Ĉi tiu paĝo estas HTML-versio de artikolo aperinta en La Ondo de Esperanto, 1998, №1–3.


Kristanaj kalendaroj

Sergio Pokrovskij

La proksimiĝanta fino de la jarmilo ŝajnas konvena okazo por ekzameni la fonton de niaj kalendaraj tradicioj.
Epoĥa evento [la jaro 284ª]
La erao de Diokleciano
La tero, la suno kaj la luno
La egipta jaro
La Julia kalendaro [jaro 46ª a.K.]
La luno
La Pasko kristana
Aniceto kaj Polikarpo [155–163]
Papo Viktoro [190–202]
La Nicea Koncilio [la jaro 325ª]
Pasko kaj la Suno Nevenkebla
Dionizio la Malgranda [la jaro 525ª]
La Dionizia erao
La eraoj de Adamo
La komenco de ĉiuj cikloj [la jaro 353ª]
La Oka Tago
Mondokreaj eraoj en Hesperio
La Gregoria reformo
La vaganta Pasko
Partieco
Kvar eraoj
Konkludo
Glosoj

Epoĥa evento [la jaro 284ª]

En la jaro 1030ª de Nabonasaro, imperiestro Karo (Carus) militiris kontraŭ Persujo kun sia malpli aĝa filo Numeriano. Facile okupinte Mezopotamion kaj preninte Ktezifonton (Κτησιφῶν), li meritis la titolon Persicus Maximus, aŭ La Plej Granda Venkinto de la Persoj. Dum tiu milito li mortis — laŭ iuj, sekve de malsano, laŭ aliaj, frapite de tondro. Ĉar estas sciate, ke Romia imperiestro ne avancu trans Ktezifonton.

Post la morto de sia patro, Numeriano deklaris la militon finita kaj komencis retiradon. Ĉar li suferis je okuldoloro, oni lin portis en palankeno. Al la demandoj pri lia sano Aper, la pretoriestro (præfectus prætorio), ĉiam respondis:

— Li ne eliras, ĉar liajn malsanajn okulojn dolorigas la vento kaj la suno.

Tamen la kadavra odoro malkaŝis la krimon. Sur la tendara placo la trupo serĉis homon, kiu plej bone venĝos la morton de Numeriano kaj regos la ŝtaton. Kaj per dia inspiro ĉiuj unuvoĉe proklamis imperiestro Dioklecianon, oficiron de korpogardistoj.

Apenaŭ Diokleciano eliris sur la podion kaj akceptis la titolon Aŭgusto, oni lin demandis, kiel mortis Numeriano. La nova imperiestro elingigis la glavon, mortigis Aperon kaj deklaris:

— Jen la murdinto!

Tio okazis la 17an de Septembro de la jaro 1038ª de Romo, jam apud Ĥalkedono.

La erao de Diokleciano

Mi ne esploros diversajn konjektojn pri tiu suspektinda historia incidento, sed mi provos pruvi, ke ĝi estas la bazo de la nuna internacia jarkalkulo.

Diokleciano sin montris eminenta imperiestro, li draste reformis la politikan sistemon de Romio kaj regis pli ol dudek jarojn (pli ol ajna el la multegaj imperiestroj de la antaŭaj 150 jaroj); liaj reformoj kreis bazon por disigo de Romio en Bizancion kaj Hesperion; kaj post lia libervola abdiko tuj rekomenciĝis enlandaj militoj. Tial en la egipta tradicio enradikiĝis la kutimo nombri la jarojn laŭ «la erao de Diokleciano». Krome, laŭ iuj fontoj, Konstanteno la Granda naskiĝis en la 1ª jaro de Diokleciano.

Bedaŭrinde, kiel preskaŭ ĉiuj bonaj imperiestroj Diokleciano persekutis la kristanojn; tial la papoj de Aleksandrio, por ne makuli ekleziajn dokumentojn per lia nomo, nomis lian eraon «jaroj de la martiroj» (χρόνοι ἀπὸ τῶν μαρτύρων). Tiun eraon plu uzas la koptoj kaj etiopoj.

La tero, la suno kaj la luno

La problemoj kalendaraj, kaj speciale Paskaj, klare montras la konflikton de tradicioj Orientaj kaj Okcidentaj, kiuj influis kristanismon.

Tri fenomenojn uzis la homaro por mezuri la tempon:

La diurna ciklo estas la plej grava. Necesas nenia instrumento por kalkuli tagojn. La horo kaj la sekundo estis difinitaj per averaĝa diurno.

Ankaŭ la lunaj cikloj facile observeblas. Oni klare distingas 4 proksimume 7-tagajn fazojn; la ĉiela lunciklo mirinde proksimas al la homa ciklo menstrua; kaj la gravedan periodon oni oportune esprimas en monatoj. Tial la lunon aparte atentis la socioj matriarkaj.

La sezona ciklo kaj la suna jaro malpli evidentas en la zonoj intertropika kaj subtropika, kie aperis la unuaj civilizoj. Tamen la egiptoj devis atenti la leviĝojn de Nilo, kaj la patriarkaj arjoj, veninte de Nordo, kunportis sunkulton.

La egipta jaro

La sezona, aŭ tropika jaro daŭras 365,2421988 da diurnoj (365d5h48m46s); do, 365 plenajn diurnojn. Akceptinte la diurnon kiel bazan tempunuon, la egiptoj tre konsekvence akceptis 365-tagan jaron.

Por tia decido necesas sufiĉa intelekta kuraĝo, kian la moderna publiko internacia ne havas. Ĉar tia jaro rimarkeble ekartas de la sezona ciklo: je 10 tagoj dum 40 jaroj (unu generacio). La egiptoj tion sciis kaj korektis siajn planojn sen tordi la tempunuojn.

