MunroLa 13a virino

Alice Munro, Nobel-premiito pri literaturo en 2013

Bone, ke la svedoj denove kapablas elekti kandidaton nur pro literaturaj meritoj. Alice Munro estas preter politiko kaj ideologio – verkistino, kiu retrovas la grandan socion densigita en vilaĝo. Kaj por si mem ŝi trovis la epiteton “verkanta dommastrino”.

Ŝia vojo al verkado kaj publikigo estis longa kaj nerekta. Ŝi naskiĝis en kamparo. Tamen ŝi ricevis stipendion kaj povis studi ĵurnalismon dum iom da tempo – ĝis ne plu estis mono. Ŝi edziniĝis por havi viron, kiu povus prizorgi la bezonojn. Munro komencis verki, sed pro dommastrinaj farendaĵoj ne estis sufiĉe da libertempo por plani grandan romanon: “Mi havis etajn infanojn. Mi ne havis helpanton. Tio okazis antaŭ la tempo de aŭtomata lavmaŝino, se vi vere kapablas kredi tion. Neniel mi povis havi pli da tempo. Mi ne povis rigardi antaŭen kaj diri: por tio mi bezonas tutan jaron, ĉar mi pensis, ke ĉiam povus okazi io, kio forprenus de mi la tutan tempon. Do mi verkis en eroj kaj pecoj kun limigita tempo”.

Munro verkas pri virinoj en ŝia regiono, okcidenta Ontario. Sed ŝi ne nepre prenas la etikedon feminista verkistino: “Kompreneble, mi verkas pri virinoj – ja mi estas virino. Mi ne scias, kiel oni nomas virojn, kiuj plejmulte skribas pri viroj. <…> Mi estas feminista en tiu senco, ke mi opinias la spertojn de virinoj grava”.

Iom post iom ĵurnaloj komencis publikigi ŝiajn verkojn. Redaktoroj opiniis, ke ŝia stilo estis “vulgara”. Nur en sia 37a vivojaro Munro debutis libroforme. Poste ŝi kolektas bukedon da prestiĝaj premioj, kaj nun – la plej prestiĝan de la mondo. Ŝi estas la 13a virino, kiu ricevis ĝin.

Kvankam la rakontoj de Munro situas en specifa parto de Kanado, ŝi ne estas regiona verkistino. “Por mi la regiono estas grava, ĉar mi sentas ĝin tre vivece, sed mi ne opinias, ke mi verkas pri spertoj limigitaj al tiu regiono. <…> Mi ne opinias, ke la plej grava afero pri regiono estas vivigi la regionon. <…> Mi opinias, ke temas pri vivigo de tio, kion vi scias pri la vivo”.

Prave. Supraĵe okazas malmulte en la rakontoj de Munro, sed interne okazas multe da aferoj – neantaŭvideblaj, foje malicaj, foje banalaj. Ĉion, kion homaj mensoj povas elpensi, serĉante iom da feliĉo, ni povas retrovi en ŝiaj rakontoj. Stranga, granda verkistino, kiun oni sendube legos post 100 jaroj.

Wolfgang Kirschstein


Alice Munro

Knaboj kaj knabinoj

(fragmento)

Munro

Estis bela tago, kaj ni iris tra la korto, kolektante arbobranĉojn, kiujn la vintraj ŝtormoj forŝiris. Oni diris fari tion, kaj ni volis uzi ilin por fari indianan tendon. Ni aŭdis Floran heni, poste la voĉon de mia patro kaj la krion de Henry, kaj ni kuris al la staloj por vidi, kio okazis.

La stalpordo estis malfermita. Henry ĵus ellasis Floran, kaj ŝi forkuris de li. Ŝi libere kuris en la korto, de iu al la alia. Ni grimpis al la palisaro. Estis interese vidi ŝin kuri, heni, stari sur la malantaŭaj piedoj, pranci kaj minaci kiel ĉevalo en vakerfilmo, senbrida farmĉevalo, kvankam ŝi estas nur maljuna kaleŝulino, ruĝbruna ĉevalino. Mia patro kaj Henry postkuris ŝin kaj klopodis kapti la svingiĝantan tenilon. Ili klopodis peli ŝin en angulon kaj preskaŭ sukcesis, kiam ŝi kuris inter ili kun la sovaĝaj okuloj kaj malaperis post la angulo de la stalo. Ni aŭdis la klaketadon de la stangoj kiam ŝi saltis super la palisaron kaj Henry kriegis: “Nun ŝi estas en la kamparo”.

