Marius estas morta

Marius

Marius estis feliĉa kaj sana. Marius ne havis problemojn dum sia vivo kaj manĝis regule. Marius ankaŭ estis rava. Marius havis nur unu problemon: lia genaro estis maloportuna. Tial veterinaro pafis najlon en la kapon de Marius. Marius estis ĝirafo en la zoo de Kopenhago kaj akiris mondan famon danke al CNN kaj BBC, kiuj montris ŝokiĝon pro la fato de tiu besto kaj ornamis la okazintaĵon per fantazio.

Estis tri partoj entute:

1) La mortigo de la besto, kiu okazis ekster la publiko. Bengt Holst, la direktoro de la zoo, substrekis, ke montri la mortigon ne havas edukajn aspektojn.

2) La publika nekropsio – ne dishakigo, kiel diris kelkaj ĵurnalistoj por fari la eventon pli horora. Jen la eduka aspekto: montri la grandan koron, kiu pumpas sangon tra la longa kolo, la nombron de vertebroj ktp. Vidis tion ankaŭ infanoj, kiuj estis interesitaj kaj ne ŝokitaj. Laŭ Holst ili faris la ĝustajn demandojn.

3) La nutrado de leonoj. Ne nur dimanĉe, sed ĉiutage leonoj manĝas viandon de bestoj, kiuj iam vivis kaj estis feliĉaj. Evidente Stalin pravis: “Unu morto estas tragedio, morto de milionoj estas statistiko”.

Duonfamaj holivudaj geaktoroj, enkarniĝintaj vegetaranoj kaj porbestaj aktivuloj, dokumentis sian ĉagrenon pri la tro frua forpaso de la ĝirafo en sociaj retejoj. Uzantoj de Facebook elmontris sian rabion kaj trudis kompense murdi la direktoron Bengt Holst. Jen koktelo de kelkaj alskriboj kiujn li ricevis: “muka murdisto”, “bastardo”, “pafu vin mem por nutri la leonojn”, “nazio”, “mi esperas, ke en infero ĝirafo fikos vian pugon” kaj pliaj samgustaĵoj.

Kio okazis laŭ scienca vidpunkto? Baze Marius estis viktimo de breda sukceso. En Eŭropo estas instanco, kiu observas la optimuman disvastiĝon de genoj inter la ĝirafoj. Montriĝis, ke la genoj de Marius jam estas sufiĉe reprezentitaj. Do, ne estis solvo transdoni la beston al alia zoo, ĉar tiam estus risko de kruciĝo. Ankaŭ ne indis liberigi ĝin, ĉar ĝi tute ne konas la vivkondiĉojn en la hejmkontinento de siaj prapatroj.

Marius vivis dum 1½ jaroj. En tiu aĝo ĝirafoj ne plu bezonas la patrinon kaj forlasas la gregon por eviti konkurencon kun la patro. (Do Marius ne plu estis “bebo”, kiel asertis iu plorema stelulino.) Hejme en Afriko Marius povintus, se la cirkonstancoj estus feliĉaj, esti kun aliaj ĝirafoj en la sama situacio. En malfeliĉa cirkonstanco li fariĝus predo de leono. Kaj tio okazas plej ofte.

Ĉu vere tiom putriĝas en Danlando? Ĉu Holst estas psikopata murdisto? Aŭ ĉu eble la koncepto pri bestoj ne taŭgas? Marius havas nomon, do kvazaŭ individuecon. Marius tamen ne estis dorlotbesto spite al grandaj brunaj okuloj kaj ĉarma konduto. Zooj daŭre devas zorgi pri la bonfarto de la specio kaj ne pri individuaj bestoj. Esence tio estas “supervivo de la plej taŭgaj”. Pro tio la Kopenhaga zoo decidis dorloti Marius kiel plej eble longe. Ili finis ĝian vivon, kiam indis pripensi la bonfarton de la stoko.

Ĉu la sama furoro estus okazinta, se Marius estintus antilopo aŭ kapro? Ĉu tiuj, kiuj priploris la “ekzekuton”, ankaŭ havas opinion pri la nutromanieroj de leonoj, krokodiloj kaj serpentoj? Porkoj kaj bovinoj en buĉejoj suferis, suferas kaj suferos ĉiutage pli ol Marius. Sed ili havas nur numerojn kaj sekve neniu minacas murdi la direktoron de ajna buĉejo.

Ĝirafoj estas la simbolo de “neperforta komunikado”. En baza ĝiraflingvo direktoro Holst defendis sian pragmatikon kontraŭ emociplenaj atakoj de tutmondaj medioj. Li faris nur unu eraron: li mistaksis la amplekson de homa hipokritemo.

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto, 2014, №3 (233).