Mapo de KatalunioKatalunio 2005

Eseo de Hèctor Alòs i Font

Prezenti Katalunion starigas strangan problemon: ne klaras, kio ĝi estas, nek kiu estas kataluno.

Strikta Katalunio, aŭ Sud-Katalunio, kunigas kvar provincojn en la nord-oriento de Hispanio. Tamen, ekzistas Nord-Katalunio, en la departemento de la Orientaj Pireneoj, en Francio, kie la granda plimulto de la aŭtoktona loĝantaro konsideras sin katalunoj. Same okazas en la sendependa ŝtato Andoro. Malpli granda memtakso kiel katalunoj ekzistas en la t.n. Okcidenta Strio, limregiono apartenanta al Aragono, kie la vaste majoritata lingvo estas la kataluna. Tiuj kvar regionoj formus la tutan Katalunion. Tamen la plenan katalunan nacion konsistigus ankaŭ Balearoj kaj Valencilando, kvankam la sento pri kataluneco troveblas ĉefe nur en la tieaj inteligencioj (kaj ĉefe en Valencilando, nur en parto de ĝi): tial oni parolas pri Katalunaj Landoj — Katalunio, Valencilando kaj Balearoj — en kiu oni substrekas la apartecon de ĉiu konstitua parto, ene de fundamenta kultura kaj lingva unueco.

Se la limoj de Katalunio ne estas klare fiksitaj, ankaŭ la koncepto pri kiu estas kataluno, estas ŝanĝiĝanta. Antaŭ trideko da jaroj, katalunoj estis popolo rezolute lingvocentra: la lingvo difinis la etnan apartenon. Plej trafa ekzemplo pri tiu fakto estas anekdoto okazinta al la majorka kantisto Guillem d'Efak, gvine-devena, kiam li eniris trinkejon: la estro, laŭ lia aspekto, demandis kion li deziris en la hispana lingua franca, kaj, aŭdinte la respondon en la kataluna, li eksklamis: “Pardonu! Mi pensis, ke vi estis nigrulo!”.

Tamen, la lingva paradigmo sinkas. Unuflanke, staras la “nord-kataluna escepto”, kie multaj homoj taksas sin katalunaj, konservas tipajn tradiciojn, sed ofte ne la lingvon. Aliflanke, ankaŭ centmiloj da hispanlingvanoj, naskitaj en Katalunio de andaluzaj enmigrintoj de la 1960aj jaroj, konsideras sin katalunaj, kaj oni tiel agnoskas ilin. Ekde la restarigo de la demokratio, fine de la 1970aj jaroj, estiĝis unuvoĉa politika interkonsento konsideri katalunaj ĉiujn katalunianojn. Fakte, kiel ĝenerala regulo, kataluna estas ĉiu, kiu konsideras sin tia. Aliflanke, la plimulto akceptas, ke ekzistas gradoj de aparteno al diversaj kolektivoj, ankaŭ al nacioj: katalunoj sentas sin eŭropanoj, mediteraneanoj kaj, ofte ŝerce, ankaŭ afrikanoj. Ili plej ofte konsideras sin ankaŭ francoj aŭ hispanoj kaj, laŭ sociologiaj esploroj, varias la grado de aparteno al ĉiu nacio.

Tabelo 1: Areo kaj loĝantaro
(Fontoj: diversaj, aŭtora prilaboro)

La katalunparolantoj estas la homoj kapablaj paroli la katalunan; nek la denaskaj aŭ ĉefaj uzantoj (ekz. en Sud-Katalunio, 50,1% de la loĝantaro asertas, ke ĝi estas ĝia ĉefe uzata lingvo).

