SteeleLibe fraind Igor

Originala novelo de Trevor Steele

 

 

Mi vizitis la baltajn landetojn en la epoko, kiam ili penis sendependiĝi de Sovetunio: tiu lukto estis tiam la ĉefa realo de la vivo de baltoj. Dek jarojn post la sendependiĝo mi vizitis tiujn samajn respublikojn kaj konstatis, ke okazis intertempe multaj ŝanĝoj.

Mi iris invitite de Esperanto-grupo por doni du unumonatajn kursojn de la internacia lingvo en urbo, kies nomon mi kokete kaŝos. Problemeto tamen estis, kie loĝigi min, ĉar neniu el la esperantistoj mem havis ĉambron indan je la eminenta sinjoro el la Ora Okcidento. La solvo estis, ke mi loĝu en ŝtate posedata apartamentaro rezervita por vizitantaj universitatanoj (kaj iam, oni diris al mi, partiaj bonzoj). Mia ĉambro estis ne luksa sed tute en ordo.

La manaĝero de la apartamentaro estis Igor, iom vulposimila mezaĝulo, kiu ĉiam portis kravaton kaj kompleton, eĉ kiam lia vizaĝo estis senveste diboĉa. Malgraŭ la rusa nomo Igor estas aŭtenta balto kaj siaspeca poligloto. La anglan li ne posedis, sed antaŭsciante, ke mi parolas la germanan, Igor metis sur la kusenon de mia lito afablan mesaĝon: tuj kiam mi eniris la ĉambron, jen nete skribite: Libe fraind, vilkomen! (Kara amiko, bonvenon!).

Igor kutimis sidi en sia oficejo tiel, ke li vidu ĉiun, kiu venis kaj iris el la apartamentaro. Li memorigis min pri araneo, kiu tre interesate observas alproksimiĝantajn muŝojn. Krome, li havis ŝlosilon al ĉiu ĉambro, kaj bone sciis, kiu estas kie kaj kun kiu. Komence li ŝajnis al mi tre pruda: li informis min, ke estas verboten inviti aliajn homojn en mian ĉambron. Nu, tiu malpermeso en ĝuste tiu tempo ne tre ĝenis min, sed iom mi miris, ke la severmora regulo, pensiga pri la stalina tempo, ekzistas. Poste mi komprenis: ne mi rajtis inviti, sed Igor jes.

Igor montris sin tre amikema, kaj ŝatis pruvi al mi sian parolkapablon. Iun tagon dum la unua semajno li venis al mia ĉambro vespere kaj donacis al mi glason da vodko: ni trinkis je nia amikeco. Kial ne? Li babilis gaje en la germana, suverene ignorante gramatikajn regulojn, sed kompreni lin estis tre facile. Li palpebrumis kaj demandis, kiel viro al viro, ĉu mi havas virinon en la urbo. Mi ridete respondis, ke ankoraŭ ne. “Libe fraind, — mia nova amiko promesis, — baldaŭ ni solvos tiun problemon!”

Sed unue estiĝis alia problemo: kiel lavi kaj gladi miajn vestojn. Mi devis instrui ĉiutage al multaj dekoj da lernantoj, ĉefe inoj, kaj ne volis aspekti tute ĉifonula. Mi pene lavis la ĉemizojn kaj tiel plu en la duŝejo kaj tie pendigis ilin, sed gladi? La antikva metodo, zorge faldi kaj meti inter bantukoj sub la matracon, ne tre efikis. Kaj Igor la agla-okululo rimarkis la problemon. Malavare li tuj solvis ĝin: “Mi donu la vestojn al Maria, la servistino”. Volonte mi faris tion. Estis neagrabla surprizo, kiam kelkajn tagojn poste la silentema ĥemie blonda servistino Maria reportis al mi la gladitajn vestojn kaj postulis sumon, kiun nur eminentaj sinjoroj en la Ora Okcidento povus daŭre pagi. Mi trovis alian solvon: unu el miaj klasaninoj, Anastazia, volonte iĝis mia vestolavantino kaj eĉ rifuzis la proponitan sumon.

Alian kuriozaĵon de mia loĝaranĝo ĉe Igor mi komprenos nur poste. Kiam Irma, la sekretariino de la loka Esperanto-grupo, venis doni al Igor la lupagon por mia ĉambro, li tuj fuĝis el sia oficejo kaj ŝajnigis, ke li ne vidis ŝin veni. Ŝi devis meti la monon, en senteksta brunpapera saketo, en tirkeston de lia tablo, kaj tuj foriri, kvazaŭ ŝi ne estus vidinta Igor; kaj Igor kaj Irma devis eviti, ke la proksimume blonda servistino Maria vidu la strangan negocon. Kial la teatraĵo? Nu, la Esperanto-grupo ne estis fabele riĉa, kaj ĝi volonte pagis duonon de la normala luprezo: kompense, Igor tute ne registris la fakton, ke mi loĝas tie, kaj li ne devis transdoni al la ŝtato la pagon — fakte la mistera mono en la brunpapera sako, kiun li “hazarde” trovos poste, iris rekte en lian poŝon. Kaj Maria ne rajtis scii: ŝi, la silentema servistino, estis fakte lia edzino, kaj li volis, ke liaj kromenspezoj restu ekster ŝia scio. Aliflanke li sciis pri ĉiu dolaro, kiun ŝi enspezis, ekzemple per eksterdeĵora gladado.

Igor neniam parolis sencele, eĉ kiam li ŝajnis nur babileti. Miaj respondoj pri mia “situacio kiel viro” igis lin konkludi, ke bona negoco eblos. Iun vesperon, kiam mi revenis postlecione al la ĉambro, mi trovis slipon sur mia lito: Libe fraind, komen zi cimer 42. Se vi ne plene aprecas la belaĵojn de la germana lingvo, sciu simple, ke Igor invitis min al ĉambro 42, sen plua klarigo.

