Iom da geheno

Originala novelo de Miĥail Korotkov

Korotkov

Miĥail Korotkov en sia naskiĝregiono Altajo (2012)

Ĉu vere niaj antaŭuloj, nu, eĉ miaj gepatroj, vivis nehasteme kaj ritme? Homoj leviĝis, estis longa rozkolora mateno, poste longa tago, fine longa vespero kun bela aŭroro. Estis ankaŭ longegaj jaroj ekde unu printempo ĝis la alia. Nun ĉio traflugas nerimarkeble.

Kelkaj saĝuloj asertas, ke tiam estis alia tempo. Ne alia epoko, sed la tempo je fizika, Ejnŝtejna senco. Tiam ĝi fluis pli lante. Kaj nun ĝi akceliĝis, kiel dum la rapida ŝakludo. Ne estas tempo por pripensi movojn, oni devas fari ilin. Ni vivas en ia akcelilo simila al sinkrofazotrono. Tiu akcelas korpusklojn, kaj ĉi tiu – la tempon. Mi estas certa, ke tiu problemo – kion faras tiu diabla tempo? – ekscitas sciencistojn kaj filozofojn. Kaj mi estas same certa, ke ili estas malproksimaj de solvo de tiu problemo, sed kiom malproksimaj – mi ne scias. La nuntempa homo havas du alternativojn: aŭ ekdrinki – kaj al vi ĉio estos indiferenta, aŭ vivi normale – kaj vi vivos konstante en tempaj problemoj.

Jen nunmomente mi treege bezonas transiri straton, mi ne havas superfluan minuton por atendi. La transirejo estas malproksime, mi transkuru la straton ĉi tie. Antaŭen!

Aĉ! Diablo ilin prenu, de kie aperis tiu aŭto? Mi ne sukcesas flankensalti, tranĉa jelpo de bremso, mi falas sur la kapoton, trapikanta dolorego – kaj tio estas la lasta sento, kiun mi memoras…

* * *

Mi rekonsciiĝis en tute nekonata loko eksterurbe, tion mi tuj komprenis. Ankoraŭ ne malferminte la okulojn, mi sentis, ke mi kuŝas sur rigida herbo, kaj la nazon frapas akra fetoro de fumo, de tiu fumo, kiam brulas papero, plastaj saketoj, plastaj boteloj kaj ceteraj forĵetaĵoj de la nuntempa homaro. Mi malfermis la okulojn, kaj la ĉirkaŭanta bildo ankaŭ ne ĝojigis min: fumantaj montoj de la jam nomita rubo sub la malalta nuboza ĉielo.

Mi leviĝis. Kien mi iru por savi min el tiu fuma infero? Sed rubaj montoj fumis de ĉiuj flankoj, do, ĉiuj direktoj estis samegalaj. Mi iris iudirekten sufiĉe longe, ĝis kiam la fumo antaŭe komencis maldensiĝi.

Mi venis al rivero kun malpurega bordo, la surfaco de la rivero estis kovrita de la sama rubo. Sur ŝtono ĉe la rivero dorse al mi sidis fiŝkaptisto. Li mem kaj lia fiŝhoko ne faris eĉ moveton. Lia flosileto kvazaŭmortis en eta spaco inter insuletoj de mucida rubo. La fiŝisto impresis malgaje: kota ĉapelo kun pendanta ĉirkaŭrando, tiel same malpura vesto.

– Karulo, – mi vokis lin. – Ĉu vi diros al mi, kie mi troviĝas? Min batfaligis aŭto… Mi timas, ke la kapo estas ne tute en ordo.

La homo rigardis min transŝultre, kaj mi ŝtoniĝis. Estis kialo. Antaŭ mi sidis mia bona konato, preskaŭ amiko, Leo, kiu antaŭ kelkaj jaroj pereis senspure.

– Ha, Johano, – li diris indiferente, kvazaŭ ni nur hieraŭ disiĝis. – Mi sciis, ke frue aŭ malfrue ni ĉi tie renkontiĝos…

– Kion signifas – ĉi tie? – mi ne komprenis. – Kio estas tiu hontinda loko, kaj kial ni devis renkontiĝi en tiu ĉi abomenejo?

– Via kapo vere estas ne tute en ordo. Do, vi ankoraŭ ne komprenis? Ĝi estas infero, amiko. Nu, alivorte – geheno. Ĉu konataj estas la vortoj?

– Ha, ĉu infero? – mi akceptis lian ŝercon. – Sed kie estas kaldronoj kun peĉo kaj la kornohava bando?

Leo riproĉe grimacis.

– Vi ĉi tie eĉ sen kaldronoj lupe hurlos, – diris li. – Elpensis oni idiotecajn kaldronojn… El ĉi tie neniu ja revenis surteren, tial oni fantazias ĉiajn fabelojn. Neniam estis ĉi tie kaldronoj.

