Rousseau

Li ree estas…

“Ne amu min, amu la mian!”, – diris foje Nikolao Berdjaev. Tiu formulo ideale konvenas al la personeco de Jean-Jacques Rousseau, naskiĝinta antaŭ 300 jaroj, la 28an de junio 1712 en Ĝenevo. La franca filozofo havis dumvive duoblan famon: abstraktan kaj konkretan, art-sciencan kaj individuan, kaj la du famoj ĉiam pli disiĝis ĝis lia fizika morto. Poste, ĝis nun, restis leĝe la unua, kiu estas gloro.

Rousseau, sendube, estas granda stilisto. Lia prozo portas ŝarĝon de inspiro, li elektrizas la temon, la objekton de la skribo, la procedon de la lego kaj – nature – la leganton. Estas troa la demando: ĉu oni povas atingi tiun kaj tian efikon per sole stilistaj artifikoj? Do ne, – malgraŭ oftaj akuzoj pri kontraŭdireco, diletantismo, malprofundo de lia idearo, la enhavo de la verkoj de Rousseau restas la baza parto de lia dumviva kaj postmorta sukceso.

Sed kia paradokso, homo kiu diras ke la kulturo pereigas – al la publiko kredanta la progreson, kiu asertas ke ne la penso sed la sento meritas respekton – al la publiko diiganta la racion, tiu homo iĝas spirita aŭtoritato, profeto, la plej influa persono de la intelekta horizonto de sia epoko!

Verŝajne, ni devas rigardi pli ol la ideologian surfacon, pli ol sloganojn kaj ĉefvortojn – por riveli veran enhavon de la mesaĝo de Rousseau.

“La natura rajto, kiel ajn difinita, ne povas permesi ke infano gvidu maljunulon, ke stultulo regu la saĝulon, kaj ke eto da homoj dronu en lukso dum la ego bezonas la plej necesan”. Ĉu tiun citaĵon oni konsideru racionalista, ĉu sensualista? Ĝi estas tamen racia kaj samtempe – plena de sento.

“Rezigni sian liberecon signifas rezigni sian homan valoron, sian rajton de homo, eĉ ties devojn”. Ĉu ne racia kaj samtempe senta estas tiu apologio de libereco?

“Kaj kio koncernas la riĉecon – neniu homo devas esti tiom riĉa por aĉeti la alian, kaj neniu tiom povra por esti devigita sin vendi”.

La lasta citaĵo tuŝas doloran kordon de nia hodiaŭa civilizacio. Ĝi ŝirpasas tiun eternan nervon de la socia kunekzisto. Jean-Jacques Rousseau ne restas por ni kiel etapo de penso, kiel historia tipo, kiel heroo de panteono – li ree estas – soldato en la armeo de la universa justeco, en tiu armeo, kies taĉmentoj batalas nun sur la stratoj de urboj de la mondo – jen en Nov-Jorko, jen en Londono, Parizo, Ateno, Romo, Moskvo, Barcelono.

Nia postmodernisma epoko taŭgus por ilustri la Rusoan paradokson pri la regresa efiko de scienca kaj arta progreso. Jean-Jacques Rousseau apenaŭ komprenus la diskurson de Jacques Derrida. Ne tial ke ĉi-lasta kaŝas en si tro komplikan scion. Sole ĉar ĝi principe rezignis la sencon.

Feliĉe por ilia memrespekto, la nunaj gigantoj spiritaj neniom divenas pri tiaj mankoj – por tio ili jam ne havas necesan nocian instrumentaron.

Alen Kris

La Ondo de Esperanto, 2012, №6 (212).


Diversaj artikoloj | Hejmo