Post 1461 egiptaj jaroj (t.e. post 1460 jaroj Juliaj) la egipta jarkomenco, pasinte tra ĉiuj tagoj de ĉiuj sezonoj, revenas al la origina punkto en la sezona ciklo (laŭ la Julia kalendaro). Tion la dioj faris intence, por ke ĉiu festo sanktigu la tutan sezonan ciklon. La tutan historion de la antikva Egiptio kovras 4 tiaj periodoj, ekde la 19ª de Julio de la jaro 4241ª a.K. (laŭ la Julia kalendaro).

Ankaŭ la egiptaj monatoj estis egallongaj: 12 monatoj po 30 tagoj, plus 5 tagoj ekstermonataj fine de la jaro. Tial la egiptaj tempomezuroj, ekz-e «3 jaroj 3 monatoj 3 diurnoj kaj 3 horoj» havas precizan signifon (28515 horoj), dum en la nuna kalendaro necesas scii, kiaj jaroj kaj monatoj konsistigas tiun «daŭron».

Barbaraj konkerantoj: la hiksosoj, la grekoj, la romianoj, ĉiuj trudis al la egiptoj superjarojn; nur la romianoj sukcesis (ekde la 26ª jaro a.K.); tamen astronomoj kaj kronologoj plu preferis la konstantan egiptan jaron. Pri ĝiaj avantaĝoj konsentis la ĉefreprezentanto de la tercentra sistemo Klaŭdo Ptolemeo (81–161; lian «Reĝan kanonon» ankaŭ postaj kronologiistoj daŭrigis en la egiptaj jaroj ĝis la falo de Konstantinopolo en la jaro 1453ª) kaj lia suncentra oponanto Koperniko (en siaj luna kaj planeda tabeloj).

En la Mezepoko 365-tagan kalendaron retenis la armenoj.

La Julia kalendaro [jaro 46ª a.K.]

En la kalendaro de Julio Cezaro, ĉiu kvara jaro estas superjaro 366 tagojn longa. Sekve la jarlongo varias, sed konstantan longon havas la jarkvaroj: po 1461 diurnojn. Tiel la malgranda spegulas la grandan — kp la 1461-jaran periodon de la egipta kalendaro!

Jarkvaroj estas akceptebla tempunuo: tion klare pruvas la tempokalkulo per olimpiadoj. Kvarobliginte la tempunuon, la Julia kalendaro 64-oble pli ĝuste esprimas la sezonan ciklon ol la egipta. Tio estas bona kompromiso.

La luno

Sed la Julia kaj la egipta kalendaroj tute malatentas la lunon.

Tute male, en la Mezopotamia kultura rondo oni ĉiam respektegis la regantinon de la nokto. La islamanoj konsekvence uzas lunajn monatojn, 12 tiaj monatoj formas jaron longan je 364 tagoj (aŭ 365, en la superjaroj). Sekve, la islamaj monatoj vagas tra la sezonoj ankoraŭ pli rapide ol la egiptaj.

La islama kalendaro anstataŭis ĉe la araboj pli antikvan lunsunan kalendaron, kreitan de la ĥaldeoj kaj adoptitan de la judoj post la reveno el Babelo.

Meze de la 5ª jc a.K., preskaŭ samtempe ĥaldeoj, grekoj (Metono de Ateno: ĉ. 432 a.K.) kaj ĉinoj trovis 19-jaran ciklon, en la Eŭropa kulturo konatan kiel la «Metona ciklo». Ĝin esprimas la egalaĵo:

19 lunaj jaroj = 235 lunaj monatoj = 6940 diurnoj = 19 Juliaj jaroj.

En tiu egalaĵo, 235 = 19×12+7, t.e. 7-foje dum la 19-jara periodo oni aldonas kroman lunmonaton (7 jaroj en la periodo estas «superjaroj»).

Fakte 19 Juliaj jaroj longas ne 6940, sed 6939,75 da diurnoj; sekve, dum 4 Metonaj periodoj akumuliĝas eraro je 1 diurno. Kalipo (330 a.K.) proponis mallongigi ĉiujn 4 Metonajn ciklojn je 1 diurno, t.e. en la 76-jara periodo fari unu «plenan» (30-tagan) lunmonaton «neplena» (29-taga). Do,

76 lunjaroj Kalipaj = 940 lunmonatoj Kalipaj = 27759 diurnoj = 76 Juliaj jaroj.

Kun tiu korekto la luna kalendaro bonege akordas kun la Julia kalendaro: post 76 jaroj la lunaj fazoj revenas al siaj Juliaj datoj. Tial la Kalipa sistemo poste iĝis bazo de la Aleksandria paskaro. Tamen estas du problemoj:

  1. la Julia kalendaro akumulas eraron rilate al la suno, kaj laŭ hebrea tradicio Pasko devas esti printempa festo (ial la Eternulo malatentis la Sudan duonglobon);
  2. rilate la lunon, ĉiujn 304 jarojn akumuliĝas unutaga eraro.

La 1ª problemo neniom impresis la judojn. De nun ankoraŭ pli ol 2000 jarojn Pasko ne transiros la 25an de Majo (Gregorian) — kaj laŭ la rabenoj, ĝis la baldaŭa veno de la Mesio je la sabata jarmilo (jaro 6000ª de Adamo, t.e. post nur 243 jaroj de nun) Pasko certe restos festo printempa (sur la Norda duonglobo).

