Bildo el Courier International (Francio)Putrinta cepo?

de Wolfgang Kirschstein

Dum la lastaj semajnoj preskaŭ ĉiu gazeto kaj intelektulo en Germanio havis ion por diri pri nur unu temo. Ĉu eble ili finfine perdis la paciencon kaj trovis la kuraĝon por nomi la abomenaĵojn en Sudano genocido? Aŭ eble ili aprobis la malfortikan demokration en Irako aŭ en Afganio, preskaŭ dronantaj en sango? Aŭ… Ne, ili opiniadis ion pri faro de iu fama verkisto, kiu faris mispaŝon antaŭ pli ol 60 jaroj. Kio okazis?

Imagu jenon: La familio sidas komforte ĉe la tablo, kaj subite avino anoncas, ke ŝi junaĝe vivtenis sin kiel putino, ĝuste tiu avino kiu ĉiam defendis la moralon kiel la lastan fortikaĵon de la civilizacio kaj verve, vigle kaj insiste vergis ĉiun deflankiĝon de prudenteco.

Tio estas kvazaŭ redukto al absurdo, sed foje troigo rapidigas la komprenon. Günter Grass estis aŭtoritato por tiuj, kiuj bezonas moralan lumturon. Pri tio, kion li diris “el la katedro”, oni ne rajtis dubi en certaj maldekstrulaj rondoj.

Kaj nun ni scias, ke tiu Grass adoleskante prostituis sin per membriĝo en Waffen SS, la elita roto de la nazioj. La novaĵo venis kune kun la anonco pri lia memorlibro Senŝeligante la cepon. Nur nun, post pli ol ses jardekoj, diris Grass, li kapablis fosi en sia memoro, forprenante tavolon post tavolo kun ĝismedola sincereco, kaj finfine malkaŝi al la gapema publiko tiun intiman sekreton.

La plej interna ŝelo de la cepo

Ni sekvu lian vojon. La libro de Grass komenciĝas je la fino de lia infaneco kaj je la erupto de la dua mondmilito. Adoleskanto Grass estis entuziasma nazio, sed evidente li ne tro bone konis la enhavon de la nazia kredo. Almenaŭ li ne konis bone la oficiale aprobitan estetikon, ĉar li jen kaj jen aprezis verkojn el literaturo kaj arto, kiuj kontraŭis la oficialan kulturon. Tiel li iom post iom sentis kvazaŭ ironian distancon inter si mem kaj la nazia diktaturo.

Literaturo jam tiam estis elirejo el la ĉiutaga premo. Grass fantaziis pri mezepokaj kruckavaliroj. Lia unua literatura klopodo estis historia romano pri la kaŝuboj. Ni ne konas tiun provon, ĉar la skribaĵoj el la danciga tempo de Grass ne plu ekzistas. Sed tiu temo ja estis inter oficialaj temoj, ĉar la mezepoko estis unu el la plej preferitaj epokoj de nazia kiĉa literaturo. Fantazii pri la “germana misio en la oriento” eblis sen ajna distanco al la reĝimo. “Ironia distanco” ja estas pritakso de la nuntempa Grass. Kiel knabo Grass estis senpripensema entuziasma knabo. Junuloj estas tiaj. Sed Grass apenaŭ estis konvinkita nazio.

Grass asertas, ke li intencis militservi sur la maro, sed estis kontraŭvole sendita al Waffen SS. Ĝi havis la famon de ĉiam venkanta, elita trupo. Laŭ kelkaj historiistoj, ĉi tiu scenaro estas tre neverŝajna. Ni ne perdiĝu en detaloj; la esenca fakto estas, ke Grass libervole pretis militservi. Li do estis pli ol nur devigita “kontraŭaviadila” helpanto, sed klopodis havi pli aktivan rolon en la nazia hierarkio. Por iu, kiu — kiel Grass — venis el simplaj kondiĉoj, tio ja estis unu el malmultaj manieroj forlasi tiun socian tavolon.

Post la publikigo de la Grassaj rememoroj aperis anonco de aliaj, tute sensensaciaj (tamen tre legindaj) rememoroj de historiisto Joachim C. Fest. La familio de Fest venis el la konservativa kontraŭnazia opozicio. La gepatroj de Fest havis pli firman politikan pozicion ol tiuj de Grass. Alia ekzemplo: la familio de Joseph Ratzinger (la nuna papo Benedikto XVI) venis el la eklezia opozicio. En la familio de Ratzinger oni partoprenis la naziismon nur tiom, kiom nepre necesis, por pretervivi la reĝimon. Fest kaj Ratzinger havis alian edukon ol Grass; ili havis alternativon, kiun Grass ne havis. Grass volis fuĝi el la senperspektiva vivo de sia etburĝa familio kaj utiligis la unuan eblecon — ne eblas malaprobi, ke li agis en tia maniero.

