Kio okazas en Skotlando?

Eseo de Ed Robertson

Skotlando

Multaj homoj en la mondo rimarkis, ke lastatempe releviĝis la ideo pri sendependiĝo de Skotlando – pli ol 300 jarojn post la enkorpiĝo de Skotlando en la Britan (aŭ anglan?) Imperion.

Kie estas Skotlando? Ĝi troviĝas en Eŭropo, en la norda parto de la Brita Insularo. Ĝia teritorio sumas 78.387 km², kun 15.000 km da marbordo. Proksimume samgranda kiel Ĉeĥio (78,8 km²), sed prezentata en la veterprognozoj de la BBC malpli granda ol ĝi fakte estas. La loĝantaro de Skotlando estas 5.295.000, do iomete pli ol tiu de Norvegio (5,1 mln), kaj iomete malpli ol 10% de la loĝantaro de Anglio. En 1707, la jaro de la unuiĝo de Skotlando kaj Anglio, ĝi estis 20% de tiu de Anglio. Eble unua indiko, ke ne tre prosperis Skotlando kiel parto de la unuiĝinta ŝtato.

Ĉi tiuj insuloj

“Ĉi tiuj insuloj” estas la politike neŭtrala termino en la oficialaj dokumentoj de la “Angla-Irlanda Konsilantaro”, starigita kiel parto de la nordirlandaj pacaranĝoj. Skotlando ne estas parto de Anglio. En la nuna momento estas du regnoj en la insuloj, kiuj estas plenaj membroj de la UN kaj de la Eŭropa Unio: la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando, mallonge Unuiĝinta Reĝolando, kaj la alia estas la Respubliko de Irlando. Skotlando estas parto de la Unuiĝinta Reĝolando. La aliaj partoj estas Anglio, Kimrio, kaj Norda Irlando. En Britio oni ne havas problemon pri la ideo, ke Skotlando, Anglio kaj Kimrio estas landoj – male al la situacio en Hispanio, kie la oficiala hispania registara lingvaĵo uzata en la teksto de la konstitucio aludas al Hispanio kiel nedisigebla.

Post sendependiĝo Skotlando estus en la sama pozicio, en kiu nun estas Unuiĝinta Reĝolando: en la Eŭropa Unio, sed ne en la Eŭrozono kaj ne en Ŝengenio. Se iam la resto de la Unuiĝinta Reĝolando voĉdonos por eksiĝo de EU, Skotlando restos en ĝi, ĉar la ideo de EU estas pli populara en Skotlando ol en Anglio.

Kiam komenciĝis Skotlando?

La komenco de la loĝatigo de Skotlando estis pli malpli ĉirkaŭ 11.000 a. K., fine de la lasta granda glacia epoko, kiam homoj atingis Skotlandon de Eŭropo. La komenco de Skotlando kiel politika koncepto datiĝas en la romia epoko, kiam la enloĝantoj de tio, kio poste fariĝos Skotlando, sub la gvido de Kalgako rezistis la imperion, kun jenaj vortoj, cititaj de Tacito: “Al rabado, mortigado, ŝtelado ili donas la mensogan nomon imperio; ili faras dezerton kaj nomas ĝin paco”. Estis du muregoj por protekti la Romian Imperion disde atako de kio nun estas Skotlando, konstruaĵoj kompareblaj kun la Berlina muro en pli moderna epoko.

La piktoj kaj la skotoj

Post la romia periodo estis en Skotlando du regnoj. Unu estis la reĝlando de la piktoj, en la nordo kaj oriento. Pikto venas de termino de la romianoj, kiu aludas al la emo de la piktoj tatui sin. La indiĝena nomo estis eble “Kruithni”. Tradicie oni taksis la piktojn militemaj. Modernaj ideoj pri la piktoj estas iom pli simpatiaj. La pikta kulturo estis fama pro arto kaj desegnado, kiu nun fariĝis iomete laŭmoda. La skotoj troviĝis en la sudo kaj okcidento.