Male, ĉar la hebrea kalendaro kalkulas per novlunoj, tial la precizan difinon de la luna monato la judoj atentis tre zorge. Tial ĉ. la jaro 358ª (aŭ 499ª, diversaj fontoj indikas malsamajn datojn; eble malsamtempe en diversaj lokoj) la judoj akceptis la korekton de Hiparĥo (ĉ. 125 a.K.): ĉiujn 4 Kalipajn periodojn mallongigi je 1 diurno. Do,

304 lunjaroj Hiparĥaj = 3760 lunmonatoj Hiparĥaj = 111035 diurnoj =
304 jaroj Juliaj sen 1 diurno.

Por ĉiuj praktikaj celoj la averaĝa juda monato luna (29d12h44m3,3s) egalas la astronomian (29d12h44m2,8s). La averaĝa juda jaro estas je 6m39s pli longa ol la tropika (la ekarto: 1 diurno dum 210 jaroj). Unuopa juda jaro havas 353, 354, 355, 383, 384 aŭ 385 tagojn.

La Pasko kristana

Baldaŭ ni vidos, kiel la kristana jarkalkulo estas ligita kun la difino de la kristana Pasko.

La unuaj kristanoj estis judoj, ili uzis sian kalendaron, kaj tute nature la dato de la Krucumo estis esprimita jude. La apostoloj plu praktikis la judajn ritojn, i.a. la Malnovtestamentan Paskon (Pesaĥon). Sen enkonduki apartan feston je la 16ª de Nisano, la judokristanoj atribuis al sia Pasko de la 14ª de Nisano novan sencon: «ili festis la Savan Paskon», τὴν τοῦ πάσχα σωτερίον ἑορτήν [Eŭzebio, 5:23]; la tutan elaĉeton kaj savon ili festis sinteze, ligante tion al la eŭĥaristio. «Ĉar por ni Pasko estas oferita, nome Kristo» [1Kor 5:7].

Sed por la kristanoj el la «nacianoj» tiu «Krucuma Pasko», πάσχα σταυρώσιμον, estis tro paradoksa, eĉ ofenda (simile, la kruco nur en la 4ª jc aperas kiel kristana kultaĵo). Tial granda plimulto da kristanoj preferis festi la «Paskon Releviĝan» (πάσχα ἀναστάσιμον) je la dimanĉo sekvanta Pesaĥon; tio ja tute similis la paganajn festojn de reviviĝantaj gedioj.

Aniceto kaj Polikarpo [155–163]

Skribis s-ta Ireneo (Εἰρηναῖος) de Liono:
… La disputo koncernas ne nur la tagon de Paskofesto, sed ankaŭ, kian faston teni.

S-ta Polikarpo vizitis Romon sub Aniceto. Pri diversaj aferoj ili havis disputojn, sed ĉiam tuj repaciĝadis; tamen ĉi tiun ĉefan demandon ili eĉ tuŝi ne volis; ĉar nek Aniceto povis persvadi Polikarpon forlasi tion, kion ĉiam faris Johano la disĉiplo de nia Sinjoro kaj la aliaj apostoloj, kiujn Polikarpo konis; nek Polikarpo Aniceton, dirantan ke li devas respekti la tradicion de siaj antaŭuloj.

Malgraŭ tio ili restis en komunio unu kun la alia; certe, Aniceto respekte lasis Polikarpon eŭĥaristii en lia Eklezio; kaj ili disiĝis en paco inter si kaj kun la tuta Eklezio.

Papo Viktoro [190–202]

Pasis 30 jaroj, kaj la Roman katedron okupis Viktoro, la unua papo kun nomo Latina, kaj la unua pretendinta regi ekleziojn ekster la Roma patriarkujo. Li provis ekskomuniki ĉiujn (fakte, temis pri Aziaj eklezioj) kiuj festis Paskon «hebree» je la 14ª de Nisano (la «dekkvarauloj», τεσσαρεσκαιδεκατίται, quatordecimani). Kvankam la Releviĝa Pasko jam estis preskaŭ ĉiea kutimo, tamen la brutala elpaŝo de Viktoro kaŭzis fortajn protestojn. Ankaŭ Ireneo de Liono, mem dimanĉulo, pli ol iu ajn farinta por plifirmigi la aŭtoritaton de Romo, sendis repacigan leteron, kies fragmenton mi ĵus resumis.

Fine de la 3ª jc la Aziaj eklezioj forlasis la apostolan tradicion kaj aliĝis al la ĝenerala kutimo.

La Nicea Koncilio [la jaro 325ª]

Vulgara opinio, inspirinta la Gregorian reformon, atribuas al la Nicea Koncilio la regulon: Pasko okazu je la unua dimanĉo post la unua plenluno post la 21ª de Marto (aŭ printempa ekvinokso).

Nu, pri la «Nicea regulo» dokumentoj mankas. Jam komence de la 5ª jc oni nenion povis trovi. La Koncilio Nicea (kaj postaj koncilioj!) okupiĝis pri tiu afero, sed kion ĝi decidis, tion scias neniu.

Estas tamen sciate, ke ankaŭ poste diversaj eklezioj festis Paskon malsamtempe; ekz-e en la jaro 387ª Romo havis Paskon je la 21ª de Marto (post la plenluno de la 19ª de Marto), kaj Aleksandrio, je la 25ª de Aprilo (5-semajna diferenco). Dum unuj festis, aliaj fastis. Do, aŭ la papoj de Romo malobservis la Niceajn regulojn, aŭ la reguloj ne estis tiom precizaj.

Pasko kaj la Suno Nevenkebla

Tamen io pri la ekvinokso ja estis dirita. La imperiestro Konstanteno en sia prikoncilia letero akre atakis la laŭ li absurdan judan manieron festi po du Paskojn samjare. Ni klarigu tiun akuzon.

