Valerij Ŝumakov el la konstelacio Skorpio

de Halina Gorecka

“Mi estas optimisto.
Ĉar tio, pri kio mi okupiĝas,
ne permesas pesimisman humoron.
Necesas ĝis la fino
konservi kredon je sukceso”.

(Valerij Ŝumakov)

 

La 9an de novembro 2011 estas la 80a naskiĝdatreveno de la akademiano Valerij Ŝumakov, fondinto de la moderna Ruslanda transplantologio kaj scienco pri artefaritaj organoj. Dum pli ol 33 jaroj li gvidis en Moskvo la instituton de transplantologio kaj artefaritaj organoj, kiu nun havas lian nomon. Sed ne nur instituto. La nomo “Kirurgo Valerij Ŝumakov” estas donita al stelo en la konstelacio Skorpio.

Plena listo de liaj inventoj, atingoj kaj ordenoj kaj premioj okupus plurajn paĝojn. Ŝumakov, la unua en Sovetunio efektivigis greftadon de koro, hepato kaj pankreato. Ĝis siaj lastaj vivotagoj li gvidis la evoluigon de ĉiuj direktoj de la Ruslanda transplantologio: ekde greftado de organoj kaj histoj ĝis ksenotransplantado (grefto de bestorganoj al homo) kaj kreado de artaj organoj. Miloj da miaj samlandanoj ŝuldas sian vivon persone al la kuracisto Ŝumakov.

Valerij Ŝumakov naskiĝis la 9an de novembro 1931 en Moskvo, en la familio de inĝeniero-konstruisto. Firma decido iĝi kuracisto aperis ĉe la 14-jara lernejano post foliumado de anatomia lernolibro. Li aliĝis al la 1a medicina instituto kaj brile finis ĝin en 1956. Revante iĝi kardiokirurgo, Ŝumakov elektis specialiĝon en topografia anatomio, kiun la plejparto da studentoj opinias komplika kaj sendanka studobjekto. La pene akiritaj konoj igis lin, en la epoko de mallarĝa specialeco, kirurgo-universalisto: li virtuoze efektivigis operaciojn ne nur je koro, sed ankaŭ je renoj, bronkoj, hepato kaj pankreato.

Komence de la 1970aj jaroj Valerij Ŝumakov kun la usona kardiokirurgo Michael Ellis DeBakey ekgvidis la Sovetunian-Usonan grupon pri kreado de artefarita koro. Pli ol dudek jarojn daŭris la kunlaboro inter la du ŝtatoj.

En la postaj jaroj specialistoj de la instituto de transplantologio, unuavice li mem, efektivigis centojn da esploroj pri la problemaro de prognozado kaj preventado de reagoj de forpuŝo, kontraŭimuna terapio, konservado kaj kvalitaltigo de greft-organoj. La instituto aktive partoprenis en kreado de la landa sistemo de eligo, konservado kaj interŝanĝo de organoj, kunlaborante en ĉi tiu sfero kun ĉiuj landoj de la “Sovetunia bloko”.

Komenciĝis provoj pri kreado de artefaritaj biologiaj sistemoj, reproduktantaj funkciojn de hepato, pankreato, lieno. Estis kreita la tekniko de envivigo al sukermalsanuloj de beta-ĉeloj de pankreato prenitaj el gen-modifitaj bestoj.

Tamen la ĉefan taskon la instituto longe ne povis plene realigi. Preskaŭ dudek jarojn Ŝumakov kaj liaj kolegoj dediĉis al akceptigo de diagnozo de morto de cerbo sufiĉa kondiĉo por elkorpigo de organoj. Sed ĉi tiun koncepton oni konsideris nekonforma al la socialisma moralo. Rezulte kreiĝis sakstrata situacio: ja renoj, elkorpigitaj post la halto de koro, taŭgas por grefto, sed hepaton, koron kaj bronkojn necesas eligi nur el la korpo kun la funkcianta koro. La sola fonto de tiaj organoj estas viktimoj de kraniaj-cerbaj traŭmoj nekunigeblaj kun vivo. Tamen la reguloj ne permesis opinii ilin mortintaj ĝis la halto de la koro.

