Mihail KorotkovIo devas okazi

Originala novelo de Miĥail Korotkov

Gastante en la urbeto de sia infanaĝo, Kedrin senzorge iradis de la patrina domo al la domoj de la frato, fratino, avino, ĝojis pro renkontoj, agrablaj konversacioj, pro vodkumo kaj bierumo kun la frato kaj malnovaj lernejaj amikoj. Kaj neatendite li eksentis ion konfuzan, antaŭe nekonatan.

Li sentis, ke baldaŭ, baldaŭ eble hodiaŭ, eble morgaŭ okazos io neevitebla. Li ne povis antaŭvidi kio estos: malsano, malfeliĉo aŭ eĉ morto aŭ male: amoro, riĉeco, feliĉo. Pli verŝajne okazos io terura. Se tiel, la teruron devas ne vidi antaŭ ĉio la patrino kaj la gefratoj, kompreneble. Do, kvankam estis vespero, li devis urĝe forveturi.

Li kunmetis sian sakon kaj longe ne povis decidi, kion li diru al la patrino. Nu, kion: devo, laboro, cirkonstancoj. Li finfine eliris el la patra ĉambro kie li gastante lokiĝis kaj, brakuminte la patrinon, diris al ŝi:

— Mi devas forveturi, panjo. Oni vokas min al la laboro.

— Ĉu? — panjo levis la okulvitrojn sur la frunton. — Kiel? Ĉu vi ricevis malbonan telegramon?

— Ho, panjo, kia stranga vi estas. En nia tempo oni ne bezonas telegramojn.

— Ha, oni telefonis do. Ĉu grandaj malagrablaĵoj?

— Ne, ne maltrankviliĝu. Nenio serioza, sed mi devas esti tie.

— Ho, kia do estas via laboro!.. Knabo mia... Vi devis pli frue diri. Mi kuirus ovojn...

— Eh, panjo. Vi kuiris al mi ovojn kaj fritis kotletojn antaŭ kvardek jaroj... Bonega estis la tempo... Sed, panjo, nun homoj vivas alie. Vi vidas, kun kia sako mi vojaĝas: razilo kaj paro de tolaĵoj. Vojaĝanto nun bezonas nur monon, kaj li ĉion havos. Sed monon mi havas, vi ja scias, ke mi laboras kiel azeno.

Kedrin volis senzorge ridegi, sed la rido estis negaja.

— Ho, fileto... Nu, se oni atendas vin... Kion fari? Ni volis ankoraŭ aranĝi adiaŭan vesperon.

— Panjo, mi tre volus tian vesperon, sed... Komprenu.

— Nu, knabo mia, kion fari? Se vi tiel ŝatas vian laboron... Vi povus ja ĵeti la laboron kaj ripozi, vi estas jam sufiĉe aĝa. Valeĉjo kaj Klanjo eĉ ne laboras jam, sed vi estas la plej aĝa... Nur al ni du Dio donis la sorton vivi longe kaj feliĉe.

— Jes, panjo, feliĉe, ni vivos ekskluzive feliĉe. — Li ankoraŭfoje provis senzorge ekridi. — Pro tio bonvolu ne ĝeni vin...

*   *   *

Nun, paŝante laŭ nezorgata stepa vojo, li rememoris la vortojn de la patrino pri la feliĉa vivo. Pri tiu enigma fenomeno sciis ĉiuj parencoj, sed laŭtvoĉe paroli pri ĝi estis nekonvene.

Tiu fenomeno koncernis nur lin, la patrinon kaj la avinon. Kedrin estis 65-jara, sed lia reala aĝo estis ĉirkaŭ tridek jaroj. Li ne nur aspektis 30-jara, tia li estis ankaŭ anime. La patrino estis 84-jara, sed ĉiuj gekonatoj taksis ŝian aĝon je 45–50 jaroj. Same ŝi ankaŭ sentis sin. La avino estis jam 106-jara, sed ankoraŭ plena je vivo, havis sufiĉe da fortoj mastrumi dometon, ĝardenon, kokidojn. Ŝi aspektis pli maljuna ol ŝia filino, sed ne tre.

