Antaŭ dudek jaroj

Probable, la leganto tuj konstatos, ke la titolo de ĉi verko estas pruntita ĉe Jaroslav Hašek. Kvankam la grado de la persona partopreno de la ĉeĥa satiristo en la Pragaj tumultoj de 1897 draste malsamas kun tiu de la engaĝiteco de la aŭtoro de ĉi tiuj linioj en la Ruslandaj eventoj de aŭgusto 1991, ilin kunigas unu komuna trajto: rememoro pri ĉio vidita kaj travivita. “Feliĉas, kiu al ĉi mond' en ties plaga horo venis”, — diris la rusa poeto Fjodor Tjutĉev.

Tamen, tute sincere, en la realo tiu “horo” (pli ĝuste, tri-kvar tagoj) apenaŭ faris “plagan” impreson. Se esti preciza, la aŭtoro estis inter la lastaj enlandanoj, kiuj eksciis pri la okazaĵoj — la 19an de aŭgusto 1991, inter la 11a kaj la 12a horoj laŭ la loka Kaliningrada tempo. Tiam li estis laboristo en la provianta butiko de sia patrino, kaj tiu cirkonstanco emigis lin al neglektado de la labor-disciplino. La antaŭan nokton la aŭtoro pasigis en studenta komunloĝejo, post abunda drinkado, kaj al la civilizo li revenis, kiel dirite, nur tagmeze. Lin renkontis kolera krio de la estrino:

“Kie vi vagaĉas. Ja en la lando estas ŝtatrenverso!..”

“Gloron al Vi, Sinjoro”, — estis la unua reago de la aŭtoro, kaj la dua estis malfermo de unu el la boteloj da moldava Pinot, kestoj kun kiuj plenŝtopis la butikan deponejon. Du glasoj da blanka vino kun tre stranga indiko pri la alkoholeco (sur la etikedo estis: 6–14%) pacigis lin kun la realo kaj akcelis lian fatalismon agorde kun la vortoj de Puŝkin: “Sama destin', nur estu vin' ... jen havu ĝin!”

Sed diri, ke la aŭtoro estis tute indiferenta, estus peki kontraŭ la vero. Necesas konfesi, ke li subtenis la puĉon. Kompreneble, ne per agoj: dum la tri antaŭaj jaroj (1988–1990) li estis aktiva antikomunisto, kaj eĉ transirinte, unu jaron antaŭ la aŭgusta puĉo, el la “demokratia” opozicio al la opozicio “patriota”, li ne povis perforte rompi sin. La tiamaj gvidantoj de Sovetunio por li tute ne estis “siaj”, kaj la aŭtoro povis subteni nur la ideon mem (“Ho, mitralojn ĉi tien, mitralojn!”, — diris Vasilij Ŝuljgin en 1917), sed ne ĝian konkretan realiĝon, kaj tute ne la “realigantojn”. Vespere, finfine enŝaltinte televidilon, li kun la tuta lando adekvate aprecis la tremantajn manojn de la “plenumanto de la prezidentaj devoj” Gennadij Janajev. Ankaŭ la programo, prezentita de la puĉistoj (precipe ĝia lasta artikolo pri solvo de la provianta problemo per faciligo de la proceduro de disponigo de apudurbaj parceletoj al la civitanoj), tute ne donis bazon por taksi la intencojn de la puĉistoj seriozaj.

Tri puĉistoj en TV

Tri “puĉistoj”: Ministro pri eksteraj aferoj Boris Pugo,
vicprezidanto de USSR Gennadij Janajev,
vicprezidanto de la Konsilio pri defendo de USSR Oleg Baklanov
en gazetara konferenco la 19an de aŭgusto 1991.

Do, firme kredante, ke okazas io “verŝajne ĝusta” la rememoranto tre skeptike akceptis la okazaĵojn kaj elektis la pozicion de flanka observanto. Ankaŭ la grandega plumulto de liaj samlandanoj pasigis ĉi tiujn aŭgustajn tagojn same kiel antaŭ aŭ post unu jaro —zorgante pri sia ĉiutaga pano. La “ŝtatrenverso” en la ĉefurbo, zorgigis la provincanojn ne pli profunde ol eventoj en Bankoko aŭ Bonaero.