“Ni ne faras tion”

Same kiel multaj aliaj germanoj, ankaŭ Grass ne kapablis demandi sin, ĉu la nazia maniero estis legitima aŭ ne. Grass diras, ke li antaŭ la fino de la milito sciis nenion pri la krimoj de Waffen SS, sed ankaŭ kiam li vidis krimojn, li ne konsciis la kriman karakteron de certaj agoj. En lia trejna taĉmento estis membro de la Atestantoj de Jehovo, kiu persiste rifuzis tuŝi armilon. Li nur respondis: “Ni-ne-faras-tion”. Pro tio la knabo estis unue punita per punlaboroj, foje la tuta grupo estis kolektive punita, kaj poste Grass kaj liaj kamaradoj venĝis sin kontraŭ tiu militrifuzanto. Fine tiu knabo estis sendita al Stutthof, koncentreja kampo proksime de Dancigo. Pro la eltenemo de tiu junulo kreskis en Grass “spireto de dubo”, sed antaŭ ĉio li sentis faciliĝon, ĉar tiu “kontaĝa patogenulo” jam estis for.

Rasismon li rekonis nur dum la reedukado post la milito, kiam li vidis, kiamaniere la usona armeo traktis siajn “nigrojn”. Li do ne kapablis demandi pri la diskriminacio de la kaŝuba parto de sia familio. La bruligon de la sinagogo en Langfuhr, lia propra urboparto de Dancigo, li tute ne mencias.

La konscio pri justeco kaj maljusteco venis efektive nur post la milito. Tiu reedukado evidente bone funkciis, kvankam Grass ne vere lasas nin travivi sian transformiĝon. Reedukite, li ĉiam havis la “politike korektajn” opiniojn (porsocialistaj-kontraŭkapitalistaj, kompreneble) de siaj artistaj rondoj, kaj rapide Grass fariĝis unu el tiuj eminentuloj, kiuj ĉiam pretis kritiki la prisilentadon de naziaj krimoj en la postmilita germana socio.

Sendube, li ne povintus akiri tiun pozicion, se li sojle de sia kariero estus konfesinta sian membrecon en Waffen SS. Sed ni ankaŭ devas demandi, ĉu la pozitiva agado de Grass ne pezas pli ol unu junaĝa mispaŝo. En sia politika agado Grass kaj aliaj intelektuloj de la verkista rondo Grupo 47 ofte agis kiel vokantoj en la dezerto. Ili ĝenis per siaj vokoj la babileman silenton en la fruaj jaroj de FRG. Ke li profunde estis parto de tiu prisilentiga komploto sendube ĝenis la honestecon de Grass. Fari mem ion, kion oni kritikas, ĉe aliaj estas hipokriteco, sekve Grass estas hipokritulo. Ĉu li devintus rakonti al ni tion pli frue? Kiam do?.. Grass sentis, ke li ne estis preta, kaj tio do estas la persona tragedio de Grass. Mi kredas, ke por li estis vera bezono rakonti pri tiu parto de sia vivo. Ĉu ni vere bezonis scii tion pli frue?

“Kaj tiu estis modelo por ni?”

Grass miskalkulis la reagon de la — antaŭ ĉio duarangaj — intelektuloj. Tio estas unu el pli oftaj misperceptoj de la hodiaŭa mondo. Iuj skribantoj, plej ofte el la generacio de Grass mem, uzis la okazon por remalfermi malnovajn kverelojn. Aliaj, plej ofte jam aĝaj verkantoj, uzis la okazon por afiŝi sian indignon; kaj iu — ne indas mencii lian nomon — aplombe konstatis: “Grass inside akiris la Nobelan Premion”. La kampanjo, kiun la “buldogoj” de la nuna pola registaro klopodis iniciati, ankaŭ estas senmezure stulta, ĉar ili bezonas kalumnion por siaj enlandaj politikaj celoj.

Mi ne komprenas, kiel tiu nuna — eble tro malfrua — konfeso povas malfari 50 jarojn da agoj por paco kaj interkompreniĝo inter Pollando kaj Germanio. La vera ŝoko estas, ke en tia maniero reagas personoj, kiuj devus havi pli grandan komprenon pri la mensaj kondiĉoj de Grass, ĉar ili mem spertis diktaturan reĝimon. Espereble temas pri portempa konflikto, kvazaŭ unu el la lastaj bataloj de la dua mondmilito. Junaj intelektuloj en Germanio kaj en Pollando ne tre aktive partoprenis la debaton pri Grass. Ili notas, ke la piedestalo de Grass ne plu staras tiom firme kiel antaŭe, kaj ili ne uzas tion por profiligi sin mem. Kion faris avino antaŭ 60 jaroj ne utilas por solvi nuntempajn problemojn. 