Tio estis agrabla donaco de la naturo: kiu ne volus esti eterne juna? Kiom da eminentaj pensuloj serĉis en la mezepoko la filozofan ŝtonon, kiom forbrulis sur ŝtiparoj de l' inkvizicio aŭ mortis en mizero kaj maljuneco. Tiom da vivoj senrezulte pereis — sed la ŝtono malestas.

Kedrin ricevis ĝin dum la naskiĝo senpage, uzis ĝin kaj silente ĝojis.

Jes, silente. En la juneco li ne sciis pri tiu donaco, li rimarkis ke li heredas la avinon kaj la patrinon antaŭ eble dek kvin jaroj, kiam liaj gefratoj, amikoj kaj konatoj neatendite maljuniĝis. Ĉu povis Kedrin fanfaroni per sia juneco? Kompreneble, li povis ĝui ĝin nur silente.

Kaj la ĝojo post jaroj fariĝis malgajo. Kedrin restis juna, energia, plena de planoj por futuro, revoj, ŝatis vinon kaj virinojn, sed ĉirkaŭantaj lin homoj maljuniĝis, fariĝis teduloj, enuigaj grumbluloj, ĉagreniĝis pro malbona sano, malgranda pensio, pro la nuntempa junularo, pro malestimaj gefiloj kaj genepoj. Interrilati kun ili estis ĉiam malpli interese; ili mire kaj malkomprene rigardis lin, kiam li komencis paroli pri foraj landoj kaj planedoj, realaj vojaĝoj aŭ fantastaj flugoj, pri novaj eltrovoj en la scienco, pri novaj libroj, prozistoj kaj poetoj. Iom post iom ĉiuj kunuloj restis en la pasinteco.

Liaj pli junaj frato kaj fratino ŝajnis al li pli onklo kaj onklino. Iam li kun Valerio estis ardaj amantoj de la rusa vaporbanejo. Ĉi-somere en la banejo de Valerio eĉ betula bankvasto ne estis. “Eh, maljuneco, — plendis la frato, — betulo apud la banejo kreskas, sed mi ne havas fortojn leviĝi sur ĝin por pretigi bankvastojn. La dorso doloras, la gamboj doloras...” Kiam li maljuniĝis? Ŝajnas, antaŭnelonge ili duope vaporbanis sin laŭ ĉiuj reguloj: frapis unu la alian per bankvasto, poste kuŝis en neĝo, poste trinkis bieron...

La kuzo Georgo iel nerimarkite malaperis. Ŝajnas, antaŭ kelkaj jaroj ili ankoraŭ kune bonege diboĉis, sed ĉi-jare la patrino diris pri Georgo: “Ho, li jam delonge mortis. Mi telegrafis al vi, sed vi tiam en eksterlando estis...”

Li havis normalan familion: edzino, filo. Sed kiam ilia filo komencis aspekti kiel pli aĝa frato de la patro, kaj la edzino — kiel patrino de ambaŭ, la edzino ne eltenis mokajn ŝercojn de najbarinoj kaj foriris de Kedrin.

Maljuniĝis ankaŭ la tuta mondo ĉirkaŭ li. Li preskaŭ ĉiujare venis dum forpermeso en sian urbeton Istoki, vagadis en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, sed de jaro al jaro tio ĉi iĝis ĉiam pli malĝoja. Dum li restis juna, la ĉirkaŭa mondo maljuniĝis. En la iam verdaj arbaroj kaj sur freŝaj herbejoj li renkontis ĉiujare pli kaj pli multe da mortaj arboj, sekiĝintaj fontoj, senakviĝintaj riveretoj kaj lagetoj.