Por la judoj ekvinokso ne estas speciale interesa tempopunkto. Ilin interesas la luno, ne la suno. En la 4ª jc la 14ª de Nisano povis esti je la 19ª kaj 18ª de Marto (en la jaroj 5ª kaj 16ª de la juda 19-jara ciklo) — do, antaŭi la ekvinokson. Ekz-e ĵus antaŭ la Nicea Koncilio Pesaĥo okazis je 321–03–30, 322–03–20, 323–04–07. S-ta Konstanteno estis denaska sunkultano, ĵus (en la jaro 321ª) li feriigis «la honorindan tagon de Suno» (venerabilis dies Solis), do por li la printempa ekvinokso estis natura punkto jarkomenca. Tial laŭ lia logiko, en la suna jaro inter 321–03–21 kaj 322–03–21 Pasko okazis dufoje; male, inter 322–03–21 kaj 323–03–21, nulfoje.

Ĉiel ajn, en la Aleksandria paskaro la du plej fruaj Paskoj de la 19-jara ciklo juda iĝis la plej malfruaj (ĉar ŝovitaj je tuta monato, ĝis la sekva plenluno).

Fakte, pri la ekvinoksa dato oni ankoraŭ hezitis. Laŭ la aleksandrianoj ĝi estis je la 21ª de Marto; laŭ la malnova Roma tradicio, je la 25ª (kp Kristnaskon je la 25ª de Decembro); sed ŝajnas, ke por la papoj de Romo ĝi estis je la 18ª de Marto. Tio eksplikus la skandalon de la jaro 387ª.

Laŭ nuna kalkulo, en la jaro de la Nicea Koncilio la ekvinokso estis je la 20ª de Marto, je 12h laŭ Grenviĉo (je 14h laŭ Aleksandrio).

Dionizio la Malgranda [la jaro 525ª]

Post la skandalo de la jaro 387ª imperiestro Teodozo komisiis al la papo de Aleksandrio prepari precizan paskaron; tian paskaron por la jaroj 153–247 de Diokleciano la tradicio atribuas al s-ta Cirilo.

Ses jarojn antaŭ la fino de tiu paskaro «skita monaĥo» Dionizio la Malgranda (Dionysius Exiguus) faris en Romo ĝian daŭrigon ĝis la fino de la Paska ciklo.

En la Aleksandria (= Ortodoksa) paskaro la Paska ciklo entenas 532 jarojn:

do, post ĉiuj 28×19 = 532 jaroj la Paskaj datoj en la Aleksandria paskaro ripetiĝas.

La Paska tabelo de la humila monaĥo el Dobruĝo rezultigis plurajn sekvojn:

(Strange, la esperantistoj skribas «p.K.», kio ŝajnas implici kalkulon de post la morto de Kristo; pli konforma al la senco de la Dionizia erao estus «jaro 1997ª de Kristo», kaj sekve, «d.K.»)

La Dionizia erao

Do, anstataŭ la jaron 248an de Diokleciano, tyranni potius, quam principis, impii et persecutoris, Dionizio indikis jaron 532an ab incarnatione Domini nostri Jesu Christi.

La Dionizia jaro 28×19 = 532ª estas la jaro 1285ª de Romo. La jaro 1285 – (532 – 1) = 753ª de Romo estas unua jaro de la Aleksandria lunciklo. Probable tiu koincido decidigis Dionizion; alivorte, la sola bazo de lia (kaj nia) erao estas la Aleksandria paskaro, historiaj faktoj ĝin ne subtenas.

Nu, la komencan jaron de la luncikloj la Aleksandria tradicio kalkulas laŭ la epoĥo de la Diokleciana erao, de ties unua jaro. Tiel la moderna kristana erao estas derivita de la epoĥa evento, per kiu ni komencis nian studon.

Verdire, atenta leganto probable rimarkis, ke Dionizio ŝovis sian epoĥon je unu jaro pli fruen. Tio iomete (je unu subtraho) simpligas la Paskan komputadon. Pravigi tiun ŝovon li povis tre facile: naskita en la unua jaro de lunciklo, Kristo enkarniĝis en la antaŭa jaro, en la tago Anunciacia (la Aleksandria jarkomenco estas je la 29ª de Aŭgusto malnovstila).

La eraoj de Adamo

La Dionizia erao oportunas por komputi Aleksandrian paskaron, kaj tio estas ĝia sola avantaĝo. Sed kiel ĉia flatema maniero dati per «la jaroj de Viclipucli la Timinda», ĝi maloportunas por dati la eventojn antaŭajn. La nuna maniero dati ilin per «jaro … a.K.», ŝuldata al franca jezuito Petavio (1627; Dionysius Petavius, vulgare Denis Petau), estas plumpa kaj absurda:

Multe pli oportuna maniero estas elekti sufiĉe fruan epoĥon, tiel ke ĉiuj datoj de la skribita historio estu 4-ciferaj naturaj entjeroj. Pluraj tiaj sistemoj ekzistis antaŭ Dionizio.

Evidenta metodo fari tion estis preni la Malnovan Testamenton, kaj determini la daton de la mondokreo; kaj multaj esploristoj provis fari tion, laŭeble akordigante la Bibliajn eventojn kaj la egiptajn kronikojn. Ho ve, la rezultoj diferencis je tutaj jarmiloj. Ekz-e la epoĥo de la nuna Izraelia kalendaro, disvastiĝinta post la 9ª jc, estas la 7ª de Oktobro de la jaro 3761ª a.K.; dum la antikvaj kalkuloj de Eŭzebio de Cezareo donis 5199 a.K.