En la unuiĝinta Skotlando post 843 p. K. estis pluraj lingvoj: la nordangla dialekto de la antikva angla, la gaela (la antaŭulo de la modernaj skotgaela kaj irlanda), la britona (antaŭulo de la moderna kimra), la pikta (parenca al la britona), kaj miksita regiono kie parolatis la unuaj tri lingvoj. La pikta mortis nelonge poste. En la nuna Skotlando estas tri lingvoj kun iom oficiala statuso: angla, skota, kaj skotgaela.

La angla parolata en Skotlando, precipe la skriba formo, estas preskaŭ identa kun la angla de Anglio mem, sed prononcata kun pli puraj vokaloj ol la norma angla. La skota estas aparta lingvo, kiu deriviĝas de la mezepoka angla, kaj dum la malfrua mezepoko ĝi estis la ŝtata lingvo de la sendependa Skotlando. Nun ĝi estas denaska lingvo de ĉ. 1,5 milionoj da loĝantoj de Skotlando, inkluzive de mi. Ĝi ekzistas nun kiel lingva kontinuo kun la angla, depende de la regiono kaj de la socia klaso de la parolantoj.

La skotgaela estas kelta lingvo tre parenca al la irlanda, kaj reciproke komprenebla, se parolata zorge kaj malrapide. Nun la skotgaela estas denaska lingvo de nur 60 mil skotoj, sed estas televid-kanalo kaj radio-kanaloj, kaj en lernejo po unu en Edinburgo kaj Glasgovo lernantoj povas nun lerni nur en la gaela, krom la edukada sistemo en la nuna koro de la gael-parolanta regiono, la okcidentaj insuloj. En la moderna Skotlando estas ankaŭ la lingvoj de lastatempaj enmigrintoj, el kiuj la plej parolataj estas la urdua kaj la pola.

La militoj de sendependeco

En la frumezepoka Skotlando la reĝo nomiĝis Reĝo de la Skotoj, sed ne Reĝo de Skotlando – tradicia ĉefo de la popolo, kiun oni povus teorie maldungi, kaj tio de tempo al tempo okazis, sed per murdoj. Eĉ se reĝo mortis en sia lito, ofte estis lukto inter la eblaj posteuloj. En 1286 okazis dinastia krizo. La angla reĝo Eduardo I kaptis la okazon por invadi. Post gerila kampanjo, gvidita de William Wallace [Ŭólas], kiu estis kaptita de la angloj kaj ekzekutita en 1305, kaj post pli konvencia milito sub Roberto I Brus, elektita kiel reĝo en 1306, kaj lia filo Davido II, la sendependeco de Skotlando estis savita por kelkaj pliaj jarcentoj.

La rilato inter Skotlando kaj Anglio restis plejparte paca, sed rivala, dum kelkaj sekvantaj jarcentoj, kaj de tempo al tempo Anglio provis invadi Skotlandon. En 1482 Anglio ekposedis la urbon Berwick [Bérik], kaj en 1513 estis terura katastrofo kiam la skota armeo provis fari venĝon. Dekmiloj de skotaj soldatoj inkluzive de la skota reĝo pereis. La potenco de Skotlando grave malfortiĝis, kaj sekvis denove periodo de politika malstabileco.

Unuiĝo de la dinastioj

En 1567 devige abdikis la romkatolika reĝino de la skotoj, Maria Stuart, kaj surtroniĝis ŝia filo Jakobo (James [Ĝejmz]) VI, tiam nur unujara bebo. En Anglio romkatolikaj ekstremistoj ekposedis potencon pro la krizo de dinastia sinsekvo, kaj poste okazis ŝtatrenverso kontraŭ ili, kaj surtroniĝis Elizabeta I de Anglio. Ŝi neniam edziniĝis kaj mortis seninfane, do denove estis dinastia krizo.

