Verkistoj estas kuracistoj de la socio

Mo Yan, nobelpremiito pri literaturo 2012

Mo Yan

Ĉi-jare la Nobela komitato donacis al mi novan verkiston. Mi devus danki ilin pro atentigo pri tiu evidente interesa verkisto. Ofte oni konsideras nur tiujn verkistojn, kiuj vivas en iu okcidenta lando. Tial ideologio ankaŭ funkcias kiel ŝtopilo, kaj pro tio la verkoj de Mo Yan ne estas vaste konataj.

La ŝtataj amaskomunikiloj bonvenigas la premion por Mo Yan kiel la unuan Nobelpremion por ĉino. Tio signifas, ke ili ne kalkulas la premion por Gao Xingjian en 2000. Kaj ili forgesis ankaŭ la Pacpremion por Liu Xiabo en 2010, ĉar Liu estas por la potenculoj de la komunista ŝtato subfosanto de ilia ŝtata ordo. Ekde tiam frostas la rilatoj inter Norvegio kaj Ĉinio. Eble atribuo de la premio al verkisto ene de la sistemo senfrostigos la rilatojn inter ambaŭ landoj.

“Mo Yan”, – tiujn vortojn kun la signifo “ne parolu”, “ne malkaŝu viajn pensojn kiam vi estas ekstere” diris la gepatroj al sia filo, naskita kiel Guan Moye. Kiam la frenezaĵoj de la “kultura revolucio” furiozis en Ĉinio, li devis forlasi la lernejon kaj labori en kamparo kaj poste en fabrikoj. La komunistoj sub la gvidado de Mao Zedong opiniis, ke tia okupado estas pli eduka ol lernejo. Kiam li estis 20-jara, li sukcesis aliĝi al la armeo, spite al antaŭa klasifiko kiel “malbona elemento”.

En la armeo li povis studi kaj tie li fariĝis verkisto kun la pseŭdonimo Mo Yan.

Spertuloj pri la ĉina literaturo asertas, ke Mo malkaŝas la aĉajn aspektojn de la nuntempa ĉina socio, speciale per uzado de ruzaj personoj el la vasta folkloro. Tie liaj protagonistoj suferas senlime, kaj samtempe ankaŭ la povo de la tiranoj estas senlima.

Mo do kritikas, sed ne ribelas. Li estas dungito de la ŝtato kaj tiel li devas akcepti la regulojn de la Granda Frato. La reĝimo ja povas mordi, kiel Mo spertis en 1995. Tiam li verkis romanon, kiu ne plaĉis al la aŭtoritatoj kaj devis verki senkulpiĝon. Intertempe li estas tiel fama en Ĉinio, ke li ne plu timas la cenzuron. Probable li cenzuras sin mem kaj scias, kion li povas aŭdaci. Modesta kritiko estas pli bona ol neniu kritiko; la verkoj de tiuj, kiuj vivas ekster Ĉinio ne havas grandan eĥon en Ĉinio. Ni devus ankaŭ aŭdi tiujn, kiuj havas kritikan distancon kaj tamen restas en la sistemo.

Wolfgang Kirschstein


Mo Yan

Lupo

La lupo fotis nian grasan porkon. Mi sciis, ke li portos la filmon al fotovendejo ĉe la pontokapo por procezigi ĝin, tial mi rapidis tien kaj atendis malantaŭ la pordo. Mia hundo estis malantaŭ mi, ĝiaj nukoharoj starigitaj, grumblo turniĝis en ĝia gorĝo. La komizo en la vendejo senpolvigante la vendejtablon ordonis al mi eligi la hundon de tie. “Nigrulo, – mi diris, – iru hejmen”. Kiam li obstine rifuzis, mi prenis lin ĉe la orelo kaj klopodis fortiri lin. La rezulto estis kolera mordo al mia pantalono. “Vidu, – mi diris al la komizo, montrante la truon en mia pantalono, – li ne iros”. Ŝi nur senvorte gapis al li. La lupo alvenis ĉirkaŭ la deka dum tiu mateno. Li transformis sin mem en helhaŭtan mezaĝan viron en blu-kakia tuniko, kiu ege paliĝis pro troa lavado. Spuroj de kreto sur la maniko indikis, ke li estis instruisto de matematiko en altlernejo. Sed mi sciis, ke estis lupo. Li povis transformi sin je iu ajn li deziris, sed li ne povis mistifiki min. Li kliniĝis super la vendotablo, prenis la filmon el sia poŝo kaj estis dononta ĝin al la komizo, kiam mia hundo atakis lin mordante lian pugon. Ŝrika krio akriĝis el lia buŝo kaj lia dikfela vosto ŝveliĝis en lia pantalono. Sed tio malfortiĝis preskaŭ subite. La kapablo trankviliĝi tiom rapide indikis, ke liaj taoismaj praktikoj jam estis treege evoluintaj. Mia hundo lasis lin kaj forkuris kaj mi rapidis por kapti la filmon el lia mano. Tio kaŭzis alarmitan gapon kaj krion de la komizo: “Kion vi imagas al vi mem, fari tian kaprican akrobataĵon?” – “Li estas lupo”, – mi ekkriis. Ĝi reagis ŝajnigante la aspekton de iu malbone traktita kun iuspeca amara rideto kaj etendis siajn manojn por pruvi senkulpon de la akuzo kaj senpovon por refuti ĝin. “Redonu la filmon”, – postulis la komizo, sed tiam li jam iris el la pordo kaj mi sciis, ke li malaperos senspure atinginte la eksteran pordon. Kiel atendite, la strato estis dezerta, neniu animo videblis.

Kiam mi revenis hejmen, nia porko kuŝis tie kun ŝire malfermita ventro, danke al tiu lupo. Mia hundo, grave vundita, kaŭris en la angulo kaj hurletis lekante siajn vundojn.

El la angla elĉinigo de Howard Goldblatt
tradukis Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto, 2012, №11 (217).


Diversaj artikoloj | Hejmo