Paul GubbinsFinsezone

Originala novelo de Paul Gubbins

 

 

La rano — strangolata — tuj kaptis lian atenton. Kaj vibrigis la kordojn de lia koro — se entute, kiel li poste rezonis, koro kordojn havas. Tamen el inter ĉiuj aliaj neaĉetitaĵoj finsezone restantaj — ringoj kaj pneŭmatikoj, delfenoj kaj balenoj — la rano aparte mizera aspektis. Nu, ankaŭ vi mizerus, se ĉirkaŭkola ŝnuro vin strangolus — sed ne nur simple tial. Ne, ne — temis pri voĉo, voĉeto, apenaŭ aŭdebla, sed al tiuj, kiuj orelojn posedas: “Akvokvakvo… akvokvakvo… al la akvo… kvakoakvo…” kaj li estis transironta la strateton — la unusolan en la iama fiŝkaptista vilaĝo kaptita nun de ŝarkoj de la turismo-industrio — por pli atente aŭskulti la rankanzonon, kiam “huuuup!”, kaj el okulo-angulo li konstatis ĵipon kriĉbremse hupe haltantan nur fingrodikon for de — nu — la fingroj de lia dekstra mano. Samtempe de malantaŭe li sentis akran doloron en la dorso kaj li trovis sin lanĉata trans la strateton — rano-randen — dum inaj virinaj edzinaj riproĉoj draŝis kraŝis. “Walter!” langovipis lia edzino — ŝi, kiu puŝis lin for de la faŭko de la ĵipo-monstro — “Walter! Iam mi ne apudos por savi vin… do pensu, pajlokap'!” Sin turnante, por atentigi, ke fakte la ĵipo jam haltis kaj ke savado — por ne paroli pri dorsdoloroj — tute superfluas, Walter subite trovis sin mergiĝanta, dronanta en la marobluaj okuloj de la plej gracia, la plej diina estaĵo — sidanta apud barboza kaj rikananta ĵipisto — kiun li iam ajn vidis. “Aj…!” elbuŝigis Walter, dum la ĵipo — sur kies flanko la ekenamiĝinto registris nur la grekliterajn vortojn “marbardo” kaj “savo” — subite preterakcelis kaj perdiĝis en polvo kaj polucio. “Haltu”, raŭkis Walter. “Ho, haltu, mirinda, mirakla…” “Walter!” skue skoldis lia edzino. “Ĉu vi plene idiotas? Aŭ ĉu ja trois, kiel mi avertis, la kroma metaxa, pri kiu vi postmanĝe obstinis? He…?” Sed Walter, kompatindulo, ekbalbutis nur pri diino kaj la bluo de la maro kaj pri rano soifanta je akvo, eventuale libero… “Rano?” eksplodis lia edzino. “Kiu rano?” Walter gestis svage, malantaŭen, vendejon indikante. “Rano… ?” miris lia edzino. “Nur aermatracojn mi vidas”. Kaj, strabante: “Nu jes… ranoforman…” — “Ĝuste”, ekscitiĝis Walter. “Kaj la kvakadon… ĉu vi ne aŭdas?..” — “Nenion mi aŭdas”, frostis helseptembrotage la edzino. Aldonante, misaŭgure: “Post la ferio, kiam ni hejmeniros, vi vizitos kuraciston. Ho, jes, kara mia. Ĉar via frenezo… nu… ĝi frenezigas min”.

