Skotlando: Ĉu reen en la skatolon?

Skotlando

La 18an de septembro Skotlando voĉdonis kontraŭ sendependiĝo, post du jaroj da debatoj kaj kampanjado. Kampanjo notinda ne nur pro sia longeco, sed ankaŭ pro absoluta manko de perforto – sekvinda modelo de ŝajne civilizita interkonsento inter imperia centro kaj periferia parto. La batalo en la amasmedioj estis nek justa nek sobra, ĉar ĉiuj gazetoj krom unu ĉiusemajna favoris NEon al sendependiĝo, kaj laŭ kalkuloj de prof. John Robertson de la Universitato de Okcidenta Skotlando, televidprezentoj prezentis la NE-flankon favore je 50% pli ofte ol la JES-flankon. Sed la skotoj devis nur fari krucon sur papero en bela fruaŭtuna tago, ne batali dum jardekoj en gerila milito, nek fronti tankojn en la neĝo. Kio okazis?

La plej favorata konstitucia ebleco ĉe la komenco de la kampanjo estis nek sendependiĝo, nek la efektiva stato, sed kompromiso, “maksimuma malcentraligo”, malgraŭ tio ke ekde 2007 en la skotlanda parlamento regas la porsendependeca Skota Nacia Partio (SNP), unue kiel minoritata registaro, kaj ekde 2011 majoritate. Kial? Kvankam la Laborista Partio dominis la politikon en Skotlando post la dua mondmilito, la aŭreolo laŭgrade paliĝis. Malkiel en la brita sistemo, kie la balotdistriktoj elektas nur unu deputiton, por la skotlanda parlamento ĉiu povis voĉdoni por sia prefero, ne nepre por la Laborista Partio por malhelpi venkon de la konservativuloj, malamataj pro la detruo de industrio en Skotlando dum la Thatcher-periodo. Aldone, SNP moviĝis pli kaj pli maldekstren por okupi la terenon, kiun forlasis la Laborista Partio.

En 2011 SNP venis al potenco pere de voĉdonantoj ankoraŭ ne pretaj por sendependeco. Ĉiu surpriziĝis pri la amplekso de la venko. Eĉ SNP. Sed en ilia manifesto estis promeso, ke okazos referendumo pri sendependeco. La unuaj opinisondoj indikis, ke NE al sendependiĝo estis duoble pli favorata ol JES. Dum la kampanjo la nombroj malrapide supreniris por JES, kaj subeniris por NE. Estis trafa diferenco inter la du kampanjoj. La JES-kampanjo havis amasojn da entuziasmaj volontuloj kiuj laboris senlace en laboristaj kvartaloj, kun improvizitaj kunvenoj surstrate, kun persona kontakto, dum la NE-kampanjo estis desuprisma, kie ĉio rotaciis ĉirkaŭ la ĉefoj, kiuj parolis en televido, en kunvenoj de zorge elektitaj partianoj, kaj ofte kun pagita helpo por disvastigi flugfoliojn.

Fine de la kampanjo, se oni nombrus la afiŝojn en la fenestroj, glumarkojn sur la aŭtoj, butonojn ĉe la vestoj, kaj mesaĝojn per sociaj retoj, JES jam gajnis. NE estis apenaŭ videbla. Laŭgrade la subtenantoj de “maksimuma malcentraligo” transiris al JES. Du semajnojn antaŭ la baloto, opinisondo unuafoje antaŭdiris venkon por JES. Paniko ĉe la NE-flanko. Ili pensis, ke ili devis nur gurdi la timojn, la dubojn, la minacojn, ĉio majstre koregrafita, ĉar la brita reganta klaso havas sperton de jarcentoj pri batalado kontraŭ sennombraj sendependismaj movadoj. Ili pentris bildon de Skotlando, kiu devos starigi propran valuton, estos eksigita el la Eŭropa Unio, kaj ĉiuj imageblaj malbonoj. Kampanjantoj por NE eĉ laŭdire telefonis al pensiuloj kaj diris al ili, ke se ili voĉdonos por JES, ili tuj ĉesos ricevi la pension, aŭ eĉ ke post sendependiĝo la rusoj invados aŭ venos inundo de enmigrantoj. Sed por pli multaj homoj eĉ tia timiga retoriko ne plu funkciis.

La brita ŝtato ja havis atuton en la maniko. Naŭ tagojn antaŭ la baloto subite aperis interkonsento inter la tri ĉefaj britaj partioj. La detaloj estis iomete svagaj, sed la impreso kiun ĝi donis, estis, ke ili pretas je maksimuma malcentraligo, tio estas, la opcio kiun la brita registaro rifuzis meti sur la balotilon kiel la trian eblecon, kiam la skotlanda registaro diskutis kun ĝi permeson por okazigi la referendumon. Temis eĉ ne pri ordinara “promeso”, sed la religia termino “voto”. La ruzo sukcesis. En la balota tago mem, sufiĉe da homoj ŝanĝis la opinion por garantii la venkon por NE, kaj la fina rezulto estis 45% por JES, 55% por NE. En la rezulto, estis tamen du notindaĵoj: plimulto de homoj aĝaj malpli ol 55 jaroj ja voĉdonis jese, kaj laboristaj regionoj Glasgovo kaj Dundee kaj apude estis same favoraj. La kampanja metodo de la JES-flanko ja efikis, sed evidente ne konvinkis ĉiun.

Kio nun? Ĉu ĉio finita, kaj oni revenu post pliaj 300 jaroj? Apenaŭ. Eĉ ne pasis, dum mi skribas ĉi tiujn liniojn, kvar semajnoj post la referendumo, sed ŝajnas, ke ni jam estas kvazaŭ en alia epoko. La skotlanda ĉefministro Salmond, fokuso de la malam-kampanjo direktita persone kontraŭ li de la NE-partioj, tute neatendite demisiis, kvazaŭ por transdoni la torĉon al la junularo. En sia demisia parolado, li tributis la “energian aktivismon de la dekmiloj da homoj, kiuj … rifuzos humile retiri sin reen en la ombrojn de politiko”.

Efektive, precize tio okazas. Post la referendumo SNP kaj ĝiaj malpli grandaj aliancanoj (Skota Verda Partio kaj Skota Socialista Partio) kvarobligis sian membronombron. La Skota Nacia Partio nun rangas kiel la tria en la tuta Britio laŭ la membronombro – ne malbona atingo por partio aktiva nur en Skotlando, kie loĝas 8,4% de la loĝantaro de Britio. De la brita Laborista Partio en Skotlando restas kompare nur ŝelo, kaj ĝiaj eksmembroj havas planojn lanĉi novan porsendependecan Laboristan Partion por skotlanda baloto en 2016. Iuj, eĉ parlamentanoj de SNP, priparolas kreon de Skotlanda Alianco por la venontjara tutbritia baloto. Ĉiun semajnfinon okazas kunvenoj kaj manifestacioj por sendependeco kun dekmiloj da partoprenantoj surstrate. Multaj homoj parolas pri la ebleco de mandato por unuflanka deklaro de sendependiĝo, se la “voto” de la britaj partioj ne baldaŭ plenumiĝos.

Ĉu la imperio sukcesis remeti Skotlandon en sian skatolon? Tute ne.

Ed Robertson

Legu ankaŭ la ampleksan eseon Kio okazas en Skotlando? de la sama aŭtoro, kiu aperis en januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

La Ondo de Esperanto, 2014, №11 (241).