Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Sandro PennaSandro Penna:
poeto de sunhela memo
kaj vespersombra soleco

 

 

 

La italaj kulturrondoj, kvankam iom sordinigite, prijubileas ĉi-jare la centjaran datrevenon de la naskiĝo de Sandro Penna. Pri li okazas dampitaj kunvenoj, en kelkaj elitaj rondoj, ĉar ja en nia Italio plu vatikanema kaj bigota, ankoraŭ malfacilas paroli ekzalte pri poeto, kiu sian tutan vivon prikantis la amon al junuletoj, knabetoj, junaj viroj: dumvive li ne hezitis diskanti sian samseksamon, eĉ pli, sian pederastion.

Sandro Penna estas unu el la eminentaj poetoj de la itala literaturpanoramo dudekjarcenta. Li estis la nura itala poeto, kiu parolis senkaŝe kaj klarvoĉe pri kio li estas, kaj kion li volas, je la prezo de ĉiamdaŭra defio al kaj terura, sistema kontraŭstaro kun la establita pensmaniero nialanda.

Kaj ne nur pro la samseksema temaro de lia poetado, sed ja ĝenerale pro lia eksterordinara meditado pri l' deziroj. Obsedata kaj preskaŭ karcerigita pro pederastio, Penna estas senkonscie klera, instinkte lirika kaj vortmuzikema.

Li estas konvinkita, iluziplene, ke li tute enamiĝis al la mondo, kiun li emas travagi kun sia blanka notlibreto sub la suno. Li daŭre pendolas inter la ĉionvolva esprimivo sunhela, lumbrila de sia memo kaj iu regresemo al misteraj malfeliĉo kaj solsento.

Temas pri neagordiĝemo inter du vivotonoj malsamaj: la sparkanta energio postsekvi erosan virbelon trahantantan lin senretene, kaj la falo, la angorprema revekiĝo lin trenanta en solecon kaj senĝuon, en ekzilon disde la lumo:

… La lumo
ne scias pri l' pluvo. La pluvo
ne scias pri l' lumo. La pordoj,
la pordoj de l' mondo fermitas:
fermitaj al pluvo,
fermitaj al lumo.

(Apendico al poemoj, 1927–1938)

Dume la tuta poeziemo de Penna pivotas ĉirkaŭ iu primitiva suneco, la vortoj suno kaj lumo estas lia gvidfadeno, kiu lin kondukas, ofte, al ties kontrastaj vespero, nokto, steloj, ombro ktp. Liaj deziroj, filtrite tra la rememoro, aktualigas sensacojn eltiritajn el tempo fora kaj nebula, sed fiksitajn en momentsparko privilegia: tiu feliĉmomento mirakle ripetiĝas, iluminas blindige lian mondon, sed tuj ekvanuas ombren:
En alta ermitej' aride salaj
ventoj al mi redonas lumdolorojn.

(Kaj la nokto aprila min al klaraj
astroj kondukas, niajn novajn korojn).

Tutvane mi revivas
en ĉi koroj: ho, for do
l' sideroj. Jam pli vivas
senperturba Amor' ol svaga Morto.

kaj
Dormas sur lanta ĉaro vir'. Junias.
Kaj sin levas l'anim' en svaga certo.
Ho fermita ĉiel'. Kaj nudaj korpoj.

Sed la vivplenaj luktoj de l' knabetoj
ne paŭzas en la suno…Antikva nokto
ilin subigos, poste, per amlogo…

Ne vidos mi l' vilaĝon dum vespero,
kiam nebula falos anĝelo de l' laboro.
La lumon mi revidos, lum' el oro,
kie brilas knabeto. Ĉe l' vespero
brilas, revante, liaj vangoj glimaj.

(Poemoj, 1927–1938)

Per la publikigo de sia unua poemkolekto Poemoj (1939) Penna komunikas al ni sian poezimondon per ĝusparkoj kaj plezurmomentoj kurtvivaj, kie, ofte, je maksimuma depresiesprimo korespondas maksimuma lumbrilo de enmonda korpekzalta belo. La poezilingvaj radikoj de Penna sorbas vivsukon, mikse, el lontanaj kaj apudaj tavoloj versartaj: lontane ĉe la grekaj lirikistoj, pli apude ĉe la italaj poetoj Giacomo Leopardi, Giovanni Pascoli eble eĉ ĉe Gabriele D'Annunzio, kaj certe ĉe lia amata, franca poeto Rimbaud. Iu itala literaturkritikisto difinis lian poezion floro kun tigo nevidebla. Sed Penna ne igas nin memori pri liaj modeloj, li ekverkas el la vivsperto, limigante al strikta vortsonoro sian literaturan klavaron, sian peniktuŝan impresionismon, sian grekstilan fabulon, sian sentimplikan kanzonon popularan. Al iu mondo violenta kaj trompa li kontraŭstarigas sian belecolimon: la aĝo de la junuletoj. Ĉio, kio kuŝas sub tiu ĉi lumolinio estas radianta kaj dezirata; ĉio, kio kuŝas trans kaj super tiu linio, ĉe la plenkreskuloj, estas sensignifa kaj eĉ kruela. Tial li pendolas inter ia mio, viktimo je la mondo, kaj alia mio triumfa pro siaj sensacoj: knabemaj kaj knabamaj:
La suno bruniginta tiun korpon
de junuleto cedas sian forton.

