Pri la infero

Eseo de Sergio Pokrovskij

Ĉi tiu teksto aperas akompane al la recenzo pri la nova versio de Biblio, preparita de IKUE kaj KELI kaj eldonita de KAVA-PECH. La antaŭaj partoj aperis en LOdE, 2008, №1,2,3.

Postmorto en Tanaĥo

Tanaĥo promesas nenion bonan post la morto. Ĉiuj promesoj de la Eternulo al Abrahamo koncernas biologian pluvivon en la abunda posteularo, neniam temas pri individua senmorteco. Marĝene aperas mencioj pri Ŝeolo, kien malsupreniras la animoj de ĉiuj mortintoj, justuloj kaj pekuloj, la animisma infero samspeca kiel Hadeso ĉe Homero aŭ Hel ĉe la ĝermanoj; tie la fantomoj restas malliberaj, sen ĝuo — sed ankaŭ sen sufero, ili ja nenion sentas, kiel konvenas al la mortintoj. Estas nenia rekompenco aŭ puno. Komparu la respondon de Aĥilo al Odiseo, ke li preferus esti la plej mizera kampolaboristo sur la tero ol reĝo de Hadeso [Odiseado 11:489–491] kun la biblia konstato ke “eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta” [Pred 9:4]. Ŝeolon egale trafas la justuloj [Gn 37:35] kiel la pekuloj [Ps 9:17].

Cetere, Biblio nenion rakontas pri tio, ke Dio kreus ian ajn inferon.

La buŝa Torao

La tradicio asertas, ke post la reveno el la Babela ekzilo, la tri lastaj Tanaĥaj aŭtoroj: Ezra, Neĥemja kaj Malaĥi, kolektis kaj fermis la Sanktan Kodekson (t.e. Tanaĥon). De tiam la profetado ĉesis en Izraelo. En la epoko de la Dua Templo novajn ideojn oni povis akceptigi nur prezentante ilin kiel antikvajn.

“La kaŝitaj libroj” (apokrifoj), pri kiuj mi parolis en antaŭa artikolo, malmulte prosperis. Pli sukcesa montriĝis simila ideo pri “la buŝa Torao”, pri tio, ke krom la skribitan Toraon Dio komunikis al Moseo iujn informojn buŝe. Laŭ la rabenoj, tion implicas El 34:27,

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu al vi ĉi tiujn vortojn, ĉar laŭ ĉi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.
Do, la kromajn vortojn konservas la buŝa tradicio popola. La anoj de la religia skolo, farinta la buŝan Toraon sia standardo kaj metodo, nomiĝis fariseoj. El la buŝa Torao ili poste faris siajn Sanktajn Kodeksojn, interalie Talmudon.

La fariseoj konsiderinde mildigis la plej barbarajn preskribojn de Torao (sed tio ne estas nia nuna temo), kaj kontrabandis religiajn ideojn de la najbaraj popoloj. Interalie, la nociojn pri la postmorta rekompenco en la paradizo kaj Geheno.

Etimologie “Geheno” devenas de Jerusalema loknomo plurfoje aperanta en Tanaĥo kiel “la valo de la filo de Hinom” (ekz-e Jos 15:8), ĉiam kiel indiko topografia (nun tie estas publika parko). Laŭ PIV Geheno estas “la infero de la postekzila hebrea kredo”; pli ĝuste estus kompari ĝin kun la katolikisma purgatorio, ĉar laŭ la moderna judismo averaĝa pekulo ne pasigas tie pli 12 monatojn; kaj ĝi pereos ĉe la mondofino. Do, tre malmulte ĝi similas la Gehenon evangelian.

