serioza observanto kredas, ke eksplodigis ĉeĉenoj. Ankoraŭ somere 1999 politikaj ekspertoj avertis, ke por konservi la potencon, la novrusa oligarĥio preparas teroraĵojn por semi panikon kaj popularigi sian kandidaton — iun, kiu promesos defendi la loĝantaron. Kaj iom poste sekvis skandalo en Rjazanj, kie la loĝantoj de granda domo arestis la eksplodantojn — agentojn de la ŝtata sekreta servo. Ĝis nun oni montris al la publiko neniun alian eksplodanton. Tamen la afero estis farita. Putin venis al la potenco.

    La problemo ne estas unike ruslanda. Tiel aŭ aliel la terorismo venis en nian vivon. La plej potenca ŝtato de la mondo faras kolosajn financajn injektojn por senti sin kapabla kontraŭbatali ĝin. La Imperio de l' Malbono, Sovetunio, ruiniĝis, sed anstataŭ ĝi stariĝis io alia: multe pli terura kaj minaca, kaj krome — nevidebla. Ĉu oni ankoraŭ kredas tiujn historiojn? Mi pardonpetas, leganto: vi certe ne kredas. Sed estas aliaj — milionoj, centoj da milionoj — kiuj kredas kaj voĉdonas por la militantoj kontraŭ la terorismo.

    La teroro iĝas ĉiutageca. Centoj da vivoj en Ruslando kaj dekmiloj en Ĉeĉenio necesis por savi la oligarĥion. Miloj da viktimoj en Nov-Jorko savas la ekonomion de Usono. Oni ne scias, kiu organizis la atakon kontraŭ la komerca centro, sed oni klare vidas ke ĝi estas bonega preteksto por la militarismo. “Kiu profitas?” — tiu demando helpas trovi la kulpintojn ekde la tempo de la antikva Romo. Nun ĝi povas helpi nin penetri en la enigmon de la terorismo.

    La specialeco de la moderna civilizo estas, ke ĉiu ĝia funkciado postulas monan injekton. Granda terorismo naskiĝas pro granda mono. Mono necesas por selekti kaj trejni teroristojn, ĝi necesas por ilin ekipi kaj provizi. Por diri ne pri konkretaj kulpintoj, sed iom pli ĝenerale, kulpas la socia sistemo, kiu permesas enorman koncentriĝon de mono (sekve, de potenco). Sed ĉi tiun minacon oni ne likvidos per misilaj frapoj.

    La terorismo estas oportuna. Ĝi kreas la imagon de malamiko kaj unuigas la nacion. Ĝi pravigas perforton kaj lasas sufoki la demokration. Ĝi igas silenti la racion kaj konsciencon. Verŝajne mi ne rajtas diri tion, apogante min sur iom abstrakta sperto de la alikontinenta Usono, sed mi — ruso — havas la amaran sperton de Ĉeĉenio.

    La eksmagnato Boris Berezovskij ne estas batalanto por la demokratio. Lia malfrua konfeso estas nur venĝo je lia politika kaj ekonomia fiasko enlanda. Tamen almenaŭ tiu konfeso malfermos la okulojn al tiuj, kiuj havas pli riĉan kondutan motivadon.

    Alen Kris

    Per la kovrilpaĝa foto Ĝuu Raita Pyhälä (Finnlando) ricevis laŭdan mencion en nia 4a Internacia Fotokonkurso.


    La lingvojaro — ĉu sukceso?

    La Eŭropa Jaro de Lingvoj (EJL) estis realigita en Eŭropo dum 2001, en iuj landoj kun granda fervoro kaj entuziasmo, en aliaj landoj tiom kiom minimume postulis la oficaj devoj de iuj taskigitaj ŝtatoficistoj. Ankaŭ ni esperantistoj envolviĝis, sed ĉu sukcese? Nun venis la tempo por retrorigardo.

    Konsilio de Eŭropo (KdE) decidis pri la jaro en 1999. Samjare, en la Berlina UK, dum la konkludo de la Nitobe-simpozio Bojan Brezigar, la prezidanto de Eŭropa buroo por malpli uzataj lingvoj menciis la jaron kiel ŝancon krom por sia asocio ankaŭ por la esperantistoj. “Daŭrigu vian agadon por via lingvo kaj viaj idealoj, sed vi ne povas atendi sukceson se vi provos akceptigi Esperanton kiel minoritatan lingvon”, — li konsilis. Tiam organizita reago de la esperantistoj mankis, sed en julio 2000 komenciĝis modesta prepariĝo en nova retlisto jaro-de-lingvoj-2001. Intertempe ankaŭ la Eŭropa Unio (EU) decidis enkonduki la temjaron kune kun KdE.

    Ekaperis informoj en la E-gazetaro kaj iom post iom la agado ekhavis kvazaŭoficialan statuson en UEA. Mi estis nomumita EJL-komisiito de Eŭropa E-Unio. La tiama vicprezidanto de UEA Renato Corsetti verkis cirkuleron al la landaj asocioj kun la instigo kunagadi kaj alvokis pintkunsideton pri Eŭropa agado en Roterdamo. EJL almenaŭ principe troviĝis inter la prioritataj agaderoj.

    Pli ol 70 esperantistoj kunagadis retliste, kaj multaj pliaj kunorganizis. Abundis en Esperantujo landaj kongresoj, lingvofestivaloj, seminarioj, debatoj interretaj kaj kunsidaj ligitaj al EJL.

    En la diversaj eŭropaj organoj oni nun plenumas la devigan pritaksan fazon kaj planas postsekvajn agadojn. KdE-oficistoj surbaze de enketoj kaj reagoj pricerbumas, ĉu la jaro sukcesis atentigi la ĝeneralan publikon pri la riĉa lingva heredaĵo de nia kontinento. EU-oficistoj atendas raporton de sendependa pritaksejo pri la demando, ĉu ĝi sukcesis instigi al plia lingvolernado. La Komitato de Ministroj de KdE jam decidis nomi la 26an de septembro kiel ĉiujaran eŭropan lingvotagon. En EU oni pripensas kiel evoluigi la edukajn programojn por ke ili reale kuraĝigu al plia lingvolernado.

    Vi, la leganto de tiu ĉi artikolo, estas ano de la ĝenerala publiko, kiun laŭ la deklaroj la lingvojara mesaĝo atingu. Specife se vi loĝas en Eŭropo vi estas tute kompetenta taksi la ĝeneralan sukceson de la jaro, el via persona vidpunkto: Ĉu vi mem rimarkis ke 2001 estis lingvojaro? Ĉu vi eksciis tion pere de Esperanto? Ĉu vi vidis iajn rezultojn ekster Esperantujo? Eble vi eĉ estis mem kontribuanto al la EJL-realigo.

    Mia impreso estas ke la esperantistoj faris multon por la diskonigo de la ideoj, kiujn la temjaro celis antaŭenigi. Motivigis nin la iaspeca rekono de nia agadtereno, ĉar finfine eŭropaj institucioj interesiĝis pri la lingvaj temoj. Ni povis kadre de oficiala eŭropa jaro pluagadi por lingvolernado kaj lingva egaleco.

    Respondinte la pritaksan enketon de KdE mi metis belajn krucojn por ĉiuj eŭropaj landoj, kie UEA havas landajn asociojn. Ni esperantistoj faris grandan kontribuon al la jaro. Pluraj E-asocioj eluzis la okazon provizitan de la jaro por kontakti ŝtatajn instancojn. Esperantistoj partoprenis oficialajn lingvojarajn seminariojn, debatojn kaj aliajn aranĝojn kaj ankaŭ iuj niaj aranĝoj aperis en la oficialaj EJL-kalendaroj, kiel ekzemple en Kroatujo, kie la UK estis listigita de la kroata landa organizanto kiel lingvojara konferenco.

    Sveda E-Federacio estis reprezentita en la Eŭropa malfermo en Lund en februaro. Disdoniĝis specialaj lingvojaraj informiloj kun la Manifesto de Prago kaj la konstato ke Esperanto malfermas pordojn. Kun tiuj samaj informiloj enteke mi vojaĝis al Helsinko por ĉeesti la landan malfermon nome de E-Asocio en Finnlando. En pluraj landoj okazis simile.

    Estis vero, kiel ankaŭ la komisionanino de EU respondeca pri edukado, Vivianne Reading, konstatis en respondo al la sveda EU-parlamentanino Cecilia Malmström: malmultis la subvencipetoj de E-asocioj. Elektante la 200 subvencieblajn lingvojarajn projektojn inter 1 310 subvencipetoj la komisiono ne trovis taŭgajn prezentitajn de esperantistoj. La administra preteco prepari tiajn petojn kaj plenumi tiajn projektojn ne estas sufiĉa en Esperantujo.

    Pri niaj sukcesoj kaj malsukcesoj respondecas ni mem. Kiam ni kuraĝas kunagadi ni ankaŭ povas ricevi subtenon. Jen kelkaj sukcesoj:

    En Bruselo flandraj esperantistoj subtenite de la ĵurnalisto Dafydd ap Fergus, konata kiel kolumnisto de La Ondo de Esperanto, atentigis pri lingva diskriminacio. Tio vekis intereson ankaŭ de amaskomunikiloj. Tiu agado daŭros en la nova Brusela oficejo.

    En Hungarujo László Gados verkis plurajn tekstojn al sciencaj revuoj kaj estis intervjuita pri la ideoj esprimitaj en la kajero Brilu ĉiuj lingvoj samrajte! La kajero, kiu aperis almenaŭ hungare, Esperante, france kaj germane, prezentas Esperanton kiel savilon por la gepatraj lingvoj.

    En la Eŭropa Junulara Centro de KdE okazis seminario de TEJO “La lingva ĉielarko — ponto al kulturaj trezoroj” en aprilo. Dum ĝi junaj esperantistoj kaj aliaj aktivuloj trejniĝis pri okazigo de lingvaj festivaloj. Tiuj festivaloj okazadis iniciate de esperantistoj en pluraj urboj, kaj tiu agado daŭros. Kunordigas ilin Jekaterina Jevlampieva kiel komisiito de TEJO.

    8 maj junaj E-lernantoj kunvenis en la Eŭropa parlamentejo en Strasburgo por partopreni Euroscolan. Ili dum unu tago agadis kvazaŭ EU-parlamentanoj voĉdonante kaj rezoluciante. Dum la lingvojaro la diskutata temo estis lingvolernado. Ĉi-jare E-delegacio partoprenos dufoje, 19 mar kaj 17 apr.

    Anna Margareta Ritamäki
    Komisiito de EEU pri EJL

    26 sep 2001. Helsinki
    La studenta organizaĵo AEGEE organizis unu de la 200 projektoj, kiuj ricevis lingvojaran EU-subvencion. En pluraj urboj dum la lingvotago (26 sep) okazis lingvofoiroj. Surbilde Anna Ritamäki, Riitta Hämäläinen kaj Patrik Austin en Helsinko.


    Post Fortalezo kaj Gotenburgo UK iros al Pekino kaj Vilno

    La Estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo 11–13 jan 2002, interalie decidis principe pri la estontaj Universalaj Kongresoj.

    Por 2004 la Estraro akceptis la inviton de Ĉina Esperanto-Ligo okazigi Universalan Kongreson en Pekino. Oni antaŭvidas subtenon de la ĉina registaro kaj entuziasman kunlaboron de la ĉinaj movadanoj.

    Por 2005 estis akceptita la invito de Litova E-Asocio. Tiam la 90a Universala Kongreso de Esperanto gastos en la ĉefurbo de Litovio, Vilno. Litovio, proksime ligita kun la historio de Esperanto, kun elstare amasa E-movado, prezentas tre favorajn kondiĉojn kaj ŝtatan subtenon.

    Ĉar en 2005 estos la centjara jubileo de la 1a UK (tamen ne temos pri la 100a UK, ĉar en kelkaj jaroj la kongresoj ne okazis pro la mondmilitoj) oni antaŭvidas specialan antaŭkongresan programon en Bulonjo-sur-Maro, Francio. Bulonjo mem estas tro malgranda por gastigi modernan UK.

    GK UEA

    Laŭ la rekomendo de Litova Stelo ni uzas la formon Vilno, ne Vilniuso kiel esperantlingvan nomon de la ĉefurbo de Litovio.


    Komunikada centro en Bruselo

    Baldaŭ en Bruselo aperos Komunikada Centro, kiun intencas starigi Eŭropa E-Unio kunlabore kun kelkaj eŭropaj E-asocioj. Ĝi situos maksimume proksime al eŭropaj instancoj, fondaĵoj, miloj da diverslandaj ĵurnalistoj kaj internaciaj neregistaraj organizoj.

    La celo de la Centro estos profesinivele informi la eŭropajn kaj ankaŭ tutmondajn amaskomunikilojn pri la lingvaj problemoj, faktoj de lingva diskriminacio, proponante sekve de tio informojn pri la ekzistanta solvo prezentata de Esperanto.

    La motoro de la ideo kaj la ĉefa laborforto en la komenca stadio estos brusela ĵurnalisto David Ferguson, kimrodevena irlandano, bone orientiĝanta en la brusela Babelo.

    La Estraro de UEA decidis provizi la Centron per garantia sumo de 19 mil eŭroj, tiel ebligante ĝian baldaŭan ekfunkcion. Tio estas granda parto de la antaŭvidata ĉi-jara buĝeto, la ceterajn rimedojn devos kontribui Eŭropa E-Unio, Flandra E-Ligo, Esperanto Nederland kaj aliaj kunlaborantaj asocioj.

    GK UEA


    Ŝanĝoj en la Centra Oficejo

    Trevor Steele, nova aganta ĝenerala direktoro de UEA, ekoficis ekde 1 jan 2002. Li estas entute la kvina, kiu okupas la plej superan oficistan postenon de UEA ekde 1955, kiam la Centra Oficejo translokiĝis de Britio al Roterdamo.

    Trevor Steele, konata E-lingva verkisto, laŭ reciproka interkonsento kun la Oficeja komisiono de la Estraro de UEA, estas nomumita por la periodo de unu jaro, dum kiu unu el liaj ĉefaj taskoj estos la harmoniigo de interrilatoj inter la Oficejo kaj la Estraro.

    Steele rajtas ankaŭ kandidati por la posteno de konstanta Ĝenerala Direktoro, kiu devos esti elektita en 2002. Intertempe li ankaŭ kontribuos al organiza restrukturigo kaj teknika modernigo de la CO.

    Paralele okazas la iom-post-ioma foriro de kelkaj antaŭaj oficistoj.

    Ekde marto ne plu laboros en la CO István Ertl, la antaŭa redaktoro de Esperanto, kiu ricevis novan laboron en Bruselo ĉe internacia neregistara organizo. La nova redaktoro, Stano Marček, Slovakio, pretigos la revuon hejme, rete alsendante ĝin al Roterdamo por presigo kaj ekspedado.