Sed restas al la kis' leĝera plue
la junulet' senmova: jam mi revas…

kaj
Mia Amato nudis
ĉe-borde de maro sonora.
Ni ĉee lin apudis
— favorinkline kalmaj —
mi kaj la tempo.

Jen lin forŝtelis domo.
Lin formakulis inko. Restas
mi borde de maro sonora.

(Poemoj, 1927–1938)

Ili min venkis. Al vi nur, knabeto,
mi diru, ke neni', nenio gravas.

Sed tion diras mi al lumreflekto
postkura min, kie mortakvo kavas.

(Apendico al poemoj, 1917–1938)

kaj plie
IV.

Kiel belas vin sekvi,
ho junulo ondira,
trankvila en la nokta urbo.
Se vi haltas angule, mi lontana
restos en paŭz', lontana
de via pac' — ho arde
brula soleco mia.

V.

Ho soleculo ĉirkaŭ ĉi fontano.
La poetika nudo de l' rekruta
soldat' ardis en via koro tuta,
pli ol Venus' el Botiĉela mano.

(Stranga vivoĝojo, 1949–1955)

Li sin difinas ekskluziva poeto de la amo, kiu kantas per obseda leĝero sian allogon al blankaj maristetoj, al adoleskanto figparfuma, al tenera servoknabo de l' bakisto. Sed ja ankaŭ lokoj kaj pejzaĝoj, herbejoj kaj urbkvartaloj, hejmlokoj kun ĉastvestaj junuletoj ornamas kaj lirike spicas liajn, ofte epigramecajn, tri-kvarversojn:
Ho ĉe l' tagiĝ' soleca
flugado de hirundoj
tanĝe sur urb' dezerta.
kaj
Jen meblita ĉambro en tiu vojeto.
Supras la kampanilo ĉe mia lito.
Ĉu ne amoro estas noda streto
inter delic' kaj spito?
Al gril' unua, kiam plu l'aeraj
lumoj eksparkas, neas mi l'aridan
listigon de l' kunvenoj ekvesperaj.

(Strangaĵoj, 1957–1976)

sed ja ankaŭ
Min perdas en kvartalo populara
tiom homsvarma se l' vesper' proksimas.
Mi estas inter homoj jam de mi
lontanaj: al okuloj miaj, viroj
mirindaj: vivaj, klaraj, ne valoroj
kliŝaj. Egalaj ĉiuj kaj tutnovaj.

En malluma angul' mi prenas lokon
postlasitan al mi de laboristo
forkura (ĝustatempe) al la buso
fuĝema. Lian vidis ne vizaĝon,
sed lia sinten' svelta miakore
nunas. Kaj al mi restas (anonima
de li, de l' viv' kaptita), sombrangule,
lia honesta bestodor', kaj l' mia.

(Kruco kaj delico, 1927–1957)

Lia poezia skando estas ofte ritmita kaj samtempe facilflua, kvazaŭ spirado ripoziga. Lia verso aspektas simpla kaj laŭnatura, sed male, ĝi ofte estas teknike ellaborita, metrike kaj sintakse fajlita, kio aparte malfaciligas la transponon alilingven, eĉ al nia fleksebla Esperanto.