Sadukeoj, fariseoj, kristanoj

La reganta klaso, kaj speciale la Templa pastraro, plejparte estis sadukeoj. Ili rigore sekvis la Luteran principon Sola Scriptura, kaj rezolute forĵetis ĉiajn fantaziojn de la “buŝa Torao”. La normojn de la skribita Leĝo ili interpretis laŭvorte kaj senindulge. Ili opiniis malnobla “ami Dion” en espero de rekompenco (aŭ antaŭtimante punon) — tio estas vendi sian amon kaj sin prostitui. La vera amo estas senkondiĉa, ne atendas rekompencon kaj ne timas suferon.
Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ [Ag 23:8].
La sadukea skolo pereis kun la Templo, dum du opoziciaj skoloj fariseaj, rabenismo kaj kristanismo, transvivis.

La orienta kristanismo

La senelira malliberejo de la mortintoj, Ŝeolo, restis tia ĝis la malsupreniro de la mortinta Kristo, kiu malfermis la vojon de savo ankaŭ por la multaj generacioj da homoj pli frue mortintaj, justuloj kaj pekuloj, alportinte ankaŭ al ili sian Evangelion [1 Pet 3:18–20, 4:6].

La ortodoksa liturgio instruas, ke kiel ĉe la homoj, dummorte lia animo forlasis lian korpon:

La nobla Jozefo, de sur la kruco Vian plej puran korpon preninte, en puran tolaĵon kun mirho kaj aloo ĝin envolvis, kaj en sian novan tombon metis.
En la tombo korpe, en la infero anime, Die vi estis en la paradizo kun la rabisto, sur la trono kun la Patro kaj la Spirito, ho Kristo ĉion pleniganta kaj de nenio enfermata.
Rusortodoksa ikono Masupreniro de Kristo en la inferonKristo rompis la barojn de la infero kaj malfermis al ties kaptitoj vojon sur la ĉielon en la paradizon. De tiam la mortintoj ne iras ĉiuj en Ŝeolon, sed unue okazas la individua juĝo, laŭ kies verdikto la animo povas aŭ tuj eniri la paradizon — aŭ tamen malsupreniri en la inferon por provi la ŝancon ricevi “la bapton per fajro”. La pekulojn povas helpi preĝo; tial la Eklezio preĝas ankaŭ pri “la en la infero tenataj”.

Definitive la sorto de la ŝeolanoj estos decidita ĉe la Mondofino, dum la Lasta juĝo. Kun la mondo tiam pereos la nuna provizora infero:

kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj. Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon*. Tio estas la dua morto — la fajra lago. [Apok 20:13–14].
La vorton “Geheno” oni kutime aplikas al ĉi tiu stato post la Lasta juĝo, kiam la infero kaj la morto estos ĵetitaj en la fajran lagon*. Kp Mt 10:28:
ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

La fajro

Fajro estas la plej konstante, eĉ obsede, menciata trajto de la novtestamentaj mencioj pri la turmenta infero, ekde la “forno de fajro” en Mt 13:50 ĝis “la fajra lago” en Apok 20:14. Sufiĉe frue oni rimarkis, ke la fajro estas ankaŭ konstanta simbolo de la Eternulo, ekde la “fajro konsumanta” [Rd 4:21, Heb 12:29] ĝis la pentekosta fajro [Ag 2:3]. Preĝo antaŭkomunia (laŭ Simeono la Nova Teologo, 11ª jc) parolas pri fajro de la eŭkaristiaj sanktaĵoj:
Fidante viajn malavarajn por ni bonfarojn, kun ĝojo kaj timo al fajro mi komuniiĝas, mi la herbero, sen brulvundo malsoifigata, simila al la arbetaĵo neforbrulanta
(la bildon de herbo sen bruldifekto malsoifigata de fajro klarigas alia versio de la preĝo, mencianta ke la Eternulo faris la fajron roso por la tri junuloj en la ardanta forno [Dan 3]). Do, Dio estas kiel fajro, la savo por la indaj la pereo por la malindaj:
La komunio de Viaj sanktaj misteroj estu por mi ne por juĝo kaj kondamno, sed por savo de la animo kaj korpo*.
Postmorte la animoj venas antaŭ Dion. Iuj banas en ĝuo pro la malfinia amo, gloro, lumo, potenco kaj vero de la Ĉiopova Dio. La aliaj suferas timegon kaj turmentojn pro ekzakte tiu sama kialo. Post interparoloj kun la Eternulo “la haŭto de la vizaĝo de Moseo lumradias” [El 34:35]; sed Semelo forbrulis kiam Zeŭso aperis antaŭ ŝi en sia vera gloro.