 
  Areo (km2
  Loĝantoj (2002) 
  Katalunparolantoj 
Andoro
468 
66.000 
91% 
Sud-Katalunio
32.114 
6.361.000 
75% 
Nord-Katalunio
4.183 
393.000 
32% 
Okcidenta Strio
4.449 
50.000 
90% 
Valencilando
23.255 
4.163.000 
48% 
Baleara Insularo
4.992 
842.000 
63% 
Totalo
69.461 
11.875.000 
63% 

Tabelo 2: Etna sento en Sud-Katalunio (Fonto: Consell de l' Audiovisual de Catalunya, 2004)

    Nur katalunaj                          26,4%
    Pli katalunaj ol hispanaj           16,1%
    Same katalunaj kiel hispanaj    37,5%
    Pli hispanaj ol katalunaj             5,4%
    Nur hispanaj                             8,4%
    Aliaj / Ne scias / Ne respondas 6,3%

Ĉar la ideo pri aparteneco al komunumo tre dependas de la akceptemo de la grupo, kaj en tio grave rolas la ideo pri Hispanio (aŭ Francio): ekzistos malemo akceptiĝi kiel hispano (aŭ franco) dum katalunojn oni rigardas kiel strangajn hispanojn (aŭ francojn) — unualoke de hispanoj (resp. francoj) mem — kaj plu ekzistas la pretendo asimili ilin, nuntempe vualita sub masko de harmoniigado, eŭropigo kaj moderneco.

Historio

Katalunio, en si mem, estas tute normala afero en la mondo: nacio sen ŝtato iam dissplitita inter rivalaj najbaroj. Ĝis la 15a jc. ĝi estis la ĉefa partnero en la Aragona Reĝlando, fakte katalun-aragona konfederacio. Dum tiu tempo disfloris la kataluna literaturo, kaj la kataluna, same kiel la aragona kaj la latina, estis lingvoj de la reĝa kancelario. Dum la 16a kaj 17a jarcentoj, ĝi funkciis rimarkinde memstare kiel plia regno de la reĝaj posedaĵoj de la ibera branĉo de la habsburga familio. Nur ekde la 18a jc, post malvenko en la Kron-hereda Milito, estis enkondukita perforta hispanigo (resp. francigo, en la nord-pirenea parto, de 50 jaroj antaŭe). Komence de la 19a jc komenciĝis literatura kaj socia revalorigo de la lingvo, analoge al multaj nacioj en Eŭropo. La industriigo, komenciĝanta tiutempe en Sud-Katalunio, kaŭzis fortan ekonomian diversecon, eĉ iel antagonismon, kun la agra, grandbienista, Hispanio. Tio kaŭzis la estiĝon de du movadoj, esencaj por la posta disvolvo kaj plidiferencigo de la lando: la katalunisma kaj la laborisma (eĉ plu nun, la politika panoramo en Sud-Katalunio draste malsimilas al la hispana).

Hispanio ne dissplitiĝis fine de la unua mondmilito, sed ankaŭ la centro ne montriĝis sufiĉe forta por asimili la periferion, malgraŭ ĉiaj klopodoj. Tio kreis la ŝajnan unikecon de Katalunio en Eŭropo: celkonscian malplimulton bataleman por siaj rajtoj kaj riĉan, laŭ regionaj parametroj. Ne okazis asimilado, malkiel en la plimulto de minoritataj nacioj en okcidenta Eŭropo laŭlonge de la 20a jc — escepte en Nord-Katalunio kaj, dum faŝismo, en Valencilando. La faŝisma periodo (1939–1977), trudita post trijara interna milito, estis la nigra pinto de prema muelado, kiam plimulto de la kataluna intelektularo devis ekziliĝi, estis enkarcerigita aŭ pafmortigita, la lingvo — feroce persekutata kaj eĉ la plej populara popoldanco — malpermesata.

