ГерценAleksandro Herzen: Iom da suno en friska akvo

Antaŭ ducent jaroj, la 25an de marto (Gregorie: la 6an de aprilo) 1812 naskiĝis Aleksandro Herzen (ruse: Aleksándr Ivánoviĉ Gércen, 1812–1870) – eble, la plej originala figuro en la listo de la rusaj herooj de l' spirito de la 19a jarcento.

Infano ne tute legitima de tute fremdeca patro, li portis la inventitan germanan nomon, sed profitis privilegiojn de nobelo.

Infano de siaj epoko kaj lando kaj samtempe eŭropano, li adoptis, pli ĝuste, adaptis la filozofian modon germanan, la francan socian doktrinon kaj la anglan pasion al natura scienco. Sed li ĉiam restis kritika en la apliko de iuj ajn tendencoj aŭ sekvo de iuj ajn skoloj. Oni povas diri: li ĉie sekvis sian propran padon kiu ofte kondukis lin malproksimen de la rutina vojo.

Ĉu naturdevena, ĉu edukita, lia sendependeco faris lin unika silueto sur la intelekta horizonto de la jarcento.

Herzen estis idea okcidentano, sed tiom kritika rilate al la disvolvo de la Eŭropa civilizacio, ke lia situo povis, laŭvole, konsideriĝi kiel plene kontraŭeŭropista. Samtempe, li ne ĉesis esperi pri la rusa komunumo… Fidela al sia intelekta skrupuleco, li tamen ridetis skeptike, kiam lia amiko Miĥail Bakunin alvokis sin bazi sur la kamparana komunuma saĝo.

Былое и думыAnkoraŭ kiel knabo, Herzen ĵuris lukti por la libero de sia patrio. Scenoj de reala vivo, kiujn li observis ĉirkaŭe, kaj la receptoj de solvo de sociaj problemoj, kiujn li legis en francaj libroj, formis lian projekcion de vivo kaj li iris laŭ tiu projekcio.

Studento de la Moskva universitato, Herzen sin koncentris sur matematiko kaj naturaj sciencoj. Tre tipa por li elekto. Lia denaska inklino al historio kaj literaturo postulis restarigi ekvilibron: specialiĝo mutilas intelekton.

Post sukcesaj studoj, nelonga ŝtatservo, fruktodona literatura laboro kaj du ekziloj kaŭze de “kontraŭleĝa aktivado”, Herzen forlasas – por ĉiam – Ruslandon. Estas la jaro 1847. (Herzen havas 35 jarojn.) Li loĝas komence en Francio, poste (de 1852) en Anglio. Tie, en Londono, li lanĉas sian faman projekton de presa propagando: ege gravan iniciaton por la progresista evoluo de sia patrio.

La titana figuro de Herzen sin apertas trans la ekstrema – mirinda – riĉeco de liaj komunikaj rilatoj. La plej grandaj intelektaj kaj moralaj aŭtoritatoj de Eŭropo de plej diversaj tendencoj kaj politikaj opinioj fieris esti liaj amikoj. Soleca kaj sendependa menso, li ne estis izolita de la komplekso de ideoj kiuj satigis lian penson pli freŝe kaj pli varie ol tiun de multaj famaj sampartianoj.

Herzen kiel socia pensulo kredis la socialisman futuron de la homaro, kio estis sufiĉe komuna kredo de la epoko. Sed, kontraŭ tiu konsola optimismo, li tute ne kredis favoran evoluon de la Okcidenta civilizacio kiun li rigardis deinterne. “Degenero”. Per tiu vorto li difinis la socian proceson en Eŭropo post la franca krizo de 1848. Degenero paŝanta al sistema degenerado. (Kaj kion vi volas? Kion vi povas atendi de la landoj posedataj de butikanoj kaj komercistoj?)

Herzen kiel memora kaj beletra verkisto meritas specialan mencion. Lia lingvaĵo preterpasas la tradicion de Puŝkin. Neregula, originala, kiel la aŭtoro mem, la lingvaĵo de Herzen produktas absolute siaspecan, neripeteblan efekton. Al tiuj, kiuj tute ne konas lin kiel aŭtoron, mi rekomendas trovi kaj legi Pasintecon kaj pensojn, memorverkaĵon kristaligintan lian sperton en unikan dokumenton de historio, valoran specimenon de literaturo kaj sintezan produkton de potenca menso.

Se oni devigus min doni bildan nuancon al tiu fenomeno de kreo kaj personeco, kiu ĉirkaŭprenus en si la heroon de mia kurta skizo, mi preferus tian: iom da suno en friska akvo.

Alen Kris

La Ondo de Esperanto, 2012, №4 (210).


Diversaj artikoloj | Hejmo