Fajro, fajro!

Komentario de Wolfgang Kirschstein

Sabato, la 3an de marto 2007. Estis multego da alilandaj ĵurnalistoj en la dana ĉefurbo Kopenhago. Ili estis tie por raporti pri la dua edziniĝo de eksprincino Alexandra kun fotografo Martin Jørgensen. Tiuj ĵurnalistoj povis aldone raporti pri violentaj manifestacioj en la stratoj de Kopenhago. Estis amaso da policanoj en la stratoj. Brulis rubujoj kaj veturiloj, flugis pavimŝtonoj. Buntaj junuloj, kun la arda partopreno de huliganaj turistoj, manifestaciis, ne por faligi lokan diktatoron, sed por konservi la rajton uzi iun domon, la intertempe jam faman domon sur Jagtvej (Ĉasista Vojo) n-ro 69.
 
La domo (Nyhedsavisen) Uzantino observas la malkonstruon de la junulara domo (Nyhedsavisen) Polico (Nyhedsavisen)

Iom da historio

La domo sur Jagtvej 69 estis konstruita kiel Domo de l' Popolo en 1897. Tie okazis gravaj eventoj en la historio de la laborista movado. Lenin gastis tie. Rosa Luxemburg kaj Clara Zetkin iniciatis en tiu loko la internacian bataltagon de virinoj. La dana sindikato por virinoj estis fondita tie. Sed iam en la 1950aj jaroj la domo estis kvazaŭ eluzita kaj la laboristoj ekhavis sian aktivadon en aliaj lokoj. Sekve en la 1960aj kaj 1970aj jaroj ne okazis multo en tiu loko.

En 1982 la komunumo de Kopenhago aĉetis ĝin kaj transdonis la rajton uzi ĝin al nedifinita grupo, kiun oni nomis “uzantoj de la Junulara Domo”. Tiuj uzantoj havis en la domo la eblecon evoluigi alternativan kulturon kaj provi novajn vojojn ekster la establitaj institucioj.

Ekzemple Björk, la kantistino el Islando — kiu mem nun estas parto de ĝuste tiuj institucioj — elprovis sian stilon koncertante en la Junulara Domo.

Ankaŭ punkoj kaj la tielnomataj “aŭtonomuloj” trovis tie lokon por iliaspeca aktivado. (Aŭtonomuloj estas en la dana politiko neklara grupo de personoj, kiuj perforte manifestacias kontraŭ aro de celoj kaj tendencoj en la socio kaj la mondo, ekzemple, kontraŭ “globaliĝo”, “kapitalismo” kaj “imperialismo”, “naziismo” kaj “rasismo”. Ofte oni jam uzas tiun titolon pejorative, ĉar kiam estas violento, tiam la aŭtonomuloj tre ofte estas proksime.)

En la domo estis brulo en 1996, sed la uzantoj de la junulara domo mem ekriparis la damaĝon. Finfine en 1999 la kopenhaga komunumo decidis vendi la domon. La tiama eraro de la politikistoj estis, ke ili ne faris interkonsenton kun la uzantoj pri iu alternativa loko. En 2001 kristana sekto kun la nomo Faderskabshuset (La Domo de l' Patro) aĉetis la domon, sed la uzantoj rifuzis forlasi ĝin. En 2004 juĝejo deklaris, ke la uzantoj ne plu havas la rajton uzi la domon sur Jagtvej 69. Kelkaj politikistoj klopodis premi la sekton, sed tiu ne cedis, ĉar laŭdire la gvidantino ricevis ordonon rekte de Dio pri tiu aĉeto. Aliflanke la junuloj rifuzis alternativajn lokojn, ĉar ili sentis ke ilia aktivado estis tro intime ligita kun loko kaj ĉirkaŭaĵo de Jagtvej.

“Dialogo” ne eblis en tiu situacio. La 1an de marto 2007 la polico malplenigis la domon. Post kelkaj tagoj la nova posedanto malkonstruis ĝin. Analoge al Ground Zero la (nun eksaj) uzantoj nomas la lokon Ground 69. Intertempe la junuloj okupaciis aliajn domojn (laste la 16an de aprilo). Kelkaj horoj sufiĉis por vandali ilin.

La junuloj argumentas, ke la violento en marto estis necesa, sed nur je la plej ekstremaj maldekstruloj ili sukcesis konservi simpation. Pro la eventoj en marto ili perdis simpation en preskaŭ ĉiuj tavoloj de la socio.

Tiom da historio.

Alternativaj sociaj konceptoj. Kien?

La uzantoj de la tiama Junulara Domo proponis sian agadon kaj sin sub la signo de diverseco. Ili ankaŭ komprenis sin kiel la decan parton de la lando — kontraŭ la koruptaj politikistoj kaj la eĉ pli korupta povo de l' kapitalismo. Ĉiu socio bezonas homojn, kiuj pensas en novaj kaj alternativaj manieroj. En la 1970aj kaj 1980aj jaroj la tiamaj junuloj elpensis konkretajn manierojn por ŝanĝi la socion (ekzemple, ekologie), sed tiu spirito jam longe elvaporiĝis.

La uzantoj de la junulara domo povis manifestacii kontraŭ ĉio, sed apenaŭ estis rimarkebla, kio efektive estis ilia idealo kaj kiamaniere ili intencis atingi ĝin. La junuloj tie deklaris, ke estis bezono por alternativuloj, kiuj aspektas alimaniere, tio estas kun pingloj en ĉiuj aperturoj. Kompreneble, ili pravas, sed ili forgesis, ke tie estis loko nur por tiaj homoj kaj tio ne estas speciale promociiga por la diverseco en la socio. Tiel diverseco fariĝis uniformeco.

Tial tiuj junuloj similas al la danaj plenkreskaj maldekstruloj. Ili ofte havas ege vagajn proponerojn, ekzemple: “pli justa socio”, “pli da atento al naturo”, “protekto de malfortuloj en la socio” (ĉu iu kontraŭus?) ktp, sed ĝenerale ili kapablas nur retorike postuli tion, sen indiki konkretajn proponojn. Komentistoj konstatas ofte, ke la konservativaj kaj liberalistaj (do dekstraj) partioj realigas nun la projektojn de socialdemokratoj, kiuj ankoraŭ ne trovis konkretan strategion kaj ideologian armiĝon por trakti tiun konstelacion.

Ĉu estas same en aliaj landoj?

La Ondo de Esperanto. 2007, №5 (151).


Diversaj artikoloj | Hejmo