Murdo de hundo

Kopenhago dum la floranta epoko

Kopenhago dum la floranta epoko

Postrestas la palacoj de la nobeloj, eble la domoj de burĝoj, sed malaperis la kabanoj kie loĝis la “homoj el la keloj” plej malalte aŭ marĝene en la socio.

Dum la “floranta epoko” en Danlando, la 18a jarcento, la domoj en Kopenhago estis plejparte modernaj. Dum la granda incendio en 1728 forbrulis, pro la stulta sinteno de la fortikaĵestro, preskaŭ ĉiuj mezepokaj domoj. La urbo aspektis bele. Sed nur de malproksime. Ene, inter la urbaj remparoj, ĉies nazo spertis tuj, ke la urbo estas same fetoranta kiel ĉiu alia tiutempa urbo.

La kanaloj de la urbo estis plenaj de variaj substancoj, kadavroj de hundoj, katoj, ratoj — kaj homoj, kiuj pro akcidento aŭ krimo flosis en la malklara likvaĵo. Tiama gvidlibro eĉ preskribis, kiel oni povu certiĝi, ĉu la droninto vere estis morta — per blovo de tabakfumo en la anuson. La kuracarto provizis aparaton por tiu procedo.

Alia fonto de la ĉie reganta fetoro estis la malfermaj kloakoj ambaŭflanke de la stratoj. Foje ili estis tiom profundaj, ke infanoj dronis en ili. Kelkloke ili estis provizore kovritaj per bretoj. (Tiam ili povis kaŝi ne nur la kloak-akvon, sed ankaŭ bebojn; tio okazis ekzemple en 1762 ĉe la placo de Sankta Anna). El la domoj oni ĵetis la enhavon de la noktovazoj en la kloakojn, la buĉistoj kaj aliaj nutraĵistoj kontribuis per siaj rubaĵoj, kaj kompreneble sian eblon faris ankaŭ dombestoj — bovinoj, porkoj, ĉevaloj. La nazoj de la 18a jarcento registris la fetoron kaj plendis pri ĝi, iliaj nazoj ne estis pli malsentemaj ol la niaj, sed ili estis kutimaj — vivi en la urbo implikis vivi en stinko.

La merdon forportis la “noktaj viroj”. Ili vivis kiel parioj en la socio. La bona socio traktis ilin kiel homojn sen honoro, ĉar ili faris tiun necesan, sed maldezirindan laboron.

Noktaj viroj en Kopenhago

La murdo de la dorlotbesto

La 29an de septembro 1788 la ambasadoro de Portugalio, Dom Alexandre de Sousa, kun sia sepjara filo Pedro promenis tra Kopenhago. Ili estis inter la stratoj Knabrostræde kaj Badstuestræde. Ili promenis kun hundo, eble pudelo, kiun la ambasadoro donacis antaŭ ok jaroj al sia edzino. Ĝi estis dorlotbesto de la sinjorino kaj fidela ludkamarado de la eta Pedro.

La trankvilon rompis apero de tri ulaĉoj. Ili aspektis minacaj, krome ili estis armitaj per klaboj. Ili estis Lorentz, Hans kaj Christian. Senplue Lorentz levis la klabon — kaj frapis la hundon. La vundita besto kuris inter la piedojn de la mastro, kiu klopodis defendi ĝin kaj sin per sia senefika glaveto. Nenio helpis — Lorentz frapis denove, kaj la hundo iĝis morta. Feliĉe, advokato Kinch preterpasis kaj kondukis la ambasadoron kaj ties ŝokitan filon en iun butikon. Aliaj promenantoj atestis la spektaklon, sed neniu intervenis. Post la sukcesa murdo la tri uloj malaperis.

Hundoj estis tre popularaj en tiu tempo; la honorplenaj burĝoj promenis kun siaj dorlotataj bestoj. Eĉ la plebo dividis sian malriĉaĵon kun hundoj. Krome estis strathundaĉoj, kiuj vagadis tra la urbo, serĉante ion manĝeblan. Ili estis malpuraj, malicaj kaj, se ili estas mordemaj, ili povis transdoni la nekuraceblan rabion.

Kvin jarojn pli frue, en 1783, la kuracisto Johan Clemens Tode kampanjis kontraŭ strathundoj kaj fariĝis pro tio malpopulara ĉe la kopenhaganoj. Ili eĉ ĵetis stratkoton al li kaj ridindigis lin ĉiumaniere. Sed la kampanjo de Tode kulminis, kiam strathundo transdonis rabion al la junulo Michael. Tode priskribis en faka ĵurnalo la etapojn de la malsano kaj morto de tiu malfeliĉa junulo. Michael fariĝis eĉ fama pro tiu priskribo. Antaŭ lia morto la burĝaro de Kopenhago venis por algapi lin, la evoluon de lia malsano, kaj fine la morton de Michael. Lia tragedio estis la triumfo de Tode: la magistrato de la urbo komisiis al la “nokta majstro” kaj al ties helpantoj la ekstermadon de hundoj, kiuj kuris sen gvidanto tra la urbo.

Ni jam menciis, ke la “noktaj viroj” havis la saman statuson kiel karceruloj kun bruliga marko. Ne ĉiu burĝo ŝatis, ke tiuj uloj iris armitaj tra la stratoj. Ĉiu klopodis eviti kontakton kun ili, kaj pro tio neniu intervenis, kiam ili mortigis la hundeton de la ambasadoro.

Dilemo de la policestro

La antaŭa policestro ordonis, ke la hundoj de evidente honestaj homoj estis escepte netuŝeblaj, sed la nuna forigis tiun klaŭzon kaj nun estis la problemo — kion fari? La ambasadoro plendis oficiale ĉe la ministro por eksterlandaj aferoj kaj postulis punon por la plenuminto de tiu aĉa ago. Lorentz, la oficisto de la “nokta majstro” argumentis, ke li nur faris sian laboron. Se li ne estus farinta sian laboron, la magistrato ja povus riproĉi lin. Lorentz eĉ denuncis la fremdulon ĉe la polico, ĉar tiu tiris sian glaveton kontraŭ plenumantan oficiston — ĉu tio ne similis al atako de fremda povo al Danlando?

La policestro devis — vole nevole — pro premo de la ministro doni iun punon. Li konsideris ĉion kaj kondamnis Lorentz al unuhora piloriado. Lorentz ja protestis, sed nenio helpis. La 11an de novembro li devis toleri la mokon de stratbuboj, de la plebo kaj probable ankaŭ de ŝatantoj de hundoj.

Pilorio

Post kelka tempo la magistrato de Kopenhago decidis finfine sekvi la ekzemplon de aliaj urboj: oni kaptis la hundojn surstrate, sed mortigis ilin aliloke.

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2011, №7 (201).


Artikoloj ne pri Esperanto | Hejmo