Nur en februaro 1987 aperis provizora permesa dokumento de la sanprotekta ministerio. La unua provo estis malsukcesa, kaj okaze de plia malsukceso la fama kirurgo havus grandajn problemojn kun la “superaj estroj”. Sed la dua operacio pri grefto de koro estis sukcese farita de Ŝumakov la 12an de marto 1988 – bonŝance por la Ruslanda scienco. La pacientino kun nekuracebla kormalsano post la grefto vivis pli ol ok jarojn.

Nur danke al la penoj de Ŝumakov la instituto de transplantologio sukcesis travivi la unuajn jarojn post la perestrojko. Kun minimuma financado oni daŭrigis esplorojn, ekuzis novajn metodojn de organ-greftado. Oni sukcesis eviti komerciĝon: en la plej malfacilaj jaroj du trionoj da pacientoj estis operaciataj en la instituto senpage, la plenan koston pagis nur alilandanoj.

Neniam ĉesis la laboro super la ĉefa projekto de Valerij Ŝumakov – artefarita koro, kiu kapablus konservi vivkapablon de paciento en daŭro de kelkaj jaroj. Sed sen sufiĉa financado oni ne plu povis konkuri kun la impete evoluanta Usona transplantologio, baziĝanta ankaŭ sur la Ruslandaj laboraĵoj. En 2000, kiam en Usono komenciĝis la unuaj enplantadoj de la artefarita koro AbioCor, la Ruslandaj sciencistoj ne sukcesis ricevi eĉ 10 milionojn da rubloj (400 mil dolarojn) por daŭrigi la esplorojn.

Dum sia tuta vivo Valerij Ŝumakov batalis kontraŭ nekompreno kaj antaŭjuĝoj, bremsantaj la evoluon de transplantado en nia lando. Li sukcesis atingi multon: ekzemple, danke al lia persona pledado reprezentantoj de la Rusa ortodoksa eklezio oficiale deklaris permesata la uzadon de kadavraj organoj en medicino.

Valerij Ŝumakov havas du gefilojn kaj kvar genepojn. La edzino de Ŝumakov, Natalja, multajn jarojn laboris kiel anestezisto. Lia filo, kirurgo Dmitrij, nun estas vicdirektoro pri scienca laboro en la instituto de transplantologio. Lia filino Olga estas arteksperto en la galerio Tretjakov. Laŭ la propra konfeso, Valerij Ŝumakov en sia laboro ĉiam iris rande de la ebleco, tenante sin je la devizo: “Antaŭen kaj neniun paŝon retro!”

Liaj konatoj rakontas, ke li ŝatis pasigi festojn kun la familianoj kaj amikoj. Precipe li ŝatis naskiĝtagojn de proksimuloj, Novjaron, Kristnaskon kaj Paskon. Li ŝatis foje fumi bonan cigaron kaj trinki viskion kun sodakvo, manĝi kankrojn, barĉon, ŝafan raguon. En somera tago li, se eble, naĝis en rivero aŭ lago. Multfoje li transnaĝis Volgon. Liaj ŝatataj prozistoj estis Aleksej Tolstoj, Ĉeĥov, Stendhal, Jack London. El la poetoj li preferis Puŝkin, Jesenin, Bayron.

Forta viro, vivĝuanto, kapabla rezisti batojn de la sorto kaj … kora nesufiĉo (insufficiaentia cordis). Valerij Ŝumakov faris operaciojn ĝis siaj lastaj tagoj. Li savadis homojn. Sed lin la operacio ne savis – lia koro estis tro eluzita. Li mortis dimanĉe, la 27an de januaro 2008.

La Ondo de Esperanto. 2011, №11 (205).


Diversaj artikoloj | Hejmo