Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando
de Halina Gorecka
La unua paĝo
Legendo
… Kaj iĝis Litvo — la pli aĝa filo de Videvut — mastro en la tero
ĉe fluantaj akvoj de Boiko kaj Nemeno. Li konstruis
por si grandan fortikaĵon kaj nomis ĝin Garto, honore
al la unuenaskito. Kaj multajn idojn havis Litvo, kaj kun paso da tempo
ili konkeris multajn terojn, kaj tiuj teroj ricevis la nomon Litvujo.
Poste Videvut vokis sian duan filon — la bravan Samo. Kaj li metis
sian manon sur lian kapon makulitan per sango de oferita kapro, kaj li demandis:
— Ĉu vi ĵuras respekti niajn diojn, resti fidela al niaj ordonoj
kaj al la volo de Kriva Krivajto? Ĉu vi fordonos
vian vivon kaj vian havaĵon kaj viajn idojn ofere, se tio estos postulita?
— Mi ĵuras! — respondis la bona Samo. — Antaŭ Perkuno,
Patrimpo kaj Pikollo, mi promesas fervore gardi obeemon al niaj dioj
kaj al iliaj ordonoj. Perkuno frapu per tondro mian tutan genton, eĉ se
iu ajn el miaj pra-idoj iam ajn rompos la ĵuron!
Tiam diris Kriva Krivajto:
— Metu vian manon sur la kapon de patro via, kaj poste tuŝu la sanktan
kverkon.
Samo faris tiel, kiel ordonis la Supera Idolpastro, kaj tuj fulmis kaj
tondris de la supro — mem Perkuno fiksis la ĵuron de la brava militisto.
Kaj aŭdiĝis el la ĉielo:
“Vi, Samo, Granda Militisto, vi devas iĝi mastro en la sankta tero
ĉe Ĥrono kaj Ĥalido!”
Konstruis Samo fortikaĵojn Ŝonevik, Girmova, Galdagora,
Rudava kaj multajn aliajn, kaj ĉi tiu lando eknomiĝis Sambio. Kaj
la homoj en ĉi tiu lando vivis apartan vivon, ĉar ili estis fervoraj
adeptoj de siaj dioj kaj de la milita arto. Famo pri militistoj-samboj
vastiĝis foren de Prusujo. Sed Samo havis malmultajn idojn, ĉar li havis
la solan edzinon — belulinon Pregolla, kiu junaĝe dronis en la rivero
Skara, kiu ekde tiam portas ŝian nomon. En tiu loko memore al sia edzino
Samo konstruis fortikaĵon Tvangste, kun paso da tempo kreskis tie urbo
kaj foirejo fama en ĉiuj landoj…
Estoj
Ĉi tiu legendo atentigas, ke la historio de la regiono, konata nun kiel
Orienta Prusujo, aĝas multe pli ol oni kutime asertas, memorante pri la
invado de Teŭtonaj kavaliroj kaj konstruo de la fortikaĵo Königsberg
en 1255.
Arkeologiaj esploroj montras, ke la sud-orienta Baltio estis loĝata
jam en mezolitiko. Estas trovitaj kaj esploritaj haltlokoj de ĉasistaj
grupoj kaj tombejoj, kiuj klare montras ankaŭ kontaktojn de lokanoj kun
najbaraj teritorioj. Sudaj popoloj ricevadis sukcenon interŝanĝe kontraŭ armiloj.
Fine de la 3a jarmilo a.K. nomadaj hind-eŭropaj gentoj komencis loĝigi
Eŭrazion. Parto de ili invadis Orientan Baltion de la Okcidenta Dvino
ĝis Vistulo kaj subigis la lokan loĝantaron. Komenciĝis etnogenezo de
baltoj (prusoj, litovoj, latvoj).
En la 1a jarcento p.K. en Romio formiĝis enorme granda intereso pri
sukceno, kio kondukis al establo de surtera sukcena vojo de Romo al la
delto de Vistulo. Imperiestro Nerono prepare al la veno de Armenia reĝo
decidis konstrui lignan cirkon por akcepti kaj amuzi la altrangan gaston
kaj la urbanojn kaj ornami la cirkon per sukceno. Speciala ekspedicio estis
sendita por sukceno, faraĵoj el kiu ornamis ĉion eblan en la cirko —
de la muroj ĝis la portiloj por venkitaj gladiatoroj. Oni povas imagi
la efekton kiun faris flamantaj “sunŝtonoj” en rebriloj de fajro.
Romo estis mirfrapita kaj konkerita de sukceno, kiu ekde tiam estas vaste
uzata en ornamaĵoj.
La unua antikva sciencisto, kiu postlasis kredindajn informojn pri la
Balta maro kaj ties sukcena bordo, estis Plinio la Maljuna (23–79 p.K.).
Ĝuste lia Naturscienca historio enhavas rakonton pri la vojaĝo
de la Nerona komisiito por sukceno. Pliajn informojn donis Kornelio Tacito
(55–117 p.K.), kiu nomis la loĝantojn de la orienta marbordo estoj.
Estoj aperas en la rakonto de Vulfstan, komercisto aŭ vojaĝanto, kiu
ĉ. 890 vojaĝis de Ŝlesvigo al la urbo Truso ĉe Vistula delto. “Estlando
estas tre granda, kaj tie estas multaj urboj, en ĉiu urbo estas reĝo.
Tie multas mielo kaj lokoj por fiŝkaptado. Kaj la reĝo, kaj la plej riĉaj
homoj trinkas ĉevalinan lakton, sed la malriĉuloj kaj sklavoj trinkas
medon. Kaj inter ili estas granda malpaco”.
Ĝenerale estas akceptita la opinio, ke el la etna vidpunkto estoj estis
gruparo de okcidentaj baltoj, konsistantaj el kvar gentoj (estoj, galindoj,
sudinoj kaj karbonoj), loĝantaj inter Vistulo kaj Nemano.
Sed estoj de la sud-orienta Baltio ne estis la unuaj estoj. Antaŭ pli
ol du mil jaroj tiel estis nomataj popoloj loĝantaj inter Odro kaj Vistulo,
la orientaj najbaroj de ĝermanoj. Poste, fine de la 1a jarmilo, kiam la
loĝantaro de la regiono diskoniĝis en Eŭropo kiel “prusoj”, la terminon
“estoj” oni donis al la popoloj malpli konataj, kaj ĝi restos en la
teritorio de la nuna Estonio, kies loĝantoj ekde IX-X jc restis la lastaj
estoj en tiu senco.
La dua paĝo
Prusoj
La prusaj socio kaj kulturo formiĝis en 6a–8a jarcentoj surbaze de la
kulturo de estoj kaj sub la influo de la Granda Popolmigrado. Multaj popoloj
migris, sed precipe grandan influon en la Sukcena Lando havis gotoj kaj
slavoj. Oni supozas, ke parto de la loka loĝantaro (almenaŭ parto de
galindoj) partoprenis en la militiroj de gotoj. Ilia reveno al la patrujo
estis markita per apero de novaj armiloj kaj ceramikaĵoj. Estoj okupis
teritorion de la nuna Pomerio, sed venintaj slavoj forpuŝis ilin, kaj
Vistulo estis limo inter slavoj kaj estoj.
En la normana epoko (793–1066) okazis ne nur konkerado kaj koloniado,
tiam formiĝis komercaj ligoj en la Balta regiono, okazis aktiva interŝanĝo
de kulturaj valoroj. Tiuj kontaktoj klarigas ŝanĝojn en la ekonomio de
la prusoj fine de la 1a jarmilo. En la 8a kaj 9a jc sur la Balta marbordo
aperis komercaj urboj (Birka en Skandinavio, Truso ĉe Vistulo, Kaup en
nia regiono). Fine de la 10a jc formiĝis nova sistemo, kiu pli poste evoluos
en Hansan Union. Estis determinitaj komercaj vojoj kaj varoj por importo/eksporto.
Prusujo famis per siaj feloj, ĝi importis feron, salon kaj lanon. Prusaj
komercistoj aktive partoprenis en la balta komercado. (En Novgorodo estis
eĉ Prusa strato.)
Tiutempe en Eŭropo formiĝis kristana civilizacio, kies bazo estis
junaj feŭdaj ŝtatoj, kaj mezepoka geografia tradicio kiu donis novajn
nomojn al popoloj kaj teritorioj. Tio tuŝis ankaŭ la sud-orientan Baltion.
En la 9a jc la terminon “estoj” anstataŭis nova etnonomo “prusoj”.
Unuafoje ĝi aperis en verko de anonima bavara geografo, kiel la nomo de
la popolo loĝanta oriente de Vistulo. Prusujo kiel lando de prusoj aperas
en la dokumentoj de la Papa kancelario.
La
bazo de la prusa socio estis komunumo. Ĝi konsistis el kampara loĝloko
(vilaĝo) aŭ kelkaj loĝlokoj. En la prusa komunumo estis 12 kortoj aŭ
12 domposedantoj kun starosto kiel ĉefo. Grupo da komunumoj — distrikto
— havis administran centron en fortikigita vilaĝo, kie loĝis la estro
kaj kie povis sin kaŝi la loĝantaro en danĝera periodo. Distriktoj grupiĝis
en regionoj. Laŭ informoj de Petro el Dusburg komence de la 13a jc en
Prusujo estis 11 regionoj: Skalovio, Nadrovio, Sambio, Natangio, Varmio,
Bartio, Pomezanio, Pogezanio, Galimbio, Sudovio, Sassovio. (Laŭ aliaj
informoj tiun dividon faris la kruckavaliroj por administraj celoj.) Ĉiun
regionon estris konsilio de nobeloj.
La prusa socio estis patriarka. Prusa viro havis nelimigitan potencon
en la familio. Li povis vendi kiel sklavon aŭ mortigi ajnan sian familianon.
Heredado okazis nur laŭ la vira linio. Edzinoj estis aĉetataj, kaj plene
subiĝis al la edzo. La edzino ne manĝis kun la edzo ĉetable, ŝi devis
ĉiutage lavi liajn piedojn. Okazis, ke patro kaj filo kune aĉetis edzinon
por la patro, post lia morto la duonpatrino iĝis edzino de la filo. La
prusaj virinoj estis multekostaj, malpli kostis aĉeti virinon kaptitan
en militiro.
La loka socio konsistis el tri tavoloj: nobeloj, liberaj homoj kaj sklavoj.
En fruaj skribaj fontoj (ĝis la mezo de la 14a jc) oni malmulte mencias
pri la kulto de prusoj. Laŭ Petro el Dusburg, prusoj “respektis la naturon
anstataŭ Dion, nome: sunon, lunon kaj stelojn, tondron, birdojn, eĉ kvarpiedulojn,
inkluzive de bufo. Ili havis sanktajn arbarojn, kampojn kaj riverojn, kie
ili ne rajtis haki arbojn, plugi kaj fiŝkapti”. Kiel kultejo servis
sanktaj boskoj “Ramove”. Skribaj fontoj de la 16a–18a jc donas detalajn
informojn pri la dia panteono de prusoj. Aparte respektataj estis Perkuno,
Pikollo, Patrimpo. Perkuno — dio de tondro, fulmo, pluvo, kolera mezaĝa
viro kun nigra bukla barbo, fajre kronita — simbolis kuraĝon, sukceson,
ĉielon, tondron, ĉielan fajron (fulmon). Pikollo — mortblanka maljunulo
kun granda griza barbo, kovrita per blanka tuko — estis dio de la subtera
mondo kaj morto. Liaj atributoj estis kranioj de homo, ĉevalo kaj bovino.
Patrimpo — senbarba junulo kun spika krono sur la kapo — estis dio
de riveroj, fontoj kaj fekundeco. La triopo de dioj korespondis kun la
spaca kaj tempa modeloj de la mondo. Antaŭ ĉiamverda kverko en Ramove
brulis sankta fajro.
“Prusujo” aperis en la 10a jarcento kiel derivaĵo de “prusoj”,
do la lando estis nomita laŭ la popolo. Komence de la 16a jc aperis princlando
Prusujo, kaj ĝiaj civitanoj nature nomiĝis prusoj, sendepende de la etna
aparteno (germanoj, prusoj, poloj, litovoj k.a.). Do, la popolo estis nomita
laŭ la lando. Oni devas distingi inter la malnovaj prusoj (aŭtoĥtonaj
loĝantoj) kaj novaj prusoj (loĝantoj de Prusujo, prusujanoj).
Simon Grunau en siaj Prusaj kronikoj enkondukis la terminon
Prusa
aŭ Malgranda Litovio, kiu kunigis litovojn, translokiĝintajn al
Prusujo, kaj la reston de la malnovprusa loĝantaro. Laŭ ĉi tezo, la
etnaj prusoj ne malaperis en la 17a jc, sed iĝis prusaj litovoj. La “novaj
prusoj” estas posteuloj de la loka loĝantaro kaj koloniintoj. Tiusence
la nocio “prusoj”, kiel loĝantaro de Orienta Prusujo, ekzistis ĝis
la mezo de la 20a jarcento. Multaj famaj politikaj kaj kulturaj agantoj
de Orienta Prusujo, precipe en la 19a jarcento, fiere nomis sin prusoj.
Pluraj hipotezoj klarigas la etimologion de la vorto “pruso”. Ekzemple:
prusoj loĝis antaŭ rusoj (komparu, Ruthenia — Pruthenia, Rossia —
Borussia, Porussia). Aŭ: “pruso” devenas de la sanskrita puru-sa-h,
t.e. “homo”, “viro”. Aŭ: ĝi estis pruntita el la malnovgota kaj
malnovslava, en kiuj ĝi signifas “ĉevalo, virĉevalo”, respektive
“ĉevalo, ĉevalino”.
La tria paĝo
Misiistoj
En la 10a jarcento en Polujo kaj Rusujo formiĝis ŝtatoj. La junaj ŝtatoj
strebis konkeri teritoriojn de la paganaj prusaj najbaroj.
En 997 en la apudvistulan teritorion venis la unua misiisto — episkopo
Adalberto. Li naskiĝis en 955 en ĉeĥa nobela familio. En la infanaĝo
elektinte eklezian karieron, li naŭ jarojn lernis en Magdeburgo. 26-jara
li iĝis praga episkopo. Severa kaj postulema, li alvokis al humilo, sed
diocezanoj ne obeis lin. Malkontenta, li ekloĝis en monaĥejo apud Romo.
Tie li ekhavis ideon prediki kristanismon al paganoj.
Pola princo disponigis ŝipon al Adalberto kaj liaj akompanantoj, kaj
ili venis ŝipe al la lando de prusoj. En la unua prusa loĝloko la estro
petis la predikanton ĉesigi sian aktivadon kaj forlasi la landon, ĉar
pro enlaso de fremduloj respondecis per siaj havaĵoj kaj libero loĝantoj
de la teritorio, kie la fremduloj albordiĝis. Dum kelkaj tagoj Adalberto
kun siaj kunuloj navigis en la Vistula golfo, fine ili denove albordiĝis.
Dum la aliaj ripozis, Adalberto iris en la proksiman arbaron, kaj kiam
li estis revenanta prusaj rajdantoj atingis lin kaj mortigis. Liaj kunvojaĝantoj
fuĝis. Prusoj bruligis la korpon; la cindro poste estis aĉetita de pola
princo.
La martira pereo de Adalberto impresigis liajn samtempulojn. Li estis
sanktigita.
Dum la sekvaj du jarcentoj poloj plurfoje provis konkeri Prusujon. La
plej sukcesan militiron faris Boleslao III, kiu en la vintra kampanjo 1110–
1111 kaptis grandan predon. Prusoj rebatis. Iliaj trupoj regule rabis polajn
teritoriojn. Tiutempe ankaŭ rusoj kunpuŝiĝis kun sudavoj (orienta prusa
gento) — provoj subigi ilin renkontis reziston kaj rabatakojn kontraŭ
Rusujo.
Krucistoj
Fine de la 12a jarcento krucistoj devis retiriĝi el Palestino. La tuta
sistemo, kreita por la krucmilitoj, bezonis novan aplikon. Kaj nova celo
aperis — kristanigo de la Orienta Baltio.
Post saksaj komercistoj, kiuj en delto de Daŭgavo komercis kun la loka
loĝantaro, fine de la jaroj 1180-aj venis misiistoj. La teritorio ĉirkaŭ
la malsupra fluo de Daŭgavo ricevis la nomon Livonio pro la finn-ugra
gento livoj. En Livonio estis fondita episkopejo. Bertoldo, la dua
episkopo de Livonio, por akceli la kristanigon de la paganoj militiris
kaj pereis en batalo. Lia posteulo Alberto, fondinta en 1201 Rigon, ricevis
papan konsenton kaj fondis Ordenon de Diaj Kavaliroj, aŭ Ordenon de la
Glavistoj. Dum dudek jaroj la ordeno konkeris grandan teritorion, kiu ampleksis
la nunajn Estonion kaj Latvion.
La sukcesan kristanigon de Livonio provis ripeti en Prusujo ordeno de
la Cistercianoj, kun sidejo en Polujo. Kristiano en 1209 komencis mision
en Prusujo kaj pro la sukceso en Pomezanio kaj Pogezanio, li estis nomumita
episkopo de Prusujo en 1226. Sed la milito 1222–1223, en kiu partoprenis
ĉiuj kavaliroj de Polujo, malsukcesis, kvankam oni deklaris, ke Heŭmnio
estas konkerita. La teroj de Konrado Mazovia suferis pro la prusaj atakoj,
kaj li invitis la teŭtonojn, kiuj havis batal-sperton kontraŭ surĉevalaj
paganoj.
Teŭtonoj
Dum la regado de la grandmajstro Hermano von Salza la Teŭtona Ordeno ricevis
rajton akiri teron kaj havaĵojn de paganoj, fondi vilaĝojn, konstrui
preĝejojn kaj tombejojn. La ordeno iĝis granda terposedanto, kiu influis
la politikan vivon de Eŭropo.
Von Salza tenis bonajn rilatojn kun la imperiestro de la Sankta Roma
Imperio kaj kun la papo. Li ofte estis ilia paciganto. Li celis fondi ordenan
ŝtaton en Prusujo. Antaŭ ol ekagi Salza ricevis de la imperiestro permeson
pri Heŭmnio, promesita de Konrado, kaj pri la tuta Prusujo. Same faris
la papo.