    Komence de februaro foriris Pasquale Zapelli, la direktoro de la Oficejo. Ne multaj scias, ke Pasquale estis iusence la atlanto, kiu tenis la tutan Oficejon sur siaj ŝultroj: li mastrumis, li riparis, li traktis kun provizantoj, kaj plej grave — li prizorgis la komputilan sistemon. Li laboris en la Oficejo pli ol 16 jarojn, kio signifas enorman sperton… sed ankaŭ grandan laciĝon de la sama vivstilo kaj samaj problemoj.

    Unu el la lastaj agadoj de Pasquale en la Oficejo estis instalado de moderna komputila sistemo. Li sukcesis fini nur la unuan etapon, sed la sekvan devos fari jam aliaj homoj. Tio estos des pli defia tasko, ke samtempe kun Pasquale demisiis post dujardeka volontula misio de komputilara prizorgo de la CO nederlanda E-aktivulo kaj spertega programisto Fred De Geus. Dum la lastaj jaroj li kunlaboris ĉefe pro amika rilato al Pasquale kaj ne volis daŭrigi post lia foriro.

    Feliĉe tiuj homoj jam estis trovitaj kaj forirante Pasquale lasis la modernigan taskon al teamo de junaj kaj ideplenaj aktivuloj de iniciato Esperanto@Interreto, kunordigata de TEJO-estrarano Hokan Lundberg (Svedio). Estas planate rearanĝi la oficejajn datumbazojn, kunligi kelkajn partojn de la interna oficeja reto kun Interreto, estas diskutataj planoj pri sekura aliro al la personkontoj, reta versio de Delegita Reto k.t.p.

    Parte plenigos la aperantan vakuon Ionel Oneţ, rumandevena usonano, kiu post plenumo de necesaj formalaĵoj venos al Nederlando por transpreni la UEA-libroservon de Simo Milojević.

    GK UEA

    Pasquale Zapelli
    Sur la foto: Pasquale Zapelli en sia laborloko. Marto 2000. (Fotis HaGo)


    Pri Esperanto kvarlingve

    (Nun) Okaze de la 2a Monda Socia Forumo, realigata en Porto Alegre (Brazilo) 31 jan – 5 feb 2002, estis aranĝita ateliero pri Esperanto sub la aŭspicioj de BEL kaj UEA, en kiu partoprenis ĉ. 120 homoj.

    Dum la tuta periodo de MSF la loka E-teamo diskonigis per miloj da fald-folioj la celojn de Esperanto ne nur al la brazila sed ankaŭ al la eksterlanda publiko uzante laŭeble la 4 oficialajn lingvojn de la evento: portugala, angla, hispana k franca.

    Esperanto vokis la atenton de la internaciaj amas-komunikiloj (Associated Press, Corriere della Sera, Le Monde Diplomatique, radio-stacio France International ktp) ĉeestantaj en la Forumo. Loka eduka televid-kanalo faris du intervjuojn pri nia transnacia lingvo. Oni de nun atendas la 3an Forumon, ankaŭ en Porto Alegre, por pli ampleksa disvastigo de Esperanto.

    Cesar Dorneles Soares


    Rene Smeets kaj Jenny Bishop (Fotis Alan Mendelawitz)En la plej izolita urbo de la mondo

    Perto, la plej izolita urbo de la mondo ĉe la okcidenta marbordo de Aŭstralio, 5–18 jan 2002 bonege gastigis la 18an Aŭstralian Somerkursaron de Esperanto kaj la jarkunvenon de Aŭstralia E-Asocio (AEA). Ĉeestis ĉ. 60 partoprenantoj inkluzive de d-ro Nguyen Vinh el Hanojo, kaj amikinoj germana kaj nederlanda.

    La ampleksa programo konsistis el ĉiutagaj kursoj je kvar niveloj: ĉiu nivelo havis po du profesiajn instruistojn; Atilio Orellana Rojas, Penny Vos, Franciska Toubale kaj Marcelo Leereveld.

    Posttagmeze, krom plua kurso por la komencanta grupo diaspora, okazis ankaŭ kantado, preparado por ekzamenoj je baza kaj meza niveloj, kaj Cseh-seminario “A”.

    Konkursoj aktora kaj muzika inter la provincoj de Aŭstralio bone distris dum du vesperoj. Ankaŭ eblis ekskursi per ŝipeto sur la bela kaj larĝa rivero Cigno, iri trame tra la historiplenaj urbo kaj parko, kaj viziti kaj enkarceriĝi en la malnova fantomplena malliberejo de Fremantle!

    Oni i.a. profitis de la interesaj paroladoj de Atillio Orellana Rojas pri Indiĝenaj Dialogoj. Juĝisto Kep Enderby, prezidinto de UEA, parolis pri Oceanio, kaj Ralph Harry, eksambasadoro de Unuiĝintaj Nacioj, pri la traktado de rifuĝintoj.

    Gajnis la ŝildon pro aktorado Viktorio, kaj Kvislando gajnis tiun pro kantado. Estis plantitaj du ruĝaj rozarbustoj por paco kaj amikeco antaŭ la kolegio “Sankta Georgo” de Okcidenta Aŭstralio.

    Sed la plej grava estas, ke la jarkunveno de AEA akceptis la proponon de la estraro pri starigo de elspezprioritataĵo por 2002 sub tri rubrikoj: Informado, Instruado kaj Eksteraj Rilatoj. Tio inkluzivas ankaŭ progresigon de la nova komitato pri Oceanio.

    Pro la nuntempa manko de homfortoj en Tasmanio, la estraro akceptis la inviton de Viktorio okazigi la 19an Aŭstralian Somerkursaron de Esperanto en januaro 2003, sed prefere en alia urbo ol Melburno por ebligi varbadon de novaj interesotoj.

    Jenny Bishop
    prezidantino de AEA


    Interlingvistikaj Studoj: la sesa sesio

    La trijaraj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, Poznań (Pollando) atingis 26–30 jan 2002 la unuan fojon sian lastan sesion — jam la sesan.

    La unusemajna sesio en ĉiuj semestroj kunvenigas la internacian partoprenantaron (el Ĉeĥio, Germanio, Belgio, Makedonio, Svedio, Usono kaj Pollando) por aŭskulti superrigardajn prelegojn pri interlingvistiko, esperantologio kaj ĝenerala kaj aplikata lingvistiko. En ĉiu semestro unu-du konataj kaj elstaraj eksterlandaj fakuloj estas invititaj por gvidi kursojn.

    Ĉi-foje d-ro Detlev Blanke (Humboldt Universitato, Germanio) prelegis pri la nuntempa stato de interlingvistiko kaj ĝia rolo en eŭropa lingvopolitiko, krome prezentis la terminologian agadon de Wüster. Prof. Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford, Usono) donis superrigardon pri la E-movado de la komenco ĝis nun, ĉerpante ankaŭ el siaj riĉaj travivaĵoj. Aliajn 8 horojn li dediĉis al la analizo de Esperantaj poemoj.

    La unuaj tagoj estis malfermitaj al pli granda publiko. Tiel alvenis ankaŭ Georgo Handzlik, kiu kantis al la partoprenantoj kun gitarakompano lunde vespere, post la scienca programo, dum la tradicia ĉina vespermanĝo ĉe Tintilo kaj Joakimo Werdin.

    La sesio estis tre sukcesa. Pri ĝi raportis regionaj radiostacio kaj televido WTK. La televida stabo filmis fragmenton el la kurso de Blanke, intervjuis Tonkin kaj partoprenantojn, poste invitis Ilona Koutny, la gvidantinon de la Studoj, por studia interparolado. Entute 10 minutoj de la vespera novaĵprogramo estis dediĉitaj al la eŭropa lingvoproblemo, Esperanto kaj interlingvistika sesio.

    La direktoro de la Lingvistika Instituto invitis la prelegantojn por tagmanĝo. Tonkin kaj Koutny renkontiĝis ankaŭ kun vicrektoro de la universitato en agrabla etoso kaj interparolis i.a. pri eventuala kunlaboro en la tereno de interkultura komunikado.

    d-rino Ilona Koutny


    Esperanto aŭ la kataluna?

    Okaze de la Zamenhofa Tago, Verda Ondo 7 dec 2001 organizis en Rigo (Latvio) renkontiĝon pri lingvaj problemoj. Ĝi okazis en Informa Centro de Eŭropa Unio. Partoprenis 15 esperantistoj kaj interesitaj personoj.

    Nora Kinna, ankaŭ esperantistino, nun laboranta kiel tradukistino de dokumentoj en EU-Tradukcentro, prezentis al ni la lastan opinion de lingvistoj en EU pri solvo de la problemo de unu komuna lingvo en Eŭropo — ĝi estas kataluna. Jes ne Esperanto, kaj ŝi ankaŭ diris kial do lingvistoj laŭ ĉiuj reguloj kaj postuloj elektis la katalunan. Fine de vespero ni rigardis videofilmon pri Bona Espero kaj aliajn filmojn pri ekologiaj kaj Esperantaj temoj.

    La renkontiĝo de Latva E-Asocio okazis en Rigo 14 dec.

    Mara Timermane


    Esperanto en Japanio: jaro 2001

    La 88a Japana Esperanto-Kongreso okazis en oktobro kun 590 aliĝintoj, el kiuj ĉeestis 406, en Takarazuka, proksima urbo de la sidejo de KLEG.

    Du kongresaj tagoj estis plenplenaj de diversaj programeroj: 30 fakkunsidoj, kunvenoj, prelegoj, arta vespero, bankedo, honorigoj, ktp. La kongreso estis malfermita al la publiko, kaj la organizantaro klopodis altiri atenton de ekster Esperantujo: invitis amatoran koruson, kiu kantis kelkajn kantojn en Esperanto, kaj s-inon Yonezawa Fumiko [jonezaŭa humiko] kiel gastopreleganton. Ŝi estas famekonata fizikisto, por kiu nia lingvo estis “edzoperanto”. Ankaŭ s-ino Teresa Nemere el Pollando prelegis kun interpreto al neesperantistoj pri praktika utileco de Esperanto. Neanoncita provizora ero estis podia diskuto “La teroro al Usono kaj la reago de Usono”, kiu montris, ke la lingvo Esperanto estas fakte vivanta, kaj eldiritaj opinioj pri la plej aktuala afero donis al la aŭskultantoj vidpunktojn de alilandaj civitanoj, kiajn oni malofte legas en amaskomunikiloj. Ankaŭ pli ol dek alilandaj partoprenantoj donis internaciecon al la kongreso.

    Cetere, ĵus antaŭ la kongreso la japana poŝto eldonis poŝtkarton kun reklamo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) je la kosto de esperantistoj, de kiuj JEI sukcesis kolekti sufiĉe da mono, kaj loka poŝtoficejo uzis memorigan stampon por la kongreso.

    Krom la tutlanda kongreso, ĉiu el sep regionaj ligoj okazigis siajn kongresojn kun sume 610 aliĝintoj. KLEG jubileis sian 50an jariĝon okaze de la kongreso kaj en sia prelego s-ro Takeuti Yosikazu [takeuĉi joŝikazu] skizis ĝian historion kaj emfazis la meritojn de ĝia movado.

    Ne nur kongresoj, sed ankaŭ “kunloĝadoj” aŭ intensivaj kursaroj okazis ĉiusezone en diversaj lokoj. Kelkaj el ili havis pli-malpli 50 partoprenantojn, sed la nombroj falis jaro post jaro kompare kun tiuj dum la pasinta jardeko, kaj nun organizantoj cerbumas, kiel reakiri iaman prosperon de “kunloĝado”, kiu siatempe ofte allogis pli ol centon da junaj samideanoj. Jarfine Zamenhofa festo okazis en pli ol tridek urboj.

    Jarkomence en Tokio okazis publika simpozio pri lingvaj problemoj kun partopreno de universitataj studantoj pri lingvaj rajtoj. Kaj jarfine JEI okazigis publikan prelegon de s-ro Probal Daŝgupto pri “La angla lingvo en Barato: kia socia pozicio?” kun japanlingva interpreto.

    En kelkaj universitatoj okazis kursoj de/pri Esperanto: s-ro Tani Hiroyuki en fremdlingvaj universitatoj de Oosaka kaj Kobe kaj ankaŭ ŝtata univ. de Yamaguti [jamaguĉi], s-ro Tabata Yosiyuki [joŝijuki] en ŝtata univ. de Kyŭsyŭ [kjuuŝuu], ktp.

    La korespondaj kursoj, elementa kaj meza, de s-ro Huzimaki Ken'iti [keniĉi] plu allogas lernemulojn, kaj jarfine la tuta nombro de la aliĝintoj preskaŭ atingis 800, el kiuj ĉirkaŭ 100 dum la pasinta jaro, kaj notinde estas, ke el liaj kursanoj kreskas ne malmulte da novaj kapablaj samideanoj.

    TTT-ejoj de esperanto-organizaĵoj, kiel JEI, KLEG, kaj ankaŭ de multaj individuoj daŭre donas al ne malmulte da retanoj okazon trovi kaj memlerni Esperanton. Funkcias ankaŭ retbultenoj, retgazetoj kaj retgrupoj de esperantistoj. Kaj nun inter japanaj esperantistoj, cetere geografie izolitaj de la kontinentoj, komputilo kaj la interreto estas nemankeblaj iloj de komunikado kaj aktivado.

    Ankaŭ alilandaj esperantistoj loĝantaj en Japanio diversmaniere partoprenas nian movadon kaj faras sian kontribuon. Ni mencias kelkajn el ili: s-ro Ulrich Lins el Germanio, s-ro Hylco Miedema el Nederlando, s-ino Dianne Lukes el Aŭstralio, s-ro Baldur Ragnarsson el Islando, s-ro Sergej Anikeev el Rusio.

    Inter vizitantoj el eksterlando ni menciu interalie s-ron Jan Duda, ĉeĥa violonisto, kiu kun Ĉeĥa Nacia Simfonia Orkestro faris turneon en pli ol 20 urboj tra Japanio, kaj lian kolegaron surprizis la fenomeno, ke preskaŭ en ĉiu urbo japanoj venis lin renkonti.

    Kaj iom pri la eldona aktivado.

    La libro La Flambirdo de Tezuka Osamu, tradukita de s-ro Konisi Gaku kaj eldonita de Japana Esperanta Librokooperativo (JELK, la librofako de KLEG), vekis intereson de la publiko kaj multaj tagĵurnaloj vaste informis pri la unua esperantaĵo de la majstro de “manga” (bildrakonto). JELK eldonis ankaŭ japanlingvan esearon Kiel ekzerci sin en la konversacio de Esperanto. Ĝi estas kolekto de praktikaj konsiloj de 40 personoj, kiuj rakontis respektive sian metodon progresigi parolkapablon.

    Jarkomence, JEI eldonis 400-paĝan japanlingvan gvidilon de la gramatiko, Manpleno da Esperanta gramatiko, verkitan de s-ro Huzimaki Ken'iti. Ĝi estas reviziita dua eldono de Elementa Gramatiko de Esperanto de la sama aŭtoro, eldonita en 1993. JEI produktis kompakt-diskon de Elementa lernolibro de Esperanto de s-ro Huzimaki, en kiu s-ino Mayagmar Altantsetseg el Mongolio kaj s-ro Klivo Lendon el Kanado voĉlegis la frazojn el ĝia dua eldono en 2000, kiu same ampleksis 400 paĝojn.

