Mihail KorotkovHomo, kiu mortigis

Originala novelo de Miĥail Korotkov

El la samtitola novelaro, eldonita de Sezonoj (Sverdlovsk, 1988)

Oficisto de DED Koldo estis revenanta malfrue vespere el la urbeto Forge-Porto. Pro laciĝo lia humoro estis aĉa, tial li serĉis en la trajno liberan kupeon por dumvoje kelkajn horojn dormi. Li ne trovis vakan kupeon kaj estis devigita kontentiĝi per tiu, kiu troviĝis. En la kupeo, kie Koldo establis sin, sidis viro. Kvankam la viro estis per io ekscitita kaj de lia flanko venis odoro de malkara vino, li kondutis sufiĉe pace, kio allogis Koldon.

Sed apenaŭ la trajno ekveturis de la stacio de l' urbeto Forge-Porto, la nekonato, kiu ĝis nun ne diris eĉ unu vorton, fikse rigardis Koldon kaj pardonpete ekparolis:

— Al vi, verŝajne, ne plaĉas, ke mi hodiaŭ drinkis. Kaj ne malmulte, estas eble diri. — Iom silentinte li aldonis:

— Juĝante laŭ via aspekte, vi, verŝajne, ne permesas al vi tion — drinki en trajno. Ankaŭ mi, cetere, malofte drinkas. Sed hodiaŭ… — Li turnis la kapon kvazaŭ pro denta doloro, starigis la kubutojn sur tableton kaj peze mallevis la frunton sur la polmojn. Tiel li sidis sufiĉe longe, de tempo al tempo profunde ekspirante, poste fikse rigardis Koldon kaj diris:

— Pardonu min. Mi opinias, ke en tia embarasaĉo iu ajn mialoke ne abstinus, drinkegus.

Koldo, kiu komence decidis ne atenti tiun drinkulon, nun ne povis subpremi la profesian scivolemon. Oni povas akiri necesan informon tie, kie ĝi estas neniel atendata.

— Ĉu vi perdis proksimulon? — li demandis plej kompateme.

La ebria kunvojaĝanto malgaje balancis la kapon.

— Ne, tion mi pli facile travivus, — faltinte la frunton li porlonge profundiĝis en pensadon, poste malrapide eldiris, — mi estas murdisto.

Koldo interne tute streĉiĝis: vidu, homoj, la ĉasaĵo mem kuras al la ĉasisto. Necesas nur ne fortimigi la ĉasaĵon, kaj li ŝerce alparolis:

— Strangaj do estas viaj ŝercoj. Nu, kiom da ili vi murdis?

— Da kiu — da ili?

— Mi ne scias, — intence simplanime eldiris Koldo.

— Ĝuste jene, ne scias, — la kunvojaĝanto diris neatendite sobre. — Ĝis hodiaŭ ankaŭ mi ne sciis. Kasparo diris, ke ili estas la elito de l' nacio. Aĉ-ĉ!

Li kunprenis la dentojn kaj ektamburis per la pugno je la benko.

— Diablo prenu vin, ĉiujn respektindulojn! Ĉu vi komprenas: la elito de l' nacio! Tiel diris Kasparo… Sed tiujn ili per io ĝenis. Jen tiujn!.. Li minacis al iu per la pugno.

— Kiujn? — jam sincere ekinteresiĝis Koldo.

— Estas tia aĉa bando. Nomiĝas DED.

Koldo atente kaj samtempe nerimarkeble rigardis la parolanton.

— DED? — plej naive li redemandis. — Tio estas io koncerna la enlandan defendon, ĉu? Ho, pri tiuj sekretaj servoj, kiom mi scias, oni rakontas amason da ĉiaj kuriozaĵoj. Vi nur diris: DED, kaj en mia animo tuj ĉio, komprenu, ekludis. Nun, mi pensas, mi aŭdos ankoraŭ unu interesan historieton.