Konkero de Prusujo
Prusujo estis konkerita dum 1230– 1283 pere de kelkaj krucmilitoj. Kampanjoj
daŭris nelonge, tial necesis rapide konstrui fortikaĵon kaj vilaĝon.
Post la konstruado plejmultaj kavaliroj revenis hejmen, kaj restis nur
reprezentantoj de la ordeno, kolonianoj kaj grupeto da militistoj-dungitoj.
Post la foriro de la kavaliroj prusoj atakis la fortikaĵon, ofte ili sukcesis
bruligi ĝin, ruinigi la vilaĝon kaj rekonkeri la teritorion.
Al la teritorio, kie nun estas Kaliningrada regiono, la teŭtonoj venis
en la tria kampanjo. En 1239 ili konkeris la prusan fortikaĵon Honeda,
sur kies loko estis konstruita kastelo Balga. Por konkeri Sambion, la plej
riĉan prusan regionon, estis organizita la kvina kampanjo en 1254–1255,
kiun gvidis bohemia reĝo Otokaro (Ottokar) II. Al ĝi aliĝis ĉeĥaj,
moraviaj, aŭstraj kavaliroj, taĉmentoj de princo Otto Brandenburgia.
Otokaro naskiĝis en 1230. Li iĝis reĝo post la morto de sia parto
en 1253. Otokaro kun sia armeo venis al Sambio sur glacio de la Vistula
Golfo (tiujare la vintro estis severa). La kampanjo estis rapida kaj sukcesa.
Estis konkerita la prusa setlejo Tvangste sur la kruta bordo de Lipca (poste:
Pregel). Surloke de la prusa sanktejo estis fondita fortikaĵo Kenigsbergo
(Königsberg). Ekzistas kelkaj klarigoj pri la nomo. Ofte teŭtonoj nur
germanigis prusajn toponimojn. Ĉe prusoj la loko havis gotdevenan nomon
Konungaberg. Tiel povis aperi ĝia traduko — Reĝa Monto. Laŭ alia klarigo,
la nomo estas omaĝo al la reĝo Otokaro, kiu pretendis la imperiestran
tronon. (Ĝi povus omaĝi ankaŭ princon Otto Brandenburgia, en kies regno
troviĝis urbo Kenigsbergo.) Sed kruckavaliroj havis tradicion doni al
novkonstruitaj kasteloj la nomojn de siaj iamaj posedaĵoj en la Sankta
Tero. En Sirio teŭtonoj posedis gravan fortikaĵon Mont Royal = Reĝa
Monto.
La kvara paĝo
Ekspansio de la ordeno
Kvankam la deklarita celo de la teŭtona ordeno estis kristanigo de la
paganaj popoloj en Baltio, la strategia celo estis kreo de propra ŝtato.
La konkerita teritorio estis tro granda, por ke la krucistoj povu mem prizorgi
ĝin. Ili intencis allogi koloniistojn el Germanio. Sed tiu plano montriĝis
neatendite malfacila — dum la unua jarcento ĉi tien venis nur ĉ. 30
mil homoj.
Krucistoj logis ankaŭ aŭtoĥtonojn por kreo de la ŝtato. Kiel memdeklarita
posedanto de la tuta tero en Prusujo, la ordeno per privilegioj allogis
la lokan nobelaran, konservinte iliajn terposedaĵojn kaj doninte novajn
terojn. Ribelemaj prusoj devis batali ne nur kontraŭ la krucistoj, sed
ankaŭ kontraŭ siaj samgentanoj, kiuj pro la ricevitaj privilegioj devis
servi en la krucista armeo.
La ekspansia politiko de la ordeno estis danĝera por ĝi mem. Alianco
kun aliaj ordenoj kondukis al vastigo de la teritoriaj interesoj. La unuiĝo
kun la glavistoj (1237) postulis unuigi la teritoriojn de Prusujo kaj Livonio,
al kio malhelpis Ĵemajtio kaj Litovio. Preskaŭ ĉiujare krucistoj entreprenis
atakojn, kies celo estis ĉefe Ĵemajtio. Ankaŭ litovoj kaj ĵemajtoj
sukcese militiris al Prusujo kaj Livonio.
Okcidentaj rusaj princlandoj trafis al la interesosfero de la ordeno.
Estis entreprenita la militiro kontraŭ Pskovo kaj Novgorodo, kiu senglore
finiĝis sur la lago Ĉudskoje en 1242. En 1260 “la fratuloj el Prusujo
kaj Livonio” estis venkitaj de kurŝoj kaj litovoj ĉe la rivero Durbe
(nun en Latvio). Tiuj malvenkoj kuraĝigis prusojn, kies ribelo daŭris
15 jarojn. Negrandaj trupoj da krucistoj sin kaŝis en sieĝataj fortikaĵoj.
Por helpi la sieĝatojn estis organizita speciala ekspedicio, kiu sukcesis
en januaro 1262. La ribelantoj ne estis kunorganizitaj kaj tio malhelpis
ilin okupi la ĉefajn kastelojn de la ordeno en Prusujo: Kenigsbergo, Elbing,
Balga, Memelburg. Baldaŭ la krucistojn refortigis helpo, kaj ili subpremis
la ribelon.
Por havi sekuran ligon al la plej proksima germana teritorio — Brandenburgia
Marko — la ordeno militakiris la Orientan Pomerion. En 1309 la ordena
ĉefurbo iĝis Marienburg (nun: Malbork en Pollando). La teŭtona ordeno
ekdominis en la sud-orienta Baltio: de la Finna golfo ĝis Vistulo. Fino
de la 14a kaj komenco de la 15a jarcentoj estis periodo de la zenito de
la teŭtona ŝtato.
Kenigsbergo kaj la tri urboj
Ankoraŭ en 1242 komercistoj kaj urbestraro de Lübeck traktis kun la ordeno
pri fondo de komerca urbo ĉe Pregel. Sur la loko de prusa setlejo la krucistoj
en 1255 konstruis etan lignan fortikaĵon Kenigsbergo. Apud ĝi aperis
la unua urbeto, kiu estis bruligita dum la ribelo de prusoj.
Dum la prusa ribelo ambaŭ militantaj flankoj konstatis la strategian
situon de la fortikaĵo Kenigsbergo. La batalo por ĝi estis aparte persista.
Por kontraŭstari la krucistojn, prusoj konstruis ŝiparon kaj ponton kun
gardoturoj super Pregel por malhelpi perriveran provizadon de la sieĝatoj.
La sieĝo daŭris pli unu jaron, nur kun grandaj perdoj la krucistoj eltenis
la sieĝon.
Por protekti la gravan punkton la krucistoj konstruis pliajn fortikaĵojn
kaj evoluigis Kenigsbergon mem. Anstataŭ lignaj konstruaĵoj aperis ŝtonaj
kaj brikaj. Digo baris la rivereton Löbebach. Remparo ĉirkaŭis fosaĵon
plenigitan per akvo. Aperis baraĵlago Kastela (nun: Malsupra).
En 1270 estis formita la Supra baraĵlago, kies nivelo je 22 metroj
superis la nivelon de Pregel. Estis konstruitaj tri muelejoj.
Post la prusa ribelo de 1261 estis formita nova loĝloko inter la fortikaĵo
Kenigsbergo kaj la norda branĉo de Pregel. La deklivo de la Reĝa Monto
estis firmigita, la rivervalo drenita kaj la bordoj fortikigitaj.
Sian urbon la loĝantoj konstruis dum pli ol 20 jaroj. 28 feb. 1286
la urbanoj ricevis dokumenton pri la fondo de la urbo Altstadt.
La akson de la urbo (de la okcidento al la oriento) formis tri ĉefaj
stratoj: Wassergasse, Langgasse kaj Bergstrasse ĝis 500 metrojn longaj.
Kun ili interkruciĝis multaj stratetoj. Apud la foirejo Marktplatz en
1310 oni konstruis la urbodomon.
La urboj en la ordeno estis fondataj por difinita kvanto da loĝantoj.
La teritorio estis dividata je kortoj kaj kiam ĉiuj ĉeloj de la reto
estis plenigitaj, oni konsideris la urbon finkonstruita. Oni ne rajtis
dividi la kortojn aŭ vastigi la urbon. Novaj venintoj povis lui loĝejon
en la urbo aŭ ekloĝi post la pordego, sed ili ne povis akiri urbajn civilajn
rajtojn, krom se nova urbo estis fondata.
Ambaŭflanke de la vojo, kiu iris tra la muelejo al Pregel ekloĝis
metiistoj, ankaŭ multaj teksistoj venintaj el Thorn. La urbo, komence
nomita Neustadt (Nova Urbo), sed fine ricevinta la prusan nomon Löbenicht,
ricevis urborajtojn 27 maj 1300 kaj modestajn terposedaĵojn, rajton fiŝkapti
kaj uzi arbarojn. La urbo estis tute malgranda, ĉ. 260 metroj je 400 metroj.
La tria urbo ĉe la Kenigsberga kastelo estis fondita danke al la eklezio.
La episkopo ricevis la orientan flankon de la insulo, kiun formis la du
branĉoj de Pregel, por konstruado de katedralo. Li ankaŭ rajtis kunligi
per ponto siajn malnovajn posedaĵojn kun la novaj kaj forbari sian parton
de la insulo Kneiphof. En la okcidenta parto de la insulo jam ekloĝis
komercistoj. 6 apr 1327 la nova urbo ricevis urborajtojn, unue sub la nomo
Pregelmünde aŭ Neustadt, sed definitiviĝis la malnovprusa nomo Knipab
en sia germana formo Kneiphof.
Dum kvarcent jaroj la tri urboj vivos kiel etaj suverenaj ŝtatoj kun
propraj leĝoj, urbestroj, armeoj, fajrobrigadoj, havenoj kaj stokejoj.
Jam en la 13a jc la urboj estis ĉirkaŭitaj per fortikigitaj muroj. Foje
ili konfliktis inter si. Nur en 1724 ili estis unuigitaj.
La
kvina paĝo
La administrado
La Teŭtona Ordeno konsistis el ekleziaj kaj mondumaj fratuloj. Ekleziaj
fratuloj necesis kiel pastroj en la ordenaj komunumoj por sendependeco
de la episkopoj. Mondumaj fratuloj dividiĝis je kavaliroj kaj ordinaraj
fratuloj. La unuaj portis blankajn mantelojn kun nigra kruco kaj rajtis
je altaj postenoj; la duaj, t.n. grizaj manteloj, okupis malaltajn oficojn.
Sed ankaŭ ili partoprenis en militoj, servis en la honora gardistaro de
la grandmajstro, voĉdonis en elektokunveno por grandmajstro.
La ordeno estis dividita je provincoj, kaj tiuj je distriktoj. La ĉefo
de provinco — komandoro — rezidis en unu el la ĉefaj kasteloj. La
grandmajstro rezidis en la kastelo de Marienburg. Distriktestroj kunvenigis
siajn konsiliojn ĉiun vendredon, komandoroj — ĉiun dimanĉon.
La disciplino en la ordeno baziĝis sur ĝia religia statuto. Fratuloj
votis ĉastecon; la statuto malpermesis al ili kisi eĉ siajn patrinojn
kaj fratinojn. Ili ĵuris senkondiĉan obeadon, tial ili havis mallongajn
harojn; ili ĵuris malriĉecon; ili havis neniun propraĵon, neniujn ornamaĵojn
por ŝildo aŭ kiraso; armilojn kaj ĉevalojn oni povis preni ĉe unu fratulo
kaj transdoni al alia. Ĉiu vestodetalo estis determinita per la statuto
kaj ĉiu vivminuto estis preskribita. La fratuloj dormis en komuna dormejo,
ili enlitiĝis duonvestitaj kun spado apude. Ili malrajtis havi sekretojn
kaj korespondi sen scio de sia estro.
La ordeno administris ne nur sin. La ordeno kreis Prusujon kaj regis
ĝin. Al episkopoj (nomumitaj de Romo), liberaj civitanoj, feŭduloj, proprietuloj,
urbanoj kaj kamparanoj — al ĉiuj ĝi indikis certan lokon kaj devojn.
Tri prusaj episkopejoj ĉe sia fondo ricevis riĉajn parcelojn. Dum
milito episkopoj devis havigi al la ordeno soldatojn. Sed ili memstare
administris siajn posedaĵojn, logante koloniantojn kaj fondante urbojn
kaj vilaĝojn.
En la tuta Prusujo funkciis la sama monunuo, ĝia valoro estis senŝanĝa.
Merkatoj estis liberaj de vojaj kaj doganaj impostoj. Ordenaj oficistoj
kolektis en siaj distriktoj terimposton kaj la dekonaĵon konsentitan kun
episkopoj.
En la 14a jarcento la impostoj kaj militservo por la civitanoj ne estis
pezaj. La ordeno posedis grandajn rimedojn kaj mem estis regula armeo.
La ordeno repagis al siaj subuloj militan damaĝon, helpis ilin dum malsato.
Severa polico gardis ĉiujn vojojn.
La floranta 14a jarcento
La disfloro de la teŭtona ŝtato ŝajnas nekredeble mirinda. Sed tion
konfirmas multaj atestoj kaj faktoj. Tiutempe Prusujo havis 85 urbojn,
el kiuj 60 estis fonditaj en la 14a jc, 1400 germanajn vilaĝojn kaj plurajn
vilaĝojn prusajn kaj polajn. La ordeno ĉiel helpis evoluigon de terkulturado.
Funkciis administrejoj por drenado kaj irigacio. Ĉiu vilaĝo devis zorgi
pri pureco de riveroj, baraĵlagoj kaj putoj. En Prusujo oni plantis tritikon,
sekalon, hordeon, avenon, fabojn, pizojn kaj karotojn. Krucistoj enkondukis
novajn plantojn. En la kontlibroj estas menciitaj papriko kaj safrano,
kiujn oni kultivis, same kiel lupolon, sur pli grasaj teroj. En la kroniko
ni legas, ke dum la severa vintro 1392 frosto pereigis vitojn kaj morusarbojn.
Kun aparta zorgemo oni bredis ĉevalojn. Krom la loka raso, malalta
kaj senlaca, uzata por poŝto kaj malpeza kavalerio, estis selektitaj ĉevaloj
por terkulturado kaj por peza kavalerio. Estis bredataj multegaj ŝafoj.
Abundis kaprinoj kaj kortbirdoj. Laŭ la kontlibroj, komence de la 15a
jarcento la ordeno posedis ĉ. 16 mil ĉevalojn, 10 mil 500 bovinojn, 61
mil ŝafojn, 19 mil porkojn.
Greno estis la ĉefa prusuja eksporto. Profitdona estis ankaŭ ligno.
Oni ĉasis bizonojn, ursojn, lupojn, kastorojn, sciurojn kaj mustelojn.
Ĉasbirdoj abundis tiom, ke ili estis uzataj kiel provianto por la armeo.
Per kolektado de mielo de sovaĝaj abeloj sin vivtenis vilaĝetoj rande
de la Dezerto (tiel oni nomis la vastan, arbarkovritan spacon inter Prusujo
kaj Litovio).
Metioj en Prusujo estis la samaj kiel en la aliaj landoj: bakistoj,
muelistoj, viandistoj, ŝuistoj, multegaj bierproduktantoj, frizistoj kaj
kirurgoj, medicinistoj, apotekistoj-sukeraĵistoj (krucistoj kunprenis
iliajn dolĉaĵojn en siajn militirojn), ŝipkonstruantoj…
Por administrado la ordeno dungis skribistojn kaj termezuristojn, por
la festoj — kantistojn, mimojn, arlekenojn kaj aliajn amuzistojn. Por
siaj preĝejoj kaj kasteloj ĝi havis orgenkonstruantojn, skulptistojn
kaj pentristojn.
Tra Prusujo iris varoj el Polujo kaj Suda Rusujo al la Balta Maro. La
ĉefa vojo pasis laŭ Vistulo. La ordeno malpermesis navigadon de fremdaj
ŝipoj; korporacio de vistulaj ŝipposedantoj, fondita kun la permeso de
la ordeno, ĝuis privilegiojn kondiĉe, ke ĉiuj havenoj kaj kajoj estu
ĉe la dekstra, t.e. prusa riverbordo.
Granda komerco en Prusujo estis en la manoj de la urboj, kiuj apartenis
al Hanso. La potencon de tiuj urboj konfirmas la fakto, ke la prusaj urboj
devis kompletigi trionon de la hansa armeo okaze de militoj kontraŭ piratoj
aŭ nordiaj reĝoj.
La ordeno estis granda konsumanto kaj granda produktanto, samtempe ĝi
estis komerca domo kun vastaj komercaj ligoj.
Armea potenco
La ordeno posedis militŝiparon sur la maro kaj riveroj. La armeo konsistis
el kampuloj kiuj servis ĉe ŝarĝveturiloj, kaj en infanterio; el malpeza
kavalerio en kiu servis liberaj prusoj, kaj el peza kavalerio al kiu apartenis
kruckavaliroj kun siaj vasaloj kaj dungitoj. Krucistoj atentis ĉiujn inventojn
en la armilaro kaj tuj adoptis ilin. La ordeno aparte fieris pri gisado
de grandegaj kanonoj. Ĝi senĉese evoluigis sian taktikon. La taĉmento
moviĝis en strikte difinita ordo. Neniu rajtis senpermese forlasi sian
lokon aŭ formeti kirason.
La sesa paĝo
Malgraŭ senĉesa militado
Fine de la 14a jc la ordena ŝtato atingis altan ŝtupon en sia ekonomia
evoluo. Ĝi multon atingis ankaŭ en la spirita vivo, en artoj kaj sciencoj,
malgraŭ tio ke samtempe daŭris senĉesa militado.
En Prusujo estis fonditaj parokaj kaj popolaj lernejoj. Prusaj junuloj
studis en grandaj mezepokaj universitatoj. Iuj el ili poste famiĝis kiel
profesoroj. En 1386 grandmajstro klopodis ĉe papo pri fondo de universitato
en Kulm.
