Harold PinterNobela embaraso

Harold Pinter naskiĝis 10 okt 1930 en laborista juda familio. Komence li laboris kiel aktoro. En 1957 li publikigis sian unuan dramon, kiu estis sen sukceso. Famon li akiris fine de la 1950aj jaroj pro La Naskiĝtaga Festo kaj La prizorganto — eble liaj plej gravaj kontribuoj al la dramarto. Liaj verkoj apartenas al la “absurda teatro”, kaj li mem al la generacio de “koleraj junuloj”. Ekde 1963 li verkas ankaŭ filmoscenarojn kaj reĝisoras filmojn (i.a. La virino de la franca leŭtenanto). En la lastaj jaroj Pinter ofte miksiĝas en politikaj debatoj. Li kritikis la subpremon de la kurda lingvo en Turkio kaj pamfletis por Kubo kaj kontraŭ la usona invado al Afganio kaj Irako.

La premio por literaturo, laŭ la volo de ties fondinto Alfred Nobel, ĉiam iru al la verkisto, kiu kreis la plej “idealistan” verkon. Supozeble Nobel pensis pri praktika idealismo (ne filozofa), do verko kies mondkoncepto konformas al iu nobla idearo. Ĉu la sveda akademio faris bonan decidon, kiam ĝi atribuis la premion al Harold Pinter?

Ne povas esti dubo, ke la akademianoj antaŭvidis skandalon, ĉar estis konate, ke Pinter acide kontraŭas la nunan usonan prezidenton (“amasmurdisto”) kaj ties aliancanon Tony Blair (“trompita idioto”). Same li esprimis komprenon por la terorista atenco la 11an de septembro 2001. Ankaŭ estis konate, ke li arde defendis la jugoslavan eksdiktatoron Milošević, cetere kune kun aliaj ne plu aktualaj verkistoj kiel Peter Handke aŭ Valentin Rasputin. [Nur por la protokolo: jes, la politiko de la nuna usona registaro estas ĥaosa fuŝaĵo, tamen estis ankaŭ bonaj kialoj por forigi la diktatorojn. La politiko ankoraŭ havis aliajn rimedojn kaj ne nepre bezonis militon. Tiu, kiu ankoraŭ defendas diktatorojn, intence forgesas la kulpon de ili, postlasas iliajn viktimojn (kio pri solidareco kun la malfortuloj?) kaj neglektas la mizeron, kiun ili abunde kaŭzis. Tio estas nek speciale socialisma, nek aparte idealisma.]

Ĉu la akademianoj donis la premion por doni politikan signalon? Eble ili intencis la provokon. Arto, kiu ne provokas, ofte estas nura distrado, sed nura provoko ankoraŭ ne konstituas arton. Ĉu Pinter do meritis la premion?

En sia danko por la premio Pinter konstatis, ke estas diferenco inter la vereco en iu teatraĵo kaj la vereco de la reala vivo:

Plej ofte oni faletas en la mallumo kontraŭ la vereco, kolizias kun ĝi aŭ kaptas efemeran rigardon aŭ konturon, kiu ŝajne korespondas kun la vereco, ofte sen rimarki, ke entute okazis io. La pura vereco tamen estas, ke en dramaturgio ni ofte ne povas trovi ion kiel verecon. Ekzistas multe da verecoj. La verecoj kontraŭdiras, reflektas, ignoras aŭ mokas unu la alian, diferencas, aŭ estas reciproke blindaj. Foje oni sentas, ke la vereco de unu momento estas en la mano, tiam ĝi glitas tra la fingroj kaj estas for.
Nu, kompreneble, en la dramo vereco ekestas nur en la ago inter spektantoj en la teatro kaj la roluloj sur la sceno. Foje ni scias, ke ili vivas en trompo, foje ni rimarkas, ke ili ne vere serĉas la veron, sed plenkontente vivas kun iluzioj — kaj se la dramo estas elstara, ĝi povas en esceptaj kazoj ankaŭ riveli ion de nia propra vivo, niaj revoj, iluzioj kaj deziroj. Foje ni rigardas en bona dramo kvazaŭ en spegulon, foje tiu spegulo tamen estas tordita.

Sur kia nivelo de realeco vivas ekzemple Aston en La Prizorganto (The Caretaker)? En kiun tavolon de necerteco li transiras demandante: “Kion mi estos faranta? … Kion mi faru? … Kien mi estos iranta”. La fino de la dramo estas “longa paŭzo”. Ĉu la paŭzo sufiĉas por ekago de la spektanto, ĉu la dramo instruis ion pri la propra vivo? Kiam la kurteno falas en bona dramo, ĉiuj demandoj ankoraŭ estas sen respondo.

La politikistoj laŭ Pinter ne konas tiun serĉon; ili strebas al povo kaj por tiu celo ili uzas “retaĵon de mensogoj” kaj krudan retorikon, kiu bone konas la diferencon inter “bona” kaj “malbona”. La plej brila momento estis, kiam Pinter parodiis la parolon de Bush:

Dio estas bona. Dio estas granda. Mia dio estas bona. La dio de Bin Laden estas malbona. Li estas malbona Dio. La dio de Saddam estis malbona, se li estus havinta Dion. Li estis barbaro. Ni ne estas barbaroj. Ni ne forhakas la kapon de homoj. Ni kredas je libereco. Same kiel Dio. <…> Mi ne estas barbaro. Li estas. Kaj ankaŭ li. Ili ĉiuj. Mi havas moralan aŭtoritaton. Ĉu vi vidas tiun pugnon? Tio estas mia morala aŭtoritato. Ne forgesu tion.
Tio rememorigas pri la Pinter de la 1960aj, kiu senmaskigas la patosan lingvaĵon kaj pompajn personecojn. Sed la hodiaŭa Pinter ĉirkaŭvagas tra sia propra ideologio, kiun li ŝajne konfuzas kun serĉo de vereco.

Mensogo, ankaŭ prezidenta mensogo, postulas intencan agon. La filozofo Peter Singer ekzamenis abunde la eldirojn de George W. Bush (en The President of Good and Evil) kaj konkludis, ke tiu prezidento verŝajne ne havas sufiĉe da intelekto por mensogi intence. Naive li kredas — same kiel Aston aŭ alia persono en absurda teatraĵo — sian propran verecon. Estas nur bedaŭro, ke kiel prezidento li havas la povon por realigi siajn koŝmarojn…

Tamen ni devas konstati, ke Pinter observas nur duonon de ajna vereco. Por idealisto ne sufiĉas nur kolekti la viktimojn de unu flanko kaj ne vidi ke “kulpa” kaj “nekulpa” estas tiom facile alglueblaj atribuoj.

Ĉu Pinter, kiu nun estas mortanta, estas jam tro rigida kaj nefleksebla por plu sincere klopodi la kapton de momenta vereco? Jam supraĵa rigardo al lia verkolisto montras, ke li akiris sian pinton antaŭ 40 jaroj. En la lastaj tri jardekoj ni apenaŭ vidis ion elteneblan de lia plumo — tial la premio venis al li tro malfrue.

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2006, № 1 (135)


Diversaj artikoloj | Hejmo