Industriigo kaŭzis la alvenon de gastlaboristoj en diversaj ondoj dum la 20a jc, el kiu plej elstaras la periodo 1955–1975, kiam pli ol miliono da personoj alvenis kaj esence ŝanĝis la demografion: pli ol 75% de la loĝantaro almenaŭ parte devenas de la enmigrintoj dum la 20a jarcento. La nov-katalunoj ĉefe ekloĝis en kompaktaj kvartaloj en la periferio de Barcelono, kaj pro la tiama persekuto de la lingvo, ne fariĝis lingve kompetentaj en ĝi. Tamen plu la kataluna gardis tre konsiderindan socian prestiĝon, tiel ke ofte enmigrintoj nomis siajn gefilojn per katalunaj nomoj (en hispana traduko pro malpermeso de la lingvo), kaj favoris ilian lernadon de la kataluna — apenaŭ kredebla sinteno en la tiamaj cirkonstancoj. La nuna alfluo de eksterŝtataj enmigrintoj iel reproduktas tiun procezon.

Tabelo 3: Evoluo de la sud-katalunia loĝantaro
(Fonto: Institut d' Estadística de Catalunya)
 
 
 Loĝantaro 
 Indekso (1900 = 100%) 
 1900 
1966
100
 1940 
2891
147
 1981 
5956
303
 1991 
6059
308
 2000 
6262
319
 2001 
6361
324
 2002 
6506
331
 2003 
6704
341

La lingvobildo de la lando ne estus plena sen mencio de Arano. Tiu eta montara valo, kun 6000 loĝantoj, akiris specialan statuson, laŭ kiu la okcitana estas la ĉefa oficiala lingvo, kaj la pera lingvo de instruado. Novaj lingvaj komunumoj ankoraŭ ne akiris rajtojn, kvankam oni kalkulas 60 000 tamaziĥtojn kaj entute 300 parolatajn lingvojn. Ciganoj delonge perdis sian lingvon, kvankam kelkaj klopodas reakiri ĝin. La loke enradikiĝinta komunumo, malnomada kaj katalunlingva, tre harmonie kunvivas kun siaj gaĝaj najbaroj. Judoj konsistigas malgrandan komunumon reenloĝintan en la landon ekde la 19a jc, post sia forpelo fine de la 15a jc. Aparta kazo estas la majorka jud-devena komunumo, perforte kristanigita tiutempe sed konservinta apartajn kutimojn, kaj kiu suferadis diskriminacion dum jarcentoj — feliĉe praktike malaperinta en la lastaj jardekoj.

Arto kaj literaturo

Arkitekturo ĝuindas en preskaŭ ĉiuj vilaĝoj, kiuj ofte konservas mezepokan kernon. Megalitaj restaĵoj abundas, same kiel romiaj kaj kelkloke ankaŭ grekaj kaj kartagaj. Ĉarmas la etaj romanikaj kirkoj, ĉefe en Pireneoj, sed urboj plenas ĉefe de gotikaj konstruaĵoj. La kataluna gotiko, ligita al la okcitana, iom surprizas, kontraste al la franca (influinta la kastilian), pro siaj sobreco kaj horizontalemo. Ravas tiamaj ŝtonaj kortoj kun oranĝarboj, fontano kaj ŝtuparo. La nacia artmuzeo eksponas unu el la plej riĉaj kolektoj de romanika kaj gotika pentroarto. Baroko aparte elstaras en Valencilando, kie indas konatiĝi ankaŭ kun la ceramika tradicio. Eksterordinara pinto estis atingita dum la secesia periodo, en la ŝanĝo de la 19a al la 20a jarcento, en kiu la famega figuro de Antoni Gaudí, bedaŭrinde eklipsas valorajn samskolanojn. Pentroarto denove internacie elstaris dum la frua 20a jarcento per avangarduloj kiel Picasso, Dalí kaj Miró.

Ankaŭ literaturo paŭsas la tajdojn de la landa historio. Surprizas, ke, de la kapo de la majorkano Ramon Llull, la kataluna prozo naskiĝis, kiel Ateno, jam plene armita en la komenco de la 13a jc. Poezio plu estis verkita en la okcitana ĝis la 15a jc, la Ora Periodo de la kataluna literaturo. La ĉefa poeto, Ausiàs Marc, valenciano kiel la plimulto de la tiamaj verkistoj, estas grandparte tradukita al esperanto de Abel Montagut.

