Iom pala pro la rusto

La Nobel-premio por literaturo estas bedaŭrinde ankoraŭ unu el la plej prestiĝaj premioj de la mondo. Ĉiuj memdeklaritaj spertuloj klopodas diveni la gajnonton, sed ofte la komitato surprizas ne nur ilin, sed ankaŭ la legantojn. Ofte pro stranga elekto.

La nekonsideritoj

En 2008 estis alimaniere. Jam komence de oktobro ni sciis, kiu ne gajnos la premion. La konstanta sekretario de la Sveda Akademio, Horace Engdahl, deklaris en intervjuo al AP, ke ne hazarde tiu premio plej ofte iras al verkisto en Eŭropo, ĉar tie li vidas la centron de la monda literaturo. Eŭropo allogas persekutitajn verkistojn de Azio kaj Afriko. Kaj pro tio, daŭrigis Engdahl, Usono estas tro izolita ĝuante sian propran fipopularan kulturon por esti grava. “Usono ne tradukas sufiĉe por partopreni la grandan dialogon de la literaturoj”. Kaj la amaskulturo malaltigas la kvaliton.

Al la akademia sekretario ne mankas memfido. Ni do sciis sufiĉe frue, ke nek Thomas Pynchon, nek Don DeLillo, nek Philipp Roth, nek Richard Ford, nek Anne Tyler, nek John Updike, nek Joyce Carol Oates, nek Cormac McCarthy, nek E. Annie Proulx, nek Edward P. Jones, nek T. C. Boyle, nek Paul Auster, nek Jonathan Franzen, nek Siri Hustvedt, nek Jonathan Safran Foer (la listo povus esti pli longa) iam ricevos la premion, se ĉio iros laŭ la opinio de Engdahl. Plej trafe komentis tiun arogantan sintenon Giles Foden en The Guardian: “Bullshit”. Poste Engdahl iom indigne sentis sin miskomprenita, sed verdire, kion eblas miskompreni en liaj simplaj eldiroj?

La Akademio de Nesciantoj

La dua deklaro de Engdahl estas eĉ pli ekster la tagordo. Ekzemple, ke en Usono verkas preskaŭ nur Khaled Hosseini (el Afganio), Chimamanda Ngozi Adichie (el Niĝerio), Bei Dao kaj Ha Jin (Ĉinio), Daniel Alarcón (Peruo), Norman Manea (Rumanio), Gary Shteyngart (naskiĝis en “St. Leninburg”), Aleksandar Hemon (Bosnio), Horacio Castellanos Moya (Salvadoro) kaj multaj aliaj, kiuj donas freŝajn impulsojn al la literaturo de Usono kaj gajnas premiojn tie. Estas ĉagrenige ke homo, kiu tiom klare malkonas la nuntempan literaturon, administratas la plej gravan literaturan premion en la mondo.

Le ClezioLa Premiito

La Komitato do elektis verkiston el Eŭropo, Jean-Marie Gustave Le Clézio. Oni povas demandi: pro kio? Same kiel Pinter aŭ Lessing li jam pasis la pinton de sia kreiveco. Post 1980 ne venis multe da valoroj verkoj de Le Clézio, sed vico de preskaŭ modele malbonaj verkoj.

Sed ni komencu je la origino. En la 50aj jaroj regis en Francio la nova romano: abstraktaj romanoj aŭ speco de “intelekta gimnastiko” tedega por la publiko. Kiam en 1963 Le Clézio publikigis la romanon La Protokolo, la kritiko vidis en tiu “bela junulo de Nico” revenon al pli tradiciaj formoj. Le Clézio tamen ne komplete lasis la eksperimentojn.