La doktrino pri la dieco de la gehena fajro estas eleganta kaj populara teodiceo — tamen mi neniam povis kompreni, kial la ĉiea Dia fajro ne egale suferigas la nekonvertitojn dum ilia vivo ĉi-monda?

Turmento kaj puno

Mi jam citis la PIV-an difinon de la 1ª senco de la vorto “infero”; jen estas la 2ª:
*infer/o (…) 2.  † Loko, kie la kondamnitaj animoj de la pekuloj suferas eternan punon (…)
Io skrapetis mian okulon ĉe legado de ĉi tiu difino: “suferas eternan punon …”. Mi dirus “turmenton”. Kaj same diras la kvar rusaj vortaroj sencodifinaj kiujn mi tuj konsultis (du komunlingvaj kaj du religiaj)! La lingva instinkto senkonscie notas la diferencon inter la jurismo de la okcidenta kristanismo kaj la metafiziko de la kristanismo orienta.

En la orienta koncepto Dio ne estas punanta torturisto; la turmenton kaŭzas la antagonismo inter la Dia fajro kaj la peka naturo de la suferanto. Se oni ŝovas fingron en bolakvon, la brogvundon kaŭzas ne puna intenco de la bolakvo, sed la natura ordo kaj onia propra malsaĝo. Dio ne bezonis ĵeti Satanon en la plejprofundon de Ŝeolo — tutsimple tiu plejprofundo estas la loko kiel eble plej malproksima de la Ĉielo; ankaŭ tie estas la brulanta Dio, sed malplej proksime.

En la Okcidento la romia jurismo trovis por si firman bazon en la jurismo de Torao: Dio estas justa, lia justeco ne povas lasi ian ajn pekon sen bonforma pekmalŝarĝo — aŭ puno. Tre harmonie, sed Kristo la Ŝafido estas tie superflua. Kial Dio, veninta por lasi sin krucumi pro niaj pekoj, tiel senkondiĉe nin amanta, konstruu por ni eternan torturejon kaj zorgu ke niaj suferoj estu teruraj kaj eternaj?

Krome, ĉar la Dia justo superas ĉion ajn, tial observi ĝin estas granda konsolo. La spektado de la justaj inferaj turmentoj estas unu el la ĝuoj de la paradizanoj. Tertuliano antaŭĝue bildigis la grandiozan spektaklon de la torturoj ĉe la Lasta juĝo [De spectaculis, 30]; similan konsolon povis trovi Lazaro sur la sino de Abrahamo [Lk 16:25]. Menciindas, ke el ĉiuj rolantoj la riĉulo sola antaŭkompatas siajn 5 fratojn, dum Abrahamo kaj Lazaro restas indiferentaj. Tion kompetente komentis la sankta papo Gregorio la Granda:

