Adam SmithAdam Smith pri la lingvo

Eseo de Bo Sandelin

 

Aleksandr Puŝkin klare montras la fakon de la famo de la skota filozofo Adam Smith (1723–1790) en sia versromano Eŭgeno Onegin (tradukis Valentin Melnikov):

sed legis li Adamon Smiton,
kaj spertis pri ekonomik' –
do rezonadis kun efik',
kiel la ŝtat' akiras monon,
kaj kial ne necesas or',
se kontentigas manlabor'
pri simpla varo la bezonon.
T. e., Smith estas konata kiel ekonomikisto. Sed, same kiel liaj filozofiaj samtempuloj, li havis vastajn interesojn, kaj la lingvo estis unu el tiuj. Eble legado de nur lia plej konata verko, An Inquiry into the Nature and Causes of the Wealth of Nations (1776), rezultus en dubo pri tiu aserto. En tiu libro li kritikas, ke supraĵa kono pri latino en la lernejoj estas konsiderata pli grava ol elementa kono pri geometrio kaj meĥaniko. Sed tie temas pri prioritatoj en baza edukado. Li mem volonte legis latinajn klasikulojn kaj spicis siajn prelegojn per latinaj esprimoj.

Kial Smith interesiĝis pri la lingvo? Serĉante la respondon, ni ne povas preterlasi liajn spertojn de skoto. La lingvo ja estas socia markilo, kaj la skota dialekto de la angla havis malaltan prestiĝon. Epizodo en Select Society, diskutforumo kreita de Smith kaj aliaj, montras kiel delikata la lingvo estis por la skotoj. Charles Townshend, angla politikisto kiu poste estis grava por Smith, estis invitita aŭskulti debaton en la societo. Post la fino, li sarkasme plendis, ke li ne komprenis la skotan dialekton: “Kial vi ne lernis paroli la anglan lingvon, same kiel vi jam lernis skribi ĝin?”

Tiu eldiro verŝajne rapidigis la fervoron de iuj skotaj intelektuloj paroli la “veran” anglan lingvon. Post kelkaj jaroj Select Society fondis specialan organizon kaj dungis instruiston el Londono, kiu lernigu la “korektan” anglan elparolon. Sed tio ankaŭ vundis la skotan memfidon.

Krom la skota kaŭzo, erudicia eŭropano tiutempe nepre devis koni plurajn lingvojn, i.a. la grekan kaj la latinan, por legi la esencan literaturon kaj esti ĝuste erudicia eŭropano. Listo pri libroj poseditaj de Smith montras, ke proksimume triono estis en la franca, triono en la latina, greka aŭ itala, kaj triono en la angla lingvo.

La vortaro de Johnson

Frua frukto de la lingvointereso de Smith estis lia recenzo de A Dictionary of the English Language de Samuel Johnson. Tiu recenzo unue estis publikigita en la unua numero de Edinburgh Review en 1755. Poste ĝi estas republikigita kelkfoje, antaŭnelonge en Essays on Philosophical Subjects.

La vortaro de Johnson havis pli altan kvaliton kaj estis pli ampleksa ol la antaŭaj anglaj vortaroj. Tial ĝi havas gravan historian lokon. Smith laŭdas ĝin, sed estas tamen iom kritika. Temas precipe pri la dispozicio. Kiel sistemulo, Smith opinias ka la gramatiko devus direkti la dispozicion. Verkante longajn alternativajn artikolojn pri la vortoj but kaj humour, Smith montras kiel Johnson povus plibonigi la prezentadon.

Smith malkaŝas sin kiel ekonomikisto en la fino. Laŭdinte kaj rekomendinte la libron, li konkludas ke ĝia graveco fine dependas de ĝia uzado, t.e., li aplikas merkatan principon:

“Ĝia merito devas esti determinita de la ofteco laŭ kiu oni turnas sin al ĝi. Tio estas la plej korekta testo de ĝia valoro: kritiko povas esti falsa, privata prijuĝo senbaza; sed se tia verko estas multe uzata, ĝi ricevis sankcion de la publika aprobo.”

Edinburgh Review estis revuo por recenzoj. «Ĝia motivo estis la skota soifo pri “mem-plibonigo”, kaj ĝi esprimis la kuriozan miksaĵon de nacia fiereco kaj sento de malsupereco (precipe koncerne la lingvon), kiu estis tiel karakteriza por la 18-jarcenta Skotlando», skribis John Bryce en la enkonduko de la represo de la recenzo. Ke Smith elektis recenzi ĝuste la vortaron de Johnson en la unua numero de la revuo, tial povas estis rigardata kiel parto de programo, li opinias.