Formiĝis propra literaturo kun jenaj branĉoj: historio de la ordeno,
rerakontoj de la Sankta Skribo, kaj vivo de sanktuloj. Ni nepre menciu
historiografon Petro el Duisburg, kies Prusaj Kronikoj ne nur priskribas
la periodon ekde la fondo de la ordeno ĝis 1330, sed ankaŭ informas pri
la antikva historio, religio, moroj kaj kulturo de prusoj. Religiaj legaĵoj
(en la germana lingvo, ofte rimitaj) servis por spirita eduko de la ordenanoj.
Inter Pollando kaj Litovio
Funkciado de la teŭtona ŝtato postulis regulan alvenon de novloĝantoj.
La plej proksima germana teritorio estis Brandenburgio. Akiro de Gdanska
Pomerio (1309) ebligis senperan ligon por germanoj sur la tuta sud-orienta
bordo de la Balta Maro.
Post
iom da internaj bataloj kaj konspiroj, la potencon en la Granda Litova
Princlando kaptis Jogaila (1351– 1434), filo de litovia princo Algirdas
kaj de tverja princino Juliana (Uljana Aleksandrovna).
Li kaptis kaj mortigis sian onklon Kęstutys, sed ties filo Vytautas (1350–1430)
eskapis kaj fuĝis al kruckavaliroj, akceptis ĉe ili bapton kiel Vitoldo
kaj ricevis ilian helpon en batalo kontraŭ Jogaila.
Jogaila
portempe cedis; li perdis Ĵemajtion kaj promesis akcepti romkatolikecon
(li estis ortodoksa, sed tio estis supraĵa — multaj litoviaj nobeloj
estis ortodoksaj por sukcesa regado en la orientaj slavaj provincoj). Sed
pli grave — pro insisto de polaj nobeloj 14 aŭg 1385 juna pola reĝino
Jadwiga (1371–1399) kaj Jogaila subskribis kontrakton pri unio, laŭ
kiu Jogaila 15 feb 1386 estis baptita kiel Władysław, kaj post tri tagoj
li geedziĝis kun Jadwiga kaj fariĝis Ladislao, reĝo de Pollando.
Ladislao igis Litovion romkatolika per deviga baptado en 1387. Sekve
la Papo kaj la eŭropaj reĝoj iom post iom ĉesis subteni la ordenon,
kies celo — kristanigo de Baltio — estis preskaŭ finita, ĉar nur
Ĵemajtio restis pagana.
Ladislao provis fari Litovion administra parto de Pollando kun sia frato
Skirgaila kiel ĉefo, sed Vitoldo rekaptis la potencon kaj konservis certan
sendependecon. Vitoldo daŭrigis ekspansion orienten, kie rusaj princlandoj
senĉese konfliktis inter si kaj ofte spertis tatarajn ekspediciojn. Sed
en 1399 ĉe la rivero Vorksla tataroj venkis la armeon de Vitoldo.
La ordeno profitis la konflikton inter la du litovaj kuzoj. Subtenante
jen Vitoldon, jen Ladislaon, ĝi kelkfoje atakis Litovion kaj en 1390 invadis
Vilnon. Por starigi pacon kun la ordeno Litovio rezignis pri Ĵemajtio
kaj pri siaj postnemanaj teroj. Rezulte la suda (teŭtona) kaj la norda
(Livonio) ordenaj posedaĵoj finfine ligiĝis teritorie. La ordeno okupis
la insulon Gotland (1398–1411) kaj aĉetis Novan Markon.
La grandmajstroj konsciis danĝeron de la unio por la ordeno. Same kiel
la antaŭaj grandmajstroj, Konrad von Jungingen kiu estris la ordenon dum
1394–1407 strebis eviti militon je du frontoj. Li skribis: “Estas facile
komenci militon, sed malfacilas fini ĝin. Prefere perdi unu, du aŭ kvar
ĉevalojn, ol la tutan landon. Ambaŭ flankoj posedas grandegajn teritoriojn,
sed ni estas eta lando kun multnombra popolo ne kutimiĝinta al militoj”.
23 maj 1404 Ladislao kaj Vitoldo pac-kontraktis kun la grandmajstro
Konrad von Jungingen. Pollando reprenis Dobrzinan regionon, sed rezignis
pri Pomerio, la ordeno rezignis pri pretendoj je la litoviaj teroj kaj
Novgorodo, sed regis Ĵemajtion.
Uzante la pacon kun la ordeno, Litovio aneksis pliajn rusajn terojn.
En julio 1404 Vitoldo denove okupis Smolenskon. Litovio komence de la 15a
jc iĝis la plej granda ŝtato de Eŭropo kun teritorio 1.100 mil km².
Ĝi konkeris preskaŭ ĉiujn princlandojn de la malnova Rusujo, interalie
Blankan Rusujon, Nigran Rusujon, Kievan Rusujon. La Granda Princlando etendiĝis
de la Balta ĝis la Nigra maro, de Pollando kaj Hungario preskaŭ ĝis
Moskvo. Ĝia loĝantaro (kaj armeo) estis plejparte slava kaj ortodoksa.
Konrad von Jungingen sukcesis ne nur grandigi la teritorion de la teŭtona
ŝtato, sed ankaŭ atingi interkonsenton kun sociaj tavoloj ene de la ŝtato;
lokaj nobeloj volonte servis ĉe la grandmajstro. Kreskis la bonhavo de
la ŝtato, kreskis ĝia financo. Sed en 1407 Konrad von Jungingen mortis…
Lia frato, Ulrich von Jungingen (1360–1410) estas elektita kiel grandmajstro.
Ulrich estis tre militema, sed malpli lerta politike. Laŭ kronikistoj,
Konrad avertis antaŭ sia morto kontraŭ lia elekto. Ulrich von Jungingen
ne sukcesis malpacigi Pollandon kaj Litovion. Vitoldo kontraktis kun Moskvo
(lia filino Sofia estis edzino de la granda princo Moskva Bazilo I), kun
la Ora Hordo kaj repaciĝis kun Ladislao. La Granda Princlando povis finfine
solvi siajn problemojn en la okcidento.
En 1409 ĵemajtoj ekribelis. La ribelo servis kiel preteksto por nova
milito (1409–1410) kontraŭ Litovio kaj Pollando. Sed tiuj jam grave
superis teritorie kaj loĝantare la ordenon, kvankam ĝi estis pli bone
organizita kaj pli riĉa. La militon iniciatis la ordeno.
La sepa paĝo
La Grunvalda batalo
15 jul 1410 ĉe la aŭroro la pola reĝo Ladislao (Jagailo) decidis ĉeesti
sanktan meson. Veninte kun la armeo al la vastaĵo inter Tannenberg kaj
Grunvaldo (Grünwald), li ordonis aranĝi bivakon inter la boskoj kaj arbustaro,
kaj starigis surmontete tendon de kapelo. Intertempe grandmajstro Ulrich
von Jungingen kun sia armeo atingis Grunvaldon. La pola reĝo persiste
preĝis, dum la reĝa armeo kaj la armeo de Vitoldo rapide formis batalvicojn.
La maldekstran alon formis pola armeo kun 42 polaj, sep rusaj kaj du bohemiaj
taĉmentoj. La dekstran alon formis litova-rusa armeo de Vitoldo. La unia
armeo etendiĝis je 2 km en tri vicoj. Je la dekstro situis tatara kavalerio.
La teŭtona armeo transformis siajn vicojn je du liniojn por etendi la
fronton ĝis 2,5 km. Ĝian dekstran alon formis 20 taĉmentoj de Konrad
von Lichtenstein, la maldekstran — 15 taĉmentoj de marŝalo Fridrich
von Wallenrode, en la dua vico staris 16 rezervaj taĉmentoj.
La batalon komencis teŭtonaj kanonoj. La tatara kavalerio kaj la unua
vico de la Vitolda armeo atakis la maldekstran alon de la teŭtonoj. Kavaliroj
de Wallenrode kontraŭatakis, al la batalo aliĝis la dua kaj tria vicoj
de Vitoldo, sed teŭtonoj rebatis kaj ekpelis ilin. Persiste staris tri
smolenskaj taĉmentoj, kiuj katenis parton de la teŭtona armeo. Unu smolenska
taĉmento plene pereis, la du aliaj trabatis vojon al la dekstra flanko
de poloj kaj protektis ĝin.
Tiam la unua vico de poloj atakis. Ilin kontraŭis la taĉmentoj de
Lichtenstein. Komenciĝis batalo. Poloj trarompis la teŭtonan vicon, sed
la taĉmentoj de Wallenrode, revenintaj post forpelo de Vitoldo, atakis
la dekstron. La smolenskanoj eltenis ankaŭ ĉi tiun baton, kaj la poloj
kontraŭatakis. Ĉi-momente falis la granda reĝa standardo de Ladislao.
Ladislao irigis antaŭen sian duan vicon, kiu savis la standardon,
ĉirkaŭis la armeon de Lichtenstein kaj ekpremis ĝin. Tiam la grandmajstro
persone kondukis al la batalo sian rezervon. Sed Ladislao ĵetis renkonten
sian trian linion, kiun apogis la reveninta armeo de Vitoldo. La teŭtona
armeo estis frakasita. La proksimuloj de Ulrich proponis al li fuĝi, sed
li fiere respondis: “Je Dio, mi ne forlasu tiun ĉi kampon, sur kiu pereis
tiom da eminentaj kavaliroj!” En la batalo pereis la grandmajstro, la
marŝalo kaj multaj gvidantoj de la Ordeno. Multaj teŭtonoj pereis dum
la posta persekutado, kaj multaj estis kaptitaj. Post la venko la alianca
armeo tri tagojn restis sur la batalkampo. Al la ordena ĉefurbo, Marienburg,
la aliancanoj venis nur 25 jul, kiam la teŭtonoj jam prepariĝis al sieĝo.
La sepsemajna sieĝo malsukcesis; Vitoldo rezignis daŭrigi la militon.
Rezulte de la Grunvalda batalo la potenco de la teŭtona ordeno estis
rompita kaj ties planoj pri dominado en la Orienta Eŭropo estis frakasitaj.
1 feb 1411 estis subskribita la unua Toruna packontrakto, laŭ kiu la ordeno
pagis tributon, kaj rezignis pri Ĵemajtio kaj Dobrzina regiono.
La Dektrijara Milito
La malvenko, malfortiĝo de la politika kaj ekonomia stato akrigis la internan
krizon de la ordena ŝtato: kreskis apartismaj tendencoj, maturiĝis konfrontado
kun la urbaj municipoj kaj socitavoloj. Intertempe en la ŝtato kreskis
kelkaj generacioj — posteuloj de la unuaj kolonianoj, daŭris asimilado
de prusoj — la loka elito strebis al partopreno en la gvidado de la ŝtato.
La ordeno estis fermita organizaĵo, kiu kompletigis sin per kavaliroj
el Eŭropaj landoj, ĉefe el Germanio. Malkontentaj urbestroj kaj lokaj
nobeloj formis Prusan Union, kies fondan dokumenton en februaro 1440 subskribis
19 urboj (7 membroj de Hanso kaj 12 malgrandaj) kaj 53 terposedantoj. Nek
papo, nek imperiestro agnoskis la Union. 4 feb 1454 en Toruno la Prusa
Unio rezignis subiĝi al la ordeno kaj komencis agi (la ruinoj de la Toruna
kastelo ĝis nun memorigas tion).
Prusa Unio serĉis helpon ĉe la pola reĝo Kazimiro IV, kiu subtenis
la iniciaton kaj “enkorpigis” la teritorion de la Unio. Multaj urboj
ekribelis kontraŭ la Ordeno, subtenis ilin la pola reĝo.
Komenciĝis la Dektrijara Milito (1454–1466). La milito estis elĉerpa
por ambaŭ flankoj, ĝian rezulton decidis fine mono, ĉar ambaŭ uzis
dungmilitistojn. La sieĝado de Marienburg evoluis tragike por la ordeno.
La sieĝatoj ne havis ŝancojn; baldaŭ elĉerpiĝis mono por pagi la dungmilitistojn,
tiuj ŝanceliĝis, kaj la ĉefurbo falis. La grandmajstro fuĝis en majo
1457 al Kenigsbergo, la dungmilitistoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis
kun la pola reĝo pri transdono de Marienburg.
Tiel Kazimiro IV sen grandaj klopodoj, kvankam multekoste (459 mil guldenoj),
akiris la simbolon de la teŭtona ordeno. La negoco sukcesis; la reĝo
solene venis en la kastelon.
La konkerintoj iĝis konkeritoj
Post kelkaj pliaj malvenkaj bataloj la ordeno komencis serĉi pacon, ankaŭ
la pola reĝo estis interesita fini la militon. La dua Toruna packontrakto
estis subskribita 19 okt 1466; per ĝi Pollando akiris la okcidentan parton
de la teŭtona teritorio — Gdanskan Pomerion, Kulman teron, Varmian diocezon,
la urbojn Marieburg kaj Elbing. La ordeno, kies ĉefurbo iĝis Kenigsbergo,
agnoskis sin vasalo de la pola reĝo.
Rusa historiisto Nikolaj Karamzin jene karakterizis la finon de la ordena
periodo: “Pasia spirito de ĉi tiu milita frataro, sanktigita per kredo
kaj virto, memorata pro la grandanimeco kaj gloro de ĝiaj fondintoj, estingiĝis
en landoj de la nordo; riĉeco ne anstataŭas bravecon, kaj la kavaliroj-posedantoj,
iam fortaj pro neglektado de vivo, en troabundo da ĝiaj plezuroj trovis
sian malforton. La konkerintoj de paganoj estis konkeritaj de siaj kunfratoj-kristanoj”.
La oka paĝo
Krepusko de la teŭtona ŝtato
Malvenkoj de teŭtonoj en la 15a jc donis al la eklezia ŝtato ne nur teritoriajn
perdojn, sed ankaŭ politikajn. Sur la restinta teritorio (nomata Ordena
Prusujo) kruckavaliroj konservis malmulte da sendependeco. Ili devis agnoski
la superecon de la pola reĝo; ili ne rajtis memstare kontrakti aŭ ekmiliti.
Ĉiu novelektita grandmajstro estis devigata dum ses monatoj post la ekofico
veni al pola reĝo kaj ĵuri.
La eksteran politikon de la grandmajstroj post la Toruna packontrakto
(1466) karakterizis strebado revizii ĝin. Grandmajstro Friedrich von Sacshen
dum dek du jaroj multe klopodis por levi statuson de la teŭtona ŝtato.
Sub diversaj pretekstoj li evitis ĵuri al pola reĝo. Li mortis en 1510
sen ĵuri, sed ankaŭ sen atingi siajn politikajn celojn.
En tiu malfacila periodo la ĉefo de la ordeno iĝis 20-jara Albrecht
Hohenzollern. La elekto estis bone pripensita politika paŝo. Li estis
filo de Friedrich von Hohenzollern, margrafo de Brandenburgio,
kaj Sophie, filino de pola reĝo Kazimiro IV Jagełło. Ankaŭ la germana
imperiestro Maksimiliano subtenis Albrecht-on, esperante je alianco kontraŭ
Jagelonoj en batalo por la ĉeĥa kaj hungara tronoj.
Malfacilaj rilatoj inter Pollando kaj Ordeno rezultigis militon en 1520–1521,
en kiu neniu ŝancis venki. Albrecht packontraktis kun Pollando por kvar
jaroj, dum kiuj li penis, senrezulte, trovi aliancanojn en Germanio. La
Ordeno estis perdonta la restintan suverenecon kaj iĝonta parto de Pollando.
La
Ordeno perdis ĉion
Hazardo intervenis. En 1522 Albrecht konatiĝis en Nurenbergo kun arda
predikanto Andreas Osiander kaj iom-post-iom konvertiĝis al Reformismo.
Laŭ la konsilo de Martin Luther li decidis sekularigi la teŭtonan ŝtaton
kaj fondi heredan princlandon. Post sukcesaj traktadoj kun la pola reĝo
Sigismondo (la onklo de Albrecht) Albrecht venis al Krakovo. Ĉi tie 8
apr 1525 estis subskribita kontrakto pri sekularigo de la teŭtona ŝtato
en Prusujo kaj pri fondo de Prusa Princlando sur tiu teritorio.
La nova Pruslando restis dependa de Pollando. Formale ĝi estis
posedaĵo de la pola reĝo, kiun prusa princo ricevis por portempa hereda
posedo. La rajton de hereda posedo ricevis viraj idoj de Albrecht kaj de
tri liaj fratoj. Kaze de ĉeso de la vira linio, la princlando aŭtomate
iĝus parto de la Pola Reĝlando.
Dum la impona ceremonio Albrecht ĵuris fidelecon al la pola reĝo Sigismondo.
Per tio la teŭtona ordeno ĉesis ekzisti, kaj la 37a grandmajstro Albrecht
Hohenzollern iĝis princo Albreĥto I (Prusa).
Kenigsbergo iĝis la ĉefurbo de Pruslando. En 1527 Albreĥto edzinigis
Dorotean, filinon de la dana reĝo Frederiko I. Protestantismo estis deklarita
la ŝtata religio. Post la mezepoka ordena periodo en la Sukcena Lando
komenciĝis princlanda periodo, kun kiu venis humanismaj ideoj de Renesanco.
Prusa princlando
La loĝantaro de la nova princlando estis bunta etne kaj religie. Ĉi tie
loĝis germanaj koloniintoj venintaj diverstempe, prusoj, litovoj, poloj
kaj aliaj etnoj. Apud la ekspansianta luteranismo daŭris romkatolikaj
tradicioj. (Inter la 55 fratuloj, restintaj en Prusujo je la momento de
sekularigo, sep restis romkatolikaj.) La plimulto de la prusa-litova loĝantaro
malkaŝe aŭ kaŝite restis fidela al siaj malnovaj paganaj dioj. (Ekzemple,
en 1520, kun permeso de Albreĥto, prusaj kamparanoj de Sambio laŭ la
pagana tradicio oferis nigran bovon al siaj dioj por ke tiuj protektu ilin
kontraŭ pirataj rabatakoj.)
Por konstruado de la nova ŝtato kun centra potenco kaj unueca religio
necesis fidinda aparato de ŝtatoficistoj kaj pastroj. Por kontaktoj kun
aliaj ŝtatoj estis bezonataj kompetentaj diplomatoj. Por eduki junularon
en la nova spirito necesis nove preparitaj instruistoj. Mankis kuracistoj.
