Vojaĝo en 2067

En 2009 pro la insidoj de financaj fi-guruoj mi perdis mian laboron. Mi estas nun en tia situacio: tro maljuna por esti dungita denove, sed tro juna por ricevi pension. Tial tre bona nepala amiko kaj mi decidis fariĝi komercistoj. Mi estas Wolfgang, li Tanka, tiel naskiĝis Wotanimport. La vojaĝo havis tri celojn — vidi la landon, kontaktiĝi kun produktantoj kaj, precipe por Tanka, ĝui la hinduan Tihar-festivalon.

Antaŭ la vojaĝo mia patrino demandis min: kiamaniere imagi Nepalon. Mi devis respondi, ke mi ne sciis, do estis nenio alia por fari ol malfermi la okulojn, vidi kaj observi, kiel kamerao. En la flughaveno afiŝo bonvenigas nin al “mistera Nepalo”, kvazaŭ estus rekta vojo al Ŝangri-la. Ni vojaĝis ne por fuĝi el la realeco, tial ne taŭgas deklaro pri “spirita vojaĝo”. La paradizo probable ne estas ĉi tie, sed kio estas?

LA URBO VEKIĜAS

Mi kuŝas en la lito kaj aŭskultas la sonojn de la urbo. Fore estas iu mania koko; ne nur matene, sed ankaŭ vespere ĝi frenezas kaj klopodas anonci la aŭroriĝon. Ĝi almenaŭ sukcesas atentigi pri sia ekzisto. La kokerikadon akompanas jelpo de strataj hundoj. Strataj hundoj abundas en Kathmandu; dum la tago ili evitas la atenton de la homoj, sed nokte estas ilia tempo. Kiam ne estas trafiko, ili reĝas en la stratoj. Ili jam konas la trafikon, por mi estas ankoraŭ konfuze, sed la trafiko obeas alternativajn regulojn, kiujn mi devos lerni. La plej grava reguligilo de la trafiko estas la hupo, manke de aliaj signaloj. Kiam estas la horo de la koko kaj de la hundoj, la veturiloj kapablas veturi sene, sed kiam estas pli ol unu aŭto, hupado estas persista kaj intensa. Jam iras homoj surstrate. Populara estas tiu gargara sputo, kiun la ĉinaj komunistoj klopodis ekstermi — ankaŭ tie sen aŭdebla rezulto. Jam la suno leviĝas malantaŭ la montaro. Dum tagoj sunaj estas grandioza vido al la fora montaro. El iuj fenestroj aŭskulteblas la matena adora himno Om jai jagadiŝ hare: “Ho, dio de l' tuta universo, ho, pova dio de l' tuta universo, la agonioj de la konsekritoj, la malesperoj de la konsekritoj estas forigitaj de Vi, ho reganto de l' tuta universo”. Ni estas pretaj por komenci la tagon.
Malproksime videblas la montaro en Patan

RELIGIO

Ni alvenis dum la lastaj tagoj de la 15-taga festivalo Daŝajn kaj spertis ankaŭ Tihar-on, la duan festivalon laŭ la graveco, kvintagan. Dum Daŝajn la pli aĝaj benas la junulojn per aplikado de tika. Ankaŭ mi estis konsiderita kiel junulo (ĉar ja estas homoj pli aĝaj ol mi) kaj ricevis tiun ornamon. Tika konsistas el ruĝa farbo, rizo kaj jahurto. La ruĝa koloro ankaŭ estas simbolo por la sango, kiu unuigas la familion, tial mi kvazaŭ fariĝis membro de la familio.
La verkinto kun siaj novaj gefratoj
Dum Tihar estas simila ceremonio por gefratoj, kaj la fratinoj akceptis min kvazaŭ kiel fraton. Bedaŭrinde por la hinduoj la homaro ne estas unu granda rondo familia. Volonte mi estus vizitinta la famajn templojn de la monda heredaĵo, sed ve! ne eblas: ĉe la eniro de la temploj estas la ofenda barilo: “Nur por hinduoj”. Same kiel la blankuloj de Sudafriko, la hinduaj dioj ŝajnas timi la renkontiĝon kun aliuloj (ĉu vere tiuj dioj estas tiom malfortaj, ke rigardo de nekredantoj povas ĝeni ilin?) Mi diskutis tion kun iu dano loĝanta en Nepalo, kiu argumentis, ke ni devas respekti tiun sintenon. La nevidebla pliigas la misteron de la lando, li diris. Tiel argumentas multkulturistoj, sed mi ne intencas respekti sintenon, kiu deklaras min nepura. Eĉ eŭropano havas foje memestimon.

