Viktor SapozhnikovKrimo kaj puno en la itala lingvo dum suda vento

Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov

 

Nu, jes, Krimo kaj puno estas ĝuste tiu romano de Fjodor Dostojevskij, kiun mia amiko eldonis kaj antaŭ nelonge donacis ekzempleron al mi. Bravulo… leku lin kato en vendreda nokto. Kial tiom severe?

Vi ĉion komprenos, se vi legos plu… Mi ŝategas legi, sed, bedaŭrinde, mi havas malsanecan emon serĉi erarojn en ĉiu legaĵo, inkluzive de telefon-libroj. Nu, tia mi estas. Dume. Dume, ĉar mi havas supozon, ke baldaŭ mi aŭ ne plu estos aŭ iĝos alia. Devige. Almenaŭ korpe, se ne psike. Pluraj personoj reagas nervoze, kiam aliulo rimarkas erarojn kaj sciigas pri ili delikate.

Ankaŭ mia edzino donacis al mi libron, kiu ege kortuŝis ŝin. Ankaŭ min, sed nur ĝis la paĝo 128. La protagonisto fiksis ŝutron de 16-colaj najloj. Terure! Devis esti centimetroj, ne coloj. Kiam la edzino demandis min pri mia impreso, mi honeste indikis la supre menciitan eraron kaj provis klarigi al ŝi la diferencon inter la colo kaj centimetro. La edzino batis min per la libro kontraŭ mian verton, deklaris min tedulo kaj paŭtis dum du sekvaj tagoj.

Pro tiu kaj similaj okazoj mi decidis frandi la Krimon kaj punon sen atestantoj. La bonŝanco baldaŭ venis: kolego petis min deĵori anstataŭ li dum la “nigra sabato”.

Nu, estas nova modo: en ripoz- aŭ festo-tagoj iu el la inĝenieroj devas deĵori en la oficejo, malgraŭ ĉeesto de gardisto, hejtisto kaj stivistino. Do mi konsentis esti respondeca deĵoranto.

La nigra sabato surprizis vetere. Ekde la mateno neĝis kaj pluvis, jen samtempe, jen intermite. Akra norda vento furioze atakis la reston de la relative varma aŭtuno.

Nur pro tio, veninte oficejen, mi trinkis po du glasetoj da vodko respektive kun la hejtisto kaj gardisto. Kun la stivistino mi trinkis ne vodkon, kaj ne nur trinkis, sed pri tio ja decas silenti, ĉu ne?

Memkompreneble, mi ne rajtas drinki kaj eĉ devus denunci al la ĉefo la drinkadon de la hejtisto kaj gardisto. Sed en tia vetero…

Do, iom poste mi iris en garaĝon, sub kies tegmento situas elektrofako kaj mia eta kabineto. Mi infuzis teon kaj komencis serĉi idiotaĵojn en la menciita libro. Idiotaĵoj mankis. Ju pli longe mi legis, des pli evidentiĝis, ke la traduko estas fidinda. Eĉ perfekta. Tio min ĉagrenis. Komposteraro en la dek-tria paĝo: tupra anstataŭ turpa ne multe konsolis min. Ja finfine ĝis nun mi ne sendis la tutan esperanton al la diablo nur pro la inundo de eraroj en tiulingvaj libroj.

Kiom plaĉas al vi, ekzemple, legotima decido? M…m… al mi ege plaĉas. Domaĝe, ke ne legomtima.

Malsupre grincis la pordo. Mi faris afereman mienon kaj rapidis renkonten. Malsupre, apud la ŝtuparo, staris… la granda kosmo!.. la ĉefo mem! Li, ĉiam nubmiena, ĉi-foje aspektis aparte moroza.

— Saluton, Nikolao Vas… iljeviĉ, — mi balbutis, — ĉio estas en ordo, kvankam… e…e… — mi paŭzis, penante diveni, ĉu li jam scias pri la drinkado aŭ ankoraŭ ne.

— Kvankam la kontoro brulas! — plumbvoĉis la ĉefo.

— Kon… tor… bru… — embarasiĝis mi.

— Jes, brulas, jam pli ol unu horon! Kaj mi ne povas vin trovi.

