Ĉi tiu paĝo estas HTML-versio de artikolo aperinta en La Ondo de Esperanto, 1998, № 12 kaj 1999, № 1–4.


Slavonaj skriboj

de Sergio Pokrovskij

S. Paĥomov petis min komenti gazetan artikolon pri Cirilo, Metodio kaj la rusa alfabeto. La temo estas riĉa kaj instrua. Precipe se oni komparas tion, kion ni opinias grava en la agado de la tesalonikaj fratoj (la alfabeto, la slavona literaturo), kun la prioritatoj de la mezepoka socio de antaŭ 1125 jaroj. Diversaj epokoj kaj kulturoj lasis pri tio malsamajn atestojn.

Enhavo

Atesto slavona
La historia fono
Inter Romo kaj Konstantinopolo
Kiel pereis la Imperio
La relikvo de sankta Klemento
Inter Romo kaj Salcburgo
La veraj patriarkoj
Vanaĵo, vantaĵo, ventaĵo
Du slavonaj alfabetoj
Argumentoj
Duonjarmilon antaŭ Renesanco
Misiistaj alfabetoj
Cirilo la Filozofo
La fabelo kaj la realo
Ĉu hazarda koincido?
La trilingva herezo
La lingvo de Adamo
El letero de Aristeo
La versio talmuda
La kulturlingvo de la klasika epoko
La kulturlingvo de la «Sovaĝa Okcidento»
Pilatismo
Pri Slavono
La parencorilatoj
La skribo fenica
La alfabetoj grekaj
La etruska alfabeto
La alfabeto latina
Kirilico
Notoj
Literaturo

Atesto slavona

Tio estis en la tempo de Miĥaelo la imperiestro greka, kaj Boriso princo de Bulgarujo, kaj Rastislavo princo de Moravio, kaj Kocelo princo de Balatono, kaj Ruriko princo de Novgorodo, en la jaro de l' mondo 6371ª [862/863 de Kristo]. Tiam Rastislavo de Moravio, inspirite de Dio, interkonsilinte kun siaj princoj kaj la moravianoj, sendis al imperiestro Miĥaelo dirante:
Niaj homoj forĵetis paganismon kaj sekvas la leĝon kristanan; sed venis al ni multaj instruistoj italaj, grekaj kaj germanaj, kiuj instruas al ni malsame; dum ni slavoj estas homoj simplaj kaj mankas al ni tia instruisto, kiu en nia lingvo nin gvidu al ĉia justo, por ke ankaŭ aliaj landoj, vidante tion, imitu nin.

Tial, Bona Sinjoro, bonvolu sendi al ni tian episkopon kaj instruiston, ĉar de vi ĉien disvastiĝas bona leĝo.

Aŭdinte tion imperiestro Miĥaelo diris al filozofo Konstanteno:

— Ĉu vi aŭdas, filozofo, tiun parolon? Neniu krom vi povos fari tion. Jen, mi donas al vi multe da donacoj, iru kun via frato abato Metodio. Ĉar vi estas el Tesaloniko, kaj ĉiuj tesalonikanoj bone parolas la slavan.

La filozofo respondis:

— Mi laciĝis, mia korpo estas malsana, sed ĝoje mi tien iros, se ili havas skribon en sia lingvo.

La imperiestro diris:

— Mia patro, kaj mia avo, kaj multaj aliaj esploris tion, sed sensukcese.

— Kiu do aŭdacos skribi parolojn sur akvon kaj misfamigi sin herezulo? — diris la filozofo.

— Se vi volos, Dio donos al vi tion, kiel li donas al ĉiuj petantaj sen dubo kaj malfermas al la frapantaj, — respondis la imperiestro.

Tiam neniu aŭdacis malobei Dion aŭ la imperiestron, laŭ la diro de sankta apostolo Petro: «Dion timu, la reĝon honoru» [1Pt 2:17]. La filozofo foriris kaj laŭ la malnova kutimo li preĝis kun siaj helpantoj. Kaj baldaŭ inspiris lin Dio, aŭdanta la preĝojn de siaj sklavoj. Li kunmetis literojn kaj skribis la vortojn de la evangelio [Johano 1:1]:

ИСКОНИ БѢ СЛОВО И СЛОВО БѢ Ѿ БОГА И БОГЪ БѢ СЛОВО
Ekĝojis la imperiestro, kaj gloris Dion, kaj sendis la filozofon kaj lian fraton kun multaj donacoj kaj jena letero al Rastislavo:
Dio, kiu volas ke ĉiu eksciu la veron kaj atingu pli altan gradon, vidis vian fidon kaj fervoron; rivelinte skribon por via lingvo, li faris niatempe tion, kio ne plu okazis de post la unuaj tempoj: ke vi estu alkalkulitaj al la grandaj nacioj glorantaj Dion en sia lingvo.

Tial ni sendas al vi tiun, al kiu Dio ĝin rivelis, viron honorindan kaj pian, klerulon kaj filozofon …

La historia fono

La ĵusan sekcion mi kompilis el tri fontoj slavonaj [MĤ, VK, VM], verkitaj jam post la morto de la tesalonikaj fratoj, sed kiam ankoraŭ vivis iliaj disĉiploj (la plej malfrua fonto [MĤ] konstatas: «Ĉar ankoraŭ vivas vidintaj ilin»). Evidente, jam tiam la tempo elstarigis la ĉefan kaj forgesigis tion, kion la roluloj mem opiniis plej aktuala kaj grava.

Ĉar Rastislavo havis zorgojn multe pli urĝajn ol la filologiaj. La Grandan Moravion, unuigitan ĉ. la jaro 830ª de princo Mojmiro, minacis ĝia okcidenta najbaro.

Antaŭ 30 jaroj la Franka Regno disfalis. La malpli aĝaj nepoj de Karolo la Granda: Ludoviko la Germana kaj Karolo la Kalva, aliancis kontraŭ sia frato imperiestro Lotaro, gajnis la batalon ĉe Fonteneto (nun Fontenoy), kaj ĵuris eternan dispartigon en Strasburgo (842). Ludoviko la Germana ĵuris en la latinida franca antaŭ la kompanio de Karolo la Kalva; tiu lasta ĵuris en la germana antaŭ la kompanio de Ludoviko.

Ludoviko ne sciis ke lian Ĵuron de Strasburgo en la sekva jarcento kronikisto enŝovos en sian kronikon, kaj ĝi iĝos la plej antikva konata teksto en la malnovfranca lingvo.

Ĉiel ajn, tiel naskiĝis la germana nacio, kaj Ludoviko la Germana iĝis la unua reĝo de Germanujo (de Rejno ĝis Elbo; en la teritorio de Germana Demokratia Respubliko vivis slavoj kaj prusoj, ankoraŭ ne ekstermitaj per germana-pola kristanigo). En la jaro 846ª li invadis Moravion, forigis Mojmiron kaj surtronigis ties nevon Rastislavo. En la 855ª Ludoviko ankoraŭfoje militiris Moravion, sed fiaskis, kaj Rastislavo rifuzis pagi la tributon.

Nun Ludoviko denove preparis militon sudoriente de sia regno. Li aliancis kun bulgara ĥano Boriso, tiel ke Moravion minacis invado kaj de la Okcidento kaj de la Sudo. Laŭ la logiko de transnajbaraj aliancoj, Rastislavo serĉis helpon de Bizancio, la suda najbaro de Bulgarujo.

Kaj la helpo venis. Ĵus (863-09-03) Bizancio gajnis grandan batalon kontraŭ emiro Umaro de Meliteno (Μελιτηνή, nun Malatya [malatja'] en Turkujo), kaj sekura en la civilizita Azio, ĝi povis iom atenti aferojn en la barbara Eŭropo. Per sukcesa kampanjo ĝi igis Borison rompi la aliancon kun Ludoviko, kaj akcepti bapton el Bizancio (Boriso estis aliĝonta al Romo). En la bapto ĥano Boriso ricevis la nomon Miĥaelo — omaĝe al la 24-jara imperiestro Miĥaelo la Tria la Ebriulo, kiun ni renkontis en la ĵusa epizodo.

Tiujare Ludoviko ne invadis Moravion; anstataŭe li disbatis sian filon Karlomano de Bavarujo.

Inter Romo kaj Konstantinopolo

Tamen la urĝaj zorgoj politikaj ne malebligas intertraktadon kulturan kaj religian, pri kiu sola raportas la fontoj. Kaj impresite de tiuj raportoj kaj de la postaj polemikoj ekleziaj, iuj historiistoj tiel resumas la celojn de la moravia ambasado:
  1. la ĉefa cirkonstanco de la konsiderata afero estis konflikto inter la «pilatisma Romo» kaj la pli liberala Konstantinopolo, kaj
  2. Rastislavon interesis la kultura aspekto, klerigo de moravianoj en klara lingvo.
Mi citu el tia libro [Is]:
La bizancia eklezio disvastigis kristanismon per metodoj malpli ferocaj ol la okcidenta. Ĝi ne trudis eklezian imposton (la dekonaĵon) sur la popolojn kaj landojn, kvankam akceptis libervolajn donacojn. Ĝi ne malhelpis kreon de naciaj skriboj ĉe la kristanigitaj nacioj, evoluigon de ilia kulturo, tradukadon de la kultaj libroj kaj eĉ de la liturgio. Tiel en la Oriento aperis aŭ plu ekzistis:

Fakte Moravio kristaniĝis jam sub Mojmiro, sed malgraŭ insistaj demandoj de princoj moraviaj Romo rifuzis instali tie episkopon. Eklezie ĝi estis subordigita al Bavarujo, kiu ne estis pacema najbaro. En sia baldaŭa letero (en la jaro 864ª) papo Nikolao deziros sukceson al Ludoviko la Germana en lia militiro kontraŭ Moravio. Tial la raporto pri provo de Rastislavo ricevi episkopon el Nov-Romo estas sufiĉe versimila; precipe se kompari tion kun la samtempa kaj pli bone dokumentita marĉandado de Boriso-Miĥaelo de Bulgarujo, finfine ricevinta eklezian aŭtonomion el Konstantinopolo.