En la malnova parko, kie li unuafoje kisis knabinon, plimulto de arboj sekiĝis, oni elhakis la tutan parkon kaj plantis novan. La nova estis sur la sama loko, sed ĝi estis nekonata, fremda parko.

Apud Istoki estis lago, sur kies bordo li kun siaj nedisigeblaj amikoj Serĝo kaj Petro sidadis dum kvietaj lunhelaj vesperoj. Ili sidadis ĝis meznokto aŭ eĉ pli malfrue, parolis pri futuro, pri la senco de l' vivo, kiel ili refaros ĉi mondon kiam iĝos plenaĝuloj. Nun la lago, iam grandega, malprofundiĝis, malpligrandiĝis preskaŭ duoble, ĝiaj bordoj kovriĝis per densejo de kano, la akvo verdiĝis.

Serĝo estis talenta pentristo, partoprenis en multaj ekspozicioj de Japanio ĝis Usono. Sed lia pentrista kunularo vivis bohemie, senorde, ebrie, kaj Serĝo forpasis antaŭ dudek jaroj. Ĉiam ironiema Petro verŝajne ekde la infanaĝo estis poeto kaj parodiisto, li ĉiam ridigis ilian malgrandan kompanion. Sed Petro delonge forveturis eksterlanden, kaj tie liaj spuroj perdiĝis.

La brilanta juna vivo de Kedrin fariĝis ĉiam pli kaj pli malplena. Iam li venis en la gepatran hejmon kaj povis pasigi la tutan forpermeson kun la patrino, gefratoj kaj lernejaj kunuloj, vagante en ĉirkaŭaĵoj de Istoki. Sed tiu ĉi mondo, amata en la infanaj kaj junaj jaroj, fojon post fojo aliiĝis, kaj ne al plibono, jaron post jaro ĝi fariĝis pli fremda.

Li jam ne povis vivi en Istoki la tutan forpermesan monaton. Post unu semajno lia angoro pro la aliiĝanta, maljuniĝanta mondo iĝis neeltenebla, kaj li trovis kialon forveturi. Same ankaŭ hodiaŭ, nur ĉi-foje aldoniĝis antaŭsento de io eksterordinara.

Li decidis forveturi tuj vespere, ne atendi morgaŭan matenan buson. Li iros piede ĝis la ĉefvojo, kaptos samvojan aŭton aŭ kamionon por atingi la fervojan stacion. En Istoki fervojo ne estis.

Irante preter la iam amata lago, sur kies bordo kreskis nun la nova parko, li atentis malnovan ventmuelejon. Li aŭdis kelkfoje, ke iu entreprenema homo aĉetis tiun muelejon, paginte ĝin kiel hejtlignon. Onidire li aranĝis en la muelejo originalan rusan tavernon, kiu estas tre vizitata de la urbeta junularo.

“Tie oni povas verŝajne drinketi kaj manĝi”, — pensis Kedrin kaj direktis sin al la taverno.

Ĝia interno estis vere pli ol originala. Kelkaj lignaj tabloj estis nefarbitaj, sed sufiĉe puraj. Apud la tabloj staris kamparanaj ĉaroj plenaj de pajlo, pajlo kuŝis ankaŭ sur la planko. Sur du muroj pendis krudaj vilaĝaj gobelinoj. Sur la tabloj staris argilaj potoj kaj argilaj teleroj kun sekala pano. La aero odoris per kvaso, fungoj, fenkolo, ajlo kaj deko da aliaj aromoj agrablaj por la rusa flarsento. Apud unu tablo sidis sur ĉaroj tri junuloj, trinkis bieron kaj nelaŭte interparolis.

Sed vere frapanta estis kelnerino. Kvankam ŝi estis en bunta rusa sarafano kaj blanka tuko, Kedrin tuj komprenis ke ŝi estas ne el ĉi tiu mondo. Kvazaŭ knabinon el bona inteligenta familio, kiu ŝatas la romanojn de Turgenev, la poemojn de Lermontov, la muzikon de Ĉajkovskij, oni enĵetis en vulgaran ebrian kompanion.

