Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

OlsztynBonvenon al Olsztyn!

Olsztyn [Olŝtin], urbo kun 170 mil loĝantoj, situas en la nord-orienta parto de Pollando, 200 kilometroj de Varsovio kaj 150 kilometroj de Kaliningrado.

Olsztyn estas la ĉefurbo de la regiono Varmio kaj Mazurio, kiu famas pro pitoreska, montareta panoramo, multaj lagoj kaj arbaroj. En pratempo vivis ĉi tie prusoj. En la 13a jarcento ĉi tien venis teŭtonoj kiuj konkerinte Prusujon konstruis fortan ŝtaton. Papo Inocento la Kvara en 1243 dividis konkeritan terenon je kvar diocezoj, el kiuj unu nomiĝis Varmio. Kanonikoj de Varmia Diocezo serĉante lokon por konstrui kastelon trovis ĝin inter arbaroj, lagoj, ĉe rivero. En 1346 oni komencis konstruadon. Apud la konstruata kastelo baldaŭ ekestis setlejo, kiu en 1353 ricevis urbajn rajtojn. Kaj tiam naskiĝis la urbo Olsztyn (komence nomita Allenstein). En 2003 oni festos ĝian 650an naskiĝdatrevenon.

En la urbo troviĝas kelkaj antikvaĵoj devenantaj de la mezepoko. Apartenas al ili la supre menciita kastelo kaj la gotikstilaj: Katedralo, Alta Pordego kaj restaĵoj de urbaj muroj.

En la kastelo dum kvin jaroj oficis kiel administranto Nikolao Kopernik. Liberan tempon li dediĉis al sciencaj esploroj farante astronomian observadon helpe de iloj lokitaj sur la kastelturo. De tiu tempo restis fragmento de astronomia tabelo sur la plafono de kastela portiko.

La kastelo, en kiu nuntempe troviĝas vizitinda muzeo, situas ĉe la rivero Łyna enfluanta en la riveron Pregoła kaj apud parko, en kiu staras modesta monumento al Kopernik.

La dua grava antikvaĵo konstruita samtempe kun la kastelo estas la katedralo de Sankta Jakobo. La preĝejo detruata dum incendioj kaj militoj estis poste rekonstruata kaj pligrandigata. Komence de la 20a jarcento orgenis en la preĝejo fama muzikisto kaj komponisto Feliks Nowowiejski.

La katedralo kaj la kastelo situas en la plej malnova parto de la urbo, kie meze troviĝis foiro kun la urbodomo kaj brikdometoj. La urbon ĉirkaŭis muroj kun tri pordegoj, el kiuj ĝis nun restis nur unu nomata Alta.
Olsztyn
En 1466–1772 la regiono Varmio kaj la urbo Olsztyn apartenis al Pola Regno. Post la unua dispartigo de Pollando la regiono kaj la urbo estis enigitaj en Pruslandon kaj restis regataj de germanoj ĝis 1945.

Dum la dua mondmilito la urbo estis grandparte detruita. Feliĉe preskaŭ netuŝitaj restis la kastelo, la katedralo kaj la pordego. La detruitajn brikdometojn oni rekonstruis, sed bedaŭrinde ne konservis la antaŭan aspekton.

La karakteriza urba objekto, staranta en ĝia nuntempa centro estas Nova Urbodomo konstruita komence de la 20a jarcento laŭ la nederlanda stilo. Nun situas ĉi tie la urba oficejo.

Al aliaj vidindaĵoj de Olsztyn apartenas la planetario, en kiu oni povas rigardi la kosmon kvazaŭ ŝvebante tra ĝi en raketo; la astronomia observatorio; kelkaj diversstilaj preĝejoj k.a.

Olsztyn estas ankaŭ la urbo de studanta junularo. De kelkaj jaroj funkcias Varmia-Mazuria Universitato, kiu fondiĝis surbaze de du altlernejoj — Teknika-Agrikultura Akademio kaj Alta Pedagogia Lernejo. Multaj objektoj de la Universitato situas en la pitoreska arbara antaŭurbo Kortowo, ĉe la samnoma lago.

En la urbo mem kaj apud ĝi troviĝas dek tri lagoj.

Proksime al du lagoj, ekster la urbocentro, troviĝas Ekonomia Mezlernejo, en kies internulejo okazos la programo de la 2a Balta Esperanto-Forumo. Tie povos loĝi partoprenantoj kaj manĝi trifoje tage en lerneja manĝejo. Tamen oni povos elekti unu el kelkaj komfortaj hoteloj: ĉe la stacidomo — Kormoran, en la centro — Villa Pallas, Warmiński, Pod Zamkiem, Na Skarpie, Kopernik, ekster la urbocentro — Orbis Novotel, Park.

En la kulturdomo “AKCES”, sian hejmecan “nesteton” aranĝis dekkelkpersona grupeto de lokaj esperantistoj, membroj de Varmia-Mazuria Societo de Esperantistoj, kies prezidanto estas Andrzej Gielert. Ni renkontiĝas ĉiulunde lernante la lingvon, legante revuojn, aŭskultante prelegojn.

Ĉiusomere en Olsztyn okazas interesaj kulturaj aranĝoj allogantaj amason da turistoj. Artistoj, kantistoj, aktoroj prezentas siajn programojn en la ĉekastela amfiteatro kaj en la Malnova Urboparto. La plej konataj estas Juliaj Internaciaj Tagoj de Popolaj Dancoj kaj Kantoj. Indas do veni en la urbon somere ne nur por forumi kaj ripozi sed ankaŭ por ĝui bonajn kulturajn distraĵojn.

Elizabeta Frenszkowska


Al la indekso pri BEF