Maria Stuart

La tragedia sorto de Maria Stuart (Skotgaele: Màiri Stiùbhart, Angle: Mary I Stuart; 1542-1587), Reĝino de la Skotoj, estas eternigita en pluraj artaj verkoj literaturaj, muzikaj, teatraj (en 1954 la Kaliningrada drama teatro surscenigis la kvinaktan dramon Maria Stuart de Ŝillero), filmaj kaj bildaj, kiel tiu de Alexandre Abel de Pujol, pentrinta la ekzekutotan eksreĝinon sur eŝafodo.

Tiam Jakobo VI de la Skotoj fariĝis ankaŭ reĝo Jakobo I de Anglio (kaj de Irlando). Lia patrino Maria Stuart estis ekzekutita en 1587 en Anglio. Lia patro, lordo Darnley, mortis en mistera eksplodo kelkajn monatojn antaŭ la detronigo de Maria Stuart. Jakobo VI alkutimiĝis al la rolo de la reganto de pli potenca lando kaj konvinkiĝis, ke reĝoj estas reprezentantoj de Dio surtere. Unu jaron post sia enoficiĝo li ordonis, ke estu nova traduko de la Biblio en la angla, ke ĝi lojale konformu al liaj ideoj pri la doktrino kaj strukturo de la eklezio. Li daŭrigis murdeman kampanjon kontraŭ miloj da senkulpaj virinoj, alinome “sorĉistinoj”. Kaj kompreneble, ankaŭ kontraŭ romkatolikoj.

La katastrofo de Darién

La sekvantaj 100 jaroj estis tempoj de religiaj militoj, renversoj kaj restarigo de la monarĥio, kaj, kvankam la skota registaro restis sendependa, la skotoj ne multe profitis pro la fakto ke ilia reĝo estis reĝo ankaŭ de Anglio. En tiu tempo la mondo malfermiĝis kaj estis okazoj por riĉiĝi je la kosto de fremdaj landoj kaj popoloj, kaj tio bezonatis ĉar la multaj militoj jam mizerigis la landon.

Skotlandaj komercistoj kaj koloniemuloj devis konkuri kun tiuj de Anglio. Do, en 1700 ekestis skota nacia projekto fondi kolonion en centra Ameriko, ĉe Darién en la istmo de Panamo. Kvarono de la tuta mono de Skotlando investiĝis en la projekto.

Kelkajn jarojn pli frue, ankoraŭ alia ŝtatrenverso en Anglio instalis novan dinastion sub nederlanda princo Willem (angle: William) de Oranje kiu iĝis Vilhelmo III de Anglio kaj Vilhelmo II de la Skotoj kaj definitive forigis la romkatolikan potencon. Komenciĝis reĝimo favora al komerco: kaj kvankam daŭre restis persona unuiĝo inter la reĝlandoj de Skotlando kaj Anglio, la reĝo malpermesis al anglaj kaj nederlandaj ŝipoj liveri varojn al la kolonio. La kolonio fiaskis, Skotlando estis bankrota. En la komerca milito inter Anglio kaj Skotlando, Skotlando malgajnis.

Traktatoj de la unuiĝo

La reganta kapitalista klaso en Skotlando decidis, ke unuiĝo kun Anglio pli bone servos ilin kiel klason. Kaj anglaj agentoj kun valizoj da mono helpis ŝanĝi la opiniojn de skotaj parlamentanoj kiuj pli frue ne konsentis pri la ideo de unuiĝo kun Anglio.

La unuiĝo efektiviĝis la 1an de majo 1707. Ĝi estis ege malpopulara inter la ordinaraj homoj, kaj estis tumultoj surstrate en ĉiuj grandaj urboj en Skotlando, sed vane. Tamen laŭ la traktato, Skotlando retenis sian propran leĝan sistemon, propran edukadan sistemon administratan tiam plejparte de la eklezio, kaj la skota protestanta eklezio retenis sian sendependecon.

Ankoraŭ estis problemoj de religio, akrigitaj de la ŝtatrenverso de 1688. La malgajninta reĝo Jakobo VII de la Skotoj (Jakobo II de Anglio) ne akceptis sian eksigon, kaj okazis serio da militoj. La jakobistoj havis plej multe da subteno en Irlando, norda Anglio kaj la altlando de Skotlando, kaj li havis ankaŭ la subtenon de diversaj romkatolikaj landoj.