— Bonan vesperon, — ŝi modeste ridetis al Kedrin. — Sidiĝu kie al vi plaĉas, ni ĝoje gastigos vin. Jen la menuo.

— Ĉu oni ĉe vi sur ĉaroj sidas? — Kedrin ankaŭ ridetis al ŝi.

— Se vi tre volos, vi rajtas eĉ kuŝi sur pajlo, ĉe ni estas permesite.

Ŝi foriris kaj Kedrin kun intereso komencis legi la menuon. Ha, kelkaj specoj de vilaĝa vodko: kun aromoj de konjako, de rumo, de ĝino. Aha, oni scipovas ja. Indas ĉion gustumi. Plu. Ĉio pure rusa: peklitaj fungoj, peklitaj kukumoj, malvarma kvasa supo, rostova fiŝsupo, pelmenoj*, flanoj, kuko. Bonege. Kedrin decidis, ke li ne simple drinketos kaj manĝos, li restos ĉi tie pli longe. Ne pro vodko kaj la rusa kuirarto, sed pro la kelnerino. Kie ankoraŭ oni povas renkonti tian inspiritan vizaĝon? Neordinara junulino, paroli kun ŝi estos tre interese.

La kelnerino venis por mendo. Kedrin mendis, ne gravas kiun vodkon, kiujn manĝaĵojn. Dum ŝi forestis, Kedrin pripensis estontan konversacion. Do, nenian vulgarecon, banalecon, tiu junulino estas super tiu koto.

— Kiel vi nomiĝas? — demandis li kiam la kelnerino alportis pleton kun argilaj teleroj.

— Aliona, — ŝi modeste mallevis la okulojn.

— Ĉu? Kia rara kaj bela nomo.

— Tion mia paĉjo elpensis.

— Via patro estas poeto.

— Ne, li estis pentristo.

— Ĉu estis?

— Jes, li forpasis. Tute neolda estis.

— Sed kial forpasis?

— Pro troa amo al vodko, — suspiris ŝi.

“Jes, mi ne eraris, — pensis Kedrin. — Simpla kaj pura junulino. Certe ŝi ne estas kutima kelnerino, kapabla flirti kun la unua veninta kliento, ridegi je liaj vulgaraj ŝercoj, elteni liajn voluptajn altedojn. Ne, ŝi trovas sin ĉi tie okaze. Plej verŝajne cirkonstancoj aŭ?..”

— Aliona, ĉu vi ŝatas vian laboron?

— Pro kiu ĝojo? — Ŝi malgaje ridetis.

— Nu, tie ĉi estas tiel interese, rusa vilaĝa etoso.

— Interesa estis nur la unua tago, eble ankoraŭ la dua. Kiel mi komprenas, vi estas urbano, sed tie ĉi oni devas simple, — ŝi denove ridetis, — resti viva.

— Aha, vi ne revis do pri tiu ĉi laboro. Vi revis pri io alia, ĉu ne?

— Certe pri alia.

— Mi supozis tion. Aliona, mi vere estas el fora urbo, kaj al mi estas tre interese konversacii kun vi. Ŝajnas, vi estas rara junulino por Istoki. Eble vi estas nura tia en ĉi urbeto.

— Ankaŭ vi ŝajnas interesa homo. Vi verŝajne estas vojaĝanto kaj povas multe rakonti, — ŝi ekridetis. — Tien ĉi venas ja simplaj homoj, nu, tro simplaj. Ili babiladas pri nenio. La plej bona konversacio kun ili estas silento.

Kedrin estis frapita de la profundeco de tiu penso. “La plej bona konversacio kun ili estas silento”. Ŝajnas, proksimume tiel sonas unu el postulatoj de zen-buddismo. Sed de kie ŝi povas en tiu ursangulo koni ion pri zen-buddanoj? Kiom tiu knabino devis suferi pro aroganteco, malbona eduko de ŝia medio, ĝia idioteco, senkaŭza malico, pro vilaĝa senceremonieco, pro tiel nomata sankta simpleco, pro eterna malkompreno inter homoj pensantaj kaj stultuloj, ke ŝi memstare venis al la penso, al kiu buddanoj iris dum jarcentoj!

