Edmund Grimley EvansDank' al Dio

Originala novelo de Edmund Grimley Evans

 

 

Maria paŝis supren laŭ la ŝtuparo, direkte al la fako por kanceropacientoj. Laca, ŝi haltis dum momento, kie la ŝtuparo turniĝis maldekstren. De dek horoj ŝi estis sur la piedoj, de kiam ŝi ellitiĝis en la mallumo por melki la bovinojn. Aliaj homoj, miksaĵo el dungitoj en blankaj kiteloj kaj vizitantoj en vintraj manteloj, preterpuŝiĝis. Kun siaj malnovaj vestoj kaj kaptuko, Maria estis iom rimarkinda figuro en la urbego, sed neniu el la preterhastantoj ŝajnis rimarki ŝin.

Ĉe la enirejo de la granda halo Maria hezitis. Fine unu el la flegistinoj rimarkis ŝin kaj demandis, kion ŝi volas.

— Mi volas vidi mian edzon, Johanon Mayer, — ŝi diris.

La flegistino, mediteraneaspekta junulino, ŝajne ne komprenis ŝian kamparan dialekton, sed unu el ŝiaj kolegoj alkuris kun aro da paperoj, tra kiuj ŝi rapide foliumis.

— Ĉu Mayer kun “y”? — ŝi demandis.

— Jes.

— Momenton.

La flegistino forhastis denove. Kiam ŝi revenis, ŝi diris:

— Li ne plu estas ĉe ni.

Maria eksentis glacion en la koro. Eble la flegistino divenis ŝian penson, ĉar ŝi rapide aldonis:

— Oni movis lin al ĉambro 3041.

— Kial oni movis lin?

— Mi ne scias. Mi supozas, ke li ne plu bezonas intensan flegadon.

— Dank' al Dio, — Maria flustris al si, dum ŝi reiris laŭ la koridoro.

— Dank' al Dio, — ŝi ripetadis al si, dum ŝi grimpis denove suben laŭ la ŝtuparo tra pluraj etaĝoj.

Ŝi preĝis ĉiunokte, ke ŝia edzo resaniĝu. La kuracistoj diris, ke lia kazo estas serioza, sed ili ne diris, ke estas senespere. Eble ŝiaj preĝoj estis aŭditaj. Eble li eĉ povos reveni hejmen baldaŭ. Eĉ helpi ŝin en la bieno. La pasintaj kelkaj semajnoj estis ja tre malfacilaj por ŝi. Dank' al Dio, ke la infanoj estas jam pli grandaj. Baldaŭ ankaŭ Petro, la plej juna, estos memstara kaj povos forlasi la gepatran hejmon.

Ĉambro 3041 estis tute alia ol la halo, kien ŝi iris antaŭe. Ĉio aspektis malpli moderne, malpli lume, malpli purigite, sed la ĉefa diferenco estis la relativa silento kaj manko de homoj.

Flegistino sidis en eta oficejo kun malfermita pordo, skribante ion, sed Maria ne devis demandi, kie estas Johano, ĉar ŝi jam povis vidi lin. Li kuŝis sur lito en la angulo, videbla de la enirejo. Tamen, se li ne havus la vizaĝon turnitan al ŝi, ŝi ne tuj rekonus lin, ĉar li multe ŝanĝiĝis.

Maria paŝis ĝis lia lito kaj rigardis la maldikan, preskaŭ skeletan korpon de sia edzo, kiu turnetis la kapon por rigardi ŝin, sed montris nenian esprimon sur la vizaĝo.

— Kie estas viaj vestoj? Kial oni ne kovris vin? — ŝi demandis.

Johano movetis la lipojn, sed nenio aŭdeblis.

Dum Maria ĉirkaŭrigardis senhelpe, la flegistino alvenis.

— Kial li ne havas littukojn? — demandis Maria.

La flegistino levetis la ŝultrojn.

— Kie estas la kuracistoj?

— Ĉu la kuracisto ne jam parolis kun vi?

— Jes, sed li estis tre okupita, kiam mi venis antaŭ unu semajno...

— Mi vidos, ĉu mi povas venigi iun, — diris la flegistino, kaj ŝi reiris al sia angulo por telefoni.

— Johano? — flustris Maria.

Li ne parolis, sed ŝajnis al ŝi, ke liaj okuloj briletis.

— Ĉio iras bone. Mi volas diri, mi elturniĝas. Petro helpas pri la kokinoj. Mi melkas kaj nutras la bovinojn akurate ĉiutage. La tutbruna dujara resaniĝis, sed la bestokuracisto diris pri la alia...

La kuracisto jam alvenis. En la angulo la flegistino kaj li flustris inter si.

Maria elmetis manon kaj tuŝis la manon de sia edzo. Ŝi pripensis, ĉu pardonpeti pro tio, ke ŝi ne venis pli frue, sed ŝi sciis, ke ne necesas. Li jam komprenas tion. Estas longa vojo ĝis la urbego, kaj estas multaj farendaĵoj en la bieno.

Tuseto atentigis ŝin, ke la kuracisto jam staris ĉe ŝia flanko.

— Sinjorino Mayer?... Mi esperis paroli kun vi pli frue...

— Mi ne povas veni krom sabate, kiam mia filo ne iras en la lernejon.