Tio signifis, ke ŝi estis en la longa L-forma kampo ekster la domo. Eble ŝi atingus la centron de la pasejo, ja la pordo estis malfermita, la kamiono estis veturinta en la kamparon ĉi-matene. Mia patro vokis min, ĉar mi estis trans la palisaro, plej proksime al la pasejo: “Iru, fermu la pordon!”

Mi kuris tre rapide preter la arbo, kie pendis la balancilo, saltis super fosejon al la pasejo. Jen estis la malfermita pordo. Ŝi ne estis elkurinta, mi ne povis vidi ŝin sur la strato, ŝi probable kuris al la alia flanko de la kampo. La pordo estis peza. Mi levis ĝin el la gruzo kaj portis ĝin trans la veturejo. Mi estis duonvoje, kiam ŝi vidiĝis, galopante rekte al mi. Estis ĝuste sufiĉe da tempo por meti la ĉenon. Laird transgrimpis la fosejon por helpi min.

Anstataŭ fermi la pordon, mi malfermis ĝin, kiel plej eble mi povis. Mi ne decidis fari tion, mi simple faris. Flora ne malrapidiĝis, ŝi galopis preter mi kaj Laird saltis supren kaj suben kriante: “Fermu ĝin, fermu ĝin!”, kvankam estis jam tro malfrue. Mia patro kaj Henry aperis en la kampo unu momenton tro malfrue por vidi, kion mi estis farinta. Ili nur vidis Floran survoje al la urba strato. Ili pensis, ke mi ne sukcesis veni ĝustatempe.

Ili ne perdis tempon por demandi min pri tio. Ili revenis al la stalo por preni la pafilon kaj tranĉilojn, kaj metis ilin sur la kamionon, poste ili turnis ĝin kaj rapidis trans la kampo en nian direkton. Laid kriis al ili “Mi ankaŭ venu! Mi ankaŭ venu!”, kaj Henry haltigis la veturilon por enpreni lin. Mi fermis la pordon, kiam ili estis for.

Mi supozis, ke Laird rakontos al ili, kaj mi pensis, kio okazos al mi. Mi neniam malobeis mian patron, kaj mi ne povis kompreni, kial mi faris tion. Flora ne vere eskapus. Ili kaptos ŝin kun la aŭto. Kaj se ili ne kaptos ŝin ĉi-matene, iu vidos ŝin kaj telefonos al mia patro hodiaŭ posttagmeze aŭ morgaŭ. Ĉi tie ne estis sovaĝa lando por ŝi, ni bezonis viandon por nutri la vulpojn, kaj ial ni bezonis vulpojn por vivteni nin. Mi nur faris ĉiam pli da laboro por mia patro, kiu jam sufiĉe laboris. Kaj se la patro ekscius tion, li ne plu fidus min; li scius, ke mi ne plu estas tute je lia flanko. Mi estis je la flanko de Flora, kaj pro tio mi fariĝis senutila por iu ajn, eĉ por Flora. Tamen mi ne bedaŭris, kiam ŝi kuris al mi, mi malfermis la pordon, kaj tio estis la sola, kion mi kapablis fari.

Mi revenis hejmen, kaj mia patrino demandis: “Pro kio estis la tumulto?” Mi diris al ŝi, ke Flora distretis la palisaron kaj forkuris. “Via kompatinda patro”, ŝi diris, “nun li devos ĉasi ŝin en la kamparo. Nu, ne indas plani la tagmanĝon pli frue ol je la unua”. Ŝi formetis la gladbreton. Mi volis rakonti al ŝi, sed ŝanĝis la intencon, iris supren kaj eksidis sur la lito.

