Manĝi kaj paroli en Kaŭkazo

Armenio

Mi kaj mia edzino Anna ĉeestis la Mezorientan Kunvenon (MK) en Armenujo kaj krome vojaĝis en Kartvelujo. La redakcio invitis min skribi pri niaj spertoj rilate al lingvo, do al la raporto de Renato Corsetti aperinta en la junia Ondo mi aldonas kelkajn rimarkojn pri lingvo… kaj pri manĝo, kio estis ankaŭ interesa por ni.

Pri manĝado

Mi manĝas vegane kaj Anna manĝas vegetare. Ni iom supozis, ke en la iom tradiciaj konservativaj kulturoj de Armenujo kaj Kartvelujo, vegetarismo ne estas populara nek vaste konata – des malpli veganismo! Ĉar grava parto de MK evidente estis komuna manĝado ĉiutage, ni do demandis la ĉeforganizanton Karine Arakeljan pri la ebloj. Ŝi ne havis multan sperton pri veganismo, sed tute afable petis pliajn informojn pri la afero, kaj certigis nin, ke ŝi aranĝos veganan manĝon por ni, tiel ke ni ĉiam povos komune manĝi kun la grupo. Kaj jen tiel estis!

Ni estis tre agrable impresitaj de ŝia zorgado en ĉiuj el la antaŭaranĝitaj restoraciaj komunaj manĝadoj, ke mi kaj Anna ricevu iajn veganajn ĉefpladojn, ne nur grandajn kaj bongustegajn, sed ja laŭ la armena kuirarto, do ni estis tre dankaj pro tiu gastama zorgado. Laŭ manĝa vidpunkto, la vojaĝo estis tute sukcesa kaj sategiga! Ni jam konis iujn armenajn manĝojn, kiuj plaĉas al ni, danke al armena restoracio en nia pollanda hejmurbo, sed ja estis bonege malkovri kaj ĝui tiom pli multajn diversajn aŭtentajn bongustaĵojn de la regiono. Jen bona kaj espereble inspira ekzemplo por aliaj aranĝoj en ne tre vegetaraj kulturoj.

Armenio

Komuna manĝo en MK (Foto: Gavriel Zeevi)

Krome, kvankam la koncepto de vegetara kaj vegana dieto ja apenaŭ disvastiĝis en tiuj du landoj, ni trovis surprizan manieron elturniĝi, danke al konsilo de Esperanta amiko loĝanta en Tbiliso: pro religiaj kialoj, multaj armenoj kaj kartveloj fastas regule laŭ loka kristana kutimo, kaj tute koincide, tiu fasto ne signifas, ke oni ne manĝas entute, sed signifas, ke oni ne manĝas bestajn produktojn – do tute koincide kaj pro aliaj motivoj ol niaj, ilia fasto estas simple vegana manĝado! Do ni lernis peti “fastan” manĝon en la lokaj lingvoj. Tiel, kiam ni solaj esploris promene, ni sukcesis facile kaj certe aĉeti vere veganan manĝon, ekzemple ĉe la oftaj kioskoj vendantaj bongustegajn freŝajn panaĵojn kun diversaj legomoj interne, sen zorgi pri konfuzoj pri “ĉu fiŝaĵo estas vegetara? ĉu ovoj estas veganaj?”, ĉar ĉiuj vendistoj verŝajne komprenas, kio estas fasta manĝo! Interese, ke turistaj gvidlibroj kiel Lonely Planet havas kelkajn pesimismajn konsilojn por vegetaranoj kaj veganoj, sed tute ne menciis ĉi tiun tre efikan fastan mendoteĥnikon!

Pri lingvoj

Malkiel dum multaj el niaj diverslandaj vojaĝoj, ni trovis, ke en Armenujo kaj Kartvelujo la angla lingvo estas ne tre utila (krom en butikoj aŭ restoracioj klare destinitaj al eksterlandaj turistoj). Ambaŭ landoj havas siajn proprajn unikajn lingvojn kun siaj propraj unikaj alfabetoj. Do plejparte vizitantoj devas dependi de la rusa lingvo, kio estis nekutima sperto por ni. Mi tute ne scipovas la rusan, sed Anna iom parolas ĝin, kaj ŝi ĝuis ekzerci sian rusan dum la vojaĝo dum ni aĉetis manĝon, biletojn, kaj tiel plu.

Eĉ evidente edukitaj riĉaj homoj ofte parolis ruse sed ne angle. Ekzemple, negocisto en moda kompleto, kiu afable helpis nin trovi buseton en labirinta busostacio, tute ne parolis angle. Simple, por la armenoj kaj kartveloj la rusa estas natura dua lingvo, kiel konfirmis al mi kelkaj el la lokaj esperantistoj, dum ni parolis pri la uzado de la rusa. Nur junaj studentoj ŝajnis paroli la anglan pli bone ol la rusan (kaj en Tbiliso svarmis lernolibroj pri la angla por studentoj). Iam Anna ruse petis informon de junuloj, kaj ili ne komprenis ŝin kaj respondis angle – malofta okazo dum nia vojaĝo!

Por mi kiel eksterulo estis trafega kontrasto inter la situacio de la rusa lingvo tie kaj ĝia situacio en Polujo, kie la rusa estis trudita desupre de Sovetunio post la dua mondmilito, kaj (laŭ miaj polaj konatoj) poloj plejparte ne volis lerni aŭ uzi ĝin, ĉar ĝi estis la trudita lingvo de la subpremanta potenco. La ne tiel liberiga sovetunia “liberigo” de Polujo de la nazioj, kiu enkondukis postajn mizerajn jardekojn, estas sufiĉe evidenta klarigo. Do tio scivoligis min, kial la sinteno de armenoj kaj kartveloj al la rusa estas tiel alia? Ĉu nur temas pri la paso de tempo? Kiam la rusa unue estis trudita sur Armenujon kaj Kartvelujon de Sovetunio, ĉu homoj simile malemis lerni kaj uzi ĝin, kaj nur post kelkaj generacioj ĝi fariĝis jam normala akceptita afero (simile al, ekzemple, la angla en Barato?) Aŭ ĉu temis pri tio, ke Polujo restis nur satelita lando sub influo de Sovetunio, dum Armenujo kaj Kartvelujo estis partoj de Sovetunio? Mi aŭdis, ke en la frua sovetunia tempo, Armenujo iom prosperis, do supozeble tio helpis favorigi lokajn sintenojn al la rusa lingvo. Ĉiuokaze, la diferenco inter armenaj kaj polaj sintenoj al la rusa estis tre interesa por ni!

Krome ni rimarkis, ke la rusa evidente restas kvazaŭ-esperanteca interlingvo inter homoj de la ekssovetuniaj landoj, ĉar dum la kongreso ukraina kun armenaj esperantistoj ofte senkonscie “krokodilis” ruse! Mi kaj Anna ŝercis inter ni, ke estus bele, se ekzistus ia vere internacia lingvo, kiun tiuj malsamlandanoj povus uzi por interkompreniĝi :)

Russ Williams

La Ondo de Esperanto, 2013, №8-9 (226-227).