Post t.n. dekadenco, unue poezio kaj poste teatro reaktiviĝis en la 19a jc. La granda nomo tiutempa estas Jacint Verdaguer, tradukita i.a. de Grabowski. Fine de la jarcento ekaperis notindaj romanoj. En la 20a jc. elstaras la klasikisma antaŭmilita skolo, de Josep Carner ĝis Carles Riba kaj ankaŭ avangardaj verkistoj kiel Joan Salvat-Papasseit, J. V. Foix kaj Salvador Dalí. La senfine malfacila postmilita restarto komenciĝis per interesa sociala poezio, el kiu plej elstaras la ankaŭ esperantigita Salvador Espriu. Iom post iom prozo plimultiĝis, ĝis la abundo kaj vario nuntempaj. La plej internacie disfamiĝinta nuntempa beletra aŭtoro, tradukita ankaŭ al esperanto, estas la akra novelisto Quim Monzó.

Politika debato


Strataj manifestacioj por paco kaj lingvaj aferoj arigas amasojn

Katalunio ĝuas sian trian periodon de aŭtonomeco de post la komenco de la 18a jc. La unua (1914–1923) finiĝis per armea puĉo, same kiel la dua (1931–1934, 1936–1939). Post amasa manifestacio (1 miliono), la kataluna registaro (“Generalitat”) estis la sola institucio de la Hispana Respubliko restarigita post la faŝismo (1977).

Nuntempe, katalunoj larĝe memstare decidas pri klerigado, sano, turismo, kulturo, infrastrukturoj k.a. Tamen multaj aspektoj montriĝis plibonigendaj, ĉefe post agresa politiko de la hispanaj dekstraj registaroj (1986–2004).

Tial 2005 estos grava politika jaro, ĉar dum ĝi estos aprobita de la parlamento de Katalunio nova Statuto de Aŭtonomio: ekzistas interkonsento de kvar el la kvin parlamentaj partioj (88% de la voĉdonintoj) por signife altigi la gradon de memstareco, i.a. probable atribuante al si la rajton je memdispono. Ĉar pluraj ŝanĝoj postulos amendojn de la hispania Konstitucio, ne estas klare kiel multe de la Statuto aprobota en la katalunia parlamento estos poste akceptita de la hispania, kaj la streĉiteco levota en tiu debato de la dekstra, naciisma, opozicio.

En Balearoj kaj en Valencilando la konservativaj regantoj ne puŝas antaŭen aŭtonomecon kaj, en Valencilando, rekte subfosas la plilarĝigon de la instruado en la kataluna en la lernejoj. Kontraŭe, en Nord-Katalunio oni konsideras, ke pli forta ekonomia integriĝo kun la sudo prosperigos la regionon, kaj la lingvotakso konsiderinde kreskas, malgraŭ grandaj malhelpoj el Parizo (i.a. per nesufiĉa provizado de instruistoj de la kataluna en la lernejoj).

Malkiel en Hispanio, la politika vivo en Katalunio estas tre lojala: plimulto de la unua postfaŝisma generacio de politikistoj longe kunlaboris inter si dum la rezista movado. Aliflanke, temas pri malgranda lando kun forte egalisma tradicio: ne estas surprizo renkonti ministron en vico por aĉeti kolbason, aŭ promenigante la nepinon sur la strato.

Samtempe, grave rolas en la sociala vivo la neregistaraj organizoj, parte kiel heredaĵo de la kontraŭfaŝisma batalo, parte kiel memorganizado de la civitanoj por krei servojn, kiujn malforta, misfunkcianta aŭ malhelpema ŝtata strukturo ne flegis. Tial ekologiismo, vegetaranismo, domokupado k.a. malpli fortas ol en centra Eŭropo, sed estas rimarkinde pli disvolvitaj ol en Hispanio. Pacmovado aparte fortas, ekz. la civila rifuzado en la 80aj jaroj, riske de enkarcerigo, rolis esence por la nuligo de militservado, kaj la manifestacio en Barcelono kontraŭ la Iraka milito, en februaro 2003, estis, laŭdire, la plej granda en la mondo (1,5 milionoj).

