“Literaturo estas fajro”

Nobela kuraĝo

Ŝajne, la Nobela Akademio nun serioze klopodas regajni sian longe perditan prestiĝon: doni la premion por paco al Liu Xiaobo, malliberigito en ĉina karcero, estas sendube kuraĝa decido. Kaj la komunistaj diktatoroj jam furioze blekas kaj konfirmas, ke tio ja estis necesa por memorigi, ke la homaj rajtoj valoras nenion en tiu lando.

La atribuo de la literatura Nobel-premio al Mario Vargas Llosa konfirmas evidentan paradigmoŝanĝon ĉe la svedoj. Vargas Llosa estis jam delonge evidenta kandidato kaj nun — finfine! — li ne plu estas la gajnonto de la “sekva jaro” (kiel diris Borges, kiu neniam ricevis ĝin, probable pro politikaj preferoj). La maldekstruloj etikedis Vargas Llosa novliberalulo, kaj tiu vorto estas en tiuj rondoj tiom fia, ke vi ne plu estas membro de la bona socio.

Nu, estu tiel, ankaŭ ekzistas aliaj nedoktrinemaj pensmanieroj. Vargas Llosa havis simpatiojn por la maldekstrema politiko, sed, kontraŭe al sia kolego Gabriel García Marquez, li preferis ne fariĝi la putino de Castro, la dorlotita diktatoro de sudamerikaj maldekstruloj. Laŭdire Marquez neniam pardonis tiun “perfidon” (sed ĉu ne estas li, kiu perfidis siajn antaŭajn idealojn?). Vargas Llosa ja riproĉas ĉiun reĝimon, kiu ne estimas la homajn rajtojn, kaj tial ankaŭ la dekstruloj atakas lin: homaranisto ne povas esti amiko de ajna ideologio.

La vivo estas eltenebla pro la arto

La verkaro de Vargas Llosa estas ampleksa kaj ne ĉiam facile komprenebla. En siaj tiel nomataj “totalaj noveloj” Vargas Llosa klopodis redoni ĉiujn aspektojn de la vivo, respeguli la kompleton de la socio. La leganto estas same kiel la protagonistoj de la novelo sen orientiĝo kaj devas mem trovi la sencon de sia ekzisto. Ekzemploj por tio estas La verda domo (1965) kaj Konversacioj en “Katedralo” (1969). Senkompate Vargas Llosa analizas la koruptajn strukturojn de Peruo (“Kiam ekzakte ni komencis ekfuŝi nin mem?”).

La unuaj verkoj estis tujaj sukcesoj, sed en sekvaj verkoj li forlasis la esoterajn paŝojn kaj klopodis verki en pli simpla kaj rekte komprenebla maniero, uzis humuron kaj ne timis tuŝi la popularan ĝenron krimnovelo. Tial Pantaleón kaj la vizitulinoj estas esence parodio de La verda domo.

Vargas Llosa estis aktiva ne nur ĉe la skribotablo, sed li klopodis partopreni en la politika vivo de sia lando. En 1990 li volis fariĝi prezidento de Peruo, sed lia programo de privata iniciatemo kontraŭ ŝtata aŭtoritato estis tro radikala por tiu tempo. Pro tio li malgajnis, kaj Alberto Fujimori venkis. (En 2000 Fujimori fuĝis de la lando, ĉar lia koruptemo fariĝis neeltenebla por la peruanoj.)

Literaturo estas armilo

Danke al sia politika malvenko Vargas Llosa dediĉis sin — feliĉe por ni! — denove al la literaturo. Sed lia voĉo estas aŭdata en Peruo. Ekzemple, antaŭ nelonge la prezidento de Peruo intencis lanĉi leĝon por amnestii kulpantojn de la militista diktaturo. Vargas Llosa verkis artikolon pri la hontaj aspektoj — kaj preskaŭ tuj la prezidento mallanĉis sian leĝon. Honesteco estas la plej efika armilo de Vargas Llosa.

En 2006 aperis La fiagoj de malbona knabino, lia unua amromano, laŭ memdeklaro de la verkisto. Iuj argumentas, ke tio estas ĝisdatigo de Sinjorino Bovary. Majstre Vargas Llosa interplektas la intrigon, kiu situas en Kubo, Afriko, Japanio, malsamaj urboj de Eŭropo dum tri jardekoj. Kaj iel la knabino ĉiam sukcesas ĉeesti, kiam iu grava historia evento okazas, kvazaŭ ŝi estus sur “blua biciklo”. Eble stilistike Vargas Llosa rajdas ankaŭ sur tiu bicikleto. En tiu novelo li pli detale ol en siaj antaŭaj verkoj esploras seksajn temojn.

Kaj nun ni povas senpacience atendi pri kio sonĝas la kelto en la baldaŭ publikigota novelo de Vargas Llosa. Kaj kiam ni povos ĝui ĝin en Esperanta traduko?

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2010, №11 (193).


Diversaj artikoloj | Hejmo