Birke DockhornNeatenditaj trajtoj

Koreaj studentoj el la vidpunkto de germana instruistino

de Birke Dockhorn

Birke Dockhorn studis koreologion, la anglan lingvon, germanan lingvistikon kaj instruadon de la germana al eksterlandanoj en la Humboldt-Universitato de Berlino. 1994 ĝis 1995 ŝi intense lernis la korean lingvon en la Centro por Fremdaj Lingvoj de la Yonsei-Universitato.

En 2000 ŝi magistriĝis en Berlino kaj ekde 2001 laboris en la koreologia sekcio de la Universitato de Tübingen. En 2003 ŝi eklaboris en la Universitato de Aŭgsburgo en la sekcio “Germana kiel fremda lingvo”, interalie ŝi tie gvidis seminarion pri Esperanto.

En 2004 ŝi venis al Koreujo kaj eklaboris en la Hankuk-Universitato pri fremdaj lingvoj. Ŝi instruas tie la germanan lingvon al gestudentoj de ĉiuj jaroj, krome en la instituto por interpretado kaj tradukado. 


Mi verŝajne ne erare pensas, ke multaj havas bildon pri aziaj studentoj en la kapo, kiu montras ilin ĉefe studemaj, afablaj, trankvilaj, ridetemaj, modestaj, retenemaj kaj nediskutemaj.

Dum tri kaj duona jaroj kiel instruistino por la germana en la Hankuk-Universitato por Fremdaj Lingvoj de Seulo mi havis tempon observi la konduton de miaj koreaj studentoj, kaj pli ol unu fojon mi tre surpriziĝis kaj devis revizii miajn antaŭajn imagojn. Ĉi tie mi ŝatus prezenti kelkajn impresojn.

Pravas, ke la plej multaj el miaj koreaj studentoj estas afablaj. Ili estas edukitaj al nepra salutado, al ĝentileco kaj al estimo rilate al la instruisto. Kompare al germanaj studentoj ili malpli ofte rekte plendas pri io. Ili ankaŭ malofte diskutadas kun mi. Tiu nediskutemo fakte ofte gvidas en la klasĉambro al la fifamaj koŝmaraj situacioj, kiujn ĉiu lingvoinstruisto timas pri aziaj studentoj: Starigu demandon antaŭ la tuta klaso kaj ĉiuj silente rigardas vin; kelkaj afable, kelkaj timeme, kelkaj tute seninteresite. Por la instruisto tio estas nekredeble pena, ĉar bona lingvoinstruado ja dependas de vigla klasĉambra etoso kaj de certagrada parolemo de la studentoj.

Indas demandi pri la kialoj de tiu retenemo. Unu ne subtaksenda kialo estas, ke la studentoj tre ofte simple ne komprenas la demandon kaj timas diri ion ajn en la germana. Tio montriĝas, kiam mi rekte vokas la nomojn de la studentoj. Finfine, post longa recertiĝo ĉe la najbaroj pri la enhavo de la demando, mi ricevas mian respondon, kvankam ankoraŭ malvolontan kaj necertan. Ni rigardu tion ankoraŭ iom pli profunde: Ili timas diri ion malĝustan antaŭ mi kaj antaŭ aliaj studentoj, kiuj eble estas pli junaj. Je tiu punkto la aĝo envolviĝas. Mi ja laboras en konfuceanisma lando. La sama pensmaniero, en kiu radikas la estimo de la instruisto, nome de la pli aĝa, kiu neniam eraras, tiu sama pensmaniero diras, ke oni mem ne faru erarojn antaŭ la malpli aĝa. Kaptilo por la eksterlanda lingvoinstruisto, kiu volas instigi al libera sinesprimado kaj al la kompreno, ke eraroj necesas en la lernoproceso.

Tria kialo estas socia. Mi povas erari, sed laŭ mia impreso la koreaj lernantoj ne lernas esprimi sian propran opinion. Ili ankaŭ ne interesiĝas pri aktualaj temoj, ili eĉ ne provas starigi propran opinion kaj esprimi ĝin. Tio ofte surprizas min, ĉar mi preskaŭ ĉiam havas opinion, se mi estas bone informita pri iu temo (kaj ankaŭ, se ne).

Esprimo de opinioj kaj diskutemo en koreaj klasĉambroj do ofte tre dependas de la klaso, en kiu oni instruas: la aĝo de la gestudentoj, la fakto, kiel bone ili konas unu la alian, ilia lingvonivelo. Se oni kiel instruisto komprenas tion, oni almenaŭ ne bezonas dubi pri la propraj kapabloj.

Ekzistas tamen situacioj, en kiuj koreaj studentoj diskutadas kaj ankaŭ havas tre klaran opinion, kiun esprimi ili ne hezitas. Temas pri la noto en la fino de la semestro. Ili ofte faras ion, kion mi neniam atendus kaj kio al mi por ĉiam detruis la bildon de la retenema kaj modesta korea studento: ili petegas pli bonan noton. Koreaj kaj eksterlandaj instruistoj ricevas regule post la fino de la semestro telefonalvokojn kaj retmesaĝojn, en kiuj gestudentoj insistas pri pli bona noto ol tiu, kiun ili ricevis. La plej bona reago al tio estas afabla klarigo pri la kialo por la noto kaj cetera ignoro de pliaj petegoj.

