Kuris lupoj laŭ la stratoj…

Hodiaŭ estas malfacile mirigi loĝantojn de la siberia urbo Tjumeno per nekutimaj veturiloj. Tamen en la Tjumena historio estis du ekzemploj, kiam nian urbon vizitis efektive unikaj “veturiloj”.

La elefanto en ledaj botoj

Ĉiuj scias, ke elefanto estas bonega veturilo – por ĝangalo. Facile malsovaĝigebla kaj instruebla, tiu besto estas la plej malnova buldozo kaj kamiono. Azia elefanto senprobleme transportas sur sia dorso ŝarĝon ĝis 600 kg kaj ŝovas longajn plurmetrajn arbegojn. Tamen nur malmultaj scias, ke tia elefanto foje vizitis Tjumenon, kaj ĝi venis ĉi tien ne en furgono de vaganta cirko, sed sur siaj propraj kruroj, trapasinte laŭ siberiaj vojoj centojn da kilometroj…

Tio okazis en la fora jaro 1831. Tiutempe mamutoj jam formortis kaj ties senharaj parencoj preferis loĝi pli malproksime de tiuj malvarmaj lokoj, kie iam mamutoj loĝis. Do la elefanto venis al ni de sudo, el la fora urbo Kokando, situanta en la okcidenta parto de la Fergana Valo. Tiea ĥano decidis ĝojigi la Ruslandan imperiestron, sendinte al li kiel donacon la azian ekzotikaĵon – elefanton el sia propra bestejo. Fervojoj tiutempe en Ruslando ne ekzistis, la pezo kaj la grandeco de la donaco superis la eblecojn de plej fortaj tirĉevaloj. Do la elefanto estis sendita al Sankt-Peterburgo… perpiede.

Eskortata de la ĥanaj senditoj, ĝi iris tra Petropavlovsko ĝis Tjumeno kaj de tie ekiris al la gubernia ĉefurbo Tobolsko. La 24an de aŭgusto neordinara procesio venis al Tobolsko kaj haltis por longa paŭzo. Tobolskanoj konstruis por la elefanto vastan kabanon kun ligna planko kaj ĉiutage nutris la eksterkutiman beston per kvar pudoj da greno (64 kg).

Sed ve, post 77 tagoj alvenis la sciigo pri fiasko de la diplomatia misio. La Ruslanda imperiestro deziris akcepti nek senditojn de la Kokanda ĥano, nek ties donacojn. La 10an de oktobro la ekzotika kolono ekiris reen. Ŝajnas, ke Aziaj gastoj jam bone konatiĝis kun la siberia klimato, kaj ili fundamente preparis la elefanton al la longa revenvojo. Por la giganto oni kudris lanan mantelon kun ŝaffela subŝtofo, kaj anstataŭ “pneŭmatikaj tegaĵoj” surpiedigis ledajn botojn. Tamen la elefanto, kutimiĝinta al la komforta kabano, de tempo al tempo lasis la itineron kaj impetis reen, al la varma ĉevalejo en proksima vojstacio. Verŝajne tio estis la unua kaj lasta okazo, kiam sur la Tobolska landvojo oni povis vidi eskortantojn kun lancoj enmane persekutantajn la elefanton en ledaj botoj…

Rusa taĉmento kondukis la bestegon ĝis la arbaro Ĝeti Konur, situanta apud la urbo Karaganda. Oni scias, ke la 11an de decembro ĝi trairis la urbon Akmolo (nun Astano, la ĉefurbo de Kazaĥstano). Pluaj spuroj de la siberia pioniro perdiĝis en la sablaro de Turkestano…

Paro da grizaj “trotĉevaloj”

El desegnofilmo Ferioj en Prostokvaŝino, ŝategata de ĉiu ruslandano, ni scias, ke en Ruslando estas ne nur rajdĉevaloj, sed ankaŭ rajdkatoj kaj eĉ rajdakademianoj. Tamen jungitaro, veninta al Tjumeno antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj, ŝokis eĉ spertajn vojaĝistojn. Kaj tion kaŭzis ne malgrandeco de la ĉareto, nek la nekutima familinomo de la vojaĝanto – Josef Repeček – Tjumeno ja multon vidis. Tiutage, timigante renkontatajn ĉevalojn, terurante hundojn kaj ŝokante frostiĝintajn burĝojn, laŭ urbaj stratoj kuris… du junaj lupoj, tirantaj la ĉareton kun sidanta viro.

Ĉi tiu historio komenciĝis ĉirkaŭ 1904 kaj apenaŭ ne finiĝis tuj tragike por la ĉefaj herooj. Tiujare ĉeĥa lutisto Josef Repeček revenis al la urbo Ĉita post laŭvica veturado laŭ najbaraj vilaĝoj. Proksime preterkuris luparo, kiu taksis la aperon de la neparhufulo kiel la signalon al tagmanĝo. La malfeliĉa ĉevaleto estis disŝirita de la grizaj rabobestoj, sed la kuraĝa metiisto sukcesis poste fuĝigi la bestaron, mortiginte ĉe tio lupinon. Kiel predon li prenis du lupidojn el la lupkuŝejo, taksinte tion justa rekompenso kontraŭ sia perdo.

De tiam anstataŭ ĉevalo Repeček uzis tiujn ĝemelojn. Foiroj, histrionejoj, popolaj festoj – la entreprenema ĉeĥo ĉeestis ĉie kun siaj grizaj “trot-ĉevaloj”. Printempe 1909 Repeček ekveturis por mirigi la ĉefurbon de la Ruslanda Imperio, Sankt-Peterburgon, decidinte traveturi la tutan landon helpe de siaj lupoj. Li ne havis kaŭzojn por tro hasti – kun tia bestaro famo estis al li garantiita – do en ĉiu vilaĝo aŭ urbo li haltis por promenigi infanojn kaj aranĝi spektaklojn kontraŭ modesta pago. La rapido de la ĉareto, kies forto egalis al la du lupaj povoj, estis averaĝe 60–70 verstoj tage laŭ bona vojo kaj iom malpli laŭ tiu malbona.

Somere 1910 la “arbara frataro” alkuris Tjumenon, kie la tutan grupon eternigis la loka fotisto Rodionov. Verŝajne, tio estas la lasta fotaĵo de la metiisto-vojaĝisto. Apenaŭ forlasinte Tjumenon, Repeček malsaniĝis kaj baldaŭ forpasis en la apuda vilaĝo Uspenskoje. Liajn “trot-ĉevalojn” prenis al si la vilaĝano Ryŝkov, sed ili tre sopiris sian mastron kaj nur mallonge postvivis lin.

Kaj dum multaj jaroj maljunaj urbanoj ridigis siajn nepojn per rakontoj pri la lupa jungitaro, kuranta laŭ la ĉefaj stratoj de Tjumeno…

Lupoj

En la Tjumena regionografia muzeo estas konservata foto de Repeček kaj ties tirbestoj. Al la foto estas algluita artikolo el malnova gazeto, kiu informas pri la morto de unu el la lupoj, kiu ne povis vivi sen sia forpasinta mastro.

Stanislao Belov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2012, №3 (209).


Diversaj artikoloj | Hejmo