Istvan NemereSERPENTOJ EN LA PUTO

Romano de István Nemere

Serpentoj en la puto estas la plej nova romano de la hungara Esperanto-verkisto István Nemere. Ĝi estas moderna romano pri la terorismo, rilatanta al Al-Kaida.

La historio okazas en nuntempa okcidenteŭropa grandurbo nenomita, kie la islamaj teroristoj provas prepari grandan atencon. Ni ekscias, kiamaniere la teroristoj instruas kaj ideologie, psiĥologie efikas al la adeptoj, por ke ili eksplodigu sin mem. Sed la policistoj estas same fanatikaj, kiel la teroristoj, kaj en ĉi tiu milito neniu timas riski sian vivon.

Samtempe vivas en la urbo aliaj araboj. Unu el ili estas studento Omar Hamdi. Omar hazarde renkontiĝas kun Isabel, kiu, tute neatendite, estas... Sed ĉi tie komenciĝas la romano mem. Romano atentostreĉa, en kiu eĉ sur la lastaj paĝoj okazos surprizoj.

Vi povas eklegi la romanon nun, kelkajn monatojn antaŭ la planata eldono. La aŭtoro kaj la eldonejo Sezonoj decidis ripeti en Esperantujo la sperton de la ruslanda verkisto Dmitrij Gluĥovskij, kiu poĉapitre enretigas siajn librojn antaŭ la apero de la papera eldono.

La papera eldono de lia romano Metro 2033 pasintjare iĝis la plej vendita libro en Ruslando, ne malgraŭ, sed danke al la tute senpaga reta eldono. Centmiloj da retlegintoj entuziasmiĝis kaj aĉetis paperan libron. Same okazas nun pri lia Metro 2034 duono el kiu jam estas en la reto, kaj la unuaj miloj da libroj, aperintaj la 12an de marto en Moskvaj librovendejoj, estis tuj aĉetitaj.

Ĉu post la aperigo de la komencaj ĉapitroj en nia retejo Serpentoj en la puto simile furoros en la Bjalistoka libroservo fine de julio? Aŭ denove, malkiel en la granda mondo, en nia furorlisto plej altos lerniloj kaj aliaj didaktikaĵoj?

Ni vidos la rezulton en Bjalistoko, sed ĝis la kongreso en ĉi tiu retejo aperis felietone la unua kaj la dua partoj el la plej nova romano de István Nemere. Oni povis ne nur legi, sed ankaŭ sendi al la adreso de la eldonejo rimarkojn kaj proponojn, ja la romano estis ankoraŭ verkata dum la printempo.

Legu jam nun!

La unua parto. Prepariĝu!

En la urbo / Ie / En la moskeo / En la Verda Fortikaĵo (Enretigita la 26an de marto 2009)

Riverborde / En la vendejo de tapiŝoj / Sur la maro / En la universitato (Enretigita la 13an de aprilo 2009)

En la televido / Ĉe la ministro (Enretigita la 17an de majo 2009)

La dua parto. La forto de Alaho

En la loĝejo / La ĵuro de Badran / Lorina B. (Enretigita la 22an de junio 2009)

En la Verda Fortikaĵo / En la universitato (Enretigita la 3an de julio 2009)

En la urbo / Sur la vendoplaco / TV NOVA / En la urbo / Nokte (Enretigita la 13an de julio 2009)