Orhan PamukLibroj, kiuj lumigas homojn

Atribuinte ĉi-jaran premion por literaturo al Orhan Pamuk, la Nobela Komitato post kelkaj dubindaj decidoj faris finfine bonan, prudentan kaj meritoplenan elekton. Kompreneble, kelkaj samlandaj malprogresemuloj nur indigne gratulis Pamuk-on. Ankaŭ kelkaj eksterlandaj kverelemuloj suspektis decidon motivitan politike. (Tamen ili ne komprenas, ke preskaŭ ĉiu valora literatura verko estas iusence politika, sed preskaŭ neniu politika verko estas literature valora.)

Politiko

Do, iom pri politiko. En Turkio estas abomena §301: se vi iel makulas la “turkecon”, inkluzive de la honoro de la ŝtato, vi estos punita. Sekve preskaŭ ĉiu grava artisto kaj verkisto en Turkio estis iam en konflikto kun tiu paragrafo, kiu efektive estas honto por turkeco. Pro inerciemo de la okcidenteŭropa publiko ne ĉiuj procezoj surbaze de tiu abomena paragrafo estas vaste konataj (http://memri.org/bin/articles.cgi?Page=archives&Area=sd&ID=SP106606), tamen la klopodo procezi kontraŭ Pamuk kaptis la atenton. Pamuk aludis en 2005 en svisa gazeto, ke okazis amasmurdado fare de turkoj, sed li evitis la uzon de la vorto genocido, sed tio jam sufiĉis por ofendi “turkecon”.

Armenoj

En literatura prilaboro Pamuk distilis la nuntempan realecon en la romano Neĝo (Kar, 2002) — la plej “politika” romano, kiun li verkis ĝis nun. En la eta urbo Kars, proksime al la limoj al Armenio kaj Kartvelio iam ekzilita ĵurnalisto Ka (la nomo ja vekas asociojn al Kafka) renkontas mikrokosme malsamajn tavolojn de la turka socio. Dum tri tagoj ĉiuj loĝantoj estas baritaj de la ekstera mondo; ili jam estas eta mondo en si mem: turkoj, kurdoj, armenoj, rusoj kaj pliaj malplimultoj — modelo por la bunta multfaceteco de Turkio. Ili vivas en diversaj tavoloj de la historio, estas kvazaŭ samtempeco de malsamtempaĵoj. Kars fariĝas la kampo de streĉo inter Oriento kaj Okcidento. (Ĉu tio ne memorigas nin pri “nia urbeto” en la Demonoj de Dostojevskij?) Inter tiuj influoj vivas homoj kun siaj streboj, serĉante individuan identecon, feliĉon — kaj antaŭ ĉio dignon. Pamuk mirinde donas al ili personan voĉon. Ofte li klopodas eviti kliŝajn etikedojn, vortojn, kiuj nur emociigas la debaton kaj baras la vojon al kompreno. Eble ŝarioŝatanto estas pli neŭtrala nomo ol islamisto, aŭ ribelulo sonas pli afable ol PKK-teroristo… Ĉiukaze Pamuk donas al ni novan rigardon al eventualaj motivoj de homoj, kiuj fuĝas en religion aŭ terorismon, kaj ankaŭ ili fariĝas parto de lia literatura kosmo.

“Kial mi estas tiu, kiu mi estas”

Komprenigi la malsamecon kaj percepti samajn strukturojn en la orienta kaj okcidenta pensmaniero estas unu el la grandaj temoj de Pamuk. En La Blanka Kastelo (Beyaz kale, 1985) juna italo estas kaptita de turkoj kaj pludonita al iel freneza sciencisto. Tiu promesas al la italo la liberecon kontraŭ scio. Ili similas fizike unu al la alia kaj iom post iom iliaj identecoj preskaŭ kunfandiĝas, kaj la leganto ne plu scias, kiu estas la turka mastro kaj kiu la itala sklavo. Orienta religiemo kaj okcidenta raciemo kuniĝas.

En tiu frua romano Pamuk ankoraŭ ludas kun la mistika elemento kaj li plezurigas per ŝaradoj en la maniero de La nomo de la rozo de Eco. Pli serioze li prilaboras la mistikan temon en La Nigra Libro (Kara kitap, 1990) kaj en La Nova Vivo (Yeni hayat, 1994). En ambaŭ romanoj la protagonisto serĉas sian koramikinon. En la unua libro la serĉo okazas en la labirintoj de Istanbulo, en la dua Pamuk gvidas nin tra same labirinta Turkio.

Metaforoj

Pamuk utiligas en mirinde efika maniero metaforojn. En ĉi tiu artikoleto mankas loko por vaste montri, kiel li faras tion. Do, nur eta ekzemplo (bedaŭrinde mi devas traduki laŭ traduko, ĉar mi ne kapablas legi la lingvon de la verkisto) el Neĝo:
Mi rigardas la scenon dum la nokto, en mallumo, el fenestro. Ekstere estas du blankaj muroj, altaj kaj sen fenestroj, kiel la muroj de kastelo. Kiel du muroj, kiuj frontas unu la alian. Mi rigardas timeme en la malvastan abismon inter ili, kiu etende eliras antaŭ mi. La strateto en la loko, kie Allah ne estas, estas, kiel en Kars, neĝkovrita kaj marĉa, sed ĝia koloro estas siringviola. En la mezo de la strateto estas io, kio diras “Haltu!” al mi, kaj mi rigardas ĝis la fino de la strateto, ĝis la fino de la mondo. Jen estas arbo, nuda arbo sen folioj. Pro tio ke mi rigardas ĝin, ĝi subite ruĝiĝas kaj ekkaptas fajron. Tiam ekestiĝas en mi kulposento, ĉar mi estis scivolema pri la loko, kie Allah ne estas. Tiam la arbo reprenas sian antaŭan malhelan koloron.
La leganto renkontas dise similajn erajn bildojn, kiuj iom post fariĝas densa ampleksaĵo — sed ankaŭ sen rekoni tiujn bildojn eblas frandi liajn librojn.

En La Nova Vivo Pamuk esploras la paralelojn inter romantika naturmistiko (la libro havas moton de Novalis) kaj islama sufi-mistiko (magra klarigo en Esperanto). La vojo al mistika sperto estas ofte priskribita kiel vojaĝo — ekzemple en la verkoj de Tereza el Avila kaj Johano de la Kruco. Same la personoj vojaĝas multe serĉante koramikon. Tiu unuiĝo kun la koramiko estas la celo de sufi-mistikulo. Tiu celo estis ĉiam suspekta por ajna ortodoksio, simple pro tio, ke la mistikuloj havas perspektivon, kiu estas pli vasta ol la mallarĝeco de dogmo permesas. (En la kristana mondo tiu sperto, kiu troveblas en ĉiu religio havas foje la nomon kenosis. Vidu: Karen Armstrong The Great Transformation, 2006). Pamuk vidas en tio kunligan elementon inter Okcidento kaj Oriento kaj se homoj interatentas, kion ili kunigas, tiam ili espereble ne plu parolas pri Okcidento kontraŭ Oriento, sed anstataŭas tiujn etikedojn per Progreso kaj Malprogreso.

Kaj nemistikuloj? Ili havas kompleksan vivon, peritan de la literaturo. “Ĉar nenio povas esti tiel mirinda, kiel la vivo. Krom la literaturo. Krom la literaturo. Jes, kompreneble, krom la literaturo, la ununura konsolanto”.

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2006, №12 (146).


Diversaj artikoloj | Hejmo