Retoriko kaj beletristiko

Kiam Smith en 1751 fariĝis profesoro pri logiko ĉe la universitato de Glasgovo, li lekciis ankaŭ pri retoriko kaj beletristiko. Tio tre interesis lin, kaj li daŭrigis tion en la “privata” klaso, kiun li poste instruis fariĝinte profesoro pri moralfilozofio.

Bedaŭrinde, per helpo de du amikoj li bruligis siajn prelegnotojn tuj antaŭ sia morto, sed danke al retrovitaj notoj de du studentoj, la enhavo de 29 lekcioj pri retoriko kaj beletristiko, kiujn Smith faris en 1762–1763, estas savitaj al la posteuloj. La unua triono temas pri la lingvo kaj ties evoluo. El ĉiuj aspektoj, kiujn li sisteme pritraktas, parte per ekzemploj de klasikaj aŭtoroj, ni elektu kelkajn fragmentojn.

Smith sin montras kiel lingva puristo. Li malŝatas, ke “bona angla vorto” kiel ekzemple unfold preskaŭ estis forpuŝita de la franca develope, ĉar la franca ne povis same bone transigi la enhavon al anglalingva leganto. Tamen, li rimarkigas ke fremda vorto post kelka tempo povas esti naturalizita kaj fariĝi same konata kaj uzebla kiel malnovaj anglaj vortoj.

La vortoj de la angla lingvo eble bezonas pli da zorgado ol tiuj de aliaj lingvoj, ĉar novaj vortoj “senĉese forpuŝas niajn proprajn originajn, tiel ke la provizo de niaj propraj nun fariĝis tre malgranda kaj ankoraŭ malgrandiĝas”. Ni rekonas la argumenton en la nuna debato, sed nun, inverse, temas pri penetro de anglaj vortoj en aliajn lingvojn.

La prelegoj №12–30 temas pri diversaj manieroj fari buŝan aŭ skriban prezentadon. Malsamaj reguloj direktu historiajn, poeziajn, panegirajn, sciencajn kaj jurajn prezentadojn. Oratoro aŭ verkisto celas aŭ prezenti nur kelkajn faktojn, aŭ konvinki iujn pri la vero de aserto. La lastenomita, konvinkiga kazo reprezentiĝas de du specoj de diskurso: la retorika kaj la didaktika.

Wealth of NationsLa retorika diskurso ĉiel celas konvinki pri certa demando. Tial oni pligrandigas ĉiujn argumentojn por la partio, kiujn oni volas favori, kaj malgrandigas aŭ kaŝas la argumentojn por la kontraŭa partio.

La didaktika diskurso, kontraŭe, intencas korekte montri la argumentojn de ambaŭ partioj, laŭ Smith. Ĉiu argumento ricevas sian ĝustan pezon, kaj la celo ne estas konvinki pli ol la argumentoj mem kapablas.

Du metodoj estas uzataj en didaktika diskurso. Laŭ la unua, ni akceptas unu aŭ kelkajn fundamentajn principojn, kiuj jam estas konataj aŭ komence demonstritaj. Ili poste helpas nin klarigi diversajn fenomenojn. Smith nomas tiun metodon Newtona, kaj ĝi estas “sendube la pli filozofia kaj … multe pli genia kaj tial pli engaĝanta ol la alia”. Ĝi helpas nin kompreni dependecojn inter diversaj okazaĵoj, kiuj alie ŝajnus neklarigeblaj. Smith poste mem uzas tiun metodon en Wealth of Nations.

La malpli bona dua didaktika metodo implicas, ke ni komence diras, ke ni klarigos certajn aferojn, kaj poste por ĉiu unuopa afero uzas klarigan principon, kiu povas esti aŭ unika aŭ uzita antaŭe. Tio estas nekohera metodo, kie “ĉio estas klarigita por si mem, sen ia referenco al io alia”. Smith atribuas ĝin al Aristotelo.

La origino de la homa lingvo

La mallonga tria lekcio pri retoriko kaj beletristiko temis pri la origino kaj evoluo de lingvoj. Tiun temon Smith pli detale evoluigis en la eseo Considerations Concerning the First Formation of Languages and the Different Genius of Original and Compounded Languages, kiu unuafoje publikiĝis en The Philological Miscellany en 1761. La ideon pri la temo Smith verŝajne ricevis de pluraj fontoj: Rousseau, Girard, Mandeville.

