Viktor SapozhnikovĈu li verkis vane?

Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov

 

Nikolao Dojĉmarkov ŝategis legi la rakontojn de Vasilij Ŝukŝin. Verdire, lia familinomo estas Tiĥov (Silentema), sed li militservis en GDR kaj tie, laŭ lia propra fanfaronado, li ege sukcese marĉandis kun godoro-anoj vendante al ili armean havaĵon kontraŭ iliaj markoj. La lastajn li fordrinkis, sed rememoroj pri ili servas kiel bazo por lia kromnomo — DM.

Kontraste al la familia nomo Nikolao havas la voĉon de la trumpeto de Jeriĥo. Eĉ lia flustro similas zumadon de ege malkontenta abela familio. Kaj ĝuste tiu ĉi homo ŝategas legi ŝukŝinaĵojn. Laŭte. Ĉar la ideo legi silente ŝajnis al li absurda, maldeca. Kvazaŭ manĝado inter la malsatantoj. La rakontoj estas ege interesaj, kaj ĉiuj kapablaj aŭdi devas aŭskulti — kredas Nikolao. Aliel — por kia diablo verkis Ŝukŝin? Ĉu por si mem? Fakte ne… Do… ankaŭ ĉi-foje, kiam liaj kolegoj enuis pro manko de laboro, Nikolao tintigis la fenestrajn vitrojn:

— Knaboj! Vi nur aŭskultu, kiom trafe skribis Vasja. Vi nur aŭskultu!

— M..m… — dolore muĝis el angulo Leĥa-traktoristo, dormetanta post la nokta diboĉo, — ne tiel laŭte, knabaĉo…

— Kaj ĝenerale ŝtopu la buŝon, — voĉis dua kolego. — Vi jam finfikis ĉiujn per via recitalo.

— Fi, Eŭgeno, — la voĉo de DM iĝis velura, patreca, — vi denove montris vian fiedukon… Anstataŭ aŭskulti belliteraturon, vi elmontras vian seksan perversemon. Finfiki vin… fi…

— Oj! Prefere legu, — ĝemis la brigadestro, supersata de la ĉiutaga reciproka pikado inter la buboj, kiuj povus ĵongli sakraĵojn dum ok horoj sen tagmanĝa paŭzo.

— Mi legas, legas! Vi nur aŭskultu: "En la kontoro, kie…"

Verdire, Nikolao ŝategas, sed ne scipovas legi. Samkiel la protagonistoj de Ŝukŝin, li estas simpla viro, eksa vilaĝano, duonperdiĝinta en la urba medio. Li legis ofte stumblante, pene, fuŝante akcentojn, sed emocie. Emociege. — "La estro de la personaro melankolie alrigardis…" Ĝuste! Ĝustege! — Nikolao interrompis sin, — vi eniras kabineton, sed la kabineta rato eĉ vidi vin ne volas!… — La vitroj de la fenestroj jam ploretis. La traktoristo volvis la kapon per la jako. La estro sin forŝovis plejeble malproksimen. La ceteraj dolor-sulkigis la fruntojn pro torento da emocioj. — "Subite la knabo prenis inkujon kaj verŝis inkojn sur la jakon de la personarestro." Ha! Inkojn! — hurlis DM, — lialoke mi verŝus ne inkojn. Mi draŝus tiun fiulon kaj sangon lian verŝus!!!

En la novelo temas pri vilaĝa junulo, kiu volas maldungiĝi. Anstataŭ simple redoni al la knabo dokumentojn, lia ĉefo predikas kaj rikanas. Pro afekto la knabo inke aspergas la ĉefon. Ĝuste la ĉefo indignis Nikolaon.

— Nu, vere, knaboj… vere… ĉu eblas esti tiel senkora… Tiel humiligi la simplan homon. Mi petos… redonu… Tuj. Sendispute. Finfine, tio ja estas lia laboro! Ĉu ne? Sed ne… humuligas la homon… Mi ne komprenas tiujn homojn… je la Dio… Ĉu mi, ekzemple, farus tiel? Ne… Nepre ne… Se iu venas kaj petas min fari mian laboron mi tutsimple ĝin faras sen humiligaj predikoj. Ĉu ne?

Respondi la demandon decidis la vivo mem. Kliento venis. Granda bubo.

— Hej, knaboj, saluton! Ĵetetu sur mian aŭton jen tiun kestegon. Mi rapidas…

— Ĉiuj rapidas, — malkontenta pro la interrompo, DM voĉis maltondre, sed grumble. — La levmaŝino rompiĝis, — li mensoge aldonis.

— Oni jam sendis por elektristo, — subtenis la ideon dua knabo.

— Hm… kaj kiam ĉio estos preta?

— Nu… eble… ne… ĝuste, post la tagmanĝo, — hezitis DM, — jes ja, post la tagmanĝo.

Tiumomente ekstere ekbruis maŝinego kaj eksonis tintilo, per kiu la maŝinisto alvokis hokistojn al laboro — kroĉi la "stropojn". Neniu moviĝis.

— Tamen la maŝino funkcias, — la ŝoforo komentis la bruon.

— Ne… ne… nur provas, — jam nervoze rebatis DM. — Ni jam devas iri por tagmanĝi…

— Ankoraŭ dek kvin minutoj… Nu, knaboj… kiom kostos por vi provĵeti mian pakaĵon… mi ja vere rapidas… la vojo longas.

Tra la pordo sin enŝovis la levmaŝinisto kaj:

— … ĉu vi… surdiĝis? ..?.. …

— Ĉu vi jam riparis la levilon? — demandis la ŝoforo.

— Riparu mem vian pisilon, se tiu paneis dum fikado de azeno, mi ja tion ne bezonas.

— Vi… vi… — la ŝoforo returnis sin al DM, — mensogis… fripono…

Subite li prenis apudan sitelon kun teknika oleo kaj svinge verŝis ĝin sur DM.

— Aĥ tiel!!! — hurlis la aspergito kaj ĵetis sin al la bubo. Tiu kurte svingis la pugnon por kvietigi la impeton de DM. Siblis tradente: "Hundido!", kaj foriris.

En la olea flako, jam diluita per la sango el la nazo de Dojĉmarkov, kuŝis malfermita libro. Neniu sin movis, ĉar ĉiujn vizitis la natura penso:

"Vane verkis Vasilij

La Ondo de Esperanto, 1994, №18–19.


Indekso pri la Esperanta literaturo | Hejmo