– Nu bone, – mi konsentis, daŭrigante la ludon, proponitan de li. – Sed kial mi trafis en la inferon? Ŝajnas, ke mi ne memoras iujn pekojn, ne perfidis mi la dekalogon.

– Ĉu ne perfidis? Sed, ekzemple, la sepan ordonon? Mi nun ne hipokritos, ĉi tie ne estas senco. Do jene, se diri malkaŝe, via Alina estis, nu… ne sufiĉe belforma. Tial, ĉu vi ne rigardis admire virinojn kun pli rondaj pugoj?

– Ahem…

– Nu, vi komprenis. Kaj kio pri ĉiaj ceteraj malgrandaj pekoj? Do, en kian paradizon vi celis?

– Bone, ni supozu, – mi diris. – Ni supozu, ke tio estas vere la geheno. Al mi ĉi tie ne plaĉis tuj dekomence, rubaj montoj, kiuj brulas kaj fiodoras. Kaj per kio ankoraŭ oni punas ĉi tie pekulojn?

– Ho-o-o. Nun mi ĉion rakontos al vi.

Ŝajnis, ke nun li devis, kiel ĉiam estis antaŭe, kontente kaj grimace rideti, eldirante al mi regulan porcion de siaj ekstremaj fantazioj. Sed ne, lia fizionomio restis same senkolora kiel antaŭe. Kaj li rigardis ekskluzive la teron.

– Ĉi tie la tuta sistemo estas tiel pripensita, ke kaldronoj kun peĉo estas superfluaĵo. Jen mi komencos de la unua aĵo, kiun vi vidas. Jen mi kaptas fiŝojn kaj ĵetas ilin sur la bordon. Vi vidas, ke la tuta bordo estas kovrita de la fiŝoj, mi ne bezonas ilin, sed tutegale mi daŭrigas ilin kapti.

Ĉio ĉi jam ne ŝajnis plena absurdo, ia senco en tio estas.

– Sed por kio vi ilin kaptas? Kial elĵetas? – mi demandis, apenaŭ esperante ricevi komprenigan respondon. Leo ĉiam pensis logike.

– Ĉar oni ne povas ilin manĝi, ili estas venenaj.

– Kion signifas – venenaj? Ĉu oni povas sin veneni kaj morti? Ni ambaŭ sen tio estas mortaj. – Tiu lia ludo plu interesis min.

– Jes, mortaj, – malĝoje konfirmis Leo. – Kien ni povas plu morti? Kaj tiun ĉi fiaĵon ni ne manĝas, por ne suferi pro la ventrodoloro.

– Sed por kio do vi kaptas?

– Mi rigardos vin, kiam vi vivos ĉi tie unu aŭ du jarojn. Nu, “vivos” – tion mi diras konvencie, tio ne estas vivo, ni estas jam mortaj. Ĉiu tie ĉi pro enuo ion por si elpensas. Jen mi kaptas fiŝojn. Aliaj diversajn konkursojn elpensas, ekzemple, kiu kraĉos plej malproksimen, kiu estas la plej pigra, kiu plej multe da falsbrando eltrinkos. La triaj batas la fizionomiojn unu al la alia, kaj simila sortimento.

“Kaj simila sortimento”. Aha, normala esprimo de Leo. Tamen estas bone, ke antaŭ mi staras Leo, ne ia lia netaŭga sozio. Nu, Leo. Li ludu, li ĉiam ludis, tia estas lia hobio. Sed la tuta ĉirkaŭaĵo tre ege kategorie ne plaĉas al mi, ju plu des pli.

– Nu, kompreneble, – mi diris, – do, enuego. Kaj la loko ĉi tie estas abomena. Vi tranombris al mi, kion oni ĉi tie faras pro enuo. Sed vivi en konstanta enuo aŭ male – tio dependas ja de la homo mem. Kelkaj, kiel vi kaj mi, legas saĝajn librojn, ĉiutage ili ricevas admirojn kaj eltrovojn, kaj de tago al tago ilia vivo estas pli interesa, por ili ĉiam mankas tempo, sed aliaj ne scias, kiel “mortigi” la liberan tempon.

– Vi, Joĉjo, ĉiam ankoraŭ konsideras vin tera loĝanto. Memorfiksu por la komenco: ĉi tie forestas saĝaj libroj, kaj libroj entute. Kaj ĵurnaloj forestas, krom unu. Kaj eĉ tiun vi ne legos – tro naŭza ĝi estas.

– Kiel vi vivas sen libroj?

– Ho. Forgesu la vorton “vivi”, ni vivis tie, sed ĉi tie…

– Kio estas ĉi tie?

– Ĉi tie estas infero. Ĉu vi iam pensis, kial oni sendas kelkajn en la paradizon kaj aliajn en la inferon? Kial ĉio estas tiel establita?

