Kristijonas Donelaitis – 300-jara

Donelaitis

La 1a de januaro 2014 estas la 300-jara naskiĝdatreveno de la litova klasikulo poeto Kristijonas Donelaitis [prononcu: Donelájtis]. Ĉiu popolo havas siajn klasikulojn, literaturajn pionirojn. Por la rusoj tiuj estas Aleksandr Puŝkin kaj Lev Tolstoj. Por la francoj – François Rabelais kaj Viktor Hugo. Por la litovoj unu el tiaj estas Kristijonas Donelaitis.

Kristijonas Donelaitis naskiĝis la 1an de januaro 1714 en la vilaĝo Lazdynėliai (germane: Lasdinehlen), ĉ. 5 kilometrojn orienten de la urbo Gumbinė (germane: Gumbinnen, nun Gusev), en la norda parto de tiama Prusuja reĝlando (nun Kaliningrada regiono en Ruslando). Post la Dua Mondmilito la vilaĝo malaperis. En ĝia iama loko poste estis plantitaj 275 kverketoj – tiom da jaroj estis pasintaj ekde lia naskiĝo. En 1990 tie estis starigita memorŝtono kun litovaj kaj rusaj surskriboj. Tiel la naskiĝloko de Donelaitis estis markita.

La gepatroj de la estonta poeto estis liberaj kamparanoj. Kiam Kristijonas estis sesjara, mortis lia patro (kamparano kaj forĝisto), la patrino restis kun sep infanoj. Ekde 1731 Kristijonas lernis en la lernejo ĉe la katedralo de Kenigsbergo (litove: Karaliaučius, nun Kaliningrado) kaj loĝis en komunloĝejo por malriĉuloj. Por vivteni sin li kantis en la katedrala koruso. En 1736 Donelaitis studentiĝis en la Teologia fakultato de la Kenigsberga universitato. Estas notinde, ke li aliĝis al la universitato kiel Christian Donelaitis kaj finis ĝin kiel Christian Donalitius, kun la nomo laŭmode latinigita.

En 1740 Donelaitis finis la universitaton kaj iris al ŝtatlima urbeto Stalupėnai (germane Stallupönen, nun Nesterov) por servi kiel kantoro – helpinstruisto, gvidanto de preĝeja infana koruso, orgenisto. En 1743 li ekpastris en la samregiona vilaĝo Tolminkiemis (germane Tollmingkehmen, nun Ĉistyje Prudy). Tie li edziĝis, fariĝis paroĥestro, konstruigis novajn preĝejon kaj lernejon. Li diservis en la lingvoj litova kaj germana; trionon de la paroĥanoj konsistigis litovoj. Antaŭ la granda pesto de la jaroj 1709–1710 en la paroĥo loĝis nur litovoj. Post la pesto tie ekloĝis multaj germanaj koloniistoj. En Tolminkiemis Donelaitis vivis 37 jarojn. La 18an de februaro 1780 li mortis kaj estis sepultita en tiea preĝejo.

La preĝejo postmilite estis duondetruita. En 1948 ĝi ankoraŭ posedis tegmenton, sed en 1958 restis nur muroj ĝis la fenestrosubo. En 1960 estis decidite restarigi la preĝejon. La restarigan projekton pretigis kaj pri restarigo okupiĝis arkitekto Napaleonas Kitkauskas. En 1979 la restarigita preĝeja domo estis inaŭgurita kiel la muzeo Donelaitis. Ĝi funkcias ĝis nun.

Чистые Пруды

Ĉistyje Prudy (Kaliningrada regiono, Ruslando): En la rekonstruita luterana kirko,
kie Kristijonas Donelaitis dum 37 jaroj estis pastoro, nun funkcias la sola muzeo en la mondo,
dediĉita al la aŭtoro de La Sezonoj.

Dum la sovetia tempo la muzeo estis ofte vizitata de litovoj. Ekzemple, en 1989 ĝin vizitis 73 mil venintoj el Litovia SSR. Nun venas nur po kelkcent jare. De Tolminkiemis (litovoj neniam diras “Ĉistyje Prudy”) ĝis la litovia ŝtatlimo estas nur 15 kilometroj. Tamen gravajn obstaklojn kreas la sufiĉe alta vizokosto kaj kelkhora starado ĉe la limo. Tute ne bonvene la venantojn renkontas la limgardistoj kaj doganistoj ... Nu, la jaro 2014 estas deklarita Donelaitis-jaro. Eble io ŝanĝiĝos pozitive...