Li abrupte sin turnis kaj iris for. Eĉ sen vesti sin mi kuris eksteren. Kiam ni eliris de post la garaĝa angulo, mi ekvidis belegan bildon. La kontoro efektive brulis. Ja paradokse, sed ĝi brulis. La ventego preskaŭ horizontale pelis malsekan neĝon kun pluvo. En tiu tumulto nenio povus resti seka aŭ nekovrita de glacio, des pli bruli povus nenio. Sed jen — el ĉiuj jam frakasitaj fenestroj montris sin longaj flamlangoj. De sur ili faskoj da fajreroj dance saltis for. Ankaŭ la fumtubo de l' hejtejo, kiu staris dekon da metroj norde, aldonis siajn fajrero-faskojn. Ĉio aspektis kiel festa piroteknikaĵo. Kvar akvostrioj el fajrobrigadaj aŭtoj perdiĝis en la fajro sen ajna efiko. Mi admiris la spektaklon ne sentante froston.

Aperis oficiro. La ĉefo mangestis min kaj dirinte nenion iris al sia aŭto. Mi komprenis, ke la oficiro volas enketi min. Mi kapmovis al la garaĝo.

Malgraŭ la frosto kaj angoro mi restis ĝentila kaj lasis la enketiston eniri la unua. Li eniris, malrapide senvestiĝis, sidiĝis sur mian lokon ĉe la tablo, malfermis tekon, eligis aktujon, malfermis ĝin kaj metis ĝin malfermite sur Krimon kaj punon. Nur post tiu prepara proceduro li alrigardis min. Kompate.

— Nu do, — li komencis, — vi estas respondeca deĵoranto. Antaŭ ĉio vi malfruis veni. Veninte vi drinkis kun ĉiuj. Subtenis diboĉon anstataŭ ĉesigi ĝin. Poste vi venis ĉi tien kaj, plej verŝajne, dormis aŭ legis ĉipan detektivaĵon, sen iu spuro de respondeco. Pure rusa konduto, — mi dirus, — se ne via familinomo: Ĉvala Valerij Stanislavoviĉ. Kredeble, vi ne estas pure rusa, ĉu?

Nu, la familinomo Ĉvala estas tiu de mia amiko, kiu devis deĵori. Lia nacia diveno interesis min ne pli ol la pasint-jara neĝo. Sed ne tio gravas! Mi streĉe penis deĉifri, kiu sidas ankaŭ mi — perversa rusofilo aŭ normala rusofobo. La onta “babilado” sendube influos la dikecon de mia monujo.

— Nu… jes… mia avo devenis el slovakoj… miksitaj kun… e-e-e… poloj… kvankam li vivis en… e… Estonio… Tamen li edzinigis puran belorusinon… — ĉe la lasta vorto io ŝanĝiĝis en la mieno de la oficiro, kaj mi komprenis, ke mi mensogis bonŝance.

— Do, ni estas preskaŭ samnacianoj, — kontentis la oficiro, — kaj ni parolu sincere. Ja vi estis la lasta persono, kiu eliris el la kontoro, ĉu?

— Nu… mi estas la lasta… eble vidata tie… kaj diranta al vi pri tio… sed eble iu… dum unu horo… ja povas… — mi balbutis.

— Do, bone, vi estas tiu, kiu eliris el la kontoro antaŭ du horoj.

— Jes, ĝuste.

— Tie vi estis kun la stivistino, drinkis likvoron. Multe fumis. Cetere, vi amoris… Hm… estis nudaj kaj pro tio ŝaltis elektrofornelon por varmigi la ĉambron, poste vi uzis elektroboligilon por prepari teon. Ankaŭ la televidilon vi ŝaltis, ĉu ne?

— Hm… jes.

— Do ĉu vi povas esti certa, ke vi bone estingis cigaredojn, kaj ke vi ĉion forŝaltis antaŭ foriri kaj ŝlosi la ĉambron.

— Nu… e… vidu… la cindrujon mi purigis parte perfekte… Eĉ lavis ĝin… ĉar la brigadestro ne toleras la odoron. Eble mi forgesis forŝalti iun el la aparatoj, sed mi forŝaltis la ĉefŝaltilon. Kredu min…

— Mi kredas, ĉar vi diras la veron. Mi jam vidis la ĉefŝaltilon malkonekta, sed la incendio komenciĝis en tiu ĉambro, kie vi pasigis la tempon agrablan.