— Hm. La historieto estas tia, ke vi ne ĝojos. — Li denove kunprenis la dentojn kaj malamike ekrigardis Koldon.

— Mi ne scias, ne scias, — diris Koldo en la antaŭa tono, — ĉu mi ĝojos, ĉu ne, sed bonvolu kontentigi mian scivolemon.

Sed la nekonato ne hastis rakonti.

— DED, DED, — li malŝate diris tra la dentoj. — Departemento pri Enlanda Defendo. — Kaj subite li ekparolis sufiĉe kohere:

— Interalie, ĉu vi pripensis iam: kiun ĝi defendas? Kaj de kiuj malamikoj? Mi antaŭe tiel opiniis: nia nacio, nia ŝtato havas enlande malamikojn, de kiuj oni devas defendi la nacion. Hm! Ankoraŭ hieraŭ mi tiel pensis…

— Kaj kio okazis hodiaŭ? — Koldo ne provis kaŝi sian scivolemon, male, li eĉ emfazis ĝin.

— Se mi rakontus al vi, kio okazis hodiaŭ, vi nenion komprenus. Absolute! — Li konfirmis siajn vortojn per ebria gesto. — Eĉ se rakonti, tiam mi devus komenci per antaŭduonjaraj eventoj. Estas sufiĉe longa historio, ĉu vi ne kontraŭas?

— Ne,ne, mi estas plena je atento.

La nekonato longe kolektis la pensojn.

— Vi verŝajne ne havas firman opinion pri tio, kio mi estas, — li komencis iom neatendite.

Koldo levis la ŝultrojn.

— Jes, vi estas prava, — konsentis la nekonato. — Niatempe estas malfacile juĝi pri homo laŭ la eksteraĵo. Kaj senlaborulo povas esti en freŝkudrita kompleto, kaj riĉulo povas esti en disŝirita ĝinzo. Sed jen vi, ekzemple, mi diros precize: vi estas ŝtata oficisto. Neniam mi dubas. Mi dum multjara vagado tra laborkontoroj okupis min nur pri tio, ke fiksrigardis homojn: kion povas kaŝi tiu aŭ alia eksteraĵo? Nu, vi komprenas, ke mi estas, kiel oni diras, homo provizore ne laboranta. Tiel nin nomas la statistiko, — li malgaje ridis. — Libera entreprenisto! Nu, mi rakontas tion ne simple por konatiĝo, sed tial, ke plej bone estas komenci de tio, de la laborkontoro. Nu, vi scias, kio ĝi estas. Homoj sidas tie kaj atendas. Dum semajnoj, monatoj, jaroj. Estas negaja okupo, mi diras al vi, kaj kvankam mi estas homo flegma kaj pacienca, mi foje ne eltenis. Al mia amiko oni faris tie porkaĵon. Nu, mi komencis brui: maljusteco — mi diras — kaj simile. Mi ne povas toleri, kiam estas maljuste. Kaj mi ne povis ĉesi, volis pruvi, ke ni ja loĝas en libera kaj civilizita lando. Kaj tiel mi bruis, ke oni prenis min en la policon. Kaj de la polico ĝis DED la vojo estas rekta, ĉu ne?

Kompare kun la polico la traktado en DED estas, mi devas diri, vere galanta. Neniu nomas vin pederasto aŭ fetora kapro, ĉiuj estas ĝentilaj: Sinjoro, sinjoro. Oni alkondukis min al terure afabla homo, kiu nomiĝis Voglo. “Simple — Voglo. Ni ne ŝatas reklami nin kaj nian laboron. Sed al vi mi povas diri, ke ni defendas la liberon de nia nacio kaj la demokration en nia ŝtato”. Li parolis belege, diablo. Bonega oratoro.