Post la morto de Jakobo VII, lia filo, kiu nomis sin Jakobo VIII de la Skotoj kaj Jakobo III de Anglio, komencis militon en 1715 kaj, malpli sukcese, en 1719. Tamen okazis brutala okupado de la altlando de la armeo de la brita registaro, kiu inkluzivis plejparte protestantajn soldatojn de la urboj de centra Skotlando.

En 1745–46 la fina jakobista milito sub princo Charles Edward Stuart (Karlo III) malsukcesis. Nur eta grupo en Skotlando nun parolas pri la ideo ke la jakobista linio estu la ĝusta monarĥa dinastio, kiu hodiaŭ laŭ ili, estu Reĝo Francisko II de la Skotoj, germana grafo Franz von Wittelsbach.

Radikala Skotlando

Ne ĉiuj en la protestanta flanko subtenis la kapitalistan modernigon. La plej radikalaj adeptoj de “kovenanto” (manifesto pri religia kaj nacia skota movado, 1638) kontraŭis la unuiĝon kaj malaprobis la koncepton de episkopoj kaj la rolon de la monarĥo. Ili konsistigis la komencon de radikala tradicio en Skotlando. Aldone, la franca revolucio de 1789 inspiris multajn, inkluzive de la skota nacia poeto Robert Burns.

En 1797 okazis ribelo kontraŭ konskripcio, kiu fariĝis provo de ŝtatrenverso, kiu malsukcese atendis la promesitan alvenon de 50000 nederlandaj soldatoj por helpi al la ribelo, sed registaraj soldatoj rapide venkis. La ĉefaj ribeluloj estis kaptitaj kaj kondamnitaj al ekzilo al Aŭstralio.

Denove en 1820 estis la Skota Radikala Milito, sed ĉi-foje la ĉefoj estis ekzekutitaj. Sed la 19a jarcento alportis la sukceson al la Brita Imperio, kaj prosperis multaj skotoj, kiuj partoprenis en la konkerado kaj kiuj elmigris. Glasgovanoj fiere aludis al sia urbo kiel la “dua urbo de la Imperio” (post Londono).

Sed multaj restintaj en Skotlando ne trovis tian prosperon. En la kamparo okazis perforta elloĝigo de etfarmistoj, ĉar grandaj terposedantoj trovis, ke havi ŝafojn anstataŭ homojn en siaj bienoj estus pli profitdone. Komenciĝis denove radikaliĝo, ĉi-foje sur pli sekulara bazo. La brita registaro repripensis la formon de regado nur iomete, kaj restarigis en 1885 la oficon ŝtatsekretario por Skotlando por kunordigi la registarajn servojn en Skotlando, ekzemple, edukadon.

Glasgovo estis grava industria centro, kun forta laborista movado. La registaro prave timis revolucion. En 1919 estis armeaj tankoj surstrate en Glasgovo dum granda manifestacio kaj striko de sindikatanoj.

Ŝtono kaj poŝtkestoj

La dua mondmilito pruvis ke la elstara rolo de la Brita Imperio laŭgrade venas al fino, kaj komenciĝis longa periodo de malrapida idea malkonektiĝo de Skotlando disde la imperio. La Laborista Partio ĉiam havis la koncepton de “Skota memregado” en sia programo, sed neniam faris ion por antaŭenigi la ideon. En la 1960aj jaroj ĝi tute forigis la ideon el la programo. Al ĝia estraro pli interesis la ideo de prestiĝaj postenoj en Londono, kaj tiu problemo restas.

En 1949 du milionoj da personoj subskribis la “Nacian Kovenanton”, kiu postulis “Skotan memregadon” – iom svagan koncepton inter reformo, malcentraliĝo kaj kompleta sendependeco.