“La demando pri la origino de lingvoj estas multe diskutita sed neniam plene solvita”, laŭ moderna enciklopedio. En la 19a jarcento tiom da teorioj pri la temo floris, ke la influa Société de Linguistique de Paris en 1866 anatemis pluan diskuton. Nur en la 1990aj jaroj la temo revekiĝis, stimulita de progreso en esploroj pri la cerbo. La biologia evoluo de la homo fariĝis grava por kompreni la originon de la lingvo.

La homo de Smith, kontraŭe, estis anatomie preta de la komenco, kreita de Dio. Tial li povis limigi la analizon je la socia kaj kultura evoluo de biologie neŝanĝanta specio. Smith ne bezonis konsideri la evoluciteorion de Darwin jarcenton poste.

La analizo de Smith pri la origino de lingvo necese estas spekulativa aŭ dedukta el supozoj, ĉar mankas al li empiriaj komencaj faktoj. Dugald Stewart, la unua biografo de Smith, nomas la metodon de Smith teoria historiokonjekta historio. Smith baziĝas sur “konataj principoj pri la homa naturo”, kiuj ebligas provizorajn konkludojn pri la proceso laŭ kiu la diversaj elementoj de lingvo aperis.

Precipe la unuaj partoj de la eseo povus esti nomataj “teoria historio”. Tie Smith pritraktas vortkategoriojn. Li opinias ke nepersonaj verboj kiel pluit, pluvas, verŝajne estis la unuaj vortoj. Venit povus signifi la tutan okazaĵon, kiam leono venas, kaj esti tiu vorto, kiun la timigitaj sovaĝuloj elkriis, kiam ili ekvidis tian beston. (La sovaĝuloj evidente parolis la latinan.) Pli malfrue en la evoluo de la lingvo, venit ne indikis, ke ĝuste leono venas. Tiam aldona vorto estis bezonata por montri tion, kio venas, ekzemple venit ursus, urso venas, aŭ venit lupus, lupo venas.

Kvankam Smith kredas, ke la unuaj vortoj estis verboj, li unue pritraktas substantivojn. Se renkontiĝas du sovaĝuloj, kiuj neniam lernis paroli kaj kiuj elkreskis en malsamaj lokoj, ili bezonas iel komunikiĝi. Ili tiam eligas certajn sonojn, kiam ili volas indiki individuajn objektojn, ekzemple certan kavernon, certan arbon aŭ certan fonton. Poste, “kiam pli vasta sperto de tiuj sovaĝuloj igis ilin observi, kaj iliaj bezonoj devigis ilin mencii aliajn kavernojn kaj aliajn arbojn kaj aliajn fontojn, ili nature donus al ĉiu nova objekto la saman nomon, kiun ili alkutimiĝis uzi por tiu simila objekto, kiun ili unue konis”.

Smith montras al parenca fenomeno: Infano lernante paroli, nomas paĉo aŭ panjo ĉiun personon, kiu venas al la hejmo. Ĝi donas al ĉiuj viroj kaj virinoj la nomojn, kiujn ĝi lernis uzi por du individuoj. Do, laŭ Smith certa substantivo unue signifas ion individuan, sed poste estas pli vaste uzata por similaj aferoj.

Tamen, baldaŭ oni bezonis diferencigi inter individuaj objektoj en grupo. Tiel originis du aliaj specoj de vortoj, adjektivoj kaj prepozicioj. La adjektivo “verda esprimas certan kvaliton” kaj la vortoj “verda arbo, ekzemple, povus servi por distingi certan arbon de aliaj, kiuj estis velkintaj aŭ sensukiĝintaj”. Prepozicioj kiel super kaj sub indikas rilaton inter la objektoj.

Troviĝas ankaŭ alia principo por distingi aferojn unu de la alia: per sufiksoj. Smith nun prenas ekzemplojn de la formoriĉa latino, kie rilatoj multe pli ol en la angla estas esprimataj per sufiksoj anstataŭ per prepozicioj kaj pronomoj.