Estas malfacile priskribi la farton de Koldo. Lia laco malaperis senpostsigne. Ja temis pri lia ĉefo, kvankam lia aŭtenta nomo estis ne Voglo. La ĉefo ĉiam subtaksis Koldon. Sed nun li ekscios detalojn, per kiuj li okaze povos tiel atuti, ke la makzelo de Voglo malsupreniĝos.

— Li pentris al mi ĉion pri la libero kaj demokratio, tiu ĉi Voglo, kaj poste diras: Mi adresas al vi, kiel al honesta civitano, helpu nin en nia laboro. Nu, kompreneble, mi pro tiu deklaro ekjubilis, kion ankoraŭ diri, mi ne nur konsentis, sed konsideris tion esti granda honoro.

Sed li donis al mi bagatelan laboron. Montris foton de viro, detale priskribis liajn signojn. Voglo, li ja estas ĝentila senlime. “Al mi estas, — li diras, — tre malagrable priskribi tiujn tre hidajn bildojn, sed la dokumentoj diras pri jeno”. Kaj li tralegis al mi diversajn naŭzajn dokumentojn. Nu, nun mi scias, ke ĉio ĉi estis falsa, sed tiam mi plenplene kredis je ĝi. Kie tiu fiulo prenis imagkapablon por tiuj abomenaĵoj? Nu, ekzemple, tiu homo (li ankoraŭfoje montris la foton) estas kompleta recidivulo, li malsanktigas tombojn, rabas kaj perfortas malriĉajn oldulinojn, voras homan viandon. Kaj li ne simple tralegis, sed konfirmis ĉion per fotoj. Finfine mi saltleviĝis kaj kriis: “Montru al mi la kanajlon, mi strangolos lin per la nudaj manoj!” Kaj Voglo respondas al mi kun suspiro: “Sed antaŭ tio lin necesas trovi”. Nu, mi sendube deklaras, ke akiros lin el sub la tero. Voglo estas kontenta, li nomas al mi la lokojn, kie mi povas plej facile renkonti la krimulon, kaj tiel interalie, donas al mi unu milon por ĉiaj neantaŭvideblaj elspezoj. “Se vi bezonos ankoraŭ monon, venu — li diras, — la pagon vi ricevos, kiam trovos lin. (Li denove ŝovas al mi sub la nazon la foton.) Mi donas al vi tri semajnojn”.

Pasis tri semajnoj, mi venas al Voglo kun nenio. Sed li ne tre ĉagreniĝas. “Tiun ĉi, — li diras, — ni ordigis. Sed ni havas sub la celilo ankoraŭ tiun civitanon”. Kaj denove estas fotoj, naŭze abomenaj dokumentoj, kie mi serĉu lin kaj cetere. Mi pro tia laboro, kompreneble, rekuraĝiĝis, tio ja ne estas vagado tra laborkontoroj. Mi defendas la liberon kaj demokration!

Mi ne scias, kiom tio povus daŭri, sed dum nia vica renkonto… Ho, tio okazis nur hieraŭ. Hm… Do jene, hieraŭ Voglo montris al mi la foton… Kiel vi opinias, de kiu? De mia infanaĝa amiko. Kaj denove li komencis la saman fabeleton pri tomboj kaj oldulinoj. Tiam mi, kompreneble, ekdubis. Mian amikon Kasparon mi antaŭe konis kiel min mem. Li estis bonega homo…

Voglo kiel ĉiam donis al mi instrukciojn kie serĉi. La plej perfekta deliraĵo. Kvazaŭ mi ne scius, kie Kasparo loĝas. Ĝuste hieraŭ mi veturis al li. Li, memkompreneble, estis la sama, kiel antaŭ multaj jaroj, kvankam dum longa tempo, kiam mi ne vidis lin, li iĝis jam rekonita verkisto. Sed pri tio mi eksciis, kiam venis al li… Nu, mi rakontis kun kio mi venis. Komence li aŭskultis trankvile, sed poste mi vidas: li enŝovis la fingrojn en la hararon, komencis iradi tra la ĉambro, io ekfuriozis en li.