Laborzorgoj

Senlaboreco kaj malstabilaj dungokontraktoj, same kiel nube altaj prezoj de loĝejoj, staras kiel la ĉefaj zorgoj de katalunoj. Senlaboreco situis fine de 2003 je 8,9%, sed ĝi estas rimarkinde pli grava inter virinoj (11,8% — ĉe viroj: 6,8%) kaj junuloj (ĝis 19 jaroj: 30,9%; 20–24 jaroj: 17,0%). Ĵus diplomitaj studentoj ofte ne povas labori en sia fako, kaj iliaj salajroj preskaŭ ne kreskis en la lastaj dekkelkaj jaroj. Dume, kostoj de maldungado kvinoniĝis por la entreprenoj. La aĉet-prezoj de novaj loĝejoj okobliĝis inter 1985 kaj 2004, dum salajroj kaj inflacio kreskis kvinoble malpli en la sama periodo (mezuma prezo de loĝejo: okjara familia enspezo). Ambaŭ aferoj evidentigas, ke la vivo malfaciliĝis por junuloj en la lasta jardeko: tio igas ilin multe pli longe resti ĉe la gepatroj.

Aliflanke, dum la 1980aj jaroj entreprenaj koncentriĝoj kaj tutmondigo de la ekonomio, aldone al relative malgranda nivelo de ŝtataj investoj en infrastrukturoj, tre senteble malpezigis Barcelonon, iaman ekonomian ĉefurbon de Hispanio, rilate Madridon. Tamen en la lastaj ĵusaj jaroj ŝajnas aperi sparkoj de pliniveligo, kvankam la decidpovaj distancoj fariĝis grandegaj.

Ĉiuokaze, vivo ne tiel malfacilas kiel aliloke: en 2001 Katalunio iom superis la mezumon de la Malneta Interna Produkto por loĝanto (ponditan laŭ aĉetpovo), kaj en pasintjunia statistiko, Barcelono aperis nur kiel la 64a plej multekosta urbo en la mondo surbaze de averaĝaj kostoj kaj enspezoj. Tamen evidentiĝas okulfrapa tendenco en la lastaj jaroj al plilarĝigo de la diferencoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj.

Kvankam tre potenca en la edukada sektoro, la katolika eklezio perdis grandan socian subtenon. Agnostikuloj kaj ateistoj (25% de la loĝantaro) nombre iom superas t.n. praktikantajn katolikojn (24%). La plimulto de la loĝantaro agnoskas sin “ne praktikanta katoliko” (44%), t.e. frekventas preĝejojn ĉefe por baptoj, geedziĝoj kaj funebraĵoj. Jam kvarono de la preĝejoj en la lando estas nekatolikaj. Kaj eĉ civilaj geedziĝoj en 2003 preskaŭ egaligis la katolikajn (por komparo, en 1986 la katolikaj triobligis la civilajn). Kunvivado sen leĝa geedziĝo senĉese kreskas, kaj jam atingas 2% de la loĝantaro. Samtempe ekzistas vasta simpatio al la plena egalrajtigo de gejoj, baldaŭ aprobota de la hispania parlamento.

