Homoj kiuj ne postlasas spurojn

Patrick Modiano, nobelpremiito pri literaturo en 2014

Modiano

En 2013 la sveda verkisto Martin Olczak murdigis en sia Dan-Browneca romano La Akademiaj Murdoj la konstantan sekretarion kaj la ceterajn anojn de la sveda akademio. La motivo? Justeco, ĉar August Strindberg neniam ricevis la Nobel-premion pri literaturo.

Ĉu do estas justa, ke la eternaj favoratoj – Murakami, Roth, Kadare kaj aliaj – verŝajne neniam ricevos ĉi tiun premion? Almenaŭ estas indiko, ke la svedaj akademianoj ankoraŭ kapablas surprizi nin. Ja multaj estas vokitaj, sed nur malmultaj elektitaj. Patrick Modiano, naskiĝinta la 30an de julio 1945 en Boulogne-Billancourt, proksime de Parizo, eble ne estis evidenta kandidato, ĉar nur en sia hejmlando oni rigardas lin kiel jam klasikan verkiston. Verkisto, kies verkoj haveblas en trideko da lingvoj, sed kiu ne estas vaste legata… Tamen li estas verkisto, kiu ja meritas tiun premion.

Ni sendube bezonas la “arton de memoro por elvoki la plej nekompreneblajn homajn destinojn dum la tempo de la okupacio”, ĉar tio estas la motivo de la Sveda Akademio. Memori, jes, speciale en la tempo, kiam kontraŭjudismo denove fariĝas alloga ideologio – sed ankaŭ admoni, ĉar ni ankoraŭ vivas en la tempo de etnocido, kaj nuntempe ni eĉ spektas ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno, rekte en la televidilo.

La estinteco do ĵetas longajn ombrojn en la verkoj de Modiano. La personoj en liaj romanoj portas en si nesolvitajn konfliktojn. Parte membiografiaj estas liaj klopodoj trovi la propran identecon, kio ankaŭ estas la problemo de Raphaël Schlemilovitch, la heroo de Placo de la Stelo (1968), kiu ne nur referencas al la nuntempa Placo de Gaulle en Parizo, sed ankaŭ signas la lokon, kie la judoj devis porti la stelon de Davido – super la koro.

Duba identeco estas ankaŭ marko en la biografio de Modiano. Li ne konis sian patron, kiu estis judo el Aleksandrio, sed naskiĝis en Tesaloniko. Li havis hispanan pasporton kaj malaperis post la naskiĝo de Modiano. La patrino estis flandra aktorino. La gepatroj forestis, kaj la geavoj edukis la infanojn en la flandra lingvo. Modiano uzis la spertojn de sia juneco en Familia libreto (1977), Genealogia arbo kaj Unu genealogia arbo (2005). Similajn motivojn ni povas trovi en aliaj verkoj, ekzemple La bulvardoj de la Antaŭurbo (1972). En tiu romano juna judo Serge Alexandre serĉas sian patron, samtempe temas, laŭ la vortoj de David Coward, ankaŭ pri la serĉado de perditaj valoroj, aŭtoritato kaj moralo. Pro la ĉiama reveno de la samaj temoj, daŭra greftado de estinteco al estanteco, iuj kritikistoj en la 1980aj trovis liajn malmultajn literaturajn kostumojn iom trivitaj. La plejmulto tamen opinias, ke Modiano lingve kaj stile ĉiam renoviĝas kaj maturiĝas.

En Dora Bruder (1997) Modiano kombinis literaturan imagokapablon kun historia esplorado, kiam li rekonis la vivon de juda knabino, kiu malaperis en 1941 kaj pereis en Auŝvico en 1942. En tiu libro miksiĝis la lokoj, kie estis Dora Bruder kun liaj propraj memoroj kaj impresoj.

Aliloke Modiano citis vortojn de la poeto René Char kiel moton por sia propra verkado: “Vivi signifas obstine spuri memorojn”. Tiel la personoj de Modiano vivas, laŭ Jack Kolbert, en etoso de amnezio, necerteco, mistero, fremdiĝo, senradikeco – ĉio kontribuas al la unika magia poezia prozo de Patrick Modiano.

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto, 2014, №12 (242).