Sed Rastislavo pri tio malsukcesis. Ĉu Konstantinopolo rigardis instalon de moravia episkopujo nerealigebla, ĉu pro alia konsidero, sed ankaŭ ĝi ne donis episkopon al Rastislavo. Anstataŭe estis senditaj Konstanteno, pastro sed ne monaĥo, kaj lia frato Metodio, monaĥo sed ne pastro.

Nur en la jaro 6378ª (869/870) Metodio iĝos ĉefepiskopo. Kaj paradokse, instalos lin papo Hadriano la Dua de Romo.

Alivorte, la tradicia prezento de la batalo pri la slavonaj skribo kaj liturgio kiel konflikto inter Romo kaj Konstantinopolo estas nesufiĉa. Ĉar estis tria partio: La Okcidenta Imperio.

Kiel pereis la Imperio

Je 797-08-15 matene imperiestro Konstanteno la Sesa, ĵus renversita de sia patrino la imperiestrino Ireno (Εἰρίνη), iĝis blindigita laŭ ŝia ordono en tiu sama Purpura Ĉambro, kie li naskiĝis antaŭ 26 jaroj. De tiam Ireno titolis sin imperiestro (Ireno, fidela bazileŭso kaj aŭtokratoro de la romianoj) kaj regis meme sen edzo aŭ amanto.

La skandalo estis granda. La papoj de Romo dum pli ol 50 jaroj milde toleris la batalon de la ikonrompistaj imperiestroj kontraŭ la sanktaj relikvoj, kaj ekskomunikinte ilin pro la herezo tamen plu datis siajn dokumentojn per ilia nomo kaj havis ilian portreton sur siaj moneroj. Sed ĉi tiam la papa pacienco elĉerpiĝis. Kvankam Ireno dum la infanaĝo de Konstanteno venkis la ikonrompistojn kaj reunuigis la Eklezion, ĉi tiu skandalo estis supermezura. Papo Leono la Tria invitis Karolon la Grandan en Romon kaj tie je la Kristnasko 800-12-25 lin kronis kaj proklamis imperiestro (Aŭgusto).

Cetere, oni ne pensu ke la liberajn frankojn ŝokis la blindigo. Tio estis rutina politika procedo, ekzemploj pri kiu troveblas eĉ inter la roluloj de nia rakonto. Tiel Ludoviko la Germana ordonos blindigi Rastislavon (870); kaj Miĥaelo-Boriso, sian filon Vladimiron, kiu provos reveni al paganismo. Ankaŭ Karolon la Grandan ne ŝokis la krimo (nek la suspektindaj cirkonstancoj ĉe kiuj iam subite mortis la edzo de Ireno imperiestro Leono la Kvara), kaj li galante sendis al Ireno siajn svatantojn; sed ili venis tro malfrue, kiam Ireno jam perdis la tronon (802). Ŝi finis sian vivon pentofarante en monaĥinejo, kaj baldaŭ la eklezio deklaris ŝin sanktulino.

La skandalo konsistis en tio ke Ireno estis virino, la unua (kvankam ne lasta) regnestrino Romia. Laŭ la okcidentanoj la imperiestra trono vakis, ĉar ĝin ne povis okupi ino.

Tiam oni ankoraŭ ne pensis pri «restaŭro de la Okcidenta Imperio». Laŭ la antikva pensmaniero, Imperio povis esti nur unu, kvankam de post Diokleciano ĝi ofte havis plurajn imperiestrojn. Sed ĝi estis unu sola ŝtato, same kiel Rusujo estis unu regno dum la kunregado de Petro la Granda kaj lia pli aĝa frato Johano la Kvina. La informo el la lerneja historio: «En la jaro 476ª falis la Okcidenta Romio» formale estas malĝusta, ĉar

  1. tia aparta imperio tiam ne ekzistis, kaj
  2. Odoakro abolis ne imperion, sed imperiestron.

Detroniginte Romulon Aŭgustulon, li igis la Senaton sendi ambasadon en Konstantinopolon por deklari al imperiestro Zenono, ke Italio ne bezonas apartan imperiestron, ke sufiĉas ke Zenono faru Odoakron patricio kaj komisiu al li administri Italion. Kaj Zenono bonvolis plenumi tiun peton. Karolo pretendis sekvi ne Romulon Aŭgustulon, sed Zenonon, Anastazion, Justenon, Justinianon — la Nov-Romajn imperiestrojn. La okcidentaj kronikoj listigas lin tuj post Konstanteno la Sesa.

La aparta «Sankta Roma Imperio [de la germana nacio]» aperos jarcenton post la tesalonikaj fratoj, jam sub la Otonoj (962). Ĝuste tiam formale disfalos la Imperio. En la 9ª jarcento oni ankoraŭ konceptis imperion kiel unu tuton, la ekleziaj skismoj ankoraŭ ne definitiviĝis, kaj tio klarigas kial Konstanteno kaj Metodio tiel facile iris Romon por aranĝi siajn konfliktojn kun la germana klerikaro.

La relikvo de sankta Klemento

En decembro de la jaro 867ª la fratoj alportis en Romon du valoraĵojn: siajn librojn en Slavono kaj relikvon de sankta Klemento, «la tria papo post sankta Petro». Tiun relikvon Konstanteno malkovris en Krimeo, je 860-12-30 (aŭ 861-01-30) dum sia misio en Ĥazarujon. Parton de la skeleto li lasis en Ĥersono (poste sankta Vladimiro ĝin transportos en Kievon), kaj la reston li dum 7 jaroj kunportadis en siaj vojaĝoj. Tute seninteresa en Bizancio, ĝi faris furoron en Romo. Konstantenon akceptis la plej altrangaj ekleziuloj, komencante per Hadriano la Dua mem, kiu iris ekster la urbon por renkonti la reliquias beati Clementis, bonan aŭguron por la ĵus (la 14an de decembro) elektita papo.

La romanoj alte aprezis la scion kaj pion de Konstanteno, kaj priskribis lin ne alie ol «viro de apostola vivo», «saĝegulo», «vere mirinda filozofo», «granda homo kaj apostolseĝa instruisto» ktp (vir apostolicae vitae, sapientissimus vir, mirabilis vere philosophus, vir magnus et apostolicae sedis praeceptor).

Ĉe homo tiom estimata oni facile toleris lian slavonan elpensaĵon. La papo pastrigis Metodion; la slavaj disĉiploj de la fratoj iĝis diakonoj; kaj la papo eĉ okazigis diservon super la slavonaj tradukoj de la fratoj.

Tiel ili pasigis en Romo du jarojn. Konstanteno estis grave malsana, 50 tagojn antaŭ sia morto li monaĥiĝis sub la nomo Cirilo (tial Cirila alfabeto) kaj mortis la 14-an de februaro de la jaro 6377ª (869). La episkopo de Velletri raportas, ke lian enterigon akompanis honoroj kutime rezervitaj por la papoj.

Post la morto de Konstanteno-Cirilo la papo konsekris Metodion ĉefepiskopo de Panonio.

Inter Romo kaj Salcburgo

La frankoj estis potenca, sed ankaŭ timinda aliancano por Romo. Karolo kredis sin instalita de Dio, kaj senĝene aranĝis ekleziajn aferojn. Ekz-e la dekonaĵojn kaj trionon da enspezoj de ankoraŭ ne kristanigita Panonio (en kiun li inkludis la teritorion de la onta Granda Moravio) li favordonis al la Salcburga ĉefepiskopo, iĝinta primaso de Germanujo. Kompreneble tio malplaĉis al Romo.

La veno de la tesalonikaj fratoj minacis la interesojn de la germana klerikaro kaj prezentis ŝancon al Romo. Al la reala forto de la Franka regno Romo povis kontraŭmeti nur «la eternajn rajtojn de la Sankta Seĝo»:

  1. Panonio, kaj la tuta Ilirio ĝis Tesaloniko, apartenas al la Roma patriarkujo. Ties ĉefepiskopo [fakte, metropolito] devas rezidi en la antikva Sirmiumo [nun Sremska Mitrovica, 70 km okcidenten de Beogrado], kies katedron, gloran ankoraŭ en la pagana Romio, fondis Androniko, «apostolo el la sepdekopo».
  2. Por la eterna Eklezia tradicio neniom gravas, ke tiu lando repaganiĝis [post la invado de hunoj, kiam la Iliria ĉefurbo translokiĝis en Tesalonikon, la naskiĝurbon de la fratoj; iam inter 424‒426 Sirmiumo ree iĝis ĉefurbo, sed post la prirabo fare de la avareoj en 582 tiu eklezia provinco Ilirio fakte ĉesis ekzisti].
  3. La dekreto de Karolo la Granda ke eklezie Panonio estu regata el Salcburgo ne validas, ĉar temas pri teritorio de sankta Petro.
  4. Cetere, ĉio ĉi tio kompreneble «neniel atencas la rajtojn de la glora ĉefepiskopujo Salcburga».
Nu, la bavaraj episkopoj malkonsentis. Ili kaptis Metodion kaj juĝis lin en Regensburgo antaŭ Ludoviko la Germana. Reverentissimus Methoduis archiepiscopus Pannoniensis ecclesiae kaj papa legato misia (ad gentes) iĝis «iu greko, nomata Metodio» (quidam Graecus Methodius nomine), konfuzanta la popolon per «nove inventitaj slavaj literoj». Batita kaj kondamnita, Metodio preskaŭ tri jarojn restis malliberigita en Ŝvabujo, ĝis iel li sukcesis informi la novan papon Johanon la Okan pri tiu perforto.