La puno per fajro ne estus perfekta, se la torturato ne antaŭtimus, ke liaj familianoj suferos la samon (perfecta poena in igne non esset, si non hoc quod ipse patitur etiam in suis timeret) … La justuloj ĉiam vidos la pekulojn en turmento, kaj tio pliigos ilian ĝojon, ĉar ili vidos la malbonon kiun ili evitis … La vido de la turmentoj ne malserenigos la feliĉon de la justaj animoj, ĉar kie malestas kompato al la mizeruloj la ĝojo de la feliĉuloj ne povas malkreski (ubi jam compassio miserae non erit, minuere procul dubio beatorum laetitiam non valebit) [Homilio 40ª pri Evangelio].
Tamen jam Danto ne ĉiam estis sufiĉe firma katoliko por ĝui la vidon de inferaj suferoj [Infero, traduko de Kalocsay, 5:116–117]:
Francesca, ho, pri viaj dolorŝiroj
ĝislarme sentas mi melankolion …
La “provotempo” por la homoj estas limigita per ilia vivo ĉi-monda. La granda komputilo de la Ĉiela kancelario ne kapablas teni konton de ĉiuj karmoj. Laŭ “La katolika enciklopedio”,
Ĉar la malico de la homoj ne povas igi Dion plu kaj plu plilongigi la provperiodon kaj fojon post fojo, senfine, donadi al ili la povon decidi sian eternan sorton. Devigo tiaspeca malkonvenus al la digno de Dio, ĉar ĝi dependigus Lin je la kaprico de la homa malico kaj senigus Liajn minacojn je granda parto de ilia efikeco … Dio do fiksis la finon de la ĉi-monda vivo, la momenton de la morto, kiel finon de la provado de homo. Ĉar tiam en nia vivo okazas esenca kaj unumomenta ŝanĝo: la animo kaj la korpo disiĝas. Neniu alia klare difinita momento de nia vivo estas egale grava … Sekve, ĉiuj popoloj kredas, ke la demando pri la eterna rekompenco estas traktata tuj post la morto. Ĉi tiu tuthomara konvinko estas kroma pruvo de nia tezo.
Kaj fine, la ordo morala kaj socia ne estus sufiĉe sekura, se la homoj scius, ke la provperiodo pluos postmorte*.
Post la morto okazas tuja individua juĝo, kiu jam definitive decidas ĉion: ĉu la animo iru en la inferon (la okcidenta infero lasas nenian esperon) — aŭ estu savita (eventuale post kelka tempo en la purgatorio). La lasta juĝo por la mortintoj iĝas sensenca formalaĵo, ne tiom juĝo kiom ekzekuto.

Problemo de la jurisma koncepto estas, ke ĝi estas maljusta. Finia homo en finia mondo, posedanta finiajn rimedojn povas fari nur finian, limigitan krimon aŭ pekon. Tamen la puno estos malfinia en la tempo kaj senmezura en sia intenso. Por akordigi jurismon kun justo necesas alia solvo (ekz-e metempsiĥozo).

Laŭ konata parolkliŝo, la morto liberigas la animon je la pekema korpo por pure spirita vivo.

Ne tiel en la Okcidento: ĝuste dum la korpa vivo la homoj estas “kiel dioj”*, moralaj subjektoj respondumaj pri siaj agoj, kies ĉiu paŝo estas grava por ilia pereo aŭ savo. Ne estas sciate, ĉu post la morto la okcidentaj animoj kapablas evolui, ĉu ili povas konvertiĝi — tamen tutcerte ilia postmorta evoluo kaj ilia postmorta konduto, eĉ se ili ekzistas, estas absolute malgravaj por ilia sorto kaj neniom interesas la eklezion. Eĉ la romkatolika eklezio “neniam preĝas pri la damnitoj”*, ankoraŭ malpli la luteranoj aŭ kalvinanoj. La animoj ne plu estas aktivaj moralaj subjektoj, ili estas nur pasivaj objektoj de rekompenco — per ĝuo aŭ per sufero. Ili ne plu estas “kiel dioj”, morale ili estas kiel legomoj.

Sekve, laŭ Aŭgusteno kaj la tuta okcidenta kristanismo la Jesua prediko en la infero [1 Pet 4:6] estis vanaĵo, kiu ne povis savi la antaŭkristajn nejustulojn. Al ĉi tiuj li alportis ne savan evangelion, sed eternan malbenon. (Tamen la ikonoj pri la liberigo el la infero — ne nur orientaj, sed ankaŭ la okcidentaj — tradicie prezentas Kriston kun Adamo kaj Eva; malfacilas nomi justuloj la pragepatrojn, kies prapeko tiom draste difektis la naturon de la tuta homaro.)

Gravurajho de DuererKatolikismaj puninstitucioj

La ortodoksisma infero evoluas en la tempo: post la vizito de Kristo ĝi malfermiĝis al la Ĉielo; ĉe la mondofino ĝi pereos en la fajrolago kaj iĝos Geheno. La Roma eklezio preferis tiun tempan evoluon prezenti statike, apartigante en la Infero apartajn sekciojn. Tion, kion ortodoksismo vicigas en la tempo, la katolikismo apudmetas en la spaco.