    Libroteko Tokio aldonis du novaĵojn al sia katalogo: la 4an volumon de la serio Raportoj el Japanio de s-ro Hori Yasuo kaj Pri mia PVZ-ado. La dua estas japanlingva esearo de s-ro ludovikito pri la historio de lia Plena Verkaro de L.L.Zamenhof (PVZ). La aŭtoro nun publikadas ĝian esperantan version en La Revuo Orienta, la monata organo de JEI.

    Nagoja Esperanto-Centro produktis 3-voluman kompakt-diskaron: Zamenhofaj Paroladoj deklamitaj de s-ro Kawanisi Teturo.

    Mine Yositaka
    Redaktoro de La Movado

    49a Kansaja E-Kongreso
    Sur la foto: En la 49a Kansaja E-Kongreso sian 50-jariĝon festis KLEG — Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj.
    Nun en KLEG membras 20 E-rondoj (sume 400 membroj) en la regiono Kansajo (Kansai, de Osaka, Kioto, Kobe kaj ilia ĉirkaŭo; oficejo en Toyonaka) kaj 80 individuaj membroj.


    En la urbo de Romeo kaj Julieta

    Post dek jaroj denove en Verono

    En la Eŭropa Unio (EU) teorie validas la principo ke ĉiuj oficialaj lingvoj de la Unio estas samrajtaj, sed la praktiko instruas ke en multaj realaj situacioj la parolantoj de iuj lingvoj havas privilegian pozicion kompare kun la parolantoj de la ceteraj lingvoj. Tio estas konsekvenco de la nekontestebla fakto ke estas tre malfacile kaj multekoste labori per multaj lingvoj. La uzado de komuna neŭtrala laborlingvo, kiu al neniu donu privilegion, povos alproksimigi la eŭropanojn al situacio de efektiva lingva egalrajteco.

    Tio ĉi estas ĝuste la temo de la 5a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso okazonta en Verono 23–28 aŭg 2002: “Efektiva lingva egaleco: rajto de la Eŭropanoj”. Partoprenos en tiu ĉi kongreso homoj el la diversaj regionoj de EU, kaj ankaŭ el aliaj eŭropaj landoj.

    La Eŭropaj Esperanto-Kongresoj

    Jam en 1992, ĝuste 10 jarojn antaŭe, Verono gastigis Eŭropan Esperanto-Kongreson, kiu estis fakte kongreso de esperantistoj de la landoj apartenantaj al la Eŭropa Komunumaro. Sekvis aliaj kongresoj, je du- aŭ tri-jaraj paŭzoj, organizitaj sur la sama geografi-politika bazo kaj intertempe la Eŭropa Komunumaro fariĝis EU; do tiaj kongresoj alprenis la pli ĝustan nomon “Eŭrop-Uniaj Esperanto-Kongresoj”.

    Post la unua en Verono (Italio) en 1992, la dua okazis en Parizo (Francio) en 1995, la tria en Stutgarto (Germanio) en 1997, la kvara en Ostendo (Belgio) en 2000 kaj nun la kvina revenos al Verono en la jaro 2002. Tiuj kongresoj estas organizitaj de lokaj komitatoj sub la aŭspicioj de Eŭropa E-Unio (EEU), la kupola organizaĵo, kiu kunligas la E-asociojn de EU-landoj por komuna agado rilate al la instancoj de EU.

    Okazos altnivelaj prelegoj kaj debatoj pri la kongresa temo, sed ne mankos ankaŭ alitemaj altnivelaj prelegoj.

    La Komitato de EEU kunvenos labore, kaj landaj Esperanto-asocioj povos havi siajn apartajn kunvenojn.

    La Ŝekspira urboJulieta

    La turisma parto estos aparte prizorgata kaj la kongresanoj povos ĝui la belaĵojn de antikva norditala urbo, kun ĝia historio kaj ĝiaj tradicioj, kaj de la regiono Venetio. Unu tago estos dediĉita al la legendo de Julieta kaj Romeo.

    La speciala vesperfesto “Ni iru vespermanĝi ĉe Julieta” estos pretigata en kunlaborado kun la Julieta Klubo zorge de fama ĉefkuiristo kaj kun kelneroj vestitaj en kostumoj el la tempo de Julieta, la heroino de la Ŝekspira dramo. Ĉion akompanos samepokaj muzikoj.

    Kunlabore kun la Verona Fervojista Esperanto-Grupo, oni aranĝos en la stacidomo Verona-Porta Nuova akceptejon por kongresanoj. 24 aŭg funkcios poŝtoficejo por stampoj.

    Eblaj gvidataj vizitoj: al Vilao Sigurtà, ne malproksime de Verono; al Gardone Riviera, ĉeborde de la Garda Lago, kun vizito de la lokoj, kie vivis la poeto Gabriele D'Annunzio; al Vicenza kaj Venecio.

    Jam aliĝis pli ol 200 personoj el 12 landoj.

    Pliajn detalojn petu ĉe la Organiza Komitato: CP 1616, 37100 Verona, Italio Rete: esperantoverona@adriacom.it

    Edvige Ackermann


    Oblata renkontiĝo

    19 jan 2002 en Sopot okazis Oblato. Partoprenis pli ol 100 esperantistoj el Pomeria kaj Varmia-Mazuria vojevodioj.

    La aranĝon inaŭguris la paroĥestro de la preĝejo de Sankta Andreo Bobola, kie ĉiun unuan lundon de monato okazas la Sanktaj Mesoj en Esperanto. Tion organizas Gdanska Esperantista Liturgia Grupo sub la gvido de esperantista pastro Stanislao Płatek. En la apudpreĝeja klubejo ni dividante oblaton en agrabla etoso bondeziris unu la aliajn kaj aŭskultis Kristnaskajn kantojn en Esperanto fare de la junulara koruso. Sekvis bongusta regalo kun torto dekorita per verda stelo (alportis ĝin geesperantistoj el Malbork), babilado kaj kantado de la Kristnaskaj kantoj.

    Inter la partoprenantoj estis arkitekto Aleksandra Podkowik (prezidantino de Vojevodia Estraro de PEA en Gdansko), Jozefo Golec (vicprezidanto de la Urba Konsilantaro en Sopot — li nun finas la kompiladon de monografio pri Esperantistoj en Pomerio), redaktoro Andreo Marszałkowski el Kartuzy, mag. Jadwiga Wasiuk el Pelplin — prezidanto de E-rondo Verda Stelo, k.m.a.

    Jadwiga Wasiuk invitis la ĉeestantojn al Pelplin, kie okazos 27–28 apr 2002 E-Seminario. Kadre de ĝi, interalie, oni prelegos pri episkopo kaj esperantisto Konstanty Dominik — li vivis en Pelplin kaj tie troviĝas lia tombo. Post la vizito de Papo Johano Paŭlo la Dua en Pelplin (1999) oni komencis la procedon de la beatigo de nia samideano. Ni solene metos florojn al la tombo de Konstanty Dominik. Krome okazos vizitado de la Teŭtona Kastelo en Malbork kaj solena malkovro de E-memorŝtono Ruslando kaj plantado de la arbo kadre de la Parko de la Mondo en la Skvaro Esperanto en Malbork.

    Eduardo Kozyra


    Elektoj por la Civita Senato

    En januaro ni aperigis la svisan kaj mediteranean balotprotokolojn. Nun sekvas du pliaj, aperintaj en HeKo.

    Balkana balotprotokolo

    Balotrajtaj: 79. Balotis: 48. Nevalidaj: 2 (4,16%). En blanko: neniu. Verda Listo: 42 (87,50%), Blanka Listo: 4 (8,34%).

    Preferoj: Trifonĉovski 42, Martinelli 39, Maĝarova 33, Rogora 29, Żelazny 20, Gonĉarov 6, Felszeghy 3, Skorupski 3, Picasso 2, Montagner 1, Nuñez Hernández 1, Rooke 1. Holevitch 4, Ošlak 3, Gabrielli 3, Nawrocki 2.

    Danuba balotprotokolo

    Balotrajtaj: 100. Balotis entute 7, el kiuj 2 (28,57%) nevalidaj, kaj neniu en blanko. Verda Listo: 2 (28,57%), Blanka Listo: 3 (42,85%).

    Preferoj: Nilsson 2, Picasso 2, Trifonĉovski 2, Rogora 1, Żelazny 1, Martinelli 1. Ošlak 3, Holevitch 3, Lászay 3, Gabrielli 2, Nawrocki 2, Weber 2, Beltramini 1.


    Ruslanda Kongreso en Kostroma

    La Kongreso okazis en Kostroma 12–16 dec 2001 kun 34 partoprenantoj. Lokanoj sukcesis ricevi bonegan moralan kaj senteblan financan subtenon de urba administracio, kiu enigis la Kongreson en la oficialan programon de festado de 850-jara Kostroma.

    La Kongreson anticipis Antaŭkongresa Seminario, dediĉita al tri temoj: E-instruado (Irina Gonĉarova), E-historio (Nikolao Gudskov) kaj “Kiel krei efikan klubon” (Anatolo Gonĉarov, Andrej Grigorjevskij). Dank' al tiuj brilaj aktivulegoj oni povis ricevi valorajn kaj gravajn sciojn kaj fiksi ilin, partopreninte lingvajn ludojn kaj kvizojn.

    Jen nur kelkaj el amaso da programeroj: REU-forumo, REJM-seminario, prelegoj. Uzante eblecon praktiki samtempe kun prelego en komputilejo, dezirantoj partoprenis seminarion, gviditan de Slavik Ivanov pri TTT-paĝoj.

    Kongresanoj apud  Baziliko de Sankta Triopo en la Klostro (Fotis Svetlana Ejst)Dum la urbotago lokanoj organizis prelegon pri Kostroma, akompanitan de montro de lumbildoj. Tage kongresanoj promenis en la urbocentro, vizitis pentrartan muzeon kaj aŭskultis rakonton de Uljana Ŝmarova pri popola pentristo Jefim Ĉestnjakov. Kaj certe gastoj de Kostroma ne povis ne ekskursi al klostro Ipatjevskij — turisma perlo, kiu iĝis neoficiala simbolo de la urbo mem!

    La Zamenhof-tago, aŭ Tago de E-libro, pasis dum la Kongreso per prezento de esperantaĵoj kaj E-libroj, aperintaj dum la jaro.

    Kulturan programon de la Kongreso formis koncertoj de famaj kantistoj: Evelina Sokolova, Marija Koĉetkova, Pavel Korotenko kun Grigorij Arosev. Al solena vespermanĝo, dediĉita al la Zamenhof-tago estis preparita la rezulto de voĉdonado pri la Atingoj de la jaro: Esperantisto: Garik Kokolia; Esperantaĵo: Oraj kantoj; Kantisto: Marija Koĉetkova; Poeto: Grigorij Arosev; Aranĝo: REK+EoLA en S.-Peterburgo.

    Ankaŭ estis anoncita rezulto de la kluba ranglisto 2001, lanĉita de REU: la unua loko — Junulara E-klubo Teamo (Ivanovo), la dua — Junulara E-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko, kaj la tria — MASI/FARo (Moskvo).

    Estis akceptita rezolucio, kiu atentigis “ke por plua progreso de E-movado en nia lando necesas zorgi unuavice pri (1) plialtigo de la nivelo de E-instruado, profesiigo de la instruistoj per organizado de specialaj seminarioj por ili, preparo de metodikaj helpiloj; (2) plialtigo de lingvodisciplino en la kluboj kaj dum aranĝoj, unuavice per konsciigo de nepra bezono de ĝi al spertaj kaj aktivaj esperantistoj; (3) kreo de komuna kohera plano de ĉiuj landaj aranĝoj, organizataj de REU, REJM kaj aliaj tutlandaj, regionaj kaj lokaj E-organizoj”.

    Aleksej Kuznecov


    Zamenhofa tago en Madrido

    Kvankam iomete malfrue, 26 jan oni festis en la ĉefurbo de Hispanio la Zamenhofan Tagon, kun amasa partopreno de samideanoj el Madrido kaj ties ĉirkaŭaĵoj, Valjadolido, Valencio, kaj eĉ unu ĉeĥino. La etoso estis tre agrabla, kaj fine de la tagmanĝo la esperantista koruso Verda Stelo, sub la gvidado de Pedro Vilarroig kaj Laura Carballo donacis al la ĉeestantoj belegajn kantojn.

    Matene okazis estrarkunveno de Hispana Esperanto-Federacio, kie oni traktis kelkajn gravajn punktojn, inter kiuj troviĝis la plibonigado de la ret-aliro de HEF, la eldonado de la Hispana-Esperanto Vortarego de Fernando de Diego, kiu estos unu el la plej grandaj kaj elstaraj de la tuta E-movado (pli ampleksa ol PIV), la ŝanĝo de la UEA-ĉefdelegito en Hispanio, ktp. Oni traktis ankaŭ la organizadon de venontaj E-kongresoj en Hispanio, centjariĝon de la E-asocioj hispana kaj valencia.

    Augusto Casquero


    Inaŭgurita la Biblioteko de Interlingvistiko en Milano

    360-paĝa katalogo, konsultebla ankaŭ rete, estas la impona rezulto de la laboro de Andreo Montagner, kiu dum du jaroj prizorgis la Bibliotekon de Itala Interlingvista Centro (IIC), nun gardata de la Lingva Fakultato de milana Universitato.

    La Bibliotekon oficiale inaŭguris Fabrizio Pennacchietti, profesoro pri interlingvistiko kaj esperantologio en la torina universitato, Tiziana Rogora, prezidantino de IIC, kaj Giorgio Silfer, membro de la scienca komitato de IIC, en la ĉeesto de la akademiaj aŭtoritatoj.

    Sen. Rogora skizis la historion de la biblioteko, fondita kun la Centro mem en 1985, kaj dum pli ol dek jaroj gardita en Cernusko, apud Milano. Prof. Pennacchietti retrospektivis kaj perspektivis pri la universitata instruado de interlingvistiko kaj esperantologio. D-ro Silfer prezentis la evoluon de la nova sciencobranĉo en Italio, de Alessandro Bausani ĝis Umberto Eco.

    La universitato kunlaboros kun IIC por pliaj projektoj, favore al la scienca studo pri esperanto.

    HeKo


    La plej bona gimnazio en Ruslando: ĉu dank' al Esperanto?

    Dum ok jaroj en la peterburga gimnazio 271 Esperanto estas instruata en la 1a klaso kiel deviga studobjekto (posta studado ĝis la 10a klaso estas fakultativa).

    Tamen pro teknikaj kaŭzoj nia lingvo estas instruata nur en unu el la kvar unuaj klasoj, kaj ne ĉiuj infanoj povas studi ĝin ekde la komenco. Vidante la sukceson de la unuaklasanoj, post kelkaj jaroj multaj gelernantoj ekinteresiĝas pri Esperanto, sed al ili mankas la baza kurso. Por ŝtopi tiun breĉon Svetlana Ejst, kiu delonge instruas Esperanton en la gimnazio, okazigis ekspresan kurson, kiun gvidis Anatolo Gonĉarov. La kurso daŭris dek tagojn dum la vintraj ferioj. Ĝin sukcese finis 16 personoj.