En 873 papa legato Petro de Ankono igis la germanojn liberigi Metodion, minacante per interdikto. Malvolonte ili obeis; «tamen la juĝon de sankta Petro ili [la juĝintaj episkopoj] ne evitis, kaj 4 el ili mortis» [VM, ĉap. 10]. Efektive, kvar bavaraj episkopoj baldaŭ mortis, komencante per Adalvino de Salcburgo (873-05-14).

La veraj patriarkoj

La pozicion de Romo pri la principo de «apostola katedro» bone ilustras respondo de sankta Nikolao la Unua la Granda al unu el la «demandoj de la bulgaroj» okaze de ilia kristaniĝo. (Nur tri papoj havas la epiteton «Granda»; kvankam lia politiko tute fiaskis, Nikolao la Unua efektive estis eksterordinare vanta kaj obstina, kion la historiistoj nomas «la granda karaktero».)

Boriso demandis, interalie, kiom estas da veraj patriarkoj (veracter patriarchae), kaj ĉu Bulgarujo povas havi sian?

Nikolao respondis, ke ili estas tri: la Roma, la Aleksandria kaj la Antioĥia. Estas ankoraŭ du neveraj patriarkoj, la episkopoj de Konstantinopolo kaj Jerusalemo; ĉar la verajn patriarkajn katedrojn fondis la ĉefapostoloj (principes apostolorum) Petro kaj Paŭlo.

Nu, la Konstantinopolan katedron

  1. ne fondis apostolo;
  2. la Nicea koncilio, la plej glora kaj honorinda, ĝin ne menciis (Bizanco iĝis Konstantinopolo jam poste, 330-05-11);
  3. nenio ĝin elstarigas krom la administra rolo — sed la Eklezio ne atentas administraĵojn.
La Jerusalema katedro havas sufiĉe aŭtoritatan Fondinton, kaj la Nicea koncilio ĝin menciis — sed ĉion neripareble fuŝas administra konsidero: ĝi estas menciita sub sia tiama nomo Ælia Capitolina.

Kompreneble, se por Nikolao la Granda eĉ la Jerusalema patriarko ne estis vera, tute vana estis la espero de Boriso ricevi sian patriarkon bulgaran. Cetere Nikolao indikis, ke Romo kutime nomumas ĉefepiskopon por katedro fondita de apostolo aŭ por malproksima lando, kiam pro konsiderinda kresko de la popolo kristana tie aperas pluraj episkopoj. Tiu respondo eble estis kroma motivo por okcidentaj konkeroj bulgaraj.

Vanaĵo, vantaĵo, ventaĵo

Krom la libero, Petro de Ankono alportis al Metodio malpermeson servi en Slavono. Tamen revokite en Romon, Metodio sukcesis akiri la plej kompletan aprobon de la slavona diservo (junio 880):
Ni prave aprobas (jure laudamus) la slavonan skribon eltrovitan de Cirilo en kiu Dio estas propre laŭdata, kaj ni ordonas (jubemus) ke la gloraĵoj kaj faroj de nia Sinjoro estu dirataj en tiu lingvo. Nek kontraŭas al la doktrino kaj kredo servi meson en tiu slavona lingvo …
Metodio mortis la 3-an de aprilo de la jaro 6393ª (885). Tuj post lia morto papo Stefano la Kvina en sia letero al moravia «reĝo Svętopolko» (Zventopolco regi Sclavorum) malpermesis slavonan diservon:
Kaj la diservojn kaj la sanktajn sakramentojn kaj la solenajn mesojn, kiujn tiu Metodio (idem Methodius) aŭdacis (praesumptis) celebri en Slavono, ĉesigu … Kaj la obstinulojn kaj la malobeulojn, kiuj insistos kaj kontraŭos post la unua kaj dua admonoj, forpelu el la sino de la eklezio kiel lolsemantojn, kaj, por ke unu fava ŝafo ne infektu la tutan gregon, ni ordonas perforte bridi ilin kaj ekzili malproksimen de via lando.
Senditoj de la papo observis plenumon de tiuj instrukcioj. La pli junajn disĉiplojn de Metodio konsentis aĉeti migraj sklavistoj (kelkajn el ili poste elaĉetis sendito de Bazilo la Makedono en Venecio); la pli aĝajn necesis ekzili; ili rifuĝis en Bulgarujo.

La afero de Cirilo kaj Metodio kuŝis en ruino. Papoj ripetis malpermeson de slavona liturgio (Stefano la Kvina, 890; Johano la Deka, 915). La germana klerikaro venkis.

Post 20 jaroj Arnulfo de Bavarujo en alianco kun la venontaj de Oriento hungaroj finfine realigos la dispartigon de Moravio; tiel vaniĝos kaj la kristanigo de Panonio, kaj la ekleziaj kvereloj inter Salcburgo kaj Romo. La politikaj konfliktoj, kiuj ŝajnis gravaj kaj aktualaj, perdos ĉian valoron.

Restos nur nepalpebla bagatelaĵo: la slavona skribo kaj literaturo, pro kiuj solaj ni rememoris tiujn vantaĵojn.

Cetere, nun la rado de la historio faris plenan turnon. La ideo de multepatruja Eŭropa unio iel proksimas al la bizancia multelingva imperio, kiun enkorpigis la sanktaj fratoj. En Strasburgo, kie la franca-germana dispartigo estis ĵurita, nun kunsidas la Eŭropa parlamento; la Roma eklezio rezignis pri la meso latina; papo Johano Paŭlo la Dua deklaris sanktajn Cirilon kaj Metodion patronoj de la unuiĝanta Eŭropo (la encikliko «Slavorum apostoli» de 1985-06-02).

En Ortodoksujo la festo de la fratoj estas je la 11ª de majo; ĉi tiu tago, gregorie la 24ª de majo, en Bulgarujo kaj Ruslando estas ŝtata Skribofesto. En Moravio la feston de Cirilo kaj Metodio oni celebris la 5-an de marto; papo Pio la Naŭa movis la feston al la 7ª de julio. Post la Dua Vatikana Koncilio Romo movis la feston al la 14ª de februaro.

Nun tempas ekzameni ĉi tiun eternan valoron, esplori ĉu vere ĝi estis pli daŭrema. La sekva demando: Kiu Cirilo kiun alfabeton kreis?

Du slavonaj alfabetoj

Mirinda afero: ĉiuj historiaj fontoj parolas nur pri unu nove inventita slavona alfabeto, kvankam ni bone scias, ke ili estis du:

  1. Kirilico, nomita laŭ sia kreinto Cirilo, kaj
  2. Glagolico, laŭvorte «parolaĵo».

La du alfabetoj tre proksimas interne, laŭ siaj strukturo, ordo kaj la nomoj de la literoj; sed ili tute malsimilas ekstere, laŭ la aspekto kaj dizajno grafika. Fakte ili havas nur unu komunan signobildon: ш (t.e. ŝ). La distinga principo estas la rilato al la greka alfabeto: Kirilico estas, maldetale, la mezgreka alfabeto kompletigita por la bezonoj de la slava fonetiko; dum Glagolico ŝajnas intence eviti ion ajn similan al la alfabeto greka (aŭ latina).

Dum kelka tempo la du alfabetoj kunekzistis paralele en la tuta Slavujo; glagolicajn grafitiojn oni trovis eĉ en Kievo kaj Novgorodo.

Nun regas la opinio ke sankta Cirilo elpensis Glagolicon, kiu poste iel proksimiĝis al la greka alfabeto, kaj tiel estiĝis Kirilico kaj la nunaj alfabetoj Cirilaj. Laŭ tiu teorio, sankta Cirilo skribis ne tiel:

ИСКОНИ БѢ СЛОВО И СЛОВО БѢ Ѿ БОГА И БОГЪ БѢ СЛОВО
sed ĉi tiel:
[La samo en Glagolico]

(Ĉu la kontrasto inter ĉi tiuj linioj ne pensigas vin pri Esperanto kaj Volapuko?)

Argumentoj

La rezonado estas proksimume tia:
  1. La unuan alfabeton kreis Konstanteno-Cirilo.
  2. Glagolico estas pli frua ol Kirilico.
  3. Preskaŭ ĉie Kirilico forpuŝis Glagolicon.
  4. Sekve, Konstanteno-Cirilo inventis Glagolicon, kaj jam poste, en Bulgarujo, okazis la «Preslava reformo» el kiu estiĝis Kirilico.

Ĉio ĉi ŝajnas logika kaj solida. La fontoj parolas pri sankta Cirilo kiel pri la inventinto. La lingvaĵo de la manuskriptoj glagolicaj estas pli arkaika ol tiu de la samtempaj skribaĵoj Kirilicaj; oni trovas tekstojn Kirilicajn skribitajn sur forviŝita teksto glagolica, neniam inverse. Kaj nur la kroatoj retenis Glagolicon por kultaj tekstoj.

Verdire, krom la kroatoj glagolicaĵon uzis ankaŭ la francaj reĝoj: dum sia kronado ili ĵuris sur Rejmsa evangelio, atribuata al sankta Hieronimo el Stridono, la tradukinto de Vulgato. Nur Petro la Granda, dum sia vizito en Francion (1717), unua konstatis (mi imagas, kiom mirigite!), ke la Rejmsa evangelio estas en Slavono, skribita parte Glagolice, parte Kirilice.

Ĉu ne estas tamen iom stranga ke, fidele konservinte Glagolicon, la kroatoj tamen persiste, almenaŭ ekde la 12ª jc, atribuis ĝin ne al sankta Cirilo, sed al sankta Hieronimo?