“Do, estas vi! — li diras. — Mi sciis, certe, ke tia sorto estas preparata por mi. Sed mi neniel supozis, ke tio estas ligita kun vi”.

“Ne nervumu tiel, Kasparo, — mi diras. — Estas evidenta eraro. Mi scias, ke vi ne povis…”. Kasparo nervoze kaj eĉ moke ekridis: “Eraro? Ne, kara Arviko, eraro ĉi tie ĝuste ne estas”.

Li fosis en siaj librobretoj kaj prenis dikan kartonan tekon.

“Tiuj homoj, — li diras, — pereis en la lasta jarduono ĉe diversaj stultaj cirkonstancoj. Ĉu vi, hazarde, konas ilin?”

Li malfermas la tekon, estas ĵurnalaj eltondaĵoj, ĉefe nekrologoj kaj portretoj en funebraj kadroj. Diable! Miaj okuloj iĝis kvadrataj. Ĉiuj miaj recidivuloj! Mi sentis, ke laŭ la frunto gutoj de ŝvito kuras, tiklas. Kaj Kasparo malgaje balancas la kapon kaj rakontas: “Jen filmreĝisoro. Li estis mortige vundita en butaforia eksplodo. Pentristo, li mortis pro mordo de infekta kato. Kantisto kaj komponisto. Sur lian domon kraŝis milita aviadilo. Ankoraŭ unu pentristo. Estante ebria, li falis sub trajnon, kvankam neniam oni vidis lin ebria…” — “Sed, Kasparo, ili estas ja la samaj homoj, pri kiuj mi rakontis al vi. Mi komprenas nenion…” — “Jes, ne estas facile kompreni tion, mi mem ankoraŭ ne estas certa, ke ĉio estas tia, kia ŝajnas al mi” — “Ke tiuj estas honestaj civitanoj?”

Kasparo malgaje ekridis.

“Ne, mi bone konis ilin dumvive. Sed ne tio estas grava, se eĉ mi ne konus… — Li enpensiĝis. — Vi, Arviko, penu rememori jen kion. Ĉu vi memoras iajn enigmajn eventojn? Nu, ekzemple, vi estas kolera je iu homo, aŭ entute ekmalamis tiun, kaj post ioma tempo la homo mortas?”

Mi fiksis la okulojn je Kasparo kvazaŭ li estus profeto aŭ Jesuo Kristo mem. Kian menson la homo havas, — mi pensas. — Dum tiom da jaroj ni ne renkontiĝis, kaj li senpene divenis, kio min dum ĉiuj ĉi jaroj turmentis.

“Estis ĝuste tiel, — mi diras. — Nur mi ekmalamas iun pro ties maljusteco, tuj okazas iu stulta evento. Ekzemple, tute sana homo mortas pro infarkto, alia pereas en strata akcidento, la trian, mi memoras, formanĝis leono, forkurinta el zoo”.

Kasparo aŭskultas kaj kapjesas.

“Kaj plu, — li diras, — ĉu vi rimarkis ion ĉe vi, nu, por tiel diri, neordinaran?” — “Ŝajne, nenion, — mi diras, — jen eble nur…” — “Nu, ek!” — “Ne opiniu, ke tio estas fanfaronado. Ofte mi estis rande de morto, kaj, kiel vi vidas, ĝis nun mi estas viva kaj sana”. — “Bone, bone, rakontu almenaŭ pri du aŭ tri okazoj”.