    Interalie, pasint-jare gimnazio 271 gajnis en la ĉiujara konkurso de la kleriga ministerio kaj estis proklamita kiel la plej bona gimnazio en Ruslando.

    Boris Kondratjev

    Svetlana Ejst kun la kursanoj
    Sur la foto: Svetlana Ejst (la dua de dekstre) kun kelkaj partoprenintoj de la ekspresa kurso.


    Nia redakciano en televido

    Valentin Melnikov, multfoje sukcesinta en la televida intelekta Propra ludo (nun ĝi aperas sabate k dimanĉe en la kanalo NTV, ĉ. 15h00 laŭ la Moskva tempo), denove partoprenas ĝin, jam kiel ano de la grandmajstra teamo. La ludgvidanto plurfoje prezentis lin kiel esperantiston kaj eĉ poeton kaj ĵurnaliston, verkantan en la lingvo Esperanto. Lian unuan ludon oni povas vidi 3 mar.

    La estro de la grandmajstra teamo — Anatolij Belkin, poeto kaj sciencisto, akademiano de Ruslanda Akademio de Natursciencoj — laŭ instigo de Valentin publike esprimis sian opinion pri Esperanto (la preteksto estis okazonta baldaŭ en Niĵnij Novgorod tradicia E-renkontiĝo, kie gravan parton de la programo okupas intelektaj ludoj).

    Li skribis:

    Laŭ mia opinio, la proksimigo de diverspopolaj homoj estas tre nobla afero. En la mondo estas multaj kanajloj, kiuj strebas nin disigi, meti nin en diversajn angulojn, malhelpi la interkompreniĝon. Feliĉe estas ankaŭ tiuj, kiuj laboras por helpi al la homoj kompreni unu la aliajn, kaj Esperanto estas sendube unu el la plej bonaj rimedoj elpensitaj por tio.
    Mi bedaŭras, ke en la juneco, kiam mi havis pli multan liberan tempon kaj pli bonan memoron, mi ne okupiĝis pri ĉi tiu mirinda lingvo. Malgraŭ ĉio mi deziras ĉiajn sukcesojn al Esperanto kaj esperantistoj.
    Valentin Melnikov


    KCE invitas

    Kultura Centro Esperantista anoncas programon por la proksimaj monatoj. Petu informojn ĉe KCE: CP 311, CH-2301 La Chaŭ-de-Fonds, Svislando Rete: kce.esperanto@bluewin.ch.

    HeKo


    Hilelista Domo “Červar-Porat”

    Červar-Porat (aŭ simple Červar, itale: Cervera, esperante: Ĉervaro) kuŝas 8 kilometrojn norde de unu el la plej konataj turismaj centroj sur la bordo de Adriatika Maro — Poreč (itale: Parenzo). Červar-Porat estas moderna turisma apartamentaro, konstruita en sepdekaj jaroj de la 20a jarcento. Ĝi povas akcepti iom pli ol mil turistojn.
    La somerumejo havas plaĝeton kaj jaktejon. En ĉirkaŭaĵo estas belaj hoteloj kaj kampadejoj, tenisaj kortoj kaj allogaj biciklovojetoj, izolitaj plaĝetoj… Kun Poreč la apartamentaro estas ligita per loka aŭtobusa linio. Poreč estas facile atingebla per aŭto kaj regulaj busoj el Milano, Ljubljana, Rijeka, Zagreb kaj aliaj malpli proksimaj urboj.

    Provizora programo 2002

    La studparto konsistas el prelegoj (de lundo ĝis ĵaŭdo po unu prelego tage en daŭro de 2 horoj) kaj diskutforumo (vendrede en daŭro de 3 horoj). Ekster la studparto eblas laŭvola sunumado, naĝado, promenado, biciklado, ekskursoj en ĉirkaŭaĵo, amuzvesperoj… (en grupo aŭ individue, laŭ la persona prefero).

    Partopreni povas ĉiu esperantisto. La laborlingvo de ĉiuj aranĝoj estas Esperanto. Estas antaŭvidita kotizo 10 eŭroj por unu semajno (aŭ 2 eŭroj por 1 tago se malpli ol unu semajno). Nepagipovuloj povas peti liberigon de la kotizo aŭ ĝian malplialtigon.

    Por ĝis du prelegantoj en ĉiu semajno estas ebla senpaga uzado de 1 lito en trilita ĉambro kun la kunordiganto de HEK kaj kun ebla senpaga uzado de apartamenteta kuirejeto.

    Kontaktadreso: Mato Špekuljak, Ostarijska 8; HR-10000 Zagreb, Kroatio Rete: mato.spekuljak@zg.tel.hr

    Mato Špekuljak


    Kurte

    En la 31a Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Parizo kroata ambasadorino ĉe UNESCO Neda Ritz nome de sia lando proponis rezolucion pri E-to. Ĝi ne estis akceptita. (Inter-tempe)

    Je 14 feb al la 87a UK (Fortalezo) aliĝis 760 personoj el 47 landoj; plej multaj aliĝoj venis el Brazilo (336), Japanio (61), Germanio (55), Francio (46), Belgio k Nederlando (po 23). (N.Rašić)

    5 jan 2002 reprezentantoj de Mongola E-Asocio, Mongola E-Ligo, Mongola E-Junulara Organizo k Mongola E-Centro decidis unuiĝi sub la nomo de Mongola E-Asocio k subskribis la “Kvarflankan kontrakton”. Ch.Dogsuren estas elektita kiel prezidanto de MEA. (Esperanto en Azio)

    15 dec okazis jarkunveno k elektoj por la nova estraro de Kroata E-Ligo — prezidanto: akademiano Dalibor Brozović, vicprezidantoj: Vjekoslav Morankić, Ankica Jagnjić k Radenko Milošević; sekretario: Spomenka Štimec; kaj 6 pliaj membroj. (Inter-tempe)

    Ĉ. 150 aliĝintojn, inkluzive de multaj kamparaninoj, kunvenigis la 8a Kongreso de la Federacio E-to de Barato en la urbeto Sasvad. (Esperanto en Azio)

    Prezidanto de E-Ligo Saksio-Anhaltio, Helmut Rieche, estas denove elektita kiel la urbestro de Bernburgo. (Esperanto aktuell)

    15-jara e-istino Denisa Çela fariĝis Belfraŭlino Albanio 2001. (Juna Amiko)

    Tri poemaroj kandidatas al premio La Verko de la Jaro 2001: Havenoj de Mauro Nervi, Marionetoj de Carmel Mallia k Simptomoj de Gonçalo Neves. (HeKo)

    La estraro de UEA nomumis Petron Chrdle (Ĉeĥio) komisiito pri E-Centroj k kursejoj anstataŭ Aleksander Korĵenkov kiu demisiis pro komunikad-problemoj. (AlKo)

    Okazis ret-enketado pri la plej elstaraj E-agadoj de la pasinta jaro; la plej multajn voĉojn (11) ricevis Indiĝenaj Dialogoj, po 8 voĉojn ricevis la movado de lingvaj festivaloj k E-Euroscola. Voĉdonis 17 personoj. (GK UEA)

    9 dec 2001 en la urba biblioteko de Aigné (Francio) okazis festo omaĝe al Gaston Waringhien kun partopreno de la nepo de Zamenhof. (Esperanto)

    KAVA-PECH eldonis en la ĉeĥa traduko de Renata Mauserová la romanon de Valdemar Vinař La skandalo pro Jozefo, kiu originale aperis antaŭ 20 jaroj en E-to. (Esperanto)

    La aŭtobusa stacidomo de Rondonópolis (provinco Mato Grosso, Brazilo), inaŭgurita 10 dec 2001, havas informŝildojn en E-to. (www.kurso.com.br/stacidomo)


    Portreto de Julian ModestLa glita kaj danĝera vojo

    Novelo de Julian Modest


     
     
     
     
     

    La pluvo ne ĉesis. Pluvis dense kaj torente. La malseka asfaltita vojo, kiu zigzagis tra olda pinarbaro, brilis kiel spegulo. La kurbiĝoj sekvis unu post la alia, sed Marina forte premis la stirilon. Ŝi ĝojis, ke sur ĉi vojo kaj dum la meznokta horo ne videblis alia aŭto. Marina kalkulis, ke se ŝi veturos same rapide, ŝi venos al la landlimo frumatene. Ŝi devis esti nur trankvila kaj atentema, sed kiel kruelaj lupoj atakis ŝin rememoroj. Estis bone, ke ŝi ankoraŭ ne sentis sin dormema, tamen ŝi devis nepre halti ie almenaŭ por trinki tason da kafo. La mitrala tamburado de la pluvo timigis ŝin.

    Antaŭ du monatoj, kiam Marina veturis al Orozo, ankaŭ pluvis, sed tiam ŝin varmigis ĝojo kaj espero. Image ŝi vidis Orozon — la mirindan ĉefurbon, en kiu ŝi devis labori du jarojn. Tiam Marina estis kaj feliĉa kaj iom maltrankvila. Ŝi ĝojis, ke post kvin jaroj de senlabora mizereco, ŝi finfine komencos labori. Tamen la neklara estonteco iom ĝenis ŝin. Marina ne sciis la lingvon, ne konis la urbon kaj devis labori inter nekonatoj, sed ŝi estis preta je ĉio. La mizero jam sufiĉe turmentis ŝin.

    Antaŭ kvin jaroj, kiam komenciĝis la malfeliĉoj de Marina, ŝi estis instruistino en infanvartejo, sed en frosta januara vespero, post familia skandalo, ŝia edzo Pavel foriris el la loĝejo kaj ne plu revenis. Nur post la divorco Marina eksciis, ke Pavel havis amatinon. Marina restis kun sia unujara filino Kati kaj provis filozofie kaj trankvile akcepti la divorcon. Kati estis ŝia sola ĝojo kaj konsolo, kaj Marina dediĉis sin al ŝi. Tiam ili loĝis triope — Marina, ŝia patrino kaj Kati, kaj la salajro de Marina kaj la pensio de ŝia patrino sufiĉis, kaj Marina ne maltrankviliĝis pro tio, ke Pavel forgesas sendi la monsumon por la vivteno de Kati.

    Post tri monatoj Marinan trafis la dua frapo, pli kruela ol la divorco. Tute neatendite oni maldungis ŝin. La infanoj en la vartejo ne multis, kaj ne estis bezonataj tiom da instruistinoj. Marina provis resti trankvila, sed vivi sen la laboro estis pli malfacile ol sen la edzo. Tamen ŝi ne perdis la esperon, vizitis entreprenojn, serĉis laboron kaj kredis, ke ŝi nepre trovos ion. Ŝi estis preta je ĉio, kaj ŝi ne timis eĉ pezan laboron. Jam estis klare, ke neniu bezonas infaninstruistinojn, sed ankaŭ aliaj laboroj mankis kaj en la ŝtataj kaj en la privataj firmoj.

    Marina ne plu eltenis la orgojlajn rigardojn de direktoroj kaj posedantoj de firmoj, kiuj arogante observis ŝin de la kapo ĝis la piedoj kaj poste klarigis, ke ili preferas dudekjarajn oficistinojn, sed ne tridekjarajn, aŭ ili eble dungus ŝin, se ŝi posedus la anglan lingvon. Tamen Marina posedis nek la anglan, nek la germanan. Ŝi povis nur eduki infanojn, kaj laŭ ŝi tiu profesio estis grava, sed bedaŭrinde nun neniun interesis ŝiaj konoj. Iuj el la direktoroj provis inviti ŝin al restoracio, sed Marina ĉiam atente rifuzis.

    Ĉiumatene post la vekiĝo ŝi tuj iris al stratangulo por aĉeti ĵurnalojn, poste ŝi atente legis la dunganoncojn kaj substrekis tiujn, kiuj ŝajnis al ŝi pli konvenaj. Dum la tuta tago ŝi vagadis de firmo al firmo, sed vane. La mono jam tute ne sufiĉis, kaj Marina decidis akcepti iun ajn laboron. Foje ŝi legis, ke en Marlando oni dungas domservistinojn. La anonco estis tre lakona, kaj Marina ne tre bone komprenis pri kio ĝuste temas, sed ŝi tuj iris al la anoncita adreso. Ŝin renkontis juna sekretariino.

    — Nia firmo helpos vin forveturi al Marlando, — ŝi diris. — La firmo aranĝos viajn pasporton kaj veturbileton. Vi ricevos la adreson de nia filio en la ĉefurbo Orozo, kie oni proponos al vi konvenan laboron. La salajro estas bona, — ridetis la junulino.

    — Mi havas filineton, — ĝenite menciis Marina. — Ĉu post iom da tempo mi povos preni ŝin al mi?..

    — Estos malfacile, sed nia firmo provos helpi, — nebule respondis la sekretariino.

    Marina akceptis la kondiĉojn kaj opiniis, ke en Orozo ŝi laboros unu jaron, ŝparos iom da mono kaj poste revenos. Ja dum unu jaro ŝia patrino povos zorgi pri Kati.

    La dokumentoj estis aranĝitaj rapide. Marina venis en Orozon en pluva marta mateno. En la filio de la firmo ŝin akceptis juna viro, kiu tuj impresis ŝin malbone. Li aspektis tro memfida kaj aroga.

    — Centfoje mi diris, ke ili sendu pli junajn virinojn, sed ili daŭre sendas tridekjarulinojn, — la viro grumblis al si mem, sed Marina ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas lin.

    La viro prenis ŝian pasporton kaj aliajn dokumentojn. Marina provis demandi, kial li prenas la pasporton, sed li kolere alrigardis ŝin.

    — Ĉu vi venis labori?

    — Jes, — flustris Marina.

    — Do ne demandu superflue, sed faru tion, kion mi ordonos!

    Ĉi vortoj maltrankviligis Marinan, kaj ŝi konjektis ke io ne estas en ordo. Dum la viro strabis al ŝia pasporto, Marina kaŝe observis lin. Li estis mode vestita per eleganta kolombkolora jako kaj blanka ĉemizo, kiu brilis kiel neĝo. Sur la maldekstra pojno videblis multekosta brakhorloĝo kaj sur la dekstra estis peza ora ĉeno. Kelkaj oraj ringoj ornamis liajn fingrojn kaj sur unu el liaj oreloj pendis ora ringo. La oraj ornamaĵoj ŝajnis al Marina ege strangaj. El sub liaj densaj brovoj severe gvatis du nigraj okuletoj, kiuj pikis akre.

    Post la atenta trarigardo de la pasporto kaj aliaj dokumentoj, la viro ŝlosis ilin en metala ŝranketo.

    — Nun ni iru al via laborloko, — li seke diris.