Por Budho ne gravas, kiu vizitas kaj rigardas lin. Ĉio estas libere alirebla en la temploj de la budhistoj. Budho naskiĝis en regiono, kiu apartenas al Nepalo, sed nun la kredo de budhistoj estas en precipe hindua ĉirkaŭaĵo. Tiu frazo tamen ne estas komplete vera, ĉar estas pluraj lokoj, kiujn kaj hinduistoj kaj budhistoj adoras. Budho estas ankaŭ parto de hinduismo, kaj la religioj iel influis unu la alian, sen komplete fariĝi sinkretistaj.
Svayambunath estas sankta loko por hinduistoj kaj budhistoj
Religio estas videbla ne nur ĉirkaŭ la temploj. Interese estas, ke por la sanktaj almozpetantaj viroj, la sadhuoj, nur mi, sed ne mia mono, estis malpura. Nur unufoje iu petis bakŝiŝ ĉe budhista templo, sed tiu ne montris malplenan siteleton, sed donis almenaŭ iun benon anstataŭe. Religio ankaŭ influas la vivon de homoj, kaj ne ĉiam en pozitiva direkto, ekzemple kiam guruoj trovas datojn por okazigi eventojn. Okazas, ke knabino devas interrompi sian studadon, se guruo opinias, ke la plej bonŝanca dato por edziniĝo estas antaŭ la kompletigo de la edukado — kaj tradiciemaj homoj sekvas tiun konsilon. Tio montras, ke Nepalo daŭre estas survoje al la vojo de moderna socio.

EDUKADO

Ĉie en la urbo estas afiŝoj pri lernejoj; ŝajnas, ke estas granda malsato por lerni ion. Scio estas povo; konoj montras la vojon el malriĉeco. Afiŝoj alvokas studi en Japanio kaj Koreio. Eŭropo mankas en tiu bukedo, kiu denove konfirmas mian impreson, ke politikistoj en mia kontinento profunde ronkas, dum la mondo ŝanĝiĝas. Ni ne fariĝas socio de konoj per malgrandigo de lokoj por lerni; tio estas la plej taŭga maniero por forŝpari la estontecon de mia kontinento. Azio lertiĝas, dum Eŭropo stultiĝas.

Alia, same grava, vojo al evoluo estas stabila politika sistemo. Sed en Nepalo la ordo ne ĉiam estas funkcianta. Se plaĉas al la maŭistoj en Nepalo, ili lamigas la tutan landon per ĝenerala striko (tion ili faris pli frue en 2010). Se la lando ankaŭ estonte dependos de la kapricoj de la komunistoj, la vojo al evoluo estos barita.

Espereble, tio ne okazos, kaj mi spertis, ke mi enamiĝis en la landon. Mi fartis bone en Nepalo, mi ŝatis ĉion, vivis kun la neperfektaj flankoj de la vivo. Nenio estas senespera, ĉio estas riparebla kaj plibonigebla, kiel la truoj sur la vojoj.

Ni esperas, ke nia eta komerco fariĝos sukceso, kaj mi antaŭĝojas profundigi miajn impresojn en 2068. En Nepalo la tradicia kalendaro estas pli vaste uzata ol la okcidenta; kaj la sekva jaro estos la 2068a. Kaj kial finfine mi ŝategas Nepalon? La “mistiko” de la lando tamen kaptis min.

Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2011, №1 (195).


Diversaj artikoloj | Hejmo