“Nu, unufoje en uzino okazis eksplodo. Ni staris triope. Tiuj du, malfeliĉaj… Sur ili tute ne restis nedifektita loko, sed mi eĉ gratvundon ne havis. Post tio min diversaj inspektoroj longe enketis, sed nenion klarigis. Alifoje nokte ebria fiulo atakis min per pistolo. Li min tuŝpafis. Mi bone memoras, kiel kuglo traboris la bruston, sed kiam mi alkuris hejmen, neniun vundon trovis…”

“Do-o-o, do, — Kasparo diras. — Mi pensis, ke kolektas materialon por sciencfikcia novelo, sed la realo estas pli frua. Jen, aŭskultu, kion mi volis verki. En nia Galaksio ekzistas fortega civilizacio. Ĝi malkovris nian homaron kaj vidas, ke ĉi tie tute ne ĉio estas en ordo. Kaj ili decidis laŭ siaj certaj konsideroj doni al la plej eminentaj reprezentantoj de nia civilizacio kapablon plibonigi la mondon. Kaj certe faris ilin nevundeblaj”.

Tiam mi ne eltenis kaj ekridegis.

“Tre neversimila estas via novelo, Kasparo. Ĉu mi, viaopinie, estas eminenta reprezentanto? Nu, vi, ekzemple, estas fama verkisto. Estas ankaŭ ministroj, sciencistoj”. — “Generaloj, admiraloj, — ekridis Kasparo. — Ĉu vi pensas, ke ili neniam malsinceras aŭ venas al kompromisoj kun la konscienco? Metodojn de akirado de altaj postenoj oni ellaboris dum jarcentoj. Vi scias pri ili nenion. Vi estas honesta kaj simplanima. Se vi scius, kiel oni fariĝas ministro, vi premus la kapon per la manoj kaj krius tra la tuta mondo: “Maljuste!” — Kasparo ridis. — Eble por ili ĝuste tio estas la plej ĉefa homa eco. Mallonge dirante, ili tamen donis al vi tiun dian talenton, kaj DED tion elflaris…” — “Ba, denove en via novelo estas malkonkordaĵo. Kiel DED povis elflari, se eĉ mi mem ne konjektis?” — “Kia naivulo vi estas, Arviko, — Kasparo respondas al mi. — Vi verŝajne legas nur la oficialan gazetaron?”

Mi kun honto konfesis, ke mi entute ne legas gazetaron, nur anoncojn pri laboro.

“Kaj vi ankoraŭ miras, ke oni elektis vin! Kiun do ili povis elekti, se ne tiajn beatulojn? Se vi legus progresemajn ĵurnalistojn. Jen, almenaŭ Antonon Bardi. — Li malfermis sian kartonan tekon, por unu momento enpensiĝis kaj denove fermis ĝin. — Jes… Antono neniam plu verkos. Eĥ, Arviko, vi estas naiva homo, — li iom silentis. — Jen, tiu ĵurnalisto, Antono Bardi, por ne uzi nur onidiron, mem iris labori en DED kaj poste verkis libron pri ili. — Kasparo peze suspiris. — DED estas vera ŝtato. Ili havas proprajn sciencon, teknikon, institutojn. Ĉu vi aŭdis pri GEC? Tiel nomata Granda elektrona cerbo. Tie estas kolektita ĉiu informo pri vi kaj pri mi. Certe, ili scias pri vi pli multe ol vi mem”.

— Stultaj elpensaĵoj! — elbalbutis Koldo. — Tie estas nenio simila.

— Ĉu vi ne kredas? He-e, pardonu min, ankaŭ vi vivas kiel beatulo. Kasparo pri mi korekte diris: nin interesas nenio, kio kuŝas ne antaŭ nia nazo. Ni vivas kiel bovidoj; se oni volas — pelas nin al paŝtejo, se volas — al buĉejo. Por ni estas malfacile kredi tion, sed Kasparo ja speciale pri tio sciiĝis. Ĝi ekzistas, tiu cerbo. Komence ili konstruis ĝin, ke ĝi helpu en ilia abomena laboro, kaj nun ĝi jam mem diktas al ili, kion kaj kiel fari. Tie, en aparta anguleto de la cerbo, konserviĝis informoj pri la homoj… Kiel Kasparo tion nomis? Ha, jen: la homoj, kiuj… ha… povas esti danĝeraj… en eksterordinaraj cirkonstancoj. Tiel ili en DED estas notataj… Apenaŭ homo famiĝas, en lia slipo aperas truo; se DED ekscias ke li ne konsentas kun la registaro — nova truo. Tie oni ne pririgardas la personecon, ĉion decidas nuda matematiko kaj elektroniko. Kiam kolektiĝas certa nombro da truoj, GEC donas komandon: forigi. Sed forigi ne estas tre simple. Juĝi la homon estas klopodplena afero, tre ofte senrezulta. Se li simple malaperus, tio estus tro suspektinda. Plej bone estus, se li malaperus laŭ plej natura maniero. Do, ili uzas nin. La elektitojn, kiel diris Kasparo. Mi ne komprenas, kiel sciencistoj povis atingi tiajn fiaĵojn.

