Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La unua Balta Esperanto-Forumo

La unua Balta Esperanto-Forumo okazis 14–18 jul 2002 en Kaliningrado — la ĉefa urbo de la plej okcidenta regiono de Ruslando. Ĉi tiu forumo estis, verŝajne, la plej internacia el ĉiuj aranĝoj, kiujn organizis ruslandaj esperantistoj. Nur 20 ruslandanoj estis inter la 123 aliĝintoj (el ili 113 reale partoprenis) el 12 landoj: Ĉeĥio, Danlando, Francio, Germanio, Italio, Litovio, Pollando, Ruslando, Slovakio, Svedio, Svislando, Ukrainio.

La forumanoj konatiĝis kun la historio, nuntempo kaj estonteco de Kaliningrado/Kenigsbergo kaj ties regiono, interalie, per prelego de Wolfgang Kirschstein. Aliaj prelegoj estis dediĉitaj al Vladimir Varankin kaj ties Metropoliteno (Aleksander Korĵenkov), Eŭgeno Onegin de Puŝkin (Valentin Melnikov prezentis fragmentojn el sia traduko), korupto en Pollando (Maciej Wnuk), regiona kunlaboro en Nordio (Kalle Kniivilä), ekologio de la Balta Maro (Ingvar Enghart), rilatoj inter Ruslando kaj Ĉeĥio (Zdeněk Polák). Diverslandaj partoprenantoj faris raportojn, proponojn kaj demandojn en la seminario “Esperanto en Baltio”.

Kadre de BEF-1 okazis seminario pri literatura kritiko, kiun preparis Wolfgang Kirschstein. Li kaj aliaj redakcianoj de La Ondo de Esperanto respondis demandojn en la renkontiĝo kun legantoj. Pluraj forumanoj profitis la unuatagan oferton de eldonejo Sezonoj, kiu lanĉis la unuan volumon de la kvinvoluma verkaro de Fjodor Dostojevskij en Esperanto. La unua volumo, Blankaj Noktoj, enhavas ses verkojn de Dostojevskij en novaj tradukoj. Du el la tri tradukintoj (Aleksej Birjulin kaj Aleksander Korĵenkov) subskribis la unuajn venditajn ekzemplerojn.

Oni havis ŝancon konatiĝi kun personoj, kies nomojn oni konas, sed kiuj malofte vidiĝas en la Movado: Maciej Wnuk, Wolfgang Kirschstein, Vladimir Vyĉegĵanin, Stasys Kružinauskas, Aleksej Birjulin kaj eĉ Alen Kris — tiu mistera poeto (kelkaj kredis ke “Alen Kris” estas plumnomo de alia esperantisto) en BEF unuafoje partoprenis esperantistan kunvenon.

La streĉan laborprogramon agrable variigis interkona vespero, kant-koncerto de studio Lira kaj kviza vespero de Marian Zdankowski. La duontaga ekskurso kondukis al ĉarma banurbo Svetlogorsk (Rauschen).

La Forumo altiris atenton de amaskomunikiloj, kiuj sendis siajn reprezentantojn al la malfermo en la Urbodomo, en kiu la forumanojn alparolis, interalie, Ĝenerala Konsulo de Pollando, Jarosław Czubiński. En la aperintaj gazetaj, radiaj kaj televida raportoj estis akcentita la rolo, kiun povas havi esperantistoj, kiel internacia neregistara movado, en la kontaktoj inter Ruslando kaj Eŭropa Unio.
La malfermo (Fotis Jelena Chepinoga)
Sur la foto: (de maldekstre dekstren): Edward Kozyra salutparolas en la malfermo; Valentin Melnikov interpretas por la Ĝenerala Konsulo de Pollando Jarosław Czubiński; Maksim Kejda prezidas; Andrej Malaŝenko (estro de la internacia fako en la urbestraro) aŭskultas interpretadon de la redaktoro de La Ondo. (Fotis Jelena Ĉepinoga) 


Al la indekso pri BEF