Al tio rilatas alia bildo, kiun oni kutime havas pri koreaj studentoj kaj kiu detruiĝis por mi ĉi tie: la studemo.

Oni ne vere povas diri, ke studentoj ĉi tie ne estas diligentaj. Tio estus tro ĝenerala kaj pro tio malprava. Pli korekte mi ŝatus vortigi: Plejmulto el miaj studentoj de la germana laŭ mia opinio ne estas diligentaj ĝuste pri sia studfako. Kaj oni ne miksu diligenton kaj fortostreĉon.

Inter miaj studentoj troviĝas multaj, kiuj pri la germana ne tre bone laboras. Ili eble interesiĝas pri la enhavo de la lecionoj, kaj ili ja tre interesiĝas pri bona noto en la fino, sed malmultaj havas imagon, kiel kaj kiom oni devas labori por akiri tian bonan rezulton. Por akiri bonan noton laŭ mia kompreno necesas kunlaborado jam dum la lecionoj mem. Multaj studentoj tamen pensas, ke simpla ĉeesto kaj aŭskultado en la leciono sen aktiva kunlaboro sufiĉas (jen ni revenas al la problemo, kiun mi menciis antaŭe pri sinesprimado en la klasĉambro). Krome necesas regule fari hejmtaskojn kaj ripeti la lernitajn aferojn hejme. Tiu farado de hejmtaskoj kaj lernado hejme laŭ mia impreso en plej multaj okazoj simple ne okazas.

Kompreneble indas rigardi pli zorge la kialojn ankaŭ por tio. Entute en Koreujo oni dum la studado plej ofte ne prepariĝas al laboro, sed studas por ricevi universitatan diplomon — prefere de bona universitato. Krome multaj studentoj preferus studi la anglan aŭ ion alian anstataŭ la germanan. Aldone la germana estas tre fora lingvo, kaj kontaktoj al germanoj kaj sekve al la eblo praktiki la lingvon estas tre maloftaj. Post la studado estas malfacile trovi laborlokon per la germana. Do, de kie venu la vera motiviĝo? Kelkaj, kiuj iam volos veturi al germanlingva lando, havas ĝin. Certagradan motiviĝon donas ankaŭ la noto, se oni ne decidas mistaksi sin mem kaj persekuti la instruiston pri pli bona noto. Fakte multaj gestudentoj lernegas por la ekzamenoj, kiuj okazas meze kaj fine de la semestro. Sed ili komencas lernegi du tagojn antaŭe. Mankas al ili taŭgaj laborteknikoj kaj la ĝusta sinteno al studado. “Diligente studi” ja ofte signifas “longe studi” aŭ “fortostreĉe studi”, ne nepre “efike studi”.

Antaŭ kelkaj tagoj mi ekzercis en la klaso la strukturon “Kiam mi ….; tiam mi ..”.. Ofte venis la frazo “Kiam mi estis en la lernejo, tiam mi ĉiam estis lacega”. Tio diras multon. Jam dum la lerneja tempo nepras, ke infanoj iru al privataj lernejoj por ripeti kaj antaŭlerni aferojn de la klasĉambro. Tiu kromlernado ne nur lacigas koreajn lernantojn, sed ankaŭ pigrigas ilin, ĉar ili jam konas la aferojn poste en la lernejo. Krome ĝi forprenas de ili la kapablon mem decidi, kion ili devas lerni kaj kiumaniere atingi tiun celon. Alia kromefiko estas, ke post tiom da malfacilegaj jaroj finfine almenaŭ en la unua studojaro la studentoj volas vivi, ne denove suferi.

Sed kiel ajn mi analizas kaj komprenemas — fakto estas, ke al miaj gestudentoj mankas interesiĝo pri enhavoj, kaj taŭgaj laborteknikoj kaj konscio por efike studi. Mi evidente havas tute diversajn alirojn kaj ideojn pri studado. Fine oni povus ja demandi, kial tamen indas por mi instrui ĉi tie, se tiom da bonaj bildoj pri la alia kulturo disfalis? Nu, mi ŝatas malkonstrui antaŭjuĝojn pozitivajn kaj negativajn. Ĉiam indas rigardi iom pli profunde malantaŭ la unuan impreson. Kaj antaŭ ĉio en la ĉiutago tamen la afabla flanko de koreaj studentoj plej rimarkeblas. Estas plezuro renkonti ilin, kaj kun iom da komprenemo pri ilia situacio oni sukcesas ellogi aliajn neatenditajn flankojn: ilian kreemon kaj humuron.

La Ondo de Esperanto. 2008, №1 (159).


Diversaj artikoloj | Hejmo