    Ili eliris el la oficejo, eniris moderan aŭton kaj ekveturis. Dum la tuta vojo la viro silentis, kaj Marina ne kuraĝis ion demandi. Ŝia koro kuntiriĝis kiel frostinta pasero, kaj Marina antaŭsentis ion malbonan, sed ŝi jam nenion povis fari. La aŭto baldaŭ forlasis la ĉefurbon. Post unu horo ili trapasis iun urbeton kaj haltis antaŭ ne tre granda hotelo, duetaĝa kun multaj floroj en la fenestroj. Teretaĝe estis vasta restoracio, kaj sur la unua kaj dua etaĝo — hotelĉambroj. En la unua momento Marina pensis ke ŝi estos ĉambristino en la hotelo, kaj tio iom trankviligis ŝin.

    La viro kondukis ŝin al la dua etaĝo, kie ili eniris dulitan ĉambron. Sur unu el la litoj kuŝis junulino, ĉirkaŭ dekokjara, kiu eĉ ne forlasis la liton kaj nur maldece kaj aroge ridetis al la viro.

    — Ŝi estas Eva, — la viro montris ŝin. — Ŝi klarigos, kiel vi laboros.

    Marina komprenis nenion kaj silente alrigardis la junulinon.

    — Mi esperas, ke vi ne faros stultaĵojn, — li avertis Marinan. — Kaj ne forgesu: mi bone pagos! Se vi estos malprudenta, mi trovos vin eĉ en la fino de la mondo!

    Post tiuj minacaj vortoj la viro foriris. En la ĉambro restis nur Eva kaj Marina.

    — Ĉu vi ĵus venis? — demandis Eva.

    — Jes… Kion ni faros ĉi tie?

    — Ho-ho-ho, — maldece ridegis Eva. — Ĉu vi ankoraŭ ne komprenis? Ni priservos klientojn.

    Marina ne kredis al sia oreloj.

    — Ĉu? — ŝi nevole flustris.

    Eva estis parolema kaj rapide klarigis, ke la hotelo apartenas al marlandano, sed la fremduloj, kiuj luis ĝin, liveras virinojn por la gastoj de la hotelo. Eva menciis, ke ankaŭ ŝi miskomprenis la dunganoncon, sed veninte ĉi tien ŝi konstatis, ke ŝi ne havas alian eblecon. Tamen la mono, kiun ŝi perlaboris, tute kontentigis ŝin.

    — Pli bone estas kuŝi en ĉi hotelo ol malsati kaj vagi sen laboro, — konkludis Eva. — Du jarojn mi ne povis trovi laboron en mia kara patrolando.

    Marina aŭskultis kun hororo. Ŝi sentis, ke ŝi tuj svenos kaj neniam plu rekonsciiĝos. Ĉion ŝi atendis, sed tion — neniam. Eĉ sonĝe ŝi ne supozis, ke iam ŝi trafos en tian inferon.

    — Ĉu iu sukcesis forkuri de ĉi tie? — tremvoĉe demandis Marina.

    — Neniu. Tre spertaj estas la gardistoj de la hotelo. Antaŭ unu monato du junulinoj provis, sed okazis akcidento… Ili ne plu vivas.

    Larmoj plenigis la okulojn de Marina. Ŝi sufokiĝis, ektremis, ŝanceliĝis. Eva alrigardis ŝin kompate:

    — Ne ploru. Vi alkutimiĝos. Ne estas malfacile. Vi perlaboros sufiĉe da mono. Ja post la fino de via dungokontrakto neniu scios, kion vi faris ĉi tie.

    Marina elĉerpite sidiĝis sur la liton. Maldekstre estis la balkono. Tra la vitra pordo videblis bosko. La naturo estis bela, sed Marina ne rimarkis ĝin. Ŝi meditis pri forkuro de ĉi tie. Ŝi ne havis monon, pasporton, ne parolis la lingvon kaj ne sciis kie ŝi troviĝas. La forkuro de ĉi tie ne estis ebla.

    * * *

    Pasis du monatoj post la alveno de Marina al la hotelo Oriono. Dum tiu ĉi tempo ŝi travivis humiligojn kaj turmentojn, kiujn ŝi neniam supozis. Komence ŝi firme rezignis subiĝi al la ordonoj, sed la hotelgardistoj kelkfoje kruele batis ŝin. En la hotelo estis obskura ĉambreto, kie oni edifpunis la malobeemajn virinojn. La humiligoj estis teruraj, kaj Marina ne sciis kiel ŝi sukcesis elteni ilin. Nur la penso pri Kati donis al ŝi fortojn. Tamen Marina konstante serĉis okazon por forkuri. Ŝi kontraŭstaris, sed finfine cedis, kompreninte ke pli grave estas savi sin ol perei. Marina jam iom parolis la lingvon, kaj tio necesis por forkuri.

    Ĉi-vespere en la restoracion venis mezaĝa sinjoro, altstatura kaj eleganta. Eble Marina logis lian rigardon, ĉar li afable invitis ŝin al sia tablo. La sinjoro — germano aŭ aŭstro — verŝajne estis komercisto. Li mendis abundan vespermanĝon, bonkvalitan vivon kaj dum la tuta tempo atente kaj ĝentile rilatis al Marina. Li provis ion rakonti, sed ŝi ne bone sciis la germanan kaj nur afable ridetis. Post la vespermanĝo la sinjoro mendis botelon da ĉampano kaj invitis Marinan en sian ĉambron. Ili trinkis po du glasojn, sed verŝajne la komercisto estis ege laca, ĉar li nesenteble ekdormis en la fotelo kaj eĉ komencis iom ronki.

    Marina decidis lasi lin kaj foriri, sed subite kuraĝa penso kiel fulmo lumigis ŝian menson. Ŝi devis tuj riski. Marina atente proksimiĝis al la dormanta viro kaj prenis el liaj poŝoj la ŝlosilon de la aŭto kaj lian poŝtekon. Ŝi bone sciis, ke ŝi agas krime, sed ŝi bezonis monon. En la hotelo ŝi ne ricevis eĉ moneron. Oni diris, ke ŝi ricevos la pagon post la finiĝo de la kontrakto. La priservadon la viroj pagis ĉe la registrejo kune kun la tranoktado.

    La viro daŭre profunde dormis. Marina silente forlasis la ĉambron kaj iris al la teretaĝo, kie ŝi rapide ŝovis sin en la necesejojn por virinoj. Tie estis eta fenestro al la malantaŭa korto de la hotelo, kie oni parkis la aŭtojn. La aŭto de la komercisto estis nova blua Ford. Marina vidis ĝin, kiam li venis en la hotelon. Ŝi malŝlosis la aŭton, eniris kaj startigis ĝin. La torenta pluvo helpis ŝin. Ĉirkaŭ la dormanta hotelo videblis neniu.

    Marina bone sciis, ke ŝin atendas danĝera aventuro. Ŝi jam estis trastudinta la vojon al la landlimo kaj senerare direktis la aŭton al la dezirata ŝoseo. Marina evitis pensi, kio povos okazi. Ŝi impetis al la landlimo. La pluvo torentis kaj helpis. Sur la vojo regis obskuro.

    Marina rapidis, petante Dion helpi kaj protekti ŝin sur la glita kaj danĝera vojo.


    Vide el Bruselo

    EuroKomuna mono, komuna lingvo

    La enkonduko de la komuna mono en Eŭropo donas esperon pri finvenko al pluraj eŭropaj esperantistoj. Ĉu post la komuna mono, eŭropaj moŝtuloj nun devos pensi pri komuna lingvo?

    Laŭ multaj esperantistoj, ankaŭ la enkonduko de Esperanto estas tute simpla kaj logika afero. Kaj kvankam dum jarcentoj politikistoj ridindigis la ideon de komuna eŭropa mono, hodiaŭ poŝoj de eŭropunianoj estas plenŝtopitaj de la eŭroj. Do kio pri komuna lingvo? Ĉu la fina venko proksimiĝas?

    Je la komenco de januaro populara flandra gazeto havis titolon “Artefarita lingvo esperas je fina venko. Post eŭropa mono, eŭropa lingvo”. La gazeto publikigis belan foton de Paul Peeraerts, direktoro de Flandra Esperanto-Ligo.

    Laŭ la ĵurnalisto, Zamenhof “kreis Esperanton por superi lingvajn barierojn inter siaj internaciaj pacientoj”. Kaj kvankam, la ĵurnalisto ne kontraŭas Esperanton li tamen havas multajn dubojn: “La celoj de la Esperanto-Ligo estas sendube noblaj, sed ĉu ili estas realecaj? La malmultaj flandraj libroj kiuj estas tradukitaj Esperanten atingas eldonkvanton de maksimume 600 ekzempleroj. Kaj, lasu nin esti honestaj, kiu p-a-r-o-l-a-s Esperanton, lingvon kiu neniam aŭdebla estas en la radio aŭ televido, kaj lingvon kies nomo por la plejparto de homoj havas la saman signifon kiel taso da kafo?”

    Intervjuita de la flandra ĵurnalisto pri la komuna lingvo, flandra eŭropa parlamentanino Kathleen Van Bempt preskaŭ sufokiĝis. “Esperanto? Se estas unu lingvo kiu tute ne havas ŝancon travivi, tiam estas Esperanto. Tiu lingvo ne vivas, ne havas kulturon, nek historion, nek senton… Mi mem vivas en malkonkordo kun la Esperanto-Ligo. Mi nur pledas por ke ĉiu eŭropano parolu du eŭropajn lingvojn, sendepende de kie li vivas. Sed Esperanto, tiu estas frenezeco.”

    Pli pozitiva estis artikolo pri la komuna mono post la enkonduko de la eŭro, verkita de profesoro Bruno Schmitt en la franca gazeto Dernières Nouvelles d' Alsace. Por la emerita profesoro de matematiko Esperanto, kaj ne la nesincera multlingveco, estas la solvo por Eŭropo: “Proponi multlingvecon estas pura hipokriteco, estas fakte promocii unulingvecon puran kaj radikalan, favore al la angla-usona. Niaj malbonŝancaj altlernejanoj atingas la finekzamenon, post sep jaroj de anglaj studoj, du aŭ tri horoj semajne, kaj post multaj penoj, kaj ne estas kapablaj kunmeti korekte du frazojn”.

    Ankaŭ en Hispanio, la vorto Esperanto ne malaperis post la enkonduko de la eŭro. La Vanguardia, serioza barcelona gazeto intervjuis lingvajn spertulojn pri komuna lingvo. Laŭ akademiano Fernando Lázaro “inventi lingvon ne donis rezultojn; estis multaj provoj, kiel Esperanto, sed sen sukseso.” En la sama artikolo, lingvisto Miquel Siguan opinias ke la angla lingvo jam estas iu speco de Esperanto. Por la respektata lingvisto, Esperanto havas gravajn malfacilaĵojn ĉar ĝi “nur estas konata en anarkistaj, eŭropaj kaj religiaj medioj. Neniu lando adoptis ĝin.” Ankaŭ Joan Triadú, kritikisto kaj instrusciencisto, subtenas la anglan: “La angla estas la komuna lingvo kaj ja estas homoj kiuj denaske scipovas ĝin. Inventi lingvon estas ege malfacile kaj ne suksesas.”

    Finfine en Germanio Wiesbadner Tagblatt intervjuis Ulrich Matthias. “La ideo de komuna lingvo estas ege ligita kun la penso pri la komuna eŭropa mono. La eŭro estas ĉi tie. Kiam alvenos Esperanto?” demandas la 35-jara matematikisto kaj prezidanto de la Wiesbadena Esperanto-grupo. Matthias prelegis al lokuloj pri la lingva problemo.

    Dafydd ap Fergus


    Portreto de d-ro FrankĈu kapti sukcesŝancon, ĉu pluludi?

    Alvoko al la parolantoj kaj apogantoj 
    de la Internacia Lingvo universitatnivele kunagi


    Naciaj lingvoj ekmortas, kiam ili malaperas kiel sciencolingvoj — ili degeneras al komponanto de la etna folkloro, pli precize: al la komponanto, kiu turistojn malplej allogas, estante por ili la plej malfacile komprenebla. La Internacia Lingvo neniam akirus ian “finan venkon”, se ĝi ne antaŭe konkerus la fortikaĵon scienco. Ĝi restus nura hobio.

    Grava, sed tute ne jam decida paŝo trans la limojn de la Esperanto-movado al pli ĝenerala enfiltriĝo de la Zamenhofa lingvo en la universitatnivelan klerigadon estis la fondo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) pro decido de la Sanmarina registaro surbaze de propono de la scienca konsilantaro de Eŭropa Klubo. La spertoj faritaj en la AIS-klerigejoj en Bydgoszcz, Moskvo kaj Karlovo pruvas, ke la nombro de novaj parolantoj inter scienculoj multe pli rapide kreskus, se la Akademio ne limigus sian instruadon al studadsesioj kaj al kelkaj TTT-kursoj. AIS devus memstare ebligi kompletan studadon en propra universitato aŭ almenaŭ fakultato “jure kaj mure” ekzistanta.

    La baza principo estas, ebligi al laŭeble ĉiuj internacilingvaj universitatnivelaj instruistoj kaj aliaj sciencistoj, ke ili investu en la klerigadlaboron de la Akademio parton de sia libera tempo. Dua principo konsistas en la postulo de AIS, ke la finstudintoj verku siajn disertaciojn dulingve, en sia preferata pensadlingvo kaj en la Internacia Lingvo. Tria principo estas, unuavice subteni la studadon kaj akademian karieron de junaj fortoj, ne lastavice per la ebligo de eksterlanda universitatpedagogia staĝo. Ĝi okazu per partopreno en la internacilingva instruado en alia enkorpiĝejo de la Akademio.

    Por realigi ĉi tiun projekton estas bezonataj en diversaj urboj krom kurssalonoj ankaŭ po unu “akademidomo” — minimume por loĝigi la migrantajn docentojn kaj staĝantojn; sed loĝĉambroj estos bezonataj ankaŭ por eksterurbaj studentoj.

    La projekto tute ne estas utopia. La Lucian-Blaga-Universitato Sibiu-Hermannstadt (Rumanio) jam starigis kune kun AIS du komunajn katedrojn kaj ebenigis la vojon al du pliaj tiaj “internaciaj katedroj”. Estas interkonsentite ke, ekde kiam la tria komuna katedro estos komencinta sian laboron, ĉi tiuj katedroj fariĝu la komenco de aparta fakultato kun speciala statuto. Ankaŭ partnero de AIS en Slovakio, nome la pedagogia fakultato de la Filozofo-Konstantin-Universitato Nitra, komencis starigi unuajn komunajn katedrojn kun AIS.

    KomarnoParalele al la universitata laboro jam komenciĝis la pritrakto de diversaj ofertitaj ebloj, finkonstrui akademidomojn en Sibiu kaj Komarno (Slovakio, ĉe la Hungaria landlimo). La necesa investo por unu apartamento kalkuliĝas (laŭ grandeco) je 10.000 ĝis 30.000 eŭroj. Pagante tiom eblas akiri la ekskluzivan kaj heredigeblan uzadrajton. Alternative oni povas per malpli granda investo akiri kiel komanditanto i.a. la rajton al ĉiujare tempe limigita, senpaga uzado de komunaj apartamentoj en la diversaj akademidomoj.