Sed ni revenu al Donelaitis. Ekster la paroĥa regiono li estis konata kiel majstra predikisto, komponanto de muziko por siaj versaĵoj. Tamen tra la tuta Kenigsberga lando li famiĝis kiel kapabla mekanikisto, produktanto de termometroj, barometroj, horloĝoj. Li produktis horizontalajn pianojn. Malmultaj tiam konis lin kiel poeton... Nur post lia forpaso oni komencis ĉiam pli estimi lin pro lia poemo La sezonoj.

En 1977 Unesko enmetis la poemon de Donelaitis en la liston de la Eŭropaj literaturaj ĉefverkoj. Dum la aŭtuna konferenco de 2013 Unesko decidis listigi la 300-jaran naskiĝdatrevenon de Donelaitis en la registro de la cent mondgravaj jubileoj de la jaro.

Nin atingis nur kelkaj kreaĵoj de Donelaitis: tri germanlingvaj versaĵoj kaj ses heksametraj fabloj, unu nefinita versrakonto kaj lia majstroverko, la poemo La sezonoj. Neniu muzika komponaĵo. La poeton al la verkado instigis la paroĥestro el la apuda vilaĝo Valtarkiemis (germane Walterkehmen, nun Olĥovatka) Pilypas Ruigys – aŭtoro de la unua studo pri la deveno de la litova lingvo, ties beleco kaj riĉeco. Donelaitis ofte kontaktis la samekleziulon kaj en 1746 anstataŭis lin.

La poemo La sezonoj estis verkita ĉirkaŭ la jaro 1765, kaj poste ĝi estis nur redaktata. Komence ĝi havis nur 659 versojn. Verŝajne kun ĝi Donelaitis en 1757 veturis al Kenigsbergo, sed eldoniston li ne trovis. Poste li daŭre laboris pri la poemo, kaj fine ĝi ekhavis 2968 versojn.

Kia verko estas La sezonoj? Ĝi estas eposa poemo pri vilaĝa vivo dum la kvar sezonoj. La partoj estas: Printempaj ĝojoj, Someraj laboroj, Aŭtunaj riĉaĵoj, Vintraj zorgoj. Ĉion la aŭtoro montras per paraleligo de la homo kaj naturo: ĉiu sezono estas konforma al certa periodo de la homa vivo.

Donelaitis tre alte taksis la ligon de la homo kun la naturo. En la poemo abundas bildoj de la naturo, kiuj respondas al la homa vivo kaj enhavas alegorian signifon. Jen la aŭtoro ĝuas najtingalan kanton, poste li parolas pri ĝia griza, ne belaspekta vestaĵo, komparas ĝin kun tiu de simpla senluksa buro (buro – kamparano, servutulo). La moralo – estu modestaj. La aŭtoro ofte akcentas la kredon je Dio. La buroj estas laboremaj, honestaj kaj bonaj homoj, ĉar ili kredas, ke ĉion – laborojn, mizerojn kaj ĝojojn – sendas al ili Dio. Donelaitis ne evitis prezenti homajn malvirtojn. Drinkulojn kaj pigrulojn li damnis. Li bedaŭris, ke litovoj komencas forgesi siajn tradiciojn, imitas fremdlandanojn.

La unuan fojon la poemon La sezonoj kune kun sia germana traduko (La jaro en kvar sezonoj) en 1818 aperigis vicrektoro de la Kenigsberga universitato, teologo kaj folkloristo, profesoro Liudvikas Rėza (germane: Ludwig Rhesa). Poste aperis ankoraŭ kelkaj tradukoj de la poemo en la germana (1869, 1894, 1966). Nun ĝi estas eldonita en la lingvoj rusa (1946, 2011), pola (1933, 1982), ĉeĥa (1960), bjelorusa (1961), latva (1824), angla (1967, 1985), kartvela (1968), hungara (1970), armena (1986), sveda (1991), hispana (2013). Krome, la poemo estas tradukita al la lingvoj estona, itala, latina, franca, jida, japana. Ankaŭ al Esperanto!