Resume: la ŝtato, eklezio kaj eduksistemo bezonis kompetentajn fakulojn.
Antaŭe la Ordeno invitis fakulojn el eksterlando aŭ direktis tien
por studoj siajn junulojn (tiuj ne ĉiam revenis). Sed nun necesis pli
radikala solvo — propra altlernejo. La tasko estis malfacila por la lando,
en kiu mankis intelektaj tradicioj. Klerigado longan tempon ne estis respektinda
kvalito inter teŭtonoj — pro senĉesaj militoj soldato pli valoris ol
sciencisto. Grandmajstroj ne ŝarĝis sin per aparta klero kaj ne strebis
proksimigi al si klerulojn. Escepto estis la antaŭlasta grandmajstro Friedrich
von Sachsen, la sola kun universitata klero. Dum lia regado la Kenigsberga
kortego akiris pli da eleganteco, ĉi tie formiĝis rondeto da homoj kun
progresivaj, humanismaj ideoj.
Albreĥto ĉiam strebis vastigi siajn sciojn. En la junaĝo li akiris
modestan kleron, sed volonte kaj interesite li konversaciis kun kleruloj,
vizitis sciencajn diskutojn kaj prelegojn. Li korespondis kun multaj elstaraj
samtempuloj. Kiel princo, Albreĥto daŭrigis kaj evoluigis la kulturajn
tradiciojn de Friedrich. Li invitis al sia kortego klerulojn, stimulis
artojn, libroeldonadon, helpis evoluigi eduksistemon. La salonojn de la
Kenigsberga kastelo ornamis artaĵoj de lokaj kaj eksterlandaj pentristoj.
Albreĥto amikis kun la patro kaj filo Cranach. Lucas Cranach la Maljuna
pentris du liajn portretojn (1511, 1528).
La unua presejo en Kenigsbergo estis fondita en 1523 por eldoni luteranan
literaturon, ne nur en la germana, sed ankaŭ en la lingvoj pola, litova,
prusa. Disvastigo de tiaspeca literaturo kontribuis al firmigo de konfesia
unueco de la lando. En 1529, surbaze de la libroj el likviditaj monaĥejoj
kaj tiuj de princo, formiĝis la Kastela biblioteko, kiu estis publike
alirebla.
Sed la plej granda merito de Albreĥto estis fondo de la Kenigsberga
universitato. Post la malfermo de la universitato en 1544, Albreĥto mem
ofte vizitis lekciojn aŭ konversaciis kun profesoroj.
La naŭa paĝo
La Kenigsberga universitato Albertina estis fondita sur la ondo de la reformacio.
La reformacio, celanta transformadon de la okcidenta kristanismo kaj demokratiigon
de la ekleziaj institucioj, funde influis la socian vivon de la okcident-eŭropaj
popoloj, la evoluon de kulturo kaj edukado.
La historia sorto kaj la geografia situo inter la balta-slava oriento
kaj la germana okcidento donis al Albertina apartan rolon ne nur en scienco,
sed ankaŭ en teologio kaj politiko.
Kazo Osiander
La unuaj jardekoj de Albertina estis malfacilaj pro senkompataj religiaj-dogmaj
konfliktoj, kiuj daŭris dum multaj jaroj. La juna luterana doktrino devis
kontraŭstari la romkatolikismon, firmigi internajn principojn, difini
rilatojn kun aliaj protestantaj movadoj. Tiujn procezojn akompanis akraj
teologiaj disputoj, kiuj en Kenigsbergo ofte transiris al personaj konfliktoj
inter teologoj. La idea senkompromisemo malfortigis la intelektan potencialon
de la Kenigsberga universitato, subfosis ĝian aŭtoritaton, fortimigis
profesorojn kaj studentojn.
La plej (mis)fama iĝis la kazo Osiander. Ĝia centra figuro estis nurenberga
predikanto Andreas Osiander (1498–1552), sub kies influo Albreĥto transiris
al reformismo. En 1549 Osiander iĝis profesoro de la Kenigsberga universitato
kaj estro de la teologia katedro (li forlasis Nurenbergon pro dogmaj diverĝoj
kun la rigoraj luteranoj).
La opinio de Osiander pri kelkaj dogmoj de luteranismo diverĝis de
la luterana doktrino kaj vekis kritikon de la lokaj teologoj. Osiander
kun la tuta ardo de sia temperamento defendis sian propran vidpunkton.
La disputo forlasis la akademiajn murojn, skismigante ne nur ekleziulojn
kaj universitatanojn, sed ankaŭ multajn urbanojn. Albreĥto subtenis la
partion de Osiander, kaj la konflikto akiris politikan karakteron. Parto
de profesoroj kaj studentoj forlasis la universitaton.
La senkompataj disputantoj malbenis siajn kontraŭulojn de katedroj,
en urĝe presitaj folioj kaj en teologiaj verkoj. Post la morto de Osiander
la konflikto daŭris pli ol dek jarojn. La finon metis speciala komisiono
de la pollanda reĝo, kiun iniciatis malkontentaj nobeloj. Laŭ ĝia verdikto
en 1566 estis ekzekutitaj tri konsilistoj de Albreĥto gvidantaj la Osianderan
partion.
Skalić, Skalich, Scaliger…
La
lastajn vivojarojn de Albreĥto malserenigis apero de Paul Skalich (= Stanislav
Pavao Skalić, Paul Scaliger, Paulus Scalichius, 1535–1575) — teologo
laŭ la klero, aventuristo laŭ la inklino.
Skalich estis kroato. Li studis en Vieno kaj Bolonjo. En la aĝo de
18 jaroj li iĝis doktoro de teologio, post du jaroj li iĝis kortega predikisto
de la reĝo Ferdinando I. Kulpigita pri herezo Skalich trovis azilon en
Wittenberg, el kie li venis al la kortego de Albreĥto.
La dudeksesjara intrigulo sukcesis dum mallonga tempo ĉarmi la maljunan
princon per rafinitaj manieroj, vigla spirito kaj, precipe, per okultaj
seancoj. Skalich iĝis potenca favorato, li enoficigis kaj eksigis konsilistojn
de la princo. Li ricevis donace teron kaj domojn.
Dum la teologia konflikto Skalich prudente aliĝis al la Osiandera partio.
Nobeloj kaj urbanoj estis malkontentaj pro lia tute arbitra regado. Ankaŭ
en Albertina li havis malamikojn. Sen havi formalan akademian oficon, li,
kun aprobo de la princo, lekciis pri filozofio, atakante la regantan Aristotelan
instruon. Studentoj ŝatis la lekciojn de Skalich, sed profesorojn ili
incitis. Antaŭ la alveno de la pollanda komisiono Skalich subite malaperis.
La tuta malkontento pri liaj intrigoj trafis la princon.
Psike rompita pro la ekzekuto de siaj partianoj, ŝarĝita per pezo
de la travivitaj jaroj, la maljuna princo post 1566 praktike forlasis la
aferojn. Albreĥto mortis 20 mar 1568 en la kastelo Tapiau; samtempe en
Neuhausen mortis lia dua edzino, la 36-jara Anna Maria.
Tiel finiĝis la longa kaj maltrankvila vojo de la lasta, tridek-sepa
grandmajstro de la Teŭtona Ordeno, la unua princo de Pruslando, la fondinto
de la Kenigsberga universitato — Albreĥto Brandenburga.
La Longa Kolbaso
La 17an jarcenton Kenigsbergo renkontis per brua festo de la Longa Kolbaso. 1 jan 1601 de la viandista korto startis nekutima procesio kun standardoj kaj muziko. 103 viandistoj akompanataj de gaja amaso, portis surŝultre pli ol 400-metran kolbasegon, kiun ili produktis. Apud la kastelo preskaŭ 60-metra peco estis donacita al la princa kortego kiel novjara donaco, poste siajn pecojn ricevis urbestroj de la tri Kenigsbergaj urboj: Altstadt, Löbenicht kaj Kneiphof. La “restaĵon” oni portis al la panbakista korto, kie en gaja festeno partoprenis viandistoj kaj panbakistoj.

Post kvin tagoj, je Epifanio, panbakistoj aranĝis por la urbanoj feston de la Granda Kringo.
La tradicio pluvivas. Meze de oktobro 2007 kaliningradaj viandistoj
pretigis sian Longan Kolbason. Sed tio estas tute alia historia paĝo.
La deka paĝo
Unio kun Brandenburgo
Post la morto de Albreĥto (1568) la situacio en Pruslando komplikiĝis.
Psike malsana filo de Albreĥto — Albreĥto Frederiko (1553–1618) —
ne kapablis regi la landon. Li vivis solece en la kastelo Fishchausen.
Kun la konsento de la pollanda reĝo, princoj-elektantoj Brandenburgaj
el la dinastio Hohenzollern estis regentoj de Pruslando. Post la morto
de Albreĥto Frederiko en 1618 ĉesis la Pruslanda branĉo de Hohenzollern-oj.
Tiutempa regento, Johann Sigismund (1572–1619), la edzo de la plej aĝa
filino de la princo, ricevis la princan titolon de la unuigita ŝtato Brandenburgio-Pruslando.
La kunigita ŝtato enhavis Brandenburgan princlandon, gravan ŝtaton
de la Sankta Roma Imperio, kaj Prusan princlandon, vasalon de la pola reĝo.
La ŝtatestro preferis nomi sin princo-elektanto (Kurfürsten), la loĝantaro
de Pruslando konsideris la polan reĝon supera instanco.
Por la nova ŝtato gravis liberiĝi el la pola dependeco. Tion sukcesis
atingi en 1657 granda princo-elektanto Frederiko-Vilhelmo. La lerta politikisto
eluzis la polan-svedan konflikton. Ricevinte subtenon de Svedujo, li proklamis
suverenecon de Pruslando. Malfortiĝinta dum militoj Pollando devis akcepti
tion. Tiamaniere Brandenburga-Pruslanda ŝtato iĝis plene unueca kaj sendependa,
kvankam ambaŭ partojn disigis pola teritorio.
Granda ruslanda ambasado
En 1695 la armeo de la ruslanda caro Petro I (1672–1725) kaptis turkan
fortikaĵon Azov. Petro decidis direkti ambasadon al la Rom-Germana imperiestro,
reĝoj de Britio kaj Danlando, papo, princo de Brandenburgo, kaj al Venecia
respubliko. La celo de Petro estis viziti multajn eŭropajn landojn por
akiri novajn konojn pri ŝipkonstruado, navigado, kaj artilerio. La oficiala
celo esprimita en lia ukazo estis “konfirmo de malnovaj amikecoj kaj
amoj, komuna por la tuta kristana mondo malfortigo de la malamikoj de kristanismo,
turka sultano, krimea ĥano kun ĉiuj muzulmanaj hordoj kaj daŭra pliigo
de la kristana hegemonio”. La caro vojaĝis inkognite, kio ebligis libere
moviĝi, kontakti privatulojn, senbare lerni. Aliflanke, li povis senprotokole
interparoli kun ŝtatestroj kaj diskuti politikajn problemojn. La vojo
pasis tra Livonio, Kurlando kaj Pruslando, evitante Pollandon, kie tiutempe
estis senreĝeco.
La Brandenburga princo Frederiko III (1657–1713) ricevis peton nur
pri transiro de lia lando, sed Frederiko decidis persone saluti la ambasadon
en Kenigsbergo. Li sendis komisiiton al Memel por renkonti la ambasadon.
Malgraŭ bona preparo la renkonto pasis tute alimaniere. Petro kun kelkaj
proksimuloj surŝipiĝis en Libava kaj mare venis al la pruslanda haveno
Pillau (nun Baltijsk).
17 maj 1697 Petro I venis al Kenigsbergo kaj ekloĝis en Kneiphoff.
La princo interparolis kun Petro inter kvar okuloj. Atendante la ambasadon,
kiu vojaĝis surtere, Petro ne deziris perdi la tempon kaj komencis lerni
artilerion; lia instruisto, kolonelo von Sternfeld, donis ateston al Petro
Miĥajlov (sub tiu nomo la caro vojaĝis), ke “li, en mallonga tempo,
por ĉies miro, montris tiajn sukcesojn kaj akiris tiajn konojn, ke ĉie
li estos rekonita kiel akurata, singarda, lerta, kuraĝa kaj aŭdaca pafmajstro”.
La veninta ambasado estis lukse akceptita. Uzante la okazon, Frederiko
deziris defendkontrakti kun Ruslando, sed Petro rezignis la proponon timante
ŝanĝi rilatojn inter Ruslando kaj eŭropaj landoj antaŭ la fino de la
milito kontraŭ Turkio. Estis aranĝita amikeckontrakto pri libera komercado
ambaŭflanka, pri malakcepto de ribeluloj kaj malamikoj, pri permeso por
rusoj veturantaj studcele al Germanio trapasi la teritorion de la princo,
kaj pri permeso por la komercistoj de la princo vojaĝi tra Ruslando al
Persujo kaj Ĉinujo. Krome, Petro buŝe konsentis subteni pretendojn de
Frederiko je reĝa krono.
Petro pasigis en Pruslando pli da tempo ol planite, atendante la elekton
de nova pola reĝo. Ricevinte bonajn novaĵojn el Pollando (venkis la partio
de saksa princo Frederiko Aŭgusto) li pluvojaĝis. Post la reveno de la
Granda Ambasado, sur la insulo Kotlin, apud Peterburgo, komenciĝis konstruado
de fortikaĵoj. La projekto, persone konfirmita de la caro, estis farita
laŭ la modelo de la fortikaĵo Friedrichsburg, kiun Petro ekzamenis apud
Kenigsbergo. En la jaro de la 300a datreveno de la ambasado unu el la kaliningradaj
stratoj ricevis la nomon “Kajo de Petro la Granda”. En la renovigita
Reĝa Pordego estas funkciigita ekspozicio pri tiu evento.
Prusa
reĝlando
Sub la regado de Frederiko III la Brandenburga-Prusa princlando aneksis
aliajn germanajn landetojn. La teritorio de la princlando superis kelkajn
reĝlandojn. Titolo de princo-elektanto ŝajnis nesufiĉa al Frederiko
III. Por promocii sian statuson li ekrilatis kun la imperiestro Leopoldo,
kies filo Karlo celis la hispanan tronon. Por kontraŭstari alian pretendanton
li bezonis soldatojn. Ĝuste soldatoj iĝis necesa pago por la aspirata
titolo. La nova reĝo estis kronita en la Kenigsberga kastelo 18 jan 1701
kiel Frederiko I, reĝo en Pruslando.
Amasaj malsanoj estis oftaj. Precipe kruela estis la pesto, kiu venis
en 1700 kaj daŭris dek jarojn, forpreninte la vivojn de preskaŭ triono
de la loĝantaro. La dua reĝo Frederiko-Vilhelmo (1688– 1740) unuavice
funkciigis internan migradon: pli bonstataj regionoj “delegis” siajn
loĝantojn al Insterburg, Tilsit, Ragnit. Poste venis migrantoj el aliaj
regionoj germanaj.
La plej konata estis la kazo de Salcburgo. Arkiepiskopo de Salcburgo
31 okt 1731 dekretis al ĉiuj luteranoj pli ol 12-jaraĝaj dum ok tagoj
forlasi la landon. En la responda dekreto 2 feb 1732 la pruslanda reĝo
deklaris la persekutatojn siaj ŝtatanoj kaj invitis ilin ekloĝi en Pruslando.
Migrantoj ricevis teron, brutojn kaj laborilojn. Gumbinnen iĝis centro
de migrado; eĉ estis diskutita la ideo nomi ĝin Nov-Salcburgo.
La dek-unua paĝo
Reĝo-soldato
Frederiko-Vilhelmo I estis neordinare ŝparema; elspezoj por luksaĵoj
estis eliminitaj el la buĝeto, kaj ĝi reduktiĝis sesoble. Li celis krei
fortan armeon, kaj la reĝo sukcesis pri tio. Dum lia regado la armeo kreskis
de 38 mil ĝis 80 mil soldatoj. Por tio necesis alfluo de monrimedoj, kies
fonto devus esti la Pruslanda provinco. Ĝuste por plibonigi la ekonomian
staton de la provinco estis realigita “retablisemend” — procedo de
rekonstruado de la ekonomio en la orienta provinco de la reĝlando. Tion
celis la koloniado priskribita en la antaŭa parto.
Sed la reĝo ne deziris akcepti iun ajn; de la novaj regatoj li postulis
laboron kaj obeon. Li iniciatis devizon de la pruslanda monarkio: “Nicht
raisonniren” — Ne rezoni! Laŭ li, la menonitoj tro multe rezonis,
kaj li ne bezonis tiujn idealserĉantojn. Li ordonis, ke la menonitoj pro
rifuzo servi en armeo forlasu la reĝlandon, kaj nur protesto el Kenigsbergo,
ke tio reduktos kolektatajn impostojn, decidigis lin rezigni pri sia postulo.
Ja li nomis sin ministro de financoj kaj armea ministro de la pruslanda
reĝo. Ĉi-foje venkis la financministro.
Estas konata la pasio de Frederiko-Vilhelmo al soldatoj-granduloj, kiujn
li nomis “miaj karaj longkruraj bravuloj”. Neniu potenco povis defendi
altstaturajn kompatindulojn kontraŭ liaj arogaj varbantoj. Foje liaj agentoj
kaptis en Italio eĉ predikanton apud la preĝeja katedro.
La reĝo postulis, ke la kolonianoj ekloĝinte en lia reĝlando, ne
pensu pri reveno al sia patrujo. Foriro por li aspektis kiel dizerto. Kiam
kelkaj ĉelimaj litovaj kamparanoj, persvaditaj de poloj, foriris al Pollando
kunpreninte tutan sian brutaron kaj domhavaĵon (inkluzive fenestrojn kaj
pordojn), la reĝo koleriĝis kontraŭ la tuta Pollando kaj ordonis, ke
oni malakceptu polojn kiel kolonianojn.
Li malfermis multajn lernejojn, opiniante: “ĉu mi havos multan utilon,
se mi loĝigos en la lando terkulturistojn, sed ne faros ilin bonaj kristanoj?”