Tio ne estas grava obĵeto; sed du aliaj aferoj, neformalaj kaj malfacile pruveblaj, precipe malhelpas min akcepti la regantan teorion.

Unue, nenio en la karaktero kaj biografio de Konstanteno-Cirilo lasas suspekti kontraŭgrekan (aŭ kontraŭlatinan) tendencon.

Kaj due, la arta stilo de Glagolico ŝajnas aparteni al tute alia, pli frua epoko (fakte, ĝuste al la epoko de Hieronimo el Stridono).

Ni konsideru tion iom pli detale.

Duonjarmilon antaŭ Renesanco

Veninte Reĝurbon, Konstanteno komencis studojn ĉe la profesoroj. En 3 monatoj li ellernis la tutan gramatikon, trastudis Homeron, geometrion kaj dialektikon ĉe Leono kaj Fotio, kaj ĉiujn filozofiajn teoriojn, kaj krome retorikon, aritmetikon, astronomion, muzikon kaj ĉiujn ceterajn sciojn grekajn. Li ellernis ilin kiel neniu alia, ĉar en li la komprenemon plifortigis la diligento, kaj ili sin interhelpis, per kio perfektiĝas la sciencoj kaj artoj [VK, ĉap. 4].

Konstanteno ne povus trovi pli klerajn instruistojn.

Leono (Λέων) la Matematikisto tiel famiĝis per siaj disĉiploj, ke ĥalifo Mamuno sendis al imperiestro Teofilo specialan leteron, proponante preskaŭ tunon da oro pro permeso dum nelonga tempo gastigi Leonon en Bagdado (Teofilo rifuzis). Kvankam liaj verkoj nin ne atingis, tradicio asertas ke li inventis lumtelegrafon kaj uzis literajn simbolojn en algebro.

Fotio (Φώτιος) estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la rilatojn inter la profana scienco kaj teologio kaj deklaris ke la klasika heredaĵo (precipe la filologia) ebligas pli bone kompreni la superan saĝon.

El la verkoj de Fotio unu restas precipe valora fonto por la scienco. Posedanto de granda biblioteko, Fotio faris referaĵojn pri la legataj libroj — religiaj kaj profanaj, paganaj kaj kristanaj. Tiel lia «Libromiriado» (Μυριοβιβλίον; fakte temas pri 280 verkoj) konservis informojn pri tio, kion enhavis verkoj poste perditaj — kaj eĉ pri tio, kio mankis en verkoj konservitaj (sed estas enŝovita en la tekstojn kiuj nin atingis).

Cetere, Fotio estis eminenta teologo, en kies verkoj neniu lia kontraŭulo trovis dogman eraron.

Interesan ekzemplon pri la etoso de tiu klerisma rondeto prezentas letero de Fotio al Leono. Leono kritikis la stilon de la Nova Testamento, kaj metis la elokventon de la klasikaj oratoroj super tiun de apostolo Paŭlo; responde Fotio defendis la literaturan valoron de la Bibliaj tekstoj. La opinioj mem ne estas tre originalaj, sed interesaj estas la toleremo kaj la libero de opinioj, kiajn oni ne esperus renkonti en la 9ª jc — precipe konsidere ke Leono estis tesalonika eksmetropolito (li perdis sian katedron post la malvenko de la ikonrompistoj en la jaro 843ª), kaj Fotio estis onta patriarko Nov-Roma.

Unu el la argumentoj de Fotio en lia polemiko kontraŭ la ikonrompistoj similas postan argumenton de Konstanteno-Cirilo. Ikonrompistoj indikis, ke diversnaciaj pentristoj prezentas Kriston tute malsame, kaj sekve tiuj prezentoj malvalidigas unu la aliajn. Fotio respondis, ke ankaŭ Evangelio ekzistas en diverslingvaj tradukoj, en tute malsamaj literoj kaj sonoj — etiopaj, hebreaj, hindaj, latinaj — sed tio neniom malebligas al ili esti diinspiritaj.

Ĉiel ajn, la citita fragmento el VK pruvas ke nek la disĉiplo de Konstanteno ĝin verkinta, nek la profesoroj de Konstanteno iel malŝatis «la grekajn sciojn».

Misiistaj alfabetoj

La malsimilo inter la literoj grekaj kaj glagolicaj estas okulfrapa, sed sciencistoj venkis la evidenton kaj trovis iujn subtilajn similaĵojn. Ankoraŭ unu atesto pri tio, ke per sufiĉe forta streĉo eblas «science» pruvi ĉion ajn.

Pli ol la skribon grekan, la dizajno de Glagolico similas la etiopan, aŭ la eklezian kartvelan, aŭ la skribon kiun Sekvojo elpensis por sia irokeza tribo ĉerokio. Kurioza ekzemplo: en 1929, dum alŝtatigo de la kolektoj de akad. N.P. Liĥaĉov, prof. A.S. Orlov erare klasis pergamenan psalmaron etiopan kiel manuskripton glagolican [Pr, pĝ 190].

Endas tuj klarigi ke temas nur pri la grafikaj elementoj, neniel pri ilia fonetika valoro. Ekz-e pluraj menciitaj alfabetoj havas krucforman literon, kiel la kopta Ϯ; sed en Glagolico ĝi signas la vokalon [a], dum en la eklezia kartvela, la konsonanton [k’].

Klare, la sortimento da simplaj grafikaj elementoj estas negranda kaj tial koincidoj en ilia kombinado estas tre probablaj (kion pruvas la ĉerokia skribo, kies kreinto nenion sciis pri Glagolico kaj eĉ ne scipovis legi la anglan). Tamen kelkaj elektoj evidente estas ideologie motivitaj: en la kartvela alfabeto eklezia la krucforma litero kan estas la unua de la vorto Kriste (Kristo); en Glagolico + malfermas la alfabeton.

Komencante novan aferon, piulo antaŭ ĉio sin krucosignas. Tiu kutimo ĝis nun vivas en la tuta Ortodoksujo: per krucosigno komencis sian laboron greka monaĥo kiun mi petis kopii por mi skribaĵon en la Sankta Tombo en Jerusalemo. De la kruco komenciĝas la studo de la skribo glagolica.

Ankaŭ aliaj figuroj havas simbolan valoron: cirklo (la eterno; kp la Zamenhofan Eternulo), triangulo (la Triunuo). Simetriaj kombinoj de tiaj figuroj formas gravajn mallongigojn, ekz-e I~C (tradicia mallongigo por ησῦς Jesuo) iĝas . Aŭ ekz-e [Apokalipso 1:8]

Mi estas + kaj O, diras la Sinjoro.

Tre probablas, ke tiaj simbolaj konsideroj, similaj al la ideoj de aŭtoroj de aprioraj lingvoprojektoj, influis la kreinton de Glagolico. Tamen ne ĉiujn literojn tio koncernas, kaj krome, tio neniel klarigas lian evidentan decidon eviti ĉion ajn similan al la alfabetoj greka aŭ latina.

Tia tendenco ja ekzistis en la frua kristanisma epoko, kiam estiĝis la skriboj stile similaj al Glagolico kaj kiam ĉio klasika estis perceptata kiel paganaĵo. Tamen post Justiniano la Unua la klasika paganismo ne plu estis atentinda rivalo, ĝian lokon okupis la herezoj; anstataŭe, kontraŭklasika malamo estas atestita, ekz-e, inter la egiptaj, siriaj, armenaj monofizitoj. Nu, neniu riproĉis tian herezon al la tesalonikaj fratoj. Do, ĉu troveblas alia spuro kelkcent jarojn pli frue?

Cirilo la Filozofo

Cirilo naskiĝis en Kapadokio, okcidenten de Armenujo. Fininte siajn studojn en Damasko li venis Aleksandrion.

Foje en la katedralo de la granda patriarko Aleksandria li aŭdis voĉon el la altarejo, kiu lin vokis:

— Cirilo!

kaj ordonis ke li iru en la landon vastan, «en la naciojn slavajn, alinome bulgarajn», por kredigi ilin kaj instrui al ili la Leĝon.

Cirilo konsterniĝis, ĉar li ne sciis, kie situas la lando slava alinome bulgara. Li iris Cipron, sed ankaŭ tie neniu aŭdis pri la slavoj. Post tiu malsukceso li jam estis revenonta Aleksandrion, sed pensis pri profeto Jona kaj ŝipiris plu, al Kreto, kie li ricevis konsilon iri Tesalonikon.

En Tesaloniko Cirilo vizitis metropoliton Johanon kaj informis lin pri sia misio. Johano respondis, ke Cirilo estas freneza maljunulo, ke la bulgaroj estas homvoruloj kiuj certe lin formanĝos.

En la bazaro Cirilo hazarde aŭdis slavan parolon kaj teruriĝis. Fine lin helpis miraklo.

Foje, elirinte el kirko post dimanĉa diservo, sidiĝinte «sur la marmoron, enpensa kaj malĝoja», li subite ekvidis korvon kun ligaĵo en la beko. La korvo ĵetis la ligaĵon al Cirilo sur la baskon, li nombris la ligitajn objektojn; ili estis 32. Cirilo metis ilin ĉebrusten, kaj iris al la metropolito por montri al li ilin. Sed la objektoj mirakle malaperis en lia korpo, kaj krome, Cirilo subite mallernis la grekan lingvon.

La metropolito sendis por inviti Cirilon, sed tiu ne komprenis la senditon. Finfine Cirilo iĝis malliberigita.

Perdinte la grekan, Cirilo mirakle ricevis scion de la lingvo kaj skribo slavaj. Informite pri tio, la bulgaroj kun siaj princoj Desmiro de Moravio kaj Radivojo de Preslavo sieĝis Tesalonikon postulante:

— Transdonu al ni la homon kiun Dio al ni sendis!