Li kunpremis la pugnojn kaj iom silentis, poste kolere daŭrigis:

— Jes, se Kasparo pravas, se tio estis vere aliplanedanoj, ili ne eraris. Kvankam antaŭe mi estis stultulo. Aj, kia mi estis stultulo! Pli granda kaj pli bona parto de la vivo jam estas malantaŭe… Sed estas bone, ke almenaŭ nun, havante kvardek jarojn, mi komprenis: jes, ili ne eraris. Nun mi scias, kiun oni devas ami kaj kiun malami. Ili estas bravuloj, ili sciis, al kiu enmanigi la dian talenton.

Li prenis el la poŝo cigaredojn, volis ekfumi, sed alidecidis kaj remetis ilin. Ne rimarkante, ke Koldo similas dormanton kaj mallaŭte ronketas, li demandis:

— Vi eble pensas, ke mi hodiaŭ drinkis je la mono de Voglo? Nenial. Mi pruntis ĉe Kasparo. Kaj la monon de Voglo mi morgaŭ ĵetos en lian muzelon. — Li ekridis. — Kiel vi opinias, kion li faros al mi pro tio? Ha-ha! Nenion. Unue, estas li timos, kaj due, kiel diris Kasparo, mi estas nevundebla. Kial li timos? Estos sufiĉe, ke mi tiun Voglon malamu, kaj nenio savos lin. Aŭ el zoo leono forkuros, aŭ ĉe iu aŭtisto bremso misfunkcios, multaj absurdaĵoj povas okazi… Voglo certe estas kanajlo, sed li ne estas stultulo, ne…

Koldo respondis per laŭta ronko, kaj la nekonato baldaŭ eksilentis. Koldo pripensis, kiel li devas agi. Plej bone, tiu babilulo estu arestita kaj kondukita en la departementon. Kvankam li estas el la plej malsuperaj tavoloj de la socio kaj apenaŭ povas esti danĝera, sed li scias ion pri la laboro de DED. Finfine Koldo decidis ne malbonigi al si la reston de la nokto. La homo ja matene venos al Voglo, kaj se eĉ ne venos, Voglo scias, kie lin serĉi…

* * *

Matene Koldo multfoje telefonis al Voglo, sed tiu ne estis en sia loko. La foresto de Voglo maltrankviligis neniun krom Koldon. La laboro de la departemento estas tia, ke homo povas dum semajnoj foresti, kaj ĉia scivolemo pri tio ne estas aprobata. Nur ĉirkaŭ la tagmezo ĉiuj sciiĝis pri la tragedio. Kiam matene Voglo pretiĝis por iri al la laboro, al li subite ĵetis sin lia amata dogo kaj dismordis lian gorĝon. Kiam la polico finfine povis penetri en la loĝejon kaj mortpafi la hundon, la mastron oni povis helpi per nenio. Post la polico venis ankaŭ kuracisto. Sed tiu nur kompetente konstatis tion, pri kio la ĉeestintoj konjektis jam sen li: la hundo havis rabion.

© Sezonoj, 1988.


Indekso pri la Esperanta literaturo