Anatolij RybakovAnatolij Rybakov: historio de sia lando

Januare 2011 centjariĝas Anatolij Rybakov — sovetia verkisto, kiu postvivis areston, falsan akuzon, ekzilon, militon, literaturan rekonon, abundan gratifikon, nepublikigon de sia ĉefverko kaj post jaroj furoron pro tamena publikigo.

Li naskiĝis en 1911 en Ĉernigov (nun en Ukrainio) en juda familio, sed ekde 1919 kune kun la gepatroj ekloĝis en Moskvo, en la fama strato Arbat. Post la lernejaj jaroj li laboris en uzino, komence estis ŝarĝisto, poste — ŝoforo. Estante 22-jara li estis arestita pro “kontraŭrevolucia agitado kaj propagando” — tre tipa kulpigo por la paranoja politika sistemo de la Sovetuniaj 1930-j jaroj. La kondamno estis 3-jara ekzilo. Post la liberiĝo Rybakov ne rajtis loĝi en pluraj grandaj urboj, do li devis vagabondi kaj labori en plej pezaj “postenoj” kun minimuma apliko de intelekto, sed maksimuma — de fizikaj fortoj.

Dum la Dua Mondmilito Rybakov aktive militservis de la komenco ĝis la fino, partoprenis multajn batalojn. Pro lia elstara servado la ŝtato ne plu konsideris lin juĝita, kvankam plena rehabilito okazis nur en 1960.

Ĉio ĉi aspektas citaĵo el enciklo(aŭ viki-)pedio, sed tio ne estas formalaĵo — ĉiuj scioj estas senrezerve bezonataj por klare vidi la radikojn kaj devenon de liaj verkoj. Jam tre baldaŭ post la milito (1947) Rybakov publikigis sian unuan porjunularan verkon — novelon Marklingo (Kortik), kiun sekvis daŭrigo — La bronza birdo (Bronzovaja ptica, 1956). Apenaŭ troviĝus ruslingva adoleskanto, kiu ne legis ĉi tiujn novelojn. Malgraŭ la ideologia atmosfero, ambaŭ noveloj estis tre popularaj — krom bazaj klarigendaj valoroj (familio, amikeco, fideleco ktp), estis tuŝitaj ankaŭ aliaj allogaj por lernejanoj temoj — misteraj sekretoj, spionado, heroaĵoj.

Kronologie la romanon Infanoj de Arbat (Deti Arbata) Rybakov verkis antaŭ sia alia mejloŝtona laboraĵo, La peza sablo (Tjaĵolyj pesok), sed ĉi-lasta gazetforme aperis pli frue. Fakte Infanoj de Arbat estis la unua parto de verko, poste fariĝinta trilogio, sed eĉ la unuan parton oni publikigis nur post 20 jaroj. Kialo de tia trakto de Infanoj de Arbat estis eksplicita antistalinismo de la romano. Stalin estis montrita ne nur monstro, sed, plej grave, timema histeriulo, absolute malaŭdaca kaj senkuraĝa homo. (“Honesteco, sincereco, amo ne estas politikaj kategorioj. Oni havas en politiko nur politikan kalkulon”, — diras Stalin en la teksto.) Rybakov estis inter la unuaj, kiu per publika “skriba vorto” subtenis la supozon, ke Stalin estis ĉiuflanke avertata pri tio, ke milito kontraŭ USSR povos komenciĝi fine de junio 1941 (kaj poste oni menciis eĉ precizan tagon), sed li ĉiel neglektis la avertojn, titolante la sovetiajn informantojn “kanajloj kaj malamikoj”. Nun tio estas preskaŭ konfirmita fakto, sed ne tiam.

Centre de la romano estas Aleksandr Pankratov, juna viro, kiu pro mallerte verkita epigramo por murgazeto estis arestita kaj kondamnita por trijara ekzilo. Post ĝia fino li ne povis enveturi Moskvon pro malpermeso, do li devis iri al alia urbo, kie li laboris kiel ŝoforo. La saman laboron li tre brave plenumis dum la milito. Ĉi tiuj, kaj multegaj aliaj koincidoj, ne lasas dubi: Rybakov verkis surbaze de sia propra sperto. Li verkis pri senrajteco de sovetiaj civitanoj, pri teruraĵoj de NKVD, pri absoluta mallibero de homoj — kaj ne gravas, ĉu homo estis “granda” aŭ “malgranda” (t.s. potencohava aŭ ne). Plej simplajn homojn premas pli potencaj, pli potencajn premas eĉ pli potencaj, tiujn — plej potencaj, kaj super ili estas Stalin, kiun premas lia paniko, timo, persekutomanio kaj ĵaluzo. Neniu estas libera. Kaj ne vane la dua parto de la romano nomiĝas La timo…