Lastatempe mi klopodis ornami mian parton de la ĉambro, kovrante la liton per malnovaj puntokurtenoj, kaj aranĝi por mi mem porvestaĵan tablon kun kelkaj restoj de kretona ŝtofo por jupo. Mi planis fari ian barikadon inter mia lito kaj tiu de Laird por disigi mian ĉambroparton de la lia. En sunlumo la puntokurtenoj simple estis polvaj ĉifonoj. Ni ne plu kantis nokte. Unu nokton, kiam mi estis kantanta, Laird diris: “Vi sonas stulte”, kaj mi simple daŭrigis, sed la sekvontan nokton mi ne komencis. Ĉiukaze ne plu estis tiom da bezono, ni ne plu timis. Ni sciis, ke tie estis nur malnova meblaro, brikabrako kaj konfuzaĵoj. Ni ne sekvis la regulojn. Kiam Laird jam endormiĝis, mi ankoraŭ maldormis kaj rakontis historiojn al mi mem, sed eĉ en tiuj historioj io alia okazis, misteraj ŝanĝoj aperis. Historio eble komenciĝis en la malnova stilo, per spektakla danĝero, iu incendio aŭ sovaĝaj bestoj, kaj portempe mi eble savus homojn, sed poste aferoj povis tute ŝanĝiĝi, kaj iu savis min. Povis esti knabo de nia klaso en la lernejo aŭ eble eĉ sinjoro Campbell, nia instruisto, kiu tiklis knabinojn sub la brakoj. Je tiu punkto la historio longtempe temis pri mia aspekto – kiomlongaj estis miaj haroj kaj kiajn vestaĵojn mi havis; kiam mi estis ellaborinta tiujn detalojn, la vera ekscitiĝo de la historio estis perdita.

La kamiono revenis pli malfrue ol je la unua. La ŝirma tolo estis sur la malantaŭo, kaj tio signifis, ke ene estis viando. Mia patrino devis revarmigi la tagmanĝon. Henry kaj mia patro ŝanĝis en la stalo siajn sangokovritajn kombineojn al normalaj laborvestoj kaj lavis la brakojn kaj nukojn kaj vizaĝojn ĉe la lavujo, metis akvon sur la harojn kaj kombis ilin. Laird levis la brakon por montri spuron de sango kaj diris: “Ni pafis la maljunan Floran kaj tranĉis ŝin je kvindek pecoj”.

“Mi ne volas aŭdi pri tio”, diris mia patrino. “Kaj ne venu al mia tablo en tiu stato”.

Mia patro igis lin forlavi la sangon.

Ni sidiĝis ĉe la tablo, mia patro diris la dankpreĝon, kaj Henry metis sian maĉgumon al la fino de sia forko, en sia kutima maniero; kiam li forprenis ĝin, li igis nin admiri la reliefon sur ĝi. Ni komencis preni la bovlojn kun vaporantaj trokuiritaj legomoj. Laird rigardis trans la tablo al mi kaj diris klare kaj fiere: “Ja estas ŝia kulpo, ke Flora eskapis”.

“Kio?”, diris mia patro.

“Ŝi povintus fermi la pordon, sed ne faris. Ŝi simple malfermis, kaj Flora elkuris”.

“Ĉu tio estas ĝusta?” demandis la patro.

Ĉiuj ĉe la tablo rigardis min. Mi kapjesis kaj glutis mian manĝaĵon kun granda peno. Je mia honto larmoj fluis el miaj okuloj.

Mia patro eligis mallongan sonon de malplezuro: “Kial vi faris tion?”

Mi ne respondis. Mi demetis mian forkon kaj, plu ne levante mian rigardon, atendis, ke oni forsendos min de la tablo.

Sed tio ne okazis. Dum iom da tempo ĉiuj silentis, kaj poste Laird diris en konstata maniero: “Ŝi ploras”.

“Do, bone”, diris mia patro. Li eldiris kun konsento, eĉ bonhumore la vortojn, kiuj por ĉiam senkulpigis kaj forliberigis min. “Ŝi ja estas nur knabino”, li diris.

Mi ne protestis kontraŭ tio, eĉ ne en la koro. Eble estis la vero.

Tradukis el la angla Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto, 2013, №12 (230).