En 1950 kvar junaj studentoj forprenis dumnokte la antikvan Ŝtonon de Scone [Skun], sur kiu kroniĝis la reĝoj de la piktoj, el la Abatejo de Westminster, kie ĝi kuŝis sub la reĝa trono depost la angla invado al Skotlando en la 13a jarcento. Restas mistero, ĉu la reala ŝtono aŭ ĝia kopio poste estis trovita de la polico.

En 1952 estis perceptita insulto, kiam la nova reĝino Elizabeta nomiĝis Elizabeta II de Unuiĝinta Reĝolando, sed ne Elizabeta II de Anglio kaj Elizabeta I de la Skotoj. Sur poŝtkestoj kaj veturiloj de la poŝta servo en Anglio kaj Kimrio kaj Norda Irlando estas la siglo E II R, sed ĝi mankas sur la poŝtkestoj en Skotlando. Tiuj, starigitaj dum la regado de Elizabeta II, havas nur simplan kronon. Kial? Ĉar kiam oni unue starigis poŝtkestojn kun la siglo E II R estis kampanjo eksplodigi ilin aŭ alimaniere detrui ilin. Kelkaj komplotintoj estis kaptitaj kaj enprizonigitaj, sed la registaro decidis kompromisi. Laŭ raporto de la konata skota esperantisto John Francis, la ĉambro de la komplotistoj en Edinburgo, kie ili tenis sian eksplodmaterialon, estis apartamento en la etaĝo super la kunvenejo de la Edinburga loka grupo de Sennacieca Asocio Tutmonda.

La Ŝtono de Scone

La antikva Ŝtono de Scone, kiu pasigis sep jarcentojn en la Abatejo de Westminster, en 1996 revenis en Skotlandon.

Komenco de malkontento

En 1967 okazis unua sukceso por kandidato de la Skota Nacia Partio (SNP) en krombaloto, kaj kvankam tiu seĝo perdiĝis en la brita ĝenerala balotado de 1970, alia SNP-kandidato sukcesis aliloke, kaj periodo de konstanta reprezentado por la partio ĉe brita nivelo komenciĝis. Estis 11 sukcesaj kandidatoj en la dua ĝenerala balotado de 1974.

Aldone estis malkontento inter la laboristaro. La glasgova ŝipfarejo estis okupita de la laboristoj post kiam la posedantoj provis fermi ĝin. Kaj oni malkovris nafton en la Norda Maro. En sufiĉe granda kvanto, kvankam sekreta raporto de la registaro kaŝis la veran grandecon de la trovoj.

SNP kaptis la eblon en sia propagando, kaj en 1976 du skotaj laboristaj parlamentanoj fondis Skotan Laboristan Partion, kiu subtenis skotan sendependiĝon. La partio malsukcesis ĉefe pro interna kverelado kaj malfondiĝis en 1979, kaj la plimulto de ĝiaj anoj aliĝis al la SNP. Okazis kelkaj malsukcesaj provoj pri terorista kampanjo por sendependiĝo, plejparte de maldekstraj grupoj kiuj prirabis bankojn por akiri monon por aĉeti armilojn, kaj unu grupo entreprenis sinsekvon da eksplodoj kontraŭ naftoduktoj kiuj, iliaopinie, “ŝtelas la nafton de Skotlando”.

La laborista registaro vidis, ke ĝi devas proponi ion, kaj ĝi proponis asembleon, kiu povus diskuti kaj fari leĝojn en strikte limigitaj areoj de kompetenteco. Parto de la laborista partio tute kontraŭis tion kaj, kun la subteno de la Konservativa Partio, laborista deputito enmetis klaŭzon, ke almenaŭ 40% el ĉiuj voĉrajtigitoj, sendepende de la nombro da voĉdonintoj, devas subteni la asembleon, alikaze la referendumo ne sukcesos. Nevoĉdono havus la saman signifon kiel voĉdono por NE.