La romano (ties unua parto) estis publikigita nur en 1987, en unu el plej aŭtoritataj moskvaj literaturaj gazetoj. Ĝi vekis neeviteblajn diskutojn pri la historio de la lando, pri la tendencoj kaj sekvoj. Krome, dank' al Infanoj de Arbat la procedo de “literatura revenigo” iĝis preskaŭ torenta. Post la Infanoj en USSR aperis Arkipelago GULAG de Solĵenicyn, Rakontoj de Kolyma de Ŝalamov, Doktoro Ĵivago de Pasternak, Ni de Zamjatin kaj multaj aliaj.

La peza sabloLa peza sablo aperis en 1978. Formale laŭhumore ĝi estas absolute alia, la aŭtoro tie preskaŭ prikantas Sovetunion. Sed ĉar la baza temo havas neniun rilaton al politiko de USSR, oni povas taksi tion iusenca ruzaĵo — Rybakov kvazaŭ petis legantojn (kaj, ĉefe, redaktorojn-cenzuristojn) ne heziti pri lia lojaleco. “Mi nek kredis nek kredas iun ajn dion. Ruso, judo, beloruso — por mi ne estas diferenco. Sovetunio edukis min internaciisto”, — preskaŭ en la unua paĝo deklaras la rakontanto, Boris Ivanovskij.

La romano montras la tragedion de la juda popolo per ekzemplo de simpla granda familio, loĝanta en trankvila urbeto de Ĉernigova provinco (prototipo: reala urbeto Ŝcxors) — do oni vidas, ke ne vane estis menciita ankaŭ la naskiĝloko de Rybakov… La peza sablo dividiĝas je du partoj, en la unua “ĉio estas bona” — la familio vivas kaj relative bonfartas, certe alfrontas diversajn malfacilaĵojn, foje eĉ la morton de proksimuloj, sed la ĝenerala humoro estas optimisma. Preskaŭ en la pleja mezo ĉio krute ŝanĝiĝas — komenciĝas la milito, la urbeton eniras nazioj kaj tuj komencas ekstermi la judojn.

Nun, kiam la tuta mondo vaste scias pri la holokaŭsto (nelaste dank' al la konataj filmoj La listo de Schindler kaj La vivo estas bela), estus malfacile mirigi cinikan homon, kiu la unuan fojon prenus por legi La pezan sablon. Jes, ĉio estas la sama — getoj, limigoj, flavaj steloj, malsato, malsukcesaj provoj eskapi, poste amasa pafmortigo… Sed normalan homon neniu el tiaj historioj lasas indiferenta.

Krome meritas atenton malkutima por sovetia literaturo tuj videbla (eĉ intence vidigata!) paralelo inter La peza sablo kaj la Sankta Skribo. La epigrafo por la tuta romano estas verso el la Genezo: “Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin”. La du protagonistoj de la romano estas Raĥil Raĥlenko, tre bela junulino, loĝinta en Ukrainio, kaj Jakob Ivanovskij, svislandano, kies prapatroj devenis el la samaj lokoj. Jakob kaj Raĥil ekamis unu la alian, kaj, spite al diversaj malfacilaĵoj, geedziĝis. Kompreneble la historioj el la Genezo kaj la romano de Rybakov tre diferencas, sed mencii la Biblion kaj aludi je simileco komence de verko estis tre kuraĝa ago.

Anatolij Rybakov estis tre talenta verkisto, li scipovis lerte plekti teman fadenon kaj teni streĉon ĝis necesa momento. Sed la ĉefa valoro de la menciitaj romanoj estas ke ili aspektas absolute versimilaj. Eĉ pli: se iu volas esplori la historion de la Ruslanda imperio kaj de USSR de 1900 ĝis 1945, oni povas legi nur La pezan sablon kaj Infanojn de Arbat, kaj preskaŭ ĉio iĝos klara. Neniuj lernolibroj transdonos la etoson de la aŭtentikeco, kiun oni sentas, legante la romanojn de Rybakov.

Fine de sia vivo li okupiĝis plejparte pri socia agado — prezidis la sovetian PEN-centron (1989–1991), sekretariis en la Verkista Unio. Lia lasta verko, Romano-rememoroj, aperis en 1997. Sekvajare li forpasis en unu el novjorkaj hospitaloj.

Grigorij Arosev

La Ondo de Esperanto. 2011, №1 (195).


Diversaj artikoloj | Hejmo