En la protokolo de Konstanta komisiono pri Donelaitis, kunveninta la 3an de februaro 1966, ni legas:

Dum la kunsido de la komisiono akademiano K. Korsakas informis, ke litovaj esperantistoj decidis traduki la Jaron al Esperanto. Esperantisto K. Naudžius [1905-1973, instruisto, – V. Ŝ.] jam plenumis laŭvortan tradukon. La literaturan tradukon povus fari la konata Esperanto-tradukisto Pumpr [Tomaŝ Pumpr (1906-1972), majstra tradukanto, E-akademiano, – V. Š.) loĝanta en Ĉeĥoslovakio. Estis decidite subteni la penojn de esperantistoj kaj eldoni Donelaitis-on esperantlingve. Prizorgi, ke la Kultura ministerio pagu honorarion al K. Naudžius pro la laŭvorta traduko de la Jaro al Esperanto.

La traduko de Naudžius ne estis publikigita. Tutsimple, laŭ aserto de Esperanto-veterano Antanas Mekis, Pumpr kritikis la tradukaĵon kiel malbonstilan kaj ne taŭgan al heksametro. La akademiano diris, ke li neniam konsentus ke lia nomo figuru tie kiel redaktoro.

Samtempe kun Naudžius la poemon esperantigis litova esperantisto Stasys Sabalis (1908-1963). Eble, la tutan. En 1962 mi transskribis grandan parton de Printempaj ĝojoj. Kie nun troviĝas la tradukaĵo de Sabalis, mi ne scias. En la verkaro El mia Esperanta skatolo (2009) la grandan poeton Donelaitis al la Esperanto-mondo prezentis la eminenta litova esperantisto Petras Čeliauskas. Li publikigis sian tradukon de Printempaj ĝojoj. Mi ne komparis la tradukojn de Sabalis kaj Čeliauskas. Verŝajne en ambaŭ oni povas trovi iujn mankojn kaj avantaĝojn. Por via lego mi prezentas po unu fragmenton el la tradukoj de ambaŭ tradukintoj.

Jam sunet' venante vekis la mondon
Kaj ridetis, vintrajn penojn mem detruante;
Nun glaciaj verkoj de l' frosto ekis perei,
Kaj ŝaŭmanta neĝo ĉie iĝis nenio.
Tuj la vent' tepida kampojn milde karesis
Kaj el la mort' herbetojn ĉie vokis diversajn.
Ĉiuj bestoj kun arbustoj vekiĝe sin levis,
Valoj kun montetoj kampaj peltojn forĵetis.
Ĉiuj, kiuj en lago vintron vivaj pasigis,
Aŭ sub arba radik' dum vintra tempo dormetis,
Ĉiuj rampis are por saluti someron.
Ratoj kun putoroj trenis sin de l' malvarmo,
Korvoj kun kronikoj, pigoj ankaŭ kun strigoj.
Talpoj, musoj kun idaro varmon laŭdadis.
Muŝoj kun insektoj, kuloj kun aro da puloj
Nin turmenti ree ĉie jam kolektiĝis.

(La komenco de la poemo en la traduko de Sabalis)

Veproj, arbaroj sen fin' de kantoj diversaj sonoris,
Same herbejoj, kampar' ĉiuloke plenis de sonoj.
Turdoj, kukoloj amase flugadis senorde kaj ludis
Ankaŭ per gaja pepad' sincere laŭdis Kreinton.
Alten al blua ĉiel' hirundoj leviĝis facile
Kaj fulme tra l' aer' kiel kugloj pafadis,
Poste per simpla manĝaĵ' kontentiĝis sen spico bongusta
Kaj satiĝinte denove babilis sian fabelon.
Gruo al nigra nubar' kiel viro decide surgrimpis
Kaj ĝemante per kri' sonorigis laŭte ĉielon.
Sed tio estis ne plor', tiu ĝia sonora kriado,
Ne! Ĝi volis nur diri, kiel Dia potenco
Per birda kantad' mirinde sin manifestas.
Kaj en la voĉa korus' paseroj kun idoj ĉirpadis:
“Ŝajnas, ke nia gent' ankaŭ same adoras Kreinton.”

(Verslinioj 65-79 en la traduko de Čeliauskas)

Vytautas Šilas

La Ondo de Esperanto, 2014, №1 (231).