Multaj vidis la proponitan asembleon kiel nuran babilejon, kaj kelkaj politikistoj sur la NE-flanko, diris, ke se la homoj volas pli bonan asembleon, ili voĉdonu por NE. Nesurprize la rezulto ne estis tre entuziasma. La voĉoj JES pli multis ol NE, sed ili ne superis 40% de la tuta plenkreska loĝantaro de Skotlando, do la provo krei asembleon malsukcesis. La laborista registaro ne havis grandan majoritaton en la parlamento, SNP retiris sian subtenon por la registaro de James Callaghan [Kálahan], la registaro falis, okazis ĝenerala balotado, kaj gajnis je tutbrita nivelo la konservativa partio, kiu tute kontraŭis la ideon de malcentraliĝo por Skotlando.

1979–1997: la mallumaj jaroj

La nova konservativa brita registaro de Thatcher [Táĉer] forigis subvenciojn por gravaj industrioj, komencis programon de privatigo, kaj enkondukis leĝojn kiuj malfaciligis sindikatan organizadon kaj strikojn. Kvinono de la tuta skota laboristaro perdis sian laboron.

La manko de skotlanda parlamento pli kaj pli sentiĝis. Komenciĝis konstanta taga kaj nokta protestvaĉo apud la konstruaĵo, kiu estis la planita sidejo de la skota asembleo proponita en la referendumo. Komenciĝis nacia diskutado pri la detaloj de la skota parlamento, en kiu partoprenis la politikaj partioj (krom la konservativuloj, kompreneble), la sindikatoj, la eklezioj, kaj ordinaraj homoj, – la tuta “civitana Skotlando”, por krei Skotan Konstitucian Konvencion.

Tamen, pro la tiama potenco de la Laborista Partio en la konvencio, ĝi diskutis nur malcentraliĝon, kaj ne plenan sendependecon, do SNP retiriĝis de la Konvencio. Tamen la SNP repopulariĝis. En 1987 Alex Salmond [Sámond], nun la skota ĉefministro, sukcese gajnis parlamentan seĝon por SNP en Westminster en krombaloto, malgraŭ tio, ke antaŭ nur kvin jaroj li kaj lia socialista grupo provizore elĵetiĝis el SNP. Baldaŭ li kaj liaj kamaradoj fariĝis estraro de la partio.

La decida evento estis la kampanjo kontraŭ imposto, en kiu ĉiu – ĉu riĉa, aŭ malriĉa – pagas la saman sumon, enkondukita de la konservativa registaro en Skotlando unu jaron pli frue ol en Anglio. La tuta Skotlando indigniĝis, kaj kiam ĝi enkondukiĝis en Anglio, la rezisto estis jam firma kaj preta eksplodi en Anglio. Tio kaŭzis la falon de Thatcher kiel ĉefministro. La konservativa registaro konsciis, ke ĝi iomete zorgu pri sia populareco en Skotlando, kaj en 1996 Skotlando rericevis la antikvan ŝtonon de Scone, seĝo de la reĝoj de la piktoj. Sed por la konservativuloj vane.

La Skota Parlamento rekunvenas

Post la balotado en 1997 ekregis en Britio laborista registaro de Tony Blair [Blejr]. En Skotlando ĉiu konservativulo perdis sian seĝon en la londona parlamento. La registaro enkondukis la planon por skota parlamento, kiun projektis Skota Konstitucia Konvencio, kun potenco pri regado de ĉiuj gravaj aferoj krom defendo, eksteraj aferoj kaj socia sekureco. Post kvar monatoj en Skotlando okazis referendumo, kaj la majoritato estis sufiĉa por tio, ke la rezulto estis agnoskita de ĉiuj kiel la volo de la skota popolo.

En majo 1999 la skota parlamento ekfunkciis. Ĝia prezidanto fariĝis la plej veterana parlamentano inter la deputitoj, SNPano Winnie Ewing [Júing], kiu deklaris, ke “la skota parlamento, kies lasta kunsido fermiĝis la 25an de marto 1707, rekunvenas”. La plej granda partio en la parlamento laŭ la proporcia sistemo estis la laborista partio, forminta la skotlandan registaron en koalicio kun la liberaldemokratoj, sub la ĉefministro Donald Dewar [Ĝúar]. Oni projektis kaj konstruis novan parlamentejon, kiu en 2004 malfermiĝis.