La tanaĥa koncepto pri Ŝeolo estis parenca al ĥaoso: plena malordo (Ijob 10:22); la katolikisma infero estas strukturita regno kie regas siaspeca ordo, la kontraŭordo. En la infero estas 4 sekcioj*:

  1. La infero de la damnitoj, kiun solan la okcidentanoj kutime nomas per la vorto “infero”.
  2. La limbo de la infanoj, la malliberejo por tiuj kiuj mortas sen alia peko krom la prapeko de Adamo kaj Eva, kaj kiuj suferas tie “ian specon de puno”* — aŭ eble restadas tie en la stato de la “natura ĝojo” (laŭ Tomaso la Akvinano).
  3. La limbo de la prapatroj, aŭ “la sino de Abrahamo”, estas loko kie la justuloj mortintaj antaŭ Kristo atendis, ke la Ĉielo akceptu ilin.
  4. La purgatorio — purigejo kie la mortintaj en graco, sed ne finpagintaj la punŝuldojn pro la pardoneblaj pekoj, elaĉetas tiujn ŝuldojn per kelkatempa sufero antaŭ ol la Ĉielo akceptos ilin.
Lastatempe Vatikano esprimis dubojn pri la Limbo de la infanoj; cetere, male ol la infero de la damnitoj kaj la purgatorio, tiu Limbo neniam estis dogmo. Krome, dum la pasinta jarcento oni preferis prezenti la inferon kaj la purgatorion ne plu kiel lokojn, sed kiel statojn.

La apartigo de la purgatorio estas relative malfrua afero. La termino purgatorium aperas en la 12ª jc. Por pruvi antikvecon de la koncepto la katolikaj aŭtoroj abunde citas atestojn pri la preĝoj por la mortintoj; tio tamen estas alia afero: en ortodoksismo tiaj preĝoj ĉiam ekzistis, sed neniam estis tia dispartigo de la infero.

La purgatorio iom similas la ortodoksisman inferon; tamen ankaŭ la diferencoj estas grandaj. La animoj en la purgatorio jam estas destinitaj por la paradizo; en la infero ortodoksa nenio estas definitiva. En la ortodoksisma infero la suferoj povas konduki al savo per eduko turnanta la pekan animon al Dio; en la romkatolika purgatorio temas ne pri eduko sed pri reguligo de kontoj.

En la surskribo de la inferpordego (laŭ Danto/Kalocsay):

Tra mi vi venas urbon de turmento,
tra mi vi venas en dolor' ĉiama,
tra mi vi venas al damnita gento.
Aŭtoron mian gvidis justo flama,
la Dia Povo kreis min en kaŝo
kaj Ĉefa Saĝo kaj Praforto Ama.
Ne estis antaŭ mi kreita aĵo
krom la eternaj; mi eterne staras.
Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo.
ni vidas la tipe okcidentajn juston flaman, kreon fare de Dio (Povo, Saĝo kaj Praforto supozeble aludas la Triunuon), eternecon de la nuna infero (malgraŭ Apokalipso) kaj la senesperon.

La infero protestanta

La doktrinoj protestantaj estas tiom senlime diversaj, ke maleblas prezenti ilin kiel unu tuton. En ĉi tiu artikolo mi uzas la vorton “protestanta” celante la branĉojn ne tro malproksimajn disde luterismo kaj kalvinismo.

Proklamita celo de la Reformacio estis reveno al la “nedifektita” antikva eklezio de la apostoloj. Kurioze, forlavante la “deviojn” de la katolikisma tradicio la protestantoj restis en la sama sistemo de nocioj, en la samaj okcidentaj konceptoj, kiel ilia kontraŭulo la Roma Eklezio. Interalie, la protestantoj abolis la klare katolikisman purgatorion kaj la skandalan komercon per indulgencoj; sed ili restis ĉe la egale katolikisma koncepto pri la senelira infero, kiun ili lasis reduktita al la infero de damnitoj; ili restis ĉe la definitiva individua juĝo (kaj la kalvinanoj eĉ pli malesperigis la homan sorton per antaŭdestinismo). Fuĝante la “deviojn” de la katolikismo, ili fakte venis ĝis ilia okcidenta ekstremo.