Scivole, mi trovis, en obskura angulo, la enirejon al ĉambro 42. Mi frapis, kaj Igor tuj larĝe malfermis por bonvenigi sian fraind. La ĉambro tute malsimilis ĉiun alian en nia alimaniere sobra kaj iom malgaja apartamentaro. Ĉambro 42 estis evidente hedonista paradizo en la iama glora epoko: estis bone stokita drinkvendeja angulo, la grandan areon ornamis multaj longaj sofoj, kiuj invitis al plenkorpa kuŝado. Kaj sur du el la sofoj duonkuŝis po unu virino. Igor, evidente jam trinkinte belan porcion de vodko, rapide iris kuŝi tre proksime al la pli bela el la du virinoj. Fakte li ĵetis unu brakon ĉirkaŭ ŝi, ŝi reciprokis, kaj klare ili du baldaŭ tenos sin en la plej intima maniero.

Bildo de Serge Sire

Kvazaŭ momente forgesinte ion, Igor ĉesis palpi la bele ŝvelintan mamon de sia amikino (kies nomon mi ne plu memoras) kaj turnis sin al mi. Li brake gestis, ke mi interplektu mian korpon kun tiu de la alia virino, Alma. Ĉu ŝi ne estas belega, li volis scii — aiserst ŝejn? Nu, kion diru mi, denaska ĝentlemano, pri la tro dika profesiulino proponata al mi? “Vidu la dikajn ŝinkojn, — instigis Igor en sia versio de la germana, — ĉu mi ne volas esti inter ili, kaj tiuj du balonoj — ĉiu viro volus satmanĝi ĉe ili!”

Kion Alma pensas pri sia eminenta sinjoro el la Ora Okcidento, mi ne povis juĝi, kaj ĝis hodiaŭ mi ne tre penis deĉifri ŝiajn pensojn. Estiĝis alte intelekta konversacio, en kiu mi estis la nodpunkto: Igor germanlingve laŭdegis la virinajn ĉarmojn de Alma, kaj Alma, en raŭka kaj kruda angla lingvo, distris min per rakontoj pri la okcidentaj sinjoroj, kiujn ŝi renkontis, ja, profesie. Mi reagis rekte nek al li nek al ŝi, sed ŝajnigis, ke la samtempaj vorttorentoj konfuzas min. Alma eĉ proponis al mi cigaredon — en filmoj la roloj estas inversaj, ĉu ne? — kaj mi laŭte tusis kaj batis mian bruston por komprenigi, ke la plej eta tabakfumero sternus min. Almenaŭ pri tio Alma ridis, tre laŭte kaj en maniero, kiu ne vere pliigis ŝian laŭ mi limigitan altirpovon.

Igor ekstaris kaj venis al mi, certa, ke necesas ia stimulado de mia libido. “Fraind, — li atentigis min, — tiu ĉi putino estas inter la plej bonaj en la tuta branĉo kaj (jen la dolĉigilo) ŝi havas propran apartamenton, neniu ĝenas ĉe ŝi”. Mi devis nur transdoni specifan sumon — li kompreneble meritis etan makleraĵon pro la perado, kaj ni viroj el la Ora Okcidento ja havas plenajn poŝojn — kaj mi ĝuos nokton da ekstazo.

Freund Igor, — mi respondis, pedante prononcante normgermane, — mi elkore dankas pro via bonkora servemo, kaj mi certas, ke vi mem tre ĝuos la vesperon (mi ne demandis, ĉu edzino Maria eksterdeĵore gladas), sed mi jam aranĝis renkonti belan junulinon antaŭ kinejo je la oka kaj duono”. Mi fuĝis, konsciante, ke mi mizere detruis ilian bildon de la voluptemo kaj elspezemo de sinjoroj el mia mondoparto.

Tiu fiasko — mi ne scias, kiel Igor financis la viziton de Alma — ne tuj igis lin rezigni pri mi. Eble li estis tro ebria tiun vesperon por tute kompreni, kiel magran sulkon li provas plugi. Eble li ne sciis, ke nomadaj instruistoj de Esperanto ne ĉiam havas poŝojn plenajn je mono. Ĉiukaze en postaj tagoj li flustris al mi pri pli belaj virinoj, kiujn li povus venigi. Kion fari?

La postan vesperon Anastazia vizitis min, tute senhonte. Mi eĉ same senhonte prezentis ŝin al Igor kaj diris germane, ke tiu ĉi belulino — ŝi ja estas bela — plene kontentigas mian voluptemon. Estus interese scii, kion Anastazia dirintus, se ŝi konus la germanan lingvon…

Junaj baltoj nun apenaŭ scias ion ajn pri la lukto de siaj gepatroj. Estas kvazaŭ la tuta glora soveta epoko estus forblovita de la ventoj. Nostalgio, ho ve! Sed Igor, kiu dum jardekoj estas la manaĝero de tiu sama apartamentaro, pruvis al mi, ke ne ĉiuj belaj tradicioj el tiuj prilamentataj tagoj malaperis.

Ĉi tiu rakonto estis voĉlegita de Aleksander Korĵenkov en la 53a programo de Radio Esperanto. Ĝi estas aŭskultebla en la literatura rubriko kiel aparta programero.

Fonto: La Ondo de Esperanto, 2004, №12 (122).
Represo: Steele T. Diverskolore: Originalaj prozaĵoj. Kaliningrado: Sezonoj, 2005. P. 56-58.