Probable, ĝuste pro tio la rememoranto estas informita pri tiuj eventoj ne pli ol la ceteraj — en la limo de ĉapitro en lernolibro de historio. Poste oni eksciis, ke la 18an de aŭgusto la puĉontoj konigis sian planon al Miĥail Gorbaĉov. Tiu ne subtenis ilin, sed ial li ankaŭ ne kontraŭstaris — evidente, por ĉiu okazo. Kaj la sekvan tagon, je la ortodoksa festo de la Transformiĝo, al Moskvo venis soldatoj kaj tankoj. Dum konsiderinda tempo ili ricevis neniun ordonon agi, kaj, kiam la ordono estis ricevita, ili ne plenumis la ordonon.

Ĝenerale, se temas pri la armeo, ĝi estis je la flanko de la puĉistoj, krom kelkaj tre sagacaj kaj bone informitaj generaloj, kiuj esperis persone profiti transiron al la demokratia alo. Sed la plejparto de la superaj armeaj ĉefoj formale subtenis la ribelon (pro tio ili poste estis eksigitaj aŭ eksiĝintaj), sed nur formale — ja surloke estis nenio, kion ili devus subteni per sia forto, ĉar ekster la centro de Moskvo en la lando okazis nenio.

Eksa samklasano de la aŭtoro de ĉi tiuj linioj, tiutempe servis en mararmea infanteria brigado en Baltijsk (germane: Pillau). Laŭ lia rakonto, je la tago de la puĉo oni alvokis ĉiujn al la brigada placeto, kie la generalo tre entuziasme (“jen finfine!”) anoncis al ili pri la enkonduko de la eksterordinara stato en la lando kaj esprimis la certecon, ke la subuloj plenumos ĉiun ordonon de la Ŝtata Komitato pri Eksterordinara Stato (ruse: ГКЧП = GKĈP). Post tri tagoj la armeanoj denove estis vokitaj al la placeto, kaj la sama generalo, jam per sia ordinara voĉo, rapide elbuŝigis: “La prezidento denove ekplenumis siajn devojn, la laŭleĝeco estas restarigita, la kontraŭkonstitucia puĉo fiaskis”. Ĉi tiel estis travivita la ŝtatrenverso en ĉi tiu arme-divido.

Je kelkaj dekoj da kilometroj de Baltijsk, en Kaliningrado, malmultenombraj reprezentantoj de la demokratia opozicio klopodis fari ion realan por aranĝi reziston al la puĉo. Kelkaj el ili per la aŭtomobilo Zaporoĵec veturis por “ribeligi” iun armean taĉmenton. Tie oni iom draŝetis la venintojn, forŝiris pordon de la aŭtomobilo, kaj veturigis ilin al milico (tiel en Sovetunio estis nomata polico), de kie ili estis tuj liberigitaj. Dum la tutaj tri tagoj la milicanoj montris mirindan lojalecon al la Kaliningradaj subtenantoj de Jeljcin: la negrandan konstantan manifestacion sur la Venkoplaco — la ĉefplaco de la urbo — neniu ĝenis, kaj fine montriĝis, ke la manifestaciantoj estas venkintoj.

Sed en Moskvo estis pli varme. La verkisto kaj historiisto Valerij Ŝambarov jene rememoris la eventojn ĉe la Domo de Sovetoj de RSFSR, konata kiel la Blanka Domo:

