Tomas Tranströmer T en tekstamaso

2011 ne estis escepto; ĉiam oktobro ekkirlas la karuselon kun la kandidatoj por la Nobel-premio en literaturo. Kaj elfalis, kiel kutime, la “kutimaj suspektinduloj” — Amos Oz el Israelo, Haruki Murakami el Japanio, Adonis kun libana pasporto, kaj ankaŭ la lastminuta “favorato” Bob Dylan.

Tiuj, kiuj bone konas Tomas Tranströmer, diras, ke la decido estas prudenta kaj saĝa; tial la felietonoj en la tuta mondo nuntempe arigas superlativojn post superlativoj. Por la aliaj validas tio, kion skribis sveda tagĵurnalo: “Nun la tuta mondo volas legi liajn poemojn”. Tranströmer jam estas la plej tradukita sveda poeto – li jam haveblas en 55 lingvoj, sed estas evidente nur ŝatata de la feliĉa malplimulto. Almenaŭ en Svedio li estas bone vendanta verkisto: la eldonkvanto de Funebra Gondolo de 1996 atingis 30 mil ekzemplerojn, kio estis sensacio sur la malgranda sveda libromerkato.

Do, nun estas ankaŭ por ni la tempo por konatiĝi kun li. Tranströmer ne skribis multe – lia kompleta verkaro, ekde 17 poemoj de 1954 entute ampleksas malpli ol 400 paĝoj. Li densigas, aŭ kiel diris kritikisto: se bezonatas 10 vortoj, iuj uzas 100 kaj Tranströmer unu. Densigo estas la signo de li. Kaj ankaŭ klaraj bildoj, kiuj ebligas novan aliron al la mondo, tiel la Nobela komitato.

Trankvila giganto

Antaŭ du jardekoj Tranströmer havis apopleksion. Ekde tiam li preskaŭ ne plu povas paroli kompreneble. Nur la edzino Monica komprenas komplete, kion li volas diri. Dum intervjuoj Tranströmer komencas diri kiom multe li povas kaj poste la edzino kontinuas la fadenon kaj la edzo aprobas – bela harmonio de spiritoj. Tranströmer defiis la handikapon. Li devis batali kontraŭ la perdo de la lingvo. Li ĉiam ŝatis vojaĝi. Li sukcesas denove vojaĝi kaj ankaŭ aperas de tempo al tempo dum lirikaj kunvenoj eĉ en Ĉinio. Li estis antaŭ sia malsano unu el la plej vojaĝemaj poetoj – spuroj de vojaĝimpresoj tra la mondo aperas dise:

Juna sinjorino ploris ĝuste en sia manĝaĵo en la hotelo post tago en la urbo.

Li ankaŭ povas denove ludi pianon per lia sana maldekstra mano. Muziko estas unu el la temoj de Tranströmer. En sia juneco li volis fariĝi muzikisto. Li ne atingis tiun celon, sed li estis preskaŭ profesia pianisto:

La kvin kordoj diras ke ni ne povas fidi ion alian kaj ili sekvas nin parton al la vojo tien Kiel kiam la lumo estingiĝas sur la ŝtuparo kaj la mano sekvas — konfide – la blindan manrelon kiu gvidas tra mallumo.

Tranströmer estas sendube meritplena verkisto. La kvalito estas, ke liaj poemoj temas pri la ekzistanta mondo en naturmetafizika robo. Premii preskaŭ silentan verkiston probable estas ankaŭ signalo kontraŭ la amasaj subnivelaj literaturaĵoj, kiuj altrudas sin ĉie sur la merkato. Tranströmer konscias pri tio. Ie li skribis pri la mikreco de sia verkaro, ke ĝi estas kiel “T en tekstamaso”, do facile pretervidebla. La verkoj de Tranströmer neniam obeis al modoj – Tranströmer ja estas engaĝita verkisto. Sed neniam li falis en la kaptilon de politika kliŝo aŭ kiĉo.

Sed tio estas ankaŭ la manko de tiu elekto. La verkaro de Tranströmer jam estas kompleta. La Akademio elektis verkiston, kiu ne plu donas novajn impulsojn, kaj kies plej grava epoko estis antaŭ kvindek jaroj.

La premiito de 2010, Mario Vargas Llosa, daŭre donas novan intelektan stimulon al tiuj, kiuj ankoraŭ legas. Espereble en la sekva jaro la Akademio trovos premienda kandidaton kun pli aktiva voĉo en la nuna kaj estonta tempo.

Wolfgang Kirschstein


Legu artikolojn de Wolfgang Kirschstein pri pli fruaj literaturaj nobelpremiitoj:

Wolfgang Kirschstein. Kiu ŝi estas?: Elfriede Jelinek, nobelpremiito pri literaturo 2004
Wolfgang Kirschstein. Nobela embaraso: Harold Pinter, nobelpremiito pri literaturo 2005
Wolfgang Kirschstein. Libroj, kiuj lumigas homojn: Orhan Pamuk, nobelpremiito pri literaturo 2006
Wolfgang Kirschstein. Amikaro de Doris: Doris Lessing, nobelpremiito pri literaturo 2007
Wolfgang Kirschstein. Iom pala pro la rusto: Jean-Marie Gustave Le Clézio, nobelpremiito pri literaturo 2008
Wolfgang Kirschstein. Pejzaĝoj de senhejmeco: Herta Müller, nobelpremiito pri literaturo 2009
Wolfgang Kirschstein. “Literaturo estas fajro”: Mario Vargas Llosa, nobelpremiito pri literaturo 2010

La Ondo de Esperanto. 2011, №11 (205).


Diversaj artikoloj | Hejmo