Tial oni konsideris pli fidindan metodon spekulativan.

Laŭ Biblio, Dio kreis Adamon en la 6ª tago, supozeble ĉirkaŭ la tagmezo; Jesuo mortis (kaj tiel elaĉetis la homon) vendrede (t.e. je la 6ª tago), ĉirkaŭ la tagmezo. Do, estas frapa analogio inter la kreo de la homo kaj lia rekreo.

Plue, la Skribo konstatas, ke «Ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj estas kiel unu tago» (2Petro 3:8; Ps 90:4). Alivorte, krom la tago homa estas la Tago Dia, mil jarojn longa. Se Kristo rekreis la homon meze de la sesa tago, tio probable spegulis la ordon de la Diaj Tagoj.

Tiel 61 jarojn antaŭ Diokleciano historiisto Julio Afrikano (Sextus Julius Africanus) ricevis la rondan nombron: 5500 jaroj de Adamo ĝis Kristo. Erao sufiĉe longa por kovri la tutan Biblian historion kaj eĉ ĉiujn egiptajn troigojn de Manetono (Μανεθῶν), kiuj nin ne atingis. Konsiderante, ke antaŭ 10 mil jaroj ankoraŭ estis la glaciepoko, oni nenion riskas perdi komencante jarkalkulon ekde antaŭ 7500 jaroj de nun.

Evidente, tiu ronda nombro estis nur proksimuma orientilo, ĉar kaj pri la Kristnasko, kaj pri la Krucumo datoj mankas. Tial necesis plua konsidero spekulativa.

La komenco de ĉiuj cikloj [la jaro 353ª]

Tiu kroma konsidero similis la metodon, poste aplikitan de Dionizio: certe, la mondokrea tempopunkto estas la komenco de ĉiuj cikloj.

Ĉi tie endas mencii la 15-jaran indiktan ciklon, tre gravan por la kronologio. Per jarnumeroj de tiu ciklo oni datis la oficialajn dokumentojn. En Hesperio la indiktoj postvivis ĝis 1806ª, kiam Napoleono abolis la «Sanktan Roman Imperion».

Do, en la jaro 69ª de Diokleciano, imperiestro Konstancio oficialigis la eraon de Adamo, aŭ de la mondo (ἔτη ἀπὸ τοῦ κόσμου, ἀπὸ τοῦ Ἀδάμ, anno mundi), kies epoĥo estas la dimanĉo, 1ª de Septembro 5509 a.K. (la rusaj kronikistoj preferis Martan jarkomencon, do la vendredon, 1an de Marto 5508 a.K.).

Jen kiel tiu dato estis kalkulita.

La jaro 69ª de Diokleciano estis la 9ª en la 28-jara sunciklo, la 9ª en la Siria lunciklo, kaj 11ª indiktojaro. La numeron de la jaro 69ª determinis la ekvacioj

N = 28×S + 9 = 19×L + 9 = 15×I + 11

La malpleja entjera solvo estas

N = 5861; S = 209; L = 308; I = 390

En la Oriento tiu erao estis konata kiel «Romia» (κατὰ ῥωμαίους). Dum kelkaj jarcentoj ĝi restis malpreferata pro la granda aŭtoritato de la aleksandrianoj; sed post la islamaj konkeroj la rolo de Nov-Romo pligrandiĝis, kaj la bizancanoj sukcesis enskribi tiun jarkalkulon en la regulojn de la Kvina-Sesa Koncilio. En Rusio ĝi estis uzata ĝis 1700, kiam Petro la Unua ordonis uzi en la civila vivo la Dionizian eraon.

La Oka Tago

La jarmilaj limoj ĉiam vekas intereson kaj timon. La Okcidento ial atendis mondofinon en la jaro 1000ª; nun oni antaŭdiras komputilajn misfunkciojn kaj sekvontajn bankajn kaj industriajn katastrofojn, ĉar iuj malnovaj programoj, uzantaj du dekumajn ciferojn por prezenti la jaron, eble paneos en la jaro 99+1 (kaj eĉ se la komputiloj funkcios senerare, la atendo de la katastrofo povas ĝin provoki).

La Oriento ne atentis la jaron 1000an, cetere neniel rimarkindan. Angore ĝi atendis la jaron 7000an, pri kiu diris Gregorio de Niso (Γρηγόριος ὁ Νύσσης, 334–394):

Finiĝos ĉi tiu semajno, mezuranta la tempon, kaj ĝin anstataŭos la Oka Tago, la sekva eono … Tiel renkontiĝas en unu mistero la tago unua kaj la tago oka, koincidantaj en la tago Dimanĉa, elirejo en la Eternon…

Verdire, homoj dotitaj je matematika intuicio, ekz-e Genadio de Novgorodo (Геннадий Новгородский), komprenis ke la cikloj finiĝos en la 7980ª (512×15), kaj kuraĝe komputis la paskaron «por la oka jarmilo».

Tamen la eventoj konfirmadis la apokalipsajn atendojn. En la jaro 6947ª (1439) Johano la Oka igis la ekleziestrojn subskribi la Florencan Union kun la Romaj herezuloj — kaj Dio ne povis lasi tion senpuna: antaŭ ol pasis 14 jaroj falis Konstantinopolo, pereis la miljara Sankta Regno de la Romianoj (la jaro 6961ª).

La Mezepoko finiĝis [PIV]. Komence de la jaro 7001ª Kolumbo malkovris Amerikon.

Kaj tute ĵuse, en la jaro 7500ª, disfalis Sovetio …

Mondokreaj eraoj en Hesperio

En la jaro 1583ª Jozefo Skaliĝero (vulgare Joseph-Juste de la Scala) ripetis la Bizancajn kalkulojn, sed ricevis alian epoĥon: la 1ª de Januaro 4713 a.K.