Mi silentis kaj silente cerbumis pri la draka dieto de mia monujo… Punota mi estos sendube, kaj pagos ne malmulton el mia ne tro granda salajro.

— Do, ni iru plu. Vi venis ĉi tien kaj ekdormis, ĉu?

— Ne… — mi suspiris… — mi legis…

— Kion?

— Jen, antaŭ vi… sub via aktujo…

Li levis la aktujon kaj alrigardis la libron.

— Jen… Eksterlanda krimromanaĉo, — li diris riproĉe. — Atendite.

— Nu, tio… kiel rigardi… — mi provis repliki.

— Jes, jes… romanaĉo, sed tamen ne tute primitiva, kun psiĥologia kunteksto, logika ludo, kotopo, koso…

— Hĥ… tamen, — mi ne cedis.

— Kaj verkis ĝin, — li finfine rigardis la libron kaj literumis: Fiodor Dostoievskij…

— ԱĮࠄΡ⮥¡ʨɬ — mi korektis lin sektone.

— Dostojevskij!? — li embarasiĝis. — Ĉu la sama?

— Jes!

Li prenis la libron kaj scivoleme foliumis ĝin. Lia mieno iĝis ĉiam pli mirigita.

— Sed en kiu lingvo?

— En la itala, — mi diris. La klarigon mi trovis konvena al la situacio. Por klarigi, kio estas Esperanto, mi havis nek tempon nek deziron. Mi ja timis la demandon: “Kie loĝas la popolo parolanta tiun lingvon?”. Tion mi jam ofte frontis.

— Ĉu? En la itala? Vere? — li rigardis min kun miro kaj ne sen suspekto. — Ĉu vi posedas la italan?

— Jes, mi posedas la italan lingvon. Perfekte.

— Hm… knabo… vi scipovas la italan, sed… sed… sidas, — li gestis ĉirkaŭ si, montrante la kaoson de la riparejo.

— Nu, iam mi laboris kiel tradukisto en Togliatti, sed…

— Sed vi perdis la lokon pro troa drinkado, ĉu?

— Tute ne! — mi indigniĝis. — Kial do vi…

— Nu, nu, — li interrompis, — mi scias, ke vi e… preskaŭ ne drinkas. La ĉefo diris… Cetere, li alte taksas vian profesiecon… Tamen vi mirigis min. Sidas ĉi tie, legas Krimon kaj punon itale. Ĉu la rusa ne sufiĉas?

— Mi ne volas forgesi la lingvon, — mi balbutis.

— Bedaŭrinde, bedaŭrinde, — li murmuris, — sed kion povas kompreni italoj, se eĉ la rusoj nenion komprenas en tiu ĉi libro?

— En kiu senco?

— Ĝenerale, karulo, ĝenerale… Legu la epilogon! Atente legu! Nia kara krimulo ricevis ja ne nur la punon, sed ankaŭ… — li instige alrigardis min, — ankaŭ…

— Kion? — mi estis plene perpleksa, kvankam mi komencis kompreni, ke la sumo de l' monpuno nun dependas de sinjoro Dostojevskij.

— He… La amon! La amon de Sonja! La amo estas la sola aĵo donacita libervole. Nur libervole kaj neniel alie. Se, kompreneble, ĝi estas vera amo, ĉu ne?

— Nu, jes… — mi hezitis, sed kelkfoje kapjesis, ĉar malgraŭ la stranga tezo mi ne forgesis pri la situacio. Disputi estus stulte kaj eĉ danĝere.

— Nu, kara mia, vidu vin mem. Vi sendube estas punota, kaj ĝuste pro tio nun la stivistino amas vin eĉ pli arde, ol la senpunan. Ĉar la rusaj virinoj pli volonte amas kompatindulojn ol la normalajn rusojn.

— M… m… — mi grincigis la dentojn. Ja ĉio estas malkaŝota. Mia edzino! Ŝia edzo! Dio mia, kia kaĉo.

— Nu, nu, — li gestis trankvilige. — Tio ne eniros la protokolon. Ja ŝi foriris pli frue ol vi. Rakontis ĉion sincere. Ege petis ne impliki ŝin. Bona virino. Ni lasu ŝin ekster la afero.