    Mi alvokas ĉiujn finstudintojn, disponigi iom da tempo por la instruado, por la verkado de instrumaterialoj aŭ por aliaj necesaj laboroj por funkciigi la planitajn fakultatojn kaj universitaton.

    Kaj mi alvokas ĉiujn aliajn parolantojn de nia Internacia Lingvo, interesiĝi pri la rolo de kunposendanto de niaj estontaj akademidomoj, sen kiuj la universitateca laboro restus tro grandparte virtuala. Neniu perdos monon aŭ rolos kiel nura mecenato — ĉiu gajnos je vivkvalito en kunrealigebla, egalrajte frateca etoso de kultura diverseco, riĉeco kaj libereco.

    OProf. Dr. sc. cyb. habil.
    Helmar G. Frank
    prezidanto de AIS

    Anoncu vian kunagpretecon rete (hfr@uni-paderborn.de), fakse (0049-5251-163533) aŭ letere (Kleinenberger Weg 16B, DE-33100 Paderborn, Germanio) al la Prezidanta Sekretariejo de AIS!

    La alvoko de profesoro Frank estas koncizigita de Reinhard Fössmeier, la informofico de AIS.


    Maljubilee (1932–2002)

    Neniom historiisto, mi tamen interesiĝas pri okazintaĵoj de 1932 en diversaj landoj.

    La jaro estis tre eventoplena: en Germanio ĝi antaŭis la ekregadon de NSDAP. En Sovetio la popolo plurloke kaj plurfoje ribelis kontraŭ la komunista regantaro. En Francujo per kuglo de rusa eksoficiro estis murdita la ŝtatestro: meztage kaj mezstrate…

    Por trovi spurojn de la tiamaj okazintaĵoj mi desubpolvigis la jarkolekton de 1932 de Franca Esperantisto. Kredu: neniu ŝtormo eĉ tuŝetis la pacan insulon. La flaviĝintaj paĝoj plendas pri malkresko de abonantaro, diskutas, kiel varbi novulojn kaj diskonigi la lingvon.

    La paso de sep jardekoj ŝanĝis nenion. Esperanto restis ŝatokupo en si mem. La primovadaj kromaĵoj eknestas en fakaj revuoj kaj iom post iom elpuŝas eksteren la fakajn temojn. Trafoliumante ekzemple Dian Regnon, oni trafas la nomon de Zamenhof trioble pli ofte ol la nomon de Jesuo. La ununure ekstermovada Monato laŭaspekte imitas la similprofilajn Newsweek kaj Time, tamen la imitado de la prezoj estas pli sukcesa ol tiu de l' enhavriĉeco kaj kvalito.

    Alen Kris kaj Jorge Camacho fakte diris la samsamon (LOdE. 2002: 1). La nura diferenco estas ke la unua ĉefartikolis, kaj la dua estis citita pro laŭŝajna skandaleco. Mi samopinias kun Alen Kris: se Esperanto estus plensanga lingvo, ĝi sin nutrus de la pleno de la vivo. Samtiom pravas Jorge Camacho: la verda afero oscedigas. Ĉu hazarde en la rusa lingvo ekzistas esprimo “зелёная тоска”; (verda enuego), t.e. enuo senelira, senespera?..

    Kion oni faru? Miaopinie ekzakte la samon, kion oni faras ekster la “movado”. Literaturistoj kaj legemuloj recenzu Esperante la plej freŝajn eldonitaĵojn sialingvajn. Tiukaze Esperantaj revuoj iĝos vere konsultinda legaĵo por eldonontoj.

    Ekzemple, ĉu diverslanda legantaro konas la nomon de Hubert Mingarelli, nuntempa franca verkisto? Mi certas ke esperantlingva recenzo de unu el liaj romanetoj nepre vekos intereson eksterlande kaj eble plirapidigos ĝian aperon japane, ĉeĥe, portugale…

    Yenovk Lazian (Francujo)


    La libro de Marko Polo kaj ĝiaj tradukoj

    Recenza eseo de Sergio Pokrovskij

    La libro de la mirindaĵoj aŭ la priskribo de la mondo / Trad. D. Moirand. Rotterdam: UEA, 2001. — 445 pĝ., il. — (Serio Oriento-Okcidento. Vol. 34.)

    Impona akiro

    Jen unu el la plej famaj libroj de la monda literaturo tradukita en Esperanton. Marko Polo estas unu el la plej konataj vojaĝantoj en la historio, kaj kio povas pli konveni al la serio Oriento-Okcidento ol priskribo, fare de veneciano, de la mezepoka Azio je kriza momento de ĝia historio?

    La tradukinto estas Daniel Moirand, multjara (1991–2001) membro de la Akademio, kiu dediĉis al la traduko kvar jarojn da intensa laboro.

    Ankaŭ tipografie la libro aspektas impone: 445 paĝoj bele presitaj kaj sufiĉe bone binditaj. Antaŭparolo de la tradukinto kaj abundaj piednotoj devas helpi al la leganto kompreni, pri kio temas. Resume, la eldonaĵo tre konvenas por impresi la publikon — kaj la esperantistojn, kaj la eksterulojn.

    La originala Libro

    La aŭtoroj

    Fakte, la libro de Marko Polo havas almenaŭ du aŭtorojn, kaj estis homo kies rolo en la sukceso de la verko estis ne malpli granda ol tiu de Marko. Ĉar Marko estis nek unua, nek lasta; aliaj vojaĝintoj postlasis konsiderinde pli fidindajn kaj valorajn informojn; sed neniu tiom famiĝis kiel Marko Polo.

    La vera nomo de tiu homo estis, probable, Rustichello [rustikelo] el Pizo; tiu italo verkis franclingve kavalirajn romanojn, sed sian nomon li senmortigis ĝuste per tiu iniciato: literature prilabori la rakonton de Marko Polo.

    Verdire, estas problemo koncerne la nomon: italo, li preferis francigi sian nomon kaj verkojn. La francoj tamen obstine lin nomas Rustichello (kaj tiel ankaŭ en la recenzata libro); tio eĉ pensigas pri Napoleono, kiun la aristokratoj persiste nomis Buonaparte. Nu, mi respektos lian plumnomon Rusticien, kvankam transskribe: Rustisjeno.

    Probable Rustisjeno elektis la materialon kiu, liaopinie, povus interesi la publikon — kiun nome, li indikis jam en la unua frazo de la Libro:

    Sinjoroj, Imperiestroj kaj Reĝoj, Dukoj kaj Markizoj, Grafoj, Kavaliroj kaj Burĝoj kaj ĉiuj vi, kiuj volas koni la diversajn homajn rasojn kaj la malsamecon de la diversaj regionoj de la mondo …
    Komencante rakonton pri vere granda vojaĝo tra regnojn multoble pli grandaj ol la tuta mikroskopa Eŭropo, Rustisjeno ceremonie riverencas ties etajn moŝtulojn. Mi ne povis ne rememori la respektan admiron de Gulivero priskribanta la majeston de la Liliputa Reĝo. Tiu unua frazo tre klare esprimas la tuton: rakonto pri granda vojaĝo, filtrita kaj ornamita de liliputa ĵurnalisto por plaĉi al liliputa publiko.

    La fontoj

    La tradukinto konstatas:
    La granda sukceso de la Libro estis tia, ke granda nombro da kopioj kaj manuskriptoj aperis (143) … Neniun tekston eblas konsideri kiel kompletan … La itala eldono de 1928 provas fari la unuan sintezon de tiu materialo, sed la kompleta sintezo aperis nur en 1938 … far la profesoroj Moule kaj Pelliot. Tiu eldono donas rekonstruitan sintezan tekston surbaze de “ĉiuj” ekzistantaj manuskriptoj … Pro tio kelkaj specialistoj konsideras ĝin fantazia, sed pri tia opinio respondecas nur ili.
    Ja laŭ tiu ĉi sinteza teksto estas farita la nuna traduko en Esperanton.
    Mi konfesu, ke mi samopinias kun tiuj “kelkaj specialistoj”. La normala filologia praktiko: elekti la plej fidindan fonton kaj kompletigi ĝin per variantoj kaj diferencoj, garantias ke Mi havis okazon kompari tiun sintezan tekston kun la rusa traduko de I.P. Minajev, unue eldonita en 1902 kompletigite kaj komentite de V.V. Bartold. La ĉefteksto de tiu traduko sekvas la malnovfrancan tekston de Rustisjeno, kelkaj kromaĵoj aperas kiel aparte markitaj kromĉapitroj (se ili taŭgas tiaforme), la variantoj aperas en finteksta komentaro (ekz-e la materialo de ĉap. CLV estas malsame prezentita ĉe Rustisjeno kaj ĉe Ramusio [ramuzio], kaj maleblas kombini ilin sen iel difekti unu aŭ alian; tial en la rusa traduko la dua aperas en la aldono).

    Krom tiuj teoriaj principoj mi proprasperte vidis grandan plibonigon esencan: la sinteza teksto Esperanta duoble pli longas ol la rusa traduko de la Rustisjena manuskripto — sed ĝuste tial la rusa teksto estas konsiderinde malpli teda. Ekz-e la vojo al Ĉinio okupas 92 paĝojn en la sinteza teksto, kaj nur 44 paĝojn en la rusa traduko laŭ la teksto Rustisjena; kaj la diferencoj, plejparte, estas piaj legendoj kaj erudiciaj mitoj, kiujn probable enŝovis kopiisto aŭ alia okcidenta klerulo, kiu ne bezonis forlasi sian Parizan kabineton por produkti tiun makulaturon. Fakte, ĝuste en tiaj kabinetoj plej komforte vivas la ĥimeroj.

    La informoj

    Kiom valorajn informojn entenas la Libro? Jen kion ĝi rakontas pri Rusio (pĝ. 418–419):
     
    Sciu tre vere, ke oni trovas en Rosio la plej grandan malvarmon, kiu estas en la mondo, kaj oni eskapas ĝin nur kun granda peno … Kaj se ne estus la multaj vaporbanejoj, kiuj troviĝas tie, la homoj ne kapablus malhelpi morti pro malvarmo. Sed vere estas multaj vaporbanejoj, kiujn pie konstruigas la nobeloj kaj potenculoj, tute same kiel ĉe ni, ili konstruigas malsanulejojn. En tiujn vaporbanejojn ĉiuj homoj rajtas impeti tien se bezonate. La malvarmo estas foje tiel intensa, ke la homoj irantaj hejmen, aŭ de iu loko al alia por siaj aferoj, kiam ili forlasis iun banejon, ili estas preskaŭ trafrostitaj antaŭ ol atingi la postan, kvankam ili estas tiel oftaj kaj tiel proksimaj, ke, laŭ tio kion oni diras, ne estas inter ili pli ol 60 paŝoj. Tiel do, kiam bone varmigita homo forlasas iun banejon, li frostiĝas laŭmezure de sia irado al la alia, sed li tre rapide eniras en ĝin kaj tie varmiĝas… kaj tiel plu, ĝis li atingis sian hejmon aŭ ian ajn lokon kien li deziris iri …
    … Sed la damoj, kiuj restas dum tuta tago en tiuj drinkegadoj, ne malaperas por pisi; iliaj servistinoj alportas al ili grandajn spongojn, kaj ŝtele subŝovas ilin tiamaniere, ke la aliaj personoj ne rimarkas tion. Unu el ili ŝajne babilas kun sia mastrino, dum alia subŝovas al ŝi la spongon, kaj tiel, la mastrino sidante pisas en la spongon; poste la servistino forprenas la spongon tute plenan. Kaj tiel ili pisas kie ajn ili volas.
    Tio ne tute malveras: efektive, vintre en Rusio malvarmas, kaj la rusoj ŝatas ŝvitbanejon; la cetero estas amuza fantazio. En la rakontoj pri la ceteraj landoj estas simila miksaĵo, kvankam malpli amuza.

    Per si mem la Libro ne estas valora fonto historia (mi ne scias ekzemplon de ĝia utilo por pruvi aŭ malpruvi ion ajn en studoj historiaj). La fontoj islamaj aŭ ĉinaj estas multe pli riĉaj, precizaj, fidindaj — kaj multaj el ili estas pli artismaj. Alia afero, ke inter la eŭropanoj nur la fakuloj legas kaj povas aprezi la psiĥologian valoron de verkoj kiel La sekreta historio de la mongoloj (aperinta en Ĉinio 15 jarojn antaŭ ol Marko naskiĝis).


    Kio estis Marko Polo?

    La komunan opinion resumas la teksto sur la dorsa kovrilo: “La vigl-okula komercisto Marko Polo”. Traleginte la libron en du tradukoj, mi ne plu scias tion. Nenie en la Libro estas indikitaj la celoj kaj cirkonstancoj de la vojaĝo. Pri negocaj interesoj tute ne temas. Estas tamen indikite, ke Marko kaj liaj parencoj transportas leterojn inter la papo kaj la mongolaj ĥanoj; tamen ili ne estas diplomatoj plenumantaj komision — pli ĝuste, ili igas la papojn komisii al ili tion.

    Nenie estas indikite, kial ili elektis tiom malfacilan vojon tra la Iranajn kaj Afganiajn montarojn, anstataŭ iri la bone konatan kaj bone funkciantan Silkan vojon. Cetere, kiun vojon fakte iris la Poloj neniu scias precize; Marko kaj Rustisjeno rakontas ĉion kion ili legis aŭ aŭdis pri Azio samtone kiel pri la vojaĝo mem, sen iel marki fontajn diferencojn. Tial diversaj aŭtoroj malsame rekonstruas la Markan vojon sur la mapo. Granda diferenco disde la samepokaj vojaĝraportoj de Plano-Karpini aŭ Rubruko, kun precizaj lokoj kaj datoj.

    La dokumentaj esploroj (de testamentoj ktp) pruvis, ke la fabelaj riĉoj alportitaj de la Poloj el ilia vojaĝo estas romanista elpensaĵo; la familio estis kaj restis sufiĉe modestaj negocistoj. Ankaŭ la interesoj de la “vigl-okula komercisto” estas nekutimaj por negocisto: pleje lin interesas ĉasado (precipe birda) kaj efektaj ekzotaĵoj. La ĉasojn de la granda ĥano Marko priskribas en 4 ĉapitroj (XCIII–XCVI); ankaŭ dumvoje li pleje atentas la falkojn kaj akcipitrojn.

    Ĉe la kortego de la granda ĥano Ĥubilajo Marko pasigis 17 jarojn (1275–92), tamen liaj informoj pri la historio de la mongoloj, kaj eĉ pri la eventoj okazintaj antaŭ liaj okuloj estas same konfuzaj kiel la Bibliaj informoj pri la najbaraj popoloj: la personoj kaj datoj estas konfuzitaj; la nomoj, apenaŭ rekoneblaj. En ĉap. XVII Marko fanfaronas pri sia granda rolo ĉe la kortego; la ĉinaj fontoj tion ne konfirmas, sed jen interesa aserto:

    Kiel saĝa homo, kiu konas ĉiujn strangaĵojn de la sinjoro, li [t.e. Marko] tre penis ekscii kaj aŭskulti ĉion, kio laŭ lia scio plaĉos al la Granda Ĥano. Li bone finplenumis sian taskon, danke al Dio, kaj li kapablis rakonti multajn novaĵojn kaj strangaĵojn. Kaj la Granda Ĥano, la konduto de Marko Polo tiom plaĉis al li, ke li multe da bono deziris al tiu, kaj tre honoris lin, kaj tenis lin tiom proksima al sia persono, ke la aliaj nobeloj tre enviis lin.
    Alivorte, probable Marko kaj Rustisjeno havis sufiĉe similajn rolojn ĉe siaj respektivaj kortegoj: ĵurnalistoj, ĉasantaj sensaciojn por plaĉi “al la sinjoro”.