La diferenco estiĝis tial, ke Skaliĝero, laŭ la kutimo de Aleksandrio kaj Romo, nombris la lunajn kaj sunajn ciklojn ekde la epoĥo de Diokleciano; dum Konstantinopolo, Antioĥio kaj la judoj uzis la praan ĥaldean numeradon (kies luna ciklo postrestas la Aleksandrian je 3 jaroj, la suna diferencas je 11 jaroj kaj 3 monatoj).

Skaliĝero ne estis tre originala, li ripetis la rezonojn kaj kalkulojn faritajn pli ol mil jarojn antaŭe. Sed ĝuste lian adaptaĵon akceptis la Okcidenta scienco, kaj nun ĝi estas internacia normo: en geofiziko kaj kronologio oni datas per la tagnumeroj, kalkulataj de la Skaliĝera epoĥo. Tian tagnumeron oni nomas «Julia diurno» aŭ «Julia dato», kaj mallonge skribas JD. Ekz-e la Dionizia epoĥo estas je 1 721 058 JD. Do, per tiu datado ankaŭ la moderna scienco nerekte omaĝas Dioklecianon.

La nomo «Julia dato» ial ĝenas la Okcidentajn sciencistojn. Ili malvolas allasi, ke «la bazo de la scienca kronologio» havu rilaton al la «malperfekta» Julia kalendaro. La rilato tamen estas simpla kaj nekontestebla, ĉar la cikla kalkulo sencas nur en la Julia kalendaro. La malnova Grande Larousse amuze senkulpigas Skaliĝeron, asertante ke li mortis tro frue, kaj tial ne povis profiti de la Gregoria reformo. Evidente, la franca enciklopediego konfuzis Jozefon Skaliĝeron kun lia patro Julio, kiu efektive mortis en la 1558ª. La germana dtv-Brockhas-Lexikon, por savi la konjekton, aplombe asertas ke Jozefo Skaliĝero nomis sian sistemon per la antaŭnomo de sia patro. Tre bizara Okcidenta kutimo.

La Gregoria reformo

Fakte Skaliĝero publikigis sian kronologian verkon je la sekva jaro post la realigo de la Gregoria reformo, kaj ĝis sia morto li batalis kontraŭ tiu reformo.

La Julia kalendaro kalkulas per jarkvaroj, la Gregoria, per jarkvarcentoj. Estas du sekvoj:

  1. la Gregoria kalendaro pli ĝuste spegulas la sezonan ciklon ol la Julia (la diferenco estas 3 tagoj por ĉiuj 400 jaroj);
  2. en la Gregoria kalendaro ne nur jarcentoj, sed eĉ jarmiloj havas varian daŭron.

Por Skaliĝero, «la patro de la scienca kronologio» kaj protestanto, tiu dua konsidero estis ne malpli grava ol la konfesiaj diferencoj.

El la eklezia vidpunkto, la reformo ruinigis la tutan inĝenian konstruaĵon de la Aleksandria paskaro, kaj kun ĝi la bazon de la Dionizia erao: elekti la kvaran jaron post la morto de Herodo kiel kristanan epoĥon iĝis pura arbitraĵo, kaj la vaganta Pasko, sensencaĵo.

La vaganta Pasko

Evidente, la kristana Pasko estas speco de datreveno. Sed kial ĝi vagas?

La respondo de Gregorio la 13ª probable estus romane klara (kaj plata): Tiel decidis la Niceaj patroj. Eĉ akceptante tiun miton, oni povus demandi: Kial ili tiel decidis?

«Datreveno» estas nocio relativa, dependa je kalendaro. Kio estas fiksita dato laŭ unu kalendaro, povas esti vaganta laŭ alia. V.V. Bolotov (В.В. Болотов) klarigas ĉi tion per la sekva ekzemplo.

La turkoj venkoprenis Konstantinopolon je la 29ª de Majo 1453, alivorte je la 20ª de Ĝumada-al-ulja de la jaro 857ª de Heĝiro. Sekvajare, je la 29ª de Majo, la grekoj havis funebran diservon okaze de la unua datreveno de la morto de sia lasta imperiestro, pereinta dum la sturmo. Sed la turkoj festis la unuan datrevenon de sia venko 11 tagojn pli frue, la 20an de Ĝumada-al-ulja, kiam la kristanoj ankoraŭ havis la 18an de Majo.

Ĉar la dato de la Paska evento estas sciata nur laŭ la juda kalendaro, tial la dato de la kristana Pasko restis ligita al la juda kalendaro: Releviĝo je dimanĉo post Pesaĥo (eventuale, 5 semajnojn pli malfrue, pro la sunkulta korekto de s-ta Konstanteno). La tradicia paskaro resumis tiun rilaton en la terminoj de la Julia kalendaro.

Kiam Gregorio la 13ª ŝanĝis la kalendaron, la Gregoria Pasko ekvagis tute sendepende je la juda kalendaro, kaj tial tute sensence. Ekz-e en la jaro 1997ª Pesaĥo okazis je la 22ª de Aprilo, la Ortodoksia Pasko je la sekva dimanĉo, la 27an (14an), kaj la Gregoria antaŭis Pesaĥon (je la 30ª de Marto); simile estos en la jaro 2005ª; inter tiuj jaroj la Gregoria Pasko sekvos Pesaĥon. Cetere, malgraŭ la anatemo de papo Viktoro, la Gregoria Pasko povas koincidi kun Pesaĥo (ekz-e en 1981ª).