SNP plu populariĝis kaj en 2007 iĝis la plej granda partio. Dum la laborista partio moviĝis dekstren, SNP pli kaj pli okupis la politikan terenon de socialdemokratio, kiun pli frue okupis la laborista partio. Kiel registaro, ĝi agis kompetente, kvankam nur minoritata registaro kun la neoficiala subteno de la verda partio.

En la balotado de 2011 SNP atingis majoritatan pozicion. Konstitucie, ne estis la intenco, ke unu partio povu atingi plimulton de la seĝoj. Sed tio okazis, ĉar SNP estas pli populara ol ĉiuj aliaj partioj entute. Tiu plimulto voĉdonis, ke la 18an de septembro 2014 okazu referendumo pri sendependeco de Skotlando. La brita registaro devis konsenti.

La debato: JES kaj NE

Kiuj estas la argumentoj por sendependiĝo? Temas nek pri etneco, nek pri identeco. Pli temas pri la volo de Skotlando fariĝi normala lando kun sia propra registaro. La dekstremaj registaroj, kiuj elektiĝis en Britio, ne respegulis la skotajn opiniojn kaj cetere detruis la ekonomion kaj socion en Skotlando.

La JES-kampanjo substrekas kelkajn popularajn opiniojn, ekzemple, protektadon de la publika sanservo, kiun la brita registaro laŭgrade privatigas. Plimulto de la skotoj kontraŭas nukleajn armilojn kaj volas forigi ilin, ĉar ĉiuj britaj nukleaj armiloj troviĝas en Skotlando, kaj denove la sola maniero forigi ilin estas sendependiĝo.

Skotlando

Unu el la multaj sendependismaj manifestacioj en Edinburgo (2012)

La kampanjo kontraŭ sendependiĝo volas pentri la kampanjon kiel debaton inter SNP kaj Salmond unuflanke kaj ĉiuj ceteraj aliaflanke, por maksimumigi la NE-voĉojn, sed pluraj membroj de la laborista partio ne subtenas la oficialan NE-pozicion de la partio. Kompreneble la skotaj laboristaj deputitoj kaj lordoj en la londona parlamento volas defendi siajn bone pagatajn poziciojn, kaj la laboristaj deputitoj en la skota parlamento scias, ke ili devis daŭre diri la samon kiel antaŭe, kaj esperi ke la NE-flanko sukcesos, aŭ la partio tute perdos sian ekzistokialon. Multaj membroj de la skota laborista partio ŝanĝis sian flankon al SNP dum la lastaj 40 jaroj. Restas nun kerno, kiu pli maltrankvilas pri siaj postenoj. La NE-kampanjo devas ja emfazi dubojn kaj necertecojn.

Balotilo

Kaj poste?..

La referendumo okazos la 18an de septembro 2014. Laŭ opinisondoj, JES-voĉdonontoj estas malplimulto, sed laŭgrade kreskanta. Granda nombro ankoraŭ ne decidis aŭ ankoraŭ ne ĝisfunde esploris la temon. La rezulto do estas neantaŭdirebla, sed la JES-flanko havas kialon esperi. Se la NE-flanko gajnos, la demando ne malaperos. Ade estas promesoj pri pliaj potencoj por la Skotlanda Parlamento, se oni voĉdonos por NE. Post nelonge leviĝus la demando denove.

Se Skotlando diros JES, komenciĝos intertraktado kaj diskutoj inter la du registaroj pri praktikaj aranĝoj, kaj en marto 2016 Skotlando denove iĝos sendependa lando, verŝajne la 29a membrolando de EU. Post la perdo de Skotlando la restanta Unuiĝinta Reĝolando falos de la dua loko laŭ la nombro de enloĝantoj en EU ĝis la kvara, kaj ne plu estos “malgranda insulo, kiun neniu aŭskultas” (laŭ V. V. Putin), sed nur iomete pli ol duono de insulo. Kio okazos? Ni vidos.

La Ondo de Esperanto, 2013, №12 (230).