Terra amata (originala titolo de romano de 1967) eble estas la plej eksperimenta lia verko. Li uzas diversajn kodojn (morsan alfabeton, gestlingvon, desegnan lingvon transformitan al vorta priskribo, fremdajn lingvojn) kaj aplikas diversajn stilekzercojn. Li ankaŭ inkluzivas la leganton en la verkon. La verkisto skribas, sed la verko estiĝas nur en la kapo de la leganto. Kaj eĉ post finlegado la universo de la romano ankoraŭ ne finiĝas. La lastaj vortoj al la leganto estas: “Nun estas via vico por kunagi”.

La juna Le Clézio eksplikis sian filozofion en la esearo La materia ekzisto. Tamen la demando (de kie? — kien?) ne estas originala, nek estas la respondo. Ĉiu studento de filozofio povas doni similajn respondojn post la unua semestro.

Tiuepoke Le Clézio draste draŝas la kapitalistan okcidenton (eble pro tio li fariĝis taŭga kandidato por la komizoj en Stokholmo). La urboj ne estas loĝeblaj, postkuri materialajn valorojn estas vanto kaj tiel plu, mallonge: universala mizero. La vivo estas tragika. Ni ne bezonas francan junulon por scii tion, sed Le Clézio diras tion en originala maniero, foje eĉ en brila maniero. Iom post iom liaj protagonistoj lernas forlasi la opresan socion, do la okcidentan civilizacion. La feliĉon eblas retrovi vivante en agordo kun la naturo, ju pli sovaĝe kaj ekzotike, des pli feliĉe. La plej grava verko de tiu tendenco estas probable La Dezerto (1980). Lajla estas infano de l' dezerto kaj kredas je la fortoj de la naturo. Ŝi devas portempe vivi “inter la sklavoj” en Marsejlo, sed fine ŝi sukcesas reveni al la perdita paradizo, la dezerto. Kaj ekde tiam li remaĉas la modelon de La Dezerto, foje kun iom da sukceso, kaj tiam li estas kiel Rousseau je reduktitaj kalorioj, pli ofte tamen sen troa sukceso kaj tiam li kvazaŭ paŭsas La Bluan Lagunon.

Alternativoj?

Akademio Goncourt donis sian premion ĉi-jare al Atiq Rahimi, rifuĝinto el Afganio, la premion Booker ricevis Aravind Adiga el Bharato, kaj tiel plu. La literaturo, juna kaj aŭdaca, ankoraŭ troveblas. Tiuj verkoj eble ne estas perfektaj, sed ili plenas de entuziasmo kaj spiras novan vivon en la literaturon. Por ricevi la Nobel-premion por literaturo necesas esti ankoraŭ vivanto. La rusto en la skribomaŝino ne ĝenos la sekretarion.

Epilogo: kaj plu misjuĝoj

Ekde 2005 la mafio (pli precize: la Camorra) en Italio minacas la vivon de la verkisto Roberto Saviano. Li priskribis la metodojn de tiu krimorganizaĉo. Kaj tio finis la privatan vivon de Saviano. “Mi volas aĉeti propran domon, mi volas enamiĝi, manĝi kun miaj amikoj…”, — diris Saviano, kiu praktike estas en la kaptiteco de la mafio. Por rehavi sian propran vivon, Saviano pripensas forlasi Italion. Tio ja signifus venkon de la mafio… malvenkon de demokratio. Tiamaniere interpretas manpleno da nobelpremiitoj (Dario Fo, Miĥail Gorbaĉov, Rita Levi Montalcini, Günter Grass, Orhan Pamuk kaj Desmond Tutu) en preskaŭ senprecedenca ondo da solidareco kun Saviano.

Nur la Sveda Akademio kaj ties sekretario postulas, ke ili ne “enmiksiĝu en politikaj aferoj”. Por Engdahl temas pri “nura polica afero”. Ĉu li rapide forgesis, ke li fanfaronis pri Eŭropo kiel tereno de libera esprimo? Kun la ago de tiu sekretario la Nobela premio draste kaj rapide perdos sian moralan valoron. Bedaŭrinde kaj ankoraŭ senbremse.

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2008, №12 (170).


Diversaj artikoloj | Hejmo