Reĝurbo
Grava evento okazis dum la regado de Frederiko-Vilhelmo I. Dum kelkaj jarcentoj
sendepende unu de la aliaj ĉe la rivero Pregel ekzistis kastelo Kenigsbergo
kaj la tri mezepokaj urboj: Altstadt, Kneiphof kaj Löbenicht.
Ilian sendependecon substrekis eĉ muro, dividanta la urbojn Altstadt
kaj Löbenicht. La urboj havis siajn proprajn reg-organojn kaj ofte konfliktis
inter si. En la 20aj jaroj de la 17a jc sub la minaco de la sveda invado
oni decidis konstrui komunan defendomuron. Iom post iom tiu konglomeraĵo
akiris unuecan nomon — Kenigsbergo, unue en la ĉiutaga vivo, poste ankaŭ
en la oficialaj dokumentoj.
La unuigo permesus ŝpari la administrajn kostojn. Sed gravis ankaŭ
ŝtataj konsideroj. La lando plu estis enklavo, kaj ĝi devis grave roli
kiel reprezentejo de la reĝlando. Ĝi devis posedi sian centron, kiu ebligus
dece reprezenti la reĝan potencon kaj efektivigi diplomatian, ekonomian
kaj aliajn agadojn. Estis bezonata grandurbo, ĉirkaŭ kiu formiĝus politika,
ekonomia kaj kultura vivo.
Finfine, en 1724 la tri urboj unuiĝis kiel Kenigsbergo. Ekde tiam ĝis
la fino de la Germana Imperio (1918) Kenigsbergo titoliĝis reĝa pruslanda
ĉefurbo-rezidejo.
La
Reĝa kastelo
La kastelo aperis sur la loko de la prusa setlejo unue kiel ligna fortikaĵo.
Poste oni transformis ĝin al la ŝtona. La fortikaĵo komencis akiri trajtojn
de kastelo. Ĝis 1327 ĝi servis por la estro de la teŭton-ŝtata distrikto,
poste por la marŝalo, por konvento, kies masiva konstruaĵo situis centre
de la fortikaĵo. Ekde 1457 la kastelo Kenigsbergo iĝis rezidejo de la
teŭtonaj grandmajstroj.
Ekde la regado de la grandmajstro Albreĥto la Brandenburga (1511) kaj,
precipe, post la sekularigo de la teŭtona ŝtato en 1525, okazis gravaj
ŝanĝoj en la arkitekturaj formoj de la kastelo. Jam lia patro Frederiko
la Saksa iniciatis rearanĝadon konforme al la renesancaj tendencoj. Malserena
mezepoko cedas al eleganteco kaj modera lukso.
Albreĥto daŭrigis la renovigadon. En la iama grenejo aperis surplanka
mozaiko, gobelinoj ornamis la murojn, volbo estis ornamita kaj ĝi ekservis
kiel salono por solenaĵoj. La novkonstruita orienta alo ricevis la nomon
“Domo de Albreĥto”, en kiu ekloĝis lia familio, korteganoj kaj servistoj.
La fasado similis fortikaĵon kun arkohava turo, trafi sub kiun eblis nur
per levebla ponto super la akvoplena fosaĵo. La suda alo estis nura murego.
Estis konstruita plafono kaj aranĝitaj loĝejoj por servistoj, sur la
supra etaĝo estis aranĝita Standarda Salono, ornamita per kavaliraj ŝildoj
kaj standardoj kun la blazonoj de germanaj nobeloj, kiuj en la pasinta
kaj tiama tempo partoprenis en la eventoj ligitaj kun Prusujo. La kastela
turo situanta aparte kiel grandioza ŝtona gardanto estis ligita per galerioj
kun la suda alo kaj la kastela komplekso akiris la aspekton, kiu konserviĝis
ĝis la malfeliĉa aŭgusto 1944.
En 1701 princo-elektanto Frederiko III estis kronita en la kastela barokstila
kirko kiel la unua reĝo en Prusujo. Post tiam la kirko eknomiĝis la kronkirko.
Ankaŭ Frederiko kontribuis al rekonstruado de la kastelo, same kiel la
pli postaj regantoj. La kastela turo suferis kelkajn rekonstruojn kaj eĉ
kompletan detruon. La finan piramidan novgotikan aspekton ĝi akiris en
la lasta kvarono de la 19a jc. Dufoje dum la tago el la turo sonis himno:
je la 11a kaj 21a horoj. Kun la unuaj sonoj el la aĵura pordego sur la
turplaceton venis armitaj batalistoj, kun la lastaj sonoj ili foriris.
La turo servis ankaŭ kiel gardoturo kontraŭ incendioj. Por averto pri
fajro servis specialaj melodioj.
La kastelo travivis diversajn periodojn de la lando: teŭtonan, princan,
reĝan, imperian. Ĝi estis multfoje rekonstruata, unuigante diversajn
stilojn (gotiko, renesanco, baroko, rokoko). Ĝi povus resti kiel simbolo
de la urbo ankaŭ por la venkintoj kaj ties posteuloj. Tio ne okazis. Dum
la brita bombardado en aŭgusto 1944 la kastelo estis grave damaĝita,
en 1969–1974 la ruinoj estis definitive forigitaj.
La dek-dua paĝo
Reĝo-filozofo
En 1740 post la morto de Frederiko-Vilhelmo I la tronon heredis lia filo
Frederiko II (1712–1786), kiu sukcesis uzi la hereditan potencon kun
rafinita makiavelismo por garantii al sia lando la hegemonan rolon en Germanio.
Esence
gravas ne tio, ke li estis adepto de milito, kiu estis por li nur politika
ilo, sed ke li ĉiam efektivigis “kabinetajn militojn” kun limigitaj
rimedoj kaj celoj, sen pasio kaj sen malamo, racie kontrolante siajn eblojn.
Li estis sendube la plej elstara realpolitikisto. Tiu ĉi dando, saturita
per la franca kulturo, “malagrabla fizionomio”, kiel epitetis lin lia
patro, homo, kiu kuraĝis preferi muzikon kaj filozofion al biero kaj tabako,
post multaj jaroj de interna protesto kontraŭ la patra reĝimo, montris
sin la plej metoda kaj plej konscienca el Hohencollern-oj. Amiko de Voltero,
fantaziema kreanto de Sanssouci, li ekregis siajn regatojn kun pasio kaj
lerto. Per du militoj li sukcesis konservi konkeritan Silezion, la plej
riĉan provincon de Aŭstrio. Li partoprenis en la unua disdivido de Pollando,
kio ebligis al li kompakte kunigi siajn orientajn provincojn.
En la interna politiko Frederiko II daŭrigis klopodojn de siaj antaŭuloj
pri koloniado de la teritorioj. Li ne plu atendis bonŝancajn eksterajn
cirkonstancojn, sed organizis laŭplanan migradon. Specialaj agentoj varbis
en eŭropaj landoj kolonianojn, kiuj estis distribuataj inter la provincoj
novaj kaj malnovaj. Koloniigo iĝis aparta branĉo de la pruslanda administrado,
kiel kolektado de impostoj kaj rekrutigo.
Frederiko II ne havis apartan ŝaton por sia orienta provinco. Oni scias
nur pri tri liaj vizitoj al la Orienta Prusujo. Li dediĉis al ĝi tiom
da atento, kiom necesis por apogi tie la reĝan potencon. Sojle de la milita
kaj politika katastrofo de la Sepjara milito (1756–1763), li eĉ pretis
rezigni pri la Prusa provinco favore al alia teritorio. Tion klarigas la
prioritatoj de la politiko, kiun efektivigis Frederiko II dum sia regado.
Posedaĵoj de la pruslanda reĝo estis dissemitaj tra tuta Germanio, kaj
la Prusa provinco estis tute izolita de la Germana imperio. Antaŭ Frederiko
estis strategia celo akiri novajn teritoriojn, kiuj devus transformi Pruslandon
en unuecan (teritorie) ŝtaton. Tial ne mirigas lia eldiro, ke “el ĉiuj
eŭropaj provincoj por ni ne estas pli taŭgaj ol Saksujo, pola Prusujo
kaj sveda Pomerio”.
La Sepjara milito
En la du sileziaj militoj (1740–1742, 1744–1745) Pruslando akumulis
rimedojn por kontraŭstari al la gravaj eŭropaj potencoj. Dank' al la
akiro de Silezio la loĝantaro de la reĝlando kreskis je duono, la enspezoj
— je triono.
En Eŭropo ŝanĝiĝis la tradicia sistemo de militaj-politikaj unioj,
kion oni eĉ nomis “diplomatia revolucio”. Formiĝis novaj aliancoj.
Aŭstrio, Francio, Ruslando, Hispanio, Saksujo, Svedio, unuflanke; kaj
Britio (kun Hanovro), Pruslando kaj Portugalio, aliflanke.
La militon provokis akriĝo de batalado inter Britio kaj Francio por
transoceanaj kolonioj (temo ekster nia rakonto) kaj kunpuŝiĝo de la pruslanda
politiko kun la interesoj de Aŭstrio, Francio kaj Ruslando. Alianco de
“la tri virinaĉoj”, kiel sarkasme epitetis ĝin Frederiko II, ne havis
unuecan planon kaj tio savis lin. Venkon de la pruslanda armeo en 1757
ĉe Rossbach kaj Leuthen neniigis la venko de la aŭstria-ruslanda armeo
ĉe Kunersdorf (1759). Pli frue, en januaro 1758 ruslanda armeno venis
en Kenigsbergon, kiu dum kvar jaroj estis administrata de Ruslando.
En 1761 Pruslando estis rande de katastrofo, sed la situacio ŝanĝiĝis
unumomente, kiam post la morto de ruslanda imperiestrino Elizabeto II (25
dec 1761) la tronon okupis Petro III, granda adoranto de Frederiko II.
Li packontraktis en 1762 kun la pruslanda reĝo kaj eĉ disponigis al li
ruslandan korpuson. Post la faligo de Petro III, Katerina II nuligis la
kontrakton, sed ne rekomencis la militon. Sen la ruslanda helpo Aŭstrio
kaj Francio ne daŭrigis la militon. Laŭ la packontrakto kun Aŭstrio
kaj Saksujo Pruslando ricevis Silezion.
Pruslando ekpretendis la rangon de grandregno, kvankam ĝia aneksemo
ricevis rebaton. Rusa historiisto Sergej Solovjov skribis eĉ pri “militotimo”
de Frederiko II, kiu preferis vastigi Pruslandon per saĝo kaj ruzo, anstataŭ
glavo.
Post la milito la ekonomio de Pruslando ruiniĝis, kaj la reĝo unuavice
zorgis pri restarigo de la mastrumado. Kampuloj povis forlasi la armeon.
Provincoj damaĝitaj dum la milito ne pagis la impostojn, Silezio dum ses
monatoj, Pomerio dum du jaroj. La ŝtato disponigis grandajn sumojn por
refunkciigi fabrikojn. Estis altigitaj impostoj por luksaĵoj enportataj
el eksterlando, interalie, por kafo. Ĝuste tiun periodon karakterizas
grandioza konstruado en Berlino kaj Potsdamo.
La unua divido de Pollando
En la 18a jc Pollando krizis ekonomie kaj politike. La najbaraj ŝtatoj
— Aŭstrio, Pruslando kaj Ruslando — pli kaj pli ofte enmiksiĝis en
la internajn aferojn malhelpante politikajn reformojn. En 1772 la tri ŝtatoj
malkaŝe agresis kontraŭ Pollando kaj dividis parton de ĝia teritorio.
Aŭstrio ricevis Galicion, Ruslando — orientan Belarusion kaj la polan
parton de Livonio. La akiron de Pruslando ni prezentu pli detale: Varmio
(aligita al Orienta Prusujo), Marienburga, Ĥelma kaj Pomeria vojevodioj
kaj parto de Grandpolujo (la teritorio ricevis la nomon Okcidenta Prusujo).
Ĝuste post tio ĉi komenciĝis amika korespondado de Frederiko II kun
Katerina II.
La lastaj vivojaroj
Komence de la 1780aj jaroj Frederiko II kun la unuarangaj juristoj ellaboris
novajn leĝojn, i.a. Ĝeneralan civilan justicon. Li multe verkis. Pasigante
siajn tagojn en laboro, konstante ĉirkaŭita de homoj, li restis soleca.
Liaj amikoj kaj kunbatalantoj mortis. Oni atribuas al li la frazon: “Mi
iĝis historio de mi mem”. Iom post iom la fortoj forlasis Frederikon
II, kaj li mortis nokte 16/17 aŭg 1786.
Lia testamento pri la enterigo en lia ŝatata Sanssouci estis efektivigita
nur 205 jarojn poste, 17 aŭg 1991.
La dek-tria paĝo
Napoleono atakas Pruslandon
Lime de la 18a kaj 19a jarcentoj la Sankta Roma Imperio de la Germana Nacio
troviĝis en la stato de profunda politika dispeciĝo. Ĝin konsistigis
pli ol 300 feŭdaj posedaĵoj: reĝlandoj, princlandoj, episkopejoj kaj
aliaj ŝtat(et)oj kun siaj propraj interesoj.
La nova Pruslanda reĝo Frederiko Vilhelmo III (1770–1840, reĝo ekde
1797) daŭrigis la strebadon de Frederiko II al hegemonio de Pruslando,
sentante kontraŭstaron de la Habsburgoj. Frederiko Vilhelmo estis malforta,
malkuraĝa kaj hezitema ŝtatestro. Li promesis helpon al Aŭstrio, sed
nenion faris post la invado de Napoleono en 1805, esperante pro la neŭtraleco
al Francio akiri Hanovron kaj aliajn nordajn teritoriojn. Tiun rekompencon
li ja ricevis, sed nur kontraŭ rezigno pri Ansbach kaj aliaj lokoj.
Kiam Napoleono venkis la Aŭstrian kaj Ruslandan armeojn ĉe Austerlitz,
jam ne eblis ignori alvokojn de la aliancanoj. La Pruslanda armeo havis
frakasan malvenkon ĉe Jena (La 14an de oktobro 1806). La 27an de oktobro
1806 Napoleono eniris Berlinon. La Pruslanda reĝo fuĝis al Kenigsbergo.
En oktobro-novembro 1806 Pruslandaj garnizonoj en Erfurt, Lübeck, Stettin,
Magdeburg kaj aliaj kapitulacis sen batalo. Historiistoj nomis tion “malgloro
de la prusaj fortikaĵoj”. Tio elvokis malestimon de Napoleono, ĉar
neniu ŝtato, krom Pruslando, malvenkis senbatale.
Frederiko Vilhelmo petegis Napoleonon ĉesigi la militon, sed Napoleono
iĝis pli postulema, kaj la milito daŭris. Pruslandon apogis Ruslando,
kiu sendis du armeojn por malhelpi al la francoj transiri Vistulon. Pluraj
persistaj bataloj signis la vintron 1806/07. Inter ili la batalo ĉe Preußisch
Eylau (nun Bagrationovsk en Kaliningrada regiono), la unua en kiu Napoleono
ne akiris la kutiman brilan sukceson: grandegajn perdojn havis ambaŭ militantaj
flankoj. Post la okupo de Dancigo kaj malvenko de la Ruslanda armeo apud
Friedland (nun Pravdinsk en Kaliningrada regiono), la Napoleona armeo okupis
Kenigsbergon.
Reĝino Luiza
Ankoraŭ kiel juna kronpirnco, Frederiko Vilhelmo partoprenis en la militoj
kontraŭ la revolucia Francio. Dum tiuj kampanjoj li konatiĝis kun la
princino Luise von Meclenberg-Strelitz kaj enamiĝis al ŝi. Fine de 1793
Luiza iĝis lia edzino.
Ŝin distingis mirinda beleco, saĝeco kaj afableco. Ŝi restas la plej
fama virino de Pruslando. Ŝin respektis ĉiuj loĝantoj de Kenigsbergo
kaj nomis ŝin “spirita mentoro” kaj idealo de virineco.
Iĝinte reĝino, Luiza baldaŭ allogis la korojn de siaj regatoj, ŝi
aliĝis al la partio de reformoj. Ŝi akompanis sian edzon, kiam la reĝo
aŭtune 1806 ekiris militen. Ŝi aranĝis kontraŭnapoleonajn manifestaciojn.
Post la malvenkoj, por entuziasmigi la armeon ŝi venis al la militistaro
surĉevale en la armea uniformo. Napoleono ordonis publikigi en la francaj
ĵurnaloj artikolojn, kiuj kun malica ironio kaj sarkasmo traktis la reĝinon
Luiza.
Post la batalo ĉe Jena la reĝa kortego fuĝis al la Orienta Pruslando.
La 8an de decembro 1806 Luiza venis al Kenigsbergo, sed por nelonge. Baldaŭ,
en januaro 1807, grave malsana, ŝi daŭrigis sian fuĝadon for de Napoleono
laŭ la Kurŝa terlango al Memel (nun Klaipėda en Litovio).
La packontrakto de Tilsit
Okupinte la tutan Pruslandon, Napoleono minacis la limon de Ruslando. Aleksandro
I, la imperiestro de Ruslando, devis konsenti pri pactraktado en Tilsit
(nun Sovetsk en Kaliningrada regiono). Sen havi armeon kaj aliancanojn,
ankaŭ Frederiko Vilhelmo sekvis lian ekzemplon. La franca kaj Ruslanda
imperiestroj renkontiĝis meze de la rivero Nemano, sur floso en pavilono
inter kvar okuloj. Nur sekvatage en la dua renkontiĝo partoprenis la Pruslanda
reĝo, kiun Napoleono traktis humilige, dirinte al tiu nur kelkajn vortojn,
sen inviti lin al tagmanĝo de la imperiestroj.
Napoleono deziris likvidi Pruslandon kiel memstaran ŝtaton kaj proponis
al Aleksandro dividi ĝin inter Francio kaj Ruslando. La Pruslanda reĝo
estis konsternita kaj petis helpon de Luiza.
Luiza haste venis al Tilsit por peti Napoleonon pri indulgo. Luiza kaj
Napoleono longe interparolis sen atestantoj. Sed ŝia misio restis sensukcesa,
kvankam Napoleono admiris ŝian belecon: “Mi aŭdis, ke Vi estas belega
inter la reĝinoj, sed mi ne sciis, ke Vi estas belega inter la virinoj”.