— La stato de via edzo estas nun tre serioza...

— Kial li ne havas littukojn?

— Ni povas trovi littukojn, se vi volas, sed tio ne multe helpos lin, bedaŭrinde...

— Estas hontinde lasi lin tiel nuda sur la lito!

La kuracisto turnis sin al la flegistino.

— Ĉu vi povas?..

— Mi alportos littukon, — ŝi diris, kaj ŝi forhastis.

— Sinjorino Mayer, se vi volas resti ĉe li ĉi tie, vi povas. Tial ni alportis lin ĉi tien, kie estas pli trankvile. Verŝajne daŭros ankoraŭ nur kelkaj horoj... Certe li ŝatus, se...

— Li ŝatus havi littukojn. Estas hontinde lasi lin tiel nuda sur la lito. Li povus morti pro malvarmumo.

Maria ĝojis, kiam la kuracisto kaj la flegistino forlasis ilin. Ŝi ne volis paroli al Johano, dum ili ĉeestis, ĉar ŝi ne povus aŭdi liajn respondojn. Nun ŝi ridetis al li, kaj liaj okuloj ŝajnis danki ŝin. Li havis tiel belajn okulojn. Ja li multe ŝanĝiĝis dum la kvardek jaroj, dum kiuj ŝi konis lin, sed tiuj okuloj restis tute samaj kiel en la tago, kiam ŝi unue ekvidis lin, dum tiu kermeso, la unua kermeso post la milito. Ŝi memoris, kvazaŭ estus hieraŭ, kiel ili manĝis kaŝtanojn kaj promenis man-en-mane. Eĉ la odoro de tiuj kaŝtanoj revenis al ŝi, kaj la kermesa muziko ŝajnis ankoraŭ soni en ŝiaj oreloj.

— Johano?

— Ĉio iros bone!

— Petro helpas pri la kokinoj.

— Ni elturniĝas.

— Vi scias, ke mi baldaŭ devos foriri...

— Mi devas nutri la bovinojn. La bruna resaniĝis.

Ŝi ne sciis, kiel adiaŭi lin. Nek “ĝis la revido” nek “adiaŭ” ŝajnis bona. Anstataŭe ŝi diris ion, kion ŝi de longa tempo ne diris, sed nur ĉar ne necesas ĉe ili. Ĉar li scias ja.

— Johano, mi amas vin.

Liaj lipoj moviĝis. Maria klinis sin antaŭen. Neniu sono aŭdiĝis, sed ŝi komprenis lin.

Grimpante supren laŭ la ŝtuparo, Maria sentis grandan lacecon. Kutiman korpan lacecon ŝi spertis ĉiutage, sed ĉi tio estis alia laceco, kian ŝi sentis nur kelkajn fojojn en la vivo.

Sidante en la buso, veturante hejmen, Maria demandis sin, ĉu ŝi faris ion malbonan. Trapensante siajn kvindek kvin jarojn, ŝi ne trovis multon, pri kio ŝi devus honti. Nenion tre eksterordinaran ŝi faris en la vivo, sed ŝi ĉiam faris siajn devojn, preskaŭ ĉiam. Ial ŝi ekpensis pri siaj ferioj kun Johano. Ili feriis ja nur unufoje, ĉar tuj post la mielmonato ili akiris sian etan bienon. Kelkaj riĉaj bienistoj havis dungitojn kaj feriis ĉiusomere, sed tio ne eblis por ili. Iam dum la sesdekaj jaroj ili esperis pri tio. Ili revis ankaŭ pri komforta emeritiĝo. Sed poste tiuj grandaj vendejoj tiel premegis la prezojn, ke ili apenaŭ povis eĉ nutri sian kreskantan familion. Sed ŝi ne plendas, ne rajtas plendi. Sep infanojn ŝi naskis, kaj ili ĉiuj estas sanaj, dank' al Dio. Ĉiam ŝi laboris. Neniam ŝi plendis. Sed nun, tamen, ŝi tiom volus ripozi finfine. Eble baldaŭ, kiam Petro ne plu irados en la lernejon. Se li trovos laboron kaj povos prizorgi sin mem, tiam ŝi ne plu havos devojn. Eble tiam.

Nutrinte la bovinojn kaj farinte la aliajn eksterdomajn taskojn, ŝi laboris plejparte en la kuirejo. La tutan vesperon ŝi gvatis la aparaton en la angulo. Kiam fine ĝi eksonis, dum ŝi purigis la bretojn kaj aranĝis ĉion por la nokto, ŝi tamen sentis surprizon. Povus esti iu ajn, sed la telefono malofte eksonis ĉe ŝi. Ŝi jam sciis, kion oni anoncos al ŝi, sed ŝi devis aŭdi ĝin por esti certa. Ŝi ne volis aŭdi la vortojn, sed ŝi sciis, ke necesas.

Tiunokte ŝi preĝos por lia animo, kaj eble, se ŝi rajtas peti tion, ke ŝi povu sekvi lin post ne tro longa tempo.


Pro la novelo Dank' al Dio Edmund Grimley Evans iĝis laŭreato de Liro-2010 en la branĉo Originala prozo.]

La Ondo de Esperanto, 2011, №3 (197)


Originala literaturo en Esperanto | Hejmo