La 20a de aŭgusto, 20:00, La Blanka Domo. Proksime al ĝi, ĉe la metrostacio Barrikadnaja, en la avenuo Kalinin, oni per laŭtparoliloj kaj simple per raŭkiĝintaj voĉoj vokas virojn al helpo, “por defendi la lastan terpecon de la libera Moskvo”. Amasiĝas 10–15-personaj grupoj da manifestaciantoj. Maljuna virino histerie krias: “Sufiĉas manifestacii! Necesas iri tien!” Oni torente iras al la Blanka Domo de ĉie, de ĉiuj proksimaj metrostacioj, laŭ ĉiuj stratoj. Super la Domo de Sovetoj ŝvebas aerostato kun pendantaj grandegaj standardoj: la trikolora Ruslanda, la flava-blua Ukrainia, sub ĝi ankoraŭ du. Mi ne scias, kiuj. Armenia? Litovia? Sed tute ne gravas. La aerostato mem servas kiel standardo, kiel la celo, al kiu oni iras. Viro provas haltigi la homojn. Li nomas sin KGBano. Oni devas konfesi, ke en tiuj cirkonstancoj li estas vera kuraĝulo, se li ne estas frenezulo. Same, tute raŭke li kriadas: “Ne iru tien!”. Ankaŭ lin ĉirkaŭas homamaso. Apud la Blanka Domo oni konstruas barikadon el strataj necesejoj. Fetorego. La necesejoj ŝanceliĝas kaj falemas flanken. La trikolora Ruslanda standardo estas sur la fusilo de la laboristo en la monumento pri la ribelo en la jaro 1905a. La trikoloro estas ĉie. Sur barikadoj, sur tankoj, inter la homoj. La tuto aspektas kiel fortikaĵo kun linioj de barikadoj ĉirkaŭe, tankaj kanonoj, giganta Blanka Domo en la centro, dekmiloj da homoj ĉirkaŭ ĝi, kaj amasego da standardoj. Tio impresas de ekstere. Sed interne estas malordego. Nur unu el la barikadoj estas sufiĉe firma. La ceteraj tute ne kapablas rezisti al tankoj. La minacaj centmilimetr-kalibraj kanonoj ne enhavas pafaĵojn. Kurioze, la atakontoj scias tion, sed la defendantoj — ne scias. Sloganoj. Multaj pri puĉuloj kaj pri faŝismo: “For la okopon da bojaroj!”, “Jazov — merdo!”, “Janajev — feĉulo!” <…> “Al la lasta batalo kontraŭ la ruĝventruloj!”, “Sen maltrafo pafu bolŝevistojn!”, “8, 7, 6, 5, 4, 3, 2, 1, 0!”, “Puĉistoj, kapitulacu! Vi havos neniun punon! Nek vilaojn, nek pensiojn, nek privilegiojn!” <…> Totala malordo. Amasoj da homoj alfluas kaj forfluas. Du junulinoj kaj du junuloj interparolas: kien ili fuĝu, se komenciĝos batalo. Ili decidas direkti sin pli proksime al ambasadoj.

Moskvo, aŭgusto 1911

La Kaliningradaj demokratoj la 21an de aŭgusto sekvis la okazaĵojn en Moskvo, aŭskultante la programojn de “Radio Libero” sur la ĉefplaco. La postamento de la monumento Lenin transformiĝis al tribuno por spontanaj paroladoj. Maljuna opoziciulo, ne sukcesinte regi siajn emociojn, mortis sur la tribuno mem — lia koro paneis. Kiam la radio informis, ke la puĉistoj kapitulacis, Kaliningrado reagis: kvar el la manifestaciantoj, ankaŭ Alen Kris bone konata al la legantoj de La Ondo, supreniris sur la tegmenton de la urbodomo, en kiu situis la urba komitato de KPSU kaj la urba plenumkomitato, kaj levis la Ruslandan trikoloran standardon — inter la unuaj en la lando. Oni povas diri, ke estis turnita paĝo en la historio.