Post 3 jaroj da sieĝo la metropolito liberigis Cirilon kaj transdonis lin al la bulgaroj. Akceptinte Cirilon «kun granda ĝojo», la bulgaroj lin kondukis en la urbon Raveno ĉe rivero Bregalnico, kaj tie Cirilo instruis al ili la literojn kaj kristanismon.

La fabelo kaj la realo

La ĵusa rakonto (La tesalonika legendo, Слово Кырила Философа како увѣри Бѹлгарє, ekz-e en [An]) entenas evidentajn anakronismojn kaj fabelaĵojn, sed ankaŭ tre rekoneblajn historiajn detalojn: la metropolito estas Johano la Dua, partoprenanto de 6ª Universa Koncilio (681‒682); kaj en 675‒678 tri slavaj triboj efektive sieĝis Tesalonikon, kion ni scias el verko de la metropolito mem (cetere, ĝi ne mencias Cirilon la Kapadokianon).

Tamen la bulgaroj tiam ankoraŭ ne asimiliĝis inter la slavoj, ili eĉ ankoraŭ ne transiris Danubon.

La malhelpemon de la metropolito facile klarigas la deveno de Cirilo. Naskita kaj edukita en regionoj monofizitaj, li probable mem estis monofizito, kaj la ortodoksulo Johano ne povis aprobi herezan mision.

Tiaj malsimpatioj kutime estas reciprokaj kaj etendiĝas al ĉiaj rilatoj interkulturaj; tio povus klarigi al malakcepton de la greka lingvo, kiun Cirilo «mallernis». Kaj ĝuste Glagolicon aŭ ion similan kreus tia homo, malŝatanta «la preciozan, lispan kaj manieran lingvon grekan» (laŭ diro de armena aŭtoro). Ĝuste pro tia malamo kvar jardekojn antaŭe Egiptujo kaj Palestino tiom facile akceptis la araban konkeron.

Kaj interese, la «mallonga» Vivo de Konstanteno-Cirilo ial speciale mencias ke antaŭ sia misio en Moravion li trovis ĉe Bregalnico baptitajn slavojn.

Ĉu hazarda koincido?

Tradicie oni vidis en «La tesalonika legendo» fantazian popolan fabelon pri Konstanteno la Filozofo. Tamen malgraŭ la fabelaj detaloj ĝi entenas la historian fonon de tute alia epoko. La legendo ne sufiĉas por pruvi historian ekziston de Cirilo la Filozofo; sed ĝi sugestas, kiel Glagolico povis estiĝi.

Kompreneble ĝia herezula deveno ne estus bonvena en la postaj jarcentoj; kaj ĉar la tradicio firme ligis Konstantenon-Cirilon al Kirilico, la kroatoj trovis pli respektindan aŭtoron en la persono de sia samlandano Eŭzebio Hieronimo Sofronio el la dalmata urbo Stridono.

Ŝajnas ke Konstanteno-Cirilo estis pli honesta. Li estis disĉiplo de Fotio, kiu en sia letero al Boriso-Miĥaelo, iom neatendite por patriarko skribanta al ĵusbaptita ĥano, indikis ke la herezoj utilas por klarigi la veron, ĉar nekontestata vero falsiĝas (kp 1Kor 11:19; la posta historio pruvis, ke la bulgaroj sekvis la konsilon). En la teksto rekonstruita de A. Vaillan kiel antaŭparolo de Konstanteno-Cirilo al lia traduko de la Skriboj estas nemalsimila deklaro: la tradukinto profitis la tradukojn de herezuloj siriaj «ĉar, kiel diris sankta Cirilo, ne ĉio kion faras miskredantoj estas evitenda kaj forĵetenda».

Eble estas nura hazardo ke Konstanteno monaĥiĝis sub la nomo Cirilo. Sed eble li tiel omaĝis sian antaŭulon, kies laboron li uzis por krei Kirilicon?

La trilingva herezo

… Kiam Konstanteno estis en Venecio, kunvenis kontraŭ lin la latinaj episkopoj, monaĥoj kaj pastroj, kaj levis la trilingvan herezon dirante:

‒ Kiel aŭdacis vi krei skribon por la slavoj kaj instrui ĝin al ili, ĝin kiun neniu antaŭe inventis: nek apostolo, nek papo; nek Gregorio la Dialoga, nek Hieronimo, nek Aŭgusteno? Ni konas nur tri lingvojn, en kiuj Dio per specialaj skriboj estu glorata: la hebrean, la grekan kaj Latinon … [VK, ĉap. 16ª]

En diversaj epokoj oni prezentis diversajn argumentojn favore al koncernaj «sanktaj lingvoj».

La lingvo de Adamo

«Sur la tuta tero estis nur unu lingvo kaj unu parolmaniero», asertas Biblio [Genezo 11:1]. Kaj baldaŭ post la Diluvo la homaro volis konstrui por si urbon kaj tie turon, specon de ĉiela ŝtuparo sonĝota de Jakobo [Genezo 28:12].

Nun nuboskrapaj konstruaĵoj estas afero ordinara, sed tiam la ideo tiom ŝokis la Eternulon, ke li konfuzis la lingvojn.

Tamen unu familio, la Arpaĥŝadidoj, dizertis la publikan laboron. Arpaĥŝad' estis filo de Ŝem, unu el liaj pranepoj ricevis la nomon Peleg', «ĉar dum lia vivo dividiĝis la tero» [Genezo 10:25]. El la genealogio [Genezo 11:10‒18] kalkuleblas, ke Peleg' vivis en la jaroj 102ª‒341ª post la Diluvo.

Tial la Arpaĥŝadidoj konservis pura kaj nedifektita la pralingvon de Adamo kaj Noa, la lingvon en kiu la Sankta Skribo estas rivelita. Abrahamo estis pra-pra-pra-nepo de Peleg' kaj dum la unuaj 140 jaroj de sia vivo povis aŭdi la antaŭdiluvan lingvon rekte el la buŝo de sia praulo Ŝem, aĝanta 460 jarojn kiam Abram' naskiĝis.

Verdire, se la Biblia mito celis ekspliki la devenon de la lingvoj, ĝi tamen fiaskis pri la franca, rusa aŭ Esperanto. Eĉ pli malbone, ni ne scias kiuj el la Abrahamidoj konservis pli puran pralingvon: ĉu la araboj posteuloj de la pli aĝa filo Iŝmaelo (la Nobla Korano ja estis rivelita «en la klara araba lingvo»), aŭ la Izraelidoj posteuloj de Isaako? La lingvistoj ĝenerale konsentas, ke la klasika araba estas pli arkaika ol la klasika hebrea (kelkaj propraj nomoj Bibliaj konservis finaĵojn perditajn de la hebrea, kiujn la masoristoj ne sukcesis tute forredakti).

La nunan lingvopolitikon de la Sinjoro karakterizas la Pentekosta plurlingveco, kies specimenojn regule prezentas Johano Paŭlo la Dua. Tamen en «la lastaj tempoj» la homaro sendube retrovos «la puran lingvon», kvankam ĉe cirkonstancoj infere malesperigaj [Cefanja 3:8‒9]:

Tial atendu min, diras la Eternulo, ĝis mi miatempe leviĝos; ĉar mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverŝi sur ilin mian koleron, la tutan flamon de mia indigno; ĉar de la fajro de mia severeco forbrulos la tuta tero. Tiam mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al li unuanime.

El letero de Aristeo

… Demetrio el Falero, la estro de la reĝa biblioteko, ricevadis multe da mono por kolekti, kiom li povis, ĉiajn librojn de la mondo por Ptolemeo la reĝo de Egiptujo, granda libroŝatanto. Foje la reĝo demandis lin en mia ĉeesto:

‒ Kiom da libroj jam estas en la biblioteko?

‒ Pli ol ducent mil, ho reĝo, ‒ respondis Demetrio, ‒ sed mi esperas baldaŭ kolekti la reston, tiel ke estos pli ol kvincent mil. Alvorte, mi aŭdis, ke la Leĝo de la judoj estas kopiinda kaj meritas lokon en via biblioteko.

‒ Kio do malhelpas vin aranĝi tion? ‒ demandis la reĝo. ‒ Vi havas ja ĉiujn rimedojn.

‒ Necesas traduki ilin. Ĉar en sia lando la judoj parolas apartan lingvon. Oni ofte konfuzas ĝin kun la aramea, sed ĝi estas alia.

La reĝo komprenis la aferon kaj ordonis prepari leteron al la ĉefpastro de la judoj (…) Ĝi tekstis jene:

Reĝo Ptolemeo salutas ĉefpastron Eleazaro (…)

Dezirante montri mian aprezon al ĉiuj judoj de la mondo kaj de la venontaj generacioj, mi decidis ke via Leĝo estu tradukita el via lingvo hebrea en la grekan, por meti tiujn librojn en mian bibliotekon.

Tial vi faros bone se vi elektos po ses maljunulojn el ĉiuj triboj viaj, homojn piajn en la vivo kaj spertajn en la Leĝo, kapablajn precize ĝin traduki.

Mi sendas mian gvardiestron Andreo kaj Aristeon, homojn tre estimindajn, por prezenti al vi la aferon kaj cent talantojn da arĝento (…)

Vi faros al mi komplezon se vi sciigos, kion vi deziras.

Al tio Eleazaro konvene respondis:
Ĉefpastro Eleazaro salutas reĝon Ptolemeo.