    La valoro de la Libro

    Iuj opinias ke la Libro de Marko Polo estas rakonto pri vojaĝo. Certe ne. Ni ne scias, kiujn lokojn kaj kiam Marko vizitis. Pliparto de liaj informoj estas evidente duamanaj, ekz-e la tutan Okcident-Azian parton probable kompilis Rustisjeno.

    Sed estas aferoj kiujn nur Marko povis scii (ekz-e pri tumulto en Pekino el ĉap. LXXXVII — laŭ la ĉinaj fontoj iu Po-lo partoprenis postan enketon, kaj Marko mem sin prezentas atestanto); ankaŭ pri ili lia rakonto konfuzas personojn kaj lokojn.

    Hundokapuloj de la insulo AngamanKompreni la Okcidenton

    La Libro de Marko Polo ja estas instrua — ĝi estas instrua pri la interesoj de la Okcidenta publiko. Ĝia sukceso (eĉ se ne tuja) pruvas, ke Marko kaj Rustisjeno ĝin divenis ĝuste — pli ĝuste ol la samtempaj kaj pli valoraj verkoj de Rubruko aŭ Plano-Karpini.

    Eĉ (kaj precipe) per siaj eraroj kaj fantazioj la Libro influis la historion. Jen kelkaj ekzemploj.

    Ne sciante kiel francigi la italan saggio (pezounuo, 4,7 g), Rustisjeno kreas vorton saie, kiu simple ne ekzistas; la francoj konjektis, ke tio estas misskribita sac, kaj tiel gramoj da oro iĝis sakoj da oro. (La legantoj de la esperanta traduko pri tiu mirindaĵo ne scios, tie aperas korektitaj kursivaj saggisaĝjoj.)

    La rakonto de Marko-Rustisjeno stimulis la rabistan entreprenemon de la eŭropanoj, kiel unu el fontoj de la epoko de la Grandaj Geografiaj Malkovroj (kaj de la plej kruela Koloniismo); tie ne gravis la fakta precizo, eĉ male, la eraroj kaj troigoj pri la oraj tegmentoj kaj valoregaj diamantoj estis pli inspiraj ol la vero. Ekzempleron de Latina traduko de la Libro kunprenis Kolumbo en sian vojaĝon al Ameriko (ĝi konserviĝis, kun pli ol 70 notoj faritaj per lia mano).

    Malpli grave: malkovrinte la grandan insulon oriente de Afriko, la eŭropanoj certis, ke temas pri “la insulo Mogedaŝo/Madeigascar” (la manuskriptoj prezentas variantojn de la nomo), kiu ĉe Marko probable estis la kontinenta “Mogadiŝo”; per nia Madagaskaro ni eternigis tiun eraron (kvankam ĝi ne sufiĉis por hejmigi sur la insulo la Somaliajn kamelojn kaj elefantojn — pĝ. 376).

    Resume, la valoro de la Libro estas ne en ĝi mem, sed en ĝia socihistoria rolo (simile pri Biblio, kies propraj informa valoro kaj fidindo estas tiom malgrandaj, kiom grandas ĝia ekstera rolo historia).


    La teksto Esperanta

    Malbone redaktita

    La teksto suferas pro manko de redaktado. Jam en la enhavtabelo mi vidas: Kvara parto (post la samnivelaj 1a, 2a, 4a Libroj). Multaj tradukŝanĝoj estas faritaj nekonsekvence: ekz-e, la mezurunuo polmo, anoncita sur pĝ. 56 (proks. 12 cm), en la ĉefteksto preskaŭ ĉie aperas kiel palmo, ofte kun komika efekto:
    granda multo de sovaĝaj ŝafoj, kiuj estas tre grandaj, ĉar ili havas tre longajn kornojn, kelkajn pli ol ses palmojn longajn [pĝ. 129].
    Mia naskiĝloko (Uzbekio) aperas en la notoj jen kiel Transoksanio (persa vidpunkto, mian tutan vivon mi loĝas sur tiu “transa” flanko de Amudarjo; cetere, por la koncerna epoko pli konvenus la araba nomo Maveranahro / Mawarannahr ol tiu latinaĵo), jen kiel Transoksanejo (pĝ. 194). Jen Bukhara, jen Buĥara, iam ambaŭ sampaĝe. Esperante preferinda Baktrio (lando kies ĉefurbo estis Baktra, pĝ. 125) najbaras kun Baktriano (pĝ. 124) — formo kiun preferas la franca. Ktp ktp.

    Nomoj propraj

    Tre salutinda estas uzo de la ĝusta formo Ĉingis anstataŭ la kriplaj formoj Ĝingis aŭ eĉ Ĝinĝis (?!) aperantaj en PIV. Tamen la skribo Ĉingis Ĥano estas gramatike stranga, kiel Artur Reĝo; devas esti aŭ ĥano Ĉingis,Ĉingisĥano.

    Strange aspektas la malnecesaj pedantaĵoj, kiel Baghdado (pĝ. 90) aŭ qypĉaqaj Turkoj (pĝ. 87); la etna nomo, efektive grava kaj bezonata (tiom ke ĝi aperas kun diversaj finaĵoj Esperantaj), meritas asimilitan formon kipĉakoj.

    Ni jam vidis, ke la solan nomon francigindan (Rustisjeno) la tradukinto lasis itala; sed ial li francigis amason da aliaj nomoj, tradicie asimilatajn, ekz-e ni trovas (pĝ. 42) Jean de Plan Carpin (kaj eĉ kun transskribo de la franca prononco) por italo Giovanni da Pian del Carpini, kiu verkis Latine, kaj kies nomon oni kutime asimilas: Иоанн де Плано Карпини, John of Plano Carpini, Johann de Plan Carpini, Jean de Plan Carpin… Do, Esperante mi atendus Johano Plano-Karpini.

    La plej ŝoka estas la francaĵo Tartaroj. Tiu plata kalemburaĉo ial havis sukceson en la Okcidento, sed por la rusa okulo tio estas netolereble malbongusta. La tradukinto diras ke li lasis tiun formon intence; sed li ne klarigas motivojn de tiu insulta intenco. Ĝi neniel harmonias kun la tono de Marko, kiu samtiom admiras la tatarojn (mongolojn), kiom li abomenas la islamanojn; kaj la rusa komentisto notas, ke la franca tekstoeldono fare de Pauthier konsekvence uzas la ĝustan formon tataro.

    Scii ambaŭ lingvojn

    Ĝenerale, la tradukanto devas bone scii ambaŭ lingvojn, kaj la fontan, kaj la celan. Legante ĉi tiun tradukon mi ofte sentis ĉeeston de fremda ĝenulo, neniel rilata al la originalo aŭ al Esperanto: de la moderna franca lingvo.

    Temas ne nur pri la krudaj francaĵoj, kiel rilato pri batalo anstataŭ raporto pri batalo (pĝ. 180); sed ankaŭ pri diversaj patinaĵoj, kiujn eble postulas la franca tradicio, sed kiuj ĝenas en traduko Esperanta.

    Unu tia ekzemplo estas tartaro, france tradicia, sed en Esperanto senmotive insulta. Alia ekzemplo estas la geografiaj ĉefdirektoj: anstataŭ niaj Nord-OkcidentoNordoOrientoSud-Oriento ĉiam aperas Greka Vento (eĉ en Tibeto), Tramontano, Levanto, Siroko. Tutevidente, en la lingvo de la originalo tioj ne estas stilfiguroj, sed normalaj, stile neŭtralaj terminoj. Tial eĉ novfrance, kie tiaj vortoj (tramontane, sirocco ktp) konserviĝis kiel arkaismoj, ili ne estas taŭgaj tradukoj; tiom malpli en la lingvoj kie ili neniam ekzistis, kiel la rusa aŭ Esperanto. Tute prave en la rusa traduko aperas la normalaj vortoj cellingvaj (kiel NordoNord-Okcidento).

    La vorto Levanto estas speciale konfuza, ĉar ĝi aperas ne nur en la senco relative-direkta (oriento), sed ankaŭ en la senco absoluta (“la Proksima Oriento”, ekz-e “la Levantaj Tartaroj” estas ne “la orientaj tataroj” el Ĉinio, sed tute male, la plej okcidentaj tataroj el la Okcidenta Azio. Normale mi evitas la eŭropocentrismajn misterminojn kiel “Proksima, Fora Oriento” (pli internaciaj kaj precizaj estas Okcidenta, Orienta Azio), sed ĉi tie “la Proksim-Orientaj tataroj” estus sufiĉe klara kompromiso.

    Aliflanke, lasi tiajn rebusojn en la traduko estas samkiel elfrancigi la romantitolon “Quatre-vingt-treize” per “Kvaroble dudek kaj dek tri”: V. Hugo certe ne celis doni aritmetikan ekzercon, kaj temas simple pri franca nomo de la 1793a jaro.

    La mongola ulus aperas kiel Sinjorejo (pĝ. 37) — temas pri apanaĝoj de la Ĉingisidoj. Tiu Sinjorejo pensigas pri “ejo por sinjor(ar)o”, kp “prefektejo” kontraste al “prefektujo”, “episkopejo” kontraste al “episkopujo” ktp; tial ĝi pensigas min pri ia Palazzo della Signoria, tiom pli ke parolas italo.

    Pri iuj vortoj la tradukinto honeste kapitulacas (pĝ. 34):

    La adjektivo nobla povas rilati al ĉio, al homo, al urbo, al vilaĝo … ĝi estas multsignifa kaj celas redoni tiun pozitivan impreson, kiun ricevis Marko Polo; ĝi pli-malpli valoras la esprimon “fame konata”. Li ne strebas esti pli preciza en sia priskribo. Pro tio mi lasis ĝin senŝanĝa ĉiufoje kiam ĝi aperas (kaj tio ofte okazas!)
    Efektive, tio oftas kaj ĝenas, ekz-e (pĝ. 121):
    Balk estas nobla urbo, kaj tre granda.
    Oni povas bedaŭri la konfuzan pensmanieron de la antikvuloj, sed en la rusa traduko ĝi ne estas ĝena. Tie nobla estas tradukita ne kiel la moderna franca noble (благородный, sed per pli trafa знатный kio tuj klarigas la penson: la trafa esperantigo estus eminenta, kiu en Esperanto havas ĝuste tiun sencogamon: de eminenta sinjoro kaj eminentulo ĝis eminenta aferoz, eminentaj rimoj [Kalocsay], eminenta vino ktp.

    Eĉ se nevole, la traduko imitas la lingvan nivelon de Rustisjeno …


    NOTOJ

    1. Tiusence ankaŭ la sintezo estas historia atesto pri nia epoko: kompilaĵo laŭ la gustoj de 1938.

    2. Книга Марко Поло. Пер со старофранц. И.П.Минаева. М., 1955. (Antaŭ nelonge aperis tre malkompetenta reeldono en “Библиотека Борхеса”, СПб: Амфора, 1999.).

    3. Laŭkutime, mi nomas “ĉapitroj” la plej malgrandajn tekstunuojn de la Libro, tre maloportune numeritajn per la Romaj ciferoj; la tradukinto nomas “ĉapitro” tion kion oni kutime nomas “parto”.

    4. Estas skandalo ke por tiu urbo, unu el la plej gravaj en la historio de la islama kulturo, Esperanto malhavas nomon. Esperante oportunus Buĥoro, laŭ la nuna uzbeka skribo Buxoro.


    La Unua Balta Esperanto-Forumo

    Kaliningrad. Muzeo de sukceno (Foto de Jelena Chepinoga)La Ondo de Esperanto invitas al la unua Balta Esperanto-Forumo, kiu okazos en Kaliningrad (Ruslando) 14–18 jul 2002 kiel kvintaga renkontiĝo kun socia, kultura kaj turisma programo.

    La socia programo enhavos prelegojn pri la historio, nuntempo kaj estonteco de Kaliningrad kaj ties regiono, kiu estas samtempe Ruslanda kaj Eŭropa, kaj publikan diskuton, al kiu ni invitos diverstendencajn fakulojn. Krome, ni diskutos la rolon de Esperanto en la moderna mondo.

    La kultura programo enhavos interesajn prelegojn, interalie pri Varankin kaj ties ĉefverko Metropoliteno (Varankin ĉi-jare centjariĝas), pri la kultura gazetaro en Esperanto, pri Eŭgeno Onegin… La redakcianoj de La Ondo de Esperanto respondos demandojn de la legantoj. Okazos seminario pri literatura kritiko kaj funkcios literatura rondo. En BEF estos lanĉita la unua volumo de la kvinvoluma verkaro de Dostojevskij en Esperanto.

    La turisma programo ebligos konatiĝi kun la urbo kaj ties muzeoj, viziti la banurbojn (ĉi-jare 750-jariĝos Zelenogradsk/Cranz), kaj simple ripozi ĉe la maro. La urbo enhavas amason da terasaj refreŝiĝejoj, kie ni povos agrable babili ĉe kruĉo da biero.

    Funkcios libroservo, foiro de esperantaĵoj, fotoekspozicio kaj libera tribuno.

    Inter la partoprenantoj estos pluraj redakcianoj kaj kunlaborantoj de La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj, interalie: Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Alen Kris, Wolfgang Kirschstein, Valentin Melnikov, Vladimir Vyĉegĵanin. Ili kontribuos al la programo per prelegoj, kaj kun ĉiu el ili oni povos konatiĝi tra la serio de programeroj Unu horo kun…

    Kaliningrad estas nemultekosta urbo. Ĝi estas ligita buse kun Germanio, Estonio, Latvio, Litovio, Pollando kaj Belarusio. Interalie, litovianoj rajtas senvize eniri en Kaliningradan regionon. Pollandanoj bezonas nur turisman vouĉeron (aĉetebla ĉe la limo). Loĝantoj de aliaj landoj devas havi ruslandan vizon. Ĝustatempe konsultu konsulon de Ruslando por scii, kiuj dokumentoj estas necesaj por vizo.

    Aliĝilon kaj aliajn informojn petu ĉe la organizantoj:

    RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Rete: sezonoj@gazinter.net


    Gazetoj

    Literatura Foiro. 2001. №194

    Soneto de Jan Stanisław Skorupski verkita 1 jan 2001 kvazaŭ aŭguris la eventojn okazontajn ok monatojn poste. Tre ĝuinda estas Minorioj survoje, sciencfikcia rakonto de Nula Horo. La literaturajn rubrikojn kovras ankaŭ recenzo de Anatolo Gonĉarov pri La Familio de Bakkin, recenzo de Georgi Mihalkov pri Lando damnita de Petar Baŝeski, artikolo de Raita Pyhälä pri la ĉi-jara Nobel-premiito pri literaturo V. S. Naipaul.

