LessingLa amikaro de Doris

Ĉiujare oni debatas pri la Nobela Premio por literaturo: ĉu la ricevanto vere meritas ĝin. Foje la plej prestiĝa literatura premio en la mondo ŝajnas esti la plej senvalora, sed de tempo al tempo la komitato trovas meritoplenan kandidaton. Certe ni rajtas demandi, kial la ĉi-jara laŭreatino, la angla Doris Lessing, ricevas ĝin nur nun, 45 jarojn post la apero de ŝia plej grava verko. Sed la verkaro de Lessing estas abunda, ŝia influo nediskutebla, ŝiaj legantoj loĝas en la tuta mondo — do foje eĉ plej grumblema kritikanto devus agnoski, ke la Nobela komitato faris taŭgan decidon. Por la verkistino mem ne gravas: Nu, vidu, mi jam havas ĉiun premion de Eŭropo, do nun ankaŭ ĝin. Bela sinteno.

La vivo de Lessing komenciĝis antaŭ 88 jaroj en Kermanŝah, nun en Irano. La patro servis por la kolonia administracio, la patrino estis flegistino. Lessing estis ankoraŭ knabineto, kiam la familio translokiĝis al Rodezio (nun Zimbabvo). La vivo tie estis malfacila, do la revo pri idilia terkultivado inter sovaĝuloj ne realiĝis. Ĉiam Lessing revenas literature al la “nigra kontinento”. Dum multaj jaroj, kiam ŝi loĝis en Anglio, Zimbabvo kaj Suda Afriko tamen estis fizike neatingeblaj, ĉar la reĝimoj tie deklaris ŝin nedezirata individuo: tro akre Lessing malkaŝis la abomenindaĵojn en tiuj landoj.

En 1949 Lessing migris al Anglio. En 1950 ŝi priskribis afrikan tragedion en sia unua romano La herbo estas kantanta. Lessing ĉiam havis ribeleman spiriton. Fine de la dua mondmilito ŝi edziniĝis kun germana komunisto. Ĝis 1956 (Ĥruŝĉov, Hungario) ŝi estis membro de la komunista partio, sed neniam ŝi estis ortodoksa kredanto de tiu doktrino. Nu, probable estis pli amuze esti komunisto en Londono ol en Moskvo. Kontraste al aliaj maldekstremaj intelektuloj ŝi neniam forgesis la viktimojn de la komunistaj diktaturoj. Stalin povintus instrui Hitleron.

Lessing konsideras la realan vivon ĥaoso: socie, kulture, politike la homo spertas splitiĝon. Ni povas aŭ freneziĝi aŭ rekonstrui ion novan el la stumperoj — tio estas tre ĝenerale la temo de La ora notlibro. Ĉiuj konsentas, ke tiu estas la plej grava libro de Lessing, samtempe ĝi fariĝis la “Biblio de Feministoj”. Tamen Lessing prave atentigas, ke la temo estas pli ampleksa ol nur inista. Sed feministoj ofte ne ŝatas kritikon: Inistoj ne laboras por [egalaj ŝancoj, egala salajro por sama laboro]. Tio estas dura laboro kaj signifas skribi al gazetoj, krei komitatojn, eniri parlamenton. Oni ne ŝanĝas aferojn kunsidante kaj kriante al viroj. Tio estas nura sindorloto.

La centra temo, la fenditeco de la individuo, estas rekonebla ankaŭ en Memoroj de Survivintino de 1974. Lessing provis verki scienc-fikciaĵojn por apliki tiun trukon: se ni rigardus nian mondon de ekstere, ni povus pli amplekse karakterizi ĝian putrecon. Vidate de ekstere, komplete frenezaj estuloj loĝas sur tiu planedo. <...> Jen vulgara kaj nekontentiga planedo, plena de brutaj bestoj, kies nura celo estas trovi pretekston por kiel plej eble rapide murdi unu la alian. (Sed la SF-ĝenro ne havas altan reputacion ĉe literaturaj moŝtuloj. Maliculoj supozis, ke pro tiu ekskurso al laŭdire pli ebenaj teritorioj ŝi ne ricevis la Nobel-premion pli frue.) Ankaŭ iuj ŝiaj legantoj ne tre ŝatis tion, kaj ili ĝojis, kiam Lessing revenis al pli akceptita verkmaniero, la romano pri socia indigno, kotopo. Ankoraŭ freŝa en la menso, Lessing tamen sentas la limojn de la aĝo: nun ŝi povas skribi nur tri horojn tage. Verkante ŝi vivas, pritrakti vortojn estas ŝia ŝatokupo. Lessing observas kun zorgo la nunan mondon. Ŝi sentas optimismon por la individuo, sed pesimismon por nia socio. Mi kredas, ke venos plia mondmilito. Mi kredas tion, ĉar ni uzas enormajn masojn da mono por prepari la militon, kaj do ĝi venos. Antaŭ la dua mondmilito estis dise voĉoj kiuj diris: “Ne, ne eblas, ke ni havu ankoraŭ unu militon. Tio estus tro terura”. Sed fakte ni preparis ĝin, kaj tiam ĝi okazis. Kaj mi kredas, ke la tria mondmilito okazos. Ni ĉiuj scias, kio probable okazos dum la sekvonta milito; ni ne bezonas kristalan bovlon por antaŭvidi tion, ĉu?

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2007, №11 (157)


Diversaj artikoloj | Hejmo