— Uff! Mi ege dankas vin. Mi konsentas esti kulpa, sed prefere sola.

— He-he-he! — li ekridis kontente, — vi volas esti pli amata. Bravulo! Sed vi ne rapidu, ja mi nur esploras la aferon.

Malsupre grincis la pordo, kaj iu kriis: “Hej, Vlado, kie vi estas, fripono!?”

— Ĉi tie, ĉi tie, — kriis “mia oficiro” kaj signis al mi inviti la krianton.

Mi malfermis la pordon kaj invitis la duan oficiron supreniri.

Apenaŭ enirinte li frotis la manojn kaj blasfemis kontraŭ la vetero: “Kia aĉaĵo! kia aĉaĵo! mi frostegas. Vlado, ĉu vi jam finis? Verŝu al mi el via sekreta botelo kaj ne forgesu ankaŭ la knabon, — li fingris miaflanken, — kiu donis al ni laboron”. Li palpebrumis al mi montrante, ke li nur ŝercas.

Vlado malfermis la tekon kaj enmondigis botelon da konjako kaj glaseton, kiun li duonplenigis kaj donis al la alia oficiro. La lasta unuglute findecidis la sorton de l' likvaĵo.

— Ĥ-ĥ-ĥ-eek! — li voĉis kontentege kaj per la okuloj kaj makzelo petis min doni ion por almaĉi. Mi donis pecon da pano kun lardo kaj cepo. Li avide mordis kaj maĉante balbutis: “Ĉu vi jam konfesis al tiu fripono, ke vi intence bruligis la domaĉon?”

— Ne, — mi replikis kaj nevole ridetis.

— Vane! Nia Vlado, se li havus deziron, kulpigus eĉ anĝelon kaj absolvus diablon. Do konfesu ĉion laŭeble rapide kaj ni tuj malaperos!

— Sergio, lasu la knabon trankvila, — entrudiĝis Vlado, — li krimis, sed en la itala lingvo.

— Sekve li estas mafiulo, eble eĉ ĉefa. — Ne komprenis la gaja Sergio kaj per kapmovo atentigis min pri ree plena glaseto, kiun Vlado etendis al mi.

— Sed… mi… e… — mi hezitis.

— Nu, nu… lasu… — diris Vlado, — ankaŭ tio ne eniros la protokolon. Cetere, se vi scius, kiel tedis al mi enketi ĉiuspecan kanajlaron. Por mi estas ripozo babili kun klera homo, kiu lingvon fremdan posedas. Do ni ne estu rusoj, kiuj laŭ Dostojevskij, ege emas bati unu la alian…

Lian monologon mi ne memoras detale, ĉar post unu horo aperis la dua botelo, kaj mi kun la dua oficiro, duontatara aspekte, eksciis pri Dostojevskij tiom multajn riskajn tezojn, ke mi eĉ ĝis nun foje sonĝas pri la ega malamo de la romanisto al la rusa popolo.

Kiam ni eliris por urini, li jam plene fidis min kaj konfesis:

— Nu, la domaĉo estis antikva, kaj via ĉefo delonge revas pri la nova, do, li petis ne tro harspliti… Certe, trovi la “relŝanĝiston”, laŭ la rusa proverbo, sed ne tro puni tiun…

Subite li eksilentis kaj kubutis min:

— Jen vidu!

— Kiooon?

— Nu, la tubon, la tubon.

La tubo daŭre ĵetis fasketojn da fajreroj. Sube ĝin ornamis flagroj de nefinbrulintaj traboj de l' kontoro.

— Kio pri la tubo? — mi demandis.

— Ĝi disĵetas fajrerojn, kaj tio sufiĉas, — li rezolutis.

La lundan matenon mia ĉefo donis al mi por konatiĝo la resuman konkludon pri la incendio: “…pro manko de la kontraŭfajra kloŝo sur la fumtubo de la hejtejo kaj kirlanta suda vento okazis…”

— Nu, la vento povas esti suda aŭ malsuda, sed trionon de via monata salajro vi perdos. Kune kun ĉi-monata premio, — diris la ĉefo. — Kaj nun iru for! — li paŭzis kaj moke aldonis, — kune kun via “itala lingvo”!

La Ondo de Esperanto, 1996, №1 (26).


Indekso pri la Esperanta literaturo | Hejmo