La vivo de Sandro Penna estis aparte malfacila, kaj lia poeta talento, pro liaj samseksemaj temoj, penis trovi sian vojon al sukceso en la faŝista kaj katolika Italio de la tridekaj ĝis sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento. Sandro naskiĝis en Peruĝo la 12an de junio 1906 en komercista familio. La gepatroj ofte kvereladis inter si pro la amaventuroj de la edzo, kiu alvokite militfronten pro la eksplodo de la unua mondmilito, revenis nur militofine sifilismalsana. La patrino decidis eksedziniĝi kaj transloĝiĝis al Romo kun eta filineto. Sandro restis kun la patro kaj onklino en Peruĝo kaj ekfrekventadis porlibrotenistan profesilernejon. La junuleto estis ofte malsana kaj restadis for de la lernejlecionoj dum longaj periodoj, dum kiuj, tamen, li avide legadis poezion, precipe verkojn de Leopardi. Dum tiuj jaroj ekestis lia intima malbonstato, lia malkvieto, lia enmema tedo ne trovantaj forigsolvojn. En iu sia tiama taglibro li sin difinas afliktito del mil etaj doloroj, pli malbonaj ol granda sufero. Sed li bezonos multan tempon por kompreni, ke en li hejmas nesubpremebla emo esti libera, esti si mem. La juna Sandro rekuniĝas kun la patrino ĉiusomere, dumferie, en feriurbeto Porto S.Giorgio, ĉe la Adriatika marbordo, kie li konatiĝas kun la verkisto Acruto Vitali, kiu intimigas la junuleton kun la francaj poetoj Rimbaud, Proust, Gide kaj aliaj. Tiu nova poezia ekrivelo, tra Vitali, malkaŝas al Sandro ankaŭ amojn diversajn, sinonimo de samseksamo, preskaŭ tabua vorto en la tiama faŝista Italio. Li eklegas freneze italajn, francajn kaj germanajn verkistojn kaj poetojn, sed precipe francan poezion en la originalo de Rimbaud, Baudelaire, Crevel k.c. kaj li sin trovas daŭre ĉe rando de intima abismo elformita de lia akra sentemeco, kaj de liaj nekonfesindaj seksinklinoj.

En 1929, 23-jara Sandro ekloĝas definitive en Romo ĉe la patrino, malkovras definitive siajn seksajn inklinojn kaj senretene enamiĝas al bela junulo Ernesto ĉe hazarda renkontiĝo surtrame. Li sin fordonas tute al tiu nova amo kaj unuafoje spertas nedireblan pacon. Sed la amo estas kurdaŭra, kaj la poeto revenas al siaj neplenumeblaj deziroj: nur poezio lin elsavas. Ekonomie la vivo tre malfacilas por la juna Penna, kiu ofte ŝanĝas okupon, de librotenisto al vetkolektisto por ĉevalkuraj konkursoj, de presaĵ-korektisto al komercisto pri artaĵoj, foje en Milano, alifoje en Triesto, kaj finfine denove kaj definitive en Romo. En sia hejmo en Romo li akceptas konstante amikojn, kiuj venas aŭskulti liajn poeziaĵojn, pro kiuj li startigas intelektulajn frekventadojn kaj ekkunlaboras kun kelkaj italaj prestiĝaj literaturrevuoj, kiuj ekpublikigas kelkajn liajn versojn. Sekve de amikiĝo kun la Triesta poeto Umberto Saba, en 1939 Sandro Penna publikigas sian unuan poemvolumon Poemoj ĉe Eldonisto Parenti. La eksplodo de la dua mondmilito alportas al Penna pliakriĝon de la ĉiutaga viveblo, kaj, por sin vivteni, li komercas pri ĉio: tial li alterne verkas, komercas kaj ofte malsatas.

Post dek unu jaroj, en 1950 li sukcesas publikigi sian duan poemvolumon Notoj ĉe Eldonisto Meridiana. La verkon favore recenzas nur la verkistoj Pier Paolo Pasolini kaj Piero Bigonciari. En 1957 Penna gajnas la prestiĝan literaturpremion Viareggio kundivide kun Pier Paolo Pasolini kaj Alberto Mondadori. La ĵurio polemikas kontraŭ Penna pro la “honte nedecaj temoj samseksamaj de liaj versoj, kiuj hontigas tutan Italion!” Tamen la eminenta poeto Giuseppe Ungaretti per sia tuta aŭtoritateco defendas la poezion de Sandro Penna. Post la morto de la frato, de la patrino kaj de la fratino Elda, Sandro en 1963 sin retrovas tute sola. Li pli kaj pli enfermiĝas en sia hejmo, emas malakcepti iun ajn, kaj restas sola kun sia hundo kaj kun malofta amiko, iom komercante pri artobjektoj kaj malofte verkante versojn sur disaj flugfolioj, kiujn li kaŝas de ĉiuj.

En 1970 Eldonisto Mondadori publikigas ĉiujn liajn poeziaĵojn, en antologia volumo, per kiu Penna gajnas la Premion Fiuggi, sed li pli kaj pli emas izoliĝi disde la homoj, sin fordone al oftaj senespero-krizoj.

La 21an de januaro 1977 Sandro Penna mortas 71-jara, preskaŭ tute mizersorta, postlasante disajn plurspecajn skribitaĵojn el pensoj, versoj, primeditoj.

Enkondukis, komentis kaj tradukis Nicolino Rossi

La Ondo de Esperanto. 2006. № 7 (141).


Diversaj artikoloj | Hejmo