*

Temis ja pri la fino de la turisma sezono. Ĉe la sennombraj taverna-oj kaj restoracioj en la vilaĝo ĉiuhore haveblis sidlokoj, eĉ ĉe tiuj romantike situantaj fronte al la maro. Efektive pro kliento-manko kelkaj el la malpli favorataj taverna-oj jam fermiĝis: ties posedantoj jam aŭtunen, enlanden, familien fuĝis. La orkoloran plaĝon de la preskaŭ perfekta golfeto ankoraŭ makulis la vulgaraj ruĝoj kaj verdoj kaj flavoj de la strandoseĝoj — tage lueblaj kun sunombrelo kontraŭ nur kvin eŭroj — tamen plejparte ili vakis: la infanoj al lernejoj revenis, la patroj al oficejoj, la patrinoj — ho! kiu scias, al kiuj revoj revenas patrinoj. Krome jam senteblis unuaj pluvogutoj de la aŭtuno — nekarakterize frue, kiel saĝis la kelneroj, kulpigante tergloban varmiĝon (neniel la gasojn vate, kruce striantajn iam lazurajn ĉielojn; haladzajn gasojn el aviadiloj, turisto- kaj trinkmono-transportiloj, de kiuj ne nur la kelneroj sed ankaŭ la insula ekonomio nepre dependis). Kaj jes, kiel rezignacie konstatis Walter, jam je la sepa kaj duono vesperiĝas — eĉ pli frue ol hejme. Certe — finsezona etoso. Kaj, jes, finsezona rano: pro tio, sendube, ĝi apelaciis al li — infana ludilo tamen seninfana. Nedezirata, nesopirata. Kaj krome — strangolata. Kiel Walter mem. Kiu ne povis ne konstante vidi la ranon (malkiel la ĵipa ravulino, kiun li vane serĉadis — ete-diskrete, memevidente, por eviti la galon de lia edzino, kiu taksus lin krom frenezulo ankaŭ sendube erotomaniulo): la rano pendis ekster superbazaro — subbazaro, amare notis la edzino de Walter, malaprobe ekzameninte la stokon — situanta meze de la sola vilaĝa strateto, kaj sekve preterpasenda plurfojojn tage survoje al manĝejo aŭ maro, butiko aŭ buso. Kaj ju pli Walter vidis la ranon, des pli li sentis sin bezonata — unuafoje, unike en sia vivo vere bezonata — por helpi al iu — al io — plenumi sian destinon; ja ranan, aermatracan destinon, sed ĉiaokaze destinon. Krome, pli nebule, li sentis la sorton de la rano iel kunligata kun tiu de la estaĵo en la ĵipo; eble, se li povus iel utili al la rano, do tiam ŝi kaj li… “Walter!” elrevigis lin konata kriĉo. “Sur kiu planedo vi nun staras?” — “Sur neniu”, mensogis Walter. “Vi estas mia tuta konstelacio…” kaj li subride ĝuis la grimacon de lia edzino, “mia suno, mia luno… mia puno”, li flustre aldonis. Kaj subite: “Vidu… la ranon. Sendube ĝi malmultekostas… nur kelkajn eŭrojn…” — “Vi kaj la ranca rano”, elkraĉis suno kaj luno de Walter. “Kio estas al vi kaj la damninda aermatraco? Diable, se pinglon mi havus…” — “Ne, ne”, nervozis Walter, lokante sin rapide inter rano kaj edzino, “mi petas vin… ne. Sed vidu … kiel malgaje ĝi aspektas…” — “Mi malgajigos vin, se ranon… aermatracon… vi aĉetos”, tondris la edzino. “Imagu… mezaĝulo… mezaĝulo plus”, ŝi malicis, “surstrande kun stulta tia ludilo. Plue…”, kaj fendiĝis ŝiaj okuloj, “laŭproverbe rano je marĉo, ne maron sopiras. Kaj ĉi tie… eble vi ankoraŭ ne rimarkis… estas maro. Maro, kara mia, ne marĉo… krom marĉo en via kapo”. Kaj, tiel atutinte, ŝi turnis sin sur la kalkano kaj, alte tenante la nazon, formajestis en la direkto de la hotelo. Dume, el la alia direkto: “Akvokvakvo… akvokvakvo… al la akvo… kvakoakvo…” — “Ve”, ĝemis Walter. “Oble ve”. Kaj: “Frenezaĵo”, skuis sin la turmentato. “Kiu aŭdis pri rano parolanta… por ne mencii aermatracon”. Kaj kiel bona edzo, obeeme, li postkuretis sian edzinon — postkuretis racion, postkuretis enuon. Ĉar ĉu ne la vivo monotonas sen la voĉoj, kiujn nur vi aŭdas, kiuj nur vin alparolas? La voĉoj de — de kie? De kiu, kio? Ho, Walter, Walter — vi feriis por ripozi, malstreĉiĝi; sed jen adade akvokvako-kvakoakvo neeltenebla ĉiam pli insista urĝe skurĝe raciorompa ĝis — ĝis alproksimiĝis la benata-malbenata tempo, kiam, kiel ĉiam, el ferio fariĝis foriro. Kiam Walter — ho, jes, kiam Walter estis plene konvinkiĝinta, ke la rano — nenia nura aermatraco, diable — lin elektis, nur lin, savonto.