Paradokse, la pli granda rolo de la Skribo en protestantismo kondukis al ia inflacio de ĝia teksto. Ĝi ne plu estas bazo de fiksita liturgio (malkiel en ortodoksismo); ĉiam plu ĝi iĝadis objekto de studo plie histori-filologia ol teologia. Ofte distingado de vortoj anstataŭas studon de konceptoj (kiel pri Ŝeolo/ Hadeso en LB).

Infero, Ŝeolo, Hadeso, Geheno

La bibliaj informoj pri la infero estas magraj kaj malkoheraj. Diversaj konfesioj diversmaniere provas ilin koherigi. La rezultoj estas tre malsimilaj.

Temas pri evoluanta koncepto pri fenomeno evoluanta. Ĉar en kristanismo la infero ja evoluas kaj havas sian historion: la malsupreniro de Kristo draste ŝanĝis ĝian funkcion kaj staton; ĉe la onta Lasta juĝo la nuna provizora infero pereos. Do, la infero ne estas objekto senŝanĝa.

La tradiciaj tradukoj de Biblio — ekz-e Vulgato — klare atestas, ke la antikva Eklezio perceptis la inferon kiel tian unu koncepton, multefacetan kaj evoluantan. Simile Jerusalemo estas unu sama koncepto, malgraŭ ke la urbo de Salomono, de la Dua Templo, la romia Ælia Capitolina, la araba Al-Kuds ktp estas malsamaj — kaj tamen ili estas unu samo.

Fine de la mezepoko la okcidentanoj dispartigis la inferon en plurajn lokojn, kaj specialigis la vorton “infero” por unu el tiaj partoj; la protestantoj forĵetis ĉiujn ceterajn partojn; post kio evidentiĝis, ke la sankta historio malakordas kun ilia nociaro. Ke la nociaro estas malkonvena estis nepensebla; restis du ebloj: deklari Vulgaton erara kaj prezenti la interrespondajn vortojn hebrean kaj grekan kiel malsamajn nociojn; aŭ korekti la sanktan historion, ekz-e pri la malsupreniro de Kristo en la inferon. Ambaŭ eblojn oni provis.

La merkato kaj la bibliscienco

Ses jarojn antaŭ Esperanto, en la jaro 1881ª, okazis la unua radikala revizio de KJV, la norma anglalingva Biblio Jakoba. Baldaŭ poste (1901) ĝin sekvis la Usona American Standard Version. Poste ekpluvis Weymouth, Williams, Moffat, Beck, Goodspeed, Twentieth Century, the Revised Standard Version, The New English, Amplified, Berkley, Phillips, Wuest, Living, New American, Good News, Jerusalem, New International, New King James … pli ol 70 tradukoj dum la 20ª jc. Evidente, ĉiu pretendis prezenti la plej ĵuse trovitajn plej antikvajn fontojn kaj la plej novajn rezultojn de la bibliscienco.

En tiu biblia negoco la komercaj interesoj de la eldonejoj kaj la karieraj interesoj de la biblisciencistoj koincidas: kompromiti la Tradicion por vendi sian Biblion. La merkata politiko malstabiligas la biblian tekston; estas amuza vidi, kiel en vica biblia varo la biblia scienco donas novan tradukon de unu sama peco, malsaman ol tiu de aliaj varoj egale “sciencaj”.

Tiu lavango evidente influis la britajn editorojn, kiuj publike prezentis la Londonan Biblion en la jaro 1926ª. Sur la esperanta merkato ne estis konkurado, tamen en la Brituja publika opinio jam regis la bibliscienco. Tute ĵuse indulgeme diris al mi protestanta pastoro:

Kompreneble, Zamenhof ne estis teologo, nek povis koni la tiam ĵus estiĝantan modernan bibliosciencon.
Naiva opinio. Ne temas pri moderneco aŭ scienceco, temas pri principoj tradukaj kaj teologiaj.