Homoj estas kutime tre ligitaj al sia devenloko: oni rakontas, ke iberiaj kadruloj en plurnaciaj konzernoj estas subreprezentitaj parte pro tio, ke por multaj altigo de salajro kaj respondecoj ne sufiĉas por forlasi kontentigan vivon en la hejmlando. Male, la lando fariĝis enviinda loĝloko por centr-eŭropaj pensiuloj: Balearoj kaj marbordaj vilaĝoj en suda Valencilando ricevadas milojn da novaj tiaspecaj konstantaj loĝantoj, ĉefe ekde la lasta jardeko, precipe el Germanio kaj Britio. Iamaniere temas kvazaŭ pri tutjarigo de la turisma sektoro, unu el la plej gravaj de la ekonomio, kaj esenca en Balearoj. Tie la germana funkcias kiel la tria lingvo, kun lokaj gazetoj, radioj, televidkanalo en tiu lingvo, kaj foje eĉ vendejoj nur en ĝi. Kvankam la serva sektoro senĉese grandigas sian pezon en la ekonomio, industrio ankoraŭ retenas sian ŝlosilan gravecon en Katalunio, kvankam la iam ĉefrolinta tekstilo preskaŭ malaperis, parte formigrinta al Maroko, kaj ankaŭ diversaj entreprenoj translokis siajn uzinojn al la novaj EU-ŝtatoj aŭ eĉ en Ĉinion. La havenoj de Barcelono kaj Valencio staras inter la ĉefaj de Mediteraneo: la plilarĝigo de la haveno kaj la flughaveno de Barcelono kaj ĝia translima ligo per kuglotrajno laŭ eŭropa traklarĝo estos ŝlosilaj por la plua ekonomia disvolvo de la lando.

Tabelo 4: Pezo de la sektoroj en la ekonomio (2002). (Fonto: Institut d'Estadística de Catalunya)

Agrokulturo 2%
Industrio 28%
Konstruado 8%
Servoj 62%

Malneta Interna Produkto (2002): 131,321 miliardoj da eŭroj.
Indico de Homa Disvolvo (2002): 0,932. Loko: 16a.

Tradicioj

En bunta kaj miksita socio kiel la katalunia, kliŝoj estas pli malveraj ol kutime, kaj ĝenerale tiuj kliŝoj fontas el komparoj inter averaĝaj sintenoj de nordaj kaj sudaj najbaroj, kiuj mem plibuntiĝis, plimiksiĝis kaj plidiversiĝis. Unu fakto estas evidenta: transirinte la internacian landlimon, sud-katalunoj ŝokiĝas pro la multe malpli vigla surstrata vivo, ĉefe post vesperiĝo. Katalunaj vilaĝoj, kiel cetere en la regiono, havas tradicion de grandaj ĉeffestoj, foje en la jaro, plej ofte dum somero: konatiĝo kun la lando postulas partoprenon en tiaj aranĝoj. En ili okazas ĉiaj subĉielaj programeroj: muzikaj, dancaj, sportaj, manĝaj kaj folkloraj. El la riĉa kaj vigla kataluna folkloro, indas elstarigi la fajrajn petolaĵojn de la “diabloj”, kaj la homturojn, kie oni konstruas ĝis dek-etaĝajn “kastelojn” da homoj, unuj starantaj sur aliaj. La tradicia rondodanco, kun muziko de blovorkestro el parte tipaj muzikiloj, estas ankoraŭ sufiĉe vaste dancata semajnfine en vilaĝplacoj, tamen senteble la partoprenantoj maljuniĝas.

Fajro ĉefrolas en multaj festoj, kiel ĉe la fajrokuroj, kie diabloj foje dancas kun la partoprenantoj kaj foje persekutas ilin

El la naciaj festoj, indas elstarigi du: la fajrojn starigatajn en la tuta Kataluna Landaro la nokton de la 24a de junio, kaj la modernan, sed ekstreme popularan en Sud-Katalunio, Tagon de la Libro kaj la Rozo, la 23an de aprilo. Ĉi tiam, la stratoj pleniĝas de libro- kaj rozo-budoj kaj homoj amase promenas inter ili. Tradicie, viro donacas al la amatino rozon, dum ŝi reciprokas per libro — kvankam nuntempe ofte ambaŭ ricevas po unu libron kaj rozon.

Katalunoj estas, kutime, grandaj ŝatantoj de siaj tradicioj kaj, ofte, iom tro fieraj pri sia landeto, pri kiu ili obstinas paroli kaj skribi al fremduloj.

La Ondo de Esperanto. 2005, №3 (125)


Diversaj artikoloj | Hejmo