Akceptu miajn bondezirojn por vi, por reĝino Arsinoa via fratino, kaj por viaj idoj (…)

Ni faros laŭ via deziro ‒ kvankam ĝi estas nekutima ‒ ĉar vi faris por ni multajn kaj eksterordinarajn favorojn. Antaŭ la tuta popolo mi elektis po ses maljunulojn el ĉiu tribo, kaj mi sendas ilin al vi kun kopio de nia Leĝo.

Estus afablaĵo, ho justa reĝo, se vi ordonos ke post la plenumo de la traduko la homoj estu tuj sekure al ni revenigitaj.

… Tri tagojn post la veno de la saĝuloj Demetrio akompanis ilin en la Nordan distrikton de Faroso. Li loĝigis ilin en aparta domo sur la marbordo, izolita kaj trankvila, tre konvena por sciencaj studoj. Tie ili laboris, akordigante siajn tradukojn, kaj ĉio interkonsentita estis konvene skribata sub la redakto de Demetrio …

(La reĝo Ptolemeo Filadelfo regis Egiptujon ekde la jaro 5225ª de mondo (t.e. 284/285 a.K.); Demetrio el Falero mortis baldaŭ post 283 a.K. La «Letero de Aristeo» estis referencita jam en la 2ª jc a.K., kaj Jozefo Flavio resumis ĝin sur 10 paĝoj en siaj «Antikvaĵoj judaj», libro 12ª, ĉap. 2ª. Post kelkaj jarcentoj Talmudo donis sian version de tiu fabelo en la Rulo 9ª.)

La versio talmuda

Reĝo Ptolemeo kunvenigis 72 maljunulojn. Li lokis ilin en 72 ĉambrojn, ĉiun aparte, sen diri kial li ilin venigis. Li eniris la ĉambron de ĉiu kaj diris:

‒ Skribu por mi Toraon de Moŝe' via majstro.

Dio metis en la koron de ĉiu kiel traduki idente al ĉiuj ceteraj.

Tiu estis malĝoja tago, kiel klarigas la saĝuloj en Megilat Ta'anit:
Je la 8ª de Tebet', kiam Torao iĝis tradukita en la grekan sub reĝo Ptolemeo, mallumo falis sur la mondon kaj daŭris tri tagojn. Kion tio similis? Leonon enkaĝigitan. Antaŭ la kaptiteco ĉiuj timis ĝin kaj fuĝis de ĝi. Kaj nun ĉiuj venis rigardi ĝin kaj diris:

‒ Kie do estas ĝia forto?

La kulturlingvo de la klasika epoko

Iel ajn, la greka lingvo posedis diinspiritajn librojn de la Malnova kaj de la Nova Testamentoj. Tio estis ĝia ĉefa merito en la opinio de la kristanoj mezepokaj, pri kiuj temas en nia eseo.

Evidente, la greka posedis ankaŭ pli bonkvalitajn kulturajn valorojn sciencajn, filozofiajn, literaturajn, teatrajn … Nin atingis nur malgranda ono kiun bonvolis konservi la generacioj mezepokaj.

La kulturlingvo de la «Sovaĝa Okcidento»

Sian karieron de kulturlingvo Latino faris jam postmorte, post la barbara konkero.

En la klasika Romio la tuta filozofio kaj scienco estis greklingvaj. Latino havis relative modestan kolekton da bonkvalita poezio, en kelkaj ĝenroj kompareblan kun sia helenisma modelo; eminentajn (kvankam tre memcentrajn) verkojn politikajn, jurajn, militajn, satirajn kaj historiajn. La teatron anstataŭis pantomimo kaj cirko. Cicerono, Lukrecio, Seneko provis verki en la ĝenro filozofia, sed tiuj verkoj apartenas pli al la latina filologio ol al originala filozofio. La lingvaĵo metafizika restis subevoluinta (proksimume kiel la faka terminaro de Esperanto), kaj eĉ grandaj ŝatantoj de Latino (ekz-e Marko Aŭrelio) verkis en la greka por esprimi delikatajn pensonuancojn.

Kontraŭekzemplon prezentas la Historio Romia de Amiano Marcelino: kvankam denaska greklingvano, li tamen preferis verki ĝin latine.

Post la barbara konkero la scio de la greka iĝis rara, kaj kun ĝi perdiĝis la pli granda parto de la kulturo. El ĉiuj verkoj de Platono, en Latino ekzistis nur Timeo; tial Boecio, la lasta romiano, decidis traduki por siaj samlingvanoj la verkojn de Platono kaj Aristotelo. Li sukcesis traduki nur kelkajn verkojn logikajn de Aristotelo; verkojn de Platono li eĉ ne komencis traduki, kiam Teodoriĥo ordonis lin ekzekuti; kaj ĝis la 12ª jc liaj tradukoj restis la plej serioza parto da tio, kion la Okcidento heredis de la antikveco (la «malnova logiko»).

Do, restis nemulte, kaj la lingvo mem restis subevoluinta.

La skolastiko komenciĝos de tie, kie interrompiĝis la laboro de Boecio. Sed kurioze, la okcidentanoj preferos traduki el alia kulturlingvo (la araba). Du-tri jarcentojn post la epoko, kie estas ankrita nia eseo, la okcidenta skolastiko leviĝos ĝis la nivelo de la bizancia kaj araba; sed dume inter ili estas abismo, kaj Miĥaelo la Tria (la imperiestro de la romianoj) responde al la pretendoj de papo Nikolao la Unua de Romo nomos la rigidan kaj malriĉan Latinon «lingvo barbara kaj skita».

Pilatismo

Do, en la Oriento estis multe da kulturaj lingvoj, multe da urbegoj kristanaj kaj kvar patriarkoj; en la Okcidento estis nur po unu da ili. Kaj malgraŭ tiu monopolo la pozicio de Latino estis iom malforta.

Ŝajnas ke Izidoro de Sevilo (m. 636) unua proklamis Latinon «sankta lingvo»; en siaj Etimologioj li pruve citis Evangelion [Johano 19:19‒20]:

Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: Jesuo Nazareta, la reĝo de la judoj.

Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.

El tio Romo konkludis, ke nur la tri menciitaj lingvoj konvenas por publike glori Dion. Rezonado nerefutebla ĉar tute eksterlogika: unu fojon iu uzis Latinon en kompanio kun la greka kaj aramea por publike ironii pri Jesuo ‒ sekve ankaŭ Latino estas ekskluzive konvena por la celoj liturgiaj.

Tamen Konstanteno-Cirilo trovis respondojn.

Unue, li tre trafe nomis siajn oponantojn «pilatanoj».

Kaj due, li trovis ankaŭ pli subtilan argumenton, tre dialektike turninte la diron de Paŭlo [1Kor 14:6‒16]:

Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per [nekompreneblaj] lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado? … Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus. Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa. Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. Tiel same ankaŭ vi … klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio … Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras…
Efektive, latina (aŭ greklingva, aŭ hebrea) meso antaŭ slavoj estus egale sensenca, kiel slavona glosolalio antaŭ korintanoj.

Pri Slavono

Laŭ PIV, Slavono estas «religia lingvo, devenanta el la malnova bulgara, kaj uzata de la rusortodoksaj eklezioj».

Tio estas proksimume tiom (mal)ĝusta kiel diri ke «Latino estas religia lingvo, devenanta el Latio, kaj uzata de la romkatolikaj eklezioj» (hm, la PIV-a difino efektive estas proksimume tia!).

Dum almenaŭ sep jarcentoj Slavono estis la literatura lingvo de la ortodoksaj slavoj kaj rumanoj. Pro la reganta moro de la epoko ĝi estis precipe uzata por la tekstoj religiaj; sed ankaŭ por verkoj historiaj, beletraj, enciklopediaj. Ĉiuj tradukoj estis farataj en Slavonon. Ĝi rolis ankaŭ kiel lingvo diplomatia.

Ekzemple dum kelka tempo post la falo de Konstantinopolo, kiam pri la alilandaj aferoj en la turka registaro responsis bulgaroj, la traktatoj inter Venecio kaj Istanbulo estis skribataj en Slavono.

Estas vera ke Slavono havas multajn trajtojn de la malnovaj bulgara-makedonaj dialektoj. Ekzemple la etimologia [dj] sekvas en Slavono ĝuste ilian modelon, kiel videblas el la vorto между (inter), parenca al la esperanta mezo (greke μέσος) kaj medio (latine medius):

serbe dj → ĝ (међу).
Malnovruse dj → ж (меж)
Pole dj → dz (mędzy)
Ĉeĥe dj → z (mezi)
Slavone, bulgare, ruse dj → ĵd (между)
Ankaŭ la verbotempa sistemo de Slavono proksimas tiun de la klasikaj kaj sudslavaj lingvoj (kun aoristo, perfekto kaj imperfekto). En la lingvoj de la orientaj kaj okcidentaj slavoj restis nur unu paseo, nuancita per aspektoj.

Tamen serboj kaj bulgaroj opinias ke Slavono estas ege «rusigita». La rusaj skribistoj ankoraŭ sentis diferencojn perditajn de la bulgara (ekz-e inter ѣ//я, aŭ ъ//ь); kaj la strukturo de la novrusa estas pli influita de Slavono ol ekzemple la moderna bulgara aŭ ia ajn alia lingvo slava.

La lasta trajto estas frapa kontraŭekzemplo por la Stalina tezo pri nevariema «baza leksiko»:

En la leksiko ĉefas la baza leksiko kun la radikaj vortoj kiel la kerno. Ĝi estas malpli vasta ol la leksiko kaj vivas tre longe, dum jarcentoj, kaj prezentas per si la fundamenton por derivado de novaj vortoj.
[J. Stalin: Marksismo kaj lingvoscienco. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. — P. 20].