Laŭvortisma traduko simila al “Honoro havas alkuŝigi” kompare kun “Mi havas la honoron raporti al vi” ne estas “pli scienca”, ĝi laŭas alian tradukprincipon. S-ta Hieronimo certe komprenis la konceptajn diferencojn — sed ankaŭ la similaĵojn! — inter la hebrea Ŝeolo kaj la greka Hadeso; kaj li unuece tradukis ilin ambaŭ per la latina infernus. Evidente, se la Esperantan Biblion eldonus societo alilanda kaj alikonfesia, la ŝanĝoj en la Zamenhofa traduko povus esti malpli grandaj kaj eble eĉ alidirektaj. Mi faris Komparan tabelon da tradukoj de 4 elektitaj lokoj, laŭ la “modernaj” Biblioj anglalingvaj; kaj mi aldonis la tradukojn de la norma Biblio slavona.
 
Kompara tabelo da tradukoj
  Jaro Acts 2:27 Ps 16:10 Lk 16:23  Mt 5:29 
YLT  1898  hades  Sheol  hades  gehenna 
LB, KB 1926 Hades  Ŝeol  Hades  Gehena 
NKJV® 1982 Hades  Sheol  Hades  hell 
NIV  1984
grave
hell 
KJ21® 1994
hell 
NASB  1995  Hades  Sheol  Hades  hell 
TNIV® 2005 realm of the dead  Hades  hell 
Slavone 9ª jc
во âдѣ (en la infero)
въ геéнну 

YLT: Young's Literal Translation
KJ21®: 21st Century King James Version
TNIV®: Today's New International Version)
NASB: New American Standard Bible
La traduko slavona de antaŭ mil jaroj ŝajnas al mi supera ol la fruktoj de “la moderna bibliscienco”. Ĝi apartigas konceptojn — la (nuna provizora) infero kaj la onta Geheno; kaj ĝia uzo estas konforma al la komuna uzo de la vorto “infero” kaj en la liturgio, kaj en la ĝenerala kulturo.

Kiel traduki la titolon “Inferno” en la “Dia komedio” de Danto? Normale oni tradukas per “Infero”. Sed la pliparto de la anglaj tradukoj en la Kompara tabelo rezervas la respondan vorton hell por Geheno — kio (almenaŭ laŭ la tradicio ortodoksa) estas onta stadio. Laŭ LB oni probable devus traduki la titolon de la poemo de Danto per “Hades”. Sed se kontroli la realajn tradukojn anglalingvajn, ni trovos, ke ili lasas la titolon netradukita. France estas “L'Enfer”, ruse estas “Ад” — sed angle kaj germane “Inferno”. Ŝajnas ke ĉi tiuj du lingvoj malhavas taŭgan vorton por traduki. Tutcerte tia netradukiteco estas malakceptebla en Esperanto. (Verdire, ankaŭ la aliaj partotitoloj estas sentradukaj en la angla, eĉ la senproblema “Paradiso”; supozeble por stila unueco necesis trakti la paradizon laŭ la maniero infera. Je alia nivelo tia problemo ne ekzistas, kaj oni ja tradukas: The Divine Comedy.)

Notoj

1. La liturgio de s-ta Johano la Orbuŝa.

2. Помазанский М. Православное догматическое богословие. Новосибирск: Благовест, 1993. С. 221.

3. The Catholic Encyclopedia, art. “Hell”. Vol. VII. New York, 1910. Rete legebla ĉe http://www.newadvent.org/.

4. Malfacila tradukproblemo: Ĉu traduki en Gen 3:5 laŭvorte kaj tradicie: “kiel dioj”, aŭ monoteisme laŭ LB “kiel Dio”? 

La Ondo de Esperanto. 2008, №4 (162).


Diversaj artikoloj | Hejmo