Tiel la Okcidenta Pasko tute forrompiĝis de la Malnovtestamenta, kaj tre konsekvence la Dua Vatikana Koncilio deklaris (je 1963-12-04 per 2057 voĉoj kontraŭ 4):

La Koncilio ne kontraŭas fiksi la Paskan tagon je ioma dimanĉo laŭ la Gregoria kalendaro…

Partieco

En la verkoj kronologiaj estas amuza partieco pri la aferoj kalendaraj. Plurfoje mi vidis unu saman fakton kaj eĉ parolturnon, (mis)prezentita favore al la vidpunkto Gregoria-Okcidenta-bolŝevisma aŭ Ortodoksa-Julia:
Gregoriistoj: Juliistoj:
Tial la grandaj sciencistoj, kiel … Koperniko interesiĝis pri la kalendara problemo … Koperniko uzis egiptajn jarojn, kaj malakceptis la inviton partopreni en preparo de la kalendara reformo.
La granda Kepler, kvankam protestanto, entuziasme salutis la Gregorian reformon… La granda Kepler entuziasme akceptis la Skaliĝeran sistemon…
La eminentaj kronologoj, kiel Petavio, tuj akceptis la Gregorian reformon, kaj Skaliĝero, per siaj kritikaj rimarkigoj, kontribuis al klarigado de kelkaj problemoj. Skaliĝero ĝis sia morto batalis kontraŭ tiu reformo.

Antaŭ nelonge mi aŭskultis prelegon de eminenta aŭstra profesoro, laŭ kiu la Gregoria kalendaro estas necesa ĉar «nacioj civilizitaj, agrokulturaj, bezonas stabilan kaj ĝustan sezonciklan kalendaron».

La argumento estas mirinde malforta.

Unue, la plej grandaj kaj antikvaj civilizoj agraj, komencante de la egipta kaj ĉina, ne uzis sezonan kalendaron.

Due, la klimataj ŝanĝoj estas je tutaj grandoordoj pli grandaj ol la ekarto de la Julia kalendaro. En la Mezepoko kaj fojfoje eĉ post la Gregoria reformo Tamizo kaj Sejno vintre glaciiĝis (la Rememoroj de duko de Saint-Simon mencias tion por 1709); kompare kun tia klimata evoluo, ĉu atentindas la 2–3-taga ekarto kiun de tiam akumulis la Julia kalendaro?

Trie, «pro la stabileco» la papo ŝovis la kalendaron je 10 tagoj, kio ĝuste kontraŭas la argumenton pri seninterrompa tradicio. La Julia kalendaro akumulas tian ekarton dum 13 jarcentoj. Klara ekzemplo pri «kuracilo pli malbona ol la malsano».

Kvar eraoj

Fakte, la termino «printempa ekvinokso» ne konvenas al nia lingvo tutmonda; ĉar sur la suda duonglobo la antaŭpaska ekvinokso okazas aŭtune.

En la mondo estas alia tradicio, uzi nomon Zodiakan: la Ŝafa ekvinokso. Ankaŭ ĝi estas fuŝa, kvankam ne space sed tempe.

Ĉar pro la precesio, dum la sezona jaro Tero ne faras plenan cirklon ĉirkaŭ Suno: mankas 50″. La stela jaro, t.e. la periodo dum kiu Suno revenas al sia pozicio inter la senmovaj steloj, je 20m24s pli longas ol la jaro tropika (resp. je 19m58s ol la averaĝa jaro Gregoria). Tial la ekvinoksaj tempopunktoj moviĝas fruen en Zodiako (je 1° dum 72 jaroj: 50″×72 = 3600″ = 60´; je tuta signo Zodiaka, t.e. je 30°, dum 2160 jaroj).

Dum la komenca periodo de la Bizanca erao la «printempa» ekvinokso estis en la Ĝemeloj, ♊. La ĝemelaj reĝoj estis karakteriza trajto de la praa sociordo, kaj nin atingis kelkaj mitoj pri tio. Interalie, en Biblio la socian historion de la homaro komencas la murdo de milda nomado Habel fare de lia perfortema frato, terkulturisto Kain.

En la komenco de la skribita historio (kiam cetere aperis la skribo mem) tiu ekvinokso pasis en la Bovon. De tiu tago komenciĝadis la jaro, tial ĝis nun multaj alfabetoj komenciĝas per A (alfo, el la fenica alef, t.e. bovo; renversita ♉, ∀, A, α). En tiuj tagoj, inter la 1ª kaj 11ª de Nisano, okazis granda festo: Marduko (t.e. Amar-Utuk, «la bovido Utu») revenis el Infero kaj venkis la perfidulon Ereo.

Pasis jarcentoj, emblemo de la unua monato iĝis la Ŝafo. Tiam la Eternulo ordonis al Abrahamo oferi ŝafojn, kaj al Moseo, batali kontraŭ la Ora Bovido. Ŝafo estis ĉefa oferbesto de la Malnovtestamenta erao; tiam Hiparĥo malkovris la precesion; de tiam ♈ (la Ŝafo) simbolas la printempan ekvinokson. «Mi estas la Alfa kaj la Omega…» deklaris la Ŝafido [Apok. 21:13].

En la erao de la martiroj la ekvinokso jam estis en la Fiŝoj: ♋. Ekde la ĥaldea mito pri Fiŝviro tiu signo apartenis al la Mesio. La unuaj kristanoj sin rekonis per la vorto ἰχθὺς (fiŝo), kiun cetere oni malĉifris per Ἰησῦς Χριστὸς Θεοῦ Υἱος Σωτήρ (Jesuo Kristo Dia Filo, Savanto).