Tiumomente de la flanko de tri junuloj trinkantaj bieron aŭdiĝis nekontentaj elkrioj.

— He, Lenka! Muzikon! — kriis unu el junuloj.

Aliona foriris ŝalti magnetofonon, eksonis iu senenhava moderna pop-kanto. Ŝi revenis kaj sidiĝis kontraŭ Kedrin.

— Antaŭe ĉi tie sonis nur rusaj kantoj kaj romancoj, — ŝi sciigis. — Ili plej harmonias kun la ĉirkaŭumo de la dek naŭa jarcento. Sed poste vizitantoj postulis tiun bagatelaĵon, — ŝi montris al la magnetofono kaj ridetis kvazaŭ pardonpete.

— Do, Aliona, se via laboro ne urĝas vin, — Kedrin sidiĝis pli oportune sur la pajlo, — kaj se vi ne kontraŭas, ni parolu pri viaj iamaj revoj, nu, pri aliaj laboro kaj vivo, ne tiuj, — Kedrin ĉirkaŭmontris la ejon.

— Kial do la revoj devas esti iamaj? Kia vi estas! Ili estas nunaj.

Al Kedrin estis tre facile konversacii kun ŝi, kaj li sentis ke ankaŭ al ŝi tiu konversacio estas kiel ekspiro de freŝa aero.

— Bone, nunaj, do nunaj, — li afable ridetis al ŝi. — Sed en la infanaĝo vi ankaŭ pri io revis. Pri kio: ĉu pri kino kaj teatro aŭ pri vojaĝoj kaj kosmodromoj?

Ŝi ridetis:

— Mi komprenas, ke vi ŝercas, sed mi revis pri ĉio ĉi kaj ankoraŭ pri multo.

— Ho!

— Kaj estas profesio kiu povas ĉion ĉi unuigi.

— Ĉu verkisto?

— Jes, preskaŭ. Mi volas iĝi ĵurnalistino, plej bone internacia. Ĉirkaŭvojaĝi Afrikon, Sudamerikon, Ĉinion, Hindion, ĉu vi imagas?

— Kaj kio malhelpis?

Ŝi sopirĝemis.

— Se paĉjo estus viva, mi studus en universitato, sen mono studo estas ja neebla. Panjo perlaboras nemulte, kaj ankoraŭ pli juna fraĉjo... Sed mi nepre studos. Perlaboros monon ĉi tie kaj studos...

Kedrin forgesis ke la tempo pasas, ke li volis eliri sur la ĉefvojon kaj veturi ĝis la stacio. Kiam li rememoris pri la fluanta tempo, estis jam post meznokto. Al tiu momento li multon eksciis pri Aliona. Ŝi ĉiam estis scivolema infano. “Ŝi ankaŭ nun, — kun rideto pensis Kedrin, — estas la sama scivolema infano”. El la konversacioj kun Aliona Kedrin eksciis, ke en diversaj tempoj ŝi lernis Esperanton kaj Slavonon, la antikvan rusan literaturon, la antikvan ĉinan poezion (en la istokian bibliotekon mirakle trafis kvarvoluma almanako de ĉinaj poetoj), legis Volteron kaj Rousseau'on, ĉinajn kaj japanajn prozistojn kaj poetojn. Pri multaj libroj kaj aŭtoroj, kiujn Aliona menciis, Kedrin nur sciis ke ili ekzistas.

