La povo de onidiroj

Poste oni nomis tiun tagon “la freneza merkredo”. Tiun senton absolute ne havis la loĝantoj en la vilaĝoj de la meza Jutlando la 29an de marto 1848. Alvoko estis distribuita ĉie kaj senprokraste: la loka vokto admonis ĉiujn virojn kolektiĝi subite je tagmezo.

Io estis tute ne en ordo. Amase ili kolektiĝis kaj, apenaŭ la vokto komencis rakonti al la asembleo pri la situacio, rajdisto aperis kaj anhele informis, ke ribeluloj konkeris la najbaran urbon, kaj ke jam forbrulis la tuta urbo. Iu aŭdis, ke okazis revolucio en la sudaj germanlingvaj duklandoj. Ĉiuj agaciĝis, kaj nur unu prudente demandis, ĉu vere li vidis la malamikon. Jes, la rajdisto konfirmis, fidindaj atestantoj efektive vidis la malamikon. Kaj kial dubi — ĉu eble li simpatiis kun la ribelo?

Provizore estis iom da dubo pri la identeco de la malamiko, sed iu diris, ke estis Kristiano Aŭgusto II, la duko de Aŭgustenburgo, kiu ribelis kontraŭ la dana reĝo. Vere, li jam en 1846 anoncis sian pretendon al la dana trono. Ne tute senkiale. En januaro 1848 mortis reĝo Kristiano VIII. La nova reĝo, lia filo Frederiko VII, havis jam 40 jarojn kaj du eksedzinojn, sed ankoraŭ ne sian propran filon, kiu heredu la tronon. La reguloj estis komplikaj: unu regularo valoris por la dana reĝlando, alia por la duklanda heredaĵo. Tial la pretendo de la duko ne estis tute prenita el malplena aero.

Jen la problemo

La dana reĝo estis ankaŭ duko de Ŝlesvigo kaj Holstinio. La rilatoj inter Danlando kaj la duklandoj Ŝlesvigo, Holstinio kaj Laŭenburgo estas ege komplikaj kaj ne kontentige eksplikeblaj sur unu paĝo. Lordo Palmerston, iama angla ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke nur tri personoj plene komprenis tiun rilaton: la unua mortis, la dua freneziĝis, kaj li, la tria, jam plene forgesis ĉion.

Vi nur memoru tiom:

La dana reĝo regis ankaŭ en tiuj duklandoj. Ŝlesvigo estis dana feŭdo, sed Holstinio germana. En Holstinio estis movado, kiu havis la romantikan ideon, ke la duklandoj estu “eterne nedividitaj” kaj ili prenis tiun sloganon el traktato el la jaro 1460. Ili opoziciis la strebon de la dana reĝo ligi Ŝlesvigon pli proksime al la dana reĝlando; anstataŭe ili volis, ke kaj Ŝlesvigo kaj Holstinio, kiel teritorio kun germanlingva loĝantaro, proksimiĝu al la Germana Federacio.

Tiam estis tagoj de revolucio en Eŭropo. En februaro la francoj forpelis la reĝon, en marto la popolo leviĝis en Berlino, Vieno kaj Italio. Kial ne ankaŭ en la duklandoj?

La centro de la germanaj patriotoj estis en Kijlo. Tie disvastiĝis alia onidiro — la plebo en Kopenhago post manifestacio blokis la reĝon. Ili kredis, ke la reĝo Frederiko ne plu kapablis agi. Pro tio ili formis provizoran registaron. La armea ministro, la pli juna frato de la duko de Aŭgustenburgo — jes, tiu laŭdira ribelulo — per simpla truko la 24an de marto okupis la plej gravan garnizonon de la reĝo en la duklandoj. La plejmulto de la soldatoj aliĝis al la provizora registaro.

La “ribelo” daŭras

En fabelo Andersen ilustras la povon de onidiroj: Unu plumo falis kaj kiam la kokinoj disvastigas la novaĵon finfine estas kvin kokinoj, kiuj mortis. Por la vilaĝanoj sendube estis pli ol unu plumo, sed tiutempe la komunikado ne estis kontentiga, kaj onidiroj kuris pli rapide ol oficialaj komunikoj.

Tre baldaŭ iuj konfirmis la suspekton: la duko de Aŭgustenburgo liberigis la plej harditajn krimulojn el la karcero de Rendsburgo. Ili minacis ĉiujn, kiuj ne aliĝis al la ribelo fare de la provizora registaro. Ili bruligis vilaĝojn kaj masakris la loĝantojn. En tiu situacio la vilaĝanoj organizis sin. Unue ili enfosis siajn plej valorajn havaĵojn, poste ili forĝis glavojn el plugiloj por fronti la malamikon. Kaj poste ili konstatis, ke estis nek malamiko, nek bruligitaj ruinoj, do la malamiko ne marodis en ilia regiono.

Dume la onidiro flugis pli norden. Fine tiu onidiro estis anstataŭigita de alia: la dragonoj el elita kazerno masakris ĉiun forkurintan rabiston, kaj tiel finiĝis la ribelo de la liberigitaj rabistoj — neniu mortis, nur iu ŝufaristo ne aŭdacis atendi la alvenon de la rabistoj kaj pendumis sin anticipe por eviti masakron.

Kristiano IXPost la unua Ŝlesviga milito

Dum 1848–1851 estis kelkaj bataloj pro Ŝlesvigo kaj Holstinio. Danlando fine regajnis la kontrolon de la duklandoj, nenio ŝanĝiĝis. La duko de Aŭgustenburgo estis ekzilita pro sia simpatio kun la provizora registaro. La Ruslanda imperiestro Nikolao I proponis jam en 1851 kandidaton por la dana trono kaj tiu fariĝis en 1863 reĝo Kristiano IX. Li estis konata kiel la “bopatro de Eŭropo”.

Unu el la pli unuaj agoj de Kristiano IX estis subskribi novan konstitucion, spite al konsiderindaj skrupuloj, ĉar tiu konstitucio inkluzivis Holstinion en la reĝlandon. Kristiano volis nepre eviti la antaŭvideblan konflikton kun Bismarko, kaj vere li tuj trovis taŭgan pretekston por solvi la statuson de Ŝlesvigo. Danlando ankoraŭ rememoras ĉiujare tiun malvenkon de 1864. Pacan solvon kaj taŭgan landlimon inter Germanio kaj Danlando kreis nur plebiscito en la regiono post la Unua Mondmilito en 1920.

Kial rakonti tion?

Hodiaŭ ni eble ridetas pri la eventoj ĉirkaŭ la freneza merkredo, sed ankaŭ hodiaŭ eblas plusendi onidirojn per sms. La interreto plusendas ajnan sen filtro kaj fine eble ekestos Twitter-revolucio.

La “freneza merkredo” estis plejparte kamparana agado kaj montris al la bienuloj ilian povon. Tial okazis almenaŭ parta liberigo de la kamparanoj. La aŭtoritatoj en 1848 reagis plurloke senhelpe kaj la popolo ĉesis definitive kredi, ke la aŭtoritatoj scias, kion ili faras. Kaj tiu dubo persistas.

Kristiano IX, la bopatro de Eŭropo, havis ses infanojn kaj plurajn nepojn, inter kiuj la Ruslanda imperiestro Nikolao II, la Brita reĝo Georgo V, kaj aliaj monarĥoj.

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2011, №4–5 (198–199).


Artikoloj ne pri Esperanto | Hejmo