Kaj fine de la Granda Ciklo Mondokrea la ekvinokso kun la Gregoria 21ª de Marto jam delonge estos en la Verŝisto: ♒. Fakte, tio estas la ĉefa avantaĝo de la Gregoria Kalendaro: la koncerna ekvinokso plu restos Marta.

Konkludo

La Gregoria reformo sennecese malsimpligis la kalendaron. La kalendaro iĝis malpli sistema, ĉar bazita sur du tempunuoj (tago kaj jaro). La longo de jarcentoj iĝis varia. En la kronologio, al la epoĥa rompo, kaŭzita de mankanta jaro nula, aldoniĝis novaj rompopunktoj: la datoj de transiro al la Gregoria kalendaro. Eĉ la difino de la Gregoria kalendaro estas iom dubinda.

La kalendaro Julia ebligas regulan seninterrompan kalkulon de diurnoj por la tuta skribita historio; vd ekzemplan tabelon.
BizanceDionizie Evento
0001Sept. 15509 a.K. Bizanca epoĥo (κατὰ ῥωμανίος)
0017Aŭg. 295493 a.K. Aleksandria epoĥo (κατὰ Ἀννιανὸν)
0786Jan. 14713 a.K. Skaliĝera epoĥo
1268Julio 194241 a.K. Egipta epoĥo Siriusa
1449Okt. 7 3761 a.K.Juda epoĥo mondokrea
2407Feb. 183102 a.K. Hinda epoĥo de «Nigra Jungo» (Kalijuga)
3112 2397 a.K. Epoĥo de la ĉina cikla erao
4733Julio1776 a.K. Unua olimpiado
4756Aprilo 21753 a.K. Epoĥo de Romo (ab U.C.)
4762Feb. 26747 a.K. Epoĥo de Nabonasaro
5198Okt. 1312 a.K. Epoĥo de la Seleŭkida erao
5505Marto 124 a.K. Mortis Herodo
5509Jan. 1 1Dionizia epoĥo
5545Marto 1637 Mortis Tiberio
5792Aŭg. 29284 Epoĥo Diokleciana
6170Julio 16662Heĝiro
6961Majo 291453 Konstantinopolo prenita de la turkoj
7091Okt. 4/51582 Okt. 4/15 La Gregoria reformo
7505Nov. 151997 Nov. 28 Mi tajpis ĉi tiun linion
7980Aŭg. 312472 Sept. 15 Fino de la Granda Ciklo Mondokrea
La Fundamenta Krestomatio entenas la artikolon Fingra kalendaro de J. Grohn, montrantan kiel oni povas mense (aŭ pli ĝuste, fingre) kalkuli datojn ene de jaro. Fakte la metodo estas la malnova rusa вруцѣлѣто (laŭvorte, «en-mano-jaro»), Latine litteræ dominicales (dimanĉaj literoj). Por tio necesas nur scii la «literon» de la jaro. Por la jaro Julia ĝi facile kalkuleblas el la jarnumero. Por la kalendaro Gregoria tio iĝis pli komplika, kaj ne plu uzata.

Nu, en la moderna mondo oni povas presi kalendarajn tabelojn, aŭ oni povas havi komputilan kalendaron, kiu rapide faras tiun pli komplikan komputadon. Tio funkcias por la proksimaj datoj, sed verkante ĝeneralan programon oni renkontas problemon: kio estas la ĝusta difino de la Gregoria kalendaro?

La sola difina dokumento estas la papa dekreto. Ĝi deklaras la celon fiksi la ekvinokson je «ĝia ĝusta loko» (tia ĝi ial prezentas la 21an de Marto); kaj donas algoritmon. Nu, la algoritmo ekartas de tiu dato je 1 tago dum 3280 jaroj. Se oni volas determini la Gregorian daton de la Skaliĝera epoĥo, oni devas elekti inter la papa algoritmo kaj la fiksita ekvinokso. Mi konas du programojn, kiuj malsame solvas tiun problemon, kaj sekve liveras malsamajn datojn.

Do, la Gregoria kalendaro havas unu veran avantaĝon (ĝi pli ĝuste respondas al la sezona ciklo), sed en la praktiko, por la vivo de individuo tiu precizigo estas nerimarkebla. La diferenco aperas kiam oni konsideras jarcentojn kaj jarmilojn. Sed ĝuste por trakti la jarmilojn oni ĉiam uzas la Julian kalendaron (en la Okcidento, ĉiuj datoj ĝis la 4ª de Oktobro 1582, ekz-e la Bartolomea nokto, estas Juliaj; ekde la sekva tago, 15ª de Oktobro 1582, Gregoriaj).

La sola nekontestebla avantaĝo de la Gregoria kalendaro estas ĝia disvastiĝo. Unu fuŝa normo estas pli bona ol multe da bonaj. Oni profitu tiun avantaĝon, sed oni ne pretendu ke tiu kalendaro per si mem estas pli perfekta ol la pli fruaj kalendaroj.

Glosoj

epoĥo
la origino de erao, greke ἐποχὴ. La vorton epoko ni rezervas por la pli komuna senco (daŭro, ekz-e Mezepoko).
Hesperio
«la lando de Vespero», nomo de la Okcidenta duono de Romio.
komputi
apliki algoritmon por solvi taskon. En la Mezepoko komputisto (computista) estis persono komisiita pri paskodata komputado (computus).
paskaro
tabelo de Paskaj datoj; pli ĝenerale, la reguloj por determini tiujn datojn.
Pesaĥo
Malnovtestamenta, juda Pasko.
La Ondo de Esperanto. 1998, №1–3 (39–41).
Diversaj artikoloj | Hejmo