Kun tia vasta sfero de interesoj oni povas esti nur ĵurnalisto. Ŝi (kia saĝa infano) komprenis tion delonge. Fininte la lernejon ŝi jam bone parolis angle kaj germane kaj havis egan deziron lerni aliajn lingvojn: kiel vojaĝi tra Ĉinio parolante nur angle kaj germane? Ŝi volis lerni la ĉinan, sed en la urbeta biblioteko ne estis lernolibro. Kedrin iom konfuziĝis: li post la universitato parolas nur rompitan anglan, germane scias du-tri vortojn.

La taverno laboris la tutan tagnokton. Kedrin komence miris: kiu venos meznokte al taverno en urbeta limkvartalo? Sed poste li konvinkiĝis, ke vizitantoj venas dum la tuta nokto. La ĉefvojo, kien Kedrin sin direktis, estis tute proksima, ofte ŝoforoj preterpase venis en la tavernon, parkis kamionojn apude kaj gaje pasigis tempon, iufoje ĝis mateno. La mastro de la taverno ne eraris, drinkejo sur tiu loko profitis verŝajne sufiĉe bone.

Aliona laboris dek du horojn dum tago, la sekvantan diurnon dek du horojn dum nokto, poste havis du liberajn diurnojn. Sabatoj kaj dimanĉoj tie ne signifis. Hodiaŭ por Aliona estis labora nokto. Komencinte la laboron je la oka vespere ŝi laboros ĝis la oka matene. De tempo al tempo venis kelkaj ŝoforoj, drinkis, kriis kantojn, disverŝis bieron sur tablojn kaj finfine foriris dormi en siajn kamionojn. Venis alia grupeto. Tia estis la tuta nokto.

Kedrin volis paroli, paroli, paroli kun Aliona, sed ŝi ofte foriris priservi vizitantojn. Dum ŝia foresto li gustumis ĉiujn specojn de vodko, trinkis multe, sed tute ne estis ebria. Li estis ekzaltita sen vodko. En lia malplena kaj sopira vivo aperis hela radieto — Aliona.

«Ne, — li pensis, — mi devas ne forlasi tiun junulinon ĉi tie. Ŝi edziniĝos al tia idioto kiu kriis “He, Lenka, muzikon!” kaj oni povas konsideri ke ŝi pereis por ĉiam».

Kio estas lia sento al ŝi? Ĉu kutima amoro de viro al virino? Ho Dio, ŝi povus esti lia filino aŭ eĉ nepino. Kedrin negaje ridis. Aŭ amo de plenkreskulo al infano? Dio, ŝi ne estas lia filino, kia stultaĵo! Sed tamen sen ŝi la ĉirkaŭanta lin mondo estos pli kaj pli dezerta — mortantaj homoj, mortaj arboj, sekiĝintaj riveroj kaj lagoj. Nur ŝi en tiu maljuniĝanta mondo restos juna kaj bela.

Preterirante lin, ŝi ĉiufoje ridetis, pro kio lia koro ĉiufoje degelis. “Kiel ŝi ridetas? — li meditis. — Ĉu bonkore aŭ bonanime aŭ kiel al malnova amiko aŭ ankoraŭ iel?” Subite lin trapikis la penso: “Kiel mi forgesis, ke hodiaŭ devas io okazi? Aha, ĝi jam okazis. La amoro! Nu certe, Aliona ridetas al mi kiel al malnova amiko. Ŝi estas neindiferenta al mi, alie por kio ŝi pasigus kun mi tiom da tempo? Jes, kio devis okazi, jam okazis.

— Aliona, — li diris serioze, kiam ŝi iom liberiĝis kaj sidiĝis kontraŭ li. — Al mi plaĉas via plano iĝi internacia ĵurnalistino. Mi volas al vi ion proponi. Venu en mian urbon kaj eniru en mian universitaton. Mi tie finis la matematikan fakultaton, kaj vi finos la ĵurnalistan. Mi helpos en ĉio kio estos bezonata. Mi ankoraŭ ne renkontis tiajn saĝajn kaj interesajn junulinojn kiel vi.