Kaj do, kelkajn horojn antaŭ ol estis alvenonta la aŭtobuso, por veturigi feliĉajn-malfeliĉajn feriintojn flughavenen, kaj dum la Walter-ino zorge ĉion pakis — “Simple lasu min, Walter, mi valizumos: vi ĉion fuŝos, kiel kutime” — Walter prenis (nu, ŝtelis) kvindek-eŭran bileton el la monujo de sia edzino kaj, apenaŭ konsciante pri siaj agoj, direktis siajn paŝojn al la subbazaro kaj — ho, kiel facile! — liberigis la ranon. Kaj, nevidate, ĉar jam vesperiĝis, kvazaŭ somnambulo iris plaĝen, maren, kaj lanĉis suronden la ranon. “Bonan vojaĝon, karega”, deziris Walter. “Bonan vojaĝon”. Tiel adiaŭinte, li revenis hotelen. “Do vidu”, elfaŭkis la edzino, “ĉio preta”. — “Jes, ja”, konsentis Walter, eble por la unua fojo en sia vivo. “Ĉio preta”.

*

La ĉefo de la marborda sekureca servo oscedis, kaj trakurigis la x-an fojon siajn fingrojn tra la barbo. Tiam, senpeziĝante, li malŝaltis la radio-aparaton, kiu dum la tuta nokto grigrigis kaj ĉirĉiris kiel insekta batalkampo. Ekstere videblis la unuaj radioj de la mateniĝanta suno. Damne, se antaŭ — kiom da horoj? — li ne estus restinta en la oficejo kelkajn minutojn post deĵorĉeso, babilante kun Miko pri la ŝancoj de la nova golisto en la nacia futbalteamo (pri futbalo li vere ne interesiĝis, sed kiu masklo kuraĝas en la nuna socio ne kliniĝi antaŭ la ĉiopotenca dio Futbalo?), li estus evitinta la alarmsignalon ricevitan de fiŝkaptisto ie en la golfo, kiu elakvigis anstataŭ sardinojn aermatracon. Tiam paniko: ĉu estas droninta infano? Nepris telefoni al ĉiu hotelo, ĉiu pensiono ne nur en la vilaĝo sed laŭlonge de la marbordo: ĉu iu raportis malaperinta infanon? Necesis ankaŭ mobilizi serĉ-skipon, kun helikoptero: la provincestro insistis, ke kaze de perditaj honoro hundo hometo kaj por protekti la reputacion de la turismo-industrio oni videble ĉion entreprenu por ĝustigi la malĝustaĵon. Egale, ke ekfunkciigo de la unusola insula helikoptero pro ne tute kompreneblaj kialoj paralizis la flughavenon: oni tamen agu. Tamen tamen — se antaŭ kelkaj momentoj li estus povinta eskapi, li estus vekiĝanta anstataŭ en sia oficejo do en la brakoj de sia amatino, la plej gracia, la plej diina estaĵo, kiu iam ajn ornamis ĵipon survoje al aŭ revene de sekretaj renkontiĝoj for de la okuloj de frida, fiŝcerba, fiŝkaptista edzo. Damnindaj turistoj: sendube kulpas idiota germano aŭ kretena brito pri la aermatraca fuŝaĵo. Tamen — kaj la barbulo profunde elspiris — proksimiĝas, dank' al Io, la fino de la turisma sezono. Anstataŭ alarmoj, nur ĝojlarmoj de volupto—, diboĉoplenaj noktoj. Noktoj seninterrompaj. Jes, ankoraŭ nur du-tri semajnoj kaj tiam… inferen la pestaj turistoj.

*

Dume, hejmenirante, en matena aviadilo — dum horoj prokrastita pro stulta sekureco-krizo — plurmilmetrojn ie super okullazura maro, sur kiu videblis nigraj, ŝaŭm-ĉirkaŭataj punktetoj de fiŝkaptistaj boatoj, ridetis Walter. Unuafoje ekde la komenco de la ferio.

Pro ĉi tiu novelo Paul Gubbins iĝis laŭreato de Liro-2002 en la branĉo Originala prozo.

La Ondo de Esperanto, 2003. №8–9 (106–107).