La evoluo de novaj lingvoj

Ŝanĝado kaj evoluo estis en la centro de la intereso de Smith, kiam temis pri la lingvo, la ekonomio aŭ io alia. Observinte la diferencon inter la angla kaj malnova lingvo kiel latino, li havas fundamenton por principa rezonado pri lingvoevoluo. Li konstatas ke la maljunaj lingvoj estis formoriĉaj kun multaj deklinacioj kaj konjugacioj. Tial io, kio estas dirata per pluraj vortoj en juna lingvo, eble bezonus nur unu vorton en maljuna lingvo. “En latino veni, venisti, venit sufiĉe indikas, sen ia aldono, la okazaĵojn esprimitajn per la anglaj propozicioj I came, you came, he it came.

La evoluo for de la formoriĉaj lingvoj komenciĝis, kiam homoj de malsamaj nacioj miksiĝis sekve de migrado aŭ militkonkero. Tiam tiuj, kiuj volis komprenigi sin, devis lerni la alian lingvon. Multaj homoj estis ekstreme konfuzitaj pro ties komplikaj deklinacioj kaj konjugacioj. Ili kompensis sian nescion pri la fleksiaj formoj per “ajna ŝanĝo, kiun la lingvo povus permesi al ili”. Anstataŭ uzi unu vorton kun certa fleksio, kiu donus certan signifon, ili povus uzi plurajn vortojn. “Lombardo, kiu volus diri `mi estas amata', sed kiu ne memoris la vorton amor, nature penus anstataŭigi sian nescion dirante ego sum amatus.

Poste Smith klarigas la diferencon inter maljuna lingvo kiel la greka, unu iom pli juna kiel latino, kaj aliaj eĉ pli junaj kiel la franca, la itala kaj la angla. La grekoj formis sian lingvon preskaŭ tute memstare, kaj kutimis krei novajn esprimojn el sia propra lingvomaterialo. “Tial la deklinacioj kaj konjugacioj de la greka estas multe pli komplikaj ol tiuj de iu ajn alia eŭropa lingvo, kiun mi konas”, Smith diras.

Latino estis miksaĵo de malnovaj toskanaj dialektoj kaj la greka. Ĉar komplika morfologio erodiĝas, kiam lingvoj renkontiĝas, la deklinacioj kaj konjugacioj de latino estis “multe malpli komplikaj ol tiuj de la greka”.

La franca, siavice, estis formita el latino kaj la lingvo de la frankoj, dum la itala originis el latino kaj la lingvo de la antikvaj lombardoj. Tial la morfologio de la franca kaj la itala estis eĉ pli simpla ol la morfologio de latino.

La angla, fine, estis kombino de malnovaj saksaj lingvoj kaj la franca, kiu enpenetris post la normanda okupo. La angla do havis eĉ pli simplan morfologion ol la franca, kaj kompensis tion per pli kompleksa sintakso, kie i.a. la vortordo estis grava.

Ĝenerale, “ju pli simpla iu lingvo estas en sia sintakso, des pli kompleksa ĝi devas esti en siaj deklinacioj kaj konjugacioj”, kaj inverse. Tiu principo ankoraŭ validas.

Kion montras la lingvoanalizo de Smith?

Ni supre resumis la esencon de la verkado pri lingvoj de Smith. Kiom ĝi koincidas aŭ malkoincidas kun la nuna opinio eble ne tre gravas. Interese estas, ke ni ĉi tie havas unu el la fontoj pri la ĝenerala sinteno al scienco de Smith.

Unue, liaj lekcioj kaj i.a. Considerations Concerning the First Formation of Languages montras, ke liaj sciencaj interesoj estis vastaj kaj etendiĝis ekster la ekonomiko, pro kiu li estas ĉefe konata. Tia vasteco karakterizis multajn el la tiutempaj sciencistoj.

Due, same kiel en lia ekonomika verkado, ŝanĝado kaj evoluo estas en la fokuso (tamen ne koncerne la anatomian evoluon de la homo, kiu estis nekonata).

Trie, Smith donas ekzemplon de diversaj metodoj laŭ la cirkonstancoj. La origino de la lingvo estas analizata ĉefe per dedukto el supozoj pri la homa konduto, dum lia analizo pri la diferenco inter lingvoj havas ankaŭ induktajn elementojn.

Kvare, same kiel en Wealth of Nations, li pensas laŭ la modelo de tuta sistemo, kie diversaj aferoj dependas unu de la alia. Ekzemple estas dependeco inter la morfologio kaj la sintakso de lingvo, tiel ke kompleksa sintakso kompensas malriĉan morfologion, kaj inverse.

La Ondo de Esperanto. 2011, №4–5 (198–199).


Artikoloj ne pri Esperanto | Hejmo