Notoj

1. Mi pruntas tion de Henryk M. Broder (http://www.spiegel.de/kultur/gesellschaft/0,1518,431695,00.html).

2. La libro de Fest Mi ne aperos post nia limdato. Fest mortis 11 sep 2006. Kelkaj fragmentoj aperis anticipe. Fest rememoras interparolon de siaj gepatroj. La patrino proponis al sia maldungita edzo, ke li aliĝu al la partio por ŝajnigi, ke ankaŭ li estas nazio kaj tiamaniere savi la karieron. “Ŝajnigi, ke oni ne opozicias ja estas la armilo de ordinaraj homoj”, — ŝi diris. La patro de Fest respondis: “Ni ne estas ordinaraj homoj, sed en tiu kazo ni estas ordinaraj homoj”. Ĉu ankaŭ la patro de Grass havis tiajn konsiderojn?

3. Tial la akuzo de iuj britaj klaĉgazetoj pri la aneco de Ratzinger en Hitler Jugend montras, ke ili havas nenian komprenon de la germana historio.

4. En la lastaj jaroj ofte li misjuĝis situaciojn. Lia takso de la desegnaĵoj pri Mahometo (vidu pri tio en LOdE, 2006, №4–5) ne trafis ion ajn esencan. Krome li ripetis iom tro senkritike la tezojn de Harold Pinter (vidu pri tio en LOdE, 2006, №1). Bedaŭrinde, mi ne havas lokon por pli detala komento.


Fragmente el “Senŝeligante la cepon”

Guenter Grass -- dekstreSed mi mem povas zorgi pri kulpigo, pritakso kaj finjuĝado. Kiel Hitlera knabo mi ja estis junnazio. Kredanta ĝis la fino. Ne nepre fanatike en la unua vico, sed per reflekse senmova rigardo al la standardo, pri kiu oni diris, ke ĝi estas “pli ol la morto”, mi restis egalpaŝe en la vicoj. Neniu dubo ĝenis la kredon, neniu renversa ago, ekzemple la distribuo de flugfolioj, povis kvitigi min. Per neniu ŝerco pri Göring mi fariĝis suspekta. Male, mi perceptis, ke la patrujo estis minacata, ĉar ĝi estis ĉirkaŭata de malamikoj.

Post kiam la legado de la abomenaj raportoj pri la “Sanga Dimanĉo en Bromberg” teruris min, raportoj, kiuj tuj post la komenco de la milito plenigis la paĝojn en Danciga Antaŭpostenulo kaj faris el ĉiu polo insidan murdiston, ĉiu germana ago ŝajnis esti pravigita kiel venĝo. Eventualan kritikon mi direktis al la lokaj potenculoj de la partio, tiel nomataj orfazanoj, kiuj malkuraĝe evitis servi ĉe la fronto, tedis nin post longaj manifestacioj, per enuigaj alparoloj kaj ĉiam misuzis la sanktan nomon de la Gvidanto, je kiu ni kredis — ne, je kiu ni kredis tiom longe pro nepraktika nedemandemo ĝis kiam ĉio, kiel jam anoncita en la fama kanto, fariĝos rompopeceto.

Tiel mi vidas min en la retrospegulo. Tio ne estas forviŝebla, ne estas skribita sur ardeza tabuleto, ĉe kiu prete pendas spongo. Tio restas. Ankoraŭ, nun tamen kun interspacoj. Ankoraŭ restas la kantoj: “Antaŭen, antaŭen vervas la brilaj fanfaroj, antaŭen, antaŭen, juneco ne konas danĝerojn…”

Por senŝargi la knabon, do min, eĉ ne eblas diri: “Oni delogis nin”. Ne, ni, mi permesis, ke ili delogis nin.

<…>

Do sufiĉe da elturniĝoj. Sed mi rifuzis dum jardekoj agnoski al mi mem tiun vorton, tiun duoblan konsonanton. Kion mi akceptis kun stulta orgojlo junaĝe, tion mi klopodis prisilenti antaŭ mi post la milito pro postkreskinta honto. Sed la pezo restis kaj neniu povis senŝargi min.

<…>

Nun mi vidas la beletan leŭtenanton, kiu senbride faras gestojn el truo en turo, kvazaŭ li volus propramane forŝoveli ĉion el la pafdirekto, vidas nun la sileziajn kamparanojn, kiuj ne volis lasi siajn porfuĝajn pakaĵojn, vidas pupetsimilajn infanojn sur forglitanta ĉaro, vidas kriantan virinon, sed mi ne aŭdas ŝian kriadon, vidas jen proksime jen malproksime la grenadtrafaĵojn — sensone ili trovas siajn celojn — kaj mi gapas nun, por eviti pluan rigardadon, al mia sup-restaĵo en lada manĝvazo; unuflanke mi ankoraŭ malsatas, aliflanke mi mirigite spektas, estas atestanto kaj kvazaŭ nepartoprenanto de tiu mutfilmeska okazaro <…> kredas, ke mi revas, sed mi estas kaj restas maldormega, ĝis kiam la ŝtalkasko, kies rimeno senstreĉiĝis, forŝiriĝas de mia kapo kaj mi perdas konscion.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2006, №10 (144).


Diversaj artikoloj | Hejmo