Aliona nenion respondis, nur ridetis, ŝajnas danke, kaj forkuris labori plu. Nu bone, pensis Kedrin, bone ke ŝi ne diris “ne” kaj ridetis danke. Pri detaloj ni parolu, kiam ŝi finos sian laboron.

Neatendite sur Kedrin ŝarĝis sin la tuta laceco de la pasinta sendorma nokto. La plej granda deziro estis fali sur la pajlon kaj droni en dormo. “Freŝa aero estas necesa, — pensis li, — ĉi tie la atmosfero estas saturita de vodko kaj biero, al diablo, eksteren, eksteren!”

— Aliona, — li diris al la veninta junulino, — mi bezonas eliri, ial laciĝis. Jen la pago, sed mi ankoraŭ revenos. Mia sako kuŝu ĉi tie. Mi baldaŭ revenos...

Aliona mire kaj eĉ time rigardis lin:

— Kio okazis al vi? Vi estas tiel pala!

— Nenio. Ne gravas. Mi iom spiros ekstere kaj revenos. Kaj trinkos ankoraŭ vian firmaan vodkon.

Li iris al la lago. Nun ĝi malprofundiĝis kaj ĝis ĝia bordo estis ĉirkaŭ tricent metroj. Kedrin lace paŝis, kaj ĉiu sekvanta paŝo estis pli kaj pli malfacila. Kial la gamboj tiel doloras, estas tiel pezaj, kial la dorso kurbiĝas, kial en la oreloj bruas, kion, diablo, ĉio ĉi signifas?

Jen la lago, iam amata kaj nun delonge fremda kiel ĉio en Istoki kaj ĉirkaŭe. Ĉu vere sur tiu ĉi bordo li kun Serĝo kaj Petro planis futuron antaŭ... he-e... antaŭ kvardek kvin jaroj? Revis refari la mondon, fari ĝin bela kiel kanto kaj perfekta kiel madonoj de Rafaelo. Knaboj, knaboj.

Kedrin venis al la rando de la bordo, kliniĝis super la akvo kaj vidis — kion? Li fortiriĝis en plena teruro. Ĉu estas li? Li time rigardis ankoraŭ unufoje kaj sufokante teruron longe pririgardis la respeguliĝon. Kompreninte ĉion, li ĝemis, ĝemegis, eble lupe hurlis. El la spegulo de l' akvo lin rigardis oldulo, proksimume 65–70-jara.

Kedrin malfeliĉe pririgardis sian respeguliĝon, nekonfideme tuŝante la faltoplenan vizaĝon kaj grizan hararon. Ĉu vere? Ĉu povas tiel esti? Hieraŭ ĉio estis: juneco, sano, fortoj, allogeco kaj enigmeco por junaj virinoj, kaj hodiaŭ — ĉio malestas.

Konvinkiĝinte, ke ĉio estas ĝuste tiel, ke ne estas eraro, optikiluzio, miraĝo, li sidiĝis sur malnovan duone disbatitan boaton, kuŝantan renverse sur la bordo, kaj longe sidis senpense, ne sciante, pri kio pensi. La patrino diris ion pri longa kaj feliĉa vivo. Ve! La vivo restis nelonga kaj apenaŭ feliĉa. “Ne meditu, ne meditu pri tio, — li ordonis al si. — Pro tiuj pensoj oni povas freneziĝi”.

Kiam la ruĝa suno leviĝis super la horizonto, li forlasis la lagon kaj direktis sin al la ĉefvojo, penante ne pensi pri la malnova muelejo, la taverno kaj pri la juna kelnerino...

Noto

Pelmenoj (ruse: пельмени). Kuiritaj pastobuloj farĉitaj per viandaĵo, fiŝaĵo, aŭ legomoj, iom pli grandaj ol ravioloj.

Pro ĉi tiu rakonto Miĥail Korotkov iĝis laŭreato de Liro-2008 en la branĉo “Originala prozo”.

La Ondo de Esperanto, 2009, №3 (173)


Indekso pri la Esperanta literaturo