Ĉar en la rusa slavoniĝis prepozicioj (kiel la supre menciita между), personaj pronomoj (тебѣ, t.e. «al ci», anstataŭis la orientslavan тобѣ), sufiksoj (slavona висящий, pendanta anstataŭ prarusa висячий, kiu lasta ricevis la sencon penda) ktp.

Do, Slavono estis lingvo internacia kaj tamen sufiĉe proksima al ĉiuj tiamaj lingvoj slavaj. La skribaĵoj trovitaj en Novgorodo la Granda pruvas, ke skribi povis urbanoj el ĉiaj sociaj tavoloj. Kaj efektan kontraston prezentas franca dokumento (1063) kun subskribo de Anna Jaroslavidino «АНАРЪИНА» (t.e. Anna reĝino [ana rəina]), kiun ĉirkaŭas krucaĵoj de senkleraj francaj nobeloj:

Signaturoj

Restas tamen la demando, kial tiu ĝenerala klero ne alportis siajn fruktojn, kompareblajn (ekzemple) al tiuj de la araba kulturo. Ĉu pro la mongola invado? Ĉu pro troa kristanigo?

La parencorilatoj

Supozeble oni rimarkis ke iuj literoj rusaj kaj grekaj tre similas literojn latinajn, ke iuj similas kaj grafike kaj sone (A, E, K, M, O, T), dum aliaj similas nur forme (C, H, P).

Kial? Iam okazas ke nevo estas ege pli aĝa ol onklo. Ĝuste tia estas la rilato inter Kirilico kaj la latina alfabeto: Kirilico devenas rekte el la greka kaj hebrea, dum inter la alfabetoj latina kaj la greka ni trovas la etruskan, kiu iom konfuzis la literojn. Hodiaŭ mi konsideros tiujn rilatojn, precipe la literojn grafike similajn.

Oni scias ke la grekan skribon elpensis fenica reĝido Kadmo, sendite por serĉi sian fratinon Eŭropo, forrabitan de Zeŭso. Tial antaŭe necesas ekzameni la skribon fenican.

La skribo fenica

La fenica skribo estas fokuso en kiu konverĝas la tradicioj pli fruaj (ekde la egipta) kaj el kiu fontas la postaj skriboj mediteraneaj, de la hebrea ĝis la latina kaj slavona.

La fenicoj parolis ŝemidan lingvon kaj en sia skribo havis nur konsonantajn signojn. La nomojn kaj la ordon de tiuj signoj konservis la alfabeto greka.

Alfabetoj fenica kaj greka: Tabelo

Vokalojn la fenicoj ankoraŭ ne scipovis izoli; fojfoje ili signis vokalon per «simila» konsonanto: la sonon [i] per J, la sonojn [o] kaj [u] per W, ktp. Tian sistemon ĝis nun uzas la hebrea.

Por kelkaj literoj oni povas konjekti pri ilia piktograma deveno. Ekz-e P efektive similas kapon sur la kolo (profile); M (mem), same kiel la egipta nut (rivero) similas akvajn ondojn aŭ meandrojn de rivero (kaj tion konservas nia M).

Alia interesa trajto estas uzo de «diakritiloj» jam en la plej malnova alfabeto. La litero ⊟ [ĥ] estas farita el la litero ∃ [h] per aldono de vertikala streko ĉe la literfino (t.e. maldekstre). La alspira ⊗ [tʰ] estas farita per encirkligo de × [t]. Kaj N estas duonigita similsona M.

La alfabetoj grekaj

La egiptoj malkovris la silabojn; la fenicoj malkovris la konsonantojn; kaj la grekoj malkovris la lastan ĉefelementon de evoluinta alfabeto: la vokalojn. De tiam la alfabetoj variis nur forme, ne principe.

Krome, la grekoj ŝanĝis la skribodirekton: anstataŭ skribi de dekstre maldekstren, kiel la egiptoj kaj ŝemidoj, ili ial, post iom da hezito, decidis skribi de maldekstre dekstren, kaj heredigis tion al ĉiuj skriboj Eŭropaj.

Ŝanĝinte la skribodirekton, la grekoj laŭe turnis la literojn: 7 iĝis Γ, ∃ iĝis E, >| iĝis K, iĝis μ, iĝis P ktp.

La sonon [w], kiun ankoraŭ havis iuj Homeraj versoj, la klasika greka perdis. Tamen la koncerna litero (F, «digamo») restis en la okcident-grekaj alfabetoj en rolo de cifero 6. Kaj poste la grekoj repruntis la literon vaŭ, en la formo Υ, por signi [u], kaj lokis ĝin post la lastan fenican literon T (pli malfrue la pragreka [u] ŝanĝiĝis al la malnovgreka [ü] kaj poste al [i]).

Siajn vokalojn la grekoj faris el la fenicaj konsonantoj superfluaj por la greka lingvo: alef, ajin. La delikata lingvosento de la Ioniaj grekoj scipovis distingi la longajn vokalojn disde la mallongaj, kaj ili enkondukis specialajn literojn por la longaj: omegon por la longa o, kaj eton por la longa e. Tiel la litero heta iĝis eto (Ηη). En la jaro 403a a.K. la atenanoj akceptis tiun Miletan sistemon, kiu poste disvastiĝis tra la tuta Grekujo. Sed kelkaj periferiaj triboj okcidentaj konservis por tiu litero la malnovan sonvaloron [h].

Kaj fine, la grekoj ekuzis specialajn markojn por la akcentoj kaj tonoj.

La etruska alfabeto

Neniu scias, de kie Italion venis la enigma gento etruska; tamen ie ili pruntis la arkaikan alfabeton pragrekan. La etruskoj skribis de dekstre:
Alfabeto etruska
t.e. respektive kaj alfabete
K3FXUTS2RQŜPOS1NMLK2IQHZVEDK1BA

La etruskoj perdis la ŝemidajn liternomojn (alfo, beto…), kaj unuecigis ilin per aldono de -e al konsonantoj (a, be…). Supozeble [l, m, n] povis formi silabon, do havis solsonan nomon, kiel la vokaloj. La gentoj por kiuj [l, m, n] estis nur konsonantoj perceptis tiujn nomojn kiel el, em, en.

La etruskoj ne distingis vokalojn voĉajn disde senvoĉaj, ili havis kvar specojn de [k] kaj almenaŭ tri siblantojn.

Evidente, la fonetika sistemo esprimata de tiu alfabeto estis fremda al la hindeŭropaj lingvoj italiaj. Tamen ĝuste tiu alfabeto iĝis bazo por la latina.

La alfabeto latina

La romanoj tamen ŝanĝis la skribodirekton, laŭ la greka maniero, kaj forigis iujn el la literoj kiujn ili ne bezonis. Tiel estiĝis 20-litera alfabeto latina: ABCDEFHIKLMNOPQRSTVX.

En ĝi la litero C estas misformita gamo (Γ, aŭ turnita etruska 7); la literon pe , kies krurojn la grekoj egaligis (Π), la romanoj turnis kaj fermis: P; kaj por distingi ĝin de la turnita , ili aldonis al ĉi-lasta streketon: R.

Tamen tiu alfabeto restis tre malkonvena al la bezonoj de Latino. Ekz-e C en Latino signis kaj [g], kaj [k], tial la nomoj Gajus, Gnaeus estis skribataj CAIVS, CNAEVS. T.e. la alfabeto retenis 3 signojn por [k] (C, K, Q), kaj neniom por [g]. Nur en la jaro 312 a.K. la censisto Apio Klaŭdo enkondukis diakritaĵon: C kun trastreko → G, kaj metis ĝin en la lokon de la etruska Z (), kiun Latino ne uzis (poste Z reaperis fine de la alfabeto por transskribi pruntaĵojn el la greka). Tial Cicerono (De natura deorum 2, 37, 93) nombras 21 literojn.

La litero F komence signis [w], same kiel la greka digamo. Nu, la klasika Latino uzis V por la sonoj [u, ŭ, w] (la Cezara raporto veni vidi vici fakte sonis kiel [weni widi wiki]), sed ĝi bezonis ankaŭ literon por la para sono senvoĉa (en la Internacia Fonetika alfabeto: [ʍ]). Tian sonon havis la angla (kaj ĝi konserviĝis en dialektoj); ortografie ĝi estis esprimata per wh (ekz-e en what, which, why). Nu, Latino uzis tian saman kombinon: FH. Do, F ĉiam aperis akompanate de H, kaj ĉar tia H estis klare redunda, oni reduktis la kombinon FH ĝis nura F. Tiel iama vaŭ iĝis signo por [ʍ] — kaj poste por [f].

Post Cicerono la latina alfabeto ricevis la grekajn Y kaj Z, kaj tiel ĝi eniris Mezepokon 23-litera.

Dum Mezepoko la ejraj skribistoj komencis distingi inter I kaj J (kiuj antaŭe estis samsignifaj grafikaj variaĵoj de I); kaj simile aperis la distingado inter U kaj V. Antaŭe la ĉefformo estis V, kiun oni legis [v] en la pozicioj intervokalaj, kaj [u] inter konsonantoj. Ekz-e AVE = ave; AVGVSTVS = aŭgustus; fojfoje tio estis ne tuj evidenta: VVVLA = uvula. Postrestaĵojn de tiu difekto zorge flegas la angla tradicio, en kiu la fina e de la vortoj love, leave ktp servas por averti la leganton ke temas pri v (t.e. lov, leav), ne pri u (ke oni ne legu lou, leau).

Fine, post la enkonduko de W (kiun la angla, flegante la malnovan konfuzon, nomas «duobla U») formiĝis la 26-litera novlatina alfabeto: ABCDEFGHIJKLMNOPQRSTUVWXYZ.

Kurioze, en tiu alfabeto kvin literoj devenas el vaŭ (F, U, V, W, Y).