Nur poste evidentiĝis, kio efektive okazis sub la vualo de ĉi tiu tragikomedia foireca spektaklo, sed tiam la eŭforio regis en la animoj kaj en la koroj. Temas pri la animoj kaj koroj de tiuj malmultaj, kiuj propravole estis engaĝitaj en la ritan dancadon sur la placo. Sed, ripete, la plejparto de la loĝantaro rilatis al ĉi tiuj eventoj kiel al spektaklo, ne pli. La rusoj denove konfirmis sian reputacion de tro ŝtateca popolo. Ŝtateca ne en la senco de la lojaleco al la ordo, sed en la senco de nekapablo al memorganiziĝo, nekapablo entrepreni ion sen ordono de la estraro. Kaj dum la tagoj de la puĉo, kaj en la sekvaj du jardekoj la dominanta rilato de la “konservativa” parto de la socio al ĉio, okazanta en la lando, estis la sola: “Se oni kondukos nin — ni iros; se ne — do ne...” Kion fari? Bedaŭrinde, ni estas tiaj, kiaj ni estas. Efektive, en aŭgusto 1991 ja estis ordono, sed la estraro, malgraŭ la altaj rangoj kaj oficoj, evidentiĝis tro senaŭtoritata kaj necerta pri si mem. La rusa popolo ne akceptis tiun ordonon kiel ordonon veran kaj decidis atendi kaj observi. Ĝi observas ĝis nun...

Sed eble tute ne gravis la personecoj de la gvidantoj de la puĉo. Ekzemple, unu el la iniciatoroj de la “renverso”, brava generalo Valentin Varennikov, en 1994 rifuzis akcepti amnestion en la afero GKĈP, kaj la tribunalo absolvis lin, ĉar evidentiĝis, ke li faris nenion kontraŭleĝan. Ĉu digne? Sendube, jes. “Elstaris viroj niatempe...”, — diris Lermontov. Sed la afero, kiun ili tre heziteme defendis, havis jenan econ — ĝi estis historie malgajnota. La grandega regno en tiu stato, en kiu ĝi estis en aŭgusto 1991, estis mortkondamnita. La meĥanismoj de ĝia memlikvido, metitaj ankoraŭ ĉe la formiĝo de Sovetunio, jam delonge funkciis plenpotence. La gvidantaro de GKĈP nur sugestis la ideon, ĝi montris, al kiu direkto oni povintus iri, sed samtempe ĝi montris ankaŭ, ke fari tion neniu arde deziras — eĉ ne la gvidantoj mem.

La nuntempa historiisto Andrej Zubov skribis: “Plua uzado de perfortaj metodoj flanke de GKĈP kondukus al komenco de sanga interna milito kun katastrofaj konsekvencoj; kaj la puĉistoj ne kuraĝis”. Tamen ni scias, ke post du jaroj iliaj kontraŭuloj verŝis la sangon tute trankvile, ĉar ili firme sciis, ke ili defendas sian propran potencon kaj siajn proprajn riĉaĵojn. Sed en aŭgusto 1991 estis preskaŭ neniu deziranto defendi “la antikvan fabelon”. Tute male, konato de la aŭtoro, kiu tiutempe laboris en unu el la Kaliningradaj distriktaj komsomolaj (t. e., junkomunistaj) komitatoj, rakontis, ke la komsomolaj oficistoj tuj post la publikigo de la ukazo de Jeljcin pri malpermeso de KPSU tre rapide ŝtelis el la komsomola oficejo meblojn kaj aparatojn.

La 19an de aŭgusto de tiu memorinda jaro sur la Venkoplaco de Kaliningrado la aŭtoro renkontis sian konaton — samideanon kaj drink-kunulon. Ili interŝanĝis rigardojn kaj salutis unu la alian en maniero preskaŭ sakrilegia: “Kristo Resurektis!” — “Vere Resurektis!” Sed jam la 21an de aŭgusto, la konato sur la ĉefplaca tribuno diktis salutan telegramon al Jeljcin. La rememoranto tiel ofendiĝis, ke poste li dum tuta monato ne interparolis kun sia konato. Verŝajne, tio estas komprenebla el la ordinara homa vidpunkto, ja tiam la aŭtoro estis apenaŭ 19-jara.

Albert Adylov

La Ondo de Esperanto. 2011, №8–9 (202–203).


Diversaj artikoloj | Hejmo