– Ahem… Ne, mi ne havis superfluan tempon.

– Nu, do pensu ĉi tie. Ĉi tie vi havos pli ol sufiĉe da superflua tempo, ĝis la Lasta Juĝo. Kaj kiam ĝi estos – neniu scias. Eble – neniam. Jen sidu ĉi tie kaj pensu. Vi havas senfinon da tempo.

– Leo, – mi diris kun ekspiro. – Vi ĉiam estis diableto. Vi ĉiam instruis min: kredu neniun, homoj pli alkutimiĝis vivi per mensogo, ol per vero. Vero estas ne interesa pro sia senartifikeco, sed mensogo estas multbranĉa kaj alloga. Vi edukis min: kredu neniun, ne kredu eĉ min, lernu mensogi, aliel vi pereos en ĉi mondo. Do jene, mi nun dubas: eble vi ĉion ĉi mensogas al mi. Kiel vi povas pruvi, ke tio ne estas viaj ĉiamaj mistifikoj?

– Ha, por kiu diablo mi cerbumos pri iaj pruvoj? Neniel mi nun pruvos. Sed kiam vi iom da tempo ĉi tie “vivos” – vi mem konvinkiĝos.

Jes, mi kiel ĉiam havas nenion por kontraŭstarigi al lia logiko.

– Pasos iom da tempo, kaj vi konvinkiĝos, – daŭrigis Leo. – Sed por ke vi havu pli malmulte da seniluziiĝoj, mi al vi tuj diros, ke ĉi tie forestas ĉio kutima por ni. Ĉi tie forestas libroj, bibliotekoj, teatroj, bildgalerioj, ĉia muziko, krom ebriaj kantaĉoj; forestas bela naturo, belaj virinoj, bona vino…

– Bona vino forestas. Ĉu estas do malbona? – interesiĝas mi kun rikano.

– Ho, vi jam komencas kompreni. Fiaĉa vino, aĉa biero, falsbrando estas ĉi tie – superdrinku, banu vin en ili. Sed ni tion ne trinkas. Se vi trinkas vespere – poste vi dum semajno vomas, malbenas ĉion.

Ŝtono sur mia animo iĝis pli kaj pli peza. Leo estas fantaziulo, sed tiel kohere elpensi improvize eĉ li apenaŭ povus. Krome, tiuj rubaj montoj, fetora rivero… Kaj Leo similas al viva kadavro, vestita per ĉifonoj. Ĉio tre memorigas la gehenon. Ŝajnas, ke Leo ne mensogas.

Nu bone, kion li respondos al tio:

– Kiel kompreni? – mi diris. – Vi kaj mi bezonas, certe, bibliotekojn, teatrojn, sen ili nia vivo estus infero. Sed kiu dum la tuta vivo trinkis ĉian aĉaĵon, kriaĉis ebriajn kantojn kaj batis fizionomiojn – por li kia infero estas ĉi tie? Por li tio estas paradizo.

– Por tiuj ili preparis alian lokon. La infero havas diversajn rondojn. Estas infera rondo, en kiun tiuj diboĉuloj trafas. Ili tie falsbrandon ne vidas. Oni devigas ilin legi librojn. Kaj ne firomanojn, sed verkojn de Spinozo, Kantio, Hegelo. Vi kaj mi tion plezure legus, sed oni trudas al ni alion. Jen vi, mi opinias, en la surtera vivo ne spektis “dramseriojn”, ĉu?

– Nature.

– Sed tie ĉi vi spektos.

– Pro kiu miskompreno?

– Pro tiu, ke oni donos al vi telekeston, kaj en ĝi estos nur tiuj dramserioj. Kaj krome – ne-ni-o. Vespere sortimento de amuzoj estas neabunda. Aŭ kesto kun dramserio, aŭ naŭza falsbrando. Vi kion elektos? Oni povas ankoraŭ en ia pugnobatalo partopreni. Nu, ankoraŭ estas ludkartoj, domeno por oldaj kaproj.

– Brr, – mi diris. – Jes, vole nevole oni gapos la keston. Estu eĉ dramserio.

– Sed la plej koŝmara aĵo ĉi tie estas degeneruloj.

– Ĉu tiuj, kiuj pro tia “vivo” tute freneziĝis?

– Eble. Neniu scias, kio ili estas kaj de kie aperis. Eble, ili estas estintaj homoj, sed ili malmulte similas homojn. Ili estas proksimume viaj skorioj, nur la nomo estas alia. Ili ne povas, certe, mortigi iun, nin mortigi jam ne eblas. Sed bategi tiel, ke poste viaj ripoj dum monato kunkreskiĝos – tio estas ilia ĉefa amuzo. Nu, ili palpserĉos poŝojn, se oni havas ĵetonojn por falsbrando – ili la ĵetonojn forprenos.

