JelinekKiu ŝi estas?

Ankaŭ en 2004 la Nobel-Komitato montris sian kutiman surprizkapablon, ĉar neniu estis suspektinta, ke la aŭstria verkistino Elfriede Jelinek estis serioza kandidato por tiu premio en la branĉo literaturo. Kiam mi aŭdis la novaĵon en la norvega radio, la komentisto demandis: “Kiu ŝi estas?” Kaj la raportisto respondis: “Mi tute ne scias”.

Nur malmultaj ŝiaj verkoj estas haveblaj en tradukoj, tial ofte aŭdiĝis en internaciaj medioj ĝeneralaj epitetoj kiel “kuraĝa”, “provoka”, “radikala”, “inisma” kaj similaj. Ŝiaj kolegoj ja estis senkondiĉe ravitaj: “sensacia” kaj “nekredeble” estis kelkaj el la unuaj sambanalaj eldiroj. “Tio estas ŝia rekompenco, ĉar ŝi prenas la liberecon ataki la absurdaĵojn en la sistemo sen rigardi sin mem kiel martirinon”.

Martirino de kia sistemo? Jelinek ofte atakas la funkciantan sistemon de Aŭstrio. Ŝi kritikas, ke post la dua mondmilito ne estis vera purigado en la aŭstraj institucioj. Sekve ŝi ĉie suspektas malnovajn naziojn, kaj ĉar malnovaj nazioj nun preskaŭ ne plu vivas, do novnaziojn. Ofte ŝi aludas kaŝitajn kulpintojn, kiuj agas kiel senkulpaj en la sistemo kaj “rigardas plene de militmemoroj el florornamitaj fenestroj afable al la publiko, salutas kaj havas altajn postenojn.” Tamen ŝi atakis ne nur per literaturaj rimedoj, sed ankaŭ per politika aktivado. Ĝis 1991 ŝi ja estis membro de la komunista partio kaj ofte aŭdiĝas ŝia akra komento en debatoj.

Ne nur pro tio ŝi estas taŭga celo por la novkonservativuloj kiuj, kiel atendite, gardas sian kutiman kloakan debatnivelon, kiun ankaŭ ni bedaŭrinde konas de niaj propraj malruĝuloj: pornografia komunistino ŝi estas laŭ ilia mondpercepto.

Jam en la 1990-aj jaroj la aŭstria dekstrema partio de la fi-konata Jörg Haider kampanjis kontraŭ ŝi kaj similaj artistoj: “Kion vi ŝatas: arton kaj kulturon — aŭ … Jelinek”.

Se la debatoj rampas je tiu nivelo, estas kompreneble ke ajnspecaj provokemuloj havas bonajn verk- kaj vivkondiĉojn.

En la literatura kritiko ni tamen devas prijuĝi verkojn, senkonsidere ĉu la tendenco plaĉas al ni aŭ ne.

Kie komenci? Relative konata estas La Pianistino de 1983 pro la filmo de Michael Haneke. La protagonistino, Erika Kohut, estas kvazaŭ klinika studo de masoĥisto. Ŝi estas mensa kriplulo kaj fantazias nur pri perfortigoj kaj ceteraj masoĥismaj koŝmaroj, ĉar ŝi ne kapablas dediĉi sin al volupto. Tiu Erika tre similas al konceptoj de Wilhelm Reich. Ŝi vivas ankoraŭ ĉe sia patrino, kiu ankaŭ estas ĉe la limo de frenezeco. La delikata ekvilibro de Erika kolapsas, kiam ŝi serioze ekamas lernanton kaj ne plu kapablas teni la fasadon.

Eĉ pli ekstrema estas ŝia novelo Volupto, kie ŝi uzas la modelon de pornografiaj noveloj. La kritiko diris, ke la novelo estas teda, ĉar pornografio estas teda. Punktofino. Tamen ne estas tiel malfacile, ĉar aŭtoro ja rajtas uzi modelojn, sed por pravigi tion, necesas transcendi la modelon. Ŝi eluzas la anatomion de la modelo kun ioma virtuozeco, sed Jelinek mem konstatis poste, ke ŝi fiaskis, ĉar “virinoj ne havas pornografian lingvaĵon”.

Jen, kia eldiro. Jelinek opinias, ke viroj kaj virinoj havas apartan lingvon. Viroj kompreneble uzas la lingvon, kiu subpremas virinojn. Kelkaj eldiroj de Jelinek montras ekstreman virofobion — kaj tio kompreneble gvidas nenien. Tial la gelegantoj devas decidi, ĉu ŝia krozado al virseksisma lingvaĵo taŭgas por iu celo, aŭ ĉu nur estas kopio de la kliŝo. (Nur la leganto povas, ĉar en tiaj romanoj malaperus la verkista mesaĝo kaj nur gravus la tikla plezuro de la legonto.)

Eble la leganto indiferentas. Antaŭ kelkaj semajnoj Jelinek plendis pri mankantaj legantoj. Ŝi mem konsideras sin sekvanto de la judoj en la germanlingva tradicio kaj tio klarigu, ke ŝi ne estas tiom sukcesa ĉe la legantoj — kvazaŭ naziismo denove embuskus. Tio ne povas esti la klarigo, ĉar la juda tradicio en la germanlingva literaturo estas konata kaj populara ĉe la legantaro. Alia klarigo povas esti, ke ŝiaj provokoj superas ŝian talenton. Certe Jelinek ankoraŭ estas evoluanta — kaj eble estas indiko de matureco, ke ĉesas la pubera provokemo.

Ĉu Jelinek taŭgas por internacia — esperantista — publiko? Multaj aludoj ne estos kompreneblaj sen klarigoj, kiel ekzemple tiu ĉi: “ĉu vi vere ne rimarkas ke tiuj esperantistoj tiuj arkiporkoj kaj samspeculoj nur volas eluzi vin ili nur volas kion ĉiuj volas kaj tiam ili forĵetos vin”.

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2004, №12 (122)


Diversaj artikoloj | Hejmo