Kirilico

La plej malnovaj skribaĵoj slavlingvaj estis faritaj per literoj latinaj kaj grekaj. Kiel diras monaĥo Ĥrabro,
Post kiam la slavoj baptiĝis, ili provis skribi la slavan parolon per la grekaj kaj latinaj literoj, sen adapto. Sed kiel eblas klare skribi per la grekaj literoj БОГЪ {[bogŏ], dio}, aŭ ЖИВОТЪ {[ĵivotŏ], vivo}, aŭ ѦЗЫКЪ {lingvo, [ęzıkŏ]} aŭ aliajn similajn vortojn?
Efektive, en la bizancia epoko la mezgreka perdis la sonon [b], kiun anstataŭis [v]; tial Kirilico reenkondukis por [b] la literon Б, konservante por [v] la (mez)grekan ĉefformon В. La latina alfabeto ĉi tie ne havis problemon, sed ankaŭ ĝi malhavis literojn por Ъ (mallongega o), Ж [ĵ], Ѧ (naza e) ktp. Entute Ĥrabro nombras 14 tiajn kromliterojn.

Tiel Kirilico disponigis sufiĉe plenan literaron por esprimi preskaŭ ĉiujn sonojn de tiama Slavono. Mankis nur aparta litero por distingi inter [i] kaj [j], kvankam estis du literoj, І kaj И, sendistinge uzataj por ajna el tiuj du sonoj.

I estas samdevena kiel la latina I; kaj И estas la greka eto (η), samdevena kiel la latina H (h). En la mezgreka lingvo la «longa e» iĝis [i], kaj en Slavono И iĝis la preferata litero por [i]; simila evoluo okazis pri la angla ee, kiun nun oni volonte uzas por prezenti la sonon [i] en la ĉinaj nomoj Lee, Mee, en araba Al-Jazeera (Al-Ĝazira) ktp.

En sia fonetika rolo tiuj du i-literoj estis redundaj, kaj por la slavaj lingvoj same senbezonaj estis ѠѮѰѲѴ; tamen ili estis uzataj por signi ciferojn en maniero konforma kun la kultura mondolingvo (la greka). Krome, ĉar la intervorta spaceto ne estis praktiko ĝenerale akceptita, oni uzis, ekz-e, la omegon Ѡ vortkomence kaj la simplan O mezvorte, por tiel marki vortolimon; pro la sama motivo, ŝparante multekostan pergamenon, la angla ĝis nun markas la vortofinon per y (kp fly ‒ flies).

Tri literojn, mankantajn en la alfabetoj greka kaj latina, Kirilico ĉerpis el la hebrea: Ц [c] kaj Ч [ĉ] devenas el cade (צ), Ш [ŝ] devenas el ŝin (ש).

En la posta evoluo Slavono kaj aliaj slavaj lingvoj ŝanĝis sian fonetikan sistemon, kio kaŭzis alfabetajn reformojn. Sed tio estas aparta temo.


Notoj

1. Balatono: «и Коцеля къняѕя блатьньска». Mi modernigis la loknomon Blatno por la oportuno de la moderna leganto; la hungaroj venos kaj konkeros Panonion en la jaro 905ª. Sed eĉ en la hungara formo Balatono rekoneblas la rusa Bolotnoje (la marĉa) — ekz-e tiel nomiĝas urbeto apud Novosibirsko. Kocelo estis princo ekde la jaro 861ª.

2. Mencio pri Ruriko en la originalo de Ĥrabro [MĤ] kompreneble malestis, sed rusaj kopiistoj ĝin enŝovis, kaj mi volonte ĝin retenas. Efektive, laŭ la kronikoj Ruriko venis Novgorodon en la 6370ª jaro.

3. justo: «ижє ны исправи всяку правду». Ne maleblas ke temas pri la Romiaj leĝoj; sed pli probablas ke la pia aŭtoro de [VM] kompilis Jn 16:13 kaj Mt 3:15.

4. Bona Sinjoro: titolo de imperiestro (ἄρτιος δεσπότης).

5. filozofo Konstanteno: pli ĝuste estus traduki: «profesoro Konstanteno», ĉar tio simple indikas, ke Konstanteno instruis teologion en la Akademio Magnaŭra. Sed tiam la okcidenta tradicio universitata ankoraŭ ne ekzistis, kaj tia traduko ŝajnus anakronisma.

6. skribi sur akvon: и кто можєть на воду бєсѣду писати и ѥрєтичьско имє сєбѣ обрѣсти. Gramatike klara, tiu frazo estas malfacile rilatigebla al la situacio. Ofta interpreto: sen skribo la afero estos vanaĵo (la greka ἐν ὕδατι γράφειν, «skribi sur akvon», onidire povas signifi «vane klopodi»). Alia senco: ne fiksitajn skribe predikojn oni facile misinterpretos kiel herezojn. Ĉiel ajn, la aŭtoro de [VK] volis atribui al la imperiestro aprobon de slavona skribo.

7. Pri «pilatismo», aŭ «la trilingva herezo» mi parolos poste.

8. avareoj: Latine avares, avari, mislego de la mezgreka Ἄβαρ; memnome probable estis apar, kp la malnovrusan ѡбрѣ. La formon «avareo» uzis J. Lindstedt (Literatura Foiro, 1996:2).

9. Kirilico: Tiel mi nomas la slavonan alfabeton абвгд … ѧѫѯѱѳѵ kontraste al la pli ĝenerala termino literoj Cirilaj, kiu kovras ankaŭ la modernan rusan alfabeton civilan.

10. Reĝurbo: Unu el pluraj nomoj de Konstantinopolo, la ĉefa en Slavono (Цѣсарьградъ, laŭ la greka Βασιλὶς Πόλις).

11. Abd-Allah al-Mamun, filo de Harun ar-Raŝid kaj ĥalifo (813‒833) estis klerulo kaj granda mecenato de sciencoj. Ĉe lia kortego verkis mia granda sampatrujano Muhamado la Ĥorezmano; la alnomo de tiu lasta (al-Ĥorezmi), misformita per latinigo, plu vivas en la scienca termino algoritmo, kaj la komenca vorto al-ĝabr el la titolo de lia traktaĵo (cetere, dediĉita al Mamuno) iĝis nomo de algebro.

12. Ĉi tiu sankta Cirilo estas ankoraŭ unu, jam tria Cirilo en nia rakonto. Temas pri Aleksandria patriarko (412‒444), kontraŭulo de Johano la Orbuŝa kaj precipe de Nestorio.

13. Gregorio la Dialoga: papo de Romo s-ta Gregorio la Granda (590‒604), aŭtoro de 4 «Dialogoj» pri Italiaj miraklofarintoj. La epiteton Dialoga (Двоєсловъ) li havas en la slavona sanktulnomaro.

14. ekzekuti: En la jaro 524/525; tiel Teodoriĥo perdis sian reputacion de klera monarko, kaj papo Gregorio la Granda mencias en siaj «Dialogoj», ke kamparano vidis la animon de la reĝo ĵetata en krateron de vulkano.

15. subevoluinta: Varingjeno skribas pri la Nicea-Konstantinopola kredkonfeso [Wa, pĝ 189‒190]:

La situacio eĉ komplikiĝis, kiam la Roma eklezio trovis sin antaŭ la tasko esprimi tiajn araneecajn nociojn en la malsubtila latina lingvo. La normala traduko de οἰσία estus essentia (ambaŭ vortoj havas en ĉiu lingvo la saman rilaton al la verbo «esti»); sed probable tiu «esenco» ŝajnis tro vaporiĝema al la realistaj Romanoj, kaj ili preferis al ĝi la pli sukan substantia; sed tiam ili troviĝis senrimedaj antaŭ ὑπόστασις, al kiu ĝuste substantia respondis, vortero laŭ vortero. Aŭgusteno proponis anstataŭe persona (kiu propre signifis: teatra masko), sed li ne devis senti pri tio perfektan kontentecon, ĉar, en la fino de kvinlibra traktato, li konfesis, ke oni parolas pri tri personoj, ne por signifi ion, sed por ne resti tute silenta.

La mistradukon «samsubstanca» (anstataŭ «samesenca», slavone єдиносущный) Latino heredigis al Esperanto ‒ aŭ, almenaŭ, al PIV kaj al la romkatolika traduko de la Kredkonfeso.

16. pilatanoj: Ĉu hazarda koincido ke en «La majstro kaj Margarita» la majstro estas akuzata pri «fi-pilatismo»? Ĉu kaŝita cito fare de Bulgakov?

Literaturo

[An] Б. Ангелов: Солунската легенда // Из старата българска, руска и сърбска литература. Т. 2. — София, 1967.— С. 63‒66.

[Is] В.А. Истрин: 1100 лет славянской азбуки. — М.: Наука, 1988.

[MĤ] Monaĥo Ĥrabro. Pri la literoj. (Черноризец Храбър. О писменехъ.) — Sofio, 1980. — P. 113‒143.

[Pr] Г.М. Прохоров: Глаголица среди миссионерских азбук // Тр. Отд. др.-рус. лит. — Т. 45. — СПб: Наука, 1992. — С. 178‒199.

[VK] La vivo de Konstanteno // Slovaka antologio. — Bratislavo, 1980. — P. 24‒28. (Grandaj fragmentoj, tamen evidente tradukitaj ne el la originalo. La originalo samkie [VM], p. 89‒109.)

[VM] La vivo de Metodio. (La originalo en Климент Охридски. Събрани съчинения. Sofio, 1973. Vol. 3. P. 185‒192.)

[Wa] G. Waringhien: Ni kaj Ĝi (Eseoj III). La Laguna: Stafeto, 1972. La Ondo de Esperanto. 1998, №1–3 (39–41).


Al la indekso | Al la ĉefa enirpaĝo