Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La tria Balta Esperanto-Forumo

La 3a Balta Esperanto-Forumo okazis kadre de la 40aj Baltaj Esperanto-Tagoj en litovia ripoz-urbeto Birštonas (10–18 jul 2004).

BET-40 estis sukcesa, senstumbla kaj bone organizita. Partoprenis ĉ. 250 personoj el 17 landoj. (Ruslandon reprezentis nur 5 kaliningradanoj.)

La Forumo laŭis la pli frue anoncitan programon. La ĉeftemo estis Tradukliteraturo. Entute okazis kvin prelegoj de Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka:

  • Pri la Esperanta tradukliteraturo
  • “Unu ringo ilin regas”: Tolkien en Esperanto
  • Lev Tolstoj kaj Esperanto
  • Anton Ĉeĥov en Esperanto
  • Fjodor Dostojevskij en Esperanto

  • La prelegojn ĉeestis inter 5 kaj 20 personoj. Bedaŭrinde la prelegoj okazis en la urbodomo — pli prestiĝa loko ol la sanatorio, sed oni devis piediri tien, kaj tio ne ĉiam estis oportuna.

    Krome ni okazigis seminarion pri la balta kunlaboro, prezentadon de la Ĉeriza Ĝardeno de Anton Ĉeĥov, kelkajn diskutrondojn kaj literaturan kvizon (ĝin gajnis Tuomo Grundström — “raŭmano, sed ne raŭmisto”).
     
    Aleksander Korzhenkov en BEF-3 Tuomo Grundstrom ricevas libropremion
    La redaktoro de La Ondo prelegas
    Tuomo Grundström venkis en la literatura kvizo

    En la lasta sesio oni diskutis la pasintan Forumon kaj donis ideojn pri la estonta:

    — Kvankam BEF-3 estis interesa, prefere nia Forumo ne plu okazu kadre de alia renkontiĝo por ne “perdiĝi” en amaso da aliaj aranĝoj samtempaj.

    — Venontjare BEF paŭzu, ĉar en nia regiono somere okazos UK en Vilno, BET en Rigo kaj IJK en Zakopane.

    — La 4a BEF okazos en 2006 en Pollando, kaj en 2007 en Kaliningrado.

    Halina Gorecka


    Al la indekso pri BEF