    La centjara naskiĝa datreveno de Louis Armstrong estas okazo por Kaj Stridell esplori lian kontribuon por la ĵazmuziko. Anjo Amika prezentas la kompaktan diskon de Alberta Casey.

    La teatro same trovas lokon en la decembra numero. Giorgio Silfer prezentas scenejan verkon de Ronald Harwood (dum kies prezidanteco PEN-Klubo Internacia akceptis la Esperantan Centron) kiu omaĝas la Verdi-jaron. La numero informas ankaŭ pri la 75-jara jubileo de la aktoro Jerzy Fornal kaj pri sukceso de la juna esperantisto kaj estonta reĝisoro Jordan (Dany) Todorov en la Nacia Teatra Akademio en Sofio.

    Carlo Minnaja malkovras al la esperanta publiko la nomon de Gerolamo Cardano, kaj premiere, unuan fojon en nia lingvo, aperas verko de tiu multflanka intelektulo de la mezepoko.

    Al Pablo Picasso dediĉas artikolon Svetla Petkova, kaj Dimitar Haĝiev analizas tri artikolojn pri interlingvistiko.

    Zofia Banet-Fornalowa rememorigas pri Leo Belmont, kies nomo estas inkluzivita en la listo de la cent plej eminentaj esperantistoj de la 20a jarcento (baldaŭ eldonota de LF-koop).

    Per intervjuo kun Arthur Baur la redakcio finas siajn engaĝojn kadre de la kontrakto kun SES pri kolektiva abono. Toleremo kaj respekto estas la eseo de Leen C. Deij, kaj Samkiel la religioj, ankaŭ la utopioj ne toleras sin reciproke estas la plena teksto de la respondo de Vinko Oŝlak al Detlev Blanke pri la Esperanta Civito.

    En ĉi tiu numero la redakcio dankesprimas al Tazio Carlevaro, kiu petis retiriĝi de la redakcio (kadre de ĝenerala retiriĝo el E-taskoj) post pli ol 35-jara kunlaboro. Kaj precize post unu jaro, en decembro de la venonta 33a jarkolekto, aperos la numero 200 de Literatura Foiro. Ekspozicio pri tiuj unuaj ducent numeroj estas planata en Sofio, kunlabore kun EU-Bulgara Kulturinstituto.

    HeKo


    Ricevitaj gazetoj


    Mozaiko

    Malfacila estis la Novjara Krucvortenigmo! El la 19 ricevitaj solvoj nur 9 estis seneraraj. Ĝuste respondis: Ludoviko De Doncker (Belgio), D.B. Kershaw, Neil MacKilligin (Britio), Erkki Kemppainen (Finnlando), Sergei Paĥomov, Oleg Sevruk, Vladimir Vyĉegĵanin, Oleg Vasiljev (Ruslando), Eric Castell (Svedio). Ni lotumis tri libropremiojn. Ilin gajnis: D.B. Kershaw, Eric Castell kaj Oleg Vasiljev.

    Ni gratulas!

    La ĝusta solvo: 1. blanka; 2. amik'; 3. enua; 4. flava; 5. akra; 6. raben'; 7. fino; 8. abat'; 9. reto; 10. barakti; 11. ili; 12. lamenti; 13. tenti; 14. nea; 15. tra; 16. retiriĝ'; 17. ale'; 18. nektaro; 19. nek; 20. stri'; 21. akir'; 22. mi; 23. orbit'; 24. sopran'; 25. preĝo; 26. est'; 27. eĥo; 28. man'; 29. kaos'; 30. blonda; 31. temo; 32. stol'; 33. madono; 34. kosm'; 35. reelekti; 36. niel'; 37. met'; 38. oni; 39. diamanto; 40. ni; 41. odo; 42. masto; 43. ekonomio; 44. pala; 45. nobla; 46. Rio; 47. psalm'; 48. pentri; 49. detalo; 50. beton'; 51. rap'; 52. Uni'; 53. aer'; 54. rol'; 55. mono; 56. kap'; 57. detruas; 58. vir'; 59. stablo; 60. ovalo; 61. brovo; 62. mok'; 63. ovo; 64. kepo; 65. profito; 66. pro; 67. vet'; 68. anet'; 69. vojstreko; 70. VEA; 71. piro; 72. okulo; 73. doloro; 74. fot'; 75. pompa; 76. aloj'; 77. sid'; 78. oranĝ'; 79. kulpa; 80. ĝuo; 81. ero; 82. koko; 83. poŝt'; 84. rel'; 85. aŭt'; 86. kanto; 87. emu'; 88. land'; 89. mizero; 90. kor'; 91. puto; 92. oficial'; 93. atom'; serpento; neĝero; abio; ĉeval'; dom'.


    Proverboj

    Ĉi-supre kaŝiĝas du proverboj el la Proverbaro Esperanta de L.L. Zamenhof. Ĉiu simbolo prezentas literon, samaj simboloj do estas samaj literoj. Ofte uzataj simboloj kaj mallongaj vortoj eble helpos al vi trovi la “ŝlosilon” por la solvo.

    1.

    2.

    Kompilis Nora Caragea

    Sendu la solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 maj 2002.

    La Zamenhofa Proverbaro estas parto de nia komuna kulturo; ilin uzas esperantistoj ĉie en la mondo. Ankaŭ la Zamenhofa Tago estas festata en centoj da niaj kluboj kaj asocioj. La suba foto estis farita en Tel-Avivo, kie oni 25 dec 2001 omaĝis la Unuan Esperantiston.

    Zamenhofa Tago en Tel-Avivo


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)
    I, J (LOdE-80)
    K (LOdE-81)
    L (LOdE-82)
    L (LOdE-84)
    M (LOdE-86)
    M (LOdE-87)
    N (LOdE-88)

    N

    Neniu baleno provas instrui flugi al birdoj, tamen pluraj filologoj de la angla laŭte esprimas la opiniojn pri Esperanto.

    Neologismo: nova vorto por priskribi malfreŝajn ideojn.

    Neologismo: pruvo, ke foje pli facile “o”-umi ol kontroli vortaron.

    Ni aktoras nian vivon sen provludo kaj sufloranto, ofte eĉ mankas la rolteksto.

    Ni ĉiuj estas aktoroj en teatro de l' vivo, mi ŝatus scii, kiu skribaĉis tiel mizerajn rolojn, kaj kiu estas la reĝisoro.

    Ni esperantistoj estas kio ajn: poetoj, muzikistoj, profesoroj, sed mankas inter ni entreprenistoj. Jen la kaŭzo de la rezulto de l' unua jarcento.

    Ni estas perfekte senperfektaj.

    Ni evidente progresas, dum lastaj jaroj duobliĝis la nombro da homoj, kiuj ne konas Esperanton.

    Ni kutime supertaksas konatajn aferojn kaj subtaksas la nekonatajn. Tial diversaj opinioj pri Esperanto.

    Ni multe progresis de tempoj de Zamenhof: nun ni pagas pli altajn impostojn.

    Ni postulas de la infanoj diri la veron, kial ĝuste de la infanoj?

    Nia diligenta kolegaro post longa laboro jam volas iom ripozi.

    Nokte ĉiu kato estas nigra, kaj kia dum blankaj noktoj?

    Nun ni observas apogeon de la angla lingvo. Historio instruas, ke post ĉiu apogeo venas falo.

    Nur idioto provas diskuti kun papago.

    Nur vero kaj mensogo donas ĝustan priskribon de la mondo.


    Ridu kun ni

    — La manon de nia filino petis samtempe du homoj: inĝeniero kaj ĵurnalisto.

    — Kaj kiu estas feliĉa?

    — La inĝeniero. Ŝi edziniĝis kun la ĵurnalisto.

    * * *

    — Kial vi havas spegulon super la pesilo? — demandas viandiston lia amiko.

    — Ho, mia kara, vi malbone konas la virinojn,— tiu ridetas. — Ĉu ili rigardos la montrilon de la pesilo, kiam ili povos admiri sin en la spegulo?..

    * * *

    — Mi deziras, ke perla koliero, kiun mi devos surmeti en la unua akto, estu aŭtenta, — kaprica aktorino diras al reĝisoro.

    — Bone, ĝi estu aŭtenta, — la reĝisoro diras ridetante, — ĉio estu aŭtenta: kaj la perloj en la unua akto, kaj la veneno en la lasta…

    * * *

    — Doktoro, mia edzino komencis paroli dumdorme.

    — Kaj kion ŝi diras?

    — Ŝi diras ĉiam la samon: “Ne, Joĉjo, ne!”

    — Mi vidas nenion teruran.

    — Sed, doktoro, mia nomo estas Peĉjo.

    — Ne gravas, ŝi ja diras al li: “Ne!”

    — Mia edzino en ĉiu sia naskiĝtago postulas peltaĵojn.

    — Sed por kio ŝi bezonas tiom da peltaĵoj?

    — Mi ne scias, dume mi aĉetis al ŝi neniun.

    * * *

    Aĉetantino demandas vendistinon:

    — Kiom da kokinoj vi havas?

    — Ses.

    — Elektu tri la plej maljunajn el ili!

    La vendistino volonte kaj rapide elektas tri kokinojn.

    — Ĉu mi paku ilin por vi?

    — Ne, mi prenos la tri aliajn.

    * * *

    Se militisto diras “Jes” — tio signifas “Jes”. Se militisto diras “Ne” — tio signifas “Ne”. Se militisto diras “Eble” — li ne estas militisto!

    Se diplomato diras “Jes” — tio signifas “Eble”. Se diplomato diras: “Eble” — tio signifas “Ne”. Se diplomato diras “Ne” — li ne estas diplomato!

    Se fraŭlino diras “Ne” — tio signifas “Eble”. Se fraŭlino diras: “Eble” — tio signifas “Jes”. Se fraŭlino diras “Jes” — ŝi ne estas fraŭlino!

    * * *

    — Kion vi pli ŝatas, — edzino demandas sian edzon, — ĉu mian belegan vizaĝon aŭ mian luksan korpon?

    — Vian senton de humuro, — edzo respondas.

    Plukis kaj tradukis Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando)


    Gajnu senpagan abonon

    En la lastatempaj renkontiĝoj kun legantoj ni ofte aŭdis ke Mozaiko estas ilia ŝatata rubriko, kvankam iuj el la legantoj neniam aŭ tre malofte sendas siajn solvojn al la redakcio. Ĉi-somere Mozaiko unuafoje iĝos ĉeesta. Unu el la vesperoj de la Balta Esperanto-Forumo (Kaliningrad, 14–18 jul 2002) estos dediĉita al konkursoj kaj kvizoj. Neniu partoprenonto restos sen memoraĵo, kaj la plej bona ludanto ricevos senpagan abonon de La Ondo por 2003.

    Bonvenon al la Forumo!


    Donacoj

    Fonduso “Amiko”

    La donacoj al Amiko estas uzataj por evoluigo de La Ondo de Esperanto.

    Tapio Sormunen (Finnlando) €24.00
    Domenico Trombetta (Italio) €130.00
    Entute en 2001 €154.00
     

    Abonhelpa Fonduso

    La abonhelpa fonduso financas sendadon de nia revuo al la personoj, kiuj ne povas mem pagi sian abonon.

    Bård Hekland (Norvegio) 160.00 RUR
    Kjell Randehed (Svedio) €15.00
    Entute en 2001 €21.10

    La fondusoj Informado (presado kaj distribuo de informiloj, reklamoj en amaskomunikiloj) kaj Trans la krado (lernomaterialo kaj legaĵoj por prizonoj) ne ricevis monsubtenon en 2001.

    Eĉ la plej etaj sumoj estas bonvenaj. La rublajn donacojn sendu perpoŝte al. Moskvanoj povas pagi al nia moskva reprezentanto Oksana Kostousova (7587212).

    Donacoj de alilandaj amikoj estas bonvenaj ĉe UEA-konto avko-u.

    Koran dankon pro la subteno!


    La 30an de januaro 2002 forpasis

    Milan Zvara

    prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, ĝenerala sekretario kaj honora membro de Monda Turismo, peranto de La Ondo de Esperanto en Slovakio, nia proksima amiko.

    Ni funebras kaj kondolencas.

    La Ondo


    Anoncetoj

    39-jara pola esperantisto deziras havi leteramikojn en Ruslando, interesiĝas pri la rusa lingvo, pri la kulturo kaj geografio de Ruslando.

    Marek Bamberski: Huta Stara 120, 42-295 Kozieglowy, Pollando Rete: marekbbs@interia.pl


    Estas invitataj investantoj al litova merkato por: finaranĝo de kvinĉambra hotelo (kun aldonoj) sur limregiono Litovio-Kaliningrad; agrikulturo; konstruo de ripozejo apud vojo Moskvo-Kaliningrad ĉe lago en Litovio; rezervaj partoj de personaŭtoj; organizo de turismaj ekskursoj tra Litovio.

    Stasys Kružinauskas: Roziu 45, Vilkaviškis, Litovio


    Ŝanĝiĝis la poŝta adreso de nia peranto en Kanado Paul Hopkins

    #1002-359 Geneva St. St. Catharines, ON Kanado N2L 2G5


    Deziras korespondi kelkaj membroj de Centre Culturel Esperanto:

    10A, rue des Courtils, FR-25000, Besançon, Francio


    Lerni interkulture

    La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)

    Post 32 jaroj en Sanfrancisko, NASK ekmigras! En 2002, la kursaron gastigos mondfama interkultura altlernejo, The School for International Training, en nord-orienta Usono. Kune kun la profesiuloj de la lernejo, niaj instruistoj evoluigos novan kaj entuziasmigan studprogramon kiu emfazas la uzadon de Esperanto por interkultura komunikado kaj kunlaboro.

    Datoj: 8-26 jul 2002

    Loko: Brattleboro, Vermonto (facile atingebla de Bostono, Novjorko, aŭ Hartfordo)

    Instruistoj: d-rino I. Koutny (Hungario/Pollando), d-ro A. Melnikov (Ruslando), d-ro R. Resende (Brazilo)

    Kotizoj: loĝado en dulita ĉambro kun manĝoj, US$640; kurskotizo, US$900. Stipendioj haveblas.

    Por pliaj informoj: www.esperanto.org/nask/ kaj www.sit.edu

    Kunordiganto: Ellen M. Eddy: 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512; Tel.: (360) 754-4563; Fax: (360) 786-9175; Rete: eddyellen@aol.com


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@brnet.com.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                           Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    Rete: juazvi@terra.es
                         Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
    Rete: luis_serrano@e-milio.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                  Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
    Rete: phopkins@cymfony.com

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: ritavalc@takas.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001
    Rete: gwenda.s@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 620077, Екатеринбург-77, абон. ящик 67
    Rete: sezonoj@gazinter.net

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2002. № 3 (89)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (0112) 566033
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2002:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 180 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 1100 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1200 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (720 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (420 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (240 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 6 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2002.
    Subtitolo