– Por kio? Vi diris ja ke post la falsbrando estas tre malfacile resaniĝi.

– Sed ili estas degeneruloj. Je ili falsbrando influas alie. Por ni la falsbrando estas ja unu el punoj, sed ili mem estas puno. Normalaj loĝantoj laboras, ili pro tio ricevadas ĵetonojn. Por manĝaĵo, ĉifonoj kaj falsbrando. Sed degeneruloj ne laboras, per kio ili ekzistas, mi ne scias. Verŝajne jen el tiu rubo elfosas diversan aĉaĵon.

– Ĉu estas ia savo de ili?

– Strangulo vi estas. Kiu savos vin en la infero? Savu vin mem, nur se vi povos, kaj tiel, kiel vi povos.

– Vi diris ion pri laboro. Ĉu oni ĉi tie laboras?

– Nu… Tio havas alian sencon. Laboro kiel senco kaj enhavo de la vivo – ne. Laboro ĉi tie estas ankaŭ unu el punoj. Ekzemple, vi dum duontago rulas ŝtonon sur monton, kaj ĉe la supro la ŝtono ruliĝas malsupren. Aŭ antaŭtagmeze vi fosas kanaleton, kaj posttagmeze enfosas ĝin. Kaj ceteraj stultaĵoj.

Mi komprenis finfine, kial Leo memorigas al mi vivan kadavron. Dum la tuta konversacio li eĉ unufoje ne ridetis, ne montris iajn sentojn, ne levis la okulojn de la tero. Estas nenia radio de espero por pli bona estonteco. Ĉu post kelkaj jaroj ĉiu perdas ĉion homan?

En tiu tempo post rubaj montoj aŭdiĝis laŭtaj, plej verŝajne ebriaj voĉoj.

Leo stariĝis de la ŝtono, sur kiu li sidis, kaj la fiŝhoko falis el liaj manoj. Lia vizaĝo blankiĝis kiel kreto, en la okuloj estis panika teruro – la unua emocio dum la tuta tempo.

– Nun, Joĉjo, vi pasos, ni diru, batalan baptadon, – li diris, apenaŭ movante la lipojn. – Degeneruloj venas.

De post la monteto eliris kriplaj estaĵoj, memorigantaj homojn. Ili estis kvin aŭ ses. Purpur-bluaj muzeloj, vilaj haroj kaj barboj, malpuraj ĉifonoj. Ŝajnis, ke ili devas naŭze fetori, sed mi sentis nenion similan, verŝajne tial, ke stinko sen tio ĉion ĉirkaŭe superplenigis.

La unua el venintaj paŝis al mi, eligis ian grunton kaj kunforte elĵetis pugnon en mian nazradikon. Mi tuj senkonsciiĝis… …

* * *

Mi apertis la okulojn kaj vidis, ke mi kuŝas sur lito en nekonata ĉambro. Dum mi penis kompreni, kion ĉio ĉi signifas, malfermiĝis la pordo kaj eniris junulino en blanka kitelo. Mi kuŝis kaj nekomprene palpebrumis.

– Ho! – diris la junulino. – Finfine vi rekonsciiĝis!

– Kie mi estas?

– Kompreneble kie, en traŭma malsanulejo.

– Ahem, ili ĉi tie ankoraŭ traŭman malsanulejon havas.

– Kiu – ili?

– Nu, tiuj, la geheno.

La junulino gaje ekridis.

– Ĉu la geheno? – daŭrigis ŝi ridante. – Nu, tion ni ne permesos. Ha, ha, ni eĉ ne atendis, ke vi evidentiĝos tia ŝerculo.

En mia kapo ekmovis sin malforta espero. Ĉu tio vere estis nur koŝmara sonĝo? Leo ja diris, ke tie forestas belaj virinoj, sed la flegistino plene tion dementas.

– Kara nia malsanulo, – ŝi karese daŭrigis. – Por ni ne estas pli granda ĝojo ol tio, kiam trafintaj al ni revenas el tiu via “geheno”.

Ŝi kliniĝis super mi, por desinfekti vundon sur la frunto, kaj en la dekoltaĵo de ŝia kitelo mi vidis belajn junajn mamojn.

Kaj mi komencas iom post iom malblindiĝi. Nu certe! En la geheno tia beleco ne povas ekzisti tutcerte. Sendube, mi estas en nia normala mondo! Mi volis eksalti kaj ĝoje ĉirkaŭpreni la karan flegistinon, sed nur ekĝemis pro doloro.

Jes, tamen min batfaligis aŭto, kia tamen aĉa rampulo estas tiu ŝoforo. Sed kia bagatelo estas tiuj cirkonstancoj en komparo kun tio, ke mi estas finfine ĉi tie!

La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5 (246–247).