 Post la 12-taga traktado, la 9an de julio 1807 estis subskribita la
packontrakto de Tilsit. Nur danke al la persisto de Aleksandro I, kiu tre
simpatiis kun Luiza, Frederiko Vilhelmo konservis la “Oldan Prusujon”,
Pomerion, Brandenburgion kaj Silezion. Ĉiuj aliaj provincoj estis forprenitaj.
Pruslando devis pagi grandegan kontribucion. La sekvaj kvin jaroj estis
malgaja tempo por la Pruslanda reĝo kaj por ĉiuj Pruslandaj patriotoj,
precipe post la morto de la reĝino Luiza (1810).
En 1807–1812 en Pruslando estis efektivigitaj administraj, sociaj,
agraraj kaj armeaj reformoj, kiujn iniciatis ministro Stein, generalo Scharnhorst,
generalo-feldmarŝalo Gneisenau kaj grafo Gardenberg.
En 1812, antaŭ la invado en Ruslandon, la franca imperiestro devigis
Aŭstrion kaj Pruslandon subskribi kontrakton, laŭ kiu tiuj ŝtatoj devis
disponigi al Francio armeajn kontingentojn. En la Orienta Prusujo koncentriĝis
potencaj trupoj de la franca armeo por la ekspedicio al Ruslando.
La 12–17an de junio 1812 Napoleono troviĝis en Kenigsbergo; li ekzamenis
la urbon kaj ties ĉirkaŭaĵon, inspektis siajn taĉmentojn (divizion
Juna
gvardio, la nederlandan kaj vestfalian regimentojn), kiuj iros al Ruslando.
Interese, ke dum la inspektado li rajdas ĉevalon kun la nomo
Moskva.
Pruslando mobilizis por la milito 21 mil personojn, kiuj konsistigis t.n.
prusan divizion.
Informoj pri la pereo de la Napoleona armeo en Ruslando elvokis patriotan
entuziasmon en Pruslando. En marto 1813 Frederiko Vilhelmo publikigis alvokon
Al
mia popolo, per kiu li alvokis al liberiga milito kontraŭ la francaj
okupantoj. Kiel ano de la kontraŭnapoleona alianco, la Pruslanda armeo
en 1814 eniris Parizon.
La dek-kvara paĝo
De reĝlando al imperio
La Viena kongreso (1815), nomata “dancanta” pro la emo de la kongresanoj
al baloj, signis limon de ŝtorma epoko. La granda korsikano, pacigita
per la unuigitaj fortoj, estis ekzilita al la insulo Sankta Helena.
Anstataŭ Sankta Roma Imperio de la Germana Nacio, dissolvita en 1806,
en 1815 aperis la Germana Unio kun 39 sendependaj ŝtat(et)oj. La gvidan
rolon en ĝi havis Aŭstrio, kio malkontentigis Pruslandon.
En
1862 Otto von Bismarck (1815– 1898) iĝis ĉefministro de Pruslando.
La rivaleco inter Aŭstrio kaj Pruslando kondukis en 1866 al malkaŝa milito,
en kiu la Pruslanda armeo frakasis la Aŭstrian. Anstataŭ la Germana Unio
en 1867, laŭ la iniciato de Bismarck, estis kreita la Nordgermana Unio,
al kiu aliĝis krom Pruslando, ankaŭ etaj ŝtatoj de Norda Germanio.
La 19an de julio 1870, danke al lerta misinformado de Bismarck, Francio
deklaris militon al la Unio, kaj la Pruslanda armeo rapide venkis la armeon
de Napoleono III. La 18an de januaro 1871 en Versajlo fondiĝis la Germana
Imperio kun Vilhelmo I (1797–1888) kiel la Imperiestro kaj Bismarck kiel
la Regna Kanceliero. Al ĝi baldaŭ aliĝis preskaŭ ĉiuj germanaj ŝtatoj
krom Aŭstrio.
Bismarck efektivigis pragmatan politikon, kies celo estis unuigo de
la malfirma imperio. Novaj leĝoj unuecigis la justicon, ekonomion, administradon
kaj monsistemon.
Ordinara provinco
En 1878 la Okcidenta kaj Orienta Pruslando denove iĝis apartaj provincoj.
La Orienta Pruslando havis agrikulturan karakteron. Meze de la 19a jarcento
ĝia urba loĝantaro konsistigis nur 11%, kompare kun 26% en Vestfalio,
28% en Saksio kaj 37% en Brandenburgio.
En 1875 en la Orienta Pruslando loĝis germanparolantoj 73,48%, polparolantoj
18,39% kaj litovparolantoj 8,11%. En 1900 el 1.996.626 loĝantoj estis
1.698.465 luteranoj, 269.196 romkatolikoj kaj 13.877 hebreoj. La malaltgermana
dialekto dominis en la Orienta Pruslando, la altgermanan oni parolis en
Varmio. Pollingvanoj loĝis ĉefe en la sudo (Mazurio kaj Varmio), kaj
litovoj en la nord-oriento (Litovio Minora). La prusa etno estis delonge
germanigita (parte litovigita) kaj la antikva prusa lingvo mortis en la
18a jarcento.
La konstruado de la fervojo Berlino-Kenigsbergo en 1853 kontribuis al
vastigo de la merkato kaj stimulis evoluigon de la orienpruslanda brutbredado.
En la provinco oni bredis ŝafojn kaj bovojn. Distingiĝis du centroj
de ĉevalbredado: nord-oriente (Ebenrode, Tilsit, Ragnit) oni bredis kurĉevalojn,
okcidente (Rössel, Marienburg, Elbing) oni specialiĝis pri laborĉevaloj.
Famon ricevis la kurĉevaloj el Trakehn.
Estis efektivigata grundplibonigo, drenado, konstruado de kanaloj, ĉio
ĉi ebligis uzadon de tero por grenplantado. La Orienta Pruslando plene
kontentigis siajn bezonojn pri tritiko kaj eĉ havis superrestaĵon. De
tre longa tempo ĉi tie ĝuis renomon bierproduktado. En 1824 en Kenigsbergo
funkciis 85 bierfarejoj, ilia nombro plu kreskis. Unu el popularaj specoj
de biero nomiĝis Ostmark. La ĉefa bierproduktado estis en la bieno
Ponart, ĉi tie estis konstruita bierfabriko kun famaj keloj, kiuj tenis
malvarmon pro proksime situantaj deponejoj de la natura glacio. Komence
de la 20a jc. ĝi iĝis la ĉefa produktejo en la tuta nord-oriento de
Germanio, 90% da produktado konsistigis la speciala marta biero.
En 1830 en Kenigsbergo aperis la unua akvokondukaro, tri jarojn poste
sur la rivero Pregel eknavigis la unua vaporŝipo. Post dudeko da jaroj
la urbajn stratojn lumigis gasaj lanternoj. En 1895 elektraj tramoj anstataŭis
ĉevaltramojn. En 1878–1901 la provinca ĉefurbo estis komplete provizita
per kanalaro, komenciĝis ĉiutaga akvopurigo de la stratoj. La vivo de
urbanoj iĝis pli moviĝema, kreiĝis novaj ekonomiaj kondiĉoj por kresko
de produktado.
La teritorion de la provinco plektis fervojaj linioj. Danke al fervojo
kaj telegrafo inter Ruslando kaj la Orienta Pruslando ekestis rapida kaj
stabila komunikado. Ekde tiam Orienta Pruslando, kaj unuavice Kenigsbergo,
ekludis gravan rolon en la tranzito de Ruslandaj varoj. Preskaŭ tri kvaronojn
de la spezoj de Kenigsberga haveno konsistigis Ruslandaj varoj aŭ krudmaterialoj.
Kreskadon de la tunaro de varoj venantaj tra Kenigsberga haveno favoris
malplialtigo de tarifoj por veturigo de Ruslandaj varoj al la havenoj de
Kenigsbergo, Memel, Pillau. En 1906 la kanalo Kenigsbergo-Pillau estis
profundigita, kio ebligis eniron de grandaj maraj komercaj ŝipoj.
La provinco ne havis proprajn ercon, karbon. Ilia enportado ebligis
evoluigi en la 19a jc maŝinkonstruadon. Ĉe ĝia ĝermo estis brito Charles
Hughes, forlasinta sian patrujon por nova perspektiva entreprenado en la
Orienta Pruslando. Li edzinigis filinon de ŝipposedanto, estro de granda
komerca firmo kaj kune kun li kaj aliaj partneroj fondis en 1828 Union
por gisproduktado, kiu ludis grandan rolon en la industria progreso de
la provinco. En 1848 oni komencis produkti vaporŝipojn kaj lokomotivojn.
La entrepreno vastigis sortimenton: dragiloj, vaporkaldronegoj, maraj konteneroj,
leviĝantaj pontoj. Interalie, ĉiuj leviĝantaj kaj turneblaj pontoj de
Kenigsbergo estis projektitaj kaj kreitaj en tiu ĉi entrepreno.
Ĝis la 1860aj jaroj elminado de sukceno estis tre magra. La riĉaj
resursoj praktike ne estis ekspluatataj. La situacion ŝanĝis Moritz Bekker,
kiu luis minejon, instalis vaporan dragmaŝinon ĉe la Kurŝa golfo kaj
ĉe la baltmara bordo, post la aĉeto de la bieno Palmniken, kie li fondis
la solan en la mondo sukcenan entreprenon.
Evoluis la industrio de ripozo. En 1816 en urbeto Cranz estis malfermita
la unua ĉemara kuracloko. Al ĝia populariĝo kontribuis la fervoja linio
el Kenigsbergo, inaŭgurita la 31an de decembro 1885. Dum la unua jaro
ĉi tiun fervojon uzis ducent mil pasaĝeroj.
La dek-kvina paĝo
Albertina: de la scienca provinco al avangarda scienco
Dum pli ol du jarcentoj la Kenigsberga universitato estis ordinara germana
superlernejo. Ĝin stampis la provinceco kaŭzita de la foreco dis de la
pli evoluintaj regionoj de la centra Germanio. Ĝis la fino de la 18a jc.
la ĉefaj universitataj studobjektoj estis teologio, juro, filologio kaj
medicino, kiujn oni instruis en la “altaj” fakultatoj. Filozofio kaj
natursciencoj subiĝis al teologio; matematikon kaj natursciencojn oni
konsideris duarangaj. Tiutempaj universitatoj celis liveri al la ŝtato
oficistojn kaj praktikajn fakulojn, kaj al la eklezio — pastrojn.
Nesufiĉa financado, mizera provizo de la katedroj, manko de scienca
literaturo, malaltaj salajroj de la profesoroj markas la universitatan
ekzistadon ĝis la unuaj jardekoj de la 19a jc. En 1806 en Albertina studis
nur 332 studentoj, el ili 101 teologoj, 220 juristoj, 8 medicinistoj; en
la filozofia fakultato, en kiu oni studis matematikon kaj la natursciencojn,
estis nur tri studentoj.
La renovigo de la Kenigsberga universitato komenciĝis dank' al tri
favoraj cirkonstancoj. La plej grava estis la historia, kiun difinis la
Napoleonaj militoj. Unu el la postsekvoj de la patriotisma inspiro estis
unuiĝo de la spiritaj fortoj de la lando, ĝenerala vigliĝo de la intelekta
vivo. Influis ankaŭ la ideoj de la Franca revolucio alportitaj de la okupanta
armeo. En la lando komenciĝis la ŝtata reformado. Pro la malvenkoj Frederiko
Vilhelmo III pasigis preskaŭ du jarojn en Kenigsbergo kaj tio atentigis
lin pri la bezonoj de la urbo kaj pri la plorinda stato de la universitato.
La reĝo, ne sen la influo de Vilhelm Humboldt, decidis vigligi la sciencan
kaj instruan agadon de Albertina.
La tria kialo estis la konateco, kiun akiris la universitato, danke
al la gloro de la Kenigsberga saĝulo Immanuil Kant (Kantio). Kvankam la
filozofo ne plu vivis, lia patrujo iĝis vaste konata en Germanio kaj ekster
ĝiaj limoj.
Malgraŭ
la militaj perturboj la Kenigsberga universitato iom post iom akiris solidan
sciencan pezon, precipe en la fizikaj-matematikaj sciencoj kaj en medicino.
En la juna generacio de instruistoj venintaj al Kenigsbergo la plej grava
figuro estis Frederiko Vilhelmo Bessel (1784–1846), astronomo, geodeziisto
kaj matematikisto. Veninte al Kenigsbergo en 1810, en 1813 li finkonstruis
astronomian observejon, kies direktoro li restis ĝis sia morto. Li reformis
la teorion kaj praktikon de la astronomiaj observoj kaj ilian prilaboron.
El la observejo de Bessel la scienco ricevis precizegajn stelkatalogojn,
novajn pliĝustigitajn valorojn de la ĉefaj parametroj, karakterizantaj
la strukturon de la Sunsistemo, solvon de la ĉiama problemo pri distanco
ĝis la steloj ktp. En geodezio la ĉefa laboro de Bessel estis kalkulado
de la precizegaj parametroj de la figuro de la Tero, kiujn oni aplikadis
dum pli ol cent jaroj. Li havas meritojn ankaŭ en matematiko. Lian nomon
havas speciala klaso de transcendaj funkcioj kaj linea diferenciala ekvacio,
kiu produktas cilindrajn funkciojn.
Bessel estis nek kabineta profesoro, nek pedanto en la ĉiutaga vivo.
Al la sciencaj atingoj grandparte kontribuis la etoso de reciproka bonvolemo,
kiun formis la personeco de Bessel inter la homoj ĉirkaŭantaj lin. Li
havis proksimajn amikojn, multajn kolegojn kaj korespondantojn, ĝuis profundan
respekton de siaj disĉiploj. Bessel ĉiam havis aktivan vivmanieron: li
plezure naĝis en la maro, laboris en la ĝardeno, ŝatis promenadojn,
estis pasia ĉasanto. Oni povis renkonti lin kun fosilo enmane en la ĝardeno,
ĉirkaŭanta la observejon, plantita de la direktoro mem.
La matematika skolo formiĝis en Kenigsbergo danke al la aktiva agado
de la junaj kolegoj kaj amikoj de Bessel, matematikisto Carl Jacobi (1804–1851)
kaj fizikisto Franz Neumann (1798– 1895). Laŭ reĝa ordono ili venis
el Berlino al Kenigsbergo en 1826. Ĉi tie ili kreis siajn elstarajn verkojn,
okupis gvidajn poziciojn en la scienco, fondis familiojn. En Kenigsbergo
Jacobi pretigis sian teorion de la elipsaj funkcioj, faris esplorojn en
la analiza mekaniko k.a. Neumann daŭrigis siajn esplorojn pri kristalografio,
poste lin altiris fiziko de kristaloj; uzante matematikajn metodojn, li
okupiĝis pri elektrodinamiko.
La amikeco de la du sciencistoj rezultigis la faman fizikan-matematikan
seminarion Neumann-Jacobi, malfermitan en la loĝejo de Neumann en 1834.
En la seminario unuafoje en la Eŭropaj universitatoj estis enkondukita
la triunueca sistemo de la studoj, funkcianta ĝis la nuna tempo: lekcio
(rakontado de la teorio), seminario (ĉiuflanka diskutado de la teorio
kaj solvado de taskoj), laboratorio (fizika eksperimento).
Fruktodone evoluis en la 19a jc ankaŭ la medicina fakultato. Dum 17
jaroj laboris ĉi tie Karl Ernst Baer (1792–1876), la patro de embriologio,
invitita el Derpt (Ruse: Jurjev; estone: Tartu). Li estis profesoro pri
zoologio kaj botaniko, poste ankaŭ pri anatomio. En 1831 li estis elektita
kiel prezidanto de la Fizika-ekonomia societo. Por vigligi ĝian agadon
Baer proponis enkonduki publikajn prelegojn. Jam ĉe la tria prelego la
vasta salono ne povis enteni ĉiujn dezirantojn. En sia Aŭtobiografio
la observema kaj prudenta Baer priskribas ne nur la universitatan vivon,
sed ankaŭ la sociajn morojn kaj kutimojn en Kenigsbergo. Li estis atestanto
de la tumultoj dum la epidemio de ĥolero en 1831.
Al la medicina fakultato apartenis ankaŭ la botanika ĝardeno, kiun
fondis la bopatro de Bessel, profesoro Karl Gottfried Hagen (1749–1829).
Li estis ŝerce nomata “la tuta fakultato”, ĉar li instruis kvin objektojn:
zoologion, botanikon, mineralologion, fizikon, kemion. El siaj propraj
monrimedoj li malfermis la unuan en Germanio universitatan farmakologian
laboratorion. Li fondis ankaŭ la universitatan mineralologian muzeon.
La botanika ĝardeno de la universitato estis fondita proksime al la monteto
Butterberg surbaze de malnova parko. (Nun la ĝardeno apartenas al lernejana
ekologia centro.)
La dek-sesa paĝo
Aŭgusto 1914
La milita doktrino de Germanio konsideris sinsekvan militon kontraŭ Francio
kaj Ruslando. Oni antaŭvidis fulmrapidan neniigon de unu malamiko kun
posta ĵeto de ĉiuj fortoj kontraŭ la dua. Al la Orienta Prusio oni rezervis
nur defendan rolon.
Komence de la 20a jc. kreiĝis defendosistemo el du linioj. La unuan
defendan linion formis regiono de la Mazuriaj lagoj kun la fortikaĵo Boyen.
En 1901 trapasejoj inter la lagoj estis fermitaj per provizoraj fortikaĵoj.
La dua defendolinio pasis laŭ la maldekstra bordo de Vistulo. Kenigsbergo
rolis kiel la ĉefa fortikaĵo por atakaj kaj por defendaj agoj de la germana
armeo.
Decidinte
unue ataki Francion, la germana komandantaro planis, ke la trupoj en la
Orienta Prusio katenu la eventualan aktivadon de la ruslanda armeo. Germanoj
supozis, ke la mobilizado en Ruslando longe daŭros kaj lasis oriente malmultajn
soldatojn (21%), por poste, konkerinte Francion per sia ĉefa forto (79%),
militi nur kontraŭ Ruslando.
Komence de la milito la 8a armeo de generalo Maximilian von Prittwitz
havis en la Orienta Prusio 173 mil soldatojn kaj ĉ. mil kanonojn. Ilin
oponis du armeoj de Ruslando: la 1a armeo de generalo Paul von Rennenkampf
(en Litovio) kaj la 2a armeo de generalo Aleksandr Samsonov (en la norda
Pollando) kun sume ĉ. 250 mil soldatoj kaj ĉ. 1200 kanonoj. La du ruslandajn
armeojn kunordigis generalo Jakov Ĵilinskij kiel la komandanto de la Nord-okcidenta
fronto.
Kiam germanoj invadis en Francion kaj ekminacis Parizon franca ambasadoro
petis Ruslandon tuj ekagi. Nikolao II konsentis. La ofensivo komenciĝis
sukcese, la 7an (20an Gregorie ) de aŭgusto la 1a armeo venkis en la batalo
ĉe Gumbinnen (nun Gusev en Kaliningrada regiono) kaj pluiris okcidenten.
La 2a armeo iris tra Mazurio nord-okcidenten por malebligi la retreton
de la 8a armeo al Berlino.
La kampanjo ŝajnis gajnita de Ruslando, sed Germanio urĝe sendis pli
ol 100 mil soldatojn el Francio al la orienta fronto. Von Prittwitz estis
eksigita, kaj generaloj Paul von Hindenburg kaj Erich von Ludendorff iĝis
respektive komandanto kaj stabestro de la 8a armeo.
La dua batalo ĉe Tannenberg
Dum la 1a armeo de Rennenkampf stagnis apud Kenigsbergo, Hindenburg kaj
Ludendorff decidis ataki la armeon de Samsonov. La 13–17an (26–30an)
de aŭgusto la 2a armeo de Samsonov, sen la eblo de rapida komunikado kun
Ĵilinskij kaj Rennenkampf, estis frakasita. 56 mil soldatoj estis mortigitaj,
vunditaj aŭ kaptitaj. La 17an (30an) de aŭgusto generalo Samsonov mortpafis
sin. Ĉi tiu batalo estas konata en Germanio kiel la Batalo ĉe Tannenberg,
memorige pri la Kruckavalira fiasko antaŭ duona jarmilo (en 1410) en la
sama teritorio.
Tamen kelkaj trupoj de la 2a armeo, malgraŭ la kapitulacio, ordonita
de generalo Klujev, sukcesis retreti suden kaj orienten. La germanoj ne
persekutis tiujn disajn taĉmentojn; ili lasis nur 20 mil soldatojn en
ĉi tiu direkto kaj movis sian jam 230-mil-personan armeon kun 1080 kanonoj
kontraŭ la 1an armeon de Rennenkampf kun nur 110 mil soldatoj kaj 900
kanonoj.
La
fino de la unua kampanjo
Hindenburg kaj Ludendorff, danke al la trupoj urĝe senditaj el Francio,
intencis ĉirkaŭi la 1an armeon kaj neniigi ĝin. Tio sukcesus, se Rennenkampf
restus ĉe Kenigsbergo, kiel estis planite. Sed li reorganizis sian armeon
kaj, malgraŭ kruelaj atakoj, la armeo en batala ordo retiriĝis orienten.
Intertempe la 2a ruslanda armeo estis refortigita, kaj la 27an de aŭgusto
(la 9an de septembro) ĝi subite atakis de sude la germanojn, kiuj premis
la 1an armeon. La premo iĝis malpli akra, kaj la 1an (14an) de septembro,
perdinte ĉ. 15 mil soldatojn, la 1a ruslanda armeo revenis al la ŝtatlimo.
La germana deveno de Rennenkampf kaj la fakto, ke li ne helpis al la
ĉirkaŭita 2a armeo, donis pretekston akuzi lin pri perfido, sed li gvidis
la 1an armeon dum plia jaro (li estis pafekzekutita en 1918 pro rezigno
aliĝi al la Ruĝa Armeo).
La 3an (16an) de septembro la kampanjo finiĝis. La 1a ruslanda armeo
okupis defendan pozicion ĉe Nemano, kaj la 2a ĉe la rivero Narew. Sud-oriente
de la Mazuriaj lagoj inter la 1a kaj 2a armeoj estis formita la 10a armeo.
Ĵilinskij estis eksigita, kaj lian lokon okupis generalo Nikolaj Ruzskij.
La perdoj dum la kampanjo (mortigitoj, vunditoj, kaptitoj) sumis je 80
mil personoj en Ruslando kaj je 60 mil personoj en Germanio.
La relativa sukceso de Germanio en la orienta fronto estis atingita
koste de malfortiĝo de la okcidentaj trupoj, kaj en septembro ĉe Marno
britoj kaj francoj sukcesis haltigi la germanan ofensivon. Fiaskis la plano
fulme venki Francion kaj poste ekmiliti kontraŭ Ruslando. Do, Germanio
devis militi sur du frontoj.
Tiun militon ĝi ne povis gajni.
Vintra operaco en Mazurio
Por kelkaj monatoj la milito malvigliĝis. Dum la paŭzo Hindenburg, kiu
iĝis komandanto de la Orienta fronto, ricevis el la Okcidenta fronto kaj
el Germanio aldonajn trupojn kaj armilojn. Komence de 1915 li havis jam
du armeojn — la 8an kaj la 10an.
Hindenburg intencis per ilia forto venki la 10an ruslandan armeon de
generalo Sievers (ankaŭ germano) ĉe Avgustov (nun Augustów en Pollando)
kaj trarompi la fronton. Dum la ardaj bataloj en februaro 1915 la 250-milpersona
germana soldataro ne sukcesis “enkaldron- igi” la 155-milpersonan 10an
ruslandan armeon. Tamen la fronto estis movita orienten, kaj la nord-okcidentaj
ruslandaj trupoj ne plu atakis Orientan Prusion.
En la Orienta Prusio oni komencis likvidi la militajn damaĝojn. Por
la damaĝitaj urboj estis difinitaj urboj-patronoj en la centro de Germanio,
kiuj helpis per laborforto, konstrumaterialo kaj nutraĵo. Jam en 1916
la detruoj estis plejparte likviditaj. Post la fino de la bataloj pli ol
500 mil rifuĝintoj revenis.
La dek-sepa paĝo
Teritoriaj dividoj
Pro la eventoj de la Novembra revolucio la 9an de novembro 1918
Imperiestro Vilhelmo II abdikis, kaj 19 jan 1919 okazis elektoj por la
Nacia Asembleo. La elektitaj deputitoj kunvenis ne en Berlino, kaptita de
tumultoj, sed en Weimar. La Asembleo elektis la prezidenton kaj kancelieron
de Deutsches Reich (Germana Regno).
Laŭ la Versajla packontrakto Germanio devis cedi parton de sia
teritorio kaj siajn koloniojn. Kadre de nia rakonto nin interesas
nur la orientaj teroj. Pollando ricevis kelkajn distriktojn en la
malsupra fluo de Vistulo, kaj la 71-kilometran strion ĉe la Balta
Maro, pro kio la Orienta Prusio estis fortranĉita de la ĉefa
Germanio per la Pola Koridoro, nur 30-kilometra en la plej mallarĝa
loko.
El la Orienta Prusio estis eligita nova administra unuo, la Libera
Urbo Dancigo (nun Gdańsk), kun 95-procente germanlingva loĝantaro
— sub la kontrolo de la Ligo de Nacioj, sed en la Pollanda dogana regiono.
La Danciga Koridoro disigis la Orientan Prusion dis de la cetera Germanio.
La cifero 1 signas la Liberan Urbon Dancigo.
Pri tiutempaj cirkonstancoj diras, ekzemple, informilo pri la 2a Danciga
Esperanto Kongreso (10–14 aŭg 1923): “Por la trajnveturo
al Dancigo necesas vizoj en la pasporto: por regnaj germanoj —
germana deklaro pri nedanĝereco kaj pola
vizo, por ceteraj eksterlandanoj — pola vizo kaj por vojaĝoj
tra germanaj regionoj — germana vizo…” (Germana
Esperantisto, 1923, №5, p. 78).
La estontecon de la sudaj distriktoj de la Orienta Prusio (Marienwerder
kaj Allenstein) devis solvi plebiscito.
Varmia-Mazuria plebiscito
Aligo de Varmio, Mazurio kaj Ĉevistula regiono al Pollando estis
argumentata per multnombra pola loĝantaro tiea. Ĉiuj loĝantoj de ĉi tiu
parto de la Orienta Prusio devis voĉdoni, ĉu aliĝi al la refondita
Pollando, ĉu resti en Germanio. La plebiscito estis efektivigata sub
kontrolo de la Ligo de Nacioj.
La plebiscito, okazinta la 11an de julio 1920, montris, ke la pola
loĝantaro ne rapidis unuiĝi kun Pollando. En la distrikto Allenstein
(Olsztyn) por Germanio voĉdonis 363.209 homoj, por Pollando 7.980. En la
distrikto Marienwerder (Kwidzyn) 96.894 homoj favoris Germanion, kaj 7.947
Pollandon. 84,3% de la loĝantaro voĉdonis por Germanio. Rezulte de la
plebiscito al Pollando transiris nur ok subdistriktoj (kvin en la
Ĉevistula regiono kaj tri en Mazuroj), la riverhaveno en Korzeniewo kaj la
fervojponto en Opalenie.
Ribelo en Memellando
Norde de Nemano la Orienta Prusio perdis la urbon Memel (nun
Klaipėda) kun la plejparte germanlingva distrikto Memellando, kiu
estis transdonita sub la protekton de la Ligo de Nacioj, lokinta tie
francan garnizonon. En januaro 1923 en Memel ekflamis ribelo kun la postulo
de aliĝo al Litovio. La Litovia registaro subtenis la ribelintojn. Fine,
post unujara traktado en 1924 Memellando iĝis aŭtonomia regiono de Litovio.
La nova “insula” situo de la Orienta Prusio izolis ĝin
de la teritorioj, kun kiuj ĝi havis intencajn ekonomiajn, historiajn
kaj kulturajn ligojn. Estis interrompita, interalie, la transita Ruslanda
transporta kaj vara trafiko — gravega enspezfonto de la provinco.
Streĉiteco politika
En kaj ĉirkaŭ la fortranĉitaj teritorioj ekestis streĉa
politika situacio, pro la teritoriaj pretendoj de Pollando. En la
dua duono de 1919 la politika kaj armea elito de la Orienta kaj Okcidenta
Prusio starigis projekton de memstara orienta ŝtato por respondi
la ambiciojn de la najbara lando per armeaj rimedoj.
Realigo de tiu plano renkontis kontraŭstaron de la armea gvidantaro
de Germanio, ĉar ĝi ne konformis al la ekstera politiko
de la Regno, laŭ kiu la Orienta Prusio devis nepre resti en Germanio.
Sed solvi la disputon kun Pollando (kaj Litovio) per armea forto
en la kondiĉoj de la respubliko de Weimar ne eblis pro la senarmiĝo
de Germanio antaŭvidita de la Versajla packontrakto. La malkonkordo
estis reguligita per diplomatiaj rimedoj.
La situacio reboniĝas
En 1922 en la itala Rapallo Germanio kaj Soveta Ruslando starigis
diplomatiajn rilatojn, kaj Orienta Prusio ekhavis en la oriento gravan
komercan partneron. Samjare estis lanĉita avia linio Moskvo-Kenigsbergo.
Inter la pasaĝeroj de la unua aviadilo, alteriĝinta la
10an de majo 1922 en la Kenigsberga flughaveno Dewau, estis la rusa
poeto Sergej Jesenin kaj lia usona edzino Isadora Duncan. Ruslando
ekpartoprenis per ekspozicio de eksportaj varoj en la Germana orienta
foiro, kiu ekde 1920 disvolviĝis en Kenigsbergo. En aprilo 1923
en Kenigsbergo ekfunkciis konsulejo de Soveta Ruslando.
La 1an de aprilo 1924 en Kenigsbergo estis fondita akcia societo
“Orient- prusia radio”. La radiostacio estis konstruita dum unu
monato apud la pordego Sackheimer. La provelsendoj estis faritaj la 1an de
majo, kaj ili estis ricevataj en la urba teatro. Ekde la 14a de junio
komenciĝis regulaj elsendoj, komence nur du fojojn tage en la formo de
klasikmuzikaj koncertoj, fine de la jaro la programoj plilongiĝis kaj
alternis ilin informaj sciigoj.
Baldaŭ la programoj intensiĝis, inter ili estis ankaŭ
“Kurso de Esperanto” — instruprogramo, kiun gvidis
la loka esperantisto Gustav Schattat. La Esperanto-programoj okazis
dufoje en semajno, krom la lecionoj estis ankaŭ paroladoj kun
kontribuoj de Konrad Nitz. Radia Esperanto-parolistino estis ankaŭ
Agnes Wermke. Dum la UK en Dancigo (1927) la radio-stacioj de Dancigo
kaj Kenigsbergo aŭdigis salutparoladojn de diversnaciaj kongresanoj
nacilingve kaj en Esperanto.
En januaro 1927 la Regna registaro akceptis specialan programon de
helpo al malgrandaj kaj mezaj entreprenoj de la Orienta Prusio. Al
ili estis disponigitaj kreditoj, ankaŭ al forstprilabora kaj
farunprodukta industrioj.
Pro la perdo de Dancigo kaj Memel reaktiviĝis la Kenigsberga
haveno. La ŝtato surprenis zorgojn pri ĝia vastigo kaj modernigo.
Estis konstruitaj grendeponejoj — la plej grandaj en Eŭropo,
aperis novaj gruoj, fridujoj. Pligrandiĝis la havena ŝiparo.
Al la havena sistemo aldoniĝis novaj fervojaj linioj.
La dek-oka paĝo
Demografie kaj okupe
En la Orienta Prusio antaŭ la Dua Mondmilito estis ĉ. 2,5 milionoj da loĝantoj. La provinco estis malpli dense loĝata ol la tuta Germanio: ĉi tie en 1939 estis 67,3 homoj por 1 km² (en Germanio mem: 131 homoj por 1 km²). En la kamparo vivis ĉ. 70%, kaj nur 30% en la urboj. La plej grandaj urboj estis Kenigsbergo (372 mil loĝantoj), Elbing (86 mil), Tilsit (58 mil), Allenstein (50 mil), Insterburg (49 mil).
Pli ol duono (55%) da laborantoj estis okupataj en agrikulturo kaj forstumado, kaj nur 21% en la industrio kaj metiado (En Germanio la industrio laborigis 41%, agrikulturo kaj forstumado 29%). Komerco kaj transporto laborokupis 13% de la orientprusia loĝantaro.
Duonmiliono da laboruloj estis dungitoj, el ili nur 15 mil en grandaj industriaj entreprenoj. Etentreprenistoj kaj komercistoj nombris ĉ. 90 mil.
Nacie kaj religie
La loĝantoj de la Orienta Prusio estis grandparte germandevenaj. Tamen konserviĝis pola kaj litova loĝantaro. Precizaj nombroj mankas, ĉar la popolnombradoj havis nur demandojn pri la gepatra lingvo kaj religio. La Pollandaj fontoj indikas, ke la pola loĝantaro nombris 300-350 milojn (ĉ. 12-15% de la tuto), plejparte en la okcidentaj distriktoj Marienwerder, Marienburg, Stuhm, Rosenberg kaj Elbing, sed ankaŭ en la sudo (distrikto Allenstein) kaj en la nordo (distrikto Ermland, Varmio). En la malsupra fluo de Nemano (distriktoj de Tilsit, Ragnit, Niderunga kaj Heidekrug) loĝis litovoj, ĉefe malriĉaj kamparanoj, fiŝkaptistoj kaj metiistoj. La nombro da judoj malpliiĝis de 9 mil en 1933 al 3 mil en 1939, la plimulto fuĝis de la nazia potenco.
Al la protestantismo apartenis 84%, al la romkatolikismo 16%. Preskaŭ ĉiuj poloj kaj plimultaj litovoj estis romkatolikaj.
La monda krizo
La monda ekonomia krizo, komenciĝinta en 1929, damaĝis la orientan provincon. Multaj industriaj entreprenoj de la enklavo ekzistis danke al la ŝtataj mendoj. Sed en la nova situacio la registaro draste reduktis la mendojn. Nur en Kenigsbergo dum la krizo bankrotis 513 firmaoj. Bankrotis la plej granda varfo Schichau. La vagonfabriko Stein sukcesis elvivi forkaptinte la ŝtatan mendon de la fabriko el Kolonjo. La agrikultura sektoro ne estis konkurenckapabla kaj ekzistis ĉefe danke al la helpo de la Regna registaro, sufiĉa por pagi ŝuldojn.
La malfavora ekonomia situacio kontribuis al la populariĝo de la nazioj, kiuj vidis la ĉefan kaŭzon de la krizo en la kondiĉoj de la Versajla traktato. La 25an de majo 1929 en Kenigsbergo por la unua fojo faris siajn publikajn paroladojn la partigvidantoj Hitler kaj Hess, akirintaj favoron ĉe plej diversaj tavoloj – komercistoj, studentoj, oficistoj, armeanoj. Kontribuis al tio ankaŭ la situo de la provinco, kies loĝantaro strebis al reunuiĝo kun la cetera Germanio. Eventuala minaco flanke de Pollando kaj Litovio kaj situacio de la germanoj tie kreis la senton de sendefendeco, kiun povus venki nur pli forta ŝtatpotenco.
Nazioj ekregas…

Hitlero en Kenigsbergo (1938)
En januaro 1933 nazioj akiris la potencon en Germanio. Ekformiĝis diktaturo. La rajtoj, kiujn laŭ la Vejmara konstitucio ricevis la germanaj ŝtatoj, malpligrandiĝis kaj poste estis likviditaj. La potenco de la lokaj registaroj transiris al la regnaj komisaroj.
En 1933 la prezidanto de Orienta Prusio iĝis Erich Koch. Koch fondis konzernon, kiu englutis, interalie, multnombrajn teksajn kaj lignoprilaborajn entreprenojn en la Orienta Prusio. Li celis ne nur industriigon de la regiono, sed ankaŭ sociigon de la orientprusia produktado. Tiel, el la profito de la konzerno estis financataj edukaj projektoj, kaj loĝkonstruado (domaro en Elbing, modelaj vilaĝoj k. a.). La tradicia, 28 Orientgermana Foiro okazis la 11-14an de marto 1940. Ĝin salutis telegrame Hitlero, dezirante al la foiro, kies celo estas vastigi la varinterŝanĝadon kun la orientaj regionoj, grandajn sukcesojn en la kuranta jaro.
Novaj teritorioj
En 1939 Germanio aneksis la Klajpedan distrikton (Memelland) kaj aligis ĝin al Orienta Prusio. La distrikto prezentis 140-kilometran strion kun la larĝo 20 km. En ĝi estis 145 mil loĝantoj, inkluzive de 40 mil en Memel (nun Klaipėda en Litovio). La loĝantaron tie konsistigis germanoj kaj prusiaj litovoj (lietuvininkai), ankaŭ memellandanoj (Germane: memellander). La loĝantoj rajtis elekti germanian aŭ litovian civitanecon. Personoj venintaj al la distrikto dum 1923–1939 devis formigri.
Rezulte de la Pollanda kampanjo en 1939 Germanio aneksis la liberan urbon Danzig (Gdańsk) kaj kelkajn Pollandajn teritoriojn. Tio kaŭzis novan administran dividon de la Orienta Prusio.
Intertempe, Kenigsbergo – la plej granda kaj grava komerca kaj industria centro de la Orienta Prusio – iĝis grava fervoja nodo kaj mararmea centro. Grandaj marŝipoj venis per la kanalo en la urban havenon. Ĉi tie lokiĝis gardoŝipoj, submarinoj kaj kontraŭminaj ŝipoj. En la urbo situis ankaŭ flugarmea bazejo. 62-kilometra ŝoseo estis liganta Kenigsbergon kun la fortikaĵo Pillau. Pillau estis bone ekipita marhaveno kun bordodefendaĵoj kaj mararmea bazejo. Laŭ la Kurŝa terlango, de Cranz ĝis Memel kondukis bona ŝoseo. Sur la terlango estis konstruitaj bone maskitaj fuortoj. Al civiluloj estis malpermesate uzi la vojon Cranz-Memel. Malnovaj kasteloj kaj biendomoj ĉirkaŭ Kenigsbergo ekuziĝis kiel armeaj objektoj kaj deponejoj.
La dek-naŭa paĝo
Kenigsbergo post la bombado (1944)
La septembra kampanjo
Ni haltis ĉe la eventoj de 1939. La Pollanda kampanjo, konata kiel la operaco Weiss (en Pollando: Septembra kampanjo), de la nazia Germanio komenciĝis la 1an de septembro 1939 en la libera urbo Dancigo per batalo ĉe la duoninsulo Westerplatte, kie lokiĝis Pollanda armea transita deponejo. Samtempe la naziaj trupoj invadis Dancigon; tie la Pollanda poŝtejo rezistis dum 14 horoj. Ĉi tiun heroan defendadon fare de polaj poŝtistoj kaj nemultaj popolarmeanoj priskribis en Lada tamburo Günter Grass, kies kaŝuba onklo estis inter la mortpafitaj poŝtej-defendantoj.
Rezulte Germanio aneksis Dancigon kaj parton de Pollando. Tio ŝanĝis la limojn de la provinco Orienta Prusio al kiu estis enkorpigita la distrikto Zichenau (Ciechanów), formita sur la konkerita Pollanda teritorio. Okcidenta Prusio, Pomerio kaj Dancigo formis la novan provincon Dancigo-Okcidentprusio.
La milito pluen ruliĝis
La Dua Mondmilito baldaŭ forlasis la limojn de Orienta Prusio, sed en la provinco sentiĝis la spirito de la milito: komandejoj, hospitaloj, servaj kaj provizaj taĉmentoj… Ĉi tie baziĝis la armea grupo Nordo, partopreninta en la operaco Weiss, kaj – kune kun la armeaj grupoj Centro kaj Sudo – en la operaco Barbarossa kontraŭ Sovetunio. Nordo post la konkero de la Balta regiono ekde septembro 1941 kun la Finnlandaj trupoj partoprenis la sieĝon de Leningrado.
Pro la proksimeco de la Orienta fronto, Orienta Prusio estis loko taŭga por militkaptitoj. Ĉi tie estis aranĝitaj ĉ. 20 koncentrejoj. Ekzemple, en Stalag-I-A – Stablack (nun Furmanovo en Kaliningrada regiono) unue troviĝis nur la polaj militkaptitoj. Poste ĉi tien estis venigitaj francoj kaj belgoj. Sovetuniaj militkaptitoj aperis en julio 1941, ili baldaŭ iĝis la nacia plimulto. Averaĝe en la koncentrejo estis ĉ. 60 mil homoj. La sovetuniaj kaptitoj lokiĝis en aparta zono, kien ne rajtis veni medicinistoj, ili amasmortadis pro malsato, malsanoj kaj labortraŭmoj.
Pro la mobilizado de germanoj necesis kompensi nesufiĉon de laborfortoj per militkaptitoj kaj alilandaj laboristoj. La nocio “orienta laboristo” (ostarbeiter) en majo 1942 estis oficialigita por la negermanaj laboristoj, venigitaj el la okupitaj teritorioj. Por ili estis konstruitaj barakaroj kun pli bonaj kondiĉoj ol tiuj por la militkaptitoj. En septembro 1944 en Orienta Prusio estis 237.229 alilandaj laboristoj, el kiuj 52.906 orientaj laboristoj. La ŝipkonstruejo Schichau iĝis la plej granda entrepreno en Kenigsbergo kun 19 mil laboristoj, el kiuj ĉirkaŭ duono estis alilandanoj.
La Lupa Kuŝejo
En Orienta Prusio situis la ĉefrestadejo de Hitlero Wolfsschanze (Lupa kuŝejo) en la arbaro Görlitz je 8 km de Rastenburg (nun Kętrzyn en Pollando). Ĝi estis vera urbo kun areo 2,5 km², plus 8 km² da arbaroj kun ĉ. cento da bunkroj, fortikigitaj konstruaĵoj, du aerodromoj, elektrocentralo, komunikada centro, mallarĝtraka fervojo… La tuta teritorio estis ĉirkaŭita per 10-kilometra minkampa strio larĝa je 50-150 metroj. (Dum la malminado, kiu daŭris ĝis 1956, estis trovitaj 54 miloj da minoj.)
Wolfsschanze: Hitlero akceptas la SS-estron Heinrich Himmler
(malantaŭ Hitlero staras lia sekretario Martin Bormann).
Unuafoje Hitlero kun la tuta supera estraro kaj la stabo venis al Wolfsschanze la 23an de junio 1941, la sekvan tagon post la atako kontraŭ USSR. De ĉi tie Hitlero gvidis siajn armeojn, pasiginte ĉi tie entute 800 tagojn, nur de tempo al tempo forveturante al Berlino kaj aliaj rezidejoj. Ĉi tie la 20an de julio 1944 estis entreprenita atenco kontraŭ Hitlero. La 25an de januaro 1945 Wolfsschanze estis eksplodigita kaj forlasita 48 horojn antaŭ la alveno de la Sovetia armeo.
Kiam la ĉielo falis sur la teron
En aŭgusto 1944 Kenigsbergo estis preskaŭ komplete neniigita per la bombado de la brita aerarmeo. La germana filozofo Volker Gerhardt atentigas, ke la mondkonatan tragedion de Dresdeno antaŭis ne malpli terura detruo de Kenigsbergo, kiu iĝis la unua granda germana urbo en kiu estis elprovita science ellaborita detrua tekniko.
La mezepoka Kenigsbergo, kiu neniam estis grave damaĝita de militoj dum siaj 700 jaroj da ekzisto, malaperis dum du noktaj aeratakoj, la 26-27an kaj la 29-30an de aŭgusto 1944.
Kiel raportis la sekvan tagon post la unua atako Manchester Guardian la bombaviadiloj faris 2000-mejlan flugon por efektivigi la atakon kontraŭ la ĉefurbon de Orienta Prusio, la plej grava haveno por provizado de germanoj, kiuj je 100 mejloj oriente batalas kontraŭ la Ruĝa Armeo. Bombaviadiloj pasigis en aero dek horojn, ŝarĝitaj per novaj bruligaj bomboj. La bombado limiĝis per 9,5 minutoj. La fajro estis videbla je 250 mejloj de la urbo. La unua atako trafis la orientan parton de Kenigsbergo.
Tri tagojn poste 189 Lancaster-oj ĵetis 480 tunojn da bomboj al la urbocentro, kiu malhavis industriajn objektojn. Laŭ la pritaksoj rezulte de la britaj bombadoj estis neniigitaj nur 20% da industriaj objektoj, sed 41% da ĉiuj konstruaĵoj. Plej suferis la historia urbocentro: ruiniĝis la reĝa kastelo, la mezepoka katedralo, la malnova kaj nova konstruaĵoj de la universitato Albertina kaj kirkoj. Pereis ĉ. 5 mil loĝantoj, 200 mil kenigsberganoj iĝis senhejmaj.
La germana-juda violonisto Michael Wieck, kiu kiel 16-jarulo travivis la bombadon, en sia libro Sunsubiro de Kenigsbergo skribis: “Estis infero… La tuta centro ekflamis preskaŭ samtempe”. Pri la bombadoj ankaŭ rakontis deviga laboristo Jurij Ĥorĵempa venigita el Gomelj:
La dua bombado estis vera infero, kiu, ŝajnis, neniam finiĝos. La britoj unuafoje uzis ŝargaĵon kun napalmo. Fajrobrigadanoj penis estingi ĉi tiun maron da fajro, sed nenio helpis. Ĝis nun antaŭ miaj okuloj duonvestitaj homoj sin ĵetas diversloken inter flamoj, dum el la ĉielo kun hurlo falas pliaj kaj pliaj bomboj…
Fine de aŭgusto ĉi-jara en Kaliningrado oni omaĝis la 70an datrevenon de la bombado. En la rekonstruita katedralo okazis koncerto Rekviemo kaj prezento de la libro de Volker Gerhardt La leĝoj de milito aŭ militaj krimoj? La vero pri la detruado de Kenigsbergo. En la Germana-rusa domo okazis diskuto kaj renkontiĝo kun la travivintoj.
La dudeka paĝo
La somera ofensivo
Komencinte la someran ofensivon de 1944 la trupoj de la 3a Belarusa fronto (grupo da armeoj en USSR) gvidata de generalo Ivan Ĉernjaĥovskij la 13an de julio liberigis Vilnon de la naziaj okupintoj. Post kelktaga regrupiĝo la ofensivo rekomenciĝis, kaj la 1an de aŭgusto la germaniaj trupoj estis forpelitaj el Kaŭno. Post konkero de kelkaj apudlimaj loĝlokoj la ofensivo estis haltigita en la okcidento de Litovio. En tiu periodo la komandantaro de la 3a Belarusa fronto pretigis decidan operacon, dum la germana armeo perfektigis sian defendon.
Pli sude, en la norda Belarusio la 26an de julio estis liberigita Grodno kaj sekvatage ankaŭ Belostoko. La Ruĝa Armeo transiris Nemanon kaj daŭrigis okcidenten ĝis la antaŭmilita ŝtatlimo, forlasita en junio 1941.
Sur la teritorio de la Orienta Prusio estis rapide modernigataj malnovaj fortikaĵoj kaj kreata kampa defendosistemo. Pri defendado estis taskigita la armea grupo Centro komandata de generalo Georg-Hans Reinhardt, poste transformita je la grupo Nordo (generalo Lothar Rendulic).
Orient-Prusia operaco

Generalo Ĉernjaĥovskij
La Orient-Prusia operaco estis unu el la plej gravaj operacoj en 1945, ĝia celo estis malhelpi flankajn atakojn de la germanaj fortoj el la Orienta Prusio al la ĉefa soldataro de la Ruĝa Armeo impetanta al Berlino. La operaco startis la 13an de januaro 1945 laŭ du direktoj. Armeoj de la 2a Belarusa fronto (komandanto: marŝalo Konstantin Rokossovskij) dissekcis la germanan frontlinion kaj venis de Mława tra la norda Pollando kaj la sudo de la Orienta Prusio ĝis la Balta Maro apud Elbing – fine de januaro la norda parto de la germania militistaro estis tute fortranĉita de Germanio, dum ĝin atakis la 3a Belarusa fronto.
[Generalo Ĉernjaĥovskij]
La antaŭeniro de la 3a Belarusa fronto en la Kenigsberga direkto estis malrapida, la batalojn karakterizis persisto kaj krueleco. La germana defendosistemo inkludis 7 defendoliniojn kaj 6 defendodistriktojn. Aldone densa nebulo kutima en la vintra sezono malhelpis la aktivadon de aviado kaj artilerio. La 18an de februaro en batalo ĉe Mehlsack (nun Pieniężno en Pollando) pereis la 38-jara marŝalo Ĉernjaĥovskij; la komandado de la 3a Belarusa fronto estis komisiita al marŝalo Aleksandr Vasilevskij. Precipe forte kontraŭstaris la plej granda armea grupiĝo ĉe Heiligenbeil (nun Mamonovo en Kaliningrada regiono), tiea vintra-printempa operaco ricevis la nomon Heiligenbeil-a kaldrono. Post la frakaso de la germana armearo ĉe Heiligenbeil, la Ruĝa armeo ĉirkaŭis Kenigsbergon. La Balta mararmeo (komandanto: admiralo Vladimir Tribuc) malebligis venon de helpo el la maro kaj evakuadon de la hitleranoj al Germanio.
La sturmo de Kenigsbergo
Kenigsbergon gardis tri defendoringoj, kiuj estis zorge preparitaj. La unua, ekstera ringo (ĉ. 8 km de la urbocentro) konsistis el 15 fuortoj (ĉiu kun 12-15 kanonoj), tranĉeoj, kontraŭtankaj kaptiloj, pikdratoj kaj minkampoj (la bruna ringo en la suba mapo)). La dua ringo laŭis la urbolimojn (la verda ringo). La internan ringon formis naŭ bastionoj, pluraj turoj kaj fortikaĵoj (la blua ringo), kaj la citadelo.
En la germana garnizono estis ĉ. 130 mil armeanoj (inkluzive de 30 mil milicianoj el “Volkssturm”), ĉ. 4 mil kanonoj, 108 tankoj kaj 170 aviadiloj. La 3a Belarusa fronto (kiu enhavis ankaŭ trupojn de la 1a Balta fronto, malfondita post la liberigo de la tri baltaj ŝtatoj) atakis per 137 mil soldatoj (inter kiuj estis mia avo, ukraina soldato Aleksandr Goreckij), ĉ. 5200 kanonoj, 538 tankoj kaj ĉ. 2 mil aviadiloj.
Post kvartaga artileria kanonado kaj aerbombado la 6an de aprilo 1945 komenciĝis la sturmo. Post trarompo de la defendaj ringoj, bataloj daŭris sur la urbostratoj kaj finiĝis la 9an de aprilo per kapitulaco, subskribita de generalo Otto von Lasch, kiu per radio alvokis ĉesigi la rezistadon – pro tio Hitler mortkondamnis lin kaj liajn familianojn. 42 mil germanaj defendantoj pereis dum la sturmo, 90 mil iĝis militkaptitoj.
Militkaptitoj en Kenigsbergo
Okaze de la konkero de Kenigsbergo estis fondita speciala medalo – la sola sovetunia medalo por militpreno de urbo, kiu ne estas ĉefurbo de ŝtato.
Dividi Germanion
La ŝtatestroj de Sovetunio, Usono kaj Britio traktis la postmilitan disdividon de Germanio en la konferencoj, okazintaj en Teherano (decembro 1943) kaj en Jalto (februaro 1945). La definitivajn decidojn akceptis la Potsdama konferenco (ekde la 17a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 1945). Ĝi decidis, interalie, likvidi la agreseman Orientan Prusion. Ĝi estis dividita inter Soveta Unio kaj Pollando.
Sovetunio ricevis unu trionon de la teritorio kun la urbo Kenigsbergo, kiu administre eniris en Ruslandan Sovetan Federacian Socialisman Respublikon (RSFSR) kun la urboj Tilsit (Sovetsk), Gumbinnen (Gusev), Insterburg (Ĉernjaĥovsk) k. a. Pollando ricevis du trionojn kun la urboj Allenstein (Olsztyn), Elbing (Elbląg), Marienburg (Malbork), Heilsberg (Lidzbark Warmiński) k. a. Krome al Pollando estis donita la libera urbo Dancigo, kiun en 1939 Germanio okupis, kaj regiono ĉirkaŭ ĝi. Litovia Soveta Socialisma Respubliko (re)ricevis la regionon Memelland, kiun Germanio aligis al la Orienta Prusio, kun la urboj Memel (Klaipėda), Heydekrug (Šilutė) k. a.
Halina Gorecka
(Daŭrigota)
Notoj
1. Bugo kaj Nemano.
2. Grodno (en Bjelarusio).
3. Kulta nomo de la Supera Idol-pastro ĉe prusoj.
4. Ĉefaj dioj de prusoj.
5. Balta Maro kaj Kaliningrada (Vistula) golfo.
6. Primorsk, Marŝalskoje, Russkoje, Melnikovo (en Kaliningrada regiono).
7. Æstii — loĝantoj en oriento (ĝerm.).
8. Tverj, kiu dum pluraj jardekoj havis la nomon
Kalinin jam rericevis, malkiel Kaliningrado, sian malnovan nomon.
9. Vytautas estis trifoje baptita: dufoje kiel romkatoliko, unufoje kiel ortodokso. Ni nomas lin ĉi tie Vitoldo, kvankam pli korekta estus Aleksandro, laŭ la lasta bapto.
10. Margrafo (= markgrafo). Titolo de princoj de la Rom-germana Imperio; estro de markio, t.e. regiono ĉe limo de imperio.
© Halina Gorecka, 2005-2015.
La teksto aperas